Iam, mi pushis mian veturilon en strato treege dekliva kaj malrekta;

en vojturnigho mia ilo subite haltis kontrau mureto; sed mi

daurigis mian iron super la muro kaj falis en kuvegon plenan je

malpurajhoj, kiuj dolchigis mian falon; tamen mi ne povas certigi, ke

tiu bano shajnis al mi agrabla. Tiuj malfelichoj kaj aliaj malpli

gravaj ne povis min korekti, kaj kun granda senpacienco mi atendis

taugan aghon por acheti unu el tiuj mirindaj duradaj iloj, tiam nove

eltrovitaj, kiujn mi kelkfoje vidis flugantajn rapide laulonge de la

stratoj.

Tiu tiel dezirita tempo alvenis, mi achetis belegan bicikledon kaj

decidis, ke mi vojaghos en nekonatajn landojn.

Mi elektis Afrikon, kaj iris shipe Algheron; la shipirado estis por

mi terura, sed, tuj kiam mi metis piedon sur la Afrikan teron, mi

forgesis chiujn malagrablajhojn, saltis sur mian bicikledon kaj min

direktis al dezerto. La dezerto! Kiel min interesus la tiel konataj

urboj de Algherio, ech la oazoj en kiuj chiam trovighas Europanoj?

Mi volis vidi Saharon, kaj, tute sola antau la sabla vastajho, senti

la ghuadojn de vera esploristo.

Miaj pneumatikoj kondutis mirinde. Mia bicikledo estis tiel malpeza,

ke la irado apenau lasis postsignon sur la sablo, kaj mi flugis, mi

flugis kiel vera demono, malshatante la Simun'on.

Mi marshis de kelkaj tagoj kaj la provizoj kunprenitaj malmultighis;

antau ol pli profunden iri en la dezerto, mi decidis akiri novajn

manghajhojn. Proksime mi ekvidis, blankajn sub la suno, tendojn de

araba vilagho. "Bone, mi pensis, nenia vivulo videbla!" Efektive,

pro la varmegeco, chiuj loghantoj sin kashis en siaj tendoj kaj

dormis.

Per mia sonora korneto, mi faris teruran bruon; mi mem kriegis kiel

frenezulo, sed nenia movo respondis mian alvokon.

Vidante richan tendon, mi eniris senbrue, kaj audis brueton post

kurteno, kiun mi iom levetis.

Kelkaj virinoj, kushantaj sur luksaj tapetoj ripozis; min ekvidante,

ili ekkriis per vocho akra; mi provis klarigi la motivon de mia

maltimema eniro, sed ne havis la tempon fini mian klarigon; mi

ricevis fortan baton sur la kranion kaj falis senspira.

Kiam mia sveno finighis, mi estis en chambro tute malluma, mi provis

tushi per la mano mian dolorantan kapon sed ne povis, estante fortike

ligita.

Mi sentadis ion silkecan, kiu glitis inter miaj manoj kaj promenis

sur mia korpo, mia vizagho; ghi estis musoj, kiuj trotis sur mi,

serchante manghajhojn. Tio donis subite al mi fruktodonan ideon.

Mi malfacile sukcesis eltiri el mia posho peceton da lardo, kiu

restis al mi, kaj per ghi mi frotis la shnurojn, kiuj min ligis, kaj

poste mi restis senmova. Baldau la musoj, unue forpelitaj per mia

movado, revenis kaj, sentinte allogantan odoron, komencis mordeti kaj

disshiri la shmiritajn shnurojn tiamaniere ke, post kelke da tempo,

mi sukcesis min liberigi.

Estis nokte, mi eliris singardeme kaj sukcesis retrovi mian

bicikledon; nevidite de iu, mi forlasis tiun malbenitan lokon per

rapida forkuro. La suno baldau levighis kaj la varmeco farighis

malagrablega, sed tio min malpli chagrenis ol la manko de manghajhoj,

la malpleneco de mia stomako. Kiamaniere mi povos revivigi miajn

fortojn por daurigi mian vojaghon?

Mi pripensis malgaje, kiam terura blekado audighis, mi rigardis

malantauen kaj vidis grandegan leonon, kiu, saltegante, min sekvis.

Vane mi akcelis mian kuradon, la leono pli kaj pli proksimighis;

granda shvito malsekigis mian tutan korpon; miaj kruroj rigidighis

pro teruro, mi estis tuj falonta, kiam nova penso redonis al mi iom

da espero. Mi havis revolveron, eble mi povos vundi mian

persekutanton au nur lin timigi. Mi min returnis, kaj ech ne

celante, mi pafis sur la leonon, kaj tuj daurigis mian forkuradon,

sed audis raukan blekadon kaj strangan bruon, kvazau hauto estus

shirata.

Post kelkaj minutoj, nenion plu audante, mi haltis kaj rigardis

malantauen: malproksime mia leono, klinita sur la sablo, ne

movighis, tamen mi audis strangan plendon, ne tre lautan pro la

malproksimeco.

Mi revenis malrapide, kaj baldau nekredebla vidajho min mirigis. Mia

kuglo estis trafinta la frunton de l' leono, kaj glitinte longe la

vertebraro, estis disiginta la hauton, kaj tiu chi, falante sur

ambau flankojn de la korpo kaj kvazau volvite chirkau la kruroj de

la besto, malhelpis chian movadon. Malfelicha leono! ne povante

movighi, li malrapide rostighis per la suna varmeco kaj eljhetis

terurajn blekadojn.

Mi kompatis lian sorton, kaj per dua kuglo, mi finis lian suferon,

kaj sub la ombro de shtonego mi atendis la plenan kuirighon de mia

chasajho. Poste mi povis ripari miajn fortojn per largha tranchajho

de rostita leono, kaj kunportis grandan pecon de viando kuirita por

miaj estontaj bezonoj, lasante la restajhojn por la shakaloj.

Mi ne povus rakonti chiujn miajn aventurojn en la dezerto, sed unu el

ili estas tiel grava pri bicikledirado, ke mi ne povas ghin ne diri.

Mia rapida forflugo malplenigis miajn pneumatikojn, kaj mi volis

ilin plenblovi per mia pumpilo, sed ho ve! mi estis ghin perdinta!

Kiu grava malfelicho! Kiamaniere mi povos de nun daurigi mian

vojaghon?

Mi falis sur la sablon, plorante, sed mi sentis sur mia vizagho

agrablan freshan aerfluon, mi rigardis apud mi, ho mirindajho! el

malgranda truo flugetis sableroj elpushitaj vershajne de senkolora

gaso; tuj genia ideo eniris mian spiriton; vidinte kreskajhon

shajnantan junko, mi tranchis peceton kaj faris tubon, kies unu

ekstremajhon mi enirigis en mian pneumatikon, alian en la truon.

Ghojego! ghojego! rapide mia volvajho plenighis sed samtempe mia

bicikledo farighis malpeza kaj shajnis forflugonta en aeron; mi devis

ghin ligi che mia zono, por ke mi povu daurigi la enblovadon.

Fininte, mi saltis sur mian selon, sed mia salto nin ambau portis

je dek-kvinmetra alteco kaj tre malrapide ni malaltighis; ech,

renkontinte folion de granda palmarbo, mia bicikledo haltis sur ghi,

kiel farus musho, kaj la folio ech ne movighis. Mi devis multe peni

por reveni teren.

Kiel vi povas imagi, mia rapideco farighis grandega kaj senpene mi

trakuris multajn kilometrojn. Sed mia stomako ree malplenighis kaj

devigis min fine halti por serchi nutrajhon; sed vane mi esploris la

chirkauajhon, mi nenion trovis. "Kiu dormas, tiu manghas", oni

diras en mia lando. Mi do estis tuj dormonta, kiam mi ekvidis birdojn

flugantajn super mia kapo. Nova ideo eniris mian cerbon. En mia posho

mi trovis longan shnureton, je kies ekstremajho mi fiksis kurbigitan

pinglon. Mi sukcesis kapti kelkajn insektojn, kiuj estis bonaj

allogajhoj. Mi jhetis malproksime tiun hoketon, konservante en mia

mano la alian ekstremajhon de la shnureto, al kiu mi fiksis peceton

da ligno por ghin teni.

Mi kushighis kaj ekdormis, atendante chasajhon. Mi songhis kvazau mi

ghuus bonegan manghadon, sidighante che la tablo de richa Arabo, kaj

mi lin gratulis pro la delikata peco de shafajho de mi manghata, kiam

forta tirado min vekis. Mi tuj pensis, ke mia songho farighas

realajho.

Mi ekrigardis mian kaptajhon, kiam, ho strangajho! mi vidis, ke mi

kaptis ion tute ne atenditan, tio estis grandega struto! Ho! Ho! mi

ekkriis, sed mia vocho timigis la birdon, kiu rapide forkuris, char

pro la surprizo, mi estis forlasinta mian shnureton.

Perdi samtempe mian kaptajhon kaj mian shnuron! Ho, neeble! Mi tuj

saltis sur mian bicikledon kaj persekutis la struton, kiu,

forkurante, glutadis mian shnuron, shajne kun granda plezuro. Sed

okazis stranga fenomeno. La digestado de tiuj bestoj estas tiel

rapida, ke jam che la alia ekstremajho de la struto, peco de shnuro

ekvidighis kaj iom post iom plilongighis. Subite la struto haltis,

malhelpite de la tenilo, kiun ghi ne povis engluti.

Mia sagaceco, kiun vi jam tre certe rimarkis, igis min tuj uzi tian

okazon. Mi ekprenis la ekstremajhon de la shnuro, ghin fiksis che la

gvidilo de mia mashino, kaj per krioj tiel diversaj kiel multaj, mi

ekscitis mian kondukiston.

Vi devas konfesi, ke, ech konsiderante la strangecon de miaj

aventuroj, ne estas ordinare esti biciklede trenita de struto. Tiu

nova movmaniero, tiel nova kiel stranga, mirinde sukcesis: la birdo,

ekscitita de miaj krioj, forkuris rapidege, kaj mi senghene ripozis,

ech ne farante movon.

Sed sento de profesia fiereco shanghis mian vidmanieron. Estas

malinde, mi pensis, ke mi, S-ro Radamanto, akceptu helpon fremdan,

kaj tiel insultu miajn krurojn. Mi do movis la pedalojn kaj

alproksimighinte, mi detranchis la shnuron che la postajho de la

birdo, lasante nur la pecon entenatan en la korpo, kaj donante la

liberecon al la struto, kiu rapide malaperis.

Mi revojiris, sed mi pli kaj pli malsatis, kiam mi vidis proksime la

struton; tre certe mi estis ronde kurinta kaj reveninta en la lokon

de mi forlasitan antau kelkaj momentoj. La struto ripozis sur la

sablo, sed min vidinte, ghi forkuris, lasante blankan objekton, kiun

oni ne povis rekoni pro la malproksimeco; sed alveninte apud ghi mi

vidis ovon, kiun la struto estis ellasinta, antau ol foriri.

Rapide mi faris truon por trinki la internajhon, sed tio estis tiel

sengusta, ke mi unue shancelighis, sed, pripensinte, mi vershis

internen iom da pulvo, kiu restis al mi, miksis chion kaj kuirigis

per la suna varmo. Tio faris bonegan ovajhon, kiu redonis al mi

novajn fortojn.

Mi do daurigis mian vojaghon, sed subite ambau pneumatikoj

eksplodis, boritaj de la pecoj de la ovo, kiujn mi senprudente estis

lasinta sur la sablo; mi do fortiris la volvajhojn por riparo, kiam,

ho terurego! mi vidis du serpentojn rapide alvenantajn al mi; mi

saltis sur mian bicikledon, sed la teruraj bestoj atingis miajn

radojn kaj chirkauvolvighis kiel veraj pneumatikoj tre flekseblaj

kaj dolchaj.

Post longa irado, mi lacighis kaj serchis lokon por ripozi,

mi baldau ekvidis che la horizonto arbareton, al kiu mi min

direktis. Sed subite granda leono saltegis el kashita kaverno

kaj min persekutis. La timego donis al mi novajn fortojn kaj

kun miriga rapideco mi provis alveni ghis la arbareto. Miaj

pneu-serpentoj, ekscititaj de la rapideco (chu mi diris, ke ili

estis sonorilserpentoj) ekmovis siajn sonorilojn (kiuj estas

fiksitaj, kiel chiuj scias, chirkau ilia kolo) kaj siblis tiel

terure, ke la leono haltis subite kaj forkuris rapide.

Sed tia ekscitado malbonege impresis miajn rampulojn; ili videble

malmolighis; feliche mi jhus atingis la arbaron, mi haltis kaj

ekvidis, ke la serpentoj mortis. Malfelichaj bestoj! mi vershis

larmon pro ilia malgaja sorto kaj tuj ekpensis, ke morgau estos

malfacile pli antaueniri.

Sed mi ne ofte malkuraghighas kaj estas sufiche sagaca (tion vi tre

certe jam scias); mi baldau pensis, ke, ech post sia morto, miaj

serpentoj povos esti al mi utilaj kelkmaniere. Mi ilin senhautigis,

ne difektante la hauton; dank' al seka ligno, kiun mi trovis, mi

ekbruligis grandan fajron por forpeli nokte la bestojn, kaj kuirigis

la rampulojn, kiuj donis al mi bonegan rostajhon. Mi kungluis la

ekstremajhojn, kiuj tuj shajnis al mi tiel flekseblaj kaj fortikaj

kiel la pneumatikoj de la firmo[9]....

Plie mi estis forpreninta la du chirkaukolojn de sonoriloj, kiuj

farighis du avertiloj tiel strangaj kiel sonoraj.

Poste mi supreniris altan arbon kaj tuj ekdormis. Mi songhis, ke mi

daurigas mian vojon sur belega mashino, kies radoj estas

testudoskvamoj, la gvidilo estas fortika bovkapo kun larghaj kornoj;

la selo estas kameldorso, la saketo, sarigposho kaj la lanterno,

pokalo plena de lumvermetoj.

Morgauan tagon, tute ripozinte, mi daurigis mian iradon, esperante

tamen, ke mi baldau alvenos en regionon ne tiel unuforman. Mia

deziro baldau plenumighis, char mi atingis arbaron, kiu shajnis al

mi grandega. Tuj enirinte mi trovis kelkajn bananfruktojn kaj

kokosnuksojn, kiujn mi plezure manghis. Mi pensis, ke ne estos al mi

facile trairi virgan arbon "en kiu la mano de homo neniam metis la

piedon", kiel diras unu el miaj amikoj. Mi trovis valeton, kiu donis

al mi facilan vojon, kaj mi ghin sekvis dum multaj tagoj, manghante

fruktojn, kelkfoje birdojn de mi pafitajn, kaj ankau leporojn, kiujn

mi povis kure atingi. Nenio rakontinda okazis; mi renkontis kelkajn

bestojn, kiujn mi povis eviti kaj precipe simiojn, kiuj shajnis al mi

tre afablaj sed iom senghenaj.

En la valeto fluis malgranda rivero, kiu iom post iom pligrandighis,

kaj mi baldau alvenis apud granda riverego, kiu devigis min shanghi

mian direkton. Mi do esploris la chirkauajhon kaj kun granda teruro

ekvidis, ke mi estas meze de gento de sovaghuloj, kiuj feliche ne

vidis min, char mi alvenis dum la nokto.

Kun granda singardemo mi daurigis mian serchadon, kaj vi pripensu

mian teruron, kiam mi trovis sur la bordo de la riverego multe da

homaj ostoj! Mi estis meze de hommanghantoj! Kiamaniere mi povos

forkuri nevidite? Mi serchis, sed vane, shipeton, en kiu nokte mi

povus senbrue forlasi tiun dangheran lokon, sed nenion mi trovis.

Mia bicikledo estis bone kashita kaj mi trovis grandan arbon, kiu

estis por mi bona rifughejo. Mi manghis nur kokosnuksojn, en kiuj mi

faris truon por elpreni la internajhon. Mi komencis malesperi, kiam,

unufoje, nukso malplenigita falis en la akvon kaj kompreneble flosis.

"Eureka!" mi kriis greklingve (ghi estas cetere la sola greka

vorto, kiun mi konas).

Dum la sekvantaj tagoj mi kolektis multajn malplenajn nuksojn, kies

truon mi shtopis; per lianoj mi ilin kunligis kaj faris flosajhon tre

taugan. Sed kiamaniere ghin gvidi? Tio min ne multe embarasis. Mi

kolektis kelkajn homajn skapolojn, per kiuj mi faris helicon; mia

bicikledo forte starigita meze de mia flosajho donis al mi bonegan

motoron, kaj kolektinte multe da nuksoj por mia nutrado, mi nokte

foriris.

Dum kelkaj tagoj mi tiel iris, min demandante, kiu estas chi tiu

riverego. Pro la diverseco de la vojoj de mi sekvitaj, mi tute

nesciis la gheneralan direkton de mia longa vojagho. Chu mi estis

irinta orienten kaj chu tiu rivero estas Nilo? Au chu, suden

vojaghinte, mi atingis Nigeron au Senegalon? Neklarigebla enigmo!

Post kelkaj tagoj, ho mirindajho! mi ekvidis vaporshipeton, kiu venis

lau kontraua direkto, kaj al kiu mi faris signojn. La shipo sin

direktis al mi kaj iu sinjoro, kiu shajnis esti la shipestro, parolis

al mi angle. Mi konas nur malmulte tiun lingvon kaj ne komprenis;

tion vidante li uzis intersekve aliajn lingvojn, danan, germanan,

rusan; sed mi nur konas kelkajn vortojn de tiuj lingvoj kaj parolas

nur france; sed bedaurinde la homo ne konis la francan lingvon. Li

ankau uzis lingvon de mi tute ne konatan, sed kiu shajnis al mi tre

bela, tre dolcha, tre bonsonora, kiel estas la hispana kaj la itala,

sed chiam vane.

Oni min enirigis en la shipon, kaj malfacile, per vortoj cherpitaj en

multaj lingvoj, ni komencis nin interkompreni: la estro estis Dano,

sed chiuj liaj kunvojaghantoj estis angloj, ili vojaghis tra la mondo

de kelke da monatoj.

--Ni estas nun,--ili diris,--sur la riverego Kongo kaj en la lando

nomita Belga Kongo.

Mi miris, ke mi faris vojaghon tiel longan tra Afriko.

Mi demandis, kiamaniere ili povis vojaghi en tiom da diversaj landoj,

ne konante tre certe la lingvojn de chiuj nacioj vizitataj. Ili

respondis, ke ili parolas novan lingvon elpensitan de rusa kuracisto,

kaj nomitan Esperanto. Tiu lingvo mirinde facila rapide

propagandighis kaj estas nun konata chiulande; tio multe faciligas la

vojaghojn.

Tute mirigita kaj iom nekredema, mi tamen petis francan lernolibron

kaj post kelkaj tagoj mi povis detale rakonti al ili chiujn miajn

aventurojn. Shajnas al mi, ke oni ne multe kredis min kaj ke ili

pensis, ke la varmega suno iom malordigis mian cerbon.

Dank' al la nekredebla facileco de Esperanto, mi tre rapide farighis

sufiche lerta por skribe rakonti miajn aventurojn kaj decidis, ke mi

faros novajn vojaghojn en chiuj landoj de l' mondo; unue mi iros

Ruslandon, kie mi volas vidi kaj respekte saluti la gloran elpensiton

de Esperanto, doktoron Zamenhof.

E. Deligny.

PIEDNOTO:

[9] Loko luebla dek frankojn; malaltega kosto!

SEPA MENCIO

LA ONKLINO EL AMERIKO

Sherco en unu akto.

PERSONOJ:

S-ino Plenvolo, onklino de

S-ro Polimo, doktoro.

S-ino Polimo.

S-ro Smitso, kapitano. |

S-ino Smitso. |

S-ro Hejno, advokato. |

S-ino Hejno. | Amikoj de la gesinjoroj Polimo.

S-ro Dalmo, negocisto. |

S-ino Dalmo. |

S-ro Laudo, ekskapitano. |

Mario, servistino de Polimo.

Bil (negro), servisto de S-ino Plenvolo.

_Salono de Polimo. Longa tablo, dekstre kaj maldekstre segho, poste

sep seghoj. La pordo che la fundo estas malfermita. Letero kushas che

la pordo dekstre.--Funde tableto en angulo._

SCENO UNUA

MARIO _sola_; _poste_ GES-oj SMITSO.

Mario, _aranghante festan tablon_.--Kara chielo, kian

malagrablan vivon havas simpla servistino! Labori, labori, kaj refoje

labori de la frua mateno ghis noktigho; kaj se shi kuraghas ripozi

momenton, shi povas altiri sur sin la plej grandajn riprochojn de la

mastrino. Se la gemastroj estus nur richaj, ili povus dungi pluan

servistinon, mi havus tiam kelkfoje ripozon kaj liberan tempon por

eliri kun mia korporalo. Ho, estas tiel agrable promeni kun li. Se li

nur baldau farighus serghento por edzighi kun mi kaj por liberigi

min de tiu chi domo. (_Shi volas eliri dekstre kaj ekvidas la

leteron._) Kio estas tio? (_Prenante ghin._) Ho, letero; vershajne la

doktoro perdis ghin... de kiu ghi estas? (_Malfaldante ghin._) Chu do

ne estas krimo legi ghin!?... tiom pli char mi ne babilados pri la

enhavo. (_Legante_). Chikago, la duan de decembro 1900. Kara Nevo! Vi

estos surprizita kiam vi ricevos leteron de sinjorino, al vi tute

nekonata. Mi tial komencas konigi min al vi. Sendube vi rememoras

vian karan patrinon, kiu mortis, kiam vi estis nur okjara knabeto,

kaj sendube vi ankau memoras, ke shi parolis al vi pri sia sola

fratino, kiu iris al Ameriko kun la fama kuracisto Plenvolo, kies

edzino shi estis.--Nu kara nevo, mi estas tiu onklino, kiu foriris de

Europo, kaj kiu preskau neniam skribis, nek al via patrino, nek al

iu alia el la parencaro pro kauzo, kiun mi ne klarigas nun al vi.

Sufichu, ke vi scias, ke mi vivas ankorau, kaj ke mia edzo mortis

chirkaue antau unu jaro, lasante min tute sola en la vasta Ameriko.

Mi neniam amis tiun chi mondparton, kara nevo, sed mia Fritso (tiel

sin nomis mia edzo), ne volis reiri Europon, char li povis pli

facile richighi en la nova mondo ol en la malnova. Ni vivis chiam

feliche, kaj tre ordinare, tio estas, tre shpareme, kaj mi intencas

daurigi tiun viv-manieron. Tamen mi kore deziras returni al Europo

por pasigi miajn lastajn jarojn che mia nevo, kiu portas la nomon de

mia edzo. Chu vi povus konsenti al tio? Mi tre ghin dezirus, tiom

pli, char mi scias (pli malfrue mi klarigas al vi kiamaniere) ke vi

estas edzighinta, kaj ke vi havas tre amindan edzinon. (_La

gesinjoroj Smitso estas enirontaj sed vidante Marion, ili sin donas

signojn silenti kaj auskulti. Ili restas en la malfermita pordo._)

Shi do konsentos ankau ricevi min kiel kunloghantinon, ne vere? Mi

posedas chirkaue 100 000 dolarojn, kiujn Fritso postlasis al mi,

kaj kiuj post mia morto alfalos preskau chiuj al vi ambau, se vi

estos bonaj por mi. Mi estos tre nepostulema, kaj kontentighos kun

ordinara chambro por mi kaj chambreto por mia servisto, kiun mi

kunprenos. Tiu servisto estas nigrulo. Mi amas lin, char li servis

min jam de jaroj fidele, tiel, ke mi decidis ne eksigi lin de mia

servado. Krom la nigrulo, mi havas verdan papagon, kiu parolas, li

povas diri: _La doktoro estas fripono_, kaj _Fritso trinkas bieron_.

Fine mi posedas belan katinon, kiun kontentighos malgranda loko en

via domo. Se via domo estas tro malgranda por vi kaj mi kun mia

nigrulo, papago kaj katino, bonvolu tiam lui alian pli grandan domon,

mi plene redonos al vi chiujn viajn elspezojn neordinarajn. Ne kredu,

kara...

SCENO DUA

MARIO, S-o _kaj_ S-ino SMITSO; S-ino POLIMO _en la

postscenejo_.

S-ino Polimo, _ekstersalone, dekstre_.--Mario!

Mario.--Chielo! Sinjorino vokas min. (_Shi rapide remetas la

leteron apud la pordo. La gesinjoroj Smitso foriras, fermante senbrue

la pordon post si._)

S-ino Polimo, _vokante pli laute ol antaue_.--Mario!

Mario!

Mario.--Mi jam alvenas sinjorino! (_Shi volas eliri dekstre.

Oni laute frapas al la pordo je la fundo._) Ho, oni frapas! (_Shi

malfermas la pordon je la fundo kaj la gesinjoroj Smitso eniras._)

S-ino Smitso.--Bonan vesperon Mario! chu la doktoro estas

hejme?

Mario.--Ne sinjoro, li eliris antau unu horo.

S-ino Smitso.--Chu sinjorino ankau eliris?

Mario.--Ne sinjorino, shi estas hejme, mi...

S-ino Polimo, _vokante ankorau pli laute_.--Mario!

Mario! Venu do!

Mario.--Jes, sinjorino, mi jam venas!

S-ino Smitso.--Iru nur, ni atendos momenton; diru, ke ni

deziras fari tre malgrandan viziton.

Mario.--Jes, gesinjoroj, mi tuj ghin diros. (_Shi eliras

dekstre._)

S-o Smitso.--Nu, kion vi diras pri tiu letero?

S-ino Smitso.--Ho, sinjorino Polimo jam de longe montris

ghin al mi, sed poste alvenis ankorau tri aliaj leteroj en kiuj la

maljuna onklino tre plendis pri chiuj specoj da malfelichajhoj. Unue

mortis la katino, due la nigrulo malsanighis, tiel ke la vojagho

devis esti prokrastata, trie...

S-o Smitso.--Eble shi perdis sian monon...

S-ino Smitso.--Ne, shi ne plu skribis pri la mono, sed la

gesinjoroj Polimo tre timis, ke grava malagrablajho okazis pri ghi,

tamen ili ne diris pli multe pri la afero, nur ke ili tre bedauras,

ke ili luis tiun chi grandan domon, char la doktoro timas, ke la

vojagho de la onklino refoje estos prokrastata.

S-o Smitso.--Chiuj niaj amikoj ekaudis pri la leteroj, kaj

cetere?

S-ino Smitso.--Ho jes! kaj ni interkonsentis fari hodiau

plezurigan shercon, en kiu vi kaj mi ludos la chefrolojn.

S-o Smitso.--Kaj nia vojagho al Amsterdam?

S-ino Smitso.--Estis nur preteksto por ne cheesti en tiu

chi domo hodiau vespere. La telegramo, pri kiu mi parolis al vi,

tute ne alvenis. Ni tamen nun venas por senkulpigi nin.

S-o Smitso.--Sed mia kara, kiel do vi ne pli frue parolis al

mi pri via sherco, vi do malkonfidas min?--mi do ne plu estas infano!

S-ino Smitso.--Mi havis mian tialon por tio! Vi ja scias,

ke vi tute ne povas teni sekreton... Nur ne koleretu! Ni tuj

rehejmighos kaj revestos nin por la ludotaj roloj; ni revenos chi

tien post kelkaj minutoj por surprizi la geedzojn Polimon; mi kiel la

onklino kaj vi kiel la nigrulo.

S-o Smitso.--Vi do ne postulas de mi, ke mi pentros min tute

nigre?

S-ino Smitso.--Nur la vizaghon; mi ghin faros mem, kaj vi

portos nigrajn gantojn.

S-o Smitso.--Sed, mia karulino, tio estas neebla, kie vi

prenos la parolantan papagon?

S-ino Smitso.--Ne maltrankvilighu, mi diras, chio estas en

ordo, vi vidas mem, sed silentu, iu venas!

SCENO TRIA

S-o _kaj_ S-ino SMITSO, S-ino POLIMO.

S-ino Polimo, _enirante_.--Pardonu, ke mi igis vin atendi

tiel longe.

S-ino Smitso.--Ne estas kauzo por tio, kara amikino, ni

nur venas por gratuli vin, kaj por senkulpigi nin pro nia malesto

hodiau vespere. Ni nepre devas iri Amsterdamon pro gravaj aferoj, ni

tre bedauras, sed ni ne estas kulpaj en tio.

S-o Smitso.--Jes, la afero estas grava, kaj ne...

S-ino Smitso.--Sed ni ne povas forbabili nian tempon, char

la vagonaro foriras post duono da horo; ni do devas rapidi. Nu, kara

amiko, gratulu vian edzon por ni kaj amuzighu bone!

S-ino Polimo.--Dankon. Fritso ankau bedauros vian

maleston, char sen la kapitano, la festoj preskau chiam nebone

sukcesas.

S-ino Smitso.--Ho! vi tamen amuzighos! Nu, kara amikino,

ni devas foriri, adiau! (_S-o kaj S-ino Smitso foriras._)

SCENO KVARA

S-ino POLIMO, _poste_ S-o POLIMO.

S-ino Polimo.--Jam la oka horo; post kelkaj minutoj mi

povas atendi la vizitantojn. Sed kie do estas Fritso? (_Shi rigardas

tra la fenestro_) jen, li alvenas! Nun unue mi ekzamenu chu Mario

bone aranghis la tablon: Jen sidos la gesinjoroj Hejno; jen sinjoro

Laudo; jen la gesinjoroj Dalmo, kaj jen chi Fritso kaj mi.... La

tablo vidighas tre bone, la gastoj povos esti kontentaj! Se ili nur

ne alvenus tiel malfrue! (_S-o Polimo eniras._) Mi ghojas Fritso,

char vi alvenis; la gastoj estos tie chi baldau... La gesinjoroj

Smitso jhus alvenis por diri, ke ili ne povas partopreni en nia

malgranda festo; ili nepre devis tuj foriri al Amsterdamo, pro gravaj

aferoj. Mi devas gratuli vin por ili.

S-o Polimo.--Mi bedauras ilian maleston.... Jen refoje

leteron de onklino, la leteristo donis ghin al mi, kiam mi eniris la

pordon.

S-ino Polimo.--Rapide! Malfermu! Mi estas scivola chu ia

malfelichajho okazis, char la lastaj leteroj tute ne plachis min...

Nu? kion shi skribis?

Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo" · 第 7 / 9 段