Oni ne scias antaŭ kiom longe -- en tre frua tempo estis Neolitika
viro. Li ne estis Juto aŭ Anglo, aŭ eĉ Dravido, kio li bone
estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis
Primitivulo, kaj li loĝis kavece en Kavo, kaj li surhavis tre
malmulte da vestaĵoj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi
kaj li eĉ ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata
li estis sufiĉe feliĉa. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio
signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-antaŭen-tro-rapide";
sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la
nomo de lia edzino estis Teŝumaj Tevindraŭ, kaj tio signifas:
"Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho
Plej Amata, nomos ŝin Teŝuma, mallonge do. Kaj la nomo de lia
malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas:
"Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed
mi nomos ŝin Tafinjo. Kaj ŝi estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj
kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj ŝi ne estis frapata eĉ
duonon da fojoj kiom estus bone por ŝi; kaj ili ĉiuj tri estis tre
feliĉaj. Kiam nur Tafinjo povis kuri ĉirkaŭe, ŝi iris ĉien kun sia
Paĉjo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo ĝis ili estis
tre malsataj, kaj tiam Teŝumaj Tevindraŭ kutime diris: "Kie en la
mondo vi du estis, ke vi fariĝis tiel ŝoke malpuraj? Vere, Tegumo
mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo."
Nun atentu kaj aŭskultu!
En iu tago Tegumaj Bopsulaj foriris tra la kastoro-marĉo al la rivero
Vagajo por sage kapti karpo-fiŝojn por vespermanĝo, kaj ankaŭ Tafinjo
iris kun li. La sago de Tegumo estis farita el ligno kun ŝarko-dento je
la fino, kaj antaŭ ol li kaptis iujn ajn fiŝojn, li rompis ĝin tute,
frapante ĝin tro forte al la fundo de la rivero. Ili estis multajn
mejlojn for de la hejmo (kompreneble ili kunhavis lunĉon en malgranda
sako), kaj Tegumo estis forgesinta kunpreni rezervajn sagojn.
"Jen tre fiŝodora afero!" diris Tegumo. "Mi bezonos duonon de la tago
por ripari ĝin."
"Estas hejme via granda nigra sago," diris Tafinjo. "Mi rekuru al la
Kavo kaj petu Panjon por doni ĝin al mi."
"Estas tro malproksime por viaj malgrandaj grasaj kruretoj," diris
Tegumo. "Cetere, vi povus fali en la kastoro-marĉon kaj droni. Ni
devos fari plej bonan el malbono." Li eksidis kaj elprenis malgrandan
ledan riparo-saketon, plenan de rangifero-tendenoj kaj strioj da ledo,
kaj buletoj da abelo-vakso kaj rezino, kaj komencis ripari la sagon.
Tafinjo eksidis ankaŭ, kun siaj piedfingroj en la akvo kaj sia mentono
en la mano, kaj pensadis tre forte. Tiam ŝi diris: --
"Mi diru, Paĉjo, estas terura ĝeno, ke vi kaj mi ne scias skribi, ĉu
ne? Se ni kapablus ni povus sendi mesaĝon por ekhavi la novan sagon."
"Tafinjo," diris Tegumo, "kiom ofte mi diris al vi ne uzi slangon?
'Terure' ne estas plaĉa vorto, -- sed ja _estus_ tre utile, nun kiam vi
diras, se ni povus skribi hejmen."
Ĝuste tiam iu Fremdulo-viro venis laŭlonge de la rivero, sed li
apartenis al malproksima tribo, la Tevaroj, kaj li ne komprenis eĉ
vorton de la lingvo de Tegumo. Li staris sur la bordo kaj ridetis
al Tafinjo, ĉar li havis sian propran knabino-filinon hejme. Tegumo
eltiris fasketon da rangifero-tendenoj el sia riparo-saketo kaj
komencis ripari sian sagon.
"Venu ĉi tien," diris Tafinjo. "Ĉu vi scias kie mia Panjo loĝas?" Kaj
la Fremdulo-viro diris "Um!" -- estante, kiel vi scias, Tevaro.
"Stulte!" diris Tafinjo, kaj ŝi stamfis per sia piedo, ĉar ŝi vidis
aron da tre grandaj karpoj suprennaĝantaj la riveron ĝuste nun kiam ŝia
Paĉjo ne povis uzi sian sagon.
"Ne ĝenu al plenkreskuloj," diris Tegumo, tiel okupata de sia
sago-riparado ke li eĉ ne turnis sin.
"Mi nek ĝenas," diris Tafinjo. "Mi nur volas ke li faru kion mi volas
ke li faru, kaj li ne komprenas."
"Do ne ĝenu _min_," diris Tegumo, kaj li daŭrigis tiradon kaj streĉadon
de rangifero-tendenoj kun sia buŝo plena de pecetoj. La Fremdulo-viro
-- vera Tevaro li estis -- eksidis sur la herbo, kaj Tafinjo montris al
li kion faras ŝia Paĉjo. La Fremdulo-viro pensis: "Ĉi tio estas mirakla
infano. Ŝi stamfas per sia piedo antaŭ mi kaj ŝi faras grimacojn. Ŝi
devas esti la filino de tiu nobla Tribestro kiu estas tiel eminenta, ke
li ne volas rimarki min." Do li ridetis ankoraŭ pli ĝentile.
"Nu," diris Tafinjo, "mi volas ke vi iru al mia Panjo, ĉar viaj kruroj
estas pli longaj ol miaj, kaj vi ne falos en la kastoro-marĉon, kaj
demandu pri la alia sago de Paĉjo -- tiu kun la nigra tenilo kiu pendas
super nia fajrejo."
La Fremdulo-viro (_kaj_ li estis ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas
tre, tre mirakla infano. Ŝi svingas siajn brakojn kaj ŝi krias al
mi, sed mi komprenas neniun vorton de tio kion ŝi diras. Sed se mi
ne faros kion ŝi volas, mi forte timas ke tiu memfiera Tribestro,
Viro-kiu-turnas-sian-dorson-al-vizitantoj, estos kolera." Li ekstaris
kaj deŝiris grandan platan pecon da ŝelo de betulo-arbo kaj donis ĝin
al Tafinjo. Li faris tion, Plej Amata, por montri ke lia koro estas
tiel blanka kiel betula ŝelo kaj ke li intencas nenion malbonan; sed
Tafinjo ne tute komprenis.
"Ho!" ŝi diris. "Mi komprenas! Vi volas la loĝ-adreson de mia Panjo?
Kompreneble mi ne povas skribi, sed mi povos desegni bildojn se mi
havos ion akran por grati. Bonvolu prunti al mi la ŝarkodenton de via
kolĉeno."
La Fremdulo-viro (kaj _li_ estis ja Tevaro) ne diris ion
ajn, do Tafinjo levis sian maneton kaj tiris je la belega
bido-kaj-semo-kaj-ŝarkodenta kolĉeno ĉirkaŭ lia kolo.
La Fremdulo-viro (kaj li _estis_ ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas
tre, tre, tre mirakla infano. La ŝarkodento sur mia kolĉeno
estas magia ŝarkodento, kaj oni ĉiam diris, ke se iu tuŝas ĝin
sen mia permeso tiu senprokraste ŝvelos kaj eksplodos. Sed ĉi
tiu infano ne ŝvelas kaj eksplodas, kaj tiu eminenta Tribestro,
Viro-kiu-atentas-ekskluzive-siajn-proprajn-aferojn, kiu tute ne atentis
min ĝis nun, ŝajne ne timas ke ŝi ŝvelos aŭ eksplodos. Mi prefere estu
pli ĝentila."
Do li donis al Tafinjo la ŝarkodenton, kaj ŝi ekkuŝis plate sur la
ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj kuŝas sur la planko en
la loĝoĉambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj ŝi diris: "Nun mi
desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia
ŝultro, sed ne puŝu kontraŭ mi. Unue mi desegnos mian Paĉjon fiŝanta.
Ne tre similas al li; sed Panjo scios, ĉar mi desegnis lian sagon
rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la
sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvazaŭ ĝi pikas en la dorson de Paĉjo,
sed tio estas ĉar la ŝarkodento glitis kaj ĉi tiu peco da ŝelo ne estas
sufiĉe granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi
desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel
elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun
mi desegnos vin. _Mi_ pensas ke vi estas tre plaĉa, vere, sed mi ne
povas desegni vin plaĉa en la bildo, do ne estu 'fendita. Ĉu vi estas
'fendita?"
La Fremdulo-viro (kaj li estis _ja_ Tevaro) ridetis. Li pensis: "Ŝajnas
ke granda batalo estas okazonta iuloke, kaj ĉi tiu eksterordinara
infano, kiu prenas mian magian ŝarkodenton sed ne ŝvelas aŭ eksplodas,
diras al mi ke mi alportu la tutan tribon de la eminenta Tribestro. Li
_estas_ eminenta Tribestro, aliokaze li estus rimarkinta min."
"Vidu," diris Tafinjo, desegnante tre forte kaj sufiĉe skrape, "nun
mi desegnis vin, kaj mi metis la sagon kiun Paĉjo volas havi en vian
manon, nur por memorigi ke vi alportu ĝin. Nun mi montros al vi kiel
atingi la loĝ-adreson de Panjo. Vi iru ĝis vi alvenos ĉe du arboj (jen
la arboj), kaj tiam vi transiros monteton (jen monteto), kaj tiam vi
venos al kastoro-marĉo plena de kastoroj. Mi ne enmetis la tutajn
kastorojn, ĉar mi ne povas desegni kastorojn, sed mi desegnis iliajn
kapojn, kaj pli de ili vi ne vidos kiam vi trairos la marĉon. Atentu ke
vi ne enfalos! Kaj tiam nia Kavo estas tuj malantaŭ la kastoro-marĉo.
Ĝi ne estas tiel alta kiel la montetoj, fakte, sed mi ne povas desegni
aferojn tre malgrande. Tio estas mia Panjo ekster la Kavo. Ŝi estas
belega. Ŝi estas la plej plejbelega Panjo kiu iam ajn estis, sed ŝi ne
estos 'fendita kiam ŝi vidos ke mi desegnis ŝin tiel krude. Ŝi estos
kontenta de mi ĉar mi scias desegni. Nu, por la kazo ke vi forgesus, mi
desegnis la sagon kiun Paĉjo volas _ekster_ nia Kavo. Ĝi fakte estas
_interne_, sed vi montru la bildon al mia Panjo kaj ŝi donos ĝin al
vi. Mi desegnis ŝin kun levitaj brakoj, ĉar mi scias ke ŝi estos tre
kontenta vidi vin. Ĉu ne belega bildo? Kaj ĉu vi bone komprenas, aŭ ĉu
mi 'spliku denove?"
La Fremdulo-viro (kaj li estis ja _Tevaro_) rigardis al la bildo kaj
tre forte kapjesis. Li diris al si mem: "Se mi ne alportos la tribon
de ĉi tiu eminenta Tribestro por helpi lin, li estos mortigita de
siaj malamikoj kiuj venas de ĉiuj flankoj kun sagoj. Nun mi komprenas
kial la eminenta Tribestro ŝajnigis ne rimarki min! Li timis ke liaj
malamikoj kaŝiĝas en la arbustoj kaj vidus ke li donas mesaĝon al mi.
Tial li turnis sian dorson al mi, kaj lasis la saĝan kaj miraklan
infanon desegni la teruran bildon montrantan liajn malfacilaĵojn. Mi
iros kaj alportos helpon de lia tribo." Li eĉ ne demandis Tafinjon
pri la vojo, sed forrapidis en la arbustojn kiel la vento, kun la
betulo-ŝelo en sia mano, kaj Tafinjo eksidis plej kontenta.
Kaj jen la bildo kiun Tafinjo desegnis por li!
"Kion vi estis faranta, Tafinjo?" diris Tegumo. Li estis riparinta sian
sagon kaj singarde svingis ĝin tien kaj reen.
"Estas iu priaranĝo de mia flanko, kara Paĉjo," diris Tafinjo. "Se vi
ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri ĝi post mallonga tempo, kaj vi
surpriziĝos. Vi ne scias kiel multe vi surpriziĝos, Paĉjo! Promesu ke
vi surpriziĝos."
"Tre bone," diris Tegumo, kaj daŭrigis fiŝkaptadon.
La Fremdulo-viro -- ĉu vi sciis ke li estis Tevaro? -- forrapidis
kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, ĝis tute hazarde li trovis
Teŝumaj Tevindraŭ sidantan ĉe la pordo de sia Kavo, parolantan al
kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva
lunĉo. Tafinjo tre similis al Teŝuma, precipe pri la supra parto de
la vizaĝo kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro -- daŭre pura Tevaro --
ridetis ĝentile kaj transdonis al Teŝuma la betulo-ŝelon. Li estis
kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro
rubusoj, sed li tamen provis esti ĝentila.
Tuj kiam Teŝuma vidis la bildon ŝi ekkriĉis kiel io kaj saltis kontraŭ
la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin
sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Teŝuma tiris
liajn harojn. "La konkludo elstaras kiel la nazo sur la vizaĝo de ĉi
tiu Fremdulo-viro," ŝi diris. "Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj
timigis povran Tafinjon tiel ke ŝiaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta
pri nur tio, li alportas al mi korŝiran bildon pri tio kiel estis
farite. Vidu!" Ŝi montris la bildon al ĉiuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj
kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. "Jen mia Tegumo kun rompita
brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por ĵeti;
jen alia viro ĵetanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj" (tio
estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al
homoj) "venantaj malantaŭ Tegumo. Ĉu ne ŝoke!"
"Treege ŝoke!" diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la
harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis
la Reeĥajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis ĉiujn Estrojn de la Tribo
de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, ĉiujn Negusojn, Vunojn
kaj Aĥundojn de la organizaĵo, aldone al la Varlokoj, Angekokoj,
Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke antaŭ ol ili forhakos
la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero
kaj montru kie li kaŝis la povran Tafinjon.
Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) fariĝis vere
ĝenita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufiĉe dense per koto; ili
estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj ŝtonetoj; ili estis
sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tuŝintaj kaj bate
puŝintaj lin ĝis li apenaŭ povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis
ilian lingvon, li estis preskaŭ certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj
sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion
diris ĝis la tuta Tribo de Tegumo estis kolektiĝinta, kaj tiam li
kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon
kiu faris lekanteto-ĉenojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn
karpojn per sia riparita sago.
"Nu, vi _ja_ estis rapida!" diris Tafinjo. "Sed kial vi kunportis tiom
multe da homoj? Kara Paĉjo, jen mia surprizo. _Ĉu_ vi surpriziĝis,
Paĉjo?"
"Tre," diris Tegumo; "sed tio fuŝis mian fiŝadon por la tuta tago.
Kial la tuta kara, afabla, plaĉa, pura, trankvila Tribo estas ĉi tie,
Tafinjo?"
Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Teŝumaj Tevindraŭ kaj la Neolitikaj
sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo-viron, kies haroj estis plenaj
de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la Ĉefa Estro,
la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (ĉiuj armitaj ĝis
la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj
Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Taĉmentoj; Vunoj, Negusoj, kaj Aĥundoj
iom pli malantaŭe (ankaŭ ili armitaj ĝis la dentoj). Post ili la
Tribo en hierarĥia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por
ĉiu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, ĝis
feŭdaj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por
vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj,
rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (Ĉu
ĉio tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili ĉiuj estis tie,
saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis ĉiujn fiŝojn je dudekmejla
distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratoraĵo.
Tiam Teŝumaj Tevindraŭ alkuris kaj kisis kaj ĉirkaŭbrakis Tafinjon vere
tre multe; sed la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon ĉe
la verto-volvaĵaj plumoj kaj skuis lin severe.
"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo.
"Je la bona ĉielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volvaĵon! Ĉu iu ne
povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro ĵetas sin al
li? Vi estas tre enmiksiĝema popolo."
"Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Paĉjo,"
diris Tafinjo. "Kaj _kion_ vi faras al mia kara Fremdulo-viro?"
Ili estis batpuŝantaj lin duope kaj triope kaj dekope ĝis liaj okuloj
turniĝis kaj turniĝis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo.
"Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris
Teŝumaj Tevindraŭ.
"Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto ĉi-matene estis la
povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Ĉu vi ĉiuj malbone sentas, aŭ ĉu
vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?"
"Li alvenis kun terura bildo," diris la Ĉefa Estro, -- "bildo kiu
montris ke vi estas plena de sagoj."
"E... um... -- Eble mi p'fere 'spliku ke _mi_ donis al li tiun bildon,"
diris Tafinjo, sed ŝi ne sentis sin tre komforte.
"Vi!" diris la Tribo de Tegumo ĉiuj kune.
"Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Ĉu vi?"
"Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris ŝia Paĉjo,
kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝin, por ke ŝi ne zorgu.
"Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la Ĉefa Estro de la Tribo de
Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo.
"Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Paĉjo, do mi dezegnis
ĝin," diris Tafinjo. "Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi
dezegnis ĝin trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis
kvazaŭ ĝi trafis la kapon de Paĉjo -- ne estis sufiĉe da loko sur la
betulo-ŝelo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis
kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la marĉo; kaj
mi dezegnis Panjon ĉe la buŝo de la Kavo kun ĝoja aspekto ĉar li estas
kara Fremdulo-viro, kaj _mi_ pensas ke vi ĉiuj estas la plej plejstulta
popolo en la mondo," diris Tafinjo. "Li estas tre plaĉa viro. Kial vi
plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!"
Neniu diris ion ajn dum longa tempo, ĝis la Ĉefa Estro ekridis; tiam la
Fremdulo-viro (kiu almenaŭ estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis
ĝis li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis
pli multe kaj pli fuŝe kaj pli laŭte. La solaj homoj kiuj ne ridis
estis Teŝumaj Tevindraŭ kaj ĉiuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre
ĝentilaj al ĉiuj siaj edzoj, kaj diris "idioto!" sufiĉe ofte.
Tiam la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis:
"Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi
trafis grandiozan inventon!"
"Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Paĉjo," diris
Tafinjo.
"Sed tamen. Ĝi _estas_ grandioza invento, kaj iam estonte la homoj
nomos ĝin skribado. Nun temas ankoraŭ nur pri bildoj, kaj, kiel ni
vidis hodiaŭ, bildoj ne estas ĉiam ĝuste komprenataj. Sed venos tempo,
ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn -- ĉiujn dudek ses aŭ dudek
ok aŭ kiom do -- kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni
ĉiam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj
sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!"
"Mi ĝojos pri tio," diris Tafinjo, "ĉar, finfine, kvankam vi alportis
ĉiun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la
nigratenilan de mia Paĉjo."
Tiam la Ĉefa Estro kriis kaj diris kaj kantis: "Tafinjo kara,
sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun ĝi
homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi
mem ne gravas, ĉar mi estas Ĉefa Estro, sed estas tre malbone por la
resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la
fremdulo."
Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel
membron de la Tribo de Tegumo, ĉar li estis ĝentilhomo kaj ne faris
problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en
liajn harojn. Sed de tiu tago ĝis la nuna (kaj mi supozas ke pri tio
kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam ŝatis lerni
legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi
kun siaj Paĉjoj -- precize kiel Tafinjo.
--------------
Tio ĉi estas la historio de Tafimaj Metalumaj ĉizita sur malnova
dentego antaŭ tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi
legas mian rakonton, aŭ laŭtlegigas ĝin, vi povas vidi kiel ĉio estas
rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba
trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en
ĝi per najlo aŭ io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra
vakso, sed ĉiujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn
malsupre oni plenigis per ruĝa vakso. Kiam ĝi estis nova, estis iuspeca
retaĵo de bidoj kaj konkoj kaj valoraj ŝtonoj je la fino; sed tio
rompiĝis kaj perdiĝis -- ĉio krom la malgranda iometo kiun vi vidas.
La literoj ĉirkaŭ la dentego estas magio -- Runa magio, -- kaj se vi
povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura --
tre flava kaj defrotiĝinta. Ĝi mezuras du futojn laŭlonge kaj du futojn
ĉirkaŭe, kaj pezas dek unu funtojn kaj naŭ uncojn.
[bildo]