piedo, alparolis min per la gestolingvo, kiun tiuj du specioj uzas
kiel komunikilon. Ecx se mi scius, kion li diris, mi ne povus
respondi per la mortajxo, kiu min kovris. Mi foje vidis grandan
maharon glaciigi tromemfidan sagoton per sia nura rigardo. Tio
sxajnis mia sola espero, do mi gxin provis. Haltigxinte, mi movis
mian glavon tiel, ke estigxis la impreso, ke la morta kapo esplore
rigardas la gorilo-homon. Dum longa momento, mi staris tute senmova,
rigardante la ulon per tiuj mortaj okuloj. Poste mi mallevis la
kapon, kaj malrapide dauxrigis pasxi antauxen. Dum momento, cxio
dependis de tio, sed antaux ol mi lin tusxis, la gardisto pasxis
flanken, kaj mi pasis en la avenuon.
Ni iris antauxen sur la largxa strato, sed nun ni estis ekster
dangxero pro la multnombreco de niaj malamikoj, kiuj nin cxirkauxis
cxiuflanke. Bonsxance, estis granda procesio da maharoj irantaj al la
malprofunda lago, kiu kusxas je unu mejlo aux iom pli for de la urbo.
Ili iradas tien por praktiki siajn amfibiajn emojn, plongxante por
kapti fisxetojn kaj gxuante la malvarman profundon de la akvo. Gxi
estas lago de nesala akvo, malprofunda kaj sen la pli grandaj
reptilioj, kiu malebligas uzadon de la grandaj maroj de Pelucidaro al
cxiuj, krom si mem.
En la mezo de la amaso, ni pasis supren laux la sxtupoj kaj eliris
eksteren sur la ebenajxon. Dum iom longa distanco, Gak sekvis la
rivereton, kiu fluas al la lago, sed fine, cxe la fundo de ravineto,
li ekhaltis, kaj tie ni restis, gxis cxiuj estis preterpasintaj kaj
ni estis solaj. Tiam, ankoraux en la niaj kostumoj, ni ekiris rekte
for de Futra.
La varmego de la vertikalaj sunradioj rapide faris niajn abomenajn
karcerojn neelteneblaj, do transirinte malaltan altajxon kaj enirinte
sxirmodonan arbaron, ni fine formetis la maharajn hauxtojn, per kiuj
ni venis gxis tie en sekureco.
Mi ne tedos vin pri la detaloj de tiu amara kaj suferiga fugxo. Kiel
ni vojagxis per obstina kurado, gxis ni falis teren pro laco. Kiel
nin atakis strangaj kaj timindaj bestoj. Kiel ni apenaux eskapis la
kruelajn dentegojn de leonoj kaj tigroj, kies grandeco etigus gxis
ridinda sensignifeco la plej grandajn felisojn de la ekstera mondo.
Plu kaj plu ni rapidis, kun unusola intenco: plejeble malproksimigi
nin de Futra. Gak kondukis nin al sia propra lando--la lando Sari.
Montrigxis neniu signo de postcxaso, kaj tamen ni certis, ke ie
malantaux ni persistaj sagotoj sekvas nian spuron. Gak diris, ke ili
neniam malsukcesis cxase eltrovi siajn cxasatojn, gxis ili kaptis
tiujn aux estis mem retretigitaj de pli forta militistaro.
Nia sola espero, li diris, estis atingi lian tribon, kies forto tute
suficxis en la montara fortikejo por forbatali iun ajn nombron da
sagotoj.
Kaj finfine, post lauxsxajne monatojn, kaj kiel mi nun scias, eble
jaroj, ni venis gxis loko, kie ni povis vidi la grizbrunan krutajxon,
kiu borderas la antauxmontetojn de Sari. Kaj preskaux sammomente,
Hugxa, kiu cxiam rigardis tiom malantauxen kiom antauxen, anoncis, ke
li povas vidi aron de viroj malantaux ni, superirante malaltan
montegxon. Estis la longe atendita postsekvantaro.
Mi demandis al Gak, cxu ni povus atingi Sari suficxe frue por ilin
eskapi.
"Eble," li respondis, "sed vi trovos, ke la sagotoj povas iri per
nekredebla rapideco, kaj cxar ili estas preskaux nelacigeblaj, ili
estas sendube multe pli fresxaj ol ni. Plue--" li pauxzis,
ekrigardante Perry.
Mi sciis, kion li pensis. La maljunulo estis preskaux elcxerpita. Dum
granda parto de nia fugxado, aux Gak aux mi duone apogis lin dum la
marsxado. Kun tia handikapo, ecx malpli rapidaj postsekvantoj ol la
sagotoj povus facile gxisatingi nin, antaux ol ni povus transiri la
krudan altajxon, kiun ni frontis.
"Vi kaj Hugxa iru antauxe," mi diris. "Perry kaj mi alvenos, se ni
povos. Ni ne povas vojagxi tiel rapide kiel vi, kaj ne necesas, ke vi
mortu pro tio. Gxi estas neevitebla. Ni devos gxin fronti."
"Mi ne forlasos kamaradon," estis la simpla respondo de Gak. Mi ne
sciis, ke tiu granda, vila praepoka viro havas tiel noblan karakteron
interne de si. Mi cxiam sxatis lin, sed nun, aldonigxis honoro kaj
respekto al mia sxato. Jes, ankaux amo.
Sed tamen mi pluurgxis lin antauxen, insistante, ke se li povos
atingi sian popolon, li eble povos venigi suficxe grandan
militistaron por forpeli la sagotojn kaj savi Perry kaj min.
Sed ne, li rifuzis forlasi nin, kaj tiel finigxis la diskuto, sed li
sugestis, ke Hugxa rapidu antauxen por averti la sarianojn pri la
dangxero al la regxo. Ne necesis multe da instigado por ekmarsxigi
Hugxan--la nura ideo suficxis por forsendi lin salte antauxen en la
antauxmontetojn, kiujn ni intertempe atingis.
Perry sciis, ke li endangxerigas la vivon de Gak kaj mi, kaj la
maljunulo preskaux insiste petegis, ke ni antauxeniru sen li, kvankam
mi sciis, ke li suferas veran angoron de teruro je la penso, ke li
povus fali en la manojn de la sagotoj. Fine, Gak parte solvis la
problemon, levante Perry per siaj potencaj brakoj kaj portante lin.
Dum tiu agmaniero malrapidigis Gak, li povis tamen antauxeniri pli
rapide tiel, ol kiam li duone apogis la stumblantan maljunulon.
13-a cxapitro
LA RUZULO
La sagotoj rapide proksimigxis al ni, cxar vidinte nin, ili multe
akcelis sian rapidecon. Plu kaj plu ni stumblis supren laux la
mallargxa kanjono, kiun Gak elektis por proksimigxi al la altajxo de
Sari. Ambauxflanke altigxis apikaj krutajxoj el belega plurkolora
roko, dum sub niaj piedoj la densa montoherbo prezentis molan kaj
senbruan tapisxon. De kiam ni eniris la kanjonon, ni tute ne vidis
niajn postsekvantojn, kaj mi komencis esperi, ke ili perdis nian
spuron, kaj ke ni atingos la nun rapide proksimigxantajn krutajxojn
gxustatempe por suprengrimpi ilin, antaux ol esti atingitaj.
Antaux ni, ni nek vidis nek auxdis signon, kiu povus auxguri la
sukceson de la komisio de Hugxa. Intertempe li devus esti atinginta
la antauxpostenojn de la sarianoj, kaj ni devus almenaux auxdi la
sovagxajn kriojn de la tribanoj, dum ili svarmas al siaj armiloj por
respondi la regxan helpalvokon. Post momento, la severaspektaj
krutajxoj antaux ni devus nigrigxi je praepokaj militistoj. Sed
okazis nenio tia--efektive, la Ruzulo perfidis nin. Tiumomente, kiam
ni atendis vidi sariajn lancportantojn kurataki malantaux Hugxa por
helpi al ni, la poltrona perfidulo kasxiradis cxe la eksterajxoj de
la plej proksima saria vilagxo, por ke li povu enveni de la alia
flanko, kiam estos tro malfrue por savi nin, kaj pretendi, ke li
perdigxis inter la montoj.
Hugxa ankoraux tenis rankoron kontraux mi pro la bato, kiun mi donis
por protekti Dian, kaj lia malica spirito permesis ecx bucxoferi nin
cxiujn, por ke li sin vengxu kontraux mi.
Dum ni pliproksimigxis al la barieraj krutajxoj, kaj aperis neniu
signo de savantaj sarianoj, Gak igxis kaj kolera kaj timigita, kaj
baldaux, kiam la bruoj de rapide proksimigxanta postsekvantaro trafis
niajn orelojn, li kriis al mi trans sia sxultro, ke ni estas
perditaj.
Rigardante malantauxen, mi ekvidis la unuan el la sagotoj cxe la fora
ekstremo de ampleksa etendigxo de la kanjono, tra kiu ni jxus pasis,
kaj tiam subita turnigxo forigis el mia vido la malbelan bestacxon,
sed la lauxta ululo de triumfa rabio, kiu levigxis malantaux ni,
pruvis, ke la goriloviro vidis nin.
Denove, la kanjono abrupte turnigxis maldekstren, sed dekstre alia
brancxo disetendigxis malpli devie de la gxenerala direkto, tiel, ke
gxi pli aspektis kiel la cxefa kanjono ol la maldekstra brancxo. La
sagotoj estis nun ne pli ol ducent kvindek jardojn malantaux ni, kaj
mi vidis, ke estus senespere provi eskapi alie ol per ruzajxo. Estis
malgranda eblo savi Gak kaj Perry, kaj kiam mi atingis la
disbrancxigxon de la kanjono, mi riskis gxin.
Haltante tie, mi atendis, gxis la plej antauxa sagoto kuris en mian
vidkampon. Gak kaj Perry jam malaperis cxirkaux angulo en la
maldekstra kanjono, kaj kiam la sovagxa krio de la sagoto anoncis, ke
li min vidis, mi turnigxis kaj ekkuris laux la dekstra brancxo. Mia
ruzo sukcesis, kaj la tuta bando de homcxasantoj impete postkuris min
en unu kanjonon, dum Gak portis Perry ekster dangxeron laux la alia.
Kurado neniam estis mia plej bona atleta kapablo, kaj nun, kiam mia
vivo mem dependis je rapidega kurado, mi ne povas diri, ke mi kuris
pli bone ol tiam, kiam mia acxa bazkurado[18] elvokis sur min el la
spektantaro la rauxkajn kaj riprocxajn kriojn "glacicxaro" kaj "Voku
taksion!".
La sagotoj rapide proksimigxis al mi. Precipe dangxera estis unu, pli
rapida ol siaj kolegoj, kiu estis timinde proksima. La kanjono
farigxis nura rokoza fendo, krude altigxanta je kruta deklivo al kio
sxajnis pasejo inter du ambauxflankaj montopintoj. Kio kusxis
aliaflanke, mi ecx ne povis diveni--eble apika krutajxo de centoj da
futoj en la valon sur la alia flanko. Cxu eble mi kuris en
senelirejon?
Konstatinte, ke mi ne povus esperi antauxkuri la sagotojn gxis la
supro de la kanjono, mi decidis riski cxion je klopodo haltigi ilin
provizore, kaj tiucele mi deprenis mian krude faritan arkon kaj
eltiris sagon el la fela sagujo, kiu pendis malantaux mia sxultro.
Dum mi per la dekstra mano almetis la sagon, mi haltis kaj pivote
turnigxis al la goriloviro.
En la mondo de mia naskigxo mi neniam manipulis sagon, sed ekde nia
fugxo el Futra mi provizis al la grupo malgrandajn cxasajxojn per
miaj sagoj, kaj tiel, pro neceso, mi ekhavis ne malbonan celkapablon.
Dum nia fugxado el Futra, mi resxnuris mian pafarkon per peco de
fortika intesto prenita el grandega tigro, kiun Gak kaj mi
maltrankviligis kaj fine mortigis per sagoj, lanco kaj glavo. La
malmola ligno de la arko estis ekstreme forta, kaj tio, kune kun la
fortikeco kaj elasteco de mia nova sxnuro, donis al mi neordinaran
fidon je mia armilo.
Neniam mi bezonis pli stabilajn nervojn ol tiam--neniam estis pli
bone regitaj miaj nervoj kaj muskoloj. Mi celis tiel zorge kaj
senhaste, kvazaux mi alcelus celobjekton el pajlo. La sagoto neniam
antauxe vidis pafarkon, sed evidente lia malsprita intelekto subite
ekkomprenis, ke la afero, kiun mi direktas al li estas ia aparato de
mortigo, cxar ankaux li ekhaltis, samtempe suprensvingante sian
hakileton por jxeto. Jen unu el la multaj metodoj, per kiuj ili uzas
tiun armilon, kaj la celprecizo, kiun ili atingas ecx en la plej
malfavoraj cirkonstancoj estas preskaux mirakla.
Mia sago estis altirita en sia plena longeco--mia okulo alcelis gxian
akran pinton sur la maldekstra brusto de mia kontrauxulo; kaj tiam li
jxetis sian sian hakileton, kaj mi ellasis mian sagon. En tiu
momento, kiam niaj jxetajxoj ekflugis, mi saltis flanken, sed la
sagoto impetis antauxen por sekvi sian atakon per lancojxeto. Mi
sentis la siblon de la hakileto, kiam gxi preterskrapis mian kapon,
kaj sammomente, mia sago trapikis la sovagxan koron de la sagoto, kaj
kun unu sola gxemo, li jxetigxis preskaux gxis miaj piedoj--sxtone
morta.
Proksime malantaux li estis du aliaj--eble je kvindek jardoj--sed la
distanco donis al mi tempon por ekkapti la sxildon de la morta
gardisto, cxar mia apenauxa evito de la hakileto komprenigis al mi,
kiel urgxe mi bezonas gxin. Tiuj, kiujn mi sxtelis en Futra, ni ne
povis kunporti, cxar ilia grandeco malebligis al ni kasxi ilin en la
maharaj hauxtoj, kiuj nin portis al sekureco ekster la urbo.
Bone metinte la sxildon sur mian maldekstran brakon, mi elpafis alian
sagon, kiu faligis duan sagoton, kaj poste, kiam la hakileto de ties
kolego rapidis al mi, mi kaptis gxin sur la sxildo, kaj almetis alian
sagon por li, sed li ne atendis por ricevi gxin. Anstataux tio, li
turnigxis kaj retretis al la amaso da gorilohomoj. Evidente, li jam
vidis portempe suficxon de mi.
Denove mi ekkuris for, kaj la sagotoj ne sxajnis tre avidaj dauxrigi
la postcxason tiel proksime kiel antauxe. Negxenate, mi atingis la
supron de la kanjono, kie mi trovis krutan, rokozan abismon profundan
je ducent gxis tricent futoj; sed maldekstre, mallargxa kornico
cxirkauxiris la kurbajxon de la krutajxosupro. Lauxlonge de gxi mi
iris antauxen, kaj cxe abrupta turnigxo, kelkajn jardojn post la fino
de la kanjono, la vojo largxigxis, kaj maldekstre mi vidis la
aperturon de granda kaverno. Antaux gxi la kornico pluiris, gxis gxi
eliris el la vidkampo cxirkaux alia elstarajxo de la monto.
Tie mi sentis, ke mi povus defii armeon, cxar la malamikoj povus
ataki min nur po unu, kaj tiu unu ne povus scii, ke mi atendas lin,
gxis li plene montrus sin, cxirkauxirinte vojturnigxon. Cxirkaux mi
kusxis disigitaj sxtonoj de la krutajxo, supere. Ili estis de
diversaj grandoj kaj formoj, sed suficxe multaj havis oportunan
grandecon, tiel ke mi povus uzi ilin anstataux miaj tre valoraj
sagoj. Ariginte plurajn rokojn en amaseton, flanke de la fauxko de la
kaverno, mi atendis la atakon de la sagotoj.
Dum mi staris tie, strecxa kaj silenta, atendante la unuan mallauxtan
sonon, kiu indikos la proksimigxon de miaj malamikoj, eta bruo el la
nigra profundo de la kaverno altiris mian atenton. Eble gxin
produktis la movigxo de la granda korpo de iu bestego levigxanta de
sur la rokoza planko de sia logxejo. Preskaux sammomente, mi kredis
auxdi la skrapon de ledaj sandaloj sur la kornico cxirkaux la
vojturnigxo. Dum la postaj kelkaj sekundoj, mia atento estis
konsiderinde dividita.
Kaj tiam, el la inkeca nigro je mia dekstra flanko, mi vidis du
flamantajn okulojn rigardadi en miajn. Ili situis pli ol du futojn
pli alte ol mia kapo. Estas vere eble, ke la besto, kiu ilin posedis,
staris sur altajxo en la kaverno, aux ke gxi eble bauxmis sur la
postpiedoj; sed mi jam vidis suficxe multajn el la monstroj de
Pelucidaro por scii, ke mi nun eble frontas novan kaj timegindan
Titanon, kies dimensioj kaj feroco superas tiujn de cxio antauxe
vidita.
Kio ajn gxi estis, gxi malrapide aliris la fauxkon de la kaverno, kaj
nun, profundavocxe kaj fortimige, gxi eligis malaltan kaj minacan
mugxon. Mi ne atendis pli longe por disputi pri la posedo de la
kornico kun la kreitajxo, kiu posedis tiun vocxon. La bruo ne estis
lauxta--mi dubas, cxu la sagotoj ecx auxdis gxin--sed la sugesto pri
latentaj eblecoj en gxi estis suficxa, por ke mi sciu, ke gxi povas
deveni nur de enorma kaj feroca bestego.
Dum mi retroiris laux la kornico, mi baldaux preterpasis la fauxkon
de la kaverno, kie mi ne plu povis vidi tiujn flamantajn okulojn, sed
momenton poste, mi ekvidis la diablan vizagxon de sagoto, dum gxi
singarde antauxeniris, trapasante la turnigxon sur la krutajxo sur la
malproksima flanko de la kaverna fauxko. Kiam la ulo min vidis, li
salte alkuris postcxase lauxlonge de la kornico, kaj post li venis
tiom da kolegoj de li, kiom povis amasigxi tuj malantaux li.
Samtempe, la besto eliris el la kaverno, tiel, ke li kaj la sagotoj
alfrontigxis sur la mallargxa kornico.
La besto estis enorma kavernurso, minaca per sia kolosa grandegeco,
almenaux ok futojn alta cxe la sxultro, dum de la pinto de gxia nazo
gxis la fino de gxia stumpeca vosto gxi estis plene dek du futojn
longa. Kiam gxi ekvidis la sagotojn, gxi eligis plej timindan mugxon,
kaj kun malfermita busxo gxi alsturmis ilin. Kun terurkrio, la plej
antauxa gorilohomo turnigxis por fugxi, sed li kuris rekte kontraux
siaj alimpetantaj kolegoj.
La hororo de la sekvantaj sekundoj estas nepriskribebla. La sagoto
plej proksima al la kavernurso, trovinte sian forfugxon barita,
turnigxis, kaj intence saltis al terura morto sur la trancxaj rokoj
tricent futojn sube. Tiam, la enormaj makzeloj malfermigxis kaj
kaptis la postan--auxdigxis la nauxza sono de krakigxantaj ostoj, kaj
la dissxirita kadavro estis faligita de la rando de la krutajxo. Kaj
la potenca bestego ecx ne interrompis sian konstantan antauxeniron
laux la kornico.
Kricxantaj sagotoj nun freneze saltis de sur la krutegajxo por gxin
eskapi, kaj laste, mi vidis gxin cxirkauxiri la turnigxon, ankoraux
cxasante la demoralizitan restajxon de la homcxasantaro. Dum longa
tempo mi povis auxdi la teruran mugxadon de la bestego, miksitan kun
la krioj kaj kricxoj de liaj viktimoj, gxis la timigaj bruoj fine
mallauxtigxis kaj malaperis en la malproksimeco.
Poste, mi informigxis de Gak, kiu finfine atingis siajn tribanoj kaj
revenis kun trupo por savi min, ke la _riso_, kiel oni nomas gxin,
postcxasis la sagotojn, gxis gxi ekstermis la tutan bandon. Gak estis
certa, kompreneble, ke ankaux mi igxis viktimo de la terura
kreitajxo, kiu en Pelucidaro estas vere la regxo inter bestoj.
Ne volante reiri en la kanjonon, kie mi eble farigxus predajxo aux de
la kavernurso aux de la sagotoj, mi antauxeniris laux la kornico,
kredante, ke cxirkauxirinte la monton, mi povus atingi la landon Sari
el alia direkto. Sed mi sxajne konfuzigxis pro la tordoj kaj
turnigxoj de la kanjonoj kaj ravinoj, cxar mi nek tiam venis al la
lando Sari, nek dum longa tempo poste.
Subnoto
[18] cxe bazopilko, kurado de unu bazo gxis alia.
14-a cxapitro
EN LA GxARDENO EDENA
Sen iu ajn orientigxo el la cxielo, ne estas mirige, ke mi
konfuzigxis kaj perdigxis en la konfuza labirinto de tiuj vastaj
montetoj. Fakte, mi tute trapasis ilin kaj elvenis super la valo cxe
la alia flanko. Mi scias, ke mi vagadis longan tempon, gxis laca kaj
malsata mi trovis malgrandan kavernon sur la suprajxo de la
kalksxtona formacio, kiu anstatauxis la antauxan granitan.
La kaverno, kiu ekplacxis al mi, trovigxis en la mezo de la apika
flanko de altega krutajxo. La vojo al gxi estis tia, ke mi sciis, ke
neniu besto povus frekventi gxin, kaj gxi ankaux ne estis suficxe
granda por esti komforta logxejo, krom por la pli malgrandaj mamuloj
kaj reptilioj. Tamen, kun la plej granda singardemo mi rampis en
gxian malluman internon.
Tie mi trovis kameron iom grandan, lumigitan de mallargxa fendo en la
roko, supre, kio lasis la sunlumon enfiltrigxi suficxe hele por
forigi la tutan senlumecon, kiun mi atendis. La kaverno estis tute
malplena, kaj mankis signoj de lastatempa logxateco. La aperturo
estis relative malgranda, tiel ke per konsiderinda penado mi sukcesis
alporti rokegon el la valo malsupre, kiu tute baris gxin.
Tiam mi reiris al la valo por preni brakplenon da herbo, kaj dum tiu
marsxo mi havis la bonsxancon faligi ortopion, kio estas la malgranda
cxevalo de Pelucidaro, eta besto proksimume tiel granda kiel
terhundo, abunda en cxiuj partoj de la interna mondo. Tiel, kun
mangxajxo kaj litajxo, mi reiris al mia logxejo, kie post mangxo de
nekuirita viando, al kio mi estis nun jam alkutimigxinta, mi trenis
la rokegon antaux la enirejon kaj volve ekkusxis sur lito el
herbo--nuda, pratempa kavernulo, tiel sovagxe primitiva kiel miaj
historiaj prapatroj.
Mi vekigxis ripozinta, sed malsata, kaj pusxinte la rokegon flanken,
mi elrampis sur la etan rokozan kornicon, kiu estis mia kvazauxa
antauxdoma portiko. Antaux mi etendigxis malgranda, sed bela valo,
tra kies centro klara kaj glimbrilanta rivero serpentumis al interna
maro, kies blua akvo apenaux videbligxis inter la du montocxenoj,
kiuj brakumis cxi tiun etan paradizon. La suprajxoj de la aliflankaj
montetoj estis verdaj pro vegetajxoj, kaj granda arbaro vestis ilin
gxis la bazoj de la rugxaj, flavaj kaj kuproverdaj altegaj apikajxoj,
kiuj estis iliaj pintoj. La valo mem estis tapisxita de denskreska
herbo, dum tie kaj aliloke areoj kun sovagxaj floroj estigis grandajn
buntomakulojn sur la fona verdo.
La fundon de la valo punktis aretoj de palmecaj arboj--plej ofte po
tri aux kvar. Antilopoj staris sub ili, dum aliaj furagxis for de la
arboj aux gracie vagis al proksima transvadejo por trinki. De tiu
belega besto estis kelkaj specioj, el kiuj la plej majesta iom
similis al la giganta elando de Afriko, escepte de la spiralaj
kornoj, kiuj komplete kurbigxas malantauxen super la oreloj kaj plu
kurbigxas antauxen, sube, finigxante per akraj kaj estiminde grandaj
pintoj du futojn antaux la vizagxo kaj super la okuloj. Ilia grandeco
memorigis pri tiu de purrasa herforda virbovo, sed ili estis tre
lertpasxaj kaj rapidaj. Pro la largxaj flavaj strioj sur la
malhelkasxtane koloritaj feloj, mi prenis ilin por zebroj, kiam mi
ilin unuafoje vidis. Entute, ili estas admirindaj bestoj, kiuj
aldonis perfektigan efekton al la stranga kaj bela pejzagxo sternita
antaux mia nova hejmo.
Mi jam decidis fari el la kaverno mian sidejon, kaj uzante gxin kiel
bazon, fari lauxsisteman esploradon de la cxirkauxa tereno, sercxante
la landon Sari. Unue mi finmangxis la restajxon de la kadavro de la
ortopio, kiun mi mortigis antaux mia lasta dormo. Poste mi kasxis la
Grandan Sekreton en profunda fendo en la malantauxo de mia kaverno,
rulis la rokegon antaux mian pordon, kaj kun miaj pafarko, sagoj,
glavo kaj sxildo, mi grimpis malsupren en la pacan valon.
La pasxtantaj gregoj movigxis flanken, kiam mi ilin trapasis, plej
multe la etaj ortopioj, kiuj montris la plej grandan malfidon,
galopante ekster dangxeron. Cxiuj bestoj cxesis mangxi, kiam mi
proksimigxis, kaj movigxinte al loko, kie ili sentis sin ekster
dangxero, ili staris kaj ekzamenis min per seriozaj okuloj kaj
etenditaj oreloj. Unufoje, unu el la maljunaj virantilopoj el la
striohava speco malaltigis sian kapon kaj kolere mugxis--ecx farante
kelkajn pasxojn en mia direkto, tiel ke mi kredis lin sturmonta; sed
post mia preterpaso, li dauxrigis mangxi, kvazaux nenio lin gxenis.
Cxe la malsupera ekstremo de la valo mi preterpasis kelkajn tapirojn,
kaj trans la rivero mi vidis grandan sadokon, la enorman dukornan
praulon de la nuntempa rinocero. Cxe la fino de la valo, la krutajxoj
maldekstraflankaj pluiris gxis la maro, tiel, ke por ilin
cxirkauxpasi kiel mi deziris, necesis suprengrimpi ilin por sercxi
kornicon, laux kiu mi povus dauxrigi mian vojagxon. Cxirkaux kvindek
futojn de la bazo, mi atingis elstarajxon, kiu prezentis naturan
vojon cxe la fronto de la krutajxo, kaj mi gxin sekvis super la maro
al la fino de la krutajxo.
Tie, la elstarajxo rapide deklivis al la supro de la
krutajxoj--evidentis, ke la tavolo, kiu formis gxin, suprenpusxigxis
tiel krutdeklive, kiam naskigxis la montoj malantaux gxi. Dum mi
zorge grimpis supren laux la deklivo, subite tiris mian atenton
supren ia stranga siblo, kaj io, kio similis svingegadon de flugiloj.
Kaj je la unua ekrigardo, trafis miajn teruroplenajn okulojn la plej
timinda afero, kiun mi iam vidis, ecx en Pelucidaro. Gxi estis
giganta drako, kian oni bildigas en la legendoj kaj fabeloj de Teraj
popoloj. Gxia grandega korpo estis lauxsxajne kvardek futojn longa,
dum la verpertecaj flugiloj, kiuj sxvebigis gxin meze de la aero,
etendigxis plenajn tridek futojn. Gxiaj plene malfermitaj makzeloj
estis armitaj per longaj, akraj dentoj, kaj gxiaj piedoj posedis
terurajn ungegojn.
La sibla sono, kiu unue altiris mian atenton, produktigxis el gxia
gorgxo, kaj sxajnis esti direktita al io preter kaj sub mi, kion mi
ne povis vidi. La elstarajxo, sur kiu mi staris, abrupte finigxis
kelkajn pasxojn antauxe, kaj kiam mi atingis la finon, mi vidis tion,
kio kauxzis la eksciton de la reptilio.
Iam en pasinteca epoko, tertremo kreis terfendon tiuloke, tiel ke
antaux la loko, kie mi staris, la tertavoloj forglitis dudek futojn
suben. Rezulte, la dauxrigo de mia elstarajxovojo kusxis dudek futojn
sub mi, kie gxia fino estis tiel abrupta kiel la fino, kie mi staris.
Kaj tie, lauxsxajne haltigita en sia fugxo pro la negrimpebla
rompigxo en la elstarajxo, staris la atakcelo de la kreitajxo--junulino
timkauxranta sur la mallargxa kornico, kun la vizagxo profundigita en
siaj brakoj, kvazaux por elfermi el sxia vidado la timindan morton,
kiu sxvebis tuj super sxi.
La drako rondflugis pli malalten, kaj sxajnis pretigxi por alsagi
sian predon. Mi ne povis perdi tempon; estis apenaux momento por ecx
pesi miajn sxancojn kontraux la terure armita bestego; sed la vido de
tiu timigita junulino sub mi elvokis cxion plej bonan en mi, kaj mia
instinkto protekti la alian sekson, kiu versxajne egalis la
instinkton de memprotekto cxe la prahomoj, tiris min kiel magneto al
la flanko de la junulino.