tuj legis al ni. Ghi estas tiel bela, kiel vi estas bona! Chu vere,
frachjoj?
Kaj la du "frachjoj", siavice kisis Kantamant'on, kiu ilin tenante
inter siaj brakoj, ripetis:
--Vi estas la felicho de mia vivado. Kio estas la poemo de l' versoj
kompare kun la poemo de viaj grandaj okuloj! Kio estas la kareso de
l' ritmoj kompare kun la kareso de viaj rozaj lipoj? Kio estas la
simileco de l' rimoj kompare kun la simileco de l' viaj dolchaj
vizaghoj? Infanoj, infanoj miaj, estu chiam tri gefratoj, vin
interamantaj ghis la sin ofero, kaj al vi donos al mi belan kaj
felichan maljunecon, kaj mi estos pli glora pro via amo, ol pro chiuj
laudoj de l' popoloj.
La infanoj, grandanimaj, komprenis tiujn parolojn. Iliaj koroj
malfermighis al la poezio, kaj, timeme, ili komencis verki kelkajn
versojn. La unua, Karlo maltimis montri la siajn al sia patro. La
malkorektajhoj, kompreneble, estis multaj, sed la poezia sento
kortushanta; Kantamant aprobis, kuraghigis la infanon. Tion vidante,
Frederiko ankau prezentis al li siajn versojn.
--Vi estos miaj du literaturaj filoj! li ekkriis ghoje. Sed, li
aldonis, chu ci, feineto, ne provis ankau verki poemeton?
Johanino rughighis, sed, senshancelighante, shi donis al Kantamant
malgrandan kajeron. Li miris.
--Preskau nenia malkorektajho,--li diris.--Ha! feino, feino, vi
estos iam, por ni chiuj, la Muzo, kaj viaj inspiroj, lulante miajn
lastajn versojn, malfermos la grandan vojon de l' estonto al la unuaj
poemoj de viaj du fratoj. Pro tiu momento, infanoj, mi vin benas.
III
Jaroj kaj jaroj pasis. Karlo estis dudek-dujara, jam komencante sekvi
la gloran vojon de sia patro, verkinte kelkajn unuajn poemojn
laudatajn de la tuta Esperantistaro. Sed li forgesis la verkadon de
novaj ritmoj, li shajnis ne audi la entuziasmajn aprobojn de l' plej
severaj kritikistoj. Li revadis nur al la dolcha feino de sia
infanagho, al sia nuna inspiranta Muzo, Johanino.
La maldika knabineto estis farighinta gracia fraulino, tiam
dek-okjara, kies inteligento tiom pasiigis la koron de Karlo, kiom
shia perfekta korpa beleco. Lia infana amikeco estis anstatauigita
de fervora amo, kiu prenis lin tutan, ne permesante al li alian
penson, tiel ke chiuj liaj poemoj estis versoj de amego al shi
dedichitaj.
Ia timemeco, kiam tiu nova sento naskighis en lia koro, kauzis
shanghon en ilia interparolado. Chiam sin interrigardante kiel
gefratoj, ili ne sin donis unu al alia la malvarmajn nomojn
"gefrauloj", sed ili forlasis la karesajn nomojn, kiujn ili tiel
longe shatis, kaj sin nomis simple: "Karlo, Johanino". Nur
Kantamant restis chiam por ambau ilia "pachjo".
Ian matenon che l' krepusko, dum Karlo verkadis en sia chambro,
frapo al la pordo haltigis lian plumon. Li levis sian kapon, kaj
diris:
--Eniru!
La pordo malfermighis, kaj, banata de l' brilaj radioj de l' suno
levighinta, dia aperajho elmontrighis al li, glora kiel matena feino
alportanta al li la plej karajn revojn de lia Muzo.
--Vi, Johanino!--li ekkriis, levighante kaj prezentante al shi siajn
manojn.--Kion vi bezonas? Kion vi deziras?
Shi rughighis.
--Karlo,--shi murmuris,--pardonu min. Ho! mi scias, ke, kion mi tuj
diros al vi, tion mi devus unue diri al nia pachjo. Sed, ne moku
Karlo, mi ne maltimis. Apud vi frato kara, mi estos pli kuragha.
--Pri kio estas la afero?--demandis Karlo, maltrankvila.
Shi plie rughighis, kaj, kashante sian frunton sur la shultro de sia
frato, shi mallautege diris:
--Mi amas.
Li tremegis. Shi amis! Kaj al li, shi ghin diris tiel, ne divenante
la doloron, kiun li suferos, se shi aliulon amas! Kaj li timis,
atendante la nomon, kiun shi estis tuj elparolonta.
Li povis nur ripeti:
--Vi amas?
Kaj, pli mallaute, li aldonis:
--Kiun?
La vizagho de la bela fraulino lumighis, shiaj okuloj ekbrilis, kaj,
fortavoche, shi respondis:
--Kiun? La plej belan el chiuj la junuloj, plej noblan animon, plej
altan koron. Kiun? Chu vi dubas pri mi, ke vi ne komprenas, ke mi
povas ami nur tiun senegalan poeton, mia Karchjo?
Je tiu karesa nomo, ne audita de kelkaj jaroj, je tiu fervora alvoko
al la amata poeto--al tiu, kiu, kiel li, estis poeto,--la koro de
Karlo eksaltis: li estis amata, kaj la amantino volis doni al li mem
la unuan konfeson de sia amo. Ho! felicha tago! neesperita momento!
Li klinis sian kapon, kaj, kisante la harojn de la amatino, li nur
murmuris:
--Johanjo! Jonjo mia!
Shi lin rigardis:
--Vi hodiau chion diros al la pachjo?--shi demandis.
--Hodiau matene, karulino!--li respondis.
Shi eliris. Kaj li, sidinte apud la tablo, verkis la jenajn versojn:
Mi amas cin, ci amas min,
Fraulino dolcha,
Fratino mia, fianchino
De mia amo.
En tiuj la venontaj jaroj,
Interkisante,
Travivos ni la nian vivon
Kor' apud koro.
Kaj, char la kara nia amo
Neniam finos,
La mondo nomos nin "chiamaj
La geamantoj".
IV
La lago brilas sub la tagmeza suno; la folioj de l' arbareto,
bruetante sub dolcha venteto, klinighas al la dormanta akvo. El la
vojeto kondukanta de l' domo de Kantamant al la lago, eliras paro da
junaj geamantoj, ebriigita de l' espero pri sia proksima felicho.
Char al shi, shia frato Karlo promesis, ke li parolos hodiau al la
pachjo, kaj shi estas milfoje rediranta la karan promeson al la amiko
de Karlo, _sia_ poeto Frederiko.
Ambau haltas sur la bordo de l' lago. Ili rigardadas la verdan
akvon, sur kiu naghas cignoj kaj anasoj, super kiu flugas la
kantanta loghantaro de l' arbareto. Sama kortusho premas iliajn
korojn, alproksimigas iliajn manojn, iliajn bushojn. La brako de
Frederiko chirkauas la talion de l' amikino. Ili restas senmovaj,
preskau senpensaj, en la senlima flugado de ilia revo, de ilia amo.
La tutan matenon pasigis Karlo en sama revado. Li kredis sin amata,
kaj en sia ghojo, li ne maltimis rigardi la felichan estonton. Pro
deziro konservi, kiel eble plej longe, por li sola, la benitan
sekreton, li ankorau ne parolis al sia patro: nur vespere, kiam
noktighos, kiam la ombroj falantaj de l' monto kovros la ebenajhon,
nur tiam li konfesos al la granda poeto la dolchan kanton de tia amo,
de l' amo de sia Jonjo.
Lia sango bolas, dum la suno supreniras en la chielo. La varmo lin
premas. La ghojo lin sufokas. Li ne povas tagmanghi. Je l' tagmezo,
li eliras, li forlasas la hejmon de sia felicha infanagho, la patran
hejmon, kie li shin konis, li shin amis, kie shi konfesis hodiau mem
sian reciprokan amon. Li marshadas al la arbareto, al la lago, la
lago apud kiu tiel ofte li revadis pri shi, nesciante, neesperante
tiam la hodiauan felichegon. Ho! la dolcha kara amikino, kiu baldau
estos lia!
Brueto de kisoj lin haltigas. Geamantoj estas apude, kiel li ghojaj
pro sia amo. Ha! nekonitaj geamikoj! kies felicho estas kvazau
promeso kaj certigo de lia propra felicho! Li deziras ilin koni,
partopreni ilian revadon antau la lago. Li diros al ili chion, kion
li sentas, kion li pensas; se ili estas malrichaj, li dotos ilin, por
ke iliaj dankoj benu liajn amojn! Li antauiras ... kaj li vidas!
Shi! shi! Johanino, Johanjo, _Lia Jonjo_! ... Li! li, la plej kara
amiko, Frederiko! ... Ili estas chi tie, tiel dronigitaj
en sia revo, ke ili ne vidis lin, ne audis liajn pashojn. Ili
rigardas la verdan lagon, la bluan chielon, kaj, ridetante, sin
interkisas.
Ho! la perfida mensogulino, kiu, hodiau matene mem, parolis al li
pri sia amo! Kial tion? Neniam li esperis: li akceptus senplende sian
doloron. Sed nun, post tia espero, post tia kredo al la estonto, la
falo estas tro kruela, la mensogo tro kulpa. Nenia kompato al la
virino senhonora! Li senmaskigu shin, kaj shin mortigu!
Per kelkaj pashoj, li estas antau la enamigita paro. Li tuj parolos,
li tuj riprochos la perfidon. Sed Johanino levas al li siajn belajn
bluajn okulojn: shia vizagho kolorighas pro ghojo, kaj dolchvoche shi
murmuras:
--Kiom mi estas felicha, frato kara Karchjo, char vi sola vidis la
unuajn kisojn, kiujn mi intershanghis kun tiu, kiu, dank' al vi,
frato, estas de nun mia fiancho.
--Jes,--Frederiko aldonis,--jes, amiko. Jonjo chion diris al mi. Mi
scias, ke de vi mi havos felichon.
Karlo komprenas: Jonjo ne estas mensoga. Li, li sola eraris. Li
forgesis, ke, kiel li, Frederiko estas poeto, ke al Frederiko, tiel
bone kiel al li, povas iri la ama entuziasmo de la junulino.
Per forta penado de sia volo li trankviligas siajn trajtojn. Afable
li respondas:
--Ne danku min, fratino, amiko, mi ne vidis pachjon matene. Sed
vespere mi parolos al li.
Kaj li reiras hejmen, plorante, dum la geamantoj, kiuj ne divenis
liajn dolorojn, daurigis sian promenadon tra l' arbareto.
V
Sur la tablo kushas blanka folio. Sur la supra parto de l' pagho,
kelkaj versoj, tiuj--ironio!--kiujn Karlo matene skribis, kantante
sian esperon.
Li ilin legas kaj relegas. Ne! ne! tio ne estas ebla! Li ne donos
Jonjon al Frederiko! Eble malgrau chio, ili edzighos, sed li ne
estos la efektiviginto de tiu malfelichajho! Li ne parolas al sia
patro: la aliaj parolu mem!
Sed, de longe, Kantamant shajnas ne plu ami Frederikon. Iom post iom,
dum la poeta gloro de l' du junuloj samtempe kreskis, la jhaluza amo
de l' patro timis la konkurencon de l' amiko al sia filo. Ho!
antauvidinta jhaluzo, kiel prava hodiau! Certe Johanino ghin
divenis, kaj pro tio shi timis paroli mem al la poeto.
Se li, Karlo, ne petos la patran jeson, eble chiam Kantamant ghin
rifuzos. Neniam la amikino estos la edzino de l' rabisto de amo! Kaj
tiu penso estas konsolo por lia vundita koro.
Sed shi! Ne sole Frederiko, de nun malamato, suferos! shi ankau, la
dolcha fraulino, la filineto de l' estintaj jaroj, la fratino de l'
infanaj tempoj, la karulino, malgrau chio chiam kara, shi ankau
suferos!
Karlo prenas la paperfolion, kisas la versojn tiel ghoje verkitajn
matene. Kaj, pli malsupre, li skribas novajn versojn, versojn de
larmoj, de doloro kaj sinofero.
Kaj li eliras el la chambro. Li aliras al sia patro, li petas, ke li
permesu la geedzighon de Johanino kaj Frederiko. Kantamant
kontraubatalas la proponon, fine ghin akceptas. Karlo lin dankas,
tutkore, sincere, _char li amas pli la amatinon ol sin mem_.
Li reiras al la malgranda chambro. La du versajhoj estas ankau tie,
sur la sama pagho. Li deshiras la paghon. Sur sia brusto li metas la
esperajn matenajn versojn. La aliajn li lasos sur la tablo.
Kaj li eliras al la arbareto, al la lago. Jam krepuskighas. La
alvenanta nokto kovras la esperojn, la dolorojn, la felichojn, la
tutan dramon silentan, kiu estis tiutage travivita en tiu loko,
kutime ripoziga. La paca naturo ne konas la malkvietecon de l'
animoj; kiel dum felichaj vesperoj, najtingaloj kantas.
Prenante sur sia koro la versojn al la perdita felicho, Karlo iras
lau la vojeto kondukanta de l' domo de sia patro Kantamant al la
lago. La akvo estas proksima, li ne haltas. Liaj piedoj subakvighas,
li ne haltas. Liaj genuoj, liaj koksoj, lia brusto subakvighas, li ne
haltas. Kaj, kiam, lastafoje, li amege ekkriis: "Jonjo!" lia kapo
malaperas sub la trankvila surfaco de l' dormanta lago.
VI
Tuj kiam Kantamant akceptis la edzighon de la Johanino kaj Frederiko,
li ilin ankau venigis, kaj, ilin beninte, sendis ilin al la senlima
vojo de ilia felicho.
Tiam, li iris al la chambro de sia filo, por ke Karlo senprokraste
konu la edzighon de l' geamantoj.
Sed la chambro estis malplena, kaj nur la deshiritan paghon vidis
Kantamant sur la tablo, kaj li legis la lastajn versojn de sia inda
filo.
Adiauoj al la amatino.
Tuj kiam mi vidis la cian belecon,
Ghoje mia kor' eksaltas;
Ci estas virino pli charma ol chiuj:
Mi cin amas.
Tuj kiam mi vidis la cian amaton,
Pri doloro mi ekploris;
Mi perdos cin, kaj mi senfine suferos:
Ci lin amas.
Adiau, ci la belulino amata;
Estu ci felicha per li.
Mi mortos; vi ambau memoru, ke min mem
Mi oferis
Por ke ci, la kara, neniam suferu...
Dum Kantamant finis la legadon de tiuj versoj la servistoj alportis
hejmen la dronigitan korpon de lia filo.
Kaj la geedzoj, foririntaj al aliaj landoj, neniam konis la sinoferon
de tiu, kiu mortis, _por ke ili neniam suferu_.
Trinite.
TABELO DE LA ENHAVO
La filino de la feinoj 1
La kristofiguro de la lumo 9
Kristnaska nokto 21
Noktaj fantomoj 33
La statuo de Zamenhof 43
Mia lasta klaso en la vilagha lernejo 61
Koboldoj 71
La salto de la diablo 83
Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto 97
La onklino el Ameriko 109
La sinofero 129
955-08.--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--8.08
Notoj de la tekstpreparinto:
Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn shanghetojn mi
faris sen rimarkoj. En la originala libro la multpunktoj malsamis.
Ili diverse uzis tri, kvar, au kvin punktojn. Tiel ili prezentighis
en chi tiu teksto. Ankau mi lasis kiel originaltekste la nombrojn,
kiuj prezentighis kun streketoj. Oni povas trovi liston de preseraroj,
kiun mi shanghis, che fino de la html-a dosiero.