boaton gxis la akvo kaj sxovi gxin for de la akvobordo. Mia
travivajxo kun Jxa instruis min, ke se mi sxtelu la pirogon de
aliulo, mi faru tion rapide kaj mi hastu meti distancon inter mi mem
kaj gxia posedanto.
Estis evidente, ke mi eliris sur la alia flanko de la insulo, tiu
flanko, cxe kiu Jxa kaj mi eniris gxin, cxar mi tute ne povis vidi la
cxefteron. Longe mi cxirkauxremis la bordon, kvankam je konvena
distanco de gxi, gxis kiam mi ekvidis la cxefteron en la malproksimo.
Vidinte gxin, mi rapidis direkti mian vojon al gxi, cxar delonge mi
estis rezoluta, ke mi reiros al Futra kaj refoje malliberigxos por
esti denove kun Perry kaj Gak la Vila.
Mi opiniis min sxtipkapulo, ke mi siatempe entreprenis fugxi sola,
des pli, cxar ni jam havis bone trapensitajn planojn por fugxi kune
al la libereco. Mi sciis, kompreneble, pri la granda malversxajno de
sukceso en nia projektita entreprenajxo, sed mi sciis, ke mi neniam
povos eksxati la liberecon sen Perry, tiel longe kiel li vivos, kaj
mi sciigxis, ke la ebleco retrovi lin estas malpli ol eta.
Se Perry mortus, mi volonte luktus per mia forto kaj intelekto
kontraux la sovagxa pramondo, en kiu mi trovigxis. Mi povus logxi
kiel ermito en iu sxtonplena kaverno, gxis mi trovus manieron por
ekipi min per la krudaj armiloj de la sxtonepoko, kaj poste mi
komencus la sercxon je sxi, kies imago nun konstante akompanis min
dum la maldormaj horoj, kaj kiu estis la cxefa kaj amata temo de miaj
songxoj.
Sed se mi ne malpravis, Perry vivis ankoraux, kaj estis mia devo kaj
volo denove esti kun li, por ke ni kune alfrontu la dangxerojn kaj
sortoturnigxojn de la kurioza mondo, kiun ni eltrovis. Kaj ankaux
Gak, tiu granda, hirta viro ekokupis lokon en la koro de ni ambaux.
Eble kruda, ankaux brutala, se jugxi lin tro strikte laux la normoj
de la kaduka civilizo de la dudeka jarcento, sed tamen li estis
nobla, digna, kavalireca kaj aminda.
La hazardo portis min al gxuste tiu plagxo, sur kiu mi trovis la
pirogon de Jxa, kaj post nelonge mi suprengrimpis la krutan bordon,
retrospurante mian vojon el la ebenajxo de Futra. Sed mi ekhavis
problemon, kiam mi eniris la kanjonon trans la altajxo, cxar tie mi
trovis, ke kelkaj padoj interkrucigxas tie, kie mi transiris la
akvofluan dislimon, kaj mi tute ne kapablis rememori, kiun mi uzis.
Mi povis nur elekti hazarde, do mi ekiris laux tiu vojo, kiu sxajnis
plej facile irebla, kaj tiumaniere mi faris la saman eraron, kiun
multaj el ni faras, elektante vojon, kiun sekvi en nia vivo, kaj
denove mi lernis, ke ne cxiam plej konvenas preni la vojon de malplej
granda rezisto.
Post ok mangxoj kaj du dormoj, mi konvinkigxis, ke mi estas sur la
malgxusta vojo, cxar inter Futra kaj la interna maro mi la antauxan
fojon tute ne dormis kaj nur unufoje mangxis. Retropasxi al la supro
de la akvodislimo kaj esplori alian kanjonon sxajnis la sola solvo de
mia problemo, sed subita largxigxo kaj ebenigxo de la kanjono tuj
antaux mi ekauxguris, ke gxi baldaux elkondukos sur ebenan terenon,
kaj forte tirite de la esplorista urgxo, mi decidis antauxeniri
kurtan distancon, antaux ol retroiri.
La posta turnigxo de la kanjono kondukis min al gxia elirejo, kaj
antaux mi mi vidis mallargxan ebenajxon, kiu etendigxis gxis la
oceano. La dekstra flanko de la kanjono etendigxis gxis la akvorando,
kaj la valo kusxis maldekstre, poiome deklivanta gxis la maro, kie
gxi estigis largxan, ebenan plagxon.
Aroj de strangaj arboj punktis la pejzagxon tie kaj aliloke, preskaux
gxis la akvorando, kaj grandaj arboj kaj filikoj kreskis inter ili.
Jugxante laux la plantoj, mi konvinkigxis, ke la tereno inter la
oceano kaj la antauxmontetoj estas marcxa, kvankam tuj antaux mi gxi
sxajnis seka gxis la sabla strio, sur kiu la maro ondis antauxen kaj
reen.
La scivolemo motivis min marsxi al la plagxo, cxar la vidajxo estis
tre bela. Dum mi preteriris la densan kaj implikitan vegetajxaron de
la marcxo, mi opiniis vidi movigxeton inter la filikoj maldekstre,
sed kvankam mi haltis momenton por rigardi, gxi ne ripetigxis, kaj se
vere io kasxigxis tie, miaj okuloj ne povis trapenetri la densan
vegetajxaron por rekoni gxin.
Poste mi staris sur la plagxo kaj spektis la ampleksan kaj
solecigantan maron, sur kies neallogan surfacon ankoraux neniu homo
auxdacis elnavigi por eltrovi la ekzotikajn kaj misterajn landojn,
kiuj kusxis transe, aux la mirindajxojn, ricxajxojn kaj aventurojn,
kiujn gxiaj nevideblaj insuloj tenis. Kiaj sovagxaj popoloj, kiaj
ferocaj kaj fortaj bestoj en gxuste tiu momento rigardis la albatadon
de gxiaj ondoj al gxia transa bordo! Gxis kie gxi etendigxis? Perry
diris al mi, ke la maroj de Pelucidaro estas malgrandaj, kompare kun
tiuj de la ekstera mondo, sed tamen cxi tiu granda oceano eble
etendigxis milojn da mejloj. Dum nekalkuleblaj epokoj gxi jam
kirligxis lauxlonge de siaj sennombraj mejloj da marbordo, restante
gxis hodiaux, malgraux cxio, tute nekonata, escepte de la strio
videbla de sur gxiaj plagxoj.
La fascino de spekulativado igxis en mi tre forta. Estis, kvazaux mi
estus retransportita al la praepoko de nia propra ekstera mondo, por
rigardi gxiajn landojn kaj marojn, tutajn epokojn antaux ol homoj
movigxadis sur ili. Jen nova mondo, tute virga. Gxi alvokis min
esplori. Mi revadis pri la ekscito kaj aventuro atendonta min, se nur
Perry kaj mi povos fugxi de la maharoj, kiam ia cirkonstanco,
versxajne mallauxta sono, tiris mian atenton al mia dorsa flanko.
Dum mi turnigxis, abstraktaj meditoj pri romantiko, aventuroj kaj
eltrovoj forflugis vid-al-vide al la konkreta enkorpigxo de cxiuj
tri, kiun mi vidis ataki.
Granda, sxlima amfibio gxi estis, kun bufeca korpo kaj la fortaj
makzeloj de aligatoro. Gxia enorma korpo sxajnis pezi tunojn, sed
tamen gxi movigxis rapide kaj senbrue miadirekte. Cxe unu flanko
estis la krutajxo, kiu etendigxis de la kanjono en la maron, cxe la
alia flanko la timinda marcxo, el kiu la bestego sxteliris al mi,
malantauxe kusxis la granda, nemapita maro, kaj antaux mi, en la mezo
de la mallargxa vojo, kiu kondukus al rifugxo, staris tiu granda
monto de terura kaj minacanta karno.
Unusola ekrigardo al la kreitajxo suficxis por certigi min, ke
mi staras antaux unu el tiuj delonge malaperintaj, praepokaj
bestoj, kies fosiliaj postrestajxoj troveblas en la krusto de
la ekstera mondo, kiuj devenas ecx jam el la triasa epoko, granda
labirintodono[17], kaj aliflanke mi, nearmita, kaj escepte de
zontuko, tiel nuda kiel cxe mia naskigxo. Mi povis imagi, kion
sentis mia unua praulo en tiu fora, fruepoka tago, kiam li renkontis
unuafoje la teruran antauxulon de la besto, kiu pusxis min en
senelirejon apud la maltrankvila, mistera maro.
Sendube li forfugxis, cxar alie mi estus nek en Pelucidaro nek
aliloke, kaj tiumomente mi deziris, ke li estu dotinta min, inter la
diversaj atributoj, kiujn mi supozeble heredis de li, per la specifa
apliko de la memprotekta instinkto, kiu savis lin de la sorto, kiu
sxajnis trafonta min en tiu tago.
Rifugxi en la marcxon aux en la oceanon estus kiel salti en kusxejon
de leonoj por savi sin de unu leono ekster gxi. Kaj la maro kaj la
marcxo estis sendube plenaj de tiuj muskolozaj, karnomangxantaj
amfibioj, kaj se ne, tiu, kiu minacis min, povus cxasi min egale
facile en la maron aux en la marcxon.
Sxajnis, ke mi povos fari nenion, krom stari inerte kaj atendi la
morton. Mi pensis pri Perry--kaj kiel li scivolemos pri mia sorto. Mi
pensis pri miaj amikoj de la ekstera mondo kaj kiel ili pluvivados en
kompleta nescio pri la eksternorma kaj teruracxa sorto, kiu trafis
min, ne divenante la alimondan medion, en kiu okazis la timinda
agonio de mia estingigxo. Pensinte tion, mi ekkomprenis, kiel
sensignifa por la vivo kaj felicxo de la mondo estas la ekzisto de iu
ajn unuopulo. Oni povas perei sen ecx momenta averto, kaj dum unu
kurta tago la amikoj de la mortinto priparolos lin per dampita vocxo.
La postan matenon, dum la unua vermo laboradas por kontroli la
konstruon de la cxerko, la amikoj ekludas je golfo, suferonte pli
grandan cxagrenon pro mistrafita pilko, ol ili sentis afliktigxon pro
la tro frua--el la konjektebla vidpunkto de la mortinto--pereo.
La labirintodono nun proksimigxis pli malrapide. Gxi sxajnis
kompreni, ke fugxi al mi ne eblis, kaj mi pretus jxuri, ke gxia
granda, dentegoza makzelparo ridetis, kiam gxi plezure pritaksis mian
situacion, aux cxu eble gxi ridetis pro la atendata sukoplena
frandajxo, kiu baldaux pulpigxos inter tiuj elstarantaj dentoj.
Li estis proksimume kvindek futojn for, kiam mi auxdis vocxon voki
min el la direkto de la krutajxo maldekstre de mi. Mi rigardis kaj
preskaux gxojkriis pro la vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, cxar tie
staris Jxa kaj verve mangestadis, urgxante min forkuri al la bazo de
la krutajxo.
Mi tute ne kredis, ke mi kapablos eskapi la monstron, kiu elektis min
por sia matenmangxo, sed mi almenaux ne mortus sola. Homaj okuloj
rigardus mian finon. Ne tre trankviliga afero, mi supozas, sed mi
cxerpis iomete da komforto el la pripenso pri tio.
Kuri sxajnis ridinde, precipe al tiu apika kaj ne surgrimpebla
krutajxo, sed mi tamen kuris, kaj dum tio mi vidis Jxa grimpi
malsupren sur la apika rokaro, tiel lerte kiel simio, tenante sin je
malgrandaj elstarajxoj kaj je la fortikaj grimpoplantoj tie kaj tie
enradikigxintaj.
La labirintodono evidente pensis, ke Jxa alvenas por duobligi lian
porcion de homa viando, do li ne rapidis cxasi min al la krutajxo,
por ne fortimigi la alian frandajxon. Anstataux tio, li nur
posttrotetis min.
Proksimigxante al la bazo de la krutajxo, mi ekvidis, kion Jxa
intencas, sed mi dubis, ke tio finigxos sukcese. Li jam alvenis gxis
dudekfuta alteco super la bazo, kaj tie, tenante sin per unu mano je
roka egxo kaj malfirme apogante la piedojn sur kelkaj arbustetoj,
kiuj elkreskis el la solida roko, li suben mallevis la pinton de sia
longa lanco, gxis gxi pendis ses futojn super la tero.
Suprengrimpi per tiu maldika stango sen fortiri Jxa, kio ja
rezultigus por ni ambaux tiun pereon, de kiu la kuprulo provis gxuste
savi min--tio sxajnis neeblajxo, kaj proksimigxante al la lanco, mi
diris al li tion, kaj ke mi ne volos riski lian vivon per la provo
savi mian.
Sed li insiste asertis scii, kion li faras, kaj ke li mem ne estas en
dangxero.
"_Vi_ estas en dangxero, cxar se vi ne movigxos multe pli rapide ol
nun, la _sitiko_ atingos vin kaj retiros vin, antaux ol vi ecx je
duono suprengrimpos la lancon--se gxi bauxmos, gxi povos tre facile
atingi vin ie ajn sub mia pozicio."
Nu, mi opiniis, ke Jxa devas scii, kion li faras, do mi ekkaptis la
lancon kaj ekgrimpis al la rugxulo per plejebla rapido, kiu tamen
malsimilis al tiu de miaj simiaj prauloj. Mi supozas, ke la
debilcerba sitiko--kiel Jxa nomis gxin--subite ekkomprenis nian
intencon, kaj ke gxi perdos sian mangxon, anstataux havi la esperatan
duoblan porcion.
Kiam gxi vidis min suprengrimpi per la lanco, gxi ellasis siblon, kiu
preskaux tremigis la teron, kaj per mirinda rapido kuratakis min. Nun
mi atingis la supron de la lanco, aux pli gxuste, preskaux atingis.
Post pliaj ses coloj mi povus ekkapti la manon de Jxa, sed tiam mi
sentis subitan tiregon de sube, kaj per timplena okulumo malsupren mi
ekvidis la fortajn makzelojn de la monstro fermigxi cxirkaux la akra
pinto de la armilo.
Mi haste penegis atingi la manon de Jxa, kaj la sitiko faris fortegan
tiron, kiu preskaux deskuis Jxa de sur lia malfirma alteno sur la
roka egxo. La lanco glitis el liaj fingroj, kaj ankoraux tenante
gxin, mi plongxis la piedojn antauxe al mia mortigonto.
Sxajnas, ke gxuste kiam gxi sentis la lancon gliti el la fingroj de
Jxa, la bestego apertis siajn makzelojn por kapti min, cxar kiam mia
falo cxesis, mi ankoraux tenis min je la malakra ekstremo de la
armilo, kaj la pinto ankoraux restis en gxia busxo. Montrigxis, ke la
akra pinto tute trapikis gxian malsupran makzelon.
Pro la doloro gxi klakfermis sian busxon. Mi falis sur gxian nazon,
perdis mian altenon al la lanco, ruligxis lauxlonge de gxiaj vizagxo
kaj kapo, trans gxia nuko sur gxian largxan dorson, kaj de tie mi
falis teren.
Momenton post la alterigxo mi restarigxis kaj frenezece kuris al la
pado, sur kiu mi eniris tiun malbenitan valon. Unu transsxultra
rigardo vidigis al mi la sitikon frapadi la lancon pikitan tra gxia
malsupra makzelo, kaj gxi estis tiel okupita per tio, ke mi jam
gajnis rifugxon sur la supro de la krutajxo, kiam gxi denove pretis
postcxasi.
Ne povante percepti min perokule en la valo, gxi siblante galopis en
la altkreskan plantaron de la marcxo, kaj tie mi laste vidis
gxin.
Subnoto
[17] prabesto-specio.
10-a cxapitro
EN FUTRA DENOVE
Mi rapidis al la rando de la krutajxo super Jxa kaj helpis lin atingi
firman piedotenon. Li rifuzis auxskulti, kiam mi dankesprimis pro lia
preskaux abortinta provo savi min.
"Mi rezignis pri vi kaj taksis vin perdita, kiam vi falis en la
maharan templon," li diris, "cxar ecx mi ne povis savi vin el iliaj
manoj. Do vi povas imagi mian miron, kiam mi vidis pirogon tiritan
sur la plagxon de la cxeftero kaj trovis tie gxuste vian piedspuron
sur la sablo.
"Mi tuj ekiris sercxi vin, sciante, ke vi estas tute senarmila kaj
sendefenda kontraux la multaj embuskantaj dangxeroj sur la cxeftero,
ne nur sovagxaj bestoj kaj rampuloj, sed ankaux homoj. Mi tute facile
postspuris vin gxis cxi tie. Mi alvenis tre gxustatempe."
"Sed kial vi faris gxin?", mi demandis, konsternita pro tiu amika ago
fare de viro el alia mondo kaj de malsama raso kaj koloro.
"Vi savis mian vivon," li respondis, "kaj de tiam estas mia devo
protekti kaj amike trakti vin. Mi ne estus vera mezopo, se mi evitus
mian evidentan devon--en cxi tiu okazo estis plezuro, cxar mi sxatas
vin. Eble vi venu vivi kun mi. Vi igxos membro de mia tribo. Cxe ni
la cxasajxo kaj fisxoj plej abundas, kaj vi povos elekti virinon el
la plej belaj de Pelucidaro. Cxu vi venos?"
Tiam mi rakontis al li pri Perry kaj Dian la Bela, kaj ke mia unua
devo estas al ili. Nur poste mi revenos viziti lin--se nur eblos
retrovi lian insulon.
"Estas facile, amiko," li diris. "Vi nur iru al la bazo de la plej
alta monto en la Montoj de la Nuboj. La rivero tie fluas al la
Lural-az. Rekte trans la busxo de la rivero vi vidos tri grandajn
insulojn, pro malproksimo apenaux distingeblajn, kaj la plej
maldekstra, kiam oni rigardas de la busxo de la rivero, estas Anorok,
kie mi regas la tribon Anorok."
"Sed kiel mi trovos la Montojn de la Nuboj?", mi demandis.
"Lauxdire ili estas videblaj el duono de Pelucidaro," li respondis.
"Kiel granda estas Pelucidaro?", mi demandis, scivola, kian teorion
tiuj primitivuloj havas pri la formo kaj konsisto de sia mondo.
"La maharoj asertas gxin sfera, kiel la interno de tola-sxelo", li
klarigis, "sed tio estas ridinda, cxar se vera, ni refalus, se ni
vojagxus en iu ajn direkto, kaj la tuta akvo de Pelucidaro fluus al
unu loko kaj dronigus nin. Ne, Pelucidaro estas tute plata kaj
etendigxas neniu-scias-gxis-kie cxiudirekte. Cxe la rando, kiel
raportis kaj pludiris al mi miaj prapatroj, estas granda muro, kiu
retenas la Teron kaj akvon de forfalo en la brulantan maron, sur kiu
flosas Pelucidaro; sed mi neniam iris tiel malproksimen de Anorok por
propraokule vidi tiun muron. Tamen, estas tute racie kredi tion vera,
dum enestas neniom da racio en la stulta kredo de la maharoj. Laux
ili, pelucidaranoj sur la kontrauxa flanko cxiam trovigxas
inversigitaj!", kaj Jxa eksplode ridis pri la nura ideo.
Klare videble, la homa popolo en la interna mondo ne multe evoluis
koncerne klerecon, kaj fonto de mizero estis la konstato, ke la
malbelaj maharoj tiom superas ilin. Mi primeditis, kiom da epokoj
Perry kaj mi bezonus por levi tiujn homojn el sia nescio, se trafus
nin tiu tasko.
Kaj tiam venis en mian kapon, ke tio estas favora okazo--ke mi povus
fari malgrandan komencon cxe Jxa, mia amiko, kaj per tio kontroli la
efikon de mia instruado al pelucidarano.
"Jxa," mi diris, "kion vi dirus, se mi informus vin, ke la mahara
teorio pri la formo de la mondo estas gxusta?"
"Mi dirus," li respondis, "ke vi aux estas stultulo aux prenas min
por stultulo."
"Sed Jxa," mi insistis, "se ilia teorio estas malgxusta, kiel vi
klarigas, ke mi povis trapasi la Teron de la ekstera krusto al
Pelucidaro. Se via teorio gxustas, ekzistas nur maro de flamoj sub
ni, en kiu neniu popolo povus vivi, sed mi venas el granda mondo tie,
plena da homoj, bestoj, birdoj kaj fisxoj en vastaj oceanoj."
"Vi logxas sur la suba flanko de Pelucidaro kaj cxiam marsxas kun la
kapo malsupre?", li rikanis. "Kaj se mi kredus tion, amiko, mi estus
vere freneza."
Mi klopodis klarigi al li la graviton, kaj per la ekzemplo de
faligita frukto mi ilustris la neeblecon, ke korpo falu de sur la
Tero en kiuj ajn cirkonstancoj. Li auxskultis tiel atenteme, ke mi
supozis fari veran impreson, tiel, ke naskigxas en li pensfadeno,
laux kiu li kondukigxos al parta ekkono de la vero. Sed mi eraris.
"Via propra ilustrajxo," li diris finfine, "pruvas la falsecon de via
teorio." El sia mano li faligis frukton al la tero. "Vidu," li diris,
"sen apogo, ecx tiu frukteto falas, gxis gxi trafas ion, kio haltigas
gxin. Se Pelucidaro ne estus subtenata sur la maro de flamoj, ankaux
gxi falus, kiel la frukto--vi pruvis gxin mem!" Li venkis tiufoje--mi
vidis tion en liaj okuloj.
La tasko sxajnis nefarebla, do mi rezignis pri gxi, almenaux
provizore, cxar kiam mi konsideris la necesan klarigon pri nia
sunsistemo kaj la universo, mi ekkomprenis la vanecon provi bildigi
al Jxa aux iu ajn alia pelucidarano la sunon, la lunon, la planedojn
kaj la sennombrajn stelojn. Kiuj naskigxis en la interna mondo,
konceptus tiajn aferojn tiel malbone, kiel niaj malfortaj mensoj
povas prezenti al si konceptojn kiel "spaco" kaj "eterneco".
"Nu, Jxa," mi diris, "egale, cxu ni marsxas kun la piedoj supre aux
malsupre, jen ni estas, kaj la plej grava demando ne estas, de kie ni
venis, sed kien ni iras nun. Mi estus tre dankema, se vi povus gvidi
min al Futra, kie mi redonos min en la manojn de la maharoj, por
ellabori kun miaj amikoj la fugxplanon, kiun la sagotoj interrompis,
kiam ili amasigis nin kaj pelis nin al la areno por spekti la punon
al la sklavoj, kiuj mortigis la gardiston. Prefere mi neniam estus
forlasinta la arenon, cxar miaj amikoj kaj mi eble jam nun
efektivigus nian fugxon, dum cxi tiu malfruigxo eble signifos
frakasigxon al niaj planoj, kies plenumigxo dependas de la plua dormo
de la tri maharoj kusxantaj en la kavo sub la konstruajxo, kie ni
estis malliberuloj."
"Vi volas reiri al kaptiteco?" kriis Jxa.
"Miaj amikoj estas tie," mi respondis, "krom vi, miaj solaj amikoj en
Pelucidaro. Kion alian mi faru en tiaj cirkonstancoj?"
Dum momento li meditis en silento. Tiam li malgaje balancis sian
kapon.
"Kuragxa homo kaj bona amiko devus tion fari", li diris, "sed gxi
sxajnas tute stulta, cxar la maharoj tutcerte kondamnos vin al morto
pro la forkuro, do vi plenumos nenion por viaj amikoj per reveno.
Neniam dum mia tuta vivo mi auxdis pri eksa malliberulo, kiu memvole
revenis al la maharoj. Nur malmultaj eskapas ilin, kvankam kelkaj
sukcesas, kaj tiuj preferus morti ol esti rekaptitaj."
"Mi ne vidas alian vojon, Jxa," mi diris, "kvankam mi certigas al vi,
ke mi preferus iri al Sxeolo pro Perry ol al Futra. Sed Perry estas
tro pia, ol ke mi iam versxajne devus savi lin el tiu loko."
Jxa demandis al mi, kio estas Sxeolo, kaj post kiam mi lauxpove
klarigis, li diris: "Vi parolas pri Molop-az, la flamanta maro sub
Pelucidaro. Cxiuj mortintoj, kiujn oni metas en la teron, iras tien.
Pecon post peco ilin forportas al Molop-az la demonetoj, kiuj logxas
tie. Ni scias tion, cxar kiam oni malfermas tombojn, la kadavroj
trovigxas aux parte aux tute forportitaj. Tial, ni anorokanoj metas
niajn mortintojn en altajn arbojn, kie la birdoj povas trovi ilin kaj
porti ilin pecon post peco al la Mortomondo super la Lando de Vasta
Ombro. Se ni mortigas malamikon, ni metas lian korpon en la teron,
por ke gxi iru al Molop-az."
Dum ni parolis, ni marsxadis supren tra la kanjono, per kiu mi
malsupreniris al la granda oceano kaj la sitiko. Jxa faris sian eblon
por persvadi min ne reiri al Futra, sed kiam li konstatis mian
nesxanceleblan intencon iri, li konsentis gvidi min al loko, de kiu
mi povos vidi la ebenajxon, kie kusxas la urbo. Mi miris trovi tute
mallonga la distancon ek de la plagxo, kie mi retrovis Jxa. Mi
evidente malsxparis multe da tempo, sekvante la kurbigxojn de
serpentuma kanjono, dum trans la altajxo kusxis Futra, al kiu mi
sxajne plurfoje proksimigxis.
Kiam ni atingis la verton de la altajxo kaj ekvidis la granitajn
pordegoturojn, nur punktojn sur la florplena ebenejo malsupre, Jxa
lastfoje penis persvadi min rezigni pri mia freneza celo kaj reveni
kun li al Anorok, sed mia decido restis firma, do li fine adiauxis
min, plene certa, ke li rigardas min la lastan fojon.
Mi bedauxris disigxi de Jxa, cxar mi jam tre forte amikigxis kun li.
Kun lia kasxita urbo sur la insulo Anorok kiel bazo kaj liaj sovagxaj
militistoj kiel eskorto, Perry kaj mi povus fari multe da esplorado,
kaj mi esperis poste reiri al Anorok, se nia fugxplano sukcesus.
Sed restis unu gravega afero unue farenda--almenaux por mi la plej
grava afero--trovi Dian la Bela. Mi volis senkulpigi min pro la
insulto, kiun mi pro nescio faris al sxi, kaj mi volis, nu, mi volis
revidi sxin kaj esti kun sxi.
Laux la montodeklivo mi malsupreniris sur la ravan florkampon kaj
transiris la ondantan pejzagxon al la senombraj obeliskoj, kiuj
gardas la vojojn al la subtera Futra. Kvaronan mejlon de la plej
proksima enirejo, min ekvidis la sagota gardistaro, kaj kvar el la
gorilohomoj fulmrapide sturmis al mi.
Kvankam ili minacis per siaj lancoj kaj kriis kiel sovagxuloj, mi
tute ne atentis ilin kaj trankvile plumarsxis al ili, kvazaux
nekonscia pri ilia ekzisto. Mia konduto efikis al ili gxuste laux
miaj esperoj, cxar kiam ni interproksimigxis, ili cxesigis sian
sovagxan kriadon. Ili evidente atendis, ke vidinte ilin, mi tuj
turnigxos kaj forkuros, tiel donante al ili tion, kion ili plej
sxatis: movigxantan celobjekton, al kiu jxeti siajn lancojn.
"Kion vi faras cxi tie?" kriis unu, kiu poste rekonis min. "Ho! Estas
la sklavo, kiu pretendas esti el alia mondo--kaj kiu fugxis, kiam la
dago amokis en la amfiteatro. Sed kial vi revenis, post via sukcesa
fugxo?"
"Mi ne 'fugxis'," mi respondis. "Mi forkuris nur por eviti la dagon,
kiel aliaj, kaj venis en longan montpasejon, konfuzigxis kaj perdis
la vojon en la antauxmontetoj ekster Futra. Kaj nur nun mi trovis la
revenan vojon."
"Kaj vi revenas libervole al Futra!" ekkriis unu gardisto.
"Al kiu alia loko mi iru?" mi demandis. "Mi estas fremdulo en
Pelucidaro kaj ne konas alian lokon ol Futra. Kial mi ne dezirus esti
en Futra? Cxu oni ne bone nutras kaj bone traktas min? Cxu mi ne
estas felicxa? Kiu povus deziri pli bonan sorton?"
La sagotoj gratis al si la kapon. Cxio cxi estis io nova por ili, do,
cxar ili estis nur stultaj brutoj, ili kondukis min al siaj mastroj,
kiuj laux ili pli kompetente solvos la enigmon de mia reveno, cxar
por ili mem gxi restis ankoraux enigmo.
Mi diris tion al la sagotoj por kasxi la spuron de mia fugxplano. Se
ili kredus min suficxe kontenta pri mia sorto en Futra por libervole
reveni post tiel bonega ebleco eskapi de ili, ili ne kredus, ecx dum
momento, ke mi okupigxos pri la arangxado de denova fugxo tuj post
mia reveno al la urbo.
Do ili kondukis min antaux sxliman maharon, kiu tenis sin sur sxlima
roko en la granda cxambro, kiu estis gxia oficejo. Per siaj fridaj
reptiliaj okuloj la estajxo sxajnis trabori la maldikan plakon de mia
trompado kaj legi miajn plej intimajn pensojn. Gxi atentis la
historion, kiun la sagotoj diris pri mia reveno al Futra, rigardante
la lipojn kaj fingrojn de la gorilohomoj dum la rakontado. Poste gxi
pridemandis min pere de unu sagoto.
"Vi diras, ke vi revenis al Futra memvole, cxar vi kredas vin pli
sekura cxi tie ol aliloke--cxu vi ne scias, ke vi povus cxiam ajn
esti selektita por perdi vian vivon en la intereso de la avanaj
sciencaj esploroj, pri kiuj niaj kleruloj dauxre okupigxas?"
Mi nenion sciis pri tia afero, sed mi opiniis plej sagxe, ke mi ne
konfesu tion.