FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 1.
JOHANNES LINNANKOSKI
BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ
PERMESITE TRADUKIS
VILHO SETÄLÄ
ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA
HELSINGFORSO, FINNLANDO
PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S.
HELSINGFORSO 1919.
Johannes Linnankoski
estas pseŭdonimo de _Juho Vihtori Peltonen_ (1869-1913), konata
kiel unu el la plej eminentaj modernaj verkistoj en Finnlando.
Li studis en instruista seminario en Jyväskylä kaj sin dediĉis
al praktikaj okupadoj kiel redaktoro, sekretario de terkultura
societo k. t. p. ĉie montrante eksterordinaran energion kaj
praktikan senton. Sed en la jaro 1899 li subite forlasis ĉiujn
aliajn okupojn kaj komencis literaturan verkadon. Unue aperis
tradukoj kaj praktikaj verkoj (»Verkistamatoro», »Elokvento», »Libro
de elpensaĵoj»), poste kelkaj noveletoj. La verkistan nomon li faris
al si per sia unua ampleksa verko, la dramo »Eterna batalo», kiu
kaptas la biblian temon pri Abelo kaj Kaino kaj pliprofundigas la
antagonismon inter ili al »eterna batalo» tra la tuta homa historio,
batalado inter la sciema, regema homa menso kaj la religia sindonemo
al la Eternulo. Ankoraŭ pli populara iĝis la sekvinta verko, romano
»Kanto pri la fajroruĝa floro» (1905), kies heroo estas finna tipo
Don-Juana, flotisto, kiu post multe da facilanimaj sed ĉarme kaj
majstre pentritaj amaj aventuroj solidiĝas kaj edziĝinte evoluas ĝis
firma morala persono; verko tradukita en multajn Eŭropajn lingvojn.
Gravan lokon en lia produkto okupas du rakontoj »Batalo pri la domo
Heikkilä»[1] (1905) kaj »La fugantoj», (1908) ambaŭ priskriboj de
kampara vivo; la laste nomita estas konsiderata kiel kulminacio je
beletristika vidpunkto. Aliaj menciindaj verkoj estas »Simsono kaj
Delilo» kaj »La filino de Jefto», ambaŭ en 1911 aperintaj dramaj
poezioj.
[Piednoto 1: Prononcu ĉ. _hejkila_, kun akcento sur la unua
silabo. Aliaj nomoj en ĉi tiu libro estas prononcataj:
Paavola--_pa:vola_, Väliportti--_valiporti_, kun akcento sur la
unua silabo. La sono _ä_ estas inter _a_ kaj _e_.]
Linnankoski estis energia, agema karaktero. Li celis altigi sin mem
kaj aliajn morale kaj kulture. De tio devenas la forta volemo, eĉ
tendencemo de lia tuta vivlaboro, ĝia potenca patoso, deviganta al
agoj, celanta al altaj naciaj kaj homaj celoj. Linnankoski estis
ardanta kaj ardiganta idealisto, kiu subigis sian arton al homindaj
celadoj. Sed samfoje li estis poeto kun io delikata kaj sentema, pura
kaj feina, kio mirinde kontrastas kun liaj fortaj ideoj kaj sentigas
strangan virinecon en la vireca viro kaj donas ĉarman sonĝemon al
la plej multaj el liaj verkoj. Ĉi tiu antagonismo en lia karaktero eble
klarigas lian dramistan talenton.
Ĉio tio rebrilas klare el la verko ĉi tie prezentata al la
internacia publiko. Ĝi estas unu el la plej reprezentaj el la
produkto de Linnankoski kaj samfoje unu el la plej brilaj perloj de
finna literaturo.
BATALO PRI LA DOMO HEIKKILÄ
I.
Ĝi estis kiel fermita horloĝo--la domo.
Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por
ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe
la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon--kaj tiun el
varma mano.
Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn
cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed
zorge kaŝas sian internan konstruon.
Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran
anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj
radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam
iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.
El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado,
nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la tuta domo
kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies
vera esenco restis neklara por ĉiuj.
La fokuso de la enigmo estis la mastrino.
Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo
prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis
difinita limo--kiu ĝin transpaŝis, pentis.
Kelkiuj tion provis.
Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia
edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis
feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika
Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante,
tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta
nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.
Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian
ŝancon--nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam
ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili
nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.
Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ
ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu
ili estis malpermesataj paroli? Ne--ili laŭdire nur nenion sciis.
»La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al
la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen
ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de
la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn
tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun
nepenetrebla krepusko?
Klare estis tamen, ke sur la fundo fluis profunda akvo, ke inter
ĝiaj muroj batalis fortegoj--pri tio oni vidis kelkajn, estu
nemultajn, ŝaŭmelŝprucojn, kiuj siatempe kaŭzis sufiĉe da
pridiskuto.
La mastrino estis la solfilino en la domo kaj edziniĝis tre juna.
Tiam, tuj post la festo, okazis en ŝi unua ŝanĝiĝo, okulvidebla
por ĉiu--la gaja, sincera knabino iĝis subite serioza kaj kaŝema.
Tio estis des pli stranga, ĉar la gajeco kaj malkaŝemo estis
familiaj ecoj; la virinoj de Heikkilä estis de antikvaj tempoj
ankoraŭ kun sesdek kaj sepdek jaroj egale gajaj, kiel la plej multaj
ĉe dek ses jaroj.
La aero estis plena je supozoj. Ĉu ŝiaj gepatroj devigis ŝin al
kontraŭvola edziniĝo? Pri tio neniu havis scieton, kaj ĝi estis
eĉ nekomprenebla, ĉar ankaŭ la juna mastro estis el familio
distingita kaj konsiderata kiel riĉa, kvankam kun iom malsimila
karaktero ol la Heikkilä'a. Ĉu ŝi eble havis junamiton, kiu
ankoraŭ ne foriĝis el la menso? Ankaŭ tio estis neebla, ĉar tiaj
aferoj ne restas sekretaj. Ĉu la interrilatoj de la juna paro estis
malbonaj? Pri tio ekzistis neniaj pruvoj--la solaĵo, pri kiu oni
sciis, estis la stranga ŝanĝiĝo en la mastrino, kiu kvazaŭ
envualis en griza nubo ĉion ĉe ŝi.
Unu fojon tamen ekbrilis lumeto de ĝojo--ĉe naskiĝo de infano. Ĝi
estis knabo, kaj ĝi kvazaŭ disŝutis varman sunlumon en la vivon de
la mastrino. Sed tio daŭris nur mallongan antaŭtagmezon--poste ĉio
refalis en la grizaĵon.
Poste okazis ŝanĝetoj en la domo. La maljuna mastro mortis, kaj
kelkajn semajnojn poste ankaŭ lia edzino--tio laŭdire ankaŭ estis
familia eco, neniu el la virinoj de Heikkilä iam longe vivis post sia
edzo.
Kaj nun oni vidis la mirindaĵon, ke ĉe la juna mastro, kaptinta
la bridojn de la domo, okazis ŝanĝiĝo. Nenia laboregisto li iam
estis; nur dum la plej urĝa tempo li ekpartoprenis en la eksteraj
laboroj, sed alie li plejparte pasigis sian tempon ĉe lignaĵistaj
kaj tiaspecaj enĉambraj laboroj. Nun fariĝinte mastro, li lasis
ĉiujn klopodojn al la servistoj, fanfaronante nur pri tio, kion
ĉion li intencis fari, kiujn novkampojn plugsarki kaj novajn
konstruaĵojn starigi--li intencis per unu fojo »reordigi Heikkilä'n
laŭ nova kredo». Fakte li komencis »reordigi» en proksima gastejo,
forsarkante ŝtopilojn el la bierbotelaj buŝoj kaj konstruante
vaporantajn glasojn el tiam novega modtrinkaĵo, rumo.
La vojaĝoj al la urbo ankaŭ plioftiĝis, kaj la viro, antaŭe
deckonduta, nebabilema, nune revenis nur malfruvespere, veturante kun
senbrida rapidego, draste kriegante ĉe la vojkurbaĵoj kaj en la
vilaĝoj kaj aere svingante ledrimenan skurĝon. »Bildo de sia patro,
kvankam multe pli maldeca!» ekdiris la homoj la kapon balancante,
ĉar vivegaj ĉevaloj estis dum generacioj la emblemoj de la
familio, kaj la rimena skurĝo transiris jam kiel hereda sceptro
tra du generacioj--kiel memoraĵo pri iama ĉefo de la familio,
ekscesa foiristo. Kaj tute same kiel nune la filo, siatempe la
avo-apudjuĝisto[2] kriegis kaj ensorbis brandon kvazaŭ putra ligno,
kvankam li neniam fordrinkis la piedojn de sub si nek ian dignecan
teniĝon de apudjuĝisto. En la filo subite ekkreskis ĉiuj
distingiloj de la familio, krom la fiera sinteno, kiu donis
neflekseblecon al la spino de la antaŭaj reprezentantoj.
[Piednoto 2: vidu vortklarigojn en la fino!]
Kelkaj kredis sin nun kompreni la pli fruan ŝanĝon ĉe la
mastrino--ŝi kredeble havis ian antaŭsentan timon pri ĉi tia
estonto. Tamen ne mankis ankaŭ tiuj, laŭ kies opinio la mastro
komencis drinki pro tio, ke la mastrino estis tia.
La mastrino mem iĝis dum tiuj tempoj ankoraŭ pli kaŝema. Oni
apenaŭ ricevis respondon de ŝi, kaj en ŝiaj grandaj, bluaj okuloj
estis videbla dolora, embarasa esprimo, kvazaŭ ŝi demandis de la
tuta mondo, kion ŝi nun devas fari.
Tiam sekvis unu la alian duo da okazoj, kiuj havis decidan efikon je
la sekvinta vivo en Heikkilä.
La mastro revenis unu vesperon en ekstre ekscesa humoro hejmen. Nova
skurĝo ornamita per ruĝa tenilŝnuro svingadis jam de malproksime,
kaj li enveturis en la korton tiom furioze, ke unu fosto de l' pordego
renversiĝis kun bruo, kaj la ĉevalo pro tio timiĝinta galopis
kelkfoje ĉirkaŭ la korta plano. La ebriulo pro tio furioziĝis kaj
direktis la ĉevalon rekte al stala muro, kontraŭ kiu ĝi sin
ĵetis, tiel ke la genuoj kaj timonoj ekklakis. Nun komenciĝis la
puno. La skurĝo plaŭdis kaj la tremanta besto saltadis devigate de
ĝi alten kontraŭ la muro, tiel ke splitoj disŝiritaj per la hufoj
flugis ĉiuflanken.
Sammomente la mastrino estis vidata sur la perono.
»Lasu la senkulpan beston en paco!» tremetanta voĉo aŭdiĝis kaj
ŝi elpaŝis kontraŭ la mastron.
La alparolito ekrigardis kvazaŭ ruzebatito trans sia ŝultro,
desaltis de la ĉaro, lasis la ĉevalon tie kaj rapidis kun
ŝanceliĝantaj paŝoj kontraŭ la mastrinon.
»Certe mi, diablo prenu, instruos ankaŭ la hominojn danci!» li
kriaĉis alproksimiĝinte kaj ekbatis per la skurĝo sur la ŝultron
de la mastrino. Dua frapego trafis la vizaĝon--ĉe la orelo komencis
elgutadi ruĝaĵo.
Tiam atake enkuris sur la korton duo da viroj el vilaĝa vojo ĉe la
korta barilo--ili estis fojnistoj el najbaraĵo, revenantaj de
herbejo, kiuj okaze ĉeestis kaj ne povis sin deteni vidante la
abomenan scenon.
»Lasu! Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon--_ies_ helpon!»
aŭdiĝis la voĉo de la mastrino tiel malvarme retenanta, ke la
viroj nepre haltis.
La brutulo okulumis la rigardantojn. »Nur bonvenon al revena
regalado--certe sufiĉas el ĉi tio ankaŭ por la najbaro!» li ironie
kriis. La batoj de l' vipo rekomencis plaŭdi.
Sed la mastrino staris kvazaŭ kolono sur sia loko, sen movetiĝo,
sen tremeto sur la vizaĝo. Tio estis tiom stranga, ke la fojnistoj
ne povis daŭrigi sian vojon nek alveni por helpo kontraŭ la
malpermeso.
»Morgaŭ pli, se estos bezone!» la skurĝinto ekdiris, ankoraŭ foje
frapis kaj poste kun unu mano impone en la poŝo, per la alia moke la
vipon al la vilaĝa vojo svingante, paŝis al la ŝtuparo kaj tie
ankoraŭ preterpase disfrapegis teren la tintantajn vitrojn de unu el
la peronaj fenestroj.
Sed la mastrino staradis ankoraŭ senmova meze en la korto, kvazaŭ
ne klare perceptante, kio ĵus okazis. Kaj restis ankoraŭ staradi,
kiam la falĉistoj foren ekiris la kapon balancantaj kaj mallaŭte
interparolantaj.
Pasis duo da tagoj--el Heikkilä estis aŭdata neniu ekknaro de muso,
ĉio ŝajne repaciĝis.
Sed la trian tagon okazis io neatendita.
Oni ĵus finis la matenmanĝon kaj ĉiuj fojnistoj kuŝegis en la
korto la postmanĝan ripozon--ankaŭ la mastro estis aperinta en la
aron, kaj diradis maldelikatajn spritaĵojn de ebriulo. La mastrino
sola okupiĝis; ŝi estis mezuranta grenon en la provizejo por edzino
de iu fojnisto.
Tiam la provizeja pordo malfermiĝas kaj la mastrino paŝas al la
fojnistaro--kvazaŭ ŝi havas ion por diri.
»Novmoda greno nun ŝajnas kreski en la kampoj de Heikkilä!»
aŭdiĝas tranĉe tremanta voĉo, kaj ŝi levas altaeren grandetan
ladan ujon, kiun ŝi portis kaŝe. »Sed ĉar la grenujoj faritaj de
la maljuna mastro ne ekzistas por tia, ĝi ne estas konservata, nek
estante nek estonte!» Kaj antaŭ ol iu eĉ perceptis, pri kio estas
la demando, ŝi jam metis la ujon sur hakŝtipon starantan antaŭ la
hejtlignejo kaj ekkaptis la apude kuŝantan hakilon--la hakilo
leviĝas kaj malleviĝas kaj ruĝa rumo ŝprucas ĉirkaŭ la korto.
»Diablo!» la mastro eksaltis staronta kun nigra vizaĝo kaj kuras la
pugnon etendita al la mastrino.
Ĉiuj estas kiel batitaj de fulmo. La eta filo de la domo, kiu
ludante kuradis en la korto kaj nun okaze estis proksime al la
patrino, timigite faligas sian ludilon--la ruĝaŝnuran skurĝon de
patro--sur la teron kaj plorante kuras al la viroj.
La virino vidas ĉi ĉion, ekkaptas la skurĝon en la manon kaj
prenas minacan teniĝon. »Restu for!» ŝi krias kun fajrerantaj
okuloj al la alproksimiĝanta viro.
Ekplaŭdo de skurĝo! La viro malbenas, levas unu manon por ŝirmi
sian vizaĝon kaj ree atakas.
»Restu for, diboĉulo je rumo kaj skurĝo!» estas ree aŭdata, kaj
la vipo alkroĉiĝas per furiozo de vivaj kaj mortaj fortegoj al la
ŝultroj de l' viro, ke tiu retiriĝas kun ekbleko. Li staras momenton
kvazaŭ senkonscia, ekrigardas al la ree levita skurĝo, poste kun
embaraso al la fojnistaro, el kiu parto stariĝis, kaj ekiras fine
konfuzita la kapon pendanta kaj la manojn sennervaj ĉe la flankoj,
sin trenante al la domo.
Sed la mastrino repaŝas al la ŝtipo kaj dispecigas la skurĝon kun
rimeno je ege malgrandaj pecetoj per la hakilo--kvazaŭ en ĉiu colo
de ĝi vivus semo de malfeliĉo, kiun ŝi devas pereigi.
La fojnistaro fiksrigardas konsternita.
»Kaj nun al la herbejo!» aŭdiĝas firma, ordonanta voĉo. »Vi certe
havis sufiĉajn ripoztempojn dum ĉi tiuj jaroj.»
Kelkiuj rigardas mirigitaj al la gracia, ankoraŭ preskaŭ knabineca
mastrino, kiu nun staras antaŭ ili kun sinteno de komandanto kaj
esprimo de ordonanto en la rigardo--aliaj ekridetas. Unu
taglaboristo--kreskanta knabo, kiu kuŝas plu sur la herbo, esprimas
sian koncepton pri la montriĝo de nova ordonanto, sennerve sin
kurbige rulante, fermetante unu okulon kaj per la alia okulumante kun
senhonta grimaco sur la grasa vizaĝo.
Momenteto por ekbeno--la mastrino staras antaŭ la knabo, lin starige
ektiras kaj skuas je la brusto tiel ke la kapo kvazaŭ pilko
ruliĝas.
»Ĉu vi ne komprenas--al la herbejo!» Kaj ŝi forĵetas la knabon per
tia fortego, ke li brupaŝas per longaj kurpaŝoj malproksimen sur la
korto.
La homoj rigardas stultesprime.
»Kaj estas mi, kiu de hodiaŭ ordonos en la domo--por ke nun ĉiu
tion sciu!»
La homoj restas konsternitaj, sed komencas sin prepari por ekiro.
Dum du tagoj oni aŭdis nenion pri Heikkilä. La mastron neniu vidis
eĉ ekaperi--li honte kaj ĉagrene sin fermis en la ĉambro.
Sed la nokton post dua tago ree okazis io.
La servistinoj dormantaj en la ĉambrego ekvekiĝis je tio, ke la
pordo de l' interĉambro subite malfermiĝis kaj tra la ĉambregon
kvazaŭ pala fantomo rapide kuris al la antaŭĉambro.
La vekiĝintoj sin ĵetis kun dormemaj okuloj al la kortflankaj
fenestroj.
Ekstere estis vidataj ĉaro sur la korto antaŭ stalo kaj ĉevalo
ligita je ringo ĉe ĝia pordo; sur ĝin la mastro estis metanta la
jungilaron.
»Ĉu _tia_ maniere?» aŭdiĝis de la perono--el la posta fenestro estis
forigita unu vitro pro la varma vetero, tiel ke ĉiu vorto estis
aŭdata en la ĉambrego. Kaj ili vidis la mastrinon en subvestaĵoj
rapidantan preskaŭkure al la junganto.
De la stalo aŭdiĝis maldelikata malbeno, sed la viro restis
momenton stari sendecida.
La mastrino jam alproksimiĝis kun rapidaj, decidaj paŝoj--kiel
ŝajnis, rekte al la kapo de l' ĉevalo, ignorante la mastron.
Tiam la rigardantoj vidis lin eksalti kvazaŭ embuskinta rabbesto
kontraŭ la venantinon.
»Vi diablido!»--la pinto de l' dekstra piedo ekflugis kontraŭ la
genuon.
El la korto aŭdiĝis sufokita ekkrio. Oni vidis la mastrinon halti
momente kaj levi la maldekstran piedon tiel ke nur la piedfingroj
tuŝetis la teron, doloron sur la vizaĝo, la brakojn streĉante, la
manojn pugnigante.
La rigardantojn kaptis antaŭsentomiksita timo.
Ili vidis la mastrinon tion ripeti ankoraŭ kelkfoje, poste la piedo
kvazaŭ prove rektiĝis ĝis la tero--ŝi obstine ekiris al sia celo.
La observantoj tra la fenestroj ekĝemis pro malstreĉiĝo.
Sed la viro, kiu tutan tempon staris senmove, kvazaŭ vekiĝis,
grince kunfrotis la dentojn kaj sin ekĵetis post ŝi, kaptante per
unu mano je la ŝultro de l' irantino.
Tiam ŝi returniĝis kun minaca flamo en la okuloj--ili sin ĵetis
unu kontraŭ la alia kiel du fajrerantaj pintflamoj. Momento de
furioza interbatiĝo, poste sono de ŝirata ŝtofo kaj ekapero de ŝia
nudiĝinta ŝultro en la somernokta lumeto--la brakoj ĉirkaŭprenis
la taliojn. Turniĝo, ruliĝo kaj tordiĝo, poste ambaŭ renversiĝis.
De nun oni povis distingi nur neklaran tumulton, moviĝojn de
kruroj kaj brakoj, ekaperon de blonda haŭto kaj transruliĝon de la
batalantoj unu super la alia, ĝis ŝi subite sin disŝiris kaj
stariĝis--kun talio duone nuda, ŝirita maniko pendanta ĉe la flanko.
La viro rapide postrampis kaj etendis sian manon ĵus, kiam ŝi estis
liberiĝonta, etendis kaj kaptis la piedon--kaj ŝi falis senstreĉe
kun la buŝo sur la teron.
Sed samamomente ŝi ekrimarkis ion en la herbo antaŭ si, faris
malesperan geston kaj ekkaptis ĝin.
Momenton--la virino furioze returniĝis kontraŭ sian kontraŭulon
kaj la observantoj vidis ŝin momente leviĝi per la genuoj sur la
nukon de l' viro, per unu mano subpremanta lian kapon kaj per la alia,
armita per ĉirkaŭvolvita jungilrimeno kun ringo en la libera fino,
batanta laŭpove rapide.
»Ĉu vi komprenas--ĉi tio devas--klariĝi! Vi ne piedbatos--nek
ŝiros--nek diboĉos--ne, kvankam rompiĝus! Kaj la ĉevalon
movos--neniu--sen mia permeso--vi jam eltrinkis la vian!» aŭdiĝis
spireganta voĉo inter la batoj.
Sammomente la virino renversiĝis sur la herbon. Ree ruliĝo kaj
batalo--la rigardantoj vidis, kiel la viro penis kapti la rimenon en
ĉiu turniĝo. Sed la virino streĉiĝis per fortegoj de malespero,
kaj post momento oni ree vidis ŝin sur liaj ŝultroj, batantan eĉ
pli fervore ol ĵus.
»Tio _devas_ iĝi--klara!--Nun estas demando pri la _domo_--patro
diris--tiam. Jes, nun estas--ĉu vi aŭdas--_nun estas demando pri
la domo_!--Ĝi ne estas per rumo--nek per skurĝo--konstruita--nek
malkonstruota!--Heikkilä estas mia--kaj mi ĝin _tenos_--ĉu vi
komprenas?»
La viro baraktis kaj streĉiĝis. Vane! Post momento li komencis vice
malbeni, vice hurli kaj lamenti, kaj fine petegi indulgon. Sed longe
li devis petegi, ĝis ŝi fine, laca kaj spireganta, lasis.
»Iru en vian ĉambron kaj restu tie--la manĝo estos portata antaŭ
vin! Kaj se tio ne kontentigas, reiru tien, de kie vi venis.»
Kaj la rigardantoj vidis, kiel la viro treniĝis internen
ĝemante, sennerva kiel malseka ĉifono, kaj malaperis en la
ĉambron.
Post kelka tempo ankaŭ la mastrino eniris kaj rapidis tra la
ĉambrego en sian ĉambron--la servistinoj jam retiriĝis en siajn
litojn kaj ŝajnigis dormadon. Sed post ŝia foriro ili komencis
flustradi.
Tiam ŝi subite reaperis kaj haltis tute vestita meze sur la planko.
»Ĉu vi vidis, kio okazis ĉi tie?» aŭdiĝis severa voĉo.
»Ne... nenion ni scias», iu embarase respondis.
»Vi mensogas!» ektintis voĉo mezplanke. »Mi vidis kapojn en la
fenestro. Kaj mi diras, ke se pri ĉi tio estos aŭdata aludeto
ekster tiuj muroj, mi moligos ĉiun aparte el vi per la sama rimeno!»
Ŝi restis ankoraŭ stari momenteton, severa kaj energia--al la
servistaro ŝajnis, kvazaŭ ŝi en tiu nokto kreskis tut-kapon pli
longa kaj kvazaŭ dek jarojn pli aĝa.
Ĉi tiun nokton de tumulto sekvis multaj jaroj de paco.
Ĉiu povis rimarki, ke en la aferoj de Heikkilä okazis dum tiu
fojnrikoltado ĝisradika ŝanĝo.
La mastro kvazaŭ malaperis neekzistanta, kiel pensiumita avo en sia
ĉambro, rapidetanta honta kaj sekretema preter la laboristojn, kiam
li okaze renkontis ilin en la korto.
Sed des pli estis vidata la mastrino--ĉie, en ĉiu loko. La viroj
emis ekrideti dum la unuaj tagoj, kiam ŝi demandis pri iliaj laboroj
kaj donis la ordonojn, sed funde de la ordonoj estis prudento kaj tia
ŝtaleco, kia frostigis la ekridetojn.
La signoj pri nova takto aperis ĉie. Ŝi duobligis la laboristaron
kaj postulis duoblan laboron rilate la antaŭo. Novkampoj estis
sarkataj, drenoj fosataj, bariloj starigataj. La disciplino estis
severa, sed la manĝo bona, la salajro bona, kaj la tuta klopodado
estis penetrata de stranga aplombo, tiel ke salajruloj kaj
taglaboristoj baldaŭ komencis kalkuli kiel honoron aparteni al
la anoj de Heikkilä.
Kaj la klopodoj de la mastrino enhavis ne sole aplombon, sed ankaŭ
ion alian. En la najbararo oni rakontis ke ŝi iun tagon aperis en la
kontoro de proksima bieno, petis vidi la brutejojn, stalojn kaj
draŝejojn, provis laborilojn sur la kampoj kaj esploris ĉiun
angulon. Baldaŭ poste vidiĝis sur la kampoj de Heikkilä modernaj
sarkiloj, la brutejo estis fundamente renovigata, la stalo reparata
k. t. p.
Ĉio tio donis multe da temo por diskutado--ankoraŭ pli la
interrilatoj de la mastro kaj mastrino. Ĉu ekzistis iaj interrilatoj
de ili? Aŭ ĉu estis unu nur nova domdisponanto, la alia pensiumita
antaŭa? Tiel ŝajnis--almenaŭ la mastro videble iom post iom
kutimiĝis al sia nova situacio. La ĉambro estis plue lia vera
nesto, sed nun li jam movis sin en la antaŭaj okupiĝetoj kaj
manĝis kun la servistoj ĉe sama tablo. Sed esence li estis kiel
senepitafa ŝtonkolono. Povis pasi tagoj, dum kiuj li ne unu fojon
malfermis la buŝon; alifoje li elbuŝigis--strangajn sarkasmojn kaj
vortludojn, pri kiuj oni plej ofte ne sciis, ĉu ili estis
frenezaĵoj aŭ saĝaĵoj, sed kiuj povis kelkfoje esti treege
venenaj. Super ĉio tio kuŝis ia seka sekretiga ridetado, kiu
ŝajnis preskaŭ timiga, ĉar neniu sciis, kion ĝi kaŝis.
Sed per kia sorĉo la mastrino povis tiel subigi la malicaniman
viron, eĉ haltigi lian drinkemon, ĉar fakte oni neniam plu vidis
lin ebria aŭ diboĉanta je drinkad-vojaĝoj? Tio estis inter la
sekretoj de Heikkilä, kiujn oni povis suspekti sed ne klarigi. Kelkaj
pretendis certa, ke la mastro kelkiam odoris brande. Kion tio
signifis? Mem li ne sin provizis per trinkaĵoj. Ĉu ilin kunportis
la mastrino, kiu nun sola veturis al la urbo por komisioj, kaj donis
doze? Sed neniu vidis ŝin en brandvendejo nek tiajn aĵojn inter
ŝiaj alportitaĵoj.
Estu kiel ajn, ĉiuokaze la konduto de la mastrino sugestiis
respekton--ke ŝi ne permesis la domon perei kaj igis la diboĉulon
almenaŭ sendanĝera nenionfaranto--ankoraŭ pli pro la mistera
aplombo, per kiu ŝi tion ĉion plenumis.
La pensoj de la homoj ofte okupiĝis pri ŝi. Ili vidis ŝin laŭ la
tempo plirondiĝi kaj plibeliĝi, sed la firmaj trajtoj de la vizaĝo
ne moliĝis. Rilate infanoj la filo restis solulo--ĉu ĉiuj amaj
rilatoj inter la geedzoj ĉesis? Kion la forta, ne alproksimiĝebla
virino plej profunde pensis kaj sentis? Ĉu ŝi sopiris ion, ĉu ŝi
suferis? Ĉu ŝi sentis sian vivon, spite ĉia prospero, soleca? Aŭ
ĉu ŝi estis ege kontenta kun sia sendependa situacio de regantino?
Tiuj estis demandoj, al kiuj neniu kuraĝis eĉ aludi--ne je la nomo
de amikeco, ne kondolenco nek iu alia sento.
Sed la jaroj pasis kaj la homoj kutimiĝis al la situacio, fine
lasante ĉian senutilan divenadon. Ili nur vidis, ke la direktilon
de Heikkilä tenadis sama forta mano kaj ke la domo pli kaj pli
prosperis. Eĉ la mastro ŝajnis kontenta je sia loto--kun la
malakra rigardo, sekretiga rideto kaj pikantaj sarkasmoj, pro
kiuj neniu plu ofendiĝis, ĉar oni sciis ilin lia sola distraĵo.
Sed unu printempon ree okazis io, kio momente turnis la atenton de la
homoj al Heikkilä.
La filo atingis dum tiu jaro la konfirmacian aĝon, eĉ li jam
absolvis la kurson kaj nur atendis la konfirmacion, kiu laŭ difino
estis okazonta dum pentekosto.
Por tio oni devis fari al li kelkajn aĉetaĵetojn. Sed plej
maloportune la mastrino ricevis okupiĝon, kiun ŝi ne povis konfidi
al aliaj, tiel ke ŝi ne povis veturi al la urbo.
Tiam la mastro sin proponis akompani la filon--li havis liberan
tempon.
La propono ŝajnis stranga, sed la mastrino havis nenion motivitan
por kontraŭdiri, ĉar la mastro jam dum la pasinta vintro kelkfoje
plenumis komisiojn en la urbo. Efektive nur kiel veturiganto de
tabulŝarĝo kun aliaj viroj, sed li sin kondutis ĉiel senriproĉe,
ke ĉiuj kredis lin forgesintan la malnovajn artifikojn kaj
komencantan rebonigi la famon de siaj jaroj de vireco.
La patro kaj filo ekiris.
La tempo pasis ĝis tagmanĝo--la komisiitoj ne revenis. La horloĝo
batis du, tri, kvar--la servistinoj ekrimarkis sur la mastrinaj
vangoj ruĝajn makulojn, sed vidis ŝin tiom kvieta, kvazaŭ pri
nenio aparta estis la demando. Ĉe ili mem komencis la doloro
supreniĝi al la gorĝo.
Ĉirkaŭ la kvina horo aŭdiĝis sur la landvojo krakanta bruego
de ĉaro. Jam tranĉis akra kriego--granda kaj potenca kiel pro
ĝojego, kaj ĝin daŭrigis alia, infane alta kaj kvazaŭ hezitanta.
Unu el la sidantoj en la ĉaro svingis ruĝaŝnuran skurĝon, la alia
sidis antaŭenkurba, apogante per unu mano al bariero de l' sidejo
kaj tien kaj reen ŝanceliĝante laŭ la skuoj de la ĉaro.
La krakado alproksimiĝis. Ektiro je la brido kaj ekplaŭdo de
l' vipo--kaj ili veturis plengalope preter Heikkilä kaj kriegaĉis
ĝuste ĉe la domo.
La servistinoj staris la koron en gorĝo sur la korto--unu el ili
kuris senspire en la ĉambregon.
»Ĉu vi vidis, mastrino--la mastro kaj...»
»Kaj plu...?»
La knabino ruĝegiĝis ĝis la oreloj kaj retiriĝis konfuzita
kvazaŭ trovita ĉe misago.
De sur la altaĵo de Heikkilä estis videble, kiel la komisiitoj
veturis laŭkurbe trans ponton ĝis la gastejo en la fino de la
vilaĝo. La servistinoj atendis ĉiumomente ke la mastrino elirus kaj
sin direktus al la gastejo. Sed nenio aŭdiĝis. Anstataŭe ŝi post
tempeto aperis sur la perono kaj demandis, ĉu jam finiĝis laboro en
la domo, ĉar ili tiel malvigliĝis. Mem ŝi ŝajnis tute kiel
antaŭe kaj parolis per la kutima kvieta voĉo, eĉ la ruĝaj makuloj
sur la vangoj malaperis. Sed la servistinoj parolis mallaŭte kaj
iradis piedpinte--ili ne povis ne fari tion.
Ĉirkaŭ la naŭa horo ree aŭdiĝis krakado de ĉaro.
»Hm Härmäj knaboj--deklivo kaj jungita homino!» kriaĉis la mastro
enveturante tra la pordego.
Ili haltis meze de la korto. La filo unue penis subenpaŝi, sed
ekŝanceliĝis kaj falis kaj restis tie laŭlonge kuŝanta.
La mastro grunte ekridis, ree kriaĉis, vipis la ĉevalon per la
skurĝo kaj ankoraŭ foje veturis ronde en la korto.
Li kvazaŭ kreskis de antaŭe, ŝajnis fierega kaj aplomba, parade
ĉirkaŭrigardante.
La mastrino aperis sur la perono kaj haltis tie por momento. La
servistinoj malaperis ĉiu laŭ sia direkto, apenaŭ kuraĝante
rigardeti de post la fostoj.
El la buŝo de l' elĉariĝanta mastro aŭdiĝis grakaĉanta mokrido,
kiam li rimarkis la mastrinon sur la perono.
»Ĉio estas restarigita, hih!» li akrekriis kvazaŭ per altegsona
sonorilo, signife svingante la skurĝon en aero. »Kaj kun
alkresko!»--li montris la filon kuŝantan sur la herbo, eksplode
ridante per diabla rido, fulguranta la mjelon.
La mastrino alproksimiĝis--la rigardantoj emis fermi la okulojn. Sed
ŝi iris kvazaŭ en siaj okupoj, kvazaŭ ne rimarkinte la mastron,
kiu daŭre staris aplomba, la krurojn disetendite, la skurĝon en unu
mano, pugnigita en la poŝo, brilantan triumfesprimon sur la ruĝa
vizaĝo--kvazaŭ li nenion vidis nek aŭdis, nur ĝuis la potencan
ekstazon de l' momento.
Ektiro--la skurĝo eksvingis en la mano de l' mastrino.
»_En la ĉambron!_» sammomente ektintis tiel severe humilige, ke
eĉ la sidantoj en la ĉambrego ektremis.
La viro perdinta sian sceptron fiksrigardis senkonscia, ne tuj
perceptante kio okazis.
»En vian ĉambron!» reaŭdiĝis--en la voĉo tremis doloro kaj
ekbolis bobeloj de indigno.
Kaj la observantoj vidis, kiel la viro ĵus tiom aplomba kunfalis
kvazaŭ fojnstako en torenta pluvo kaj la nukon kurba, kvazaŭ baton
timanta, ekiris, neniun vorton dirinte, al la ĉambrego.
La mastrino sekvis ĉe liaj kalkanoj,--ambaŭ malaperis en la
ĉambron. De tie komencis aŭdiĝi plendpepado kaj plaŭdado, hurlado
kaj vekriado kaj ĉiam senĉesa plaŭdado, tiel ke agacis la haŭto
de l' estantoj en la ĉambrego.
Post tempeto la mastrino aperis en la ĉambrego.
»Maljungu la ĉevalon kaj iru por naĝigi ĝin!» ŝi diris severe,
metante la skurĝon el sia mano en la fajron sub la ferpoto.
Mem ŝi ree eliris--prenis la knabon kuŝantan sur la herbo en la
brakojn kaj portis lin kvazaŭ infaneton en sian propran ĉambron.
Sekvintan matenon aperis kaj patrino kaj filo festvestitaj en la
ĉambregon. La servistaro vidis, kiel ili paŝis laŭ vojeto sur la
kamprando al la bordo, remis per boateto trans la riveron--iom pli
sube, en rivera kurbaĵo, travidetiĝis la pastrejo inter betuloj.
Poste ĉio revenis al la antaŭaj orbitoj.
Neniun mirigis, ke la mastro ree dum longa tempo restadis en sia
ĉambro, nek tio, ke li ŝajnis pli kaduka ol antaŭe, eĉ preskaŭ
forgesis siajn sarkasmojn.
Pri la filo oni sciis rakonti en la somero, ke li iĝis solida kiel
plenkreskinto. Kaj en la postsomero li tute malaperis el la domo. La
mastrino mem lin akompanis veturiganta kaj restis tri tagojn survoje.
»Li jam havis okazon por ĉion vidi, kio hejme estis vidinda»
aŭdiĝis mallonga klarigo.
Ankoraŭfoje Heikkilä aŭdigis pri si--surprizante ĉi-foje, kiel
ofte antaŭe.
La domon vizitis morto.
La kristnasko estis festita kaj ĉe la plej proksima najbaro, la
vilaĝa forĝisto, estis okazanta laborfesto pri lignaĵoj. Kiel
daŭrigon la gejunuloj aranĝis ian »dancon de Johano», al kiu
tiriĝis ankaŭ la servistaro de Heikkilä ĝis la lasta estulo.
Tiam, dum tumulto de polko, la pordo de l' dancejo estas tiregata
malferme kaj ĉe la sojlo aperas la mastro de Heikkilä--duonvestita,
kun rondaj okuloj, teruro sur la vizaĝo.
»La anaro de Heikkilä tuj venu hejmen!» Alion li ne perfortis diri,
sed malaperis sammomente.
Ĉiuj komprenis, ke io aparta estis okazinta aŭ okazonta--la
dancantoj komencis are treniĝi al Heikkilä.
La mastro kondukis la alvenantojn rekte en la ĉambron de l' mastrino.
Tie kuŝis la regantino de la domo noktvestita en sia lito, sur unu
flanko, la vizaĝon al la ĉambro, sed pala kaj ambaŭ manojn sub la
brusto, kvazaŭ premante al si la subkoraĵon.
Nun la mastro rakontis--kun tremanta voĉo kaj okuloj rondaj pro
teruro--kiel li vekiĝis en sia ĉambro pro laŭta plendado kaj
lamentado, kredante unue ĝin aŭdi el ekstere kaj supozante, ke
moviĝis la laborfestantoj, sed fine li ektrovis, ke ĝi devenis el
la mastrina ĉambro, rapidegis tien tra la ĉambregon, vidis ŝin
ankoraŭfoje premegi sin sub la koro kaj ekvoĉi--poste resti
silenta. Li, la mastro, timiĝis tiom, ke li ne kuraĝis eĉ tuŝeti
per fingro, sed rekte rapidis al la dancejo.
Timigita li fakte estis, tremante je ĉiu ostotubero. La sama terura
sento okupis ankaŭ la rigardantojn. Ĉiu komprenis, ke la mastrino
ricevis subitan »atakon»--tiaj okazoj estis jam antaŭe viditaj--kaj
ke tio okazis antaŭ momento, ĉar la korpo estis ankoraŭ varma.
La flankuloj foriĝis kun profunda malstreĉiĝo en la menso kaj la
servistinoj de la domo komencis lavi la mortinton. La mastro ĉeestis
la tutan tempon, levante kaj helpante, subtenante la kapon dum la
hararo estis kombata k. t. p.--daŭre pala kaj tremanta, sed helpema
kaj komplezema. La servistinoj vere miris, kiel ankaŭ li unu fojon
povis esti laŭhome.
Preskaŭ neniam estis ĉe mortinto tiom da vizitantoj kiel nun en
Heikkilä--por citi nur la parokestron kaj policestron. La mortinformo
surprizis tiel subite kaj la mastrino de Heikkilä estis nekutima
fenomeno--diskreta kaj stranga, sed estimata de ĉiu. Ili staris
kvazaŭ antaŭ siluetoj, vidis malklarajn, preterrapidantajn
fragmentojn, nur suspektis trajtojn de la tutaĵo kaj post ili ion
profundan kaj neklarigitan, kiu iam klariĝos. Sed nun estis ĉio
ŝlosita per la nerompebla sigelo Hadesa. Ŝajnis, kvazaŭ la homoj
ne volis nevidinte kredi, ke eĉ la morto povis malvigligi per
ordinaraj rimedoj tian homon de propra potenco.
Sed malvigligita ŝi estis, ripozanta bele kaj pace sur sia breto--la
malgranda sulkiĝo de la brovejo,--fingrosigno de la agonio, videbla
inter la okuloj, ankaŭ ĝi nur pliigis ŝian severan dignecon.
La enterigo estis luksa kaj impona, kiel decis al la digno de tia
domo kaj tia mortinto.
Kaj nun estis vidata tiu strangaĵo, ke la mastro restis tutan tempon
sobra, rakontante tiam kaj iam per tremetanta voĉo, kiel li vekiĝis
pro plendado, lamentado k. t. p. La homoj preskaŭ forgesis sian
antaŭan antipation kaj sentis ion kvazaŭ kompaton al la viro, je
kiu la okazo ŝajne faris tiom profundan impreson. La mastrino
konkludeble, ili opiniis, donis per sia morto pli daŭran instruon al
li ol iam dum la tagoj de sia vivo.
La filo ne estis videbla ĉe la enterigo--lia restadejo estis konata
de neniu.
Sed apenaŭ pasis la enterigo, kiam ree strangaĵoj komencis aŭdiĝi
el Heikkilä.
Kvazaŭ malnovaj sekretaj fortoj ree elsorĉiĝis.
Ree svingis la skurĝo en la korto de Heikkilä, ree aŭdiĝis
kriaĉoj kaj la ĉevalo galopis ŝaŭmanta.
La mastro estis kvazaŭ demonhavanta--kvazaŭ la antaŭaj drinkuloj,
foiristoj kaj diboĉuloj estus komencintaj fantomi en lia figuro. Li
povis antaŭtagmeze drinki en la urbo, tagmeze en iu gastejo, vespere
en alia kaj nokte en tria. Hejme li ekvizitis nur tiam kaj iam por
ŝanĝi ĉevalon kaj inciti la servistojn per ĉiaj diablaĵoj, kiajn
nur la cerbo de drinkulo povas elpensi. Aŭ li ekgalopis en la korton
kun veturilo plena de diboĉuloj kaj instalis furiozan orgion. Tiam
li povis ordoni la lignokruĉojn sur la tablon kaj plenigi ilin ĝis
la randoj per rumo. Tempeto, kaj lin kaptis la ideo, ke ili devis
manĝi. Senceremonie ŝafon el stalo, en la meznokto ĝin tuta en
ferpotegon kaj tia sur la tablon, ĉe kiu la herooj manĝegis. Sed
meze de ĉio li povis ekkriegi kiel freneza, stariĝi de la tablo
kun rondaj okuloj kaj plaŭdigi per skurĝo ĉirkaŭ si, murmuri
nekompreneblajn vortojn, sin ĵeti eksteren kaj veturi galope,
kriegante kaj hurlante, foren.
Li ne nur drinkis, sed ankaŭ alie diboĉis laŭ povo. En gastejoj li
svingis per la skurĝo dispecige fenestrojn, glasojn kaj porcelanaĵojn
de tabloj sur plankon. Ĉio vidigis, ke li nun decidis havigi
rekompencon por la unu kaj duono da jardekoj, dum kiuj li fastis,
kaj pereigi Heikkilä'n ĝis la subangulaj sokleroj.
La homoj rigardadis ĉi tiun teruron de pereigo kun malvarmaj tremoj
en la mjelo. Ĝi efektive ne mirigis ilin, kontraŭe ŝajnis preskaŭ
nature, ke la drinkegulaĉo nun diboĉis kun la pereiga skurĝo en la
mano--nun, kiam la malhelpaĵo forestis.
Sed ĉu tiel devis Heikkilä, la pupilo de la mastrino-mortinto,
perei? Laŭ la opinio de kelkiuj, tie estis io alia ekster la
diboĉado de drinkemulo. La malnova nebulo de mistikeco ankoraŭ ne
disbloviĝis de ĉirkaŭ Heikkilä, sed la kerno estis laŭ ilia
opinio klara--ĝi konjekteble estis batalo pri la domo, dio-scias
kiel severa kaj persista. Ĉio komplete vidata, la pasintaĵo de
l' duo de jardekoj prezentiĝis batalo inter antagonistaj fortoj pri
la superregado de la domo--ankaŭ la nunaĵo estis nur daŭrigo al
tio.
Ĉu unu jam tute foriĝis el la tumultkampo kaj lasis la alian kiel
venkinton? Ĉu la forto de pereigo ĉi tie diris la lastan vorton?
Tiel ŝajnis.
II.
La marta lunaĵo paŝadis sur brilanta printempa neĝkrusto kaj
kaŝe enrigardis tra la fenestro de malgranda soleca dometo.
La loĝanto de la dometo ankoraŭ ne estis kuŝanta, kvankam la lampo
jam antaŭ longe estis estingita, sed li sidis plenvestita ĉe la
fenestro, apogante la kapon al la brako.
»Saluton, Matio de Väliportti!» la luno ekdiris familiare. »Pro kio
vi nun tiel okupita maldormas...?»
Sed la viro nek aŭdis nek vidis ion, nur sidadis enpensiĝinta--dum
la luno medite rigardis lian kapon, kiu jam estis senhara en la
centro, kaj lian malgrasan, sekiĝintan vizaĝon, sur kiu vidiĝis la
hardaj fingropalpaĵoj de vivo.
Li sidis tiamaniere longe, kvankam meznokto jam alproksimiĝis. Li
havis la intencon eliri, sed tamen restis sidi kaj mediti, ĉar li
planis tian, kian li neniam antaŭe faris, sed kio kvazaŭ sin
apogis al la antaŭpasinta vivovojo.
Laŭ tiu vojo nun preteriris antaŭ li diverskoloraj bildoj, kelkaj
pli klaraj, aliaj malklaraj, preterrapidantaj kvazaŭ altkumulusoj,
sed ĉiu estis guto el la suko de lia propra vivo.
— — —
La unua estis ido de printempo--bela, feliĉa printempo.
Li estis tiam dekokjara kaj servisto en Paavola. Kaj tiun printempon
elburĝoniĝis por li amo tiel granda kaj potenca, ke li apenaŭ mem
kredis ĝin vera kaj kvazaŭ instinkte antaŭsentis, ke ĝi devis
disrompiĝi. Ĉar la feliĉo, kiu ridetis al li, estis tro granda por
esti daŭra.
Sed la printempo estis klara kiel arĝento kaj la somero varma kiel
oro, kaj sorpo-eternulo kreskanta sur kampa altaĵeto inter la du
domoj aŭdis tiusomere flustraĵojn, kiuj igis ĝian maljunan koron
pulsadi.
Kiom dolĉa estas amo, kiam ĝi estas sekreta--kiam oni nur ŝtelire
kuraĝas ĝin alproksimiĝi kaj nur subdire pri ĝi paroli kaj kiel
sola konfidato estas maljuna arbo, kiu ne denuncas.
— — —
Aŭtune tio okazis--tio kion li instinkte timis kaj kio kuŝis kiel
malhela makulo ankaŭ sur la fundo de la knabina rigardo, kvankam nek
unu nek alia iam kuraĝis paroli pri ĝi.
La gepatroj de la knabino ricevis scieton pri la afero, kaj ĝi estis
rapide klarigata. »Ĉu _servisto_ kiel mastron de _Heikkilä_?
Ili kredis la filinon de Heikkilä havi tiom da konscio pri sia
digneco kaj estimo al siaj gepatroj kaj familio. Ĉu ŝi, la sola
infano, ne komprenis, ke estis demando pri la heredita domo?»
La knabino ploris kaj petegis, kaj li mem estis kvazaŭ freneza. Sed
ili komprenis, ke ili devis fleksiĝi, ĉar ili ne konis eĉ unu
ekzemplon, ke estus donita mastreca rajtigo al amo en tiaj okazoj.
Krome, ĉi tiu estis la sola fojo, kiam la knabino ĉagrenis siajn
gepatrojn, kaj tio multe doloris ilin ambaŭ.
— — —
Kiel klare li rememoris ilian lastan renkontiĝon sub la maljuna
sorpo--rememoris, kaj tamen ĉio tiuvespera estis kvazaŭ obtuza
susuro.
Lia gorĝo kunpremiĝis, kiam li pensis, ke ĝi estos la lasta fojo.
Kaj la sorto de la knabino--al ŝia edziĝproklamo restis nur kelke
da tagoj...?
»Sed kiel vi povos _vivi_ kun li?» li demandis kun doloro.
»Tion mi ankoraŭ ne scias--tion mi efektive ne scias», la knabino
lamentis kun premego al liaj manoj.
Sed ĝi ne estis por li la ĉefa demando--estis alio, kio lin
turmentis ankoraŭ pli forte kaj pri kio li devis ricevi klarecon.
»Kaj niaj interrilatoj...?» li fine povis elpremegi, »ĉu devas
_ĉio_ ĉesi je ĉi tio? Mi...»
Li ne povis plion diri, sed restis pala kaj senspira rigardi la
vizaĝon de la knabino.
Kaj li vidis kiel la knabino tremis kaj batalis kun forta emocio, dum
espero kaj malespero furiozis en lia brusto.
»Devas», la knabino fine diris per tremantaj lipoj. »Ĉio devas
ĉesi ĉi tie, kvazaŭ nenio iam estis--ĉar mi ne volas fari
ion nedecan, ĉu per pensoj, ĉu per vortoj, ĉu per faroj... Kaj
neniam vi rajtas rememorigi min pri tio, kio estis...»
Li sentis ĉion nigriĝi en siaj okuloj. Li esperis ion, li mem ne
sciis kion, sed tamen ion alian, ol kion la knabino diris.
Ili stariĝis--kvazaŭ nek unu nek alia havis ion plu por diri.
Tiam la knabino ekkaptis ambaŭ liajn manojn.
»_Devas_ esti tiel», ŝi diris per tremetanta voĉo. »Sed se mi
ankoraŭ iam estos libera agi laŭ mia volo, vi scias mian inklinon...
Ne, nun mi devas ekiri!» ŝi aldonis malpacienciĝe, premegis liajn
manojn kaj retiriĝis.
Sed ŝi alturniĝis ankoraŭfoje kaj parolis kvazaŭ delire: »Kaj se
iam venos la tago, ke mi ne sola havas la fortojn, sed bezonus
helpon, vi scias, ke mi ne havis iun alian amikon, nek havos--kaj
se _vi_ bezonus...» la knabino torente ekploris kaj arde lin premis
kontraŭ si.
Momenteto--ekbrilo de plenluno de sub nubeto kaj subita superfluo de
ĝia pala lumo sur la kampo, eksusuro de vento en la sekiĝinta
foliaro de l' sorpo kaj palpebrumo de larmaj okuloj--la knabino sin
disŝiris kaj forkuris.
Li staris longan tempon narkotita, ne povante sin movi. En ĉi ĉio
estis io mistere solena--kvazaŭ ĉio nun rompiĝis inter ili,
tranĉita de la palaj radioj de luno, sed kvazaŭ tamen restis iu
fibro, kiun oni ne povis klarigi per vortoj.
— — —
La edziĝa festo--li preskaŭ freneziĝis. Estis apenaŭ duona
mejlo inter la domoj. Li aŭdis tumulton de festeno, bruon de
muzikilo kaj tintadon de homaj voĉoj. Li ŝteliris al la maljuna
sorpo kaj atendis dum horoj. Kiun? Li deziris eĉ diafane vidi
blankan vualon en la mallumo kaj aŭdi flustraĵojn...
Ĉu li estis freneza? Li honte forŝteliĝis.
— — —
Kiel stranga aĵo estas la homa animo! Kvazaŭ ĉio peza kaj premanta
estis subite forviŝita, nun kiam ĉio estis nerevokebla. Li estis
libera--kvazaŭ nenio iam estis.
Li memoris kvazaŭ hieraŭan tagon la tempon, kiam lin kaptis
neklarigebla fervoro je vivado kaj laborado. Li kiel servisto--ili
hontu! Propra terpeceto--ĝi estis facile akirita. Propra dometo--ĝi
stariĝis kvazaŭ sorĉite.
Por kio? Li mem ne tion sciis, sed li ne povis ne observi unu viron.
Renkontante li esploris lian bonvoleman vizaĝon, lian malfortikan
staturon kaj senenergian sintenadon--kaj en la sama momento li sentis
kvazaŭ lia propra staturo rektiĝis kaj plilongiĝis kaj neklarigebla
forto streĉis liajn tendenojn. Li observis liajn klopodojn kaj agojn,
kaj kiam li rimarkis neniajn ajn klopodojn, li ne povis ne rideti
triumfante kaj ne streĉiĝi ankoraŭ pli fortege--kvazaŭ li sekrete
konkuradis kun tiu viro.
Post paso de jaroj li ne plu povis nei al si, ke inter ili ekzistis
klara interrilato. Se tiu viro estus rampinta sur la preĝejtegmentan
eĝon, li mem estus grimpinta ĝis la pinto de sonorila turo. Vi
havas domon, mi dometon--montru nun ambaŭ sian mastran kapablon.
En la najbararo komencis iradi strangaj flustradoj--strangaj, sed
tamen kvazaŭ malfremdaj kaj atenditaj por li. Kaj kiam li foje
per propraj okuloj vidis, ke la famo estis vera, li sentis eksciton
de subita emocio en sia brusto, kaj kiam la juna mastro de Heikkilä
galopveturis kriaĉante preter lin, li sin turnis kaj komencis meze
sur la vojo svingi la ĉapelon kun vervo. Sammomente li hontis kaj
premis la ĉapon sur kapon, sed sentis, kvazaŭ iliaj sortoj nun estis
kunligitaj per nerompeblaj ligiloj.
— — —
Tio okazis sekvintan someron--unu belan tagon de fojnrikolto, kiam la
fojnistaro revenis de herbejo.
La viro estis ebria kaj ekscese furiozis, batante sian edzinon fojon
post fojo.
Tion vidante li fine komprenis kio estis lia vera rilato al tiu
viro--profunda, neestingebla malamo! Kaj li sentis klaran ebriecon de
ĝojego povante foje sin ĵeti kontraŭ lin, bati kaj tordi lin laŭ
plaĉo.
Sed la virino intervenis.
»Mi ankoraŭ ne bezonas fremdulan helpon»--aparte fiksante la
rigardon al li: »_ies_ helpon!»
Li reŝanceliĝis kvazaŭ svenige batita. Kaj en tiu momento li
sentis, ke li ja vere havis nenian interrilaton kun la viro, nur kun
la virino.
Sed la virino repuŝis lin malvarme kvazaŭ fremdan trudemulon. Ĉu
li estis »fremdulo», aŭ iu alia--ĉiuokaze la skurĝbatoj de la
viro estis pli ŝatataj ol lia helpo. Aŭ ĉu la virino tion diris
nur pro la flankuloj?
Li atendis--malpacienca, kun pasia necerteco ŝiranta la bruston.
Tiam oni rakontis, kiel la virino subigis la drinkemulon per
skurĝo, kiel ŝi lin fermis en la ĉambron kaj neebligis ĉian
diboĉadon--eĉ oni flustris, ke ŝi mem sekrete havigis al li
alkoholaĵojn, ĉar la viro ne povis tute malhavi ilin.
Lin okupis terura sento--tamen do »fremdulo», kvazaŭ nenio iam
estis! Se tiu virino estus »vera», ŝi lasus la diboĉulon drinki
sinmortige, ju pli frue des pli bone--mem li povus eĉ miksi venenon
en liajn brandaĵojn. Sed ŝi malhelpis kaj prizorgis kvazaŭ
infaneton--certe tiu viro estis al ŝi kara.
Por kio li laboregis kaj streĉadis dum tiuj jaroj? Kaj kiu aludis al
ia ebleco en estonto, sed nun malhelpis eĉ la naturan evoluadon de
la okazaĵoj, kiuj ŝajnis kvazaŭ rapidi por rekompenci la okazintan
maljustaĵon? En li ekflagris arda flamo de amareco kaj venĝo--li
volas montri al la tuta mondo, ke io okazis, kaj al la solulino, kiu
povas tion kompreni, ke li ne forgesis la maljunan sorpon sur la
kampa altaĵeto nek unu palpebrumon en la pala lumo de luno.
— — —
Ili estis vivitaj demandoj--al ŝi, la virino!
Kion ŝi tiam pensis, kiam ŝi aŭdis, ke li lasis sian dometon kun
la fruktoporta kulturo kaj malaperis sensigne? Li sciis, ke oni
parolas pri tio kaj divenadas la kaŭzon. Neniu sciis--ŝi sola
komprenis. Kion ŝi tiam pensis--ĉu ŝi sentis pikon en la brusto?
Ĉu ŝi aŭdis, kio poste okazis? Ĉu oni rakontis al ŝi pri
»Foireja-Matio», la fama ĉevalisto, kiu iris de urbo al urbo,
aĉetis, vendis kaj interŝanĝis? Ĉu ŝi aŭdis, ke li havis
bonŝancon de pendigindulo, ke li akiris centojn ĝuste ĉar li metis
ĉion sur unu karton kaj estis tute indiferenta, ĉu li gajnos aŭ
malgajnos? Kion ŝi tiam pensis?
Unu fojon ĉiujare li iris mem kiel vivanta demando preter ŝi.
Veturis la foiran antaŭtagon kun tintantaj sonoriloj tra la
vilaĝon--kun tri vivegaj ĉevaloj antaŭe jungitaj, du poste
kurantaj, mem kvazaŭ princo en la mezo, grandsinjore vestita, fiera
kaj memcerta. Kaj li haltis intence sur la landvojo ĉe Heikkilä,
ordonis el apuda dometo kafregalaĵon sur la ĉaron kaj pagis per
bankbileto ne akceptante repagon. Li ne ĵetis eĉ rigardon al
Heikkilä, sed sentis en sia flanko ŝiajn rigardojn tra la fenestro
al landvojo.--Kion ŝi tiam pensis? Ĉu ŝi rapidis en sian ĉambron,
aŭ ĉu ŝi komencis mallaŭdaĉi la servistinojn ke ili rigardaĉas
ĉiujn migrantojn?
Kun la foireja publiko li ree sendis salutojn kaj demandojn--certe
ili alvenis, ĉar ili iris kiel anekdotoj de buŝo al buŝo. Kiel li
regalis per karuselo ĉiujn, kiuj okaze estis proksime. Kiel li
invitis tutan placangulaĵon da popolo en restoracion, precipe ĉiujn
hejmregionanojn, trinkigis kaj manĝigis ilin laŭ ĉies plaĉo.
Kaj certe ŝi ankaŭ aŭdis tion, kiel li mem enveturegis tra la
ĉefpordo de Societejo kun ĉevalo kaj ĉaro, tiel ke radreloj frapis
fajrerojn sur la ŝtonaj ŝtupoj--veturis rekte en la festsalonon kaj
pagis centmarkojn por tiu distraĵo. Kion ŝi pensis pri tio?
Kaj ĉu la virino aŭdis _ke li ne drinkis eĉ guteton_? Certe ŝi tion
aŭdis! Kion ŝi pensis pri tio? Senbrida foirulo kaj tamen ne drinkas,
kvankam eĉ ĉiaspecaj sekigitaj fiŝoj de senakva kontinento
drinkas--ĉu tio kaŭzis al ŝi iajn meditojn...?
Kaj ĉu ŝi aŭdis la frapadon de kartoj? Pri ĉevaloj, horloĝoj,
jakoj kaj ĉapoj, laŭ ĉies plaĉo--eĉ kun almozulo en la landvoja
drenaĵo. Ĉu ŝi komprenis, ke homoj ne tiel vetas por sin distri,
kaj ĉu ŝi komprenis, _pri kio_ li ludis?
Pripensu se li iĝus ŝparema, kolektus monon kaj aĉetus kampardomon--la
najbardomon de Heikkilä, tiun kie li antaŭe estis _servisto_? Kion ŝi
tiam dirus?
— — —
La homo estas arlekeno! Kion strangan li havis komunan kun la
mastrino de Heikkilä? Kia fenikso ŝi sin kredis? Virino, kiu
siatempe havis harplektaĵon kiel ĉiuj knabinoj, kaj robon kiel
ĉiuj aliaj, kaj sidadis unu printempon sub arbo kaj revis pri amo
kiel ĉiuj aliaj. Edziniĝis poste kun drinkulo, kiun ŝi nun regalis
per brando kaj skurĝo.
Kaj pro ŝia harligaĵo kaj robo li streĉiĝis kaj bruis--ĉiu havas
la ekscesojn de juneco!
Li aŭdas ree ĉevalblekadon kaj ĉarkrakadon, pluvtrapadon kaj
venthurladon en senluma aŭtuna nokto--ili portas lin antaŭen, ĉiam
antaŭen, de foiro al foiro, de urbo al urbo, jaron post jaro...
— — —
Ĉu li ne hontis--kiam li fine revenis al la hejma vilaĝo, trofrue
maljuniĝinta kaj velkinta, kun forta dolorado en manoj kaj piedoj?
Kial? Ĉu tial, ke li ne revenis per ĉevalo kaj kun tintantaj
sonoriloj--ĉu li do eliris per ĉevalo? Ĉu tial, ke li nun estis
malforta kaj malsanema--iu alia spertinta liajn vojaĝojn kuŝus kun
humo sur la vizaĝo!
Ĉu ankaŭ la mastrino de Heikkilä ne hontis? La mastrino de
Heikkilä--kiu ŝi estis? Ha, nun li tion memoris--certe li iam
konis tian knabinon! Sed kio hontinda estis en tio, li ja ne
revenis por peti pension pro tiu konateco.
Li estis mortinta por la mondo kaj la mondo por li--se li povos
remeti la sovaĝiĝintajn kampojn de Väliportti en fruktoportan
staton, li estos kontenta pri sia vivo.
— — —
Kiu povas esplori la senfundajn profundaĵojn de homa koro?
Li dum jaroj eĉ ne memoris pri Heikkilä, sed nun reveninte hejmen la
filino de Heikkilä kaj la maljuna sorpo ree komencis aperi sur la
fono de lia vivo kvazaŭ altaj arboj kontraŭ vespera ruĝiĝo.