Kiam li nun alvenis al la aperturo de l' kortvojo kaj turniĝis al

landvojo, li ree devis ekokulumi al la korto por konvinkiĝi, ke ili

ambaŭ restis tie konservataj. Sed la mastro jam paŝis foren. Kaj li

vidis viglajn, energiajn paŝojn, vidis junecan staturon kiu

superfluis je agemo, sed en kiu tamen estis io certa, ordonanta kaj

superregata. Tiam klariĝis al li per unu fulmobato, ke revenis

ankaŭ tria forestinto--tiu, kiu kreis kaj altigis la domon Heikkilä.

Li konceptis, ke sur la kampoj ree moviĝis sama forta spirito kaj ke

la estonto de la domo estis garantiita.

»Hej, he-hej!» li kriis al la brutaro, triumfe svingante la

vipon--kvazaŭ li mem nun akiris la celon de tiu vojo, kiu iam en lia

juneco meze interrompiĝis.

Vortklarigoj.

Sekvantaj vortoj uzitaj en la traduko eble postulas klarigon.

_apudjuĝisto._ Finnlandan tribunalon kamparan formas juriste edukita

juĝisto kaj dek-kelke da »apudjuĝistoj» el la plej distingitaj

kamparanoj kiel konsilantoj. Se la lastaj estas samopiniaj, ili povas

kasacii la verdikton de la juĝisto.

_bobelo_ = globeto da gaso, ekz. da vaporo el bolanta akvo (Rhodes).

_ĉambrego._ Kampara domo Finnlanda konsistas kutime el »ĉambrego»,

granda ĉambro kun kuir- kaj bakforno, manĝa tablo kaj litoj de la

servistoj; en tiu estas farataj ĉiuj lignaĵaj kaj teksaĵaj laboroj;

plue el du-tri aŭ pli da ĉambroj, malgranda kuirejo, antaŭĉambro kaj

tegita, aŭ bretmura aŭ malfermita, verandosimila perono.

_eĝo_ = renkontlinio de du ebenoj: supra eĝo de tegmento

(matem. terminaro, Bricard).

_grenfulmo_ = malproksima, sentondra fulmo. Kaŭze de la forte lumaj

noktoj, malproksimaj fulmoj ne estas vidataj (en la nordaj landoj)

dum somero. Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la

varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la

fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la

horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de

tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto,

la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de

Kaleva», kun mitologia deveno.

_kumuluso_ = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).

_laborfesto,_ »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum

la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la

labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton,

ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto

pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki

lignaĵojn.

_okcipito_ = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).

_stako_ = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).

_stoplo_ = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado

(Boirac).

_trapi._ Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj.

Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke

oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas

finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti

kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo

de grandaj gutoj _trapas_ sur la fenestrovitroj; tre malgranda

rivereto _lirlas_ dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton

en resonanta kavo _pulpas_. Esperanto havas jam de antaŭe kelkajn

simile pentrantajn vortojn: _venthurlado_, _ĉarkrakado_ k. t. p.

_sledo_, _sledeto._ Esperanto havis diversajn nomojn por radveturiloj

(biciklo, ĉaro, kabrioleto, kaleŝo, vagono), naĝveturiloj (barko,

boato, kanoto, ŝipo) kaj aerveturiloj (aerostato, aeroplano) sed

neniun nomon por glitveturiloj, krom tiu peza vorto. Jam pli frue

estis uzata por la boatforma glitveturilo de laponoj ĝia finna

nomo (preskaŭ internacia en la Nordo) _pulko_. Nun mi proponas al

glitveturilo (por ŝarĝo) la nomon _sledo_ (angle _sledge_ = sleĝ,

svede _släde_ = _slede_, germane _Schlitten_ = _ŝlitn_). El tio ni

havos la profiton, ke ni povos uzi _sledeto_ por esprimi sled-similan

aĵon, uzatan por transporto kaj trenatan de homo; ĉar ĝi ne estas

veturilo, sed de tute simila konstruo kiel la glitveturilo _sledo_,

la vorto sledeto estas multe pli bona ol la peza _glitveturileto_,

kiu eble estus uzebla por sama celo.--Alia maniero por solvi la

demandon estus por esprimi la ideon sledeto akcepti la finnan,

en la Nordo internacian, vorton _kelkka_ (svede _kälke_, prononc.

_ĉelke_), sed tiu bedaŭrinde koincidas kun la fundamenta vorto

kelka, se oni ne prenus ĝin en la sveda formo _ĉelko_.

LIBRO POR ĈIUJ ESPERANTISTOJ!

_VILHO SETÄLÄ_

ESPERANTA LEGOLIBRO

Lernilo por kursoj kaj memlernado, por komencantoj kaj por

progresintoj. Teksto nur Esperanta. 112 paĝoj sur bona papero

grand-oktava; bildo de d:ro Zamenhof. Nova eldono zorge korektita.

Prezo 5:--finnaj markoj.

_Recenzo_ de sro Bruno Riefling, la prezidinto de Norvega

Esperantista Ligo, en "La Espero":

"Jen la plej bona (post la Fundamenta krestomatio) legolibro aperinta

en Esperanto, bonstila, komence facila, riĉa je bonaj ekzemploj pri

la gramatiko, kun multe da vortludoj kaj poemetoj, interesenhava,

parte originala, parte kolektita el Zamenhofaj verkoj kaj el I. B. E.

aŭ aliaj verkoj, kun multaj artikoloj pri la historio de Esperanto,

pri ĝia literaturo, pri Zamenhof, propagando kaj fine la dek devoj

de bona esperantisto...

La libro devas fariĝi ĉiesaĵo."

ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

KUSTANNUSOSAKEYHTIÖ

Mendoj estu adresataj al Esperanto-oficejo

Uudenmaankatu 10, Helsingforso.

Ĉiu FINNA ESPERANTISTO

devas aniĝi al

ESPERANTO-ASOCIO de FINNLANDO

Ĉiu esperantisto, kiun Finnlando interesas, devas aboni ĝian organon

ESPERANTA FINNLANDO

Monata, nur Esperanta teksto, ilustrata. Jarabono 10 finnaj markoj.

Informoj en

Esperanto-Oficejo

Uudenmaank. 10, Helsingforso.

Batalo pri la Domo Heikkilä · 第 3 / 3 段