Ĉu estis la malnova amo, kiu ree komencis ŝiri lian bruston? Ne, al

li estis indiferente, kies la virino estis. Sed ŝi turmentis lin per

nura sia ekzistado. Se ŝi kun sia domo deglitus laŭ deklivo simile

al li, se ŝi devus senti malriĉon kaj mizeron, ĉio estus ekvilibre.

Sed ŝi iradis floranta en la korto de sia pli kaj pli prosperanta

domo--kvazaŭ ŝi dum tuta lia foresto sekrete vetkuris kun li kaj

nun mokis pri lia fina humiligo.

Kelkiam li tamen sentis, kvazaŭ inter ili tamen estis io--tutan

tempon, spite ĉio. Kvazaŭ finfine estis en Heikkilä ĉio, kion la

vivo havis por li. Li foje jam pasis duonon de la vojo tien kaj estis

feliĉa--poste ĉio glitis laŭ deklivo.

Sed kies estis la kulpo? La virino efektivigis sian volon en

ĉio--kial ŝi ne tiam faris tion? Kaj ĉu ŝi mem estis feliĉa?

Ne, kaj almenaŭ du aliajn ŝi malfeliĉigis. Nun li komprenis

ankaŭ la sorton de tiu alia--la virino turmentis ilin ambaŭ,

unun per videbla, alian per nevidebla skurĝo. Ŝi amis neniun kaj

ŝi envolvis kaj sin kaj la tutan domon per tia mistero, ke oni povis

pensi pri tio kion ajn.

Laŭ la tempo tiuj pensoj densiĝis kaj fermentis. Li ne plu volis

senti la nevideblajn skurĝobatojn de la virino. Li bezonis nur iri

al ŝi kaj diri la tut-veron--tiam li estos libera por eterne.

— — —

La vortoj estis pretaj kun akrigitaj pintoj kaj veneno fandita al la

bazoj. Nun tio devis okazi!

Sed li ne iris eĉ duonan vojon kiam li returniĝis--honta kaj

konfuzita.

Kion li vere intencis? Kion do li povis havi por diri al la virino?

— — —

Fine--nun li tion elpensis!

Li estis ebria kaj paŝis memkonscia al Heikkilä. Ne plu hontis nek

malhavis vortojn, kontraŭe li havis unu kaŭzon plie--pro kiu li

vere abstinis pri tio, kio nun trairis liajn vejnojn kiel varma

fajro? Nun li komprenis, kial la mastro de Heikkilä volis drinki,

kial ĉiuj homoj drinkis--kaj tiel faros ankaŭ li de nun, drinkos

tiel ke la pugnoj kotiĝas!

Sed jam sur la vojo proksime al Heikkilä renkontiris la mastrino.

Tio estis surprizo. Sed »bone», li pensis, »konfidenciaĵon mi ja

havas por vi!»

Ili interproksimiĝis--li sentis ŝanceliĝon. Penis sin hardi, sed

io premis la gorĝon tiel, ke li certe ne eĉ vorton povos eldiri.

Kaj kiam li nun post jaroj vidis la virinon tiel bela kaj digna,

li subite tiris la ĉapelon profunden sur la okulojn kaj intencis

tiriĝi kvazaŭ nenion rimarkante pretere.

Sed la virino haltis--liaj propraj piedoj alnajliĝis al la vojo

kvazaŭ retenataj de nevidebla forto.

La virino rigardis kvazaŭ ne kredante siajn okulojn.

»Matio!» aŭdiĝis tremanta pro emocio voĉo. Kaj en tiu unu vorto

vibris ĉio, kio al li estis kara kaj bela: printempo, sunlumo kaj

sorpo, somernokta duonlumo kaj stranga brilo de luno. Li volis sin

ĵeti teren antaŭ ŝi kaj petegi por ankoraŭfoje aŭdi tiun unikan

vorton.

»Ĉu ankaŭ vi devas iĝi diboĉulo--kiel ĉiuj aliaj...?»

Ŝi jam iris sian vojon, li staris hontanta sur la landvojo.

Kio mirinda estis en la virino? Kaj kion ŝi vere intencis? Kial ŝi

diris la unu vorton tiel, ke en ĝi vibris la tuta estinto, sed la

finon, kvazaŭ ŝi neniam lin konis? Li komprenis, ke nun estis

dirita la lasta vorto, sed ke la dirinto ne estis li sed ŝi.

Kaj kial li sentis tiel senfinan humiligon pro ke ŝi vidis lin ebria

kaj ankoraŭ pli fulgurantan pikadon pro ke li estis komparata kun

»aliaj»--kvazaŭ li vere estis pli bona ol la aliaj, li kiu jam

pentis, ke li ne estis kiel ili? Li volis drinki, eĉ por inciti, sed

tio estis tute neebla post la renkontiĝo. Li ne povis tion klarigi,

sed li sentis malamon kontraŭ la virino--ĝuste pro la neklarigebla

perforto, kiun ŝi praktikadis kontraŭ ĉiuj aliaj.

— — —

Li estis staranta sur sarko de sia terpomkampo, kiam aŭdiĝis de

la landvojo furioza krakado de ĉaro. Kiu estis? Li sentis

saman pasian senpaciencon de atendado kian foje antaŭe.

Jam svingis skurĝo kaj aŭdiĝis kriaĉo. Estis do li--kaj la filo

kune. _La filo_ kune!

Lin okupis tiel subita venĝotriumfo ke liaj genuoj ektremis. La

mastro de Heikkilä do tamen estis viro--li venĝis por ili ambaŭ.

Li sciis, ke tio ĉesos baldaŭ, ke skurĝo jam baldaŭ dancos sur la

dorso de l' mastro. Sed ĝi estis tamen maltima protesto kontraŭ la

mistera perforto.

— — —

La morto de l' mastrino! Ĝi estis surprizo al li kiel al aliaj, ĉar

ĝi venis tiel neatendita kaj falĉis nematuran grenon. Ĉu li

esperis ĝin? Ne. Ĉu li volus ĝin malhelpi? Ne. Liaj pensoj pri la

okazintaĵo estis strange konfuzaj, sed en la unua momento li

ne povis ne senti tremon de emocio pripensante, ke inter ili

_estis_ io--kontaktoj kaj rilatoj, amo kaj malamo, kaj ke ĉi

ĉio nun estis nura rememoro.

Sed kio ĝi tamen fine estis? Kion li vere sciis pri la virino,

ekster la tiama printempo kaj somero--nenion! Kion ŝi plej profunde

pensis kaj sentis, vivis kaj suferis, esperis kaj seniluziiĝis--tio

estis definitive al li kiel fermita libro. Kaj ĉu ŝi pli sciis pri

li--pri ĉio, kio trairis kiel ruĝa ŝnuro tra lia vivo--ĉu ŝi eĉ

unu fojon efektive pensis pri li? Ĉu estis memafere inter ili io

alia krom eta senkulpa memoraĵo el juneco, kiun unu tuj forgesis,

alia pli longe konservis, eĉ suferis pro ĝi? Kiel stranga estas la

vivo! Ĉu ne la homoj iras kvazaŭ en nebulo, baraktante, batalante

kaj pendante unu je la alia, tamen nenion sciante pri la interna

homo de la alia, eĉ tiuj kiuj sin kredas pleje proksimaj.

Kiam la sono de entombigaj sonoriloj trombonis ĝis lia dometo, al li

ŝajnis, ke ĝi rakontis pri io tre malproksima--dum la infaneco

aŭdita fabelo, kiu iam profunde impresis lin, sed nun envualiĝis en

la nebulon de forgeso por eterne.

— — —

Ree rapidegas bildoj antaŭ li--la mastro de Heikkilä kun siaj

kundrinkantoj.

Ili vekis ankaŭ la alion, kiu jam estingiĝis.

La virino definitive estis pereiga najlo en la boato de lia vivo!

Kial ŝi fleksiĝis sub la devigo de siaj gepatroj kaj ĉu la devigo

vere estis tiom premanta? Kial ŝi post tio iĝis harda, fiera kaj

nekomprenebla? Ĉu ŝi ne en tiu momento parolis, preskaŭ ĵuris

ion? Ĉu ne ankaŭ ion pri tio, ke »se vi iam bezonos...?» Ĉu li

bezonis--tion certe la mastrino de Heikkilä plej bone sciis. Kaj la

helpo? Impertinenta demando sur landvojo kun la titolo diboĉulo!

Al li ŝajnis nun kvazaŭ nekoruptebla verdikto de la providenco, ke

ŝi tiel subite estis deŝirata el inter siaj idoloj: riĉeco kaj

prospero. Kaj la mastro de Heikkilä estis kvazaŭ venĝilo en la mano

de l' eterna justeco, kiu volis en momento detrui kion krudeco kaj

senkoreco kolektis dum jaroj.

La penso estis ankaŭ alie, pro speciala kaŭzo, kvazaŭ serpenta

veneno por lia malfervoriĝinta sango. La nuna vintro estis al li

ĉiamaniere pli severa ol la aliaj. Li kutime kulturis terpomojn

en sia kampo, kiujn li poste vendis dum la tuta vintro, kaj

ekster tio li faris korbojn el radikoj. Sed nun la terpomoj estis jam

venditaj ĝis vintromezo; da pretaj korbaĵoj estis sufiĉe, sed li

ne estis ema ilin ekkapti--la mizero entrudiĝis tra la pordoj kaj

fenestroj.

Tiam la diboĉado de mastro Heikkilä kvazaŭ briligis al li la

penson, ke li suferis pro maljusto kaj ke la vivo efektive estis

sensenca moviĝo kaj klopodo, kolektado kaj detruado. Kial la

riĉuloj vivis malmodere, kial li devis mortmalsati? Ĉu li ne havis

egalan rajton pri vivado kiel ili? Ĉu sola la mastro de Heikkilä

estis rajtigita al egaliga divido?

Jam multfoje liaj pensoj ekskursis al la kampa altaĵeto inter

Heikkilä kaj Paavola. Tie estis terpeceto de komuna grundo de

l' vilaĝo, kie ĉiu havis sian kampeton por lupolo kaj ĉe la deklivo

sian terkelon por terpomoj. Kial li ne iris tien kaj ekprenis sakon

aŭ duon da terpomoj el ĉiu kelo--tian kvanton neniu eĉ rimarkus.

Forportus ilin unue al sia hejmo kaj poste iom post iom al la urbo,

kiel dum aliaj fruprintempoj siajn proprajn, dum la aliaj ne havus la

plej malproksiman suspekton...

— — —

Ĉi-vespere li fine decidis iri, ĉar estis bonege portanta

neĝkrusto kaj la luno prilumis la vojon. Li jam prete provizis la

sakojn kaj sledeto atendis antaŭ la pordo.

Sed estinginte la lumon li havis tiom strangan senton, kvazaŭ estus

necese ankoraŭfoje pripensi ĉu iri ĉu ne iri, ĉar li neniam tuŝis

propraĵon de alia kaj eĉ en la ĉevalnegocoj neniam malfieriĝis al

vera trompo. Kaj tiel li eksidis sur la benko ĉe la fenestro kaj

komencis kvazaŭ fari kalkulon pri la pasinta vivo.

Li nun alvenis al la finsumoj de sia kalkulo--kun emociita menso,

sento de senpoveco kaj amareco en la brusto. La afero estis klara,

sed li sidis plu kvazaŭ sennervigata de neklarigebla malenergieco.

Tiam aŭdiĝas de la landvojo laŭta klakado de la timonoj, kaj

kriegaĉoj--li scias senvide kiu ĝi estas.

La klakado jam resonas en la anguloj de lia dometo, meze sur la

vojo galopas ĉevalo kaj flanke ĝia granda fantomeca ombro.

»Rapido--Rapido--hej diablo, Rapido!» la grupo ventiras preter

lian fenestron.

Lia koro komencas bategi, tio ĉio ŝajnas tiom stranga. Li scias, ke

la virĉevalo de mastro Heikkilä nomiĝas »Rapido», sed nun li ne

memoras tion--kvazaŭ la viro veturus preter lian dometon aparte por

krii: »Kion vi plu meditas, ĉu vi ne vidas, kiel mi agas,--rapido,

rapido, rapido!»

Li risorte ekstariĝas kaj elrapidas el sia dometo.

* * *

Unue kelkiom laŭ la landvojo, poste trans barilon al la kampo--li

komencas grimpi laŭ longa, malkruta deklivo al la terkela altaĵeto.

La luno brilas draste kaj lia silueto iras preskaŭ antaŭ li. Ĉu

estis liaj genuoj, tiuj kiuj aspektis tiom kurbaj kaj velkiĝintaj.

Ĉu tiel malforta li jam estis? Kaj ĉu li ankoraŭ meditis kaj

pripensis, ĉu estas juste preni kelkajn sakojn da terpomoj por

sia vivteno. La sango torente ekfluas en la kapon--nun venu

eĉ ĉiuj mastroj de la vilaĝo renkonte kaj ili demandu kien li

paŝas, li respondos sincere: al viaj terpomejoj--respondos kaj

plenigos siajn sakojn eĉ se tiuj staros apude!

Li atingas la supron de la deklivo kaj sin direktas al la terkeloj,

kiuj siluetiĝas kvazaŭ ege grandaj blankaj formikejoj je la

deklivoj de l' altaĵeto.

»Tie en la plej malantaŭa mi komencos», li pensas, »kaj poste

transiros...»

Tiam iu ekbate tuŝas lian kapon, tiel ke la ĉapelo ruliĝas sur la

neĝon. Li ektremas kaj levas la rigardon--antaŭ li staras maljuna

sorpo, granda kaj impona, iu suben kurbiĝinta branĉeto ankoraŭ

balancadas kviete ĉe lia kapo.

Li staras momenton kvazaŭ senkonscia kaj tra lia menso rapidas kiel

grenfulmoj printempo, sunbrilo kaj delikataj flustraĵoj. Sed poste

en lia brusto ekregas tia amareco, ke li malbenas la sorpon, unu

virinon kaj sin mem.

La neĝkrusto ree kraketadas kaj la silueto iras antaŭ li.

Kio nun? Kvazaŭ apud lia silueto aperis alia. Li unue kredas ĝin

ombro de sako, sed baldaŭ rimarkas ke ĝi moviĝas aparte kaj

plilongiĝas kaj ke ĝi estas silueto de homo--kvazaŭ iu rapide

sekvus lin, la paŝoj nur ne estas aŭdataj. Li returnas sin

malkviete.

Tuj post lia sledeto staras virino, knabino, kiun li konus el inter

miloj. Ŝi estas tute sama kiel la tiaman aŭtunan vesperon kaj same

severe pala kiel en tiu momento en la lunbrilo--staras senmova, la

manojn pendantaj ĉe la flankoj, kaj fikse rigardas lin al la

okuloj.

»Heikkilä estas detruata--nun mi bezonas helpon!»

En la voĉo vibras doloro kaj embaraso. Momento--ŝi turnis sian

dorson kaj paŝas foren. Sed laŭ lia dorso ne pendas harplektaĵo,

sed la hararo estas suprentorde kombita kaj de sub la tordaĵo

ekvidiĝas en la lunbrilo malhela, brilanta rondaĵo--kvazaŭ kapo de

granda harpinglo. Ankoraŭ momento--la virino malaperis.

Li staras tempeton kvazaŭ alnajlita al sia loko dum la brusto forte

frapbruas. Kio tio efektive estis, ĉu li maldormas aŭ sonĝas?

Li ĉirkaŭrigardas, ĉio estas kiel antaŭe. La terkeloj siluetiĝas

sur la altaĵeto kaj la luno rebrilas sur la neĝkrusto, ne eĉ duona

ombro ie--nur la maljuna sorpo staras malantaŭ li granda kaj impona

kaj kvazaŭ rektigetendante la branĉojn.

Tiam li komprenas, ke estis lia malnova turmentisto, kiu ree sin

metis antaŭ li. »La virinaĉo!» Li ekdeziris elradikigi ĝin. »Kion

diablan mi havas kun la aferoj de Heikkilä--ĝi estu detruata, tio

estas juste, mi havas aferon al la terkeloj!» Kaj li ekiras hardite

de maltimo al sia celo...

»Sed kie ili nun estas--la terkeloj?»

Li haltas kaj ĉiukaŭrigardas kaj ekrimarkas, ke li staras tute sube

je la rando de l' deklivo, de kie li jam supreniris.

La piedoj ektremas kaj la brusto ree frapbruas--ne, ĉio ne estas nun

kiel devus! Kaj li eksidas senforta sur la sledeto kaj glitas laŭ la

deklivo al la landvojo.

Sekvintan nokton li kuŝis hejme--emociita kaj atendanta.

Ĉu estis io sub tio aŭ ĉu ĝi estis nur halucinaĵo? Se tie io

estis, ĉi tiun nokton li certe havos klarigon pri ĝi, ĉar la

mortintoj ne duone finas siajn aferojn--tio estas konata.

Kelkfoje ŝajnis preskaŭ nature, ke li kredis sin vidi tiaĵon. La

streĉeco de lia propra menso, la furioza traveturo de la mastro en

la lunbrilo kun siaj strangaj kriadoj kaj la maljuna arbo kun ĉio

kio apertenis al ĝi.

Sed estis io fremda kaj flanka--la hartordaĵo kaj la harpinglo. Li

neniam vidis ŝian hararon alimaniere krom plektite, kaj li memoris

tute certe, ke ĝi ankaŭ tiun aŭtunan lunbrilnokton estis plektita.

La nokto pasis. Nenio estis vidata aŭ aŭdata, nek maldorme nek

sonĝe. Li furioziĝis pensante kia timulo li estis kaj ke la sorpo

kaj la filino de Heikkilä ankoraŭ staris antaŭ li--la dua ankoraŭ

dum mortinta. Du bonegaj noktoj perdiĝis, dum kiuj li povis viziti

almenaŭ tri kvar terkelojn. Ĉu oni kredas ke li estas timigebla per

tiaj artifikoj? Ne, pro-dio, li ne estas timigebla!

La trian nokton li ree estis iranta al la provizeja altaĵeto.

Sed ĉi-foje li iras iom alian direkton kaj evitas la sorpon. Li iras

malrapide, iam kaj tiam ekrigardante malantaŭen--nenio estas vidata

aŭ aŭdata. Nun li komprenas kian parton la maljuna sorpo havis en

la halucino de l' pasinta nokto.

Li jam alvenas al la terkela altaĵeto kaj komencas vigle formeti la

tegbretojn de l' plej flanka terkelo. Neniu malhelpas, nek vivanto nek

mortinto. Jam vidiĝas la pajlo kaj li sin kurbigas por ĝin

formeti--ankoraŭfoje ĉiuflanke ĉirkaŭrigardinte.

Tiam apud lia propra silueto ree aperis alia. Li tuj rekonas ĝin

kaj subite returniĝas.

Post kelkaj paŝoj staras la virino--sama kiel la unuan fojon, la

vizaĝon nur ankoraŭ pli pala kaj la rigardon ankoraŭ pli

penetranta.

»Heikkilä estas detruata--mi _bezonegas_ helpon!»

Tio vibras kvazaŭ de sub tero, preĝante, sed tamen minace. Unu

trapenetranta okulumo ankoraŭ, kaj ŝi jam paŝas foren. Ree kun

suprentordita hararo kaj sama grandkapa pinglo en la tordaĵo. Sed

kiam ŝi paŝas, la pinglo eliĝas el la hararo je unu colo kaj ree

enpremiĝas. Kiam tio okazas duafoje, tra lia menso sin ĵetas

kvazaŭ blindiga ekbrilo--kvazaŭ ĝi ne estus pinglo, sed io pli

granda kaj fortika. Li streĉas konsternita la vidpovon, la objekto

tute enpremiĝas en la hararon--la vizio malaperis.

La viro falas sennerva sur la randon de l' terkela aperturo kaj tremas

tra la korpo. Daŭras longe antaŭ la fortoj tiom revenas, ke li

povas remeti la bretojn kaj ektreniĝi al la hejmo.

* * *

Frue sekvintan matenon aperis en la kuirejon de la parokestro

strangaspekta, tutemociita viro. Li diris ke li havis urĝan aferon

kaj petis tujan aŭdiencon ĉe la parokestro. La servistinoj emis

demandi pri la speco de la afero, sed la viro aspektis tiom stranga,

ke ili nur iris anonci ke en la kuirejo estis tia kaj tia

aŭdiencpetanto.

La parokestro ankoraŭ ne estis vestita, sed tamen ordonis enlasi la

viron en la kancelarion.

Tie la viro komencis rakonti--malkviete kun spasmanta vizaĝo kaj

vibranta voĉo--kiel li en du noktoj vidis fantomon, la fantomon de

l' mastrino-mortinto de Heikkilä. Li iris en lunbrilo ekstere, tie ĝi

lin renkontis kaj diris tion kaj tion. Kaj tio okazis en du noktoj...

La parokestro longe rigardis la strangan mienon kaj ĉifonan

vestaĵon de la viro. Li konis lin--li aŭdis ion kaj tion pri liaj

vojaĝoj kaj veturadoj. Ankaŭ la rakonto ŝajnis tre mankhava.--Kiel

li moviĝis ekstere en tia tempo, kaj kie tio efektive okazis?

Tiam la viro embarasiĝis kaj pli kaj pli miksis la rakonton. Li nur

moviĝis--je aferoj, kaj tiam li ĝin vidis, kaj tio estas vera.

Klara dubo speguliĝis en la okulo de l' parokestro:

»Hm... ni homoj estas tre multspecaj--estas, kion-diri, tiaj, kiuj

havas apartan emon vidi strangajn sonĝojn kaj tiaspecajn. Ankaŭ ĉi

tie oni rakontis ion kaj alian, kaj ili funde tamen estis nenio.»

Ne, neniam antaŭe li ion vidis aŭ aŭdis.

»Hm, ja, ja.--Sed ĉu vi drinkadas...?»

Ankaŭ tion ne. Li nur unu fojon en sia vivo estis ebria, kaj de tio

jam pasis longa tempo.

»Ĉu ne...? Ja, ja, tre eble... Sed ĉu estis, kion-diri, la

mastrino-mortinto via konato kaj ĉu vi eble dum la lastaj tempoj

tiel-dire aparte pensis pri la aferoj de Heikkilä?»

Jes, konato de infaneco, kaj certe li multe pensis pri la aferoj de

Heikkilä.

»Nu vidu, jen estas ĉio!» La parokestro klopis la parion de

sia flartabakujo, ekprenis fingropinĉaĵon kaj komencis rakonti

okazintaĵon. Ĝi okazis al li mem, estis pri unu lia lerneja

kamarado, kiu antaŭnelonge estis mortinta--ankaŭ ĝi tre stranga

rakonto.

»Sed ĉi tio ne estas tiaspeca», persistis la viro. »La hartordaĵo

kaj pinglo--ŝi ne uzis tian dum knabino.»

»Sed vi ja, kara amiko, mem ne estas certa pri tio ĉu ĝi estis

pinglo aŭ io--tiu punkto en via rakonto estas la plej konfuza.»

»Ne, konfuza ĝi ne estas, mi certe tion scias ... sed mi mem ne

kuraĝas ĝin kredi.» Liaj lipoj fariĝis tute palaj kaj la voĉo

vibris kvazaŭ en spasmoj de frostego. »Ĝi estis--jes, ĝi certe

estis ... fera bolto.»

»Fera bolto...?»

»Je-es!»

»Sed kion vi per tio efektive...? Ĉu vi pensas ke, kion-diri...?» La

parokestro interrompis sian frazon.

»Pri tio ĝuste mi volis aŭdi vian opinion, sinjor' parokestro--ĉu

eble ... eble tie estis io terura?»

La parokestro silentis dum momento kaj en liaj okuloj speguliĝis

emocio.

»Hm, ja, ja--efektive la aferoj de Heikkilä estis tre strangaj», li

fine diris. »Pri tiuj oni sciis malmulton kaj la morto de la mastrino

okazis tiel subite. Kaj se mi nun tute sincere eldiras el la koro,

ankaŭ mi, tiel-diri, havis tiatempe samspecan suspekton. Sed pro tio

mi iris mem por vidi la mortinton--kaj vidu, ŝi kuŝis kvieta kaj

trankvila kaj nenia signo pri perforta morto estis videbla. Kaj nun

mi kredas, mia amiko, ke ĉar vi estis infaneca amiko de la mortinto

kaj vin turmentis samaj sekretaj pensoj eĉ pli forte, do, tiel-dire,

ili bildigis al viaj okuloj samspecajn viziojn. Tiel mi vere kredas

kaj iru nun hejmen pacigita kaj kredu kion mi vidis per propraj

okuloj.»--La parokestro stariĝis el sia lulseĝo.

Sed la viro staris plu kvazaŭ ŝtoniĝinta sur sia loko. Sur lia

vizaĝo speguliĝis forta embaraso kaj sur la frunto perlis ŝvito de

doloro.

La parokestro intencis etendi la manon adiaŭe sed restis miranta la

internan premiĝon de la viro.

»Ne tiel mi povas foriri», la viro parolis kun malkvieta, petega

voĉo. »Se ĉio restos tiel, mi nenie havos pacon. Kaj nenion mi iam

suspektis, tute nenion, sed mi ankoraŭ ne elparolis ĉion, kio

apartenas al ĉi tiu historio.»

Kaj li komencis ree rakonti, de la komenco. Pri la sorpo sur la

kampaltaĵeto kaj kio okazis sub ĝi. Pri la sceno en la korto de

Heikkilä, kiam li intencis kuri por helpi. Pri ĉio, kio moviĝis kaj

furiozis en lia koro dum ĉi tiuj dudek jaroj. Kiel li nun laste

sentis klaran plezuron pri ke Heikkilä estas detruata, preskaŭ

esperis ke li mem havu parton en la ruiniga laboro. Kiel la virino

foje savis lin je drinkuliĝo--tiel li nun komprenis la aferon, post

kio okazis lastan nokton. Kiel li ekiris al sia nokta ekskurso kaj

kiel ŝi ree staris antaŭ li kaj malhelpis ke li fariĝu ŝtelisto

kaj aĉulo. »Nun mi denuncis min», li finis kvietiĝinta. »Kaj iru

nun, sinjoro parokestro, al la policestro, por ke mi havu laŭ mia

faraĵo. Sed pro Dio ne lasu la alian aferon, ĉar tiel vere kiel mi

mem bezonis kaj ricevis ŝian helpon, mi kredas ke ankaŭ ŝia

helpkrio estas vera vero.»

La parokestro staris dum longa tempo profunde emociita.

»Nun mi vidas la fingron de la Ĉiopovanto!» li diris per tremanta

voĉo. »Iru, vi multspertinto, al la servistejo kaj ordonu jungi

ĉevalon--ni iros al la policestro.»

La tombo estis malfermata ankoraŭ la saman tagon.

En la okcipito de la mortinto, sub la hartordaĵo, troviĝis fortika,

sescola ferbolto.

Ĝi estis enbatita rekte en la cerbon kaj tiel profunde en la

okcipitan foson, ke nur la kapo estis per peno trovata.

* * *

La antaŭĉambraro de la juĝejo tumultis plena je popolo--ne ĉiuj

eĉ trovis spacon interne, sed parto atendadis en la korto. La juĝo

certe estis sciata jam antaŭe, sed la sorto de la domo Heikkilä

estis tiel proksima al ĉiu, ke ili sentis, kvazaŭ ili kolektiĝis

por aŭdi la verdikton en sia propra afero.

Tremo de emocio trakuris la amason kiam la mastro de Heikkilä fere

vestita paŝis sur la peronon. La kurba, velkiĝinta korpo tremadis,

la kapo estis kvazaŭ enfosiĝinta inter la ŝultroj, sur la cindre

griza vizaĝo vidiĝis longa nerazita barb-stoplo, malakra rigardo en

okuloj sangantaj.

Li ne diris eĉ unu vorton kaj ŝajne ne rimarkis la popolon

ĉirkaŭe--la rigardantoj staris same silentaj, ne povantaj eligi

flustraĵon.

La malliberigito leviĝis sur la ĉaron. Tiam sin alĵetis el la aro

maljuneta virino kaj rapidis al la ĉaro. Ŝi ekkaptis ambaŭ

manojn de la malliberulo, la mentono spasmis kaj la lipoj

moviĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris laŭte. En

la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin,

sed tuj poste li turnis la kapon alien--la ĉaro komencis ruliĝi.

La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco

sur la vizaĝo--ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el

la familio.

La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro paŝis sur

la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigardis la

popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta,

preskaŭ triumfa paco--kiel ĉe homo, kiu longe vaginte kaj tute

senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la

profundaj korradikoj de sia vivo.

La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur--la

malliberulan ĉaron.

»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.

Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la

malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruliĝis.

La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la juĝejo. La

viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco--kiu estis tute sama

kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia

propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar ĝi prezentiĝis

ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian

devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro

skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Väliportti,

certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna

homo.--La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.

La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo

devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo

pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la

peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis

al ili nesolvebla enigmo.

La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ

oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu

dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris

en klara taglumo.

* * *

Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al

paŝtejo, paŝis Matio de Väliportti--aŭ »La maljuna Matio», kiel

li nun estis nomata--kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.

Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna

mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj,

rehejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Ĉi tiu akceptis

lin por lia restanta vivdaŭro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan

serviston.

Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle

svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la

korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj

ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel

ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la

mallarĝa kortvojo.

Li konis ilin ambaŭ: la bluan okulbrilon kaj tintantan ridon! Li

iam vidis kaj aŭdis, preskaŭ prosedis ilin foje, kaj li sentis

kvazaŭ li nun subite ilin retrovis--tiujn, kiuj restis malaperintaj

de tiam, kiam li mem paŝis kun la aĝo de la mastro.

Batalo pri la Domo Heikkilä · 第 2 / 3 段