Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni daŭre nomos ŝin
Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia
Paĉjo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj ĉio tio, ŝi denove
iris fiŝi karpojn kun sia Paĉjo. Ŝia Panjo volis ke ŝi restu hejme kaj
helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo-fostojn ekster ilia
Neolitika Kavo, sed Tafinjo kaŝe foriris al sia Paĉjo tre frue, kaj
ili fiŝkaptis. Subite ŝi komencis fari ridajn sonetojn, kaj ŝia Paĉjo
diris: "Ne faru stulte, infano."
"Sed ĉu ne estis incite!" diris Tafinjo. "Ĉu vi ne memoras kiel la Ĉefa
Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro
kun la koto en siaj haroj?"
"Mi memoras," diris Tegumo. "Mi devis pagi du cervo-felojn -- molajn
kun franĝoj -- al la Fremdulo-viro pro ĉio kion ni faris al li."
"_Ni_ nenion faris al li," diris Tafinjo. "Estis Panjo kaj la aliaj
Neolitikaj sinjorinoj -- kaj la koto."
"Pri tio ni ne parolu," diris ŝia Paĉjo. "Ni lunĉu."
Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj
minutoj, dum ŝia Paĉjo gratis sur pecoj da betulo-ŝelo per ŝarkodento.
Tiam ŝi diris: "Paĉjo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon --
iun ajn sonon."
"Aa!" diris Tegumo. "Ĉu tio sufiĉas kiel komenco?"
"Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fiŝo kun buŝo
malferma. Diru ĝin denove, mi petas."
"Aa! aa! aa!" diris ŝia Paĉjo. "Ne estu malĝentila al mi, filino mia."
"Mi ne celas esti malĝentila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo.
"Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensaĵo. _Ja_ diru _aa_, Paĉjo,
kaj tenu vian buŝon malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton.
Mi desegnos buŝon de karpo-fiŝo plene-malferman."
"Kial?" diris ŝia Paĉjo.
"Ĉu vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-ŝelo.
"Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fiŝon
kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo -- se Panjo ne
protestos -- ĝi memorigos vin pri tiu _aa_-sono. Tiam ni povos ludi
kvazaŭ estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono
-- same kiel mi faris en la kastoro-marĉo pasintvintre."
"Ĉu vere?" diris ŝia Paĉjo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam
ili vere atentas. "Daŭrigu, Tafinjo."
"Aĥ fuŝe!" ŝi diris. "Mi ne povas desegni tutan karpo-fiŝon, sed mi
povas desegni ion kio indikas buŝon de karpo-fiŝo. Ĉu vi ne scias
kiel ili staras kun la kapo malsupre serĉantaj en la koto? Nu, jen
estas kvazaŭa karpo-fiŝo (ni povas ludi ke la resto de ĝi ankaŭ estas
desegnita). Jen nur ĝia buŝo, kaj tio signifas _aa_." Kaj ŝi desegnis
jenon. (1)
"Ne malbone," diris Tegumo, kaj gratis ankaŭ mem sur sia propra peco
da betulo-ŝelo; "sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans ĝia
buŝo."
"Sed mi ne kapablas desegni, Paĉjo."
"Vi bezonas desegni nenion krom la malfermaĵo de ĝia buŝo kun la
sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fiŝo, ĉar perkoj kaj
trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo." Kaj li desegnis
jenon. (2)
"Nun mi kopios ĝin," diris Tafinjo. "Ĉu vi komprenos tion _ĉi_ kiam vi
vidos ĝin?" Kaj ŝi desegnis jenon. (3)
"Perfekte," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos
ĝin ie ajn, kvazaŭ vi estus elsaltinta de malantaŭ arbo kaj dirinta
'Aa!'"
"Nun vi faru alian sonon," diris Tafinjo, tre fiera.
"Jaa!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.
"H'm," diris Tafinjo. "Tio estas miksa sono. La fina parto estas la
_aa_-karpo-fiŝo-buŝo; sed kion ni povas fari pri la komenca parto?
_Je-je-je_ kaj _aa! Jaa!_"
"Ĝi ja similas al la karpo-fiŝo-buŝo-sono. Ni desegnu plian parton de
la karpo-fiŝo kaj ligu ilin," diris ŝia Paĉjo. Ankaŭ _li_ estis sufiĉe
incitita.
"Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu ĝin aparte. Kaj
prefere ne parton de karpo-fiŝo, sed la hokon per kiu ni foje kaptas
ĝin," diris Tafinjo.
"Bona ideo," diris Tegumo. "Jen fiŝ-hoko por la _je_-sono." Kaj li
desegnis jenon. (4)
"Nun mi provos," diris Tafinjo. "'Moru ke mi ne povas desegni kiel vi,
Paĉjo. Ĉu sufiĉos se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la
fadenon?" Kaj ŝi desegnis jenon. (5)
Ŝia Paĉjo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citiĝo.
"Belege," ŝi diris. "Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."
"Oo!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte.
"Tio estas tre facila," diris Tafinjo. "Vi faras vian buŝon ronda kiel
ovo aŭ ŝtono. Do ovo aŭ ŝtono taŭgos por tio."
"Oni ne ĉiam povas trovi ovon aŭ ŝtonon. Ni devos grati ion
rondan-similan." Kaj li desegnis jenon. (6)
"Kara ĉielo!" diris Tafinjo, "kiom multe da sono-bildoj ni jam faris,
-- karpo-buŝo, fiŝ-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Paĉjo."
"Ssŝ!" diris ŝia Paĉjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis
tro incitita por rimarki tion.
"Tio estas tre facila," ŝi diris, gratante sur la arboŝelo.
"E... kio?" diris ŝia Paĉjo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne
volas esti ĝenata."
"Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Paĉjo, kiam ĝi
pensas kaj ne volas esti ĝenata. Ni faru por la ssŝ-sono serpenton. Ĉu
tio taŭgos?" Kaj ŝi desegnis jenon. (7)
"Jen," ŝi diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan
serpenton ĉe la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la
sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete.
Kaj se vi desegnos ĝin sur arbo ĉe la rivero kiam vi estos fiŝanta, mi
scios ke vi volas ke mi paŝu _plej_ muse-kviete, por ne skui la bordon."
"Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en ĉi tiu ludo ol vi pensas.
Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Paĉjo trafis je
la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis
ŝarkodentojn anstataŭ iuj akraj ŝtonfrapaĵoj kiel pintojn por la sagoj.
Mi kredas ke ni trovis _la_ grandan sekreton de la mondo."
"Kial?" diris Tafinjo, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj brilis pro incitiĝo.
"Mi montros," diris ŝia Paĉjo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?"
"Kompreneble _ja_, kaj tio signifas ankaŭ 'rivero' -- kiel Vagaj-_ja_
-- rivero Vagajo."
"Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas ĝin --
nigra akvo -- marĉo-akvo?"
"Kompreneble _jo_."
"Nun vidu," diris ŝia Paĉjo. "S'pozu ke vi vidus ĉi tion gratitan
flanke de akvo-truo en la kastoro-marĉo?" Kaj li desegnis jenon. (8)
"Fiŝ-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! _Jo_, malbona akvo," diris
Tafinjo. "'Preneble mi ne trinkus tiun akvon ĉar mi scius ke vi diras
ke ĝi estas malbona."
"Sed mi ne bezonus esti ĉe la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for,
ĉasante, kaj tamen --"
"Kaj _tamen_ estus precize same kvazaŭ vi starus tie kaj dirus: 'For,
Tafinjo, aŭ vi havos febron.' Ĉio tio en fiŝ-hoko kaj ronda ovo! Ho
Paĉjo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!" Kaj Tafinjo dancadis
ĉirkaŭ li en tuta rondo.
"Ne jam," diris Tegumo; "ne ĝis ni havos pli. Ni vidu. _Jo_ estas
malbona akvo, sed _so_ estas manĝo kuirita sur fajro, ĉu ne?" Kaj li
desegnis jenon. (9)
"Jes. Serpento kaj ovo," diris Tafinjo. "Do tio signifas ke manĝo estas
preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por
veni al la Kavo. Ankaŭ mi."
"Ververe!" diris Tegumo. "Ankaŭ prave. Sed atendu momenton. Mi vidas
problemon. _So_ signifas 'venu kaj manĝu', sed _ŝo_ signifas la
sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn."
"Aĉaj aĝaj sekigo-fostoj!" diris Tafinjo. "Mi tre malŝatas kiam Panjo
petas min por pendigi pezajn pluŝajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus
serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri manĝo, kaj mi venus el
la arbaro kaj rimarkus ke ĝi signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la
pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion _tiam_ mi farus?"
"Vi estus kolera. Panjo ankaŭ. Ni devas fari novan bildon por _ŝo_. Ni
devas desegni makulitan serpenton kiu faras _ŝ-ŝ_, kaj ni ludos ke la
senmakula faras nur _ssss_."
"Mi ne certus kiel meti la makulojn," diris Tafinjo. "Kaj eble kiam
_vi_ rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas _so_ dum
estas _ŝo_, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. _Ne!_ Mi pensas ke ni
aldonu tiujn aĉajn altajn sekigo-fostojn _mem_, por esti _tute_ certaj.
Mi metos ilin malantaŭ la siblan serpenton. Rigardu!" Kaj ŝi desegnis
jenon. (10)
"Mi pensis ke vi celas malantaŭ kiel _post_," diris ŝia Paĉjo. Kaj li
desegnis jenon. (11)
"Ankaŭ eblus," diris Tafinjo. "Sed tiam ni eble pensus ke temas pri
_du_ sonoj, dum temas pri _unu_."
"Eble vi pravas. Ĉiuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj,"
diris ŝia Paĉjo, ridanta. "Nun mi faros novan sonon kun la
serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en ĝi. Mi diras _ŝi_. Tio estas Teguma
por sago, Tafinjo." Kaj li ridis.
"Ne ridu pri mi," diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la
koto en la haroj de la Fremdulo-viro. "_Vi_ desegnu ĝin, Paĉjo."
"Ni ne aldonos kastorojn aŭ montetojn ĉi-foje, ĉu?" diris ŝia Paĉjo.
"Mi desegnos nur rektan linion por mia sago." Kaj li desegnis jenon.
(12)
"Eĉ Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min," li diris.
"Mi _petas_, ne faru, Paĉjo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom
pli da sonoj. Ni tiel bele progresas."
"E... h'm!" diris Tegumo, supren rigardante. "Ni diru _ŝu_. Tio
signifas 'ĉielo'."
Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam ŝi haltis. "Ni
devas fari novan bildon por tiu fina sono, ĉu ne?"
"_Ŝu-ŝu-u-u-u!_" diris ŝia Paĉjo. "Kial? Ĝi tre similas al tiu
ronda-ovo-sono iom maldikigita."
"Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvazaŭos ke ĝi
estas rano kiu dum jaroj nenion manĝis."
"Ne-ne," diris ŝia Paĉjo. "Se ni desegnus tion haste ni povus
miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. _Ŝu-ŝu-ŝu!_ _Mi_
diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la
ronda ovo por montri ke la o-sono prononciĝas maldike kun malgranda
truo de buŝo, _oo-uu-uu_. Tiel." Kaj li desegnis jenon. (13)
"Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Daŭrigu," diris
Tafinjo, utiligante sian ŝarko-denton.
Ŝia Paĉjo daŭrigis desegnadon, kaj lia mano skuiĝis pro incitiĝo. Li
daŭrigis ĝis li estis desegninta jenon. (14)
"Ne rigardu supren, Tafinjo," li diris. "Provu eltrovi kion tio
signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton."
"Serpento -- fosto -- rompita-ovo -- fiŝ-hoko kaj karpo-buŝo," diris
Tafinjo. "_Ŝu-ja_. Ĉiel-akvo (pluvo)." Ĝuste tiam guto falis sur ŝian
manon, ĉar la ĉielo plennubiĝis. "Nu, Paĉjo, pluvas. Ĉu _tion_ vi volis
diri al mi?"
"Kompreneble," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi diris tion al vi ne dirante eĉ
unu vorton, ĉu ne?"
"Nu, mi _pensas_ ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto
certigis. Mi nun por ĉiam memoros. _Ŝu-ja_ signifas 'pluvo', aŭ
'pluvos'. Nu do, Paĉjo!" Ŝi ekstaris kaj dancis ĉirkaŭ li. "S'pozu ke
vi elirus antaŭ ol mi vekiĝis, kaj dezegnis _ŝu-ja_ en la fulgo sur
la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan
pluvo-ĉapon. Ĉu Panjo ne estus surprizita!"
Tegumo ekstaris kaj dancis. (Paĉjoj ne hontis fari tiajn aferojn en
tiuj tempoj.) "Pli ol! Pli ol!" li diris. "S'pozu ke mi volus diri al
vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus?
Diru la vortojn en Tegumo-lingvo unue."
"_Ŝu-ja-las, ja maru_. (Ĉiel-akvo finiĝas. Rivero venu.) _Kiom_ da
novaj sonoj! _Mi_ ne scias kiel ni povos desegni ilin."
"Sed mi ja -- sed mi ja!" diris Tegumo. "Nur atendu momenton, Tafinjo,
kaj ni ĉesos por hodiaŭ. Ni jam havas _ŝu-ja_, ĉu ne? sed tiu _las_
estas enigma. _La-la-la!_" kaj li svingis sian ŝarkodenton.
"Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-buŝo antaŭ la serpento
-- _as-as-as_. Ni nur bezonas _la-la_," diris Tafinjo.
"Mi scias, sed ni devas fari tiun _la-la_. Kaj ni estas la unuaj homoj
en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!"
"Nu," diris Tafinjo, oscedanta, ĉar ŝi estis sufiĉe laca. "_Las_
indikas krom finon aŭ finiĝon ankaŭ rompon, ĉu ne?"
"Tiel estas," diris Tegumo. "_Ja-las_ signifas ke ne estas akvo en la
rezervujo por ke Panjo kuiru kun ĝi -- ankaŭ kiam mi estas ĉasonta."
"Kaj _ŝi-las_ signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus
pripensinta _tion_ anstataŭ desegni stultajn kastoro-bildojn por la
Fremdulo-viro!"
"_La! La! La!_" diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante
siajn brovojn. "Ho ĝeno!"
"Mi estus povinta desegni _ŝi_ tute facile," daŭrigis Tafinjo. "Kaj
tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita -- tiel!" Kaj ŝi
desegnis jenon. (15)
"Tiel do," diris Tegumo. "Tio precize estas _la_. Ĝi krome ne similas
al iu el la aliaj signoj." Kaj li desegnis jenon. (16)
"Nun sekvas _ja_. Ho ne, tiun ni jam antaŭe faris. Do sekvas _maru_.
_Mum-mum-mum._ Por _mum_ oni devas fermi la buŝon, ĉu ne? Ni desegnos
fermitan buŝon kiel ĉi tiu." Kaj li desegnis. (17)
"Tiam la karpo-buŝo malferma. Tiel ekestas _Ma-ma-ma!_ Sed kio pri tiu
_rrrrr_-afero, Tafinjo?"
"Ĝi sonas tute krude kaj angule, kiel via ŝarkodenta segilo kiam vi
segas breton por la kanuo," diris Tafinjo.
"Vi celas ke tute akre ĉe la randoj, kiel ĉi tio?" diris Tegumo. Kaj li
desegnis. (18)
"'Zakte," diris Tafinjo. "Sed ni ne bezonas ĉiujn tiujn dentojn: metu
nur du."
"Mi metos unu," diris Tegumo. "Se ĉi tiu nia ludo fariĝos tio kion mi
pensas ke ĝi fariĝos, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli
bone por ĉiuj." Kaj li desegnis. (19)
"_Jen_ ni sukcesis," diris Tegumo, starante sur unu kruro. "Mi desegnos
ilin ĉiujn kune kiel ĉeno da fiŝoj."
"Ĉu ni ne prefere metu peceton da bastono aŭ ion similan inter ĉiu
vorto, tiel ke ili ne interfrotiĝu kaj interpuŝiĝu kvazaŭ estus karpoj?"
"Ho, mi lasos spacon por tio," diris ŝia Paĉjo. Kaj tre incitite li
desegnis ilin ĉiujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-ŝelo. (20)
"_Ŝu-ja-las ja maru_," diris Tafinjo, legante ĝin sonon post sono.
"Tio sufiĉas por hodiaŭ," diris Tegumo. "Cetere, vi laciĝas, Tafinjo.
Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgaŭ, kaj tiam ni estos
rememorataj dum jaroj kaj jaroj ĝis post kiam la plej grandaj arboj
kiujn vi povas vidi estos ĉiuj dehakitaj por brulligno."
Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko
de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante _ja_-ojn kaj
_jo_-ojn kaj _ŝu_-ojn kaj _ŝi_-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris
ridajn sonetojn kune ĝis ŝia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas eĉ
pli malbona ol mia Tafinjo."
"Bonvolu ne ĝeniĝi," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo,
Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri ĝi en la momento kiam ĝi estos
preta; sed mi _petas_, ne demandu nun kio ĝi estas, ĉar aliokaze mi
devus diri."
Do ŝia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan
matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj
kiam Tafinjo ellitiĝis ŝi vidis _Ja-las_ (akvo finiĝas aŭ elĉerpiĝas)
kalkita sur la flanko de la granda ŝtona akvo-rezervujo, ekster la Kavo.
"Um," diris Tafinjo. "Ĉi tiuj son-bildoj estas fakte ĝenaj! Paĉjo tute
bone estus povinta veni ĉi tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo
por ke Panjo povu kuiri kun ĝi." Ŝi iris al la fonto malantaŭ la domo
kaj plenigis la rezervujon per arboŝela sitelo, kaj tiam ŝi kuris al la
rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Paĉjo -- la orelo kiun ŝi
rajtis tiri kiam ŝi estis obeema.
"Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris ŝia
Paĉjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan lunĉon en la
mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris
ke ĉar ŝia nomo, kaj tiu de ŝia Paĉjo, kaj de ŝia Panjo ĉiuj komenciĝas
per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane.
Tio estis taŭga por desegni unufoje aŭ dufoje; sed kiam ili devis
desegni ĝin sesfoje aŭ sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis ĝin pli kaj
pli skize, ĝis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun
etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Teŝuman. De ĉi tiuj tri bildoj vi
vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23)
Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe
antaŭ la lunĉo; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur
betulo-ŝelo, ili fariĝis pli krudaj kaj pli facilaj, ĝis fine eĉ Tegumo
diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por
la Z-sono, por montri ke ĝi siblas malantaŭen en malforta kaj milda
maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, ĉar ĝi tiom ofte
aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de _Biba_, la sankta
Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj ĉar temis
pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, ĝis ili laciĝis
(30); kaj ili desegnis bildon de la buŝo de la granda laga ezoko por la
graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buŝon denove kun sago ĉe
ĝi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero
por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankoraŭ ĝis
ili faris kaj desegnis ĉiujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la
Alfabeto, kompleta kaj preta.
Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj,
kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj,
kaj Ĉiaj Aliaj skribaĵoj kaj signoj (ĉar la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj
la Aĥundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan
senŝanĝa kiam ili rimarkis ĝin), la bona malnova simpla, komprenebla
Alfabeto -- A, B, C, kaj ĉiuj aliaj literoj -- ekhavis denove siajn
ĝustajn formojn por ke ĉiuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas
sufiĉe aĝaj.
Sed _mi_ memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj
Teŝumaj Tevindraŭ, ŝia kara Panjo, kaj ĉiuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel
estis -- tiel do -- antaŭ longa tempo -- sur la bordo de la granda
Vagajo!
--------------
Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo
kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia
Alfabeto-kolĉeno de ĉiuj literoj, tiel ke ĝi povis esti metita en la
Templon de Tegumo por esti konservata por ĉiam kaj eterne. La tuta
Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belaĵojn, kaj
Tafinjo kaj Tegumo dediĉis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolĉenon.
Jen bildo de la magia Alfabeto-kolĉeno. La ŝnuro estas farita el la
plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, ĉirkaŭvindita per
maldika kuprofadeno.
Komence ĉe la supro, la unua bido estas iu malnova kaj arĝenta kiu
apartenis al la Ĉefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri
mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido
sendita de tribo kiu ĝin ricevis el Afriko (sed ĝi devis esti veninta
el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido
el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris ĝin per batalo); tiam venas du
argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj
strekoj sur la alia; poste tri sufiĉe defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam
tri argilaj bidoj (ruĝa kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en
la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komenciĝas, kaj inter la
literoj estas ĉiufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero
ripetita malgrande. Jen la literoj: --
A estas gratita en denton -- eono-dento, mi kredas.
B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo.
C estas perleca ostro-konko -- interno antaŭe.
D devas esti iuspeca mitulo-konko -- ekstero antaŭe.
E estas kirlaĵo el arĝento-fadeno.
F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno.
G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas
malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.)
H estas iuspeca bruna kaŭrio-konko, ankaŭ nomata monkonko.
I estas la interno de longa konko permane ŝlifita. (Tegumo
bezonis tri monatojn por ŝlifi ĝin.)
J estas fiŝ-hoko el perlamoto.
L estas la rompita sago, el arĝento. (K devus sekvi al J,
kompreneble; sed la kolĉeno iam rompiĝis kaj oni neĝuste
riparis ĝin.)
K estas maldika tranĉaĵo de osto, gratita kaj per nigra
vakso enfrotita.
M estas sur pale-griza konko.
N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur
ĝi.(Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri ĉi tiun ŝtonon.)
O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo.
P mankas. Ĝi perdiĝis antaŭ longa tempo en granda milito, kaj
la Tribo riparis la kolĉenon per sekigitaj knariloj de
knaroserpento; pri la perdo kaj serĉado de la P ili faradis
kantojn kaj versaĵojn, kiujn ili nomis _po-emoj_.
R estas, kompreneble, simple ŝarko-dento.
S estas malgranda arĝenta serpento.
T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita.
U estas denove peco de ostro-konko.
Ŭ estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda
perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en
sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por
poluri ilin kaj bori la truojn.
^ estas du kunligitaj arĝentaj fadenoj kiuj rememorigu la
super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H.
Kial ĝi troviĝas en tiu loko, mi ne scias.
V estas desegnita sur peco de eburo.
Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn
striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj
forpikante la pli molan ŝtonon kaj enfrotante ruĝan sablon
kaj abelvakson. En la buŝo de la sonorilo vi vidas la argilan
bidon kun ripeto de la litero Z.
Jen ĉiuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da
kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion
oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj
punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili
kvazaŭ domeno-brikoj; tiam venas tri ŝtonaj bidoj, tre foruziĝintaj;
tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj ĉe la anguloj (ili devis
esti magiaj, ĉar ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre
malnova Afrika bido, kvazaŭ vitra -- blua, ruĝa, blanka, nigra, kaj
flava. Tiam venas maŝo por ligi tiun finon al la granda arĝenta butono
je la alia flanko, kaj jen ĉio.
Mi kopiis la kolĉenon tre zorgeme. Ĝi pezas unu funton kaj sep uncojn
kaj duonon. La nigra makulaĵo malantaŭ ĝi estas metita nur por ke la
bidoj kaj aliaj aĵoj pli bone aspektu.
[bildo]