suno--tute malsama suno, kiu jxetas sian eterne tagmezan brilegon sur
la suprajxon de la interna mondo. Rigardu gxin nun, David--se vi
povas vidi gxin el la pordo de cxi tiu domo--kaj vi vidos gxin
ankoraux en la centro de la cxielo. Ni estas cxi tie jam de multaj
horoj--kaj ankoraux estas tagmeze."
"Kaj tamen estas tre simple, David. Iam la Tero estis nebula maso.
Gxi malvarmigxis, kaj dum la malvarmigxo gxi malgrandigxis. Fine,
maldika terkrusto de solidajxo formigxis sur gxia ekstera
suprajxo--ia sxelo, sed interne de la sxelo estis parte fandita
materio kaj vaste dilatitaj gasoj. Kaj kio okazis dum la konstanta
malvarmigxo? La centrifuga forto jxetis la erojn de materio el la
nebuleca centro al la krusto, tuj kiam ili farigxis solidaj. Oni
vidas la praktikan aplikon de la sama principo cxe la moderna
senkremigatoro. Post iom da tempo restis en la grandega, vaka interno
nur malgranda, supervarmega kerno de gasa materio, kiun postlasis la
maldilatigxo de la malvarmigxantaj gasoj. La el cxiuj direktoj egala
gravita altiro de la solida krusto fikse tenis tiun luman kernon cxe
la preciza centro de la Tero. Al cxiu parto de la interna mondo
egale, gxi radias sian cxiam tagmezan lumon kaj brulan varmegon."
"Sxajnas, ke la interna mondo suficxe malvarmigxis por vivteni
animalan vivon nur longajn epokojn post la apero de vivo sur la
ekstera krusto, sed la familiaraj formoj de animala kaj planta vivo,
kiujn ni vidis cxi tie, evidentigas, ke funkcias la samaj fortoj
ankaux cxi tie. Prenu ekzemple la grandan beston, kiu atakis nin.
Eksterdube, gxi estas similulo de la megaterio el la postpliocena
epoko de la ekstera krusto, kies fosiliigxintan skeleton oni trovis
en Suda Ameriko."
"Sed la groteskaj arbaruloj?" mi insistis. "Certe ili ne havas
similulojn el la historio de la Tero."
"Kiu povus diri?" li respondis. "Tiu specio povus esti kvazauxa
cxenero inter la simioj kaj la homoj, kies postrestajxoj cxiuj
neniigxis en la sennombraj tertremoj, kiuj konvulsiigis la eksteran
kruston, aux gxi povus esti nur la rezulto de iom alispeca
evolucio--ambaux estas tute eblaj."
Pluan konjektadon interrompis la apero de kelkaj el niaj kaptintoj
antaux la enirejo de la dometo. Du el ili envenis kaj eltrenis nin.
La dangxeraj vojetoj kaj la cxirkauxaj arboj estis plenaj je nigraj
simiohomoj kaj iliaj inoj kaj idoj. Ecx ne unu portis ian ornamajxon,
armilon aux vestajxon.
"Tre malalte evoluintaj," jugxis Perry.
"Sed suficxe alte por kauxzi grandan cxagrenon al ni," mi respondis.
"Kion ili intencas fari kun ni, laux via supozo?"
Ni eksciis nelonge poste. Kiel cxe nia vojagxo al la vilagxo, nin
kaptis kelkaj el la fortikaj estajxoj, kiuj forrapidigis nin tra la
arbosuproj, dum cxirkaux ni kaj malantaux ni kuradis babilanta,
ridetanta hordo da lertmovaj nigraj simiohomoj.
Dufoje mispasxis miaj portantoj, kaj mia koro ekcxesis bati, kiam ni
ekplongxis al tuja morto cxe la mortaj brancxamasoj malsupre. Sed
ambauxfoje, tiuj lertaj, potencaj vostoj etendis sin kaj trovis
apogajn brancxojn, kaj nek unu el ili ecx iom malfirmigis sian tenon
al mi. Efektive, sxajnis, ke tiuj okazajxoj gxenis ilin neniom pli,
ol frapi la piedfingron cxe stratkrucigxo gxenus homon de la ekstera
mondo; ili nur eligis rideksplodon kaj rapidis antauxen kun mi.
Dum longa tempo ili dauxrigis tra la arbaro--dum kiom da tempo, mi ne
povis diveni, cxar mi ankoraux lernadis tion, kion mia menso pli
poste tre klare ekkomprenis: ke la tempo tuj cxesas esti faktoro,
kiam malaperas rimedoj por mezuri gxin. Ni ne plu havis niajn
brakhorlogxojn kaj ni vivadis sub senmova suno.
Jam estis al mi malfacile kalkuli la tempon, kiu pasis, de kiam ni
trarompigxis en la internan mondon. Pasis eble horoj, eble tagoj--kiu
povus diri tion en mondo de cxiama tagmezo! Laux la suno, pasis
neniom da tempo--sed mi taksis, ke jam de kelkaj horoj ni trovigxas
en tiu bizara mondo.
Post iom da tempo ni eliris el la arbaro sur platan ebenajxon.
Mallongan distancon antaux ni staris kelkaj malaltaj, rokaj montetoj.
Niaj kaptintoj pelis nin al ili, kaj post mallonga tempo ili gvidis
nin tra mallargxa montpasejo en rondan valeton. Tie ili eklaboris,
kaj ni baldaux konvinkigxis, ke se ni ne mortos kiel okaze de romia
festotago, io alia tamen mortigos nin. La konduto de niaj kaptintoj
tuj sxangxigxis, kiam ili eniris la naturan arenon inter la rokozaj
montetoj. Cxesis ilia ridado. Minaca krueleco vidigxis sur iliaj
bestaj vizagxoj--elbusxigitaj dentegoj minacis nin.
Oni metis nin en la centron de la amfiteatro, kaj la mil simiohomoj
formis grandan rondon cxirkaux ni. Tiam oni alportis luphundon--Perry
nomis gxin hienodono[9]--kaj oni liberigis la bestegon en la rondon
kun ni. Gxia korpo estis tiel granda kiel tiu de plenkreska dogo;
gxiaj kruroj estis mallongaj kaj potencaj; gxiaj makzeloj estis
largxaj kaj fortaj. Malhelaj, hirtaj haroj kovris gxiajn dorson kaj
flankojn, dum gxiaj brusto kaj ventro estis tute blankaj. Dum gxi
malrapide kaj minace alproksimigxis al ni, gxi prezentis aspekton tre
timigan, kun suprentiritaj lipoj, kio videbligas la terure grandajn
dentegojn.
Perry estis sur la genuoj, pregxanta. Mi klinigxis kaj prenis
sxtonon. Pro mia movigxo la besto iom retirigxis kaj komencis rondiri
cxirkaux ni. Evidente iu jam antauxe alcelis gxin per sxtonoj. La
simiohomoj dancis supren kaj malsupren, urgxante la beston antauxen
per sovagxaj krioj, gxis gxi fine vidis, ke mi ne jxetas, kaj atake
alkuris.
Cxe Andover[10] kaj poste cxe Yale[11], mi estis jxetisto cxe
venkantaj basbalaj teamoj. Kaj mia rapideco kaj mia celkapablo
sxajnis fakte eksterordinaraj, cxar la rekordo, kiun mi atingis dum
mia lasta kolegia jaro, estis tiel bona, ke unu el la plej prestigxaj
grandligaj teamoj[12] en Usono faris ofertojn al mi; sed ecx en la
plej malfacila situacio, kiun mi frontis en la pasinteco, mi ne
bezonis tiel precize celi kiel nun.
Kiam mi levis mian brakon por jxeti, mi regis miajn nervojn kaj
muskolojn absolute, kvankam la ridetantaj makzeloj pafigxis al mi per
terura rapideco. Kaj tiam mi jxetis, uzante por la jxeto cxiun uncon
de miaj pezo, forto kaj lerteco. La sxtono trafis la hienodonon rekte
sur la nazon kaj forte repusxis lin sur la dorson.
Sammomente, hxoro de kricxoj kaj hurloj levigxis el la spektantaro,
pro kio mi dum momento kredis, ke la kauxzo estas mia venko super
ilia cxampiono; sed mi baldaux konstatis mian eraron. Dum mi
rigardis, la simiohomoj forkuris cxiudirekte al la cxirkauxaj
montetoj, kaj tiam mi vidis la veran kauxzon de ilia maltrankviligxo.
Malantaux ili, amase pusxigxante tra la pasejo kondukanta en la
valon, venis svarmo de vilaj homoj--gorilecaj kreitajxoj armitaj per
lancoj kaj hakiletoj kaj portantaj longajn, ovalajn sxildojn.
Demonece ili atakis la simiohomojn, kaj la hienodono, jam denove
konscia kaj levigxinta, forfugxis de ili, hurlante pro timo. Rapidege
preterpasis nin la cxasantoj kaj cxasatoj, kaj la viluloj atentis nin
per nenio pli ol foja ekrigardo, gxis la areno tute vakigxis de la
antauxaj okupantoj. Tiam ili revenis al ni, kaj unu, kiu sxajne havis
auxtoritaton super ili, ordonis kunpreni nin.
Pasxinte el la amfiteatro sur la vastan ebenajxon, ni ekvidis
karavanon de gehomoj--homoj kiel ni--kaj unuafoje mia koro plenigxis
de espero kaj refaciligxo, tiom ke mi volis ekkrii pro eksplodanta
gxojo. Nu, ili fakte estis duonnudaj kaj sovagxaspekta bando, sed
almenaux laux la korpa formo ili precize similis al ni. Ili estis
neniel groteskaj aux hidaj, kiel la aliaj estajxoj de tiu kurioza kaj
konsterna mondo.
Sed post pliproksimigxo niaj koroj denove pezigxis, cxar ni trovis la
povrajn mizerulojn kuncxenitaj kol-al-kole en longa vico, kaj la
gorilohomoj estis iliaj gardistoj. Senceremonie ili katenis Perry kaj
min cxe la fino de la vico, kaj sen plia gxeno oni rekomencis la
interrompitan marsxadon.
Gxis tiu tempo ni estis viglaj pro ekscitigxo, sed nun la lacige
monotona longa marsxo trans la sunbakitan ebenajxon sentigis al ni
cxiujn turmentajn sekvojn de longa maldormo. Plu kaj plu ni senhalte
stumbladis antauxen sub tiu abomena tagmeza suno. Se ni falis, oni
spronpikis nin per akra lancpinto. Niaj kunkaptitoj ne stumblis. Ili
pasxadis antauxen fiere rektaj. Foje ili intersxangxis vortojn en iu
lingvo plena de unusilabajxoj. Ili estis noblaspekta raso, kun
belformaj kapoj kaj perfektaj korpoj. La viroj estis barbaj, altaj
kaj muskolozaj; la virinoj malpli grandaj kaj pli graciaj, kun loze
buklaj amasoj da korvnigraj haroj surkape. Ambaux seksoj havis
belproporciajn trajtojn. Ecx ne unu posedis vizagxon, kiun oni taksus
nebela sur la Tero. Ili ne portis ornamajxojn, sed pli poste mi
eksciis la kauxzon, nome, ke iliaj kaptintoj forprenis de ili cxion
valoran. Kiel vestajxon la virinoj portis robon faritan el ia
helkolora, makulhava felo, laux aspekto iom simila al la felo de
leopardo. Tion ili portis aux fiksita per leda rimeno al la talio
tiel, ke gxi pendis unuflanke gxis iom sub la genuo, aux ili portis
gxin pendanta gracie de unu sxultro. Iliajn piedojn vestis ledaj
sandaloj. La viroj portis zontukon el la felo de iu hirta besto, kies
longaj finajxoj pendis preskaux gxis la tero, antauxe kaj malantauxe.
Kelkfoje estis fiksitaj al tiuj finajxoj la ungegoj de la besto, de
kiu oni prenis la felon.
Niaj gardantoj, kiujn mi jam priskribis kiel gorilecajn homojn, estis
iom pli malpezaj ol goriloj, sed tamen ili estis fortegaj. Iliaj
brakoj kaj kruroj pli akordis al homaj proporcioj, sed hirtaj, brunaj
haroj kovris ilian tutan korpon, kaj iliaj vizagxoj estis same tiel
brutalaspektaj kiel tiuj de la kelkaj remburitaj specimenoj, kiujn mi
vidis en la muzeoj de la ekstera mondo.
Ilia sola nobliga trajto estis la alta disvolvigxo de la kapo super
kaj malantaux la oreloj. Tiurilate ili estis ne malpli homecaj ol ni.
Ilia vestajxo estis ia tuniko el malpeza sxtofo, kiu etendigxis gxis
la genuoj. Sub gxi ili portis nur zontukon el la sama sxtofo, dum ili
kovris siajn piedojn per la dika felo de iuspeca mamuto de tiu
interna mondo.
Cxirkaux iliaj brakoj kaj koloj pendis multaj ornamajxoj el
metalo--plejparte argxento--kaj sur iliaj tunikoj estis alkudritaj la
kapoj de etaj rampuloj, strange kaj artece arangxitaj. Ili parolis
inter si, dum ili marsxadis ambauxflanke de ni, sed en lingvo, kiun
mi perceptis diferenca de tiu, kiun uzis niaj kunkaptitoj. Kiam ili
alparolis tiujn, ili sxajnis uzi trian lingvon, pri kiu mi pli poste
eksciis, ke gxi estas jxargono simila laux la tipo al la pigxina
lingvo de cxina kulio.
Nek mi nek Perry havas klaran imagon pri la marsxita distanco. Ni
ambaux dormis jam dum multe da horoj, antaux ol oni haltis por
ripozi, kaj tiam ni falis teren por dormi plu. Mi diras "dum horoj,"
sed kiel oni mezuru la tempon, kie la tempo ne ekzistas! Kiam nia
marsxo komencigxis, la suno estis rekte super ni, kaj kiam ni haltis,
niaj ombroj direktigxis al la nadiro. Cxu pasis momento aux cxu
eterneco da Tera tempo? Neniu scias! Eble tiu marsxo okupis naux
jarojn kaj dek unu monatojn el la dek jaroj, kiujn mi pasigis en la
interna mondo, aux eble gxi plenumigxis en ono de sekundo--mi ne
scias. Sed unu aferon mi ja scias, kaj de kiam vi diris al mi, ke
pasis dek jaroj post mia foriro el la ekstera mondo, mi perdis cxian
respekton por la tempo--mi ekdubas, cxu gxi ecx ekzistas, krom en la
malfortaj, limigitaj mensoj de homoj.
Subnotoj
[9] specio de praaj predobestoj, "hienodentulo".
[10] urbeto en la nordorienta Usona sxtato Massachusetts havanta
plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.
[11] fama universitato en la sxtato Connecticut, unu el la plej
malnovaj en Usono.
[12] la plej eminentaj usonaj bazopilkaj teamoj apartenas al unu
el du "grandaj ligoj".
4-a cxapitro
DIAN LA BELA
Kiam la gardistoj vekis nin, ni estis multe pli fresxaj. Ili donis al
ni mangxajxon. Gxi konsistis el strioj de sekigita viando, sed gxi
donis al ni novajn viglon kaj forton, tiel ke nun ankaux ni marsxis
kun alte tenitaj kapoj kaj fiere pasxis. Almenaux mi tion faris, cxar
mi estis juna kaj fiera; sed la kompatinda Perry abomenis marsxi. Sur
la Tero mi ofte vidis lin voki taksion por transiri placon--nun li
pagis pro tio, kaj liaj maljunaj kruroj sxanceligxis tiel, ke mi
devis cxirkauxbraki lin kaj duone porti lin dum la cetero de tiuj
teruraj marsxoj.
Fine, la tereno komencis sxangxigxi, kaj ni forlasis la platan
ebenajxon kaj eniris majestan montaron el virga granito. La tropikajn
vegetajxojn de la malalta ebenajxo anstatauxis pli fortikaj
vegetajxoj, sed ecx cxi tie la efikoj de konstantaj varmo kaj lumo
estis facile videblaj cxe la grandegeco de la arboj kaj la abundeco
de folioj kaj floroj. Kristalaj riveretoj mugxis tra siaj rokozaj
fluejoj, plenigataj de la eternaj negxamasoj, kiujn ni povis vidi
super ni en la malproksimo. Super la negxkovritaj montopintoj pendis
amasoj da densaj nuboj. Perry klarigis, ke ili sxajne efikas duoble:
kaj por faligi novan negxon, kiu anstatauxis la degelintan, kaj por
sxirmi tiun negxon de la rektaj sunradioj.
Nun ni jam sciis kelkajn vortojn de la jxargona lingvacxo, per kiu
niaj gardantoj alparolis nin, kaj ankaux bone progresis en la cxarma
lingvo de niaj kunkaptitoj. Tuj antaux mi en la vico de kuncxenitoj
estis juna virino. Trifuta cxeno trude kunligis nin, kaj pri tio mi
baldaux ekgxojis. Mi trovis sxin volonta instruantino, kaj de sxi mi
lernis la lingvon de sxia tribo kaj ankaux multon pri la kutimoj kaj
vivo de la interna mondo--almenaux de tiu parto, kiun sxi konis.
Sxi informis min, ke sxi nomigxas Dian la Bela, kaj ke sxi apartenas
al la tribo Amoz, kiu logxas en la krutajxoj super la Darel Az, tio
estas Malprofunda Maro.
"Kiel vi venis cxi tien?" mi demandis al sxi.
"Mi fugxis de Jubal la Malbela," sxi respondis, kvazaux tiu klarigo
plene suficxus.
"Kiu estas Jubal la Malbela?" mi demandis. "Kaj kial vi fugxis de li?"
Sxi rigardis min kun miro.
"Pro _kio_ virino forkuras de viro?" Sxi respondis mian demandon per
alia demando.
"Ili ne faras tion en la mondo, el kiu mi venis," mi respondis. "Foje
ili postkuras la virojn."
Sed sxi ne povis kompreni. Kaj mi ne sukcesis komprenigi al sxi, ke
mi estas el alia mondo. Sxi estis tiel certa kiel multaj homoj de la
ekstera mondo, ke la Universo kreigxis nur por estigi la propran
specion kaj la propran mondon.
"Sed pri Jubal," mi insistis. "Rakontu al mi pri li, kial vi
forfugxis kaj estis cxenita je la kolo kaj pelita trans grandan
parton de la tuta mondo."
"Jubal la Malbela metis sian trofeon antaux la domon de mia patro.
Gxi estis la kapo de giganta tandoro. Gxi restis tie, kaj neniu metis
pli grandan trofeon apud gxin. Do mi sciis, ke Jubal la Malbela venos
kaj prenos min kiel edzinon. Neniu alia tiel forta viro deziris min,
cxar pli forta viro povus mortigi pli grandan beston kaj tiel gajni
min anstataux Jubal. Mia patro ne estas lerta cxasisto. Iam li estis,
sed sadoko jxetis lin, kaj neniam plu li povis plene uzi sian
dekstran brakon. Mia frato, Dakor la Forta, iris en la landon Sari
por sxteli al si virinon. Tial restis neniu, nek patro nek frato nek
amanto, por savi min de Jubal la Malbela, do mi forkuris kaj kasxis
min en la montetoj, kiuj cxirkauxas la landon Amoz. Kaj cxi tiuj
sagotoj trovis kaj kaptis min tie."
"Kiel ili uzos vin?" mi demandis. "Kien ili pelas nin?"
Denove sxi montris nekredeman ekmiron.
"Mi preskaux povas kredi, ke vi estas el alia mondo," sxi diris,
"cxar alie, tia nescio estus neklarigebla. Cxu vi vere ne scias, ke
la sagotoj servas la maharojn--la potencajn maharojn, kiuj kredas sin
la posedantoj de Pelucidaro kaj de cxio, kio movigxas aux kreskas sur
gxi, kaj de cxio, kio rampas aux tunelas sub gxia suprajxo, kaj de
cxio, kio vivas en gxiaj lagoj kaj oceanoj kaj flugas en gxia aero?
Poste vi eble diros al mi, ke vi neniam auxdis pri la maharoj!"
Mi hezitis sxajni ecx pli malestiminda, sed cxar mankis aliaj rimedoj
por akiri scion, mi konfesis, ke mi scias nenion ajn pri la potencaj
maharoj. Tio sxokis sxin. Sed sxi faris sian eblon por informi min,
kvankam multaj aferoj, kiujn sxi diris, estis same kompreneblaj al mi
kiel la greka lingvo estus al sxi. Sxi priskribis la maharojn cxefe
per komparoj. Tiel ili similas al tipdaroj, tiel cxi ili similas al
la senharaj lidioj.
Mi komprenis preskaux nur, ke ili estas terure malbelaj, flugilohavaj
kaj palmopiedaj, ke ili logxas en subteraj urboj, ke ili estas
mirinde sagxaj. La sagotoj militis por ili, ofensive kaj defende, kaj
la homoj kiel sxi estis la manoj kaj piedoj--ili estis la sklavoj kaj
servutuloj, kiuj faris cxiujn korpajn laborojn. La maharoj estis
kvazaux la kapo, la cerbo, de la interna mondo. Mi sopiris vidi tiun
rason de superuloj.
Perry lernis la lingvon kune kun mi. Kiam ni haltis, kiel ni foje
faris, kvankam tutaj epokoj sxajnis apartigi la haltojn, li parolis
kun ni, kiel faris ankaux Gak la Vila, kiu estis cxenita tuj antaux
Dian la Bela. Antaux Gak estis Hugxa la Ruza. Ankaux tiu foje
parolis. La plejmulto el liaj paroloj direktigxis al Dian la Bela.
Tute facile oni povis vidi, ke li ekamis sxin, sed sxi sxajnigis tute
ne konscii pri liaj malkasxaj sinaltrudoj. Cxu mi diris "malkasxaj"?
Ekzistas popolo en Nov-Zelando aux Auxstralio--mi forgesas, en kiu
lando--en kiu la viroj montras sian preferon al sxatata virino per
klabobato sur la kapon. Kompare kun tiu metodo, oni povus nomi
subtila la amindumadon de Hugxa. Tamen, en la komenco mi tre
rugxigxis pro gxi, kvankam mi ecx pasigis kelkajn jarojn cxe Rectors
kaj en kelkaj malpli delikataj lokoj de Nov-Jorko, Vieno kaj
Hamburgo.
Sed la virino! Sxi kondutis superbe. Facile oni povis konstati, ke
sxi konsideras sin tute aparta de siaj tiamaj cxirkauxajxoj kaj
kunuloj, kaj supera al ili. Sxi parolis kun mi kaj kun Perry kaj kun
la silentema Gak, cxar ni estis respektemaj; sed sxi kvazaux ne
kapablis vidi Hugxan la Ruza kaj ankaux ne auxdi lin, kaj tio
furiozigis lin. Li provis instigi unu el la sagotoj transloki la inon
antaux lin en la vico de sklavoj, sed la ulo nur pikis lin per
lancopinto kaj diris, ke li jam elektis la inon kiel propran
posedajxon--kaj ke li acxetos sxin de la maharoj tuj post la alveno
en Futra. Sxajnis, ke Futra estas nia alcelata urbo.
Trapasinte la unuan montocxenon, ni cxirkauxiris salan maron, en kiu
nagxis sennombraj acxaj kreajxoj. Estis fokosimilaj bestoj, kies
longaj koloj etendigxis pli ol dek futojn super la enormaj korpoj kaj
kies serpentajn kapojn dividis fauxkaj busxoj, el kiuj elstaris
nekalkuleblaj dentegoj. Ankaux cxirkauxnagxis inter la aliaj rampuloj
gigantaj testudoj, kiuj laux Perry estis plesiosauxroj el la liasa
epoko. Mi ne dubis liajn vortojn--kiom mi sciis, ili povus esti io
ajn.
Dian diris al mi, ke ili estas tandorazoj, tio estas tandoroj de la
maro, kaj ke la aliaj pli timigaj rampuloj, kiuj foje levigxas el la
maro por batali kontraux la tandorazoj, estas azdiritoj, tio estas
maraj diritoj--Perry nomis ilin ihxtiosauxroj. Ili similis balenojn
kun aligatoraj kapoj.
Mi jam forgesis tiun malmulton da geologio, kiun mi lernis en la
lernejo--restis al mi esence nur la memoro pri la teruro, kiun mi
sentis cxe la rigardado de bildoj pri restauxritaj prahistoriaj
monstroj, kune kun la firma opinio, ke iu ajn viro kun porktibio kaj
multe da fantaziemo povus "restauxri" cxian ajn paleolitikan monstron
laux sia deziro kaj rikolti agnoskon kiel unuaranga paleontologo. Sed
kiam mi vidis tiujn sveltajn, brilajn korpegojn speguligxi en la
sunlumo, kiam ili malmergigxis el la oceano, skuante siajn gigantajn
kapojn; kiam mi vidis la akvon fali de sur iliaj muskolozaj korpoj
per miniaturaj akvofaloj, dum ili glitis tien-reen, jen sur la
suprajxo, jen duone mergigxintaj; kiam mi vidis ilin renkontigxi kun
malfermitaj busxoj, siblante kaj gruntante en sia titaneca kaj
sencxesa militado, mi ekkomprenis kiel limigita estas la malricxa kaj
malforta imagopovo de la homoj, kompare kun la nekredebla genio de
la Naturo.
Kaj Perry! Li estis mirigita gxismedole. Tion li diris mem.
"David," li rimarkis post longedauxra marsxado cxe la bordo de tiu
mirinda maro. "David, iam mi instruis geologion kaj mi pensis, ke mi
kredas tion, kion mi instruas; sed nun mi konstatas, ke mi ne kredis
gxin--ke homo tute ne povas kredi tiajn aferojn, se li ne vidas ilin
propraokule. Estas aferoj, pri kiuj ni ne dubas, eble cxar oni
diradas ilin al ni denove kaj denove, kaj ni neniel povas malpruvi
ilin--kiel la religion, ekzemple, sed ni ne kredas ilin--ni nur
pensas, ke ni kredas. Se vi iam reatingos la eksteran mondon, vi
trovos, ke la geologoj kaj la paleontologoj estos la unuaj, kiuj
nomos vin mensogulo, cxar ili scias, ke estajxoj tiaj, kiajn ili
restauxris, neniam ekzistis. Oni ja povas _imagi_ ilian ekzistadon en
same tiel imagita epoko--sed nuntempe? Ba!"
Kiam ni denove haltis, Hugxa la Ruza sukcesis trovi suficxe da
nestrecxita cxeno por povi tordigxi al la flanko de Dian. Ni cxiuj
staris, kaj kiam li proksimigxis al la ino, sxi turnis al li la
dorson samstile kiel Tera virino, tiel ke mi ne povis ne rideti, sed
la rideto dauxris mallonge, cxar tiumomente la mano de la Ruzulo
kaptis sxian nudan brakon, kaj li krude tiris sxin al si. Tiutempe mi
ne konis la kutimojn kaj sociajn morojn de Pelucidaro; sed tamen mi
ecx ne bezonis la petan rigardon, kiun la virino pafis al mi el siaj
belegaj okuloj, por ke gxi influu mian postan faron. Mi ne atendis
por eltrovi, kion la Ruzulo intencas fari; anstataux atendi kaj
antaux ol li povis kapti sxin per la alia mano, mi donis al li tian
pugnobaton sur la mentono, ke li falis teren.
Kriego de aprobo levigxis de tiuj aliaj malliberuloj kaj sagotoj,
kiuj vidis la mallongan dramon; ne cxar mi helpis la virinon, kiel mi
poste sciigxis, sed pro la neta kaj al ili mirinda metodo, per kiu mi
venkis Hugxan.
Kaj la virino? Komence, sxi rigardis min per largxaj, mirantaj
okuloj, kaj tiam sxi klinis la kapon, duone kasxante la vizagxon, kaj
sxiaj vangoj delikate rugxigxis. Dum momento sxi tiel staris muta,
kaj tiam sxi alten levis la kapon kaj turnis al mi la dorson, kiel
sxi faris al Hugxa. Kelkaj el la malliberuloj ridis, kaj mi vidis la
vizagxon de Gak la Vila malheligxi, dum li rigardis min sercxeme. Tiu
parteto de la vango de Dian, kiun mi povis vidi, subite sxangxigxis
de rugxo al blanko.
Tuj post kiam ni denove ekmarsxis, kaj kvankam mi komprenis, ke iel
mi ofendis Dian la Bela, mi ne povis igi sxin paroli kun mi, por ke
mi lernu, kion mi misfaris--tiel multon respondus Sfinkso, se mi
parolus al gxi. Fine, mia propra malsagxa fiero grandigxis kaj ne
allasis, ke mi plu klopodu, kaj tiel nia kamaradeco, kiu sen mia
konscio farigxis al mi tre grava, forsxvebis. Poste, mi parolis nur
kun Perry. Hugxa nek renovigis sian sinaltrudadon al la virino nek
proksimigxis al mi.
Denove, la laciga kaj sxajne senfina marsxado igxis por mi vera
inkubo. Ju pli mi ekkomprenis, kiel gravis por mi la amikeco kun
Dian, des pli mi bedauxris gxian mankon, kaj des pli granda baro
estis mia stulta fiero. Sed mi estis tre juna kaj mi rifuzis peti de
Gak la klarigon, kiun li sendube povus doni, kaj kiu povus cxion
regxustigi.
Dum la marsxo kaj dum haltoj, Dian konstante rifuzis vidi min--kiam
sxia rigardo vagis en mia direkto, sxi aux rigardis super mian kapon
aux rekte preter min. Finfine, mi farigxis tiel senespera, ke mi
decidis subigi mian memestimon kaj denove demandi al sxi, kiel mi
ofendis kaj kiel mi povos esti pardonita. Mi decidis fari tion dum la
venonta halto. Tiutempe ni proksimigxis al alia montocxeno, kaj kiam
ni atingis gxin, ni ne serpentumis trans ilin tra iu tre alta
montpasejo, sed eniris grandan naturan tunelon--fakte, temis pri
serio de labirintaj grotoj, tiel mallumaj kiel Erebo.
La gardistoj havis neniujn torcxojn aux aliajn lumigilojn. Efektive,
ni tute ne vidis signojn de fajro aux artefarita lumo, de kiam ni
eniris Pelucidaron. En lando de cxiama tagmezo ne necesis lumigado
sur la tersuprajxo, sed mi miris, ke mankas al ili rimedoj por lumigi
la vojon en tiuj malhelaj subteraj pasejoj. Do ni antauxeniris per
helika rapideco, ofte stumblante kaj falante--dum la gardistoj
sonigis muzikecan cxanton antaux ni, en kiu foje trovigxis iuj altaj
notoj, kiuj cxiam indikis krudajn lokojn kaj vojturnigxojn.