Malsupren, malsupren falis la hidrargo, gxis gxi indikis la

Edgar Rice Burroughs

Cxe la koro de la Tero

Tradukita de Gary Mickle

Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core.

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.

Cxi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas

republikigi gxin profitcele en presita aux alia formo sen la eksplicita

konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al:

Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aux

gmickle[@]nexgo.de.

Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.

This Etext is for private use only. No republication for profit in

print or other media may be made without the express consent of

the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed

to: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or

gmickle[@]nexgo.de.

Enhavo

Noto de la tradukanto

Antauxparolo

1. Al la Eternaj Fajroj

2. Stranga Mondo

3. Novaj Mastroj

4. Dian la Bela

5. Sklavoj

6. Komenco de Hororo

7. Liberigxo

8. La Templo de la Maharoj

9. La Vizagxo de la Morto

10. En Futra Denove

11. Kvar Mortaj Maharoj

12. Postcxaso

13. La Ruzulo

14. En la Gxardeno Edena

15. Reiro al la Tero

Noto de la tradukanto

Cxi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu

disponeblis rete ekde 2001. La antauxa teksto estis nur parte

reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletigxo,

kiun gxi atingis gxis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj

stile mankohavaj.

Mi komencis mian tradukon de cxi tiu romano (kiu eldonigxis unuafoje

anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn

antauxe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido

traduki gxuste cxi tiun tekston estis la frukto de maksimume

kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi igxis pli kaj pli

ambicia kaj finfine persistis gxis la fino.

Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj gxi ripozis sur mia

librobreto 25 jarojn. Acxetinte komputilon antaux jaroj, mi rememoris

gxian ekziston kaj pripensis, ke gxi povus interesi kelkajn homojn,

do mi retajpis la tuton sen gxeni min per duma korektado aux

reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed

tute ne cxion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu

mi ne havis suficxe da tempo antaux kelkaj jaroj.

La romano povus tre placxi al tiuj, kiuj sxatas rapidmovajn

aventurrakontojn sen gxisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu

gxenro de frutempa sciencfikcio. Ankaux Esperanto-komencantoj povus

sxati gxin pro gxuste tiuj kvalitoj.

Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio

La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol

tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la

rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj.

Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la

pelucidara. _Cxe la koro de la Tero_ estas la unua romano de la

pelucidara serio. Lia verkaro sumigxis je 68 romantitoloj.

Burroughs naskigxis en ricxa familio en Cxikago kaj trapasis

mallongan armean karieron. Geedzigxinte en 1900, lia edzino Emma kaj

li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio

vivis preskaux en malricxeco. Burroughs ofte sxangxis la laborlokon.

Lia vivstato plibonigxis, kiam li 35-jara komencis verki por

popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis _Sub la

lunoj de Marso_, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la

faman _Tarzan de la simioj_, kaj jam en la posta jaro li povis fondi

propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri

romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi

siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris

kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en

1950.

Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs

krude verkitaj kaj sxablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto,

ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili

facile ensorcxas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun

aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane

Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko,

atribuis sian unuan junagxan fascinon pri sia estonta esplortemo al

la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive igxis parto de la

populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile

povus imagi.

La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn,

kiuj laux la hodiauxa jugxo estas ne tre "politike gxustaj" kaj foje

rasismaj. Neblankuloj ne cxiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la

kolonianto-rolo de la blankuloj estas kvazaux memkompreneblajxo, kaj

la prezentata rilato inter viroj kaj virinoj sekvas la normkomprenojn

de antaux kelkaj generacioj. Burroughs plene dividis la regantan

mondrigardon kaj la socitipajn antauxjugxojn de siaj usonaj

samtempuloj--kaj tiuj antauxjugxoj estas multloke kvazaux palpeblaj

por legantoj.

En la Pelucidaro-serio, al kiu apartenas _Cxe la koro de la Tero_, la

maljuna sciencisto Abner Perry kaj juna akompananto, la romanheroo

David Innes, tratunelas la Teron 800 kilometrojn per unika

borveturilo gxis la kava spaco en la mezo de la planedo. Tie ili

renkontas vivoformojn, kiuj formortis sur nia Tero antaux milionoj da

jaroj, sed ankaux civilize sxtonepokan homaron, sklavigitan de

drakosimilaj reptilioj, la potencaj maharoj, mastroj de la interna

mondo. Pelucidaron, la landon de eterna tagmezo, lumigas miniatura

suno, kiun la gravita forto tenas pendanta en la centro de la

kavajxo. La du novalvenintoj baldaux rekonas sian mision: alporti al

la pelucidara homaro kulturon kaj civilizon, kaj liberigi gxin elsub

la maharoj, venigante gxin al gxia lauxrajta loko pinte de la

specioj.

ANTAUxPAROLO

Unue, bonvolu memori, ke mi ne supozas, ke vi kredos cxi tiun

historion. Do vi ne mirus pri lastatempa travivajxo mia, en kiu,

kirasite per naiva fido, mi sengxene rakontis gxian esencon al membro

de la Regxa Geologia Societo okaze de mia lasta vojagxo al Londono.

Certe sxajnus al vi, kvazaux oni kaptis min cxe tiel abomena krimo

kiel la sxtelo de la Juveloj de la Krono el la Turo[1] aux la

venenado de la kafo de lia Mosxto la Regxo.

La erudiciulo, al kiu mi konfidis, glaciigxis antaux ol mi atingis la

duonon--nur tio savis lin de eksplodigxo--kaj miaj revoj pri honora

membreco en la Societo, oraj medaloj kaj nicxo en la Glorhalo

forvaporigxis en la maldensan, fridan aeron de lia arkta tenigxo.

Sed mi kredas la historion, kaj ankaux vi kredus, kaj ankaux la

klerulo de la Regxa Geologia Societo kredus, se vi ambaux povus auxdi

gxin el la busxo de tiu viro, kiu rakontis gxin al mi. Se vi estus

vidinta, kiel mi, la fajron de veremo en tiuj grizaj okuloj,

auxdinta la tonon de sincero en tiu mallauxta vocxo, sentinta la

kortusxecon--ankaux vi kredus. Vi ne bezonus la definitivan pruvon,

kiun mi vidis: la bizaran ramforinko-similan beston, kiun li

kunportis el la interna mondo.

Mi trovis lin tute subite kaj ne malpli neatendite, cxe la rando de

la granda Sahara Dezerto. Li staris antaux kaprofela tendo meze de

areto da daktilpalmoj cxe eta oazo. Araba tendaro kun ok aux dek

tendoj staris proksime.

Mi estis en Afriko por cxasi leonojn. Mia trupo konsistis el dek du

dezertidoj; mi estis la sola "blankulo". Dum ni proksimigxis al la

punkto de verdajxo, mi vidis la viron eliri el sia tendo kaj

scivoleme rigardadi al ni, ombrante siajn okulojn per levita mano.

Ekvidinte min, li rapidis antauxen por renkonti nin.

"Blankulo!" li ekkriis. "Lauxdon al la Sinjoro! Jam de horoj mi vin

rigardas, esperante, sed ankaux dubante, ke cxi-foje venas blankulo.

Diru al mi la daton. Kiun jaron ni havas?"

Kaj kiam mi respondis, li sxanceligxis kvazaux batite rekte sur la

vizagxon, kaj li devis ekkapti la ledrimenon de mia piedingo por sin

apogi.

"Ne povas esti!" li kriis post momento. "Ne povas esti! Diru, ke vi

malpravas aux ke vi nur sxercas."

"Mi diras al vi la veron, mia amiko," mi respondis. "Kial mi trompus

aux provus trompi nekonaton pri tia banalajxo kiel la dato?"

Dum longa tempo li staris silenta kaj kun klinita kapo.

"Dek jaroj!" li murmuris finfine. "Dek jaroj, kaj mi kredis, ke pasis

apenaux pli ol unu!"

Dum tiu nokto li rakontis al mi sian historion--tiun, kiun mi kiel

eble plej fidele ripetas, laux mia memoro, al vi.

Subnoto

[1] la Turo de Londono.

1-a cxapitro

AL LA ETERNAJ FAJROJ

Mi naskigxis en Connecticut[2] antaux proksimume tridek jaroj. Mia

nomo estas David Innes. Mia patro estis ricxa minejposedanto. Li

mortis, kiam mi estis deknauxjara. Laux lia testamento mi post la

plenagxigxo ricevos lian tutan havajxon, kondicxe ke dum la antauxaj

du jaroj mi diligente dedicxu min al la heredota granda firmao.

Mi faris cxion, kion mi kapablis, por plenumi la lastajn dezirojn de

mia patro--ne pro la heredajxo, sed cxar mi amis kaj honoris mian

patron. Ses monatojn mi laboregis en la minejo kaj en la kontoroj,

cxar mi volis ekkoni cxiun detalon de la negoco.

Tiam Perry interesis min pri sia inventajxo. Li estis maljunulo, kiu

dedicxis la plej longan parton el sia longa vivo al la perfektigo de

mehxanika subtera borveturilo. Kiel distrajxon li studis

paleontologion. Mi studis liajn planojn, auxskultis liajn

argumentojn, ekzamenis lian funkciantan prototipon--kaj, konvinkite,

mi disponigis la necesajn monrimedojn por konstrui plenampleksan,

praktikan borveturilon.

Mi ne klarigos nun la detalojn de gxia konstruo; gxi kusxas en la

dezerto, proksimume du mejlojn[3] for. Morgaux vi eble volos rajdi

tien por vidi gxin. Simple dirite, gxi estas sxtala cilindro cent

futojn[4] longa, artikizita, por ke gxi tordigxu kaj turnigxu tra

solida roko, se necese. Cxe unu ekstremo estas potenca borilo

funkciigita de motoro, kiu laux Perry produktas pli da potenco je la

kuba colo[5] ol iu ajn alia motoro produktas je la kuba futo. Mi

memoras liajn pretendojn, ke la motoro sola povus enorme ricxigi

nin--ni intencis publike konatigi la tutan aferon post la sukceso de

nia unua sekreta elprovo--sed Perry neniam revenis de tiu prova

vojagxo, kaj mi revenis nur post dek jaroj.

Mi memoras la sortodecidan nokton, kvazaux gxi estus la hierauxa, en

kiu ni intencis elprovi la praktikecon de tiu mirinda inventajxo.

Estis preskaux noktomeze, kiam ni iris al la alta turo, en kiu Perry

estis konstruinta sian "feran talpon", kiel li sxatis nomi gxin. Gxia

granda nazo ripozis sur la nuda tero. Ni trapasis la pordojn de la

ekstera blendo, sekure fermis ilin, trapasis al la kajuto en la

interna cilindro, kiu entenis la regadmehxanismon, kaj sxaltis la

elektrajn lampojn.

Perry rigardis al sia generatoro; al la grandaj rezervujoj, kiuj

tenis la vivdonajn hxemiajxojn, per kiuj li produktos fresxan

aeron por anstatauxi tiun, kiun ni foruzos spirante; al siaj

mezurinstrumentoj, kiuj registros temperaturojn, rapidecon,

distancon, kaj kiuj analizos la trapasatajn rokajxojn.

Li provis la stirilon kaj superrigardis la fortajn dentradojn, kiuj

transdonos mirindan rapidecon al la giganta borilo cxe la nazo de lia

stranga veturilo.

Niaj segxoj, en kiujn ni zonis nin, estis tiel fiksitaj sur

transversaj stangoj, ke ni sidus ekvilibre, egale cxu la masxino

plugus vojon malsupren en la internajxon de la Tero, cxu gxi movigxus

horizontale lauxlonge de granda karbvejno, aux cxu gxi suprenirus

vertikale al la suprajxo.

Finfine cxio pretis. Perry klinis sian kapon kaj pregxis. Dum momento

ni silentis, kaj tiam la mano de la maljunulo ekkaptis la

sxaltostangon. Eksonis timiga mugxego sub ni--la giganta framo tremis

kaj vibris--auxdigxis ekbruego, kiam la mola grundo ekpasis tra la

kavajxo inter la interna kaj ekstera blendoj kaj deponigxis malantaux

ni. Ni ekiris!

La bruo estis surdiga. Estis terura sento. Dum plena minuto nek li

nek mi povis fari ion alian ol krocxigxi per la proverba malespero de

dronanto al la teniloj de niaj balancantaj segxoj. Tiam Perry jxetis

rigardon al la termometro.

"Aj!" li kriis, "ne povas esti--rapide! Kion montras la

distancometro?"

Tio kaj la rapidometro estis cxe mia flanko de la kajuto, kaj dum mi

turnigxis por kontroli, mi povis vidi Perry murmuranta.

"Altigxo je ses gradoj[6]--ne eblas!" kaj poste mi vidis lin timplene

tiregi je la stirilo.

Kiam mi fine trovis la etan montrilon en la obskuro, mi ekkomprenis

la videblan eksciton de Perry, kaj mia koro sinkis. Sed kiam mi

parolis, mi kasxis la timon, kiu hantis min.

"Estos jam sepcent futoj, Perry," mi diris, "antaux ol vi povos turni

gxin horizontalen."

"Vi devos helpi min, knabo," li respondis, "cxar mi mem ne povas ecx

moveti gxin el la vertikala pozicio. Dio permesu, ke nia kuna forteco

estu egala al la tasko, cxar alie ni certe pereos."

Mi serpentumis al la flanko de la maljunulo, ne dubante, ke la granda

rado tuj cedos al la potenco de miaj junaj kaj viglaj muskoloj. Kaj

mia kredo ne estis nura egoismo, cxar miaj kamaradoj cxiam trovis

mian korpon tre enviinda. Kaj gxuste tial gxi fortigxis pli ol la

naturo intencis, cxar mia komprenebla fiero pri mia granda forteco

igis min prizorgi kaj fortigi miajn muskolojn kaj korpon per cxiu

ebla rimedo. Per boksado, futbalo kaj bazopilko mi trejnis min ek de

la infaneco.

Do kun la plej granda memfido mi ekkaptis la grandan feran radrondon;

sed kvankam mi uzis cxiun uncon de mia forto, mia plej granda peno

estis tiel senefika kiel tiu de Perry--la ilo tute ne movigxis--la

malvarma kaj senesperiga terurajxo, kiu tenis nin rekte sur la vojo

al la morto!

Fine mi cxesigis la senefikan lukton kaj sen parolo reiris al mia

sidloko. Ne necesis vortoj--almenaux al mi nenio sxajnis direnda,

kvankam Perry eble dezirus pregxi. Kaj mi estis tute certa, ke li

deziros, cxar li neniam preterlasis okazon fari pregxon. Li pregxis,

kiam li vekigxis, li pregxis antaux ol mangxi, li pregxis post la

mangxo kaj nokte, antaux ol enlitigxi, li pregxis denove. Intertempe

li ofte trovis aliajn okazojn pregxi, ecx kiam la motivo sxajnis iom

dubinda laux mia mondeca vidpunkto--nun, kiam li estis baldaux

mortonta, mi antauxvidis kun granda certeco veran orgion de pregxado,

se decas per tia metaforo aludi agon tiel solenan.

Sed je mia mirego mi malkovris, ke, kiam la morto rigardacxis en lian

vizagxon, Abner Perry transformigxis en novan personon. El lia busxo

eliris ne pregxoj, sed klara rivero de nemoderigitaj blasfemoj, cxiuj

direktitaj kontraux tiu kviete obstina mehxanismo.

"Sxajnas al mi, Perry," mi riprocxis, "ke viro de via pretendita

pieco preferus pregxi ol blasfemi, kiam la morto proksimigxas."

"Morto!" li kriis. "Cxu tio cxagrenas vin? Nia morto estas

sensignifa, kompare kun la perdo, kiun la mondo devos suferi. Sciu,

David, ke per tiu cxi fera cilindro ni elmontris eblecojn, pri kiuj

la scienco apenaux ecx revis. Ni utiligis novan principon, kaj per

gxi ni donis al masiva peco de sxtalo la potencon de dekmil viroj. La

estingigxo de du homaj vivoj interne de la Tero tute ne estas

komparebla kun la mondotragedio, kiu entombigos en la interno de la

Tero la eltrovajxojn, kiujn mi faris kaj elprovis en la sukcesa

konstruo de la masxino, kiu portas nin pli kaj pli proksimen al la

eternaj fajroj de la centro de la Tero."

Mi ne hezitas konfesi, ke mi pli multe maltrankviligxis pri nia

propra sorto ol pri ia eventuala perdo suferota de la mondo. La mondo

almenaux nenion scius pri sia perdo, dum al mi la afero estis reala

kaj terura.

"Kion ni faru?" mi demandis, maskante mian cxagrenon per malalta kaj

firma vocxo.

"Ni povus halti cxi tie kaj morti de sufokigxo, kiam malplenigxos

niaj aer-rezervujoj," respondis Perry, "aux ni povus dauxrigi

antauxen kun la eta espero, ke ni baldaux suficxe devojigos la

borveturilon el gxia vertikala pozicio, por ke ni iru laux la arko de

granda cirklo, kio finfine revenigus nin al la tersuprajxo. Se ni

sukcesos je tio antaux ol atingi la tre altan temperaturon de la

interno, ni eble savigxos. Laux mia opinio, povas esti unu sxanco de

sukceso kontraux kelkaj milionoj, ke ni malsukcesos--se ni dauxrigos

antauxen, ni mortos pli rapide, sed ne malpli certe ol se ni sidos

senfare, atendante la torturon de malrapida kaj terura morto."

Mi ekrigardis la termometron. Gxi montris 110 gradojn. Kaj dum ni

parolis, la fortega fera talpo boris pli ol mejlon plu en la rokon de

la Tera krusto.

"Ni dauxrigu, do," mi respondis. "Kun cxi tiu rapideco baldaux venos

la fino. Vi neniam informis min, ke la rapideco de la masxino estos

tiel alta, Perry. Cxu vi sciis?"

"Ne," li respondis. "Mi ne povis precize kalkuli la rapidecon, cxar

mi ne havis instrumenton, kiu povus mezuri la egan potencon de mia

generatoro. Sed mi kredis, ke ni movigxos po proksimume kvincent

jardojn[7] hore."

"Kaj ni movigxas po sep mejlojn hore," mi konkludis por li,

rigardante la distancometron. "Kiel dika estas la krusto de la Tero,

Perry?" mi demandis.

"Ekzistas preskaux tiom da konjektoj, kiom geologoj," li respondis.

"Oni taksas gxin je tridek mejloj, cxar la interna varmeco, kiu

pliigxas po proksimume unu gradon je cxiu sesdek- aux sepdekfuta

profundigxo, suficxus por fandi la plej fandimunajn substancojn je

tiu distanco sub la tersuprajxo. Sed alia supozas, ke la fenomenoj de

precesio kaj nutacio postulas, ke la Tero, se gxi ne estas tute

solida, devas havi kruston dikan je pli ol okcent mejloj. Do jen. Vi

povas elekti."

"Kaj se gxi montrigxos solida?" mi demandis.

"Estos al ni finfine egale, David," respondis Perry. "En la plej bona

okazo suficxos nia fuelo por tri- aux kvartaga veturado, dum ne

restos aero pli ol tri tagojn. Ambaux, do, ne suficxos por

sendangxere travojagxi okmil mejlojn da roko al la antipodo."

"Se la krusto estas suficxe dika, ni fine haltos inter sescent kaj

sepcent mejloj sub la tersuprajxo; sed dum la lastaj cent kvindek

mejloj ni estos kadavroj. Cxu gxuste?" mi demandis.

"Tute, David. Cxu vi timas?"

"Mi ne scias. Cxio okazis tiel subite, ke sxajne nek vi nek mi

komprenas la veran terurecon de nia situacio. Mi devus esti timigita

gxis paniko; tamen mi ne estas. Kredeble, la sxoko estis tiel granda,

ke gxi multe obtuzigis niaj sentojn."

Denove mi turnis min al la termometro. La hidrargo altigxis pli

malrapide. Nun la temperaturo estis nur 140-grada, kvankam ni jam

penetris gxis preskaux kvarmejla profundeco. Mi informis Perry, kaj

li ridetis.

"Almenaux ni frakasis unu teorion," li diris nur, kaj tiam li denove

komencis blasfemi per pitoreskaj vortoj pri la stirilo. Unufoje mi

auxdis piraton blasfemi, sed ties plej bonaj klopodoj estis tiuj de

amatoro kompare kun la science majstreca fiparolo de Perry.

Denove mi penis movi la stirilon, sed estis kvazaux mi provus svingi

la Teron mem. Je mia propono Perry malsxaltis la generatoron, kaj

kiam ni haltis, mi denove supermezure elversxis mian tutan forton por

movi la ilon ecx la dikecon de haro--sed la klopodo estis tiel

senfrukta kiel tiu farita dum nia plenrapideca veturo.

Mi malgaje balancis la kapon kaj montris la funkciigilon. Perry tiris

kaj ni denove ekplongxis malsupren en la eternecon po sep mejlojn

hore. Ni sidadis kun la okuloj kvazaux gluitaj al la termometro kaj

la distancometro. La hidrargo nun tre malrapide altigxis, kvankam la

145-grada temperaturo estis preskaux neeltenebla en la mallargxaj

limoj de nia metala malliberejo.

Proksimume tagmeze, alie dirite, dekdu horojn post la komenco de tiu

bedauxrinda vojagxo, ni jam boris gxis profundeco de 84 mejloj, kie

la hidrargo montris 153 gradojn.

Perry komencis denove esperi, kvankam el kiu fonto li povis cxerpi

ian ajn optimismon, mi ne povis konjekti. Anstataux blasfemi, li nun

kantis--mi ekkredis, ke la premo de la situacio fine damagxas lian

psikon. Dum la lastaj horoj ni ne parolis, krom kiam li foje petis de

mi ciferojn, kiujn montris la metroj, kaj kiam mi respondis. Mia

cerbo plenigxis de vanaj bedauxroj. Mi rememoris plurajn farojn el

mia pasinteco, pro kiuj mi felicxus havi kelkajn jarojn pli por

regajni mian honoron. Ekzemple, mi rememoris la okazajxon en la Latin

Commons cxe Andover[8], kiam Calhoun kaj mi metis pulvon en la

fornon--kio preskaux mortigis unu el la mastroj. Kaj ankaux--sed kial

maltrankviligxi? Mi estis baldaux mortonta kaj pagonta por tiaj

aferoj kaj por kelkaj aliaj. La varmeco jam suficxis, por ke mi

anticipu tion, kio venos. Se plialtigxus la temperaturo kelkajn

gradojn, mi sentis, ke mi perdos la konscion.

"Kion montras la metroj nun, David?" la vocxo de Perry interrompis

miajn malgajajn pensojn.

"90 mejlojn kaj 153 gradojn," mi respondis.

"Ha! Ni bone disbatis tiun teorion pri la tridekmejla krusto, cxu

ne?"

"Kaj cxu tio iel helpos nin?" mi regrumblis.

"Sed mia amiko," li dauxrigis, "cxu tiu temperaturo nenion signifas

al vi? Gxi ne altigxis dum ses mejloj. Pripensu tion, junulo!"

"Jes, mi pripensas," mi respondis, "sed kiam nia aerprovizo

elcxerpigxos, cxu gravos, cxu la temperaturo estas 153-grada aux

153.000-grada? Ni estos same mortaj, kaj krome, neniu scios." Sed mi

devas konfesi, ke pro iu neklarigebla kialo la sensxangxa temperaturo

ja fakte renovigis mian velkantan esperon. Kion mi esperis, estas

neklarigebla. Kiel Perry penis klarigi, la malpruvo de pluraj tre

precizaj kaj kleraj sciencaj hipotezoj montris, ke ni ne povas

antauxvidi, kio atendos nin en la interno de la Tero; do kial ne

esperi pri io bona, almenaux gxis nia morto--kiam ni ne plu bezonus

esperon por esti felicxaj. Tio estis tre bona kaj logika rezonado, do

mi gxin akceptis.

Cent mejlojn subtere la temperaturo _jam falis al 152,5 gradoj_. Kiam

mi tion anoncis, Perry etendis siajn brakojn por min cxirkauxpremi.

Ek de tiam, gxis la tagmezo de la dua tago, la temperaturo konstante

malpliigxis. Baldaux gxenis min la malvarmeco, kiu igxis same

netolerebla kiel la antauxa varmego. Kiam ni atingis la profundecon

de ducent kvardek mejloj, preskaux sveniga amoniaka haladzo atakis

niajn nazojn, kaj la termometro registris -10 gradojn. Preskaux du

horojn ni suferis tiun morde intensan malvarmon, gxis proksimume 245

mejloj sub la tersuprajxo, kiam ni eniris tavolon de solida glacio,

kie la hidrargo rapide altigxis gxis nulo. Dum la postaj tri horoj ni

trapasis 10 mejlojn da glacio, finfine enirante alian serion de

amoniakozaj tavoloj, kie la hidrargo denove falis al -10 gradoj.

Malrapide gxi altigxis denove, gxis ni konvinkigxis, ke ni fine

proksimigxas al la fandita terinterno. Je 400 mejloj la temperaturo

atingis 153 gradojn. Febre mi rigardadis la termometron. Malrapide la

hidrargo altigxis. Perry jam cxesis kanti kaj nun pregxis.

Niaj esperoj jam ricevis tian mortfrapon, ke la malrapide pliigxanta

varmeco sxajnis al niaj skuitaj mensoj multe pli granda ol gxi vere

estis. Dum la posta horo mi atentis la supreniron de tiu senkompata

kolono de hidrargo, gxis je 410 mejloj gxi montris 153 gradojn. En

preskaux senspira strecxeco ni nun komencis rigardadi la ciferojn.

153 gradoj estis la maksimuma temperaturo renkontita super la glacia

tavolo. Cxu nun gxi denove haltos, aux cxu dauxros la senkompata

altigxo? Ni sciis, ke estas nenia espero; tamen, plenaj de energia

vivpersisto, ni malcedeme esperadis, kvankam ni sciis, ke nia espero

estas vana. La aer-rezervujoj jam estis preskaux malplenaj. Kio

restis el la karega oksigeno, apenaux suficxis por vivteni nin dum 12

horoj. Sed cxu tiam ni ecx vivos? Cxio sxajnis al mi nekredebla.

Je 420 mejloj mi denove faris kontrolon.

"Perry!" mi vokis. "Perry! Gxi falas! Gxi falas! Estas 152 gradoj

denove!"

"Ahx!" li kriis. "Kion gxi povus signifi? Cxu eble la kerno de la

Tero estas malvarma?"

"Mi ne scias, Perry," mi respondis, "sed dank' al Dio, se mi devas

morti, mi ne mortos per fajro--nur tion mi timis. Mi povas fronti

kian ajn morton, nur ne tian."

Malsupren, malsupren falis la hidrargo, gxis gxi indikis la saman

temperaturon kiel sep mejlojn sub la tersuprajxo, kaj tiam ni subite

eksciis, ke la morto estas tre proksima. Perry eltrovis tion la unua.

Mi vidis lin manipulanta la valvojn, kiuj regis la aerprovizon.

Samtempe mi spertis malfacilan spiradon. Mi sentis kapturnigxon, kaj

miaj membroj igxis pezaj. Mi vidis Perry kolapsi en sia segxo. Li

skuis sin kaj denove rektigxis. Tiam li turnigxis al mi.

"Adiaux, David," li diris, "jam venis la fino," kaj tiam li ridetis

kaj fermis la okulojn.

"Adiaux, Perry, kaj bonsxancon!" mi respondis, ridetante al li. Sed

mi luktis kontraux tiu terura dormemo. Mi estis tre juna--mi ne volis

morti.

Unu horon mi batalis kontraux la kruele proksimigxanta morto, kiu

atakis min de cxiu flanko. Komence mi trovis, ke grimpinte en la

trabaron super mi, mi povis trovi pli grandan kvanton da oksigeno,

kaj dum iom da tempo tio vivtenis min. Versxajne unu horon post la

senkonsciigxo de Perry mi fine eksciis, ke mi ne plu povos dauxrigi

la neegalan lukton kontraux la neeviteblo.

Per mia lasta flagretanta konscio mi mehxanike turnigxis al la

distancometro. Gxi montris veturitan distancon de precize kvincent

mejloj--kaj tiam la granda masxino subite ekhaltis. Cxesis la tondra

klakado de la rokajxo retrojxetata tra la spaco inter la ekstera

blendo kaj la interna cilindro. La furioza turnigxado de la giganta

borilo evidentigis, ke gxi libere funkciadas en _aero_--kaj tiam min

fulmobatis alia ekscio. La nazo de la borveturilo estis _super_ ni.

Tiam mi ekmemoris, ke gxi direktigxis supren, de kiam ni trapasis la

glacian tavolon. Ni turnigxis en la glacio kaj poste kuris supren al

la terkrusto. Dank' al Dio! Ni estis ekster dangxero!

Mi metis mian nazon al la tubo, tra kiu ni intencis preni specimenojn

dum la paso de la borveturilo tra la Tero, kaj mia plej granda sopiro

realigxis--fluego da fresxa aero versxigxis en la feran kajuton. Tiu

ago lasis min en stato de kolapso, kaj mi perdis la konscion.

Subnotoj

[2] sxtato en la nord-oriento de Usono.

[3] 1 mejlo = 1,61 km.

[4] 1 futo = 0,304 m.

[5] 1 colo = 2,54 cm.

[6] [farenhejta] grado: 32 F. = 0 C.; 212 F. = 100 C.

[7] jardo: 0,917 m.

[8] Andover: urbeto en la nordorienta usona sxtato Massachusetts

havanta plurajn konatajn superajn lernejojn kaj kolegiojn.

2-a cxapitro

STRANGA MONDO

Mi estis senkonscia apenaux pli ol momenton, cxar kiam mi

plongxofalis de la trabo, al kiu mi krocxigxis, mi koliziis kun la

planko de la kajuto, kaj la frapego rekonsciigis min.

Mi zorgis unue pri Perry. Mi abomenis pensi, ke li povus morti tuj

antaux la sojlo al savigxo. Desxirante lian cxemizon, mi metis mian

orelon al lia brusto. Mi preskaux ekploris pro trankviligxo--lia koro

batis tute konstante.

Cxe la akvorezervujo mi trempis mian posxtukon kaj vigle frapis gxin

kelkfoje kontraux liaj frunto kaj vizagxo. Post momento li min

rekompencis per la levo de siaj palpebroj. Dum iom da tempo li kusxis

grandokula kaj senkomprena. Tiam lia skuita menso malrapide

reordigxis, kaj li eksidis, flarante la aeron kun mirega mieno.

"David," li kriis fine, "jen aero, tiel certe kiel mia vivo. Sed kion

signifas tio? Kie en la mondo ni estas? Kio okazis?"

"Gxi signifas ja, ke ni reatingis la suprajxon de la Tero, Perry," mi

kriis, "sed mi ne scias gxuste kie. Mi ankoraux ne malfermis la

pordon. Mi estis tro okupita per via revivigo. Je Dio, homo, vi

preskaux maltrafis vian savigxon!"

"Vi diris, ke ni reatingis la suprajxon, David? Kiel tio povas esti?

Dum kiom da tempo mi estis senkonscia?"

"Ne longe. Ni turnigxis en la glacia tavolo. Cxu vi ne memoras la

subitan turnigxon de niaj segxoj? Ek de tiam la borilo estis super ni

anstataux sub ni. Ni ne rimarkis gxin tiam, sed nun mi gxin memoras."

"Cxu vi diras, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, David? Ne eblas.

La borveturilo ne povas turnigxi, se io ne devojigas la nazon. Se io

devojigus la nazon--iu ekstera forto aux rezisto--la stirilo movigxus

reage. La stirilo tute ne movigxis ek de nia starto, David. Vi scias

tion."

Mi ja sciis tion; sed jen la borilo hurlante turnigxadis en la aero,

kaj ampleksaj kvantoj da aero versxigxis en la kajuton.

"Ne eblas, ke ni turnigxis en la glacia tavolo, Perry, tion ni ambaux

scias," mi respondis; "sed restas la fakto, ke ni faris gxin, cxar

jen ni estas, denove sur la suprajxo de la Tero, kaj nun mi eliros

por eltrovi gxuste kie."

"Prefere atendu gxis la mateno, David--versxajne estas noktomezo

nun."

Mi ekrigardis la kronometron.

"La dekdua horo kaj duono. Sepdek du horojn ni vojagxis, do estus

noktomeze nun. Sed malgraux tio mi intencas rigardi la benitan

cxielon, kiun revidi mi ne plu auxdacis esperi," kaj tion dirinte, mi

levis la riglostangojn de la interna pordo kaj svingis gxin malferme.

La interblendejo entenis grandan kvanton da loza grundo, kiun mi

devis forsxoveli por povi atingi la duan pordon en la ekstera blendo.

Post mallonga tempo mi forigis suficxe da grundo kaj rokajxo al la

planko de la kajuto por malkovri la eksteran pordon. Perry staris tuj

malantaux mi, kiam mi jxetis gxin malferme. Gxia supra duono estis

super la tersuprajxo. Kun surprizita mieno mi turnigxis kaj

alrigardis Perry--hela taglumo estis ekstere!

"Sxajnas, ke iel fusxigxis aux niaj kalkuloj aux la kronometro," mi

diris. Perry kapneis--strange mienis liaj okuloj.

"Ni rigardu tra la pordon, David," li kriis.

Kune ni elpasxis kaj ekstaris, silente rigardante pejzagxon samtempe

groteskan kaj belan. Antaux ni malalta kaj ebena strando etendigxis

al silenta maro. Tiel malproksime kiel ni kapablis vidi, sennombraj

insuletoj punktis la akvosuprajxon--kelkaj el ture altega, nuda,

granita rokajxo--aliaj ornamitaj per splenda garnajxo de tropikaj

plantoj, miriade stelumitaj per la majesta bunteco de brilkoloraj

floroj.

Malantaux ni kreskis tenebra kaj neloga arbaro el gigantaj arbecaj

filikoj intermiksitaj kun plantspecoj pli tipaj je tropika praarbaro.

Grandegaj grimpoplantoj pendis kurbitaj inter la arboj, kaj densaj

subkreskajxoj kovris implikitan amason da falintaj trunkoj kaj

brancxoj. Cxe la rando de la arbaro ni vidis tiun saman splendoran

buntecon de sennombraj floroj, kiuj ornamis la insulojn, sed en la

ombroj cxio sxajnis funebre malluma kaj malgaja.

Kaj sur cxion la tagmeza suno disjxetis tra la sennuba cxielo siajn

varmradiojn.

"Kie sur la Tero ni estas?" mi demandis, turnante min al Perry.

Dum kelkaj sekundoj la maljunulo ne respondis. Li staris kun la kapo

klinita, en profunda pensado. Sed fine li ekparolis.

"David," li diris, "Mi ne estas tute certa, ke ni estas _sur_ la

Tero."

"Kion vi diras, Perry?" mi kriis. "Cxu eble ni mortis kaj eniris la

paradizon?"

Turnigxante kun rideto, li fingromontris la nazon de la borveturilo,

kiu elstaris el la tero malantaux ni.

"Sen tio, David, mi povus kredi, ke ni vere venis al la lando trans

la Stikso. Sed la borveturilo malpruvas tiun teorion--gxi certe ne

povus iri en la cxielon. Tamen, mi pretas allasi, ke ni vere atingis

alian mondon ol tiun de nia gxisnuna vivo. Se ni ne estas _sur_ la

Tero, ni ja povas kredi, ke ni estas _en_ gxi."

"Eble ni revenis tra la terkrusto kaj elvenis sur iun tropikan

insulon de la Antiloj," mi sugestis.

Perry denove skuis sian kapon.

"Ni scios pli poste, David," li respondis, "kaj intertempe, ni

esploru la marbordon--ni eble trovos indigxenon, kiu informos nin."

Dum ni marsxis laux la strando, Perry penseme rigardadis la akvon.

Estis evidente, ke li luktas kontraux grandega enigmo.

"David," li diris subite, "Cxu vi rimarkas ion strangan pri la

horizonto?"

Dum mi rigardis, mi ekkomprenis, kial la pejzagxo hantis min ek de la

unua vido per aludo de strangeco kaj nenatureco--_tute mankis

horizonto_! Tiel malproksimen kiel ni kapablis vidi, etendigxis la

maro, kaj el la akvo videbligxis etaj insuloj, el kiuj la

malproksimaj etis kiel makuletoj; sed cxiam fone de tiuj estis la

maro, tiel ke, lauxsxajne, ni rigardas _supren_ al la plej

malproksima per la okulo videbla punkto. Fine, cxio nebuligxis en la

foreco. Videbla estis neniu klara horizontala linio, kiu montris la

kurbigxon de la terglobo for de la vidlinio.

"Mi ekkomprenas gravan aferon," dauxrigis Perry, elposxigante sian

horlogxon. "Mi kredas, ke mi parte solvis la enigmon. Estas nun la

dua horo. Kiam ni eliris de la borveturilo, la suno estis rekte super

ni. Kaj kie gxi estas nun?"

Mi rigardis supren kaj trovis la brilegan sferon ankoraux en la sama

loko--en la centro de la cxielo. Kaj kia suno! Mi apenaux rimarkis

gxin antauxe. Gxi estis almenaux trioble pli granda ol la suno, kiun

mi gxis tiam konis, kaj gxi sxajnis tiel proksima, ke vidante gxin,

oni kredis sin kapabla tusxi gxin per etendo de la brako.

"Je Dio, Perry, kie ni estas?" mi demandis. "Cxio cxi incitas miajn

nervojn."

"Mi kredas povi diri kun plena certeco, David," li ekparolis, "ke ni

estas--" sed li ne parolis plu. De malantaux ni cxe la borveturilo,

venis la plej tondra teruriga mugxo, kiu iam trafis miajn orelojn.

Unumense, ni turnigxis por vidi tion, kio eligis tiun timigan

bruegon.

Se ankoraux restis en mia kapo la ideo, ke ni estas sur la Tero, la

vidajxo, kiu trafis miajn okulojn, tute forvaporigis gxin. El la

arbaro venis kolosa bestego, kiu multe similis urson. Gxi estis

gxuste tiel granda kiel la plej granda elefanto, kaj gxiaj

antauxpiedoj estis armitaj per fortikaj ungegoj. Gxia nazego pendis

preskaux futon sub gxia malsupra makzelo, kiel rudimenta rostro.

Densaj, hirtaj haroj kovris la gigantan korpon.

Terure mugxante, gxi trenis sin al ni per peza, malrapida troto. Mi

turnigxis al Perry por proponi, ke ni eble sercxu pli agrablan

restadejon--evidente Perry jam ekhavis tiun ideon, cxar li estis jam

cent pasxojn for, kaj cxiusekunde liaj mirindaj saltoj pliigis la

distancon. Neniam antauxe mi sciis, kian neuzitan kurkapablon la

maljuna sinjoro posedas.

Mi vidis, ke li celas parton de la arbaro, kiu disbrancxigxis al la

maro, ne malproksime de la loko, kie ni antauxe staris, kaj cxar la

fortega besto, kiu tiom ekvigligis Perry, dauxre proksimigxis al mi,

mi postsekvis Perry, kvankam per malpli peniga rapideco. Estis

evidente, ke la enorma besto, kiu nin ekcxasis, ne posedas korpon

tauxgan por rapida kurado, do sxajnis al mi necese nur atingi la

arbojn suficxe malproksime antaux gxi por povi forgrimpi de la

dangxero sur iun grandan brancxon, antaux ol gxi alvenos.

Malgraux nia dangxera situacio, mi ne povis ne ridi pri la freneze

rapidaj penadoj de Perry, kiu klopodis rifugxi en la malsuprajn

brancxojn de la jam atingitaj arboj. La unuaj dekkvin futoj de la

arbotrunkoj estis nudaj--almenaux cxe tiuj arboj, kiujn Perry provis

suprengrimpi, cxar la azildona aspekto de la pli grandaj el tiuj

arbgigantoj evidente logis lin. Dekfoje li ekgrimpis supren, tiel

rapide kiel granda kato, sed cxiufoje li refalis de la trunko teren,

kaj post cxiu tia malsukceso li terurigite ekrigardis super sian

sxultron al la proksimigxanta bestego, samtempe eligante timplenajn

kriojn, kiuj ehxis tra la morna arbaro.

Fine li ekvidis grimpoplanton same dikan kiel manradikon, kaj kiam mi

atingis la arbaron, li jam rapidege suprengrimpis sur gxi, manon

super mano. Li jam preskaux atingis la plej malaltan brancxon de la

arbo, el kiu pendis la grimpoplanto, kiam gxi sxirigxis pro lia pezo,

kaj li barakte falis antaux miajn piedojn.

Lia malbona sxanco ne plu amuzis min, cxar la besto jam tro proksimis

al ni. Kaptante Perry je la sxultro, mi starigis lin per unu tiro,

kaj rapidante al pli malgranda arbo, kiun Perry povis facile

cxirkauxteni per siaj brakoj kaj kruroj, mi levis lin tiel alten kiel

eble, kaj tiam mi lasis lin al sia sorto, cxar ekrigardo super mian

sxultron montris, ke la terura besto jam preskaux atingis min.

Mi savigxis nur pro la grandeco de la besto. Gxia grandegeco faris

gxin tro lanta por povi konkuri kontraux la viglo de miaj junaj

muskoloj, do mi kapablis salti flanken, antaux ol la malvigla menso

de la besto povis redirekti gxin al mia postsekvo.

La tiel akiritaj kelkaj sekundoj ebligis, ke mi sendifekte rifugxu en

la brancxojn de arbo kelkajn pasxojn for de tiu, en kiu Perry trovis

havenon.

Cxu mi diris, ke mi sendifekte rifugxis? Tiam mi kredis, ke ni estas

tute ekster dangxero, kaj ankaux Perry tion kredis. Li levis sian

vocxon pregxe, por danki Dion pri nia savigxo, kaj li jxus finis ian

peanon de danko, ke la besto ne kapablas grimpi en arbojn, kiam sen

averto gxi bauxmis malantaux li sur la vostego kaj la postpiedoj kaj

etendis siajn timinde armitajn piedojn gxis la brancxo, sur kiu li

kusxis.

Gxian samtempan mugxon preskaux tute dronis la timokrio de Perry, kiu

preskaux enfalis la fauxkan busxegon sub si, cxar li tiel subite

ekimpetis por foriri de la dangxera brancxo. Kun profunda sopiro de

trankviligxo mi vidis lin sendifekte atingi pli altan brancxon.

Kaj tiam la besto faris ion, kio denove glaciigis min pro teruro.

Kaptante la arbotrunkon per siaj potencaj antauxpiedoj, gxi tiris

tiun malsupren per la tuta pezego de sia granda masiveco kaj per la

tuta nerezistebla potenco de siaj fortegaj muskoloj. Malrapide, sed

konstante, la trunko komencis kurbigxi al la bestego. Colon post

colo, li suprenmetis la piedojn, dum la arbo pli kaj pli forklinigxis

de sia vertikala pozicio. Perry alkrocxigxis, klakigante siajn

dentojn pro teruro. Pli kaj pli alten en la klinigxantan kaj

svingigxantan arbon li grimpis. Pli kaj pli rapide la arbopinto

ekklinigxis teren.

Tiam mi vidis, kial la bestego estas armita per tiaj kolosaj piedoj.

Jen gxi uzis ilin por gxuste tiu celo, por kiu la naturo destinis

ilin. La bradipsimila estajxo estis plantmangxulo, kaj por nutri sian

korpegon gxi bezonis forsxiri la foliaron de tutaj arboj. Kial gxi

atakis nin, estis facile klarigeble, se oni premisis temperamenton

tiel malbelan kiel cxe la feroca kaj stulta afrika rinocero. Sed

cxion cxi ni pensis nur poste. En tiu momento mi tro timegis pro

Perry por pensi pri io alia ol rimedo por savi lin de la jam tiel

proksima morto.

Mi sciis, ke sur la Tero mi povus kuri pli rapide ol la mallerta

besto, do mi faligis min el mia folioza rifugxejo, celante nur unu

aferon: logi la atenton de la estajxo for de Perry suficxe longe por

ebligi, ke la maljunulo atingu la havenon de pli granda arbo. Apude

staris multaj, kiujn ecx la grandega forto de tiu giganta monstro ne

povus klini.

Kiam mi alterigxis, mi prenis falintan brancxon el la implikita

amaso, kiu kovris la teron en tiu gxangaleca arbaro, kaj saltinte

nevidita malantaux la vilan dorson, donis al la bestacxo grandegan

baton. Mia plano efikis kiel magio. Pro la antauxa malrapideco de la

besto mi neniel antauxvidis la mirindan lertecon, kiun gxi nun

montris. Gxi cxesis teni la arbon kaj ekstaris sur siaj kvar piedoj,

samtempe svingante sian grandan, malican voston tiel forte, ke gxi

rompus cxiun oston de mia korpo, se gxi frapus min: sed bonsxance, mi

turnigxis kaj fugxis tuj, kiam mi sentis la trafon de mia bato sur la

ture altan dorson.

Kiam gxi komencis postsekvi min, mi erare decidis ekkuri laux la

rando de la arbaro anstataux al la senobstakla strando. Post momento

mi trovigxis gxisgenue profunda en putrantaj plantoj, kaj la terura

kreitajxo rapide proksimigxis, dum mi baraktadis kaj faladis,

klopodante liberigi min.

Falinta arbotrunko donis al mi pormomentan avantagxon, cxar

surgrimpante gxin, mi saltis al alia kelkajn pasxojn antauxe, kaj

tiumaniere mi sukcesis resti super la implikajxo, kiu tapisxis la

teron cxirkauxe. Sed la zigzaga vojo, kiun tio postulis, tiel severe

handikapis min, ke la postcxasanta besto konstante proksimigxis al

mi.

De malantauxe mi subite ekauxdis tumulton de hurloj kaj akraj,

oreltrancxaj bojoj--kiel la sono, kiun farus aro da plene kriantaj

lupoj. Nevole mi rigardis malantauxen por eltrovi, de kie venas tiu

nova kaj minaca sono, kaj pro tio, mi mispasxis kaj denove

baraktofalis sur mian ventron en la profundan implikajxon de plantoj.

Mia mamute granda adversulo estis jam tiel proksima, ke mi anticipis

certe senti la pezon de unu el liaj teruraj piedoj, antaux ol povi

restarigxi, sed surprize, la bato ne trafis min. La hurlado kaj

dentklakado kaj bojado de la novuloj enirintaj la tumulton nun

sxajnis esti tuj malantaux mi, kaj dum mi levis min per la brakoj kaj

ekrigardis cxirkauxen, mi vidis tion, kio forlogis de mi la atenton

de la _dirito_, kio estas la nomo, kiun mi poste lernis, de la

estajxo.

Cxirkauxis gxin kelkcent lupsimilaj bestoj--lauxsxajne sovagxaj

hundoj--kiuj hurlante kaj mordante atakis gxin de cxiu flanko kaj

profundigis siajn blankajn dentegojn en la karnon de la malrapida

besto kaj forkuris, antaux ol gxi povis trafi ilin per siaj piedegoj

aux balae svingigxanta vosto.

Sed miaj mirantaj okuloj vidis ion plian. Tra la malsupraj

arbobrancxoj venis blekanta bando da homecaj estajxoj, kiuj evidente

kurigis la hundaron antauxen. Laux cxiuj aspektoj ili okulfrape

similis la negrojn de Afriko. Ili havis tre nigran hauxton, kaj iliaj

trajtoj multe similis tiujn de negroj, krom cxe la kapo, kiu

klinigxis malantauxen tuj super la okuloj, lasante preskaux neniun

frunton. Proporcie kun iliaj torsoj, iliaj brakoj estis iom pli

longaj kaj iliaj kruroj pli mallongaj ol cxe homoj, kaj pli poste mi

rimarkis, ke iliaj haluksoj elstaras de la piedoj ortangule--cxar ili

kutimis logxi en arboj, kredeble. Malantauxe ili trenis longan,

maldikan voston, kiun ili uzis por grimpi, same kiel la manojn kaj

piedojn.

Mi stumblante starigxis, tuj kiam mi eltrovis, ke la luphundoj tenas

la diriton for. Vidinte min, kelkaj el la sovagxaj kreitajxoj cxesis

timigi la bestegon kaj avide venis al mi kun la dentegoj malkovritaj

kaj kiam mi turnigxis por forkuri al la arboj por denove rifugxi

inter la malsupraj brancxoj, mi vidis kelkajn el la simiohomoj

saltadi kaj babilbleki en la foliaro de la plej proksima arbo.

Inter ili kaj la bestoj malantaux mi estis neniu vere elektinda

alternativo, sed dum mi povis almenaux dubi pri la bonvenigo ricevota

de tiuj groteskaj homparodioj, mi ne povis dubi pri la sorto, kiu

atendus min sub la avidaj dentegoj de miaj ferocaj postcxasantoj.

Do mi kuregis al la arboj, intencante pasi sub tiu, kiu entenas la

simiohomojn, kaj rifugxi en alian pli malproksiman; sed la luphundoj

estis tre proksimaj malantaux mi--tiel proksimaj, ke mi cxesis esperi

savigxon de ili, sed jen unu el la estajxoj en la arbo super mi

svingigxis malsupren, metante la kapon antauxen kaj tenante la voston

ligita cxirkaux granda brancxo, kaj kaptante min sub la akseloj,

svingis min supren inter siajn kunulojn kaj ekster dangxeron.

Tie ili komencis ekzameni min kun multe da ekscitita scivolemo. Ili

esploris miajn vestajxojn, hararon kaj karnon. Ili turnis min por

eltrovi, cxu mi havas voston, kaj kiam ili trovis min ne tiel

ekipita, ili freneze ekridegis. Ili havis dentojn tre grandajn kaj

blankajn kaj ebenajn, kvankam la supraj kojnodentoj estis iom pli

longaj ol la aliaj kaj elstaris iomete cxe fermita busxo.

Ekzameninte min dum kelkaj momentoj, unu el ili eltrovis, ke miaj

vestajxoj ne estas parto de mi, kaj tiam ili eksxiris de sur mi la

vestajxojn, pecon post peco, freneze ridegante. Simiece, ili klopodis

mem surmeti la vestajxojn, sed ili ne estis suficxe lertaj por la

tasko, do ili rezignis.

Intertempe, mi strecxis la okulojn por ekvidi Perry, sed nenie mi

povis vidi lin, kvankam estis plene videbla la aro de arboj, en kiun

li unue rifugxis. Premis min la timo, ke io okazis al li, kaj kvankam

mi kriis lian nomon kelkfoje, ne venis respondo.

Fine, lacaj de sia ludado kun miaj vestajxoj, la kreitajxoj jxetis

ilin teren, kaj havante po unu el ili ambauxflanke, kiu tenis min je

la brako, ni ekmovigxis per tre timiga rapideco tra la arbosuproj.

Neniam antauxe aux poste mi spertis tian vojagxon--ecx nun mi ofte

vekigxas el profunda dormo hantita de la abomena rememoro pri tiu

acxa travivajxo.

De arbo al arbo la lertaj estajxoj saltis kiel sciuropteroj, dum

malvarma sxvito ekkovris mian frunton, kiam mi vidis la abismojn

sube, en kiujn mi jxetigxus, se ecx nur unu el miaj portantoj

mispasxus. Dum ili portadis min, mil konfuzaj pensoj plenigis mian

kapon. Kio okazis al Perry? Cxu mi iam revidos lin? Kion planas la

duonhomaj estajxoj, en kies manojn mi falis? Cxu ili estas logxantoj

de la sama mondo, en kiu mi naskigxis? Ne! Ne povis esti. Sed kie mi

do estis? Mi ne forlasis la Teron--pri tio mi certis. Tamen, mi

ankaux ne povis akordigi la viditajxojn kun la kredo, ke mi ankoraux

estas en la mondo de mia naskigxo. Suspirante, mi cxesis pripensi la

aferon.

3-a cxapitro

NOVAJ MASTROJ

Ni vojagxis sxajne plurajn mejlojn tra la malluma kaj morna arbaro,

antaux ol ni subite alvenis densan vilagxon, konstruitan en la

superaj brancxoj de la arboj. Dum ni proksimigxis al gxi, mia

eskortanto komencis sovagxe kriadi, kio tuj eligis respondon el la

interno, kaj post momento, svarmo de estajxoj de la sama raso kiel

niaj kaptintoj alrapidis por renkonti nin. Denove mi estis en la mezo

de freneze babilanta amaso. Mi estis sxovita tien kaj reen. Ili

pincxis kaj frapis min, gxis mia hauxto kontuzigxis, sed mi kredas,

ke ili traktis min tiel ne pro krueleco aux malico--mi estis por ili

kuriozajxo, strangajxo, nova ludajxo, kaj iliaj infanecaj mensoj

bezonis la aldonan atestadon de cxiuj sentumoj por kredebligi tion,

kion ili vidis per la okuloj.

Post iom da tempo ili trenis min en la vilagxon, kiu konsistis el

kelkcent krudaj logxejoj el brancxoj kaj folioj subtenitaj de la

arbobrancxoj. Inter la dometoj sternigxis mortaj brancxoj kaj trunkoj

de malgrandaj arboj, kiuj kunligis la logxejojn en unu arbo kun tiuj

en apudaj arboj, kaj tiel kelkfoje formigxis serpentumaj stratoj. La

tuta reto de logxejoj kaj vojoj formis preskaux senbrecxan plankon 50

futojn super la tero.

Komence mi scivolis, kial tiuj lertmovaj estajxoj bezonis kunligi la

arbojn per tiaj pontoj, sed pli poste, kiam mi vidis la diversajn

duonsovagxajn bestojn, kiujn ili tenadis interne de la vilagxo, mi

ekkomprenis la neceson de la vojoj. Estis kelkaj sovagxaj luphundoj

samspecaj, kiajn mi laste vidis gxenantajn la diriton, kaj multaj

kapro-similaj bestoj, kies plenplenaj mamoj evidentigis la kialon de

ilia tenado.

Mia gardanto haltis antaux unu el la dometoj, en kiun li pusxis min,

kaj tiam du el tiuj estajxoj ekkauxris antaux la pordo--sendube por

malebligi al mi forfugxi, kvankam mi apenaux sciis, kien fugxi.

Mi jxus eniris la malluman internon, kiam mi ekauxdis konatan vocxon,

pregxantan.

"Perry!" mi kriis. "Kara Perry! Dank' al Dio, ke vi savigxis."

"David! Cxu povas esti, ke vi travivis?" Kaj la maljunulo stumble

proksimigxis al mi kaj forte cxirkauxpremis min.

Li vidis mian falon antaux la dirito, kaj tiam lin kaptis pluraj el

la simiohomoj, kiuj portis lin tra la arbosuproj al la vilagxo. Liaj

kaptintoj tiel scivolis pri liaj vestajxoj kiel pri miaj, kun la sama

rezulto. Kiam ni rigardis unu la alian, ni ne povis ne ridi.

"Kun vosto, David," rimarkis Perry, "vi estus tre admirinda simio."

"Eble ni povus prunti kelkajn," mi aldonis. "Ili sxajnas tre

lauxmodaj nun... Sed kion la simiohomoj intencas fari kun ni, Perry?

Ili ne sxajnas vere sovagxaj. Do kiaj ili estas laux vi? Vi intencis

klarigi tion al mi, kiam tiu hirta monstro atakis nin--cxu vi havas

ian ajn ideon?"

"Jes, David," li respondis, "mi scias gxuste, kie ni estas. Ni faris

grandiozan eltrovon, amiko! Ni pruvis, ke la Tero estas kava. Ni

trapasis la tutan terkruston al la interna mondo."

"Perry, vi estas freneza!"

"Tute ne, David. Nia borveturilo portis nin tra la 240-mejla

terkrusto sub nia ekstera mondo. En tiu loko, gxi atingis la

pezocentron de la kvincent mejlojn dika krusto. Gxis tie ni veturis

malsupren--la direkto estas nur relativa, kompreneble. En la momento,

kiam niaj segxoj inversigxis--pro kio vi ekkredis, ke ni turnigxis

kaj rapidas supren--ni trapasis la pezocentron, kaj kvankam ne

sxangxigxis la direkto de nia antauxeniro, tamen, efektive, ni

ekmovigxis supren al la tersuprajxo de la interna mondo. Cxu ne

konvinkas vin la strangaj bestoj kaj plantoj, kiujn ni vidis, ke vi

ne trovigxas en la mondo, kie vi naskigxis? Kaj la horizonto--cxu gxi

povus havi la saman strangan aspekton, kiun ni ambaux rimarkis, se ni

ne efektive starus sur la interna suprajxo de sfero?"

"Sed la suno, Perry!" mi insistis. "Kiel la suno povus brili tra

kvincent mejloj da solida terkrusto?"

Ĉe la koro de la tero · 第 1 / 11 段