S-o Polimo, _legante_.--Kara, genevoj! Mi sciigas vin, ke

vi povas atendi min jam morgau. Mi jhus alvenis en Rotterdamo. Mi

havis terurajn malsanojn de maro, sed nun sentas min sufiche bonete

por vojaghi. Bil kaj Koko sanas kiel eble plej bone. Mankas al mi la

tempo skribi pli multe, char mi havas ankorau multon por fari. Ghis

morgau! Kun mil kisoj, via onklino Lotjo.

S-ino Polimo.--Kiam shi forsendis la leteron?

S-o Polimo, _serchante_.--Ho! shi tute ne skribis la

daton... atendu, mi trovas ghin sur la kovrilo..... (_serchante._)

Sed tio estas terura! la shtampajho estas tiel malklara, ke mi ne

povas legi ghin.

S-ino Polimo.--Eble shi venos hodiau!... Chu shi skribis

nenion pri

sia mono?

S-o Polimo.--Nenion.

S-ino Polimo.--Se shi nur ne estus nun venonta. Kara

chielo, imagu al vi, ke shi alvenas, kiam niaj gastoj estas...

S-o Polimo.--Ho tio ne malhelpos. Shi tiam povos tuj

konatighi kun ili.

S-ino Polimo.--Jes, sed mi preferus, se shi venus, kiam ni

solaj estos hejme.

S-o Polimo.--Mia kara, ne maltrankvilighu. (_Post

momento._) Chu vi ekaudis, ke la najbaroj scias pri nia onklino? Mi

jam ekaudis kelkajn aludojn pri shi.

S-ino Polimo.--Kelkajn aludojn?

S-o Polimo.--Jes,... la najbaroj moke parolas pri: _ora_

onklino, pri _diamanta_ onklino kaj cetere; oni jam diris, ke shi

tute _ne_ alvenos. Ankau oni disrakontas, ke shi perdis sian monon,

kaj ke ni estas devigataj transloghighi pro la alta luprezo de nia

domo. Ech la buboj sur la strato moke rigardis min, demandante unu al

la alia: chu la _ora_ onklino jam alvenis.

S-ino Polimo.--Sed tio estas terurega, Fritso. Imagu do al

vi, ke shi _ne_ estas richa, tiam ni _vere_ devos transloghighi,

char...

S-o Polimo, _kolerete_.--Kion do vi pensas pri shi...; mi

rediras, ne maltrankvilighu.... Se mi nur scius, kiam ni povus atendi

shin. (_Oni sonorigas laute._)

S-ino Polimo, _ektimigite_.--Kara Dio! Kiu estas tie!?

S-o Polimo.--Eble jam kelkaj gastoj.

S-ino Polimo.--Ho jes, mi tute ne pensis pri ili. Nu,

Mario do malfermas por vidi kiu sonorigis; ni estas pretaj akcepti la

vizitantojn... Se onklino nur ne alvenos hodiau! (_Eniras la

gesinjoroj Hejno, kaj la gesinjoroj Dalmo._)

SCENO KVINA

GES-oj POLIMO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO.

S-o Hejno.--Bonan vesperon karaj amikoj, koran gratulon!

S-ino Hejno.--Korajn gratulojn pri la datreveno de la

doktoro! (_Ili donas la manojn al gesinjoroj Polimo._)

S-o Dalmo.--Bonan vesperon! Mi deziras al vi la sanon!

S-ino Dalmo.--Karaj amikoj! mil gratulojn! (_Ili donas la

manojn al gesinjoroj Polimo._)

S-o Polimo.--Mi dankas, amikoj!

S-ino Polimo.--Koran dankon al vi chiuj! Sidighu, sidighu!

(_Chiuj sidighas._)

S-ino Polimo.--La gesinjoroj Smitso ne povas veni, ili

estis tie chi antau momento dirante, ke ili tuj devas vojaghi

Amsterdamon.

S-ino Hejno.--Ho kia bedauro!

S-o Hejno.--Mi tre bedauras, ni sentos lian foreston,

char la kapitano estas chiam tiel bona amuzanto.

S-ino Dalmo.--Tia li estas!

S-o Dalmo.--Mi jam antaue ghojis pro lia cheesto... sed:

"unue la aferoj kaj poste la amuzajhoj", kiel diras la proverbo; ne

vere?

S-o Hejno.--Chu la ekskapitano ankorau ne venis? Ordinare

li estas la unua che la festoj.

S-o Dalmo.--Vi estas prava, sinjoro, ordinare li estas la

unua, sed li..... (_oni sonorigas_)..... ho, jen li, sendube!

S-ino Polimo, _rigardante timete la malfermotan pordon,

mallaute al Polimo_.--Se ghi nur ne estas la onklino!

S-o Polimo, _mallaute_.--Ne timu! Nia onklino nun _ne_

venos, cetere shi kompreneble venos veturile, kaj ni ekaudos la

bruadon de la radoj. (_Eniras Sinjoro Laudo._)

SCENO SESA

LA SAMAJ, S-o LAUDO.

S-o Laudo.--Ha! miaj karaj! (_Donante la manon al la

cheestantoj_)... Kiel vi chiuj fartas?... Doktoro, mi gratulas vin

kaj vian edzinon, kaj deziras al vi ankorau multajn felichajn

jarojn, grandegan klientaron kaj... baldau malgrandan amindan

doktoreton! ha! ha! ha! kiu ankorau chiam mankas en via hejmo.

S-o Polimo, _ridante_.--Mi dankas vin, maljuna amiko, mi

dankas kore.

S-ino Polimo.--Mi dankas, kapitano, sed koncernante la

doktoreton, ni havas ankorau sufiche da tempo.... Sidighu, mi petas!

S-o Laudo.--Ho jes, dankon, mi jam vidas mian seghon sur

ghia ordinara loko... (_Sidighante._) Sed kie do estas nia amiko

Smitso kun lia edzino? Vi do ankau atendas ilin, chu ne?

S-ino Polimo.--Jes, ni _atendis_ ilin, kapitano, sed ili

ne povas veni ili devas vojaghi al Amsterdamo pro neatendita kaj tre

grava afero, ni tial devas nun bedauri ilian foreston.

S-o Laudo.--Jes, tio estas bedaurinda! (_al S-ino

Hejno_) Chu via patrino ne povis veni kun vi, sinjorino Hejno?

S-ino Hejno.--Shi preferis resti hejme! Shi pretendis, ke

shi havas tiom por fari--ho! shi laboras chiam, almenau tion shi

kredas kaj opinias, ke la mastrumo iras nebone, se shi ne zorgas pri

chio.... Tiaj estas la maljunulinoj!...

S-o Laudo.--Tute same kiel mia maljuna panjo!

S-ino Dalmo.--Shi ankorau chiam estas sana, chu ne vere,

kapitano?

S-o Laudo.--Sana! Dank' al Dio, jes! Mi kelkfoje vere

devas pensi, ke shi estas pli forta ol mi mem. Shi legas tute sen

okulvitro... metas ankorau fadenon tra la kudrilo, kvazau shi estis

nur dudek-jara, kaj tamen shi jam estas okdek-kvin!

S-ino Dalmo.--Jam okdek-kvin!... Mirinde! (_Malgranda

silentado_).

(_S-ino Polimo servas la gastojn._)

S-ino Dalmo, _al Dalmo, mallaute_.--Ili baldau venos,

chu ne?

S-o Dalmo, _mallaute_.--Jes.... silentu do!

S-ino Dalmo, _mallaute_.--Oni ne audos min; mi vere

miras, kiel la kapitano ludos sian rolon, kaj kiel li vidighos kiel

nigrulo.

S-o Dalmo, _mallaute_.--Silentu do!

S-o Laudo.--Chu vi audis, gesinjoroj, pri tiu terura

mortigo?

Chiuj.--Mortigo?

Laudo.--Jes! Mi audis antau horo chirkaue, ke maljuna

sinjorino, vojaghante per vagonaro de Rotterdamo al nia urbo, estis

mortigita mezvoje de mizerulo, kiu shtelis de shi multege da mono,

kiun shi portis kun si. (_Mire._) Chu vi tute ne ekaudis pri ghi?

Chiuj.--Ne. Kara chielo. Kia krimo. Kia abomenajho!

S-ino Polimo.--Chu shi vojaghis sola?

S-o Laudo.--Mi ne scias pli, ol mi rakontis...

S-ino Polimo.--Se la mortigito nur ne estas...

S-o Polimo.--Sensencajho! Eble la tuta rakonto ne estas

vera, oni chiam rakontas _tiom_! Kiel do ghi povus okazi!

S-o Laudo.--Oni tamen diregas, ke vere ghi okazis!

S-o Polimo.--Ho, kara kapitano, ne kredu ghin!

S-ino Hejno, _al S-o Hejno, mallaute_.--Kiel ili venas

malfrue! Mi jam de longe atendis ilin!

S-o Hejno, _mallaute_.--Silentu do! Vi perfidos la tutan

shercajhon.

S-o Laudo, _al S-o Polimo_.--Chu vi antau mallonge

ekaudis ion pri via onklino, doktoro?

S-o Polimo.--Ho jes! ni atendas shin eble jam morgau. Mi

jhus ricevis shian lastan leteron.

S-o Hejno.--Kiel neatendite!

S-ino Hejno.--Jam morgau? He!

Ges-oj Dalmo, _kune_.--He!

Laudo.--Domaghe, ke via datreveno ankau ne estas morgau,

doktoro, ni tiam povus festi ghin en cheestado de via onklino. (_Oni

sonorigas lautege._)

S-ino Polimo, _ekterurite_.--Kara Dio!

S-o Laudo.--Eble kliento por vi, doktoro.

S-o Polimo.--Mi ne ghin esperas, kapitano, ni sidas tiel

agrable kune, ke kliento, en tiu chi horo... (_Oni audas lautan

bruadon en la koridoro, post momento eniras Mario._)

SCENO SEPA

LA SAMAJ, MARIO.

Mario.--Doktoro, jhus alvenis maljuna sinjorino, shi staras

kun granda nigrulo en la koridoro, kaj demandas chu vi estas hejme.

S-ino Polimo.--(_Rigardas timete la gastojn, kvazau shi

volus diri: foriru do chiuj. Jen nia onklino, kiu alvenas; malgranda

silento._)

Mario.--Nu, doktoro, kion mi diros al shi?

S-ino Polimo.--Sed kara Fritso, iru do por akcepti shin...

Vi do komprenas, ke ghi estas nia onklino kun la nigrulo. Ili do ne

povas resti en la koridoro!

S-o Polimo.--Chu mi enirigos ilin tien-chi? (_Li

chirkaurigardas konfuze kelkan tempon, sed vidante, ke la gastoj

restas trankvile, li fine eliras, sekvata de Mario._)

S-ino Polimo.--Kiel neatendite! Ni atendis shin nur

morgau! (_Eniras maljuna sinjorino, en la mano shi portas grandan

kaghon en kiu sidas papago. Shi estas sekvata de nigrulo vestita per

livreo; li portas du grandajn valizojn._)

SCENO OKA

GES-oj POLINO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO, S-o LAUDO,

S-ino PLENVOLO, _la onklino_; BIL, _negro_.

Onklino.--Mi nur timas kara nevo, ke mi ghenos viajn

gastojn.

S-o Polimo.--Ho, kontraue, kara onklino, ili estos tre

felichaj konatighi kun vi. (_Montrante sian edzinon._) Jen mia

edzino, kiu jam tiel longe atendis vin kun malpacienco.

Onklino.--Aminda edzineto, mi kredas! Nu kara nevino, mi tre

ghojas fine vidi vin (_kisas shin_), kaj kore esperas, ke ni baldau

farighos bonaj amikinoj--sed shajnas, ke vi estas iom nervema, estu

do kvieta, kaj ne lasu vin gheni de mi! (_La gastoj starighas

chiuj._)

S-ino Polimo.--Kara onklino, estu la bone venintino en nia

hejmo, mi esperas, ke ghi plachas vin.

Onklino.--Ho, chio shajnas al mi bone tie-chi!

S-o Polimo.--Onklino, permesu, ke mi konigu al vi niajn

amikojn: Gesinjoroj Hejno! Sinjoro Hejno estas advokato, kaj jam de

longe nia amiko... Gesinjoroj Dalmo! Sinjoro Dalmo konatighis kun ni

antau nelonge, li estas negocisto... Sinjoro Laudo, ekskapitano,

kiu vizitas nin preskau chiutage. (_La onklino faras malgrandan

riverencon, la gastoj same ghin faras._)

S-o Polimo.--Chu vi volas sidighi tie, onklino, apud mia

edzino? Pardonu, onklino, ke mi ankorau ne senigis vin de via kagho,

chu vi permesas, ke mi starigu ghin en la angulon de la chambro sur

la tableton? Morgau ni zorgos pri pli bona loko. (_Li metas la

kaghon sur tableton en la fundo de la sceno._) Kia bela birdo! Kaj

ghi parolas, kiel vi skribis al ni!

Onklino.--Ghi diras nur kelkajn vortojn, kiam ghi tion

deziras; mia edzo instruis ilin al ghi; li tre amis la beston.

S-o Polimo.--Kompreneble! (_La nigrulo metas la valizojn

en alia angulon kaj poste sin starigas post la segho de sia

mastrino._)

S-ino Polimo.--Sed onklino, via negro,... via servisto, mi

volas diri...

Onklino.--Li sin nomas Bil, kuzino.

S-ino Polimo.--Ho jes, mi nun memoras, ke vi nomis lin

tiel en viaj leteroj. Chu mi montros al Bil lian chambron? Li eble

estas laca pro la vojagho, kaj Mario povus...

Onklino.--Ho ne, kara nevino, tute ne, unue li estas tre

forta, kaj due mi preferas (se almenau vi konsentas), ke li restu

hodiau vespere post mia segho, li tiel kutimas servi min, kaj... mi

pensas, ke viaj amikoj, kiuj sendube ankau farighos la miaj,

bonvolos iom konatighi kun Bil.

S-ino Polimo.--Chu vi mem ne estas laca, onklino? Chu vi

ankau trinkos teon, au chu vi deziras, ke nia servistino aranghu

por vi...

Onklino, _ridetante_.--Mi do jam diris, kara nevino, ne

maltrankvilighu pro mi; mi estas tre kontenta, ke mi min trovas en

tia bona kaj amika societo. Faru kvazau mi loghus jam de longe che

vi.

S-ino Polimo.--Kaj Bil? Onklino?

Onklino.--Ho, li neniam prenas ion en mia cheesto, li jam en

Rotterdamo trinkis kaj manghis....

S-ino Hejno, _mallaute al Hejno_.--Mi vere admiras la

kapitanon, li vidighas kiel vera negro. Kie do li prenis tiun

livreon?

S-o Hejno, _mallaute_.--Kaj rigardu lian edzinon; shi

estas vera Amerikanino. Mi ne rekonas shin!

S-ino Hejno, _al Onklino_.--Estas esperinde, sinjorino, ke

tiu chi urbo plachos al vi.

Onklino.--Mi tute ne dubas pri tio, sinjorino.

S-ino Hejno.--Chu jam estas longe, de kiam vi forlasis

Europon?

Onklino.--Jes, jam tre longe, mi estis nur dudek-jara, kiam

mi iris Amerikon kun mia edzo.

S-o Hejno.--Via edzo estis kuracisto, chu ne vere?

Onklino.--Jes sinjoro, kiel mia nevo....

S-o Polimo.--Tamen li estis multe pli instruita ol mi....

Vocho el la angulo de la scenejo.--La doktoro estas fripono.

(_La gastoj laute ridegas._)

S-ino Polimo.--Jen la papago, he! ghi parolas klare...

S-o Laudo.--Chu via birdo chiam tiel bone parolas

sinjorino? Mi estas surprizita; ion tian mi neniam ekaudis.

S-ino Hejno.--Sed _kiun_ doktoron ghi celis?

S-o Hejno.--Eble ghi celis nian amikon! ha! ha! ha!...

(_La gastoj ridegas laute._)

S-o Polimo, _sherce_.--Via papago jam volas malamikighi

kun mi, kara onklino.

Onklino.--Lasu ghin nur paroli! Ghi ne scias, kion ghi

diras.

La vocho el la angulo.--Fritso trinkas bieron! (_Chiuj

ridegas._)

S-ino Dalmo.--Chu li scias paroli ankorau pli multe,

sinjorino?

Onklino.--Ankorau kelkajn frazojn; ju pli oni parolas en

chambro, des pli ghi ankau parolas; kelkfoje tamen ghi ne malfermas

la bushon dum tuta tago.

S-ino Dalmo.--Mirinde!

S-o Polimo.--Mi tre ghojas, ke vi alportis ghin, onklino,

ghi vere povas amuzi la societon.

Vocho el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj

ridegas._)

Onklino, _al Bil_.--Bil, metu tukon super la kagho.

Bil.--Jes ma'm![10] (_Bil malfermas valizon, elprenas tukon

kaj metas ghin sur la kaghon kaj refoje starighas post la onklino._)

S-ino Hejno, _mallaute_.--Sed tio estas mirinda! Mi ne

komprenas, kie ili prenis tiun parolantan papagon.

S-o Hejno, _mallaute_.--La papagon ili eble prunteprenis

ie, sed kompreneble ghi ne parolas...

S-ino Hejno, _mallaute_.--Ni chiuj ghin audis!

S-o Hejno, _mallaute_.--La vocho estos de iu, kiu sin

kashis post la pordo.

S-o Laudo, _al Onklino_.--Chu vi volas vendi vian

papagon, sinjorino? Mi deziras posedi tian parolantan birdon.

Onklino.--Mi jam havas ghin dudek jarojn sinjoro, kaj

intencas ghin havi ghis mia morto, almenau se miaj genevoj ne estos

ghenataj de ghi.

S-o Polimo.--Kontraue.

S-ino Polimo.--Kara onklino, pri kio vi pensas; ni vere

jam amas la birdon.

Onklino.--Koko estas tre dolcha papago, ghi mordas neniam.

S-o Polimo.--Ho, ni baldau farighos bonaj amikoj, la birdo

kaj mi.

Vocho el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj

ridegas._)

S-o Polimo, _flanken_.--Malbenita besto!

Onklino.--Chu vi bone metis la tukon Bil?

Bil.--Jes ma'm!

S-ino Hejno, _mallaute al Hejno_.--La kapitano estas vere

aktoro, rigardu, kiel grave li rigardas nin.

S-o Hejno, _mallaute_.--Jes, sed lia edzino superas lin!

Mi neniam povis kredi, ke shi tiel bone taugis por la teatro.

S-ino Dalmo, _al Onklino_.--Chu via servisto nur parolas

angle, sinjorino?

Onklino.--Jes, nur angle.

S-o Laudo.--Se vi konsentas, sinjorino, mi instruos al li

nian lingvon.

Onklino, _ridetante_.--Mi dankas vin, sinjoro. Bil lernos ja

nian lingvon baldau sen instruisto; li jam bone ghin komprenas, char

en Chikago, mi parolis kun mia edzo nur nian gepatran lingvon. Chu ne

vere Bil?

Bil.--Jes, ma'm!

S-ino Hejno, _mallaute al S-o Hejno_.--Strange, ke shi

ne parolas pri sia _mono_.

S-o Hejno, _mallaute_.--Atendu nur.

S-o Dalmo.--Chu vi havis belan marvojaghon, sinjorino?

Onklino.--Tre malbelan.

S-ino Polimo.--Onklino skribis al ni pri tiu vojagho; la

vetero estis sufiche beleta, sed shi terure suferis pri la

marmalsanoj.

S-o Laudo.--Kaj oni diras, ke tio estas tre malagrabla

malsano.

S-o Polimo.--Malagrabla, jes; sed feliche ne danghera.

La vocho el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La

gastoj ridegas._)

S-o Polimo, _mallaute_.--Malbenita birdo! atendu nur, mi

baldau igos vin senti, ke mi estas tia.

Onklino, _al Bil_.--Bil, portu kokon ekster la chambro.

Bil.--Jes ma'm. (_Li ghin faras kaj revenas, reprenante sian

lokon._)

S-ino Polimo.--Ho kara onklino, ghi tute ne ghenas nin!

Onklino.--Sed ghi ghenas min; ghi farighas tro brua, kaj

tion mi ne amas.

S-o Hejno, _al Onklino_.--Diru fojon, sinjorino, chu oni

ankau ludas komedietojn en Ameriko?

Onklino.--Ho jes, sinjoro!

S-ino Hejno, _al Onklino_.--Chu la negroj ankau kunludas?

Onklino, _kun surprizo_.--Ho jes!

S-o Hejno.--Chiuj negroj en Ameriko estas nigraj chu ne?

En nia lando trovighas nigruloj, kiuj tamen _ne_ estas negroj.

Onklino, _ne respondas_.

S-ino Hejno.--En nia lando ech trovighas nigruloj, kiuj

estas kapitanoj, chu ne vere sinjoro Laudo?

S-o Laudo.--Ho sendube! (_al Onklino._) Chu estas jam

longe, de kiam vi perdis vian edzon, sinjorino?

Onklino.--Ne sinjoro, mia edzo mortis antau kelkaj monatoj.

S-o Hejno.--Mi iam ekaudis, ke la vidvinoj en Ameriko tre

baldau reedzinighas. (_Onklino ne respondas, S-o Polimo rigardas

S-on Hejno kolerete._)

S-ino Hejno.--Eble tio dependas de la richeco de la

vidvinoj, kiel ankau en nia lando.

S-o Laudo.--Nu, mi estas fraulo _maljuna_, sed fraulo

kun _juna_ koro, kaj, se mi ekkonus bonan vidvinon, kiu akceptus mian

manon, mi vere....

S-o Hejno.--Vi tiam ekprenus shin!

Laudo.--Volontege! Sed nur kondiche, ke shi posedus 100 000

dolarojn!

S-ino Hejno, _montrante la onklinon_.--Mi supozas, ke

onklino posedas ilin. Vi estus bela paro! (_Oni eksonorigas du fojojn

tre laute._)

Onklino, _rigardas ekterurite la gastojn, sed ne respondas.

Poste al Bil._--Diru Bil, tiu chi domo shajnas al mi frenezulejo!

Bil.--Jes ma'm!

Mario, _ekstere, che la pordo_.--Doktoro! alvenis refoje

maljuna sinjorino kun negro, ili estas en la koridoro, kaj la

sinjorino diris, ke shi estas via onklino el Ameriko!

S-ino Hejno.--Kara Dio! Jen la vera onklino!

Chiuj, _konsterne rigardas al la pordo, la unue veninta

onklino ellasas krion kaj eksvenas. Bil chirkaurigardas kolere.

Subite eniras dua sinjorino strange kaj ridinde vestita, kaj portante

malplenan kaghon. Shin sekvas negro, same vestita strange, sed per

livreo multkolora, li portas du grandajn antikvajn pluvombrelojn kaj

grandan kofron, li terure rulas siajn okulojn._

SCENO NAUA

LA SAMAJ, GES-oj SMITSO.

Dua Onklino, _enirante kun multe da bruado_.--Kie do estas

mia kara nevo? Kial li ne iras al mi renkonten por chirkaubraki min?

Ho mi estas konvinkita, ke li alprenos min en sian hejmon, kvankam

oni forshtelis mian tutan monon... (_Subite shi ekvidas la unue

venintan negron kaj lian mastrinon, shi ellasas lautan krion, ankau

eksvenas kaj ekfalas en la brakojn de la due veninta nigrulo. Brua

movado inter la gastoj, kiuj chiuj starighas._)

S-ino Polimo.--Kio do okazas? Chu mi songhas? Chu chiuj

homoj farighis frenezaj?.. Fritso! helpu do nian onklinon, shi perdis

la konscion.

S-o Polimo, _iras al la unue veninta onklino kiu iom post

iom rekonsciighas, la alia onklino same rekonsciighas kaj

chirkaurigardas terurite. La gastoj silente forshtelighas el la

chambro, unu post la alia._

SCENO DEKA

GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL, GES-oj SMITSO

S-ino Polimo, _al la dua onklino_.--Kion signifas tio,

sinjorino? Kiu vi estas? Kion vi deziras?

Dua Onklino, S-ino Smitso, _preskau

plorante_.--Pardonu min, kara amikino. Estas mi, via fidela Karolino.

S-ino Polimo.--Kaj tiu negro?

S-o Smitso, _la due veninta negro_.--Mil pardonojn,

sinjorino Polimo, mi estas Smitso.

S-o Polimo.--Sed kion do vi volas?

S-ino Smitso.--Ni volis nur sherci, ho ve!... Ni volis nur

ludi malgrandan komedieton, sed tute ne pensis, ke via onklino jam

alvenis. Ni nur volis surprizi vin, kiel via onklino el Ameriko. (_Al

la vera onklino._) Estimata sinjorino! Ni ne intencis ofendi vin....

Ho! mi mortos pro honto... kompatu nin!... pardonu nin! ho pardonu

nin! (_Shi ploras._)

S-o Smitso, _al onklino_.--Mi volas fari chion, kion vi

postulos de mi, estimata sinjorino, mi ech volas mortpafi min, se tio

povas kontentigi vin... mi... mi... ho ve!..

Onklino, _bonkore_.--Mi _nun_ komprenas chion, miaj amikoj,

kaj mi pardonas vin chiujn fundkore; bonvolu diri la samon al la

aliaj, mi petas; char mi tre bedaurus, se miaj genevoj malamikighus

kun bonaj homoj pro mi, kaj nun iru kviete hejmen. (_La geedzoj

Smitso honte foriras._)

SCENO LASTA

GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL

S-ino Polimo--Ho kara onklino, kion vi do devas pensi pri

ni! Mi nun...

S-o Polimo.--Auskultu, kara onklino! Al chiuj, kiuj

hodiau vespere tiel ofendis vin, mi malpermesos por chiam la eniron

en mian domon. Mi ne rigardos ilin plu kiel miajn amikojn, char mi

neeble povus forgesi kaj pardoni la abomenan shercon, kiun ili faris.

Mi tuj skribos al chiuj.

Onklino, _ridete interrompante lin_.--Vi skribos, ke mi

pardonas ilin, kaj ke mi ne deziras, ke la reciproka amikeco, kiu jam

tiel longe ekzistas inter vi, estus rompita pro mi....

S-ino Polimo.--Kaj vi restos che ni, chu ne vere, kara

onklino?

Onklino.--Nu, mi pensas, ke mi faros plej bone restante,

char via domo plachas al mi! Chu vi ne same opinias tion Bil?

Bil.--Jes ma'm!

S-ino Polimo, _kisante onklinon_.--Kara onklino, mi dankas

vin, vi estas vere tro bona por ni!

S-o Polimo.--Kara onklino, vi estas anghelo!

Vocho el la koridoro.--La doktoro estas fripono!

H. J. Bulthuis.

PIEDNOTO:

[10] Jes sinjorino.

OKA MENCIO

LA SINOFERO

I

Karlo estis dekjara kiam lia patro, la fama esperanta poeto

Kantamant, adoptis kiel filinon malgrandan knabineton, Johaninon,

sesjaran filinon de sia plej kara amiko, kiu estis jhus mortinta,

lasinte shin en plej kruela malricheco.

La knabineto estis charma, kun dolcha vizagho, grandaj bluaj okuloj,

blondaj haroj, kaj afabla iom malgaja mieno, kiun malofte lumigis

rapida rideto. Neniam havinte gefratojn, chiam vivinte apud patro

premata de malricheco kaj malsano, shi neniam konis la ghojojn de sia

agho, kaj shia farto estis shancelighanta; shi estis malgranda,

timema, kortushanta en siaj funebraj vestoj. De l' unua tago, Karlo,

granda kaj forta, sin faris shia protektanto.

La du infanoj ludadis kiel gefratoj. Je l' unua fojo, Johanino konis

la plezurojn de l' aliaj infanoj; shi ne estis plu sola, en la mizera

patra domo; shi havis afablan kunludanton, kiu konigis de shi la plej

belajn kaj richajn ludilojn, kiujn li estis ricevinta de sia patro.

Kaj baldau shia malgajeco vaporighis, shia vizagho roze kolorighis,

kaj shia rido ekbruis sonora en la vasta domo.

Sed, siaflanke, Johanino estis por Karlo la amikino, kiu igis la

ludojn pli interesaj, la domon pli shatinda. Kaj por Kantamant, shi

estis la filineto, kies mankon apud sia filo li tiel ofte bedauris.

Tiel afabla, dolcha por chiuj, tiom amata de l' servistoj, kiom de l'

majstro kaj de Karlo, shi farighis la hejma feino, per kiu chiu estis

pli felicha, chio pli brila, kvazau se la aera estajho, sendita de

l' dioj, estis alportinta, en la vastan domon, la premion de l'

boneco de Kantamant por la kara orfino.

Kaj li, la granda poeto, dedichis al shi siajn plej belajn poemojn,

tiujn, kie li kantis la infanecon, kaj kiujn chiu parkere scias en

Esperantujo.

Post du jaroj, kiam Johanino, okjara, forlasis siajn funebrajn

vestojn, neniu estus rekoninta la malfortan filineton, kiun chiu

plendis, vidante shin sekvantan, maldikan kaj plorantan, la

enterigiron de shia patro.

Tiun tagon, Kantamant, kisante shian frunton, diris al shi:

--Chu vi estas felicha kun ni, filino mia?

--Ho! jes, Sinjoro,--shi diris.

--Kial vi chiam min nomas Sinjoro, karulino? Chu mi ne vin amas kiel

patro?

--Ho! vi min amas, kaj mi vin amas... pachjo!

--Johanjo kara!

Karlo, kiu ghis tiam diris nenion, iris al shi:

--Kaj min, fratineto, chu vi min amas?

Johanino lin prenis inter siaj brakoj, kaj, lin kisante:

--Vi ghin vere scias, Karchjo mia.

--Kara Jonjo!

Kaj, de tiu tago, ili chiam uzis nur tiujn karesajn nomojn, "pachjo,

Karchjo, Jonjo", kiuj estis por chiu el ili kiel la esprimo mem de

iliaj amsentoj, la eljheto de iliaj nedisigeblaj animoj.

II

Karlo havis amikon je sia agho, Frederikon, la solan el chiuj siaj

kunlernantoj, kiun li estis felicha akcepti hejme. Ili ambau

simpatiis pro simileco de karaktero, sama emo al boneco, poezio kaj

revado. Ilia plej granda plezuro estis, sidante en la laborchambro

de Kantamant, auskulti lin kiam li legis siajn novajn poemojn; kaj

iliaj infanaj animoj kune malfermighis al la flugado de la lulantaj

ritmoj.

Baldau, Johanino kutimis cheesti je tiuj legadoj, kaj shi ankau

sentis poetan animon, kiu vekighis en shi. La tri infanoj komprenis

tiel bone, tiel profunde, la plenan belecon de l' versoj de

Kantamant; kaj ili pro ghojo ploris, kiam li dedichis al ili sian

faman poemon:

Nur vin rigardante, mi estas felicha...

Karlo kaj Frederiko staris apud la apogsegho de Kantamant, dekstre

kaj maldekstre, unu manon apogitan sur la shultro de l' poeto,

legante kun li la novajn versojn. Kaj Johanino, iom post iom,

alproksimighis, fine sidighis sur la genuoj de sia adoptinta patro,

kaj, tuj kiam li finis sian legadon, shi chirkauis lian kolon per

siaj malgrandaj brakoj, kaj lin kisis, dirante:

Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo" · 第 8 / 9 段