KIEL LA BALENO EKHAVIS SIAN GORĜON

Iam, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj ĝi manĝis

fiŝojn. Ĝi manĝis la barbofiŝon kaj la kardofiŝon, kaj la marstelon

kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties

amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan

angilon. Ĉiujn fiŝojn kiujn ĝi povis trovi en tuta la maro ĝi manĝis

per sia buŝo -- tiel! Ĝis fine restis en tuta la maro nur unu malgranda

fiŝo, kaj ĝi estis eta Ruza Fiŝo, kaj ĝi naĝis iom malantaŭ la dekstra

orelo de la Baleno, por esti ekster danĝero. Tiam la Baleno ekstaris

sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fiŝo diris per

eta ruza voĉo: "Nobla kaj larĝanima Cetaco, ĉu vi iam gustumis Homon?"

"Ne," diris la Baleno. "Kia ĝi estas?"

"Plaĉa," diris la eta Ruza Fiŝo. "Plaĉa sed tenaca."

"Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj ĝi ŝaŭmigis la maron

per sia vosto.

"Po unu sufiĉas," diris la Ruza Fiŝo. "Se vi naĝos al latitudo Kvindek

Norde, longitudo Kvardek Ŭeste (tio estas Magio), vi trovos, _sur_

floso, _en_ la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika

kalsono, paro da ŝelkoj (vi _ne_ forgesu la ŝelkojn, Plej Amata), kaj

poŝ-tranĉilo, unu ŝippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi,

estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Tiel do la Baleno naĝis kaj naĝis al latitudo Kvindek Norde, longitudo

Kvardek Ŭeste, tiel rapide kiel ĝi povis naĝi, kaj _sur_ floso, _en_ la

mezo de la maro, _kun_ nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono,

paro da ŝelkoj (vi precipe memoru la ŝelkojn, Plej Amata), _kaj_

poŝ-tranĉilo, ĝi trovis unu solan, solecan ŝippereintan Mariston, kiu

trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo

por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, ĉar li estis viro

de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.)

Tiam la Baleno malfermis sian buŝon malantaŭen kaj malantaŭen

kaj malantaŭen ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la voston, kaj ĝi glutis la

ŝippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan

drelikan kalsonon, kaj la ŝelkojn (kiujn vi _nepre_ ne forgesu), _kaj_

la poŝ-tranĉilon. -- Ĝi glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn,

internajn ŝrankojn, kaj tiam ĝi lekis siajn lipojn -- tiel, kaj

turniĝis trifoje sur sia vosto.

Sed tuj kiam la Maristo, kiu estis viro de

senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, trovis sin vere interne de la varmaj,

mallumaj, internaj ŝrankoj de la Baleno, li tretis kaj li ĵetis kaj

li impetis kaj li baletis, kaj li dancis kaj li prancis, kaj li paŝis

kaj li draŝis kaj li ĉardaŝis, kaj li frapis kaj li skrapis, kaj li

tuŝis kaj li puŝis, kaj li taktis kaj li baraktis, kaj li spasmis kaj

li entuziasmis, kaj li menuetis kaj li piruetis, kaj li popoldancis

kie li ne devus, kaj la Baleno sentis sin _tute_ ne komforte. (_Ĉu_ vi

forgesis la ŝelkojn?)

Do ĝi diris al la Ruza Fiŝo: "Ĉi tiu homo estas tre tenaca, kaj krome

li kaŭzas al mi singulton. Kion mi faru?"

"Diru al li ke li eliru," diris la Ruza Fiŝo.

Do la Baleno vokis en sian propran gorĝon al la ŝippereinta Maristo:

"Eliru kaj kondutu bone. Mi havas singulton."

"Ne, ne!" diris la Maristo. "Ne tiel, sed tute alimaniere. Alportu min

al mia naskiĝo-bordo kaj la blankaj-klifoj-de-Albiono, kaj tiam mi

konsideros." Kaj li komencis danci pli ol iam.

"Vi prefere alportu lin hejmen," diris la Ruza Fiŝo al la

Baleno. "Mi estus devinta averti vin ke li estas homo de

senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco."

Do la Baleno naĝis kaj naĝis kaj naĝis, per ambaŭ siaj naĝiloj kaj sia

vosto, tiel rapide kiel ĝi povis, pro la singulto; kaj finfine ĝi vidis

la naskiĝo-bordon de la Maristo kaj la blankajn-klifojn-de-Albiono, kaj

ĝi rapide glitis duonvoje sur la strandon, kaj ĝi malfermis sian buŝon

larĝe kaj larĝe kaj larĝe, kaj ĝi diris: "Ĉi tie ŝanĝi por Vinĉestro,

Aŝveloto, Naŝuo, Keno, kaj stacioj je la _Fiĉ_burga Vojo;" kaj precize

kiam ĝi diris "Fiĉ", la Maristo promenis el ĝia buŝo eksteren. Sed

dum la Baleno estis naĝanta, la Maristo, kiu vere estis persono de

senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, estis preninta sian poŝ-tranĉilon kaj

tranĉinta el la floso malgrandan kvadratan kradon kun tralioj laŭlarĝe

kaj laŭlonge, kaj li estis liginta tiun firme per siaj ŝelkoj (_nun_ vi

scias kial vi devis ne forgesi la ŝelkojn!), kaj li trenis tiun kradon

bone kaj firme en la gorĝon de la Baleno, kaj tie ĝi fiksiĝis! Tiam li

recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin,

nun deklamos al vi: --

Pere de tiu mia krado

Venis halto al via manĝado.

Ĉar la maristo estis ankaŭ Hi-ber-ni-ano. Kaj li ekpaŝis sur la

kajobreton, kaj iris hejmen al sia Patrino, kiu estis permesinta al li

trempi siajn piedfingrojn en la akvo; kaj li edziĝis kaj vivis feliĉe

ĉiam plue. Tiel ankaŭ la Baleno. Sed ekde tiu tago, la krado en ĝia

gorĝo, kiun ĝi sukcesis nek eltusi nek engluti, preventis ke ĝi manĝu

ion krom tre, tre malgrandaj fiŝetoj; kaj pro tio balenoj nuntempe

neniam manĝas virojn aŭ knabojn aŭ knabinetojn.

La eta Ruza Fiŝo foriris kaj kaŝis sin en la koto sub la Sojlo de la

Ekvatoro. Ĝi timis, ke la Baleno koleras al ĝi.

La Maristo kunprenis la poŝ-tranĉilon hejmen. Li surhavis la bluan

drelikan kalsonon kiam li surpaŝis la kajobreton. La ŝelkojn li estis

lasinta ĉar, ĉu ne, li utiligis ilin por ligi la kradon; kaj jen la

fino de _tiu_ rakonto.

--------------

Jen la bildo de la Baleno kiu glutas la Mariston kun ties

senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon

_kaj_ liajn ŝelkojn, kiujn vi devas _ne_ forgesi. La butonecaj aferoj

estas la ŝelkoj de la Maristo, kaj vi povas vidi la tranĉilon tuj

apud ili. Li sidas sur la floso, sed ĝi turniĝis iom flanken, do vi

ne vidas multon de ĝi. La blankeca afero ĉe la maldekstra mano de la

Maristo estas peco de ligno per kiu li provis remi la floson kiam la

Baleno alvenis. La peco de ligno nomiĝas gafo-beko. La Maristo lasis

ĝin ekstere kiam li eniris. La Baleno nomiĝis Ridulo, kaj la Maristo

nomiĝis S-ro Henriko Adalberto Bivenso, MJ. La eta Ruza Fiŝo kaŝiĝas

sub la ventro de la Baleno, aliokaze mi estus desegninta ĝin. La kialo

ke la maro aspektas tiel tuŝe-fuŝe estas ĉar la Baleno estas suĉanta

ĝin tutan en sian buŝon por ensuĉi S-ron Henriko Adalberto Bivenso kaj

la floson kaj la poŝ-tranĉilon kaj la ŝelkojn. Vi neniam forgesu la

ŝelkojn.

[bildo]

Jen la Baleno serĉanta la etan Ruzan Fiŝon, kiu kaŝiĝas sub la Sojlo

de la Ekvatoro. La eta Ruza Fiŝo nomiĝis Pinglo. Ĝi kaŝiĝas inter la

radikoj de la granda algo kiu kreskas antaŭ la Pordoj de la Ekvatoro.

Ili estas fermitaj. Ili estas ĉiam fermitaj, ĉar pordo ĉiam devus esti

fermita. La ŝnureca afero transe estas la Ekvatoro mem; kaj la aferoj

kiuj aspektas kiel rokoj estas la du gigantoj Moaro kaj Koaro, kiuj

tenas la Ekvatoron en ordo. Ili desegnis la siluetojn sur la Pordoj de

la Ekvatoro, kaj ili ĉizis ĉiujn tiujn interplektiĝantajn fiŝojn sub la

Pordoj. La beko-fiŝoj nomiĝas beko-Delfenoj kaj la aliaj fiŝoj kun la

strangaj kapoj nomiĝas Martelo-kapaj Ŝarkoj. La Baleno neniam trovis la

etan Ruzan Fiŝon ĝis post kiam ĝi estis retrovinta sian bonhumoron, kaj

tiam ili fariĝis denove bonaj amikoj.

[bildo]

Tiel do: Rakontoj por malgrandaj infanoj · 第 5 / 9 题