rapide kashitan.
II
Grafo Altmejer, kiel lia chefgardisto, estis ankau vidva. Jam antau
dek jaroj li estis perdinta sian amatan edzinon. Li loghis en la
kastelo kun siaj du filoj Henriko kaj Frederiko; estis granda
kontrasto inter la du fratoj.
Henriko, kiel lia patrino, estis blondhara, li estis altkreska,
gracia, kun charma vizagho, li pasie amis sian patron kaj ofte ploris
sian bedauregatan patrinon. Li shatis la studadon, la promenadojn en
la arbaro, li estis afabla kaj ghentila kontrau chiuj, li volonte
parolis kun siaj servistoj, kun la kamparanoj kaj la laboristoj; kaj
li estis chiam preta por fari servon al iu ajn, kiu bezonis ghin.
Tial chiuj amis lin kaj jhetus sin en la fajron por li.
Frederiko kontraue estis nigrhara, malbela, malaltkreska, fiera,
malhumilega, malghentila kontrau chiuj; li kruele batis la
servistojn pro la plej malgrava kulpo, neniam li parolis kun iu
kamparano au laboristo. En la tuta regiono li estis malamegata de
chiuj, sed oni tre timis lin, char li estis kruela kaj venghema.
Apenau li sciis legi kaj skribi, char neniam li volis studi,
dirante, ke tio taugas nur por la malnobeloj. Li vivis plej ofte en
la dibocho kun sentauguloj similaj al li kaj kun malchastulinoj.
En tiaj kondichoj oni povas pensi, ke Frederiko estis malmulte
shatata de sia patro kaj de sia frato. Grafo Altmejer ofte riprochis
lin pro lia vivmaniero, sed tiu malbona filo ne volis ion audi, kaj
li turnis la dorson al sia patro blasfemante. Siaflanke Frederiko des
pli malamis sian fraton, ke tiu chi estis bela, kaj ke, kiel unua
naskito, li estis la sola heredonto do la bienoj de Grafo Altmejer.
Tio furiozigis lin, kaj li ofte rigardis sovaghe Henrikon. Che tiuj
momentoj mortigaj ideoj trairis lian cerbon.
Grafo Altmejer iam tre shatis la chasadon, sed nun li malofte ghuis
tiun plezuron, kaj nur kiam la podagro ne devigis lin resti sur la
lito au en la chambro. Li tre shatis interparoladi kun sia
chefgardisto, kiu lin estimis treege pro lia konata honesteco; ofte
li vizitis lin en lia domo, ili interparolis pri antauaj gloraj
chasadoj. Dume Edith etendis sur la tablon tukon blankan kiel negho,
kaj servis kelkajn manghajhojn kaj bieron shaumantan. Li volonte
akceptis, sed kondiche ke Hans kaj lia filino manghu kune kun li.
Hans amegis sian mastron, kaj oferus sian vivon por li.
--Nu!--li ofte diris ridetante,--nu! Edith, kiam do vi edzinighos? Vi
ne volas resti fraulino, mi supozas? Mi estos la baptopatro de via
unua filo.
Tiam Edith rughighis, sed ne respondis.
Henriko ofte venis al la chefgardisto; li havis grandan amikecon por
Edith, kiun li trovis bela kaj dolcha kiel anghelino. Ili ofte
renkontis unu la alian en la arbaro apud la salto de la Diablo, kiu
estis proksima de la loghejo de Hans Delmer. Ili ambau longe
interparoladis, kaj nedifinebla sento de malgajeco ekkaptis iliajn
korojn, kiam ili estis devigitaj disiri.
Jam de kelka tempo Henriko farighis pensema, malparolema; li shajnis
chiam enprofundigita en ia revado, kelkafoje lia patro demandis lin
pri tio:
--Mia kara Henriko, kion vi do havas? Via karaktero tute shanghighis,
chu vi estas malsana? Vi ordinare tiel komunikema, nun silentas
tutajn tagojn, kaj ofte okazas, ke oni estas devigita demandi vin
kelkajn fojojn, por ricevi respondon de vi.
--Ho! kara patro mia, mi ne shanghighis, mi estas kiel kutime, kaj mi
ne estas malsana.
Sed la grafo ne estis blinda, kaj li pensis, ke kashata amo turmentas
la koron de Henriko.
--Vi bone farus edzighante, mia filo, la vivo ne estas gaja por
junulo en tiu granda kastelo kun via maljuna patro. Mi pensas, ke via
kuzino Ludovikino Arnheim tre konvenas por vi.
--Ne parolu pri edzigho, mia patro, mi petegas vin, mi ne volas
edzighi, cetere mi ne amas mian kuzinon.
--Sed, mia filo,--diris la grafo,--eble vi amas alian fraulinon,
tion konfesu al mi, kaj, se shi plachas al mi, mi tuj konsentos pri
via edzigho.
--Mi amas nenian fraulinon,--respondis Henriko,--mi tion jhuras al
vi.
Kaj, tion dirante, li kredis esti sincera; sed li eraris.
Jam de kelkaj tagoj li sentis en si ion neesprimeblan, li sentis, ke
en lia koro io shanghighis; li ordinare tiel gaja farighis malgaja.
Lasinte sian patron, li eliris el la kastelo kaj iris promeni en la
arbaron; li alvenis al la kaskado, apud kies rando li sidighis
pripensante. Post kelkaj minutoj brueto de senpezaj pashoj sur la
folioj mortintaj audighis. Henriko rekonis la pashojn de Edith.
Subite en lia brusto, pli rapide batas lia koro, la paroloj de lia
patro revenas en lian memoron. Li komprenas la kauzon de sia
shanghigho, li amas Edith'on! Li ne pensas, ke shi ne estas nobela,
ke shi estas la filino de chefgardisto; lia koro ne rezonas, li amas
Edith'on! Kaj ghis nun li ne pensis pri tio. Jen do la kauzo de la
ghojo, kiun li sentis vidante shin! Li tuj levighis kaj aliris
renkonten al shi, li premis shiajn manojn dirante:
--Edith! kara mia kiom mi estas felicha vidi vin!
Tion dirante liaj okuloj brilis, kaj lia vizagho montris ghojegan
esprimon.
--Kiel mi ankau, sinjoro Henriko,--diris Edith rughighante, char shi
estis ekvidinta la pasian rigardon de la junulo.
--Mi amas vin, Edith!
--Ho, ne tion diru, sinjoro Henriko! Kion dirus via patro. Vi scias,
ke vi ne povas edzighi je mi, kaj vi ne volas malhonorigi min kaj
mian bonan patron. Ni restu amikoj kiel antaue, kaj eble vi
renkontos iun nobelan fraulinon, je kiu vi povos edzighi kaj esti
felicha.
--Ho! Silentighu Edith! silentighu, mi petegas vin, vi disshiras mian
koron, mi tion jhuras al vi tie chi, je la nomo de mia kara patrino
mortinta, mi edzighos nur je vi, au mi mortos pro chagreno.
--Ne tion jhuru! amiko mia, ne tion jhuru! Vi tre scias, ke neniam
via patro konsentos pri tia edzigho; certe vi ne forgesis, ke lia
familio, kiel ankau li mem, forpelis vian onklon Rupert'on, tial ke
li edzighis je fraulino nenobela, kaj ke ili neniam volis senkulpigi
kaj pardoni tion, kion ili nomas misaliancon.
Henriko ploris, char li estis certa, ke lia patro neniam konsentos
pri tiu edzigho.
Subite brua ekridego audighis, kaj Frederiko montrighis al liaj
miregitaj okuloj:
--Nu! miaj geamikoj, ne ghenu vin! la arbaro estas oportuna por
kashataj karesoj!... ne ghenu vin!... Sed vi ne havas malbonan
guston, Henriko! shi estas bela la fraulino!
Kaj tion dirante, li foriris ridegante.
Neesprimebla sento de timo trairis la cerbon de Henriko. Li havis
ankorau en la oreloj tiun demonan ridegon. Li timis ne por si mem,
sed por sia amegata Edith, char li ne dubis, ke lia frato, kies
rigardon avidan al Edith li rimarkis, estis kapabla plenumi krimon.
--Sinjoro Henriko,--diris la junulino,--pli bone estus, se vi
forgesus min. Pensu pri via patro, kiu malbenus vin.
Shi levighis kaj forkuris. Shia koro ankau suferis, sed shi ne volis
tion konfesi, char la amo eniris shian animon.
--Ho! mi petegas vin Edith, ne lasu min! ne lasu min!
Sed jam shi estis malaperinta.
Shajnis al Henriko, ke lia koro shirighas, granda pezo premis lian
bruston, sur kiun konvulsie kuntirighis liaj manoj.
--Kiom mi estas malfelicha!--li ekkriis,--prefere estus morti, ol
tiel kruele suferi!
Maldolchaj larmoj fluis sur liajn vangojn.
--Nu! la kolombino do forflugis? Chu mi timigis shin?
Ghi estis ankorau la vocho de Frederiko. Tiuj mokemaj paroloj
rekonsciigis lin; li levighis, kaj, nenion respondinte al sia frato,
li aliris la kastelon.
Li faris la eblon por kashi al sia patro la mortigan chagrenon, kiu
konsumis lin, sed li ne povis trompi sian patron, kiu des pli
malgajighis, ke li tute nesciis la kauzon de tia stato.
Chiutage Henriko aliris al la kaskado, esperante, ke li trovos
Edith'on, sed shi ne venis; tamen li venis sidighi en la loko, kie
lia plej amata estis sidighinta, por enspiri la aeron, kiun shi estis
enspirinta, por revivi pense la felichajn tagojn pasigitajn... Tie li
restis tutajn horojn.
Chiutage ankau Frederiko spionis lin de malproksime, pli kaj pli li
pensis, ke estas tre facile malaperigi sian fraton sen la scio de iu.
Tiam li farighus la sola heredonto de sia patro, kiu post nelonge
mortus pro la perdo de sia plej amata filo. Tiel li farighus la sola
mastro.
Do, iun tagon, kiam lia frato estis kiel kutime sidanta apud la
fauko de la kavajho, Frederiko pasis malantau li, tiel senbrue, ke
Henriko enprofundigita en sia revado ne audis lin. Tiam subite,
obeante siajn krimajn intencojn, li enpushis sian fraton en la
kavajhon, kaj tio okazis tiel rapide, ke Henriko ne havis la tempon
ekkrii, kaj tuj malaperis en la abismon.
Sed Frederiko ektremis, char li audis akran ekkrion.... Kiu do faris
ghin?... Sed post kelkaj momentoj li trankvilighis pensante: "Kion
do mi timus? Nenia homa estajho vidis min, kaj sendube tiu akrasona
ekkrio estis tiu de ia garolo forfluganta. Cetere neniam la
profundajho redonas sian kaptajhon!"
Kviete li realiris la kastelon; lia vizagho ne montris ian signon de
konsciencriprocho. Lia bruta animo ne estis kapabla havi tiaspecajn
sentojn.
Jam de longe la horo de l' vespermangho estis pasinta, kaj Henriko ne
estis reveninta al la kastelo. Grafo Altmejer estis tre maltrankvila
kaj ne volis manghi. "Kial do Henriko ne estas tie chi, li pensis,
li, kiu estas chiam tre akurata, kiu chiam sciigas, kiam li forestos.
Kio do povis okazi?" Dolora antausento sufokis lin. Sed Frederiko
ne shajnis tion ekvidi, li manghis kiel kutime kaj trinkis ghis
ebriigho.
--Chu vi vidis vian fraton hodiau Frederiko?
--Ne mi ne vidis lin, sed li ne estas perdita, li retrovos la vojon
al la kastelo. Eble li amindumas iun pashtistinon, kaj li forgesis la
horon. Cetere mi ne estas komisiita gardi lin!
Tamen la vocho de Frederiko ne estis sincera, kaj la grafo sentis, ke
pli kaj pli grandighas la antausento pri krimo. Li fikse rigardis
sian filon, sed nenion diris.
III
Grafo Altmejer supreniris en sian chambron, kaj rifuzinte la servojn
de sia servisto, li shlosis la pordon. Tiam li falis sur apogseghon
kaj profunde pripensis. Li estis konvinkita, ke Frederiko mortigis
sian fraton, sed li ne havis ian pruvon. Mil konfuzaj ideoj
kunmiksighis en lia cerbo. Subite shajnis al li, ke oni frapetas al
pordo; tiu brueto devenis de malantau granda portreto de unu el la
prapatroj de familio Altmejer, kiu estas fiksita sur la muro. Li
pensis, ke muso gratas inter la muro kaj la kadro, sed preskau tuj
li audis bruon de risorto, kiu malstrechighas, kaj samtempe
mallautan vochon, kiu diras:
--Ne maltrankvilighu, mia patro. Ghi estas via filo Henriko viva.
Tiam, kiel pordo, la kadro turnighis, kaj Henriko aperis al sia
mirigita patro; li havis la montran fingron antau la busho por peti,
ke lia patro ne ekkriu, kaj referminte la sekretan pordon, li
jhetighis en la brakojn de sia patro, kiu ploris pro ghojo.
--Nu! mia kara filo,--diris la grafo,--kio do okazis al vi? Kial vi
ne revenis por vespermanghi? Kaj kial vi venas, kashante vin, per
sekreta koridoro, kiun mi ne konas?
--Mia patro,--respondis Henriko,--simpla akcidento okazis al mi: mi
estis ekdorminta apud la salto de la Diablo, kaj movighante, mi falis
en ghin.
--Sed, kiamaniere vi povis reveni tien chi, kara infano? tiu mortiga
kaskado neniam redonas tion, kion ghi englutas, kaj kial vi ne
revenis al la kastelo per la ordinara vojo, anstatau uzi vojon
kashitan?
--Nu! mia patro, auskultu min, vi scias, ke mi legis niajn arhhivojn
de la komenco ghis la fino. Mi faris en ili strangajn eltrovojn
precipe pri la kaskado, tial mi eksciis, ke tiu kaskado, au prefere
ghia kaverno, komunikighas kun via kastelo per subtera galerio, kiu
finighas en kelo, sub la nord-orienta turo. En tiu kelo komencighas
shtuparo, kiu alkondukas al chiu etagho, kaj che chiu etagho estas
koridoro, kiu trairas la dikegajn murojn, kaj en tiuj muroj estas
malfermajhetoj, tra kiuj oni povas vidi kaj audi tion, kio okazas en
chiu chambro. Estis tute neeble, ke mi revenus per alia vojo, char
mi ne havis shtupareton por eliri el la kaverno tra ghia fauko. Jen
do kiel tio okazis: kiel mi jam diris al vi, mi estis ekdorminta apud
la fauko de la kaskado; kiam mi falis en ghin, mi nenion timis. Char
mi sciis, ke mi ne pereos en ghi. Reveninte al la supro de la akvo,
mi direktis min al la rando de la kaverno, kie estas speco de natura
trotuaro, kiu kondukas sub la kaskado, inter ghi kaj la flanko de la
kaverno. Tie trovighas malfermajho, fauko de subtera galerio, kiu
kondukas al vasta chambro ronda, kiun niaj prapatroj uzis por
kunvenigi konspirantojn; tiuj chi alvenis en ghin per moveblaj
shtuparetoj tra la malfermajho de la kaverno kaj same eliris. En tiu
chambro estas la sekreta pordo de la koridoro, kiu alkondukas al la
kelo sub la turo. Mi antaue chion tion esploris sufiche, por koni
chiujn detalojn, cetere mi metis che kelkaj lokoj lanternojn por uzi
ilin chiufoje, kiam mi bezonis ilin, kaj se kamparanoj certigas, ke
ili vidis lumon che la kaskado, ili ne eraras, char mi ofte esploris
la kavajhon lumigante ghin per lanterno. Tiel mi konis ghian
dangheran flankon, la faukon en kiun bruege malaperas la akvoj. Mi
ne pensis, ke iam mi bezonos koni chiujn tiujn detalojn, por savi
mian vivon, char tiu, kiu falus en la profundajhon, ne konante ilin,
estus nepre englutita en la teruran abismon, char estas neeble eliri
el ghi per la supera parto, krom per movebla shtupareto, tial ke ghi
havas la formon de funelo renversita.
Dum tiu rakonto, profunde pripensis grafo Altmejer. Subite li
diris:--Chu vi vidis vian fraton dum la tago?
--Jes mia patro, mi ekvidis lin.
--Estas strange! Li diris al mi, ke li ne vidis vin.... Vi trompas
min Henriko, vi ne falis en la kaskadon okaze, oni faligis vin, kaj
mi timas, ke mi konas la krimulon. Ghi estas via frato!....
--Ne! mia patro, mi jhu...
--Ne mensogu, mia filo, sed konduku min tra la sekreta koridoro al la
chambro de Frederiko.
Henriko turnis la kadron, kaj preninte lampon, li kondukis sian
patron al la malfermajheto, tra kiu oni povas audi kaj vidi en la
chambron.
La vizagho de grafo Altmejer terure shanghighis, li avide rigardis,
kaj li audis la vochon de Frederiko, kiu ebria dancis en sia chambro
ripetante:
--Mi pushis cin en la kavajhon, ci estas mortinta Henriko! Ci ne
revenos plu! Ah! Ah! Ah!--kaj li ridegis.--Nun mi estas la sola
heredonto de la maljunulo, kiu ne longe vivos! Ah! Ah! Ah! Kaj Edith,
cia blondulino estos mia amantino! Ah! Ah! Ah!
Henriko ankau chion audis kaj li ekfrosttremis.
--Ni forkuru! Henriko, ni forkuru!--diris la grafo.
Faletante ili reiris al la chambro.
--Ho! la abomena krimulo! kaj tiu sovagha besto estas el mia sango!
Ho! mi punos vin Frederiko! Kiu mortigis, tiu estos mortigita, mi
tion jhuras je la nomo de Dio!... Sed, mia filo, kion aludis via
malbenita frato parolante pri Edith, via blondulino.
--Mia patro kompatu min, mi havas ion por konfesi al vi, sed mi ne
kuraghas tion fari.
--Parolu, mia filo, mi auskultas vin.
--Nu! mia patro, mi amas Edith'on, kaj mi volus edzighi je shi...
--Silentighu, kruela infano, vi do ankau volas mian morton, neniam
mi konsentos pri misalianco, neniam! Chu vi forgesis vian onklon
Rupert'on?...
Tiam per la koridoro Henriko aliris sian chambron, sed li tiel
suferis, ke li ne povis ekdormi. La grafo ankau ne povis fermi la
okulojn, tro da dolorigaj ideoj trairis lian cerbon!...
IV
--Nu! mia patro, chu mia frato revenis? demandis Frederiko al sia
patro kun malbona rigardo.
--Ne, eble vi scias ke li ne revenos,--respondis la grafo.
--Mi ne komprenas, kion vi volas diri,--respondis Frederiko
balbutante.
Sed ghuste en tiu momento alvenis servisto, kiu diris al la grafo, ke
lia chefgardisto havas ion por diri al li konfidencie, kaj ke tre
urghas.
La grafo aliris sian chambron, kien post nelonge alvenis la
chefgardisto. Li kunportis en la mano kesteton el shtalo, kiun li
demetis sur la tablon kaj leteron sigelitan per vakso, kiun li
prezentis al la grafo; sur ghia koverto estis skribite: "Por doni al
Grafo Altmejer, kiam Edith estos dudek-unujara".
La grafo sidigis Hans'on Delmer'on, kaj malfermis la koverton. Dum li
legis tiun leteron, lia vizagho grade montris grandan emocion kaj
samtempe grandan ghojon; kaj li mallaute diris:
--Mia kara Henriko estos do felicha!
Jen tio, kion li legis:
"Mia kara kuzo,
"Oni kutimas pardoni la mortintojn, kiam vi ricevos tiun chi leteron
mi estos mortinta, mi do pensas, ke vi pardonos min. Mi komisiis ghin
al Hans Delmer, kies honestecon kaj fidelecon mi konas, li donos ghin
al vi, kiam la momento difinita estos alveninta. Mi ne rememorigos al
vi mian edzighon, mian misaliancon, kiel vi diris, kaj la kruelan
manieron, lau kiu vi agis kontrau mia edzino kaj mi. La malfelicho
persekutis min, mia amegata edzino mortis naskante filinon mian karan
Edith'on. Ne povante zorgi pri shi, mi komisiis shin al la edzino de
Hans Delmer, kiu, kiel ankau shia edzo, jhuris al mi ke ili
konservos tiun sekreton, kaj diros, ke Edith estas ilia filino. Estis
tiom pli facile tion kredigi al vi, ke vi forestis dum kelkaj
monatoj.
Mi donis al Hans la tutan monon, kiun mi posedis por la elspezoj
okazigotaj de mia filino. Li ne volis akcepti, sed mi devigis lin.
Post lasta kiso al Edith kaj kora manpremo al la geedzoj, mi foriris.
Mi enshipighis kaj aliris Amerikon. Tie, mi esperis richighi, sed la
chagreno estis profunde atakinta mian farton, kaj iom post iom mi
sentis, ke miaj fortoj lasas min. Mi estus volinta doni lastan
kison al mia kara filino, antau ol morti. Sed ho ve! tio estas
neebla, mi sentas, ke la morto proksimighas. Mi adresas de Ameriko
tiun leteron en koverto por Hans Delmer. Kompatu Edith'on! pardonu
min! Adiau!
Via Kuzo.
Grafo Rupert'."
--Chio estas forgesita! Chio estas pardonita!--ekkriis grafo
Altmejer. Ni rapidu por iri serchi nian filinon Hans! char shi estas
nia filino al ni ambau!
Kaj ili ne kuris sed flugis al la loghejo de la chefgardisto. Kiam
ili estis proksime de ghi, ili audis akrasonajn ekkriojn, kaj ili
rekonis la vochon de Edith!
--Vi do volas mortigi min, kiel vi mortigis vian fraton! mi vidis
vin, mortiganto!
Ili samtempe pushis la pordon, kaj tiam ekvidis Frederikon, kiu
premante la brakojn de Edith provis renversi shin, kiu kuraghe
defendis sin. Lia vizagho montris brutan kaj kruelan esprimon.
Audinte la bruon de la pordo Frederiko turnis sin, ekvidante la
grafon kaj Hans'on kaj la teruran esprimon de liaj vizaghoj, li
sentis, ke liaj lastaj momentoj alvenis. Sed antau ol morti li volis
mortigi iun. Li elprenis pistolon el sia zono kaj direktis ghin al la
brusto de Hans; sed la grafo deklinigis la armilon; la kuglo atingis
la plafonon. Li diris al Frederiko:
--Vi ne estas plu mia filo, mi malbenas vin, se mi ne timus malhonori
mian familion, mi liverus vin al la ekzekutisto. Vi mortigis vian
fraton, vi provis mortigi Hans'on. Mi kondamnas vin al morto. Mi
donas al vi kvin minutojn por rekomendi vian malbelan animon al Dio.
Ghuste en tiu chi momento Henriko eniris la chambron pala kiel
mortinto, li estis audinta tra la muro la interparoladon de sia
patro kun Hans. Li povos edzighi je Edith! Li do aliris la loghejon
de la chefgardisto. Che la pordo li audis la jughon de sia patro;
malgrau chio, li volis peti, ke lia patro pardonu...
Sed Frederiko, ekvidante sian fraton, kiun li kredis mortinta,
pensis, ke li vidas lian fantomon kiu venas riprochi lin pri lia
krimo, li subite frenezighis, kaj altirinte ponardon el ghia ingo li
enigis ghin en sian koron kaj falis mortinta.
Edith jhetis sin en la brakojn de Hans. Chiuj restis silentaj dum
kelkaj minutoj, fine la vocho de la grafo audighis:
--Dank' al Dio, li diris, mi ne estis devigita mortigi mian infanon.
Vi Hans jhetos la korpon de tiu krimulo en la salton de la Diablo.
Nur tiu loko konvenas por ghi. Vi tion faros, kiam noktighos. Nun ni
chiuj iru al la kastelo; Edith prenu mian brakon, mi subtenos vin;
Hans venu kun ni, vi loghos en mia kastelo, char mi detruos tiun
malbenitan loghejon.
V
Mi ne pensas, ke estas necese rakonti detale la finighon de tiu
dramo: la felicho anstatauis la doloron. Hans neniam volis konservi
la ormonerojn, kiuj estis donitaj al li, kaj ili estis disdonitaj al
la malrichuloj.
Hans loghis en la kastelo kaj ne lasis sian filinon, kiel li nomis
Edith'on; li ne estas plu chefgardisto, li estas nun la amiko de
grafo Altmejer, kaj chiam la amegata patro de Edith.
Post tri monatoj okazis la edzofestoj de Henriko kun Edith. Chiuj
estis felichaj en la kastelo; kaj kiam la juna grafino naskis sian
unuan filon, la grafo diris al shi ridetante:
--Nu! mia karega filino, chu mi ne estis dirinta al vi, ke mi estos
la baptopatro de via unua filo?
D-o P. Gambier.
SESA MENCIO
NEKREDEBLAJ AVENTUROJ
DE
SINJORO RADAMANTO
Tute juna, mi jam shategis chion, kio estis, ech proksimume, ronda;
ringego barela min ravis, kaj mi staris ekstaze antau rado.
Per tio vi komprenas, ke, ech ne vidinte bicikledon, mi devis shategi
tiun mirindan ilon, kiun mi estus elpensinta, se iu ne estus tion jam
farinta, ve!
Kiam, infaneto, mi povis marshi, alvenis al mi tute stranga aventuro,
kiu pli malfrue estas al mi rakontita de miaj gepatroj.
Mia patro, kiu havis vivan imagon, eble ghin iom trograndigis. (Mi
diras tion, por ke vi ne kredu min mensogulo.)
Iam do, vaganta komercisto trairis mian vilaghon, kaj kun nia patrino
mi iris lin vidi. Tre kontenta vidi la veturilon, mi ghin
alproksimighis, plena je respektema timo, por atente observi la
radojn. Charmita de la vido de l' komercajhoj kaj de l' parolado kun
najbarinoj, mia patrino tute forgesis mian cheestadon. Uzante mian
liberecon, mi karesis la objekton de mia adorado kaj chirkauprenis
radion, ghin kisante. Fininte siajn akirojn, mia patrino ekiris
hejmen, kaj tiam nur rimarkis mian foreston. Vane shi alvokis min,
kaj kredante, ke mi estas hejme, shi revenis ghis nia domo. Ne
trovante min, shi farighis malkvieta, iris ghis la rivero, plorante
kaj kriante; shiaj najbarinoj alvenis shin konsoli, kaj unu el ili
rakontis, ke shi vidis min apud la veturilo, kiun mi shajnis admiri.
--Eble,--shi aldonis,--li sekvis la komerciston.
--Eble,--aldonis alia, tiu malbenita homo estas shtelisto de infanoj
kaj forportis vian fileton.
Mia patro, kiu jhus tiam revenis de sia laboro, eksciante mian
malaperon, decidis, ke li tuj serchos min kaj retrovos la homon.
Jen kio estis okazinta al mi.
Dum mi religie kisis la radion, la veturilo ekantaueniris; tuj mi
forte chirkauprenis la radion kaj turnighis samtempe kun ghi.
La homo, kiu marshis che la alia flanko de la veturilo, ne vidis min,
kaj mi tiel ghojis pri mia felicho, ke mi ne diris ech unu vorton.
Post longa irado, la veturilo haltis antau la pordo de izolita
gastejo, loghata de sola virino.
Mia kondukisto eniris por trinki, sin apogis sur la bordon de
malfermita fenestro kaj chirkaurigardis chiuflanken en la strato.
Vidinte nenion, li senbrue alproksimighis la virinon, kiu rekomencis
labori, klinante la kapon al sia kudrajho. La homo saltis sur shin,
prenis en siaj manoj la kolon de la malfelichulino kaj provis shin
mortigi. La virino baraktis, sed estis tuj subfalonta, kiam mi
eljhetis teruran krion. La mortigisto lasis la virinon kaj forkuris.
En la sama momento mia patro alvenis; esplorinte la veturilon, li min
trovis; mi estis sveninta, sed tamen ne forlasis la radion.
Li min portis en la domon, kie li trovis la virinon shajne mortintan.
Li nin ambau flegis, kaj baldau rimarkis plezure, ke ni estas
vivaj.
La juna virino estis baldau tute sana, sed min kaptis grava febro,
kiu min devigis resti en mia chambro tutan monaton.
La mortigisto estis baldau retrovita kaj jhetita en malliberejon.
Tiamaniere, dank' al mia amo por la radoj, mi povis, tute juna, savi
virinon.
Tiu amo pli kaj pli kreskadis, kaj, sepjarulo, mi elpensis triradan
veturileton, kiun mi movis per miaj manoj, sidighinte en ghi. Pli
poste mi rimarkis, ke mia eltrovo estas jam uzata de la senkruruloj.