_Besancon_'on che min, por ricevi mallaudon certe merititan.
Vespere, kiam mi raportis la aventuron al miaj gepatroj, ili ankau
kompreneble ekridis; sed mia patro baldau aldiris plej serioze:
--La bubo estas nun 12-jara, li ne plu reiros en nian lernejon; post
la somerlibertempo ni lin sendos en la urban liceon.
Kaj tia estis mia lasta klaso en la vilagha lernejo, kiun mi, la
kvindekjarulo, neniam forgesis.
Herman Boucon.
PIEDNOTOJ:
[6] Tre konata astronomiisto, kiu kolektis informojn pri
"la nekonata mondo".
[7] Gloraj verkistoj anglaj, kiuj floradis dum la reghinado
de Victoria.
[8] La anoj de Unuigitaj Shtatoj en Norda-Ameriko.
KVARA MENCIO
KOBOLDOJ
En la sonorilejo de antikva provinca chefpreghejo, loghis tri
koboldoj. Multfoje, obeante estrajn ordonojn, oni penadis ilin
forpeli: laboristoj provizitaj je shtupetaroj kaj je bastonoj
supreniris en la sonorilejon: sed la koboldoj, rifughinte en la
turpinton, poste grimpinte sur la flagokokon, mokis persekutantojn,
kriante:
--Cig! cag! cog! Ni venkas, triumfas, vin mokas.
Chiudimanche la koboldoj malsupreniris en la preghejon dum la chefa
meso, kaj formetis la malgrandajn chapetojn de maljunaj pastroj. Dum
la prediko, ili jhetis sablon en okulojn de auskultantoj; kaj tuj
chiuj cheestantoj balancighis sur siaj seghoj, kiel maturaj spikoj
sub karesoj de l' vento. Kiam lia episkopa moshto grandceremonie
diservis mem, vidante, ke la hhorejaj knaboj estas malatentaj kaj
malagorde kantas, li diris:
--Nu, tiuj chi knaboj pensas al koboldoj.
--Hum!--murmuretis lia moshto.
--Hum!--mallaute diris la kanonikoj.
--Hum!--diris laute la parohhestro.
--Hum!--kriis la vikarioj.
Tiam knaboj avertitaj foliturnetis siajn dikajn librojn kun shajno
atenta kaj respektoplena.
Kiam petolajho okazis en la chefpreghejo, tuj oni pri tio kulpigis
koboldojn.
--Kiu faris tiujn oleajn makulojn?--demandis la parohhestro.
--Koboldoj,--oni respondis.
--Kiu metis pipron en niajn flartabakujojn?--demandis la kanonikoj.
--Koboldoj,--estis respondite.
Chiuj homoj plendis pri la koboldoj. Sed estis homino, kiun pli ol la
aliajn ili suferigis: ni parolas pri la patrino Turnjupino, la
ekbruligantino de kandelegoj.
Tiu bonulino estis karakteriza ino, kredante sin necesega por la
bonordo de la chefpreghejo, sciante chion, parolante pri chio. Kiam
lia Moshto diservis, shi preskau estus dirinta:
--Ni staras antau altaro, ni hodiau konfirmas, lia moshto kaj mi.
La koboldoj estingis la kandelegojn, kiujn Turnjupino ekbruligis kun
tiom da religieco; au ili konfuzis la _Religiajn Semajnojn_, kiujn
la bona virino vendis por sia profito. Ofte ili shovis buletojn el
polvo en la tubetojn de la rigida kaj blanka kufo, kiun kapvestis la
ekbruligantino de kandelegoj. Pro tio, la patrino Turnjupino jhuris,
ke shi sin venghos.
La bonega kreitajho havis korpasion. Ho, jes! Tiu vidvino estis
doninta sian koron al la sviso, la granda, largha, bela Pupardo, kun
dikaj tibikarnoj. La tagojn de luksaj edzighfestoj, kiam shia amato
kun dukorna chapelo sur kapo, kun glavshelko sur shultro, kun
halebardo en mano, antauiris la junajn geedzojn, Turnjupino radiis.
Post la ceremonio, shi iris al la sviso, dirante:
--Kiam do ni kune geedzighos, mia kara Pupardo?
Kaj li ridis, respondante:
--Kiam ni estos malliberigintaj la koboldojn.
* * * * *
Iun tagon, sciante, ke shi estas preskau sola en la preghejo, la
bonulino metis mezen de la navo supujon, kies kovrilo ne estis tute
fermita: kaj flanke de ghi la ekbruligantino de kandelegoj eksidis
kaj shajnigis ekdormeton.
La koboldoj ekkriis:
--Nu! supujon en mezo de chefpreghejo! kion tio signifas? Cig! cag!
cog! Ni iru por vidi, dum Turnjupino ripozas.
Sed kiam la scivoluloj estis enirintaj en la supujon, la ruza virino
tuj fermis la kovrilon: kaj la koboldoj restis kaptitaj.
Tute fiera, Turnjupino alpashis al sia loghejo, kaj diris al sia filo
Johano, malfelicha kriplulo, kiu neniam ellitighis:
--Mi alportas niajn malamikojn: vi diros al via kuzino Estelo, ke shi
faru al ni por la proksima vespermangho supon el koboldoj.
Kaj la ekbruligantino de kandelegoj foriris malhumilega; char necese
estis, ke shi rakontu sian venkon al chiuj homoj.
--Kiel Pupardo estos mirigita kaj felicha, maltime certigis la bona
virino.
Restinte sola, Johano audis, ke en la supujo iu ploregas.
--Malfermu, kriis la koboldoj. Kiu ajn vi estas, kompatu plendindajn
kaptitojn.
--Vi estas malbonuloj,--diris la junulo.--Vi faris petolajhojn al
chiuj homoj: juste vi viavice suferos.
--Se vi malfermos al ni, cig! cag! cog! ni farighos viaj
amikoj,--rediris la vochetoj.
--Vi min turmentos, char mi estas malforta.
--Ne, ne; ni donos al vi reghan donacon.
--Lasu min dormi.
La koboldoj ekblekegis. Tiam Johano tedita malfermis la kovrilon. La
koboldoj saltegis en la chambron, suprenrampis sur la meblojn,
grimpis laulonge de l' kurtenoj. La malsanulo diris:
--Vi min lacigas. Foriru tuj.
--Jes, ili ekkriis. Sed antaue ni rompos la supujon.
--Nu, mi tre bone sciis, ke vi faros ian malbonajhon.
--Por ke vi ne estu riprochita de via patrino. Vi ne konfesos, ke vi
nin liberigis; vi diros: "La koboldoj rompis la supujon." Cig! cag!
cog! Ni al vi ekprezentos reghan donacon; char koboldoj chiam
respektas sian parolon.
Tra la fenestro larghe malfermita eniris radio de suno. La malgrandaj
estajhoj sin lokis sur luma sageto, farante strangajn signojn,
supren-kaj malsupren-irante, shajnante kredi ion.
--Rigardu,--ili diris al Johano.
--Sed mi vidas nenion.
La koboldoj daurigis, modelante ion en la spaco, kaj kriante:
--Cig! cag! cog! chu vi vidas nun?
--Nun mi komencas ekvidi, kvazau en songho, malgrandan sinjorinon.
--Bone.
La koboldoj daurigis sian agadon. Johano, preskau ellitighinte,
rigardis per plilarghigitaj okuloj, kaj diris:
--Shi vivighas; shi ridetas. Ho, kiom estas bela tiu junulino!
--Tiu beleta infanino estas Sunetino, formita el suna radio. Ni jhus
shin kreis por vi. Kiam vi suferos, char vi estas malsana, shi venos
al vi kaj vin konsolos; kiam vi estos malgaja, shi vin amuzos. Sed ni
malpermesas, ke vi parolu al iu ajn pri Sunetino, ech al via kuzino
la bona Estelo, kiu vin flegas. Se iam vi konigos la ekziston de
Sunetino, de tiu tago shi malaperos por chiam.
--Danke, danke, mi konservos la sekreton.
La koboldoj forflugis kaj forlasis la sonorilejon de la chefpreghejo;
char ili preferis la Sankta-Martinan turon pli malnovan kaj pli
altan. Sinjoro Pupardo imitis la koboldojn. Li forlasis sian
parohhon, por forkuri de Turnjupino, kun kiu decide li ne volis
edzighi.
Chiutage kiam sunighis, Sunetino aperis sur ora radio en la chambro
de l' junulo. Shin vestis richaj orientaj teksajhoj. Shia kolo kaj
shiaj ambrokoloraj brakoj estis sharghitaj de safiroj, de rubenoj, de
smeraldoj; dum shiajn harojn ornamis oraj sunetoj. La junulino
ridetis al la malsanulo per enigma mieno, sed neniam parolis kun li.
Por lin amuzi, shi kantis baladojn lau stranga ritmo, dum akompanis
shiajn melodiojn la kraketado de shiaj brakringoj. Kelkafoje shi
dancis antau la junulo, kvazau shi estus pastrino de sanktaj
orientaj misterajhoj. Jen shi antaueniris malrapide, ludante kun
siaj silkaj skarpoj; jen shi sin balancis kun serpentaj ondolinioj;
jen shi imitis per siaj brakoj la flugadon de l' kolombo. Johano ne
lacighis admirante Sunetinon kaj shian malrapidan sed senpauzan
dancadon. Li diris:
--Daurigu; ankorau; chiam.
Sed kiam la suno subiris al horizonto, necese estis, ke Sunetino
eliru kun ghi en la okcidenta glorajho: tiam la malsanulo
malgajighis.
Estelo, dekkvinjara junulino, kuzino de Johano, kelkafoje helpis al
li kiel flegistino, kiam forestis Turnjupino. Tiam shi diris al la
junulo:
--Kial vi farighas malgaja, kiam alvenas la krepusko?
Sed la junulo ridetis, kaj ne respondis.
Kvankam oni estis en somero, tamen okazis serio da pluvaj kaj
malbonveteraj tagoj. Johanon, kiu de du semajnoj ne vidis la sunon,
ekokupis maltrankviliga melankolio. Vane Estelo lin chirkauis per
plej amplenaj zorgadoj, dirante:
--Mi estas via infaneca amikino: konfidu al mi viajn chagrenojn.
--Mi havas nenion,--li respondis ploregante.
Fine, lacigita de senchesaj demandoj, li iam diris al sia kuzino:
--Mi ne vidas plu Sunetinon.
--Kio estas Sunetino?
--Chu mi scias? Shi estas estajho luma, fantazia, feina, mistera,
kiun mi adoras. Rigardu tiun palan sunradion; jen estas mia amatino.
Chu vi ekvidas Sunetinon? Sed shajnas al mi, ke shi faras adiauajn
signojn: kial do? Ho! mi mizera! mi parolis!
La malsanulo svenis: tiam Estelo pensis:
--Kredeble la malfelicha knabo estas mortfrapita, char li deliras.
La morgauan tagon, Johano ripozis sur siaj kapkusenoj, palega.
Lumega suno eble ironie pafis orajn sagetojn al chiuj anguloj de la
chambro: sed Sunetino ne montrighis plu. Estelo, por plezurigi la
malsanulon, diris:
--Chu vi deziras, ke mi iru al la monteto de pavoj; char eble sur ghi
loghas via Sunetino. Mi klopodos por shin alkonduki al vi.
--Ho, jes, respondis Johano; tio igus min felichega.
La junulino ekvojaghis. Kiam shi trovighis en la kamparo, shin
chirkauis nebulo el fringoj, silvioj kaj kardeloj: la birdoj kantis:
--Bona Estelo, venu kun ni por auskulti la lastan romancon de nia
majstro, la itala najtingalo.
--Ne, ne; mi ne havas tempon.
--Ni malhelpos, ke vi antaueniru, flugetante chirkau vi, se vi ne
efektivigas nian deziron.
--Miau! miau!--blekis la junulino.
--Kato!--ekkriis la birdoj timigitaj.
Kaj subite ili forflugis chiuj al apudaj arbaretoj.
La vojaghantino sin gratulis pro sia artifiko, kiam, meze de timiano
kaj de aliaj parfumaj herboj, shi ekvidis, al shi alkurantajn sur
siaj malantauaj kruroj, centojn da kunikloj.
--Ni vin salutas, junulino,--ili diris.--Ni al vi prezentas Johaneton
Kuniklon, nian reghon.
La vojaghantino ekvidis malgrandan blankan beston, sidantan sur blua
skatoleto tirita de kvardek kuniklidoj: per bastonetoj Johaneto
frapis sur du sonoriletojn. Li prezentis al la fremdulino siajn
komplimentojn, kaj aldonis:
--Vi estos la plej bela ornamajho de nia kortego; kaj ni konservos
vin ghis la fino de via vivo.
Tedita Estelo ekkriis:
--Mi vidas chasiston kaj liajn hundojn.
Tuj chiuj kunikloj forkuris, dum ilin antauiris la regho, kiel
decas.
La junulino daurigis sian iradon. Shi lauiris mallarghan riveron,
kiam shi rimarkis sur la bordo fishojn, kiuj staradis sur siaj
vostoj, kaj dancis ronde sin tenante per naghiloj. Ili chirkauis la
vojaghantinon, dirante:
--Ni al vi ekmontros ondinon.
--Danke; vi faros tion aliafoje.
--Tiam, char vi estas malghentila, ni malhelpos, ke vi antauenpashu.
Estelo ridetis:
--Mi ekvidas fishkaptiston kaj lian hokfadenon,--shi diris.
Flak! flok! En momenteto la bestoj sin subakvigis.
Fine la junulino trafis la monteton defendatan de grandegaj pavoj,
kiuj por ornami siajn vostojn shtelis senkompate la okulojn de
maltimuloj al ili alproksimighantaj.
Ili agis tiamaniere pro revengho, por puni la homaron. Char iam unu
el homoj, nomita Leon, al ili promesis, ke li ilin instruos pri la
kantarto. Poste li foriris; sed ve! li neniam revenis. La pavoj chiam
atendas lin kaj chiam lin vokas, kriante lautege:
--Leon! Leon!
Tion sciis Estelo: sed shi amis Johanon, kaj chion riskis por lin
plezurigi. Pasante meze de pavoj, la vojaghantino shajnigis
blindecon; kaj kun fermitaj okuloj, palpante per la mano, shi
suprenrampis la monteton. Shi malfermis la palpebrojn, nur kiam shi
alvenis sur la suprajhon.
Sur ghi grimacantaj simioj rapidis al la junulino. Feliche shi estis
alportinta por sia vespermangheto korbon plenan de pomoj. Shi jhetis
la fruktojn, kiuj rulighis sur la deklivo de la monteto. Tuj la
frandemaj simioj shin forlasis por rapidi al la rulighantaj pomoj.
Ghis la vespero, Estelo serchis sur la monteto la loghejon de
Sunetino, cheestis che la subirado de l' suno, kaptis kelkajn sunajn
radiojn, kaj, ilin kashinte en sian antautukon, ilin realportis al
sia kuzo. Bedaurinde inter chi tiuj radioj ne trovighis Sunetino.
Johano havis gravegan krizon de malespero.
La junulino malsupreniris la shtuparon kaj eniris en la loghejon de
fraulino Pimpernelo, petonte de shi konsilon.
Fraulino Pimpernelo estis maljuna fraulino, afabla, malgranda,
charmanta: shi portis chiam beletajn kufojn blankajn kaj rozajn, kaj
shin vestis kutime neglighaj bluchielkoloraj vestoj. Che shi oni
flaris malprecizan sed penetrantan parfumon de bergamoto. Fraulino
Pimpernelo multe amis Estelon. Vidinte la chagrenon de sia amikineto,
shi diris:
--Tiuvespere mi donos al vi boteleton da likvoro el nigraj riboj,
char ghi estas likvoro por maljunaj fraulinoj. Vi ghin portos che l'
piedo de la Sankta-Martina sonorilejo; kaj apud la preghejo vi kantos
tiun malnovan arion!
_En tagoj de mia junagho_...
Char la koboldoj tre shatas tiun romancon, ili alvenos; kaj vi
parolos al ili pri Johano.
Nokton venintan, Estelo akurate obeis la konsilojn de fraulino
Pimpernelo. La morgauan tagon, la maljunulino demandis:
--Kion diris la koboldoj?
--Nenion.
--Chu do vi ne parolis al ili?
--Apenau mi ekvidis ilin: ili tuj forkuris, forportinte la botelon.
--Ho! kiaj frandemuloj! Tiun vesperon, vi portos al ili tri maizajn
kuketojn; sed ne forgesu ilin demandi.
La postan tagon, je la mateno la maljuna fraulino, tuj kiam shi
ekvidis sian amikineton, demandis:
--Nu?
--La koboldoj certigis, ke la likvoro estis bonega, kaj la kukoj tre
arte bakitaj.
--Kaj poste?
--Nenion pli. Ili rapide suprengrimpis al sia sonorilejo.
--Je Dio! mi kredas, ke ili mokas nin. Tiun nokton, vi diros al ili:
"Jen estas saketo da oranghfloraj bombonoj, faritaj de fraulino
Pimpernelo. Tio signifas, ke ili estas tute bongustaj. Nu, vi
gustumos ilin, nur kiam vi estos dirinta tion, kion oni devas fari
por redoni felichon al mia kuzo."
La artifiko sukcesis. Apud Sankta-Martino, Estelo ekvidis
florfolietaron pluvantan sur shi tiel amase, ke baldau shi estis
tute kovrita de floreroj, kvazau ili estus negheroj, dum la koboldoj
per klaraj vochoj ekkriis:
--Cig! cag! cog! kolektu la rozajn foliojn; zorgu, ke unu el ili ne
manku: kaj poste iu ilin jhetos en la chambron de Johano. Li
resanighos, forgesos Sunetinon kaj vin amos ghis sia morto.
Chiuj antaudiroj de koboldoj efektivighis.
* * * * *
En la tago en kiu Johano edzighis kun sia kuzino, tri grandaj kestoj
estis alportitaj en la chambron de Estelo. La unua estis blanka; la
dua, flava; la tria, roza kaj blua.
Sur la unua estis skribite: "Malfermota tuj."
Sur la dua: "Malfermota post unu jaro."
Sur la tria: "Malfermota post du jaroj."
La juna edzino tre mirigita rompis unu el siaj ungoj, volante tro
rapide malfermi la blankan keston, por rigardi ghian enhavon. En ghi
trovighis oraj moneroj, arghenta teleraro, amasoj da juveloj.
--Nu! nun ni estas richegaj.
--Kiu donas tion al ni?--demandis la junulo.
Funde de la kesto, Estelo ekvidis malgrandan vizitkarton, sur kiu
legighis: "La koboldoj." Je la vespero, la juna virino iris al la
preghejo por ilin danki; kaj shi ne forgesis alporti al ili
frandajhojn.
* * * * *
La junaj geedzoj vivis meze de princa lukso. Oni citis la belecon de
iliaj palacoj, la multon de iliaj veturilaroj, la belan sintenadon de
ilia aro da lakeoj. Johano kaj Estelo partoprenis en chiuj
bonsocietaj kunvenoj: kermesoj, chevalkuradoj, baloj, launtenisoj,
k.t.p. Sed kvankam la mondaj plezuroj shin forportis en siaj
turnighoj, la juna edzino ne forgesis la flavan keston, kaj shi
atendis senpacience la finon de la jaro.
Unu vesperon, shi diris:
--Char alvenis la momento, en kiu ni devas malfermi la misteran
skatolegon, mi deziras, ke oni solenigu la surprizon.
Shi portigis la keston en la grandan salonon, kaj ghin metigis sur
estradon drapiritan de rubenkolora velurajho. Ghin floroj chirkauis,
kaj chiuj kandeloj estis ekbruligitaj, kiel oni faras por la tagoj de
grandceremoniaj vizitakceptoj.
La junaj geedzoj sentis gravan kortushon, sublevante la kovrilon de
la granda kesto. Sed tuj Estelo malantauen pashis:
--Mumo!--shi ekkriis.
La persono dormanta vekighis, sin levis, ridetis, kraketigis siajn
brakringojn, aranghis kokete siajn richajn vestajhojn, kaj komencis
sanktan dancadon.
--Sunetino!--ekkriis Johano miranta.
Estelo blankighis kiel negho.
La aperajho kantis fremdan baladon kaj ofte interrompis siajn
strangajn dancpashojn por fari signojn al la junulo. Tiuj signoj
signifis:
--Sekvu min.
Estelo ploregis.
--Foriru, Sunetino, kaj vaporighu por chiam,--ordonis Johano.
Tuj la aperajho kaj la flava kesto malaperis subite.
Char Estelo tro suferis, vidinte Sunetinon, kiu al shi rememorigis
longan dolorplenan estintecon, shi malsanighis; kaj je la vespero
fraulino Pimpernelo venis shin viziti.
--Kiu estis tiel kruela, ke li sendis al mi tiun aperajhon?--ghemadis
Estelo sufokighante.
--Eble la koboldoj,--respondis la maljuna fraulino.
--Ho, se tio estas vera, ili agis vere senkompate.
--Ne ilin kulpigu, mia kara infanino. Ili volis pruvi al vi, ke nun
vin solan amas Johano.
--Eble vi estas prava. Tamen mi timegas la lastan keston.
Dank' al la flegoj kaj ammontroj, kiuj shin dorlotis, la juna virino
rapide resanighis. Unu jaro fluis ankorau sen tro da tedajhoj. Iun
vesperon, fraulino Pimpernelo diris al sia amikineto:
--Jen estas la momento malfermi la rozan kaj bluan keston.
--Vere? Sed nun tiuj misteraj pakajhoj min tremigas. Plie shajnas al
mi, ke, elirante el la skatolego, audighas strangaj kriadoj.
--Nu, chu vi opinias, ke ghi estas bestejo?
--Kiu scias?
--Estu prudenta. Lundon proksiman, ni kunvenos chi tien: via edzo, vi
kaj mi mem; kaj ni klarigos tiun misteron.
Estelo malgrasighis, palighis, pripensante al la tago difinita de
fraulino Pimpernelo. Fine alvenis tiu tiel timita posttagmezo.
La tri geamikoj trinkis champanon por sin kuraghigi; kaj procesie ili
eniris en la senmeblan chambron, en kiu estis apartigita la kesto.
Johano demetis la unuajn tabulojn, kaj vidis tiun surskribajhon:
"Skatoleto por juveloj."
--Tio estas vere kuraghiga, diris fraulino Pimpernelo.
La junulo rapide elpakis por rigardadi la juvelojn, sed li trovis
dek-du infanetojn, ses knabinetojn, kaj ses knabetojn, kiuj portis
chirkau kolo platajhon el arghento: sur chiu platajho estis skribita
la nomo de chiu aparta infano.
Kelkaj etuloj ridetis; aliaj sendis kisetojn; sed la plimulto hhore
ploradis.
--Jen estas klarigita la kauzo de tiuj strangaj bruoj elirantaj el
la skatolo,--diris Johano.
Estelo radianta kovris je shmacadoj la charmajn infanetojn.
--Kiel mi estas felicha,--shi ekkriis!
Fraulino Pimpernelo certigis:
--Mi vetas, ke tiuj buboj estas donaco de koboldoj. Mi volas ilin
demandi.
--Chu vi opinias, ke ili povos respondi?
--Aferoj tiel strangaj okazas chi tie, ke tio ne estus mirinda, se
tiuj etuloj parolus.
Kaj shi aldonis:
--Kiu sendis vin chi tien, miaj graciuloj?
Tiam la plej roza, la plej vangoronda el la infanetoj bonvolis
forlasi la plezuron, kiun ghi sentis suchante sian polekson, kaj
respondis per infana balbutado:
--Ko.... bo.... do.
--Nu!--ekkriis fraulino Pimpernelo triumfante, mi divenis.
Oni devis multe klopodi por trovi tuj dek-du vestarojn, dek-du
lulilojn, dek-du nutristinojn. Estelo sentis neniun lacighon pro tiuj
multaj zorgadoj, tiele shi sentis sin felicha, en mezo de siaj
infanetoj. Shi ilin kisadis chiuminute, ilin nomante: "Miaj
juveloj"; kaj mallaute shi murmuretis:
--Vivu koboldoj. Estus dezirinde, ke chiu urbo havu sonorilejon
loghitan de koboldoj.
S-ino Vallienne.
KVINA MENCIO
LA SALTO DE LA DIABLO
Sur kruta shtonego, che la supro de alta monteto fiere staras la
kastelo de Grafo Altmejer' kun siaj dikegaj muroj kaj grandaj turoj,
kiuj shajnas kunmiksighi kun la nuboj. Ghi majeste superas la
chirkauajn montetojn, kaj tra ghiaj fenestroj oni ghuas vere
mirindan vidajhon. La montetoj estas chiuj kovritaj de centjaraj
arboj, fagoj, abioj nigre verdaj, betuloj, kies trunkoj kvazau per
kalko blankigitaj kontrastas kun la aliaj malhelaj trunkoj. Profunda
valo kushas che la piedo de la orienta flanko de la monto, sur kiu
staras la kastelo, kaj funde de ghi, fluas bela rivero ombrita de
salikoj kun arghentaj folioj, kaj alnoj. Tiu chi rivero, kiu serpente
fluas tra la chirkauaj valoj subite malaperas en la teron, ne
malproksime de la kastelo. Tie estas kavajho, en kiun falas la akvoj
je kaskado kun bruo tiom pli forta, ke ghi estas pligrandigita de la
formo de la kaverno, kiu, lau la diro de la enlandanoj estas
senfunda. Ja, nenie che la chirkauajho, oni vidas tiun riveron
reaperi.
Tiu chi kaskado havas malbonan reputacion, kaj oni rakontas pri ghi
strangajn historiojn. Unu el ili diras, ke iam la diablo persekutata
de chefanghelo Sankta Mikaelo, kaj atingota de li, sin jhetis en la
riveron, kiu tuj enabismighis en la teron, kune kun li. La
maljunulinoj rakontas, ke dum kelkaj mallumaj noktoj, oni audas la
diablon, kiu krias kaj dancas, solenante la sabatfeston kun maljunaj
sorchistinoj. Ili certigas, ke ili vidis kaproviron kun okuloj
flamantaj, apud la fauko de la kaskado, ke li atendas la
sorchistinojn, kiuj alvenas unu post la alia, rajdante sur balailoj;
kiam la lasta eniris en la kavajhon, siavice la kaproviro malaperis.
Estas fakto, ke oni audas ofte en la kaverno de la kaskado strangajn
bruojn, kiuj neniel similas tiujn de akvofalo. Kelkaj kamparanoj
certigas kaj jhuras, ke, de malproksime, ili ekvidis lumon, kiu
lumigas la akvojn che ghia fauko. Sed tre kredeble, la imago de la
loghantaj aliformigis la ombron de ia lupo, en kaproviron, kaj la
strangajn bruojn, en kriojn de demonoj lumigitaj de la infera fajro.
Alia legendo diras, ke unu el la antauaj posedantoj de la kastelo
vendis sian animon al la diablo, kaj ke kiam okazis por la
kastelmastro la momento elpagi sian shuldon, li forkuris por eviti la
diablon, kiu persekutis lin ghis la supro de la nord-okcidenta turo,
de kie li sin jhetis en la riveron. Tiam la diablo por atingi sian
shuldanton, saltis siavice post li kaj ekkaptis lin ghuste en la
momento, kiam li falis en la riveron, kiu subite malfermighis kaj
samtempe malaperis en la teron, farante profundegan kavajhon kaj
formante bruegan kaskadon.
Tiu chi akvofalo estis chiuflanke ombrita de arboj kaj arbetajhoj,
kiuj formis zonon al la kavajho, escepte che la parto, kie la rivero
malaperas. Tie grafo Altmejer starigis palisaron el arbotrunkoj
enigitaj en la teron che la fundo de la akvo, por malebligi, ke la
boatoj au la bestoj, okaze falintaj en la riveron, estu englutitaj
en la profundegajhon.
Tiuj arbetajhoj estis la komenco de la arbaro, kiu disvastighis sur
la najbaraj montetoj, en ghi estas kelkaj vojetoj faritaj de homa
mano, sed preskau chiuj estas faritaj de la sovaghaj bestoj, kiuj
venas trinki al la rivero, kaj multenombraj estis tiuj bestoj en la
bieno de la grafo. La chasoshtelistoj estis severe punitaj, char,
kiam ili estis surprizitaj por la dua fojo, ili estis tuj pendigitaj
sen ia jugho. Tial sinjoro Altmejer havis multajn chasgardistojn,
kies chefo estis Hans Delmer. Tiu chi chefgardisto estis bona, afabla
kaj servema; ofte li pardonis chasoshtelistojn, certigante ilin, ke
li pendigos ilin la unuan fojon, kiam li ekvidos ilin, sed neniam li
plenumis sian promeson.
Jam de longe Hans Delmer estis vidva, li vivis kun sia filino Edith
en beleta kaj komforta dometo, kushanta meze de maldensejo
chirkauita de alta kaj fortika palisaro, por ke la sovaghaj bestoj
ne povu eniri la ghardenon, kiu chirkauas la domon. En tiu chi
ghardeno, dum siaj libertempoj, Hans Delmer kulturigis legomojn,
fruktarbojn; lia filino Edith zorgis pri la floroj.
Edith estis bela junulino dudekjara, blonda kiel spikoj; shiaj
grandaj okuloj estis lume bluaj kaj dolchaj, kiel tiuj de gazelo. Shi
estis altkreska kaj gracia. Shi zorgis pri la mastrumado, kaj chio
estis pura kaj brilega en la domo. Jam multaj junuloj estis petintaj
shian manon, sed chiam shi estis rifuzinta, dirante, ke shi ne volas
edzinighi, ke cetere shi volas resti libera kaj neniam forlasi sian
amatan patron.