ELIZA ORZESZKO
MARTA
Rakonto
EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO
tradukis
D-ro L. L. ZAMENHOF
PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1910
Droits de traduction et de reproduction réservés.
Copyright 1910 by Hachette and Co.
MARTA
La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La
vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino
estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas
amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo,
ĥore konsentas ĉiuj.
La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn,
amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili
plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de
tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ
averto: vi ne estas en ordo!
Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli
malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas:
ni ne estas en ordo!
Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas
ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la
recepto.
Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia
lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina»)
anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de
tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).
Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!
La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu,
ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia
honoro.
Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni
jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la
kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj
reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la
steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas
al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni
sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al
la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ
el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de
Adoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste?
La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas
kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo,
kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj
rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur
akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto
de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale
ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero,
tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo,
kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj
randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj
balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.
Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la
sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado
kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, -- tiam
alian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni
konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de
nia dezirego de amo.
Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj
de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj
feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj
marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro
virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante,
falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de
malsato....
Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne
kontraŭ ĉiuj malsanoj.
Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli
efika?
Kian?
Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...
* * * * *
La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de
Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu
strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al
siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek
maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo
de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.
Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita
de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la
profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la
larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis
konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj
belaj.
Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala
vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto
alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton,
pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon
de granda malĝojo kaj sufero.
De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de
la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj
malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la
plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita
loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj
oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj
tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke
da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj
speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo,
sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj
de blanka floraĵo.
Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo,
kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili
starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du
ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis
eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis
per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki,
ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por
ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero,
en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj
okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de
ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo.
La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.
-- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- la skribtablo de la
patro!
La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon
grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan
per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per
longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda
fingreto de la infano.
-- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- ĉu vi vidas tiun grandan
nigran makulon sur la skribtablo de la patro?... Mi memoras, kiel tio
fariĝis... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur
la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La
patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La
patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min,
nek vin...
La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton
en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto
alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la
rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia
doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj
larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la
infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj,
ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita
paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco
kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el
la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj
morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze
de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du
spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur
la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis
ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis
artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj
kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora
brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la
ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis
per larmoj la okulojn de la infano.
-- Mia liteto, panjo! -- ekkriis la knabineto, -- tiuj homoj forprenas
ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi
faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte
alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj,
belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata
buŝo estis fermita kaj silenta.
Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj.
Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj
per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la
portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj
malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis
nun scivole elrigardis sur la korton.
De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo
kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.
-- Sinjorino, -- ŝi diris, -- mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu
oni devis... jen estas la resto de la mono...
Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da
monpaperetoj.
La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.
-- Mi dankas vin, Sonjo, -- ŝi diris mallaŭte, -- vi estis por mi tre
bona.
-- Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, -- ekkriis la knabino, -- mi
servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli
bone, ol ĉe vi.
Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur
kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino
en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en
siaj blankaj delikataj manplatoj.
-- Kaj nun, Sonjo, -- ŝi diris, -- adiaŭ....
-- Mi akompanos vin al la nova loĝejo, -- rediris la knabino, -- mi
tuj vokos veturilon.
Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano
eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.
Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon
malnovan kaj malgajan.
La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn
kaj la fenestrojn de la domo.
-- Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?
-- Ĉi tie, mia infano, -- per mallaŭta voĉo respondis la virino en la
funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la
pordego.
-- Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ
du tagoj.
-- Ha! en la mansardo, sendube, -- respondis la pordisto kaj
aldonis: -- iru supren, mi tuj malfermos.
El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita
de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj -- de malnovaj
lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris
sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino
prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en
funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.
La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta,
sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta
super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono,
oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj
blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin
blankigis.
En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno
por kuirado; kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo,
poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita
katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla
reto, parte disŝirita kaj kavigita.
La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis
malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da
paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.
La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien
la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.
La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la
ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri
ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj.
Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge;
ne deprenante la superveston kaj la ĉapelon, la knabino en unu el
la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da
tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la
ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al
la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi
ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo,
tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron.
Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno
faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.
-- Jen tiel, -- ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante
al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de
la fajro: -- mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj
pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos
kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo
estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko,
la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.
Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon,
sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ
retenis larmojn.
-- Kaj nun, -- ŝi diris pli mallaŭte, kunmetante la manojn, -- nun,
mia sinjorino, mi devas jam iri!
La virino en funebra vesto levis la kapon.
-- Vi devas jam iri, Sonjo, -- ŝi ripetis, -- ĝi estas vero, -- ŝi
aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, -- komencas jam
vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.
-- Ho, ne tio, kara sinjorino! -- ekkriis la knabino, -- por vi mi en
la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj
novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj
ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili
hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...
Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la
blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la
virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de
la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per
ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.
-- Ne foriru, Sonjo! -- kriis Janjo, -- ne foriru! ĉi tie estas tiel
terure, tiel malĝoje!
La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn,
premis al sia koro la plorantan infanon.
-- Mi devas, mi devas iri! -- ŝi ripetadis plorĝemante, -- mi havas
malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por
ili...
La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian
elastan talion.
-- Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, -- ŝi diris per voĉo pli forta
ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, -- mi ankaŭ havas infanon, por
kiu mi devas labori...
-- Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino!
-- ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la
manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi,
ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.
Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento,
interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la
kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis
la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la
infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto
de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis
la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan
talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj
okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro
de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa
vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo,
kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al
ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita
al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la
forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu
malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto
serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi
nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano
de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn
loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per
amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo....
Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la
vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis
por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta
infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis
siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al
ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto
ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la
koro de la patrino.
La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu
enhavis kelke da monpaperetoj -- la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.
Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke
ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.
Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis
faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua
etaĝo.
-- Kara sinjoro, -- diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, -- ĉu
vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn
por mia infano?
La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li
deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:
-- He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio
mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.
Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro.
La vidvino iris pli malsupren.
-- Li ne volis fari al mi komplezon, -- ŝi pensis, -- ĉar li divenas,
ke mi estas malriĉa.... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li
portis pezan faskon da ligno.
Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.
-- He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? -- eksonis apud ŝi virina
voĉo raŭka kaj malagrabla.
La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto
proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne
rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko,
malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj
la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.
La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.
-- Mia bona sinjorino, -- ŝi diris, -- ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu
alportus al mi lakton kaj bulkojn?
La virino pripensis momenton.
-- De la kioma etaĝo vi estas? -- ŝi demandis, -- Mi vin ial ankoraŭ
ne konas.
-- Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo....
-- Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al
vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?
-- Mi pagus por la servo, -- mallaŭte diris la vidvino; -- sed la
pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn
vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la
malgranda pordeto.
Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion
fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn.
Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi
malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.
Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj
lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da
homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo
da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la
malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis
la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la
murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur
la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la
profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun
mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen.
Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi
eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi
de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur
la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en
kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris
sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de
la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj,
ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne
kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon.
Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis
kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.
Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu
ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi
estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ
kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj
malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:
«Haltu, kara mia, haltu,
Piedetoj, ne forsaltu.»
Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi
ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la
kantanto ekparolis:
-- Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom
promenos?
Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris
en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke
da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron,
ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.
-- Tiel longe vi ne revenis, panjo! -- ŝi ekkriis, sed subite ŝi
silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon: -- panjo, vi denove
ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en
ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.
La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis
sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro
de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra
timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da
homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun
ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan
fojon en la vivo, -- ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen
videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi
rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj,
blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:
-- Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron
kaj pretigos teon.
Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la
infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la
korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace,
kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi
portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la
preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble
la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena
horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita.
La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon
trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj,
tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.
Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun
disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato,
ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis.
Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke
da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto
leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis
la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj
timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris
mallaŭte:
-- Nova vivo!
Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio,
eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi
komenco de nekonata estonteco.
Kia do estis ŝia estinteco?
* * *
La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn,
simpla koncerne la okazintaĵojn.
Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj
komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco
de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da
hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo,
bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj
belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj
kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur
rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj
fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis
puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.
Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj
balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj
rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de
la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de
la infano.
La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo
klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze
de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.
La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela,
gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis
tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi
sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan
vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, la gajeco,
esperoj kaj revoj revenis.
Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte
pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj
ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian
posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon
de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la
sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.
Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en
unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan
fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo.
Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro.
La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia
solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed
laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la
edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ
la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis
trankvile.
La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun
fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de
edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por
ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense
la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan,
varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona
voĉo de infano.
Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino
feliĉe kaj rapide.
Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan
salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per
ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis
en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu
morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano
Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima
estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en
la nuna momento.
Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj
laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos.
Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en
malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de
la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis.
Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta,
sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia
materiala ekzistado.
Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la
suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova
aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur
ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne
en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas
kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de tiuj miloj da fluoj
kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la
sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej
antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed
la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se
lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en
tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj,
dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa
sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj
kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili;
krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero;
krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ
malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas
la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel
longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso
de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo,
tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin
servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en
la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la
komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝiĝoj de la sorto, la krueleco de
la blinda okazo.
Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun
estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne
estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia
stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte
aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis
nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj
feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli
ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?
Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio
renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis
ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono,
ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas
prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de
vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?
Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis
de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi
mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la
estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi
ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ
la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la
enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por
ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.
Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion.
Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj
post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo
de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon.
Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi
vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn
de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj
meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia
propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por
ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la
devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.
Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare
difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri,
preskaŭ krei.
Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj
kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon,
posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion,
el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur
malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj
okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto
de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi,
ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro
trankvileco mi laboros!
Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta
vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de
la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj,
nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super
la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne
atingis la altecon de ŝia fenestreto. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon,
ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed
la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam
nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne
estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la
malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis
plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco
de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.
Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis
la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en
unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen
plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj
ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj
de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis,
bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj
ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu
ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis
al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon
ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie
estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn,
kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj
kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel
senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen
leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu
ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj?
Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj,
kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos
ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili
la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj
regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj,
kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj?
Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio -- ĉu ŝi estos kapabla mem venki la
elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el
ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos
tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro,
kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton,
kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ
humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj -- morto
per malsato?
En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj
agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam,
estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la
freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste,
flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj
kaj malĝojoj, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda
fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj
manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta
tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj
ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale
palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn
pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon
el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun
fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek
sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis
postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj,
sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj
senespereco sur ĝi ne estis.
* * *
La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la
deka horo matene estis jam en la urbo.
Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila
espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis
siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie
ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis
sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel
estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj
samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la
prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ
malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la
serioza noveco de la situacio.
Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj
rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu,
kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli
profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj
larĝa ŝtuparo.
Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn
virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj
havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La
dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo
sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu
aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la
tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la
maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe
bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du
virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si
intime.
-- Dio, mia Dio! -- diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, --
kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi
diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn!
Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por
manĝi....
-- Nu, nu, -- respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento
sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; -- ne malĝoju
tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko....
-- Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! -- ekkriis la pli juna, -- sed
mi ne scias....
-- Talenton vi ne havas, mia kara! -- diris la pli maljuna, -- kion
fari? vi ne havas talenton!
Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel
okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili
ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra
vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis
ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis
la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun
vizaĝo tre kontenta, sed la dua -- kun larmoj. Post duonhoro, eble
post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu
nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro
batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu
brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj
kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.
Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono
de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du
grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro
staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis
en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.
En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al
Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro,
glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida.
Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan
karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj
ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi
per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la
kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble
estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi
senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en
tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian
konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino
inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube
devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda.
Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis
komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino
proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin
postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo
de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj,
enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de
kontraŭvola senlaboreco.
Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la
vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj
okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ
estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco,
eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta
pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon
de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta
suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis
al iu pro negoco; kaj tiu negoco estis unu el la plej gravaj negocoj
de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.
-- Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa
oficejo? -- diris la mastrino de la loĝejo.
-- Jes, sinjorino, -- respondis la venintino. -- Mi estas Marta
Swicka.
-- Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon
kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.
Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi
direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la
ĉambro.
Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj
eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble
dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj
okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela
koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn
harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ
la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la
saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la
unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni,
ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la
du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis
nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke
ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon
de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem
kaj la sorton, kiu ŝin atendas.
Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton
da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.
Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu
havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino
Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la
sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la
grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en
Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis
la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el
la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de
kontenteco sur la buŝo.
-- Sescent spesmiloj por jaro, -- meditis Marta, -- kia riĉeco, mia
Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni
promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri
Janjo kaj pri mi!
Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia
kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la
mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.
Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj,
malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da
sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo
de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge
pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis
sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj, travideblaj,
blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj
turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis
sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj,
kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis;
ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis
per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ
spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de
la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian
rifuĝon kaj kvietiĝon.
-- Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? -- demandis france
Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda
maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge
kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis
la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis
mallaŭte:
-- _Non, Madame, c'est le premier fois que je... je..._ -- Ŝi
interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj
ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.
-- _J'avais..._ -- ŝi komencis post momento, -- _j'avais la fortune...
mon fils avait le malheur de la perdre...._
La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo.
La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj
malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino
rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco
ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.
-- Tio estas bedaŭrinda, -- ŝi diris, -- kaj vi havas nur tiun solan
filon?
-- Mi lin jam ne havas! -- ekkriis pole la maljuna virino; sed subite
rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo,
ŝi aldonis: -- _il est mourru par désespoir!_
La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per
larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi
ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis
inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto
ektremis sub la antikvamoda manteleto.
-- Ĉu vi scias la muzikon? -- demandis la mastrino pole, kvazaŭ la
kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca
sciado de la maljunulino.
-- Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu
mi povus jam nun....
-- Nu, eble la germanan lingvon....
Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.
-- Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?
Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel
seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo.
Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni.
La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi
esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu
devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita
vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke
la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon
kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan
kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte
ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide
komencis:
-- _La géographie, la histoire, les commencements de l'arithmétique...._
Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa
muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.
-- Mi tre bedaŭras, -- malrapide komencis la mastrino, -- sed en la
nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi...