Nenio, nek uniformo, nek oficsigno, distingigas la oratoron de la

cetero de l' alestantoj; tie li staras, simpla homo, kies meritoj au

malmeritoj dependas sole de li mem, de lia kapableco au manko de

kapableco. Oni jughos lin lau liaj faroj. En la antauparton de la

aershipo li venas, kaj ekprenante megafonon, li komencas paroli.

LA PAROLADO DE ALEKSANDRO ROMANOFO

Hodiau ni festas la naskighon de unu el la elektinduloj de la

homaro. Antau ducent jaroj, je la 15 de Decembro, 1859, naskighis en

tiu chi urbo Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies statuon mi baldau

maltegos.

Al li ni shuldas nekalkuleblan shuldon; de li ni ricevis senprezan

donacon; per li la kapabloj de la homaro netakseble multoblighis.

La mondo tre bezonis lin; tamen, kiam li sin ekprezentis, tiu sama

mondo lin blinde ignoris.

Jes, la mondo tre bezonis lin. Dum la jarcento, antau ol li

naskighis, la interrilatoj spiritaj, moralaj, materiaj, de homo kun

homo, jam multoble kreskis. La relvojoj shpinis araneajhon sur la

karto geografia; sur la libervojo de l' oceano glitis multego da

vaporshipoj; la telegrafo metis zonon chirkau la globo, plirapide ol

sinjorino surmetas la sian sur la talion. Scienculoj enprofundighis

en la misterojn de la Naturo, kaj vekis novan inteligentecon. Chie

kaj chien demanda spirito spiris sur la homan animon. La klereco

farighis komuna akirajho. La ordinara homo ne restis plu muta besto,

kontenta, se nur oni lin nutris; li postulis nutrajhon por sia

intelekto, kaj, sen tio, li rifuzis satighi.

Tamen ekzistis barego.

En Europo sola pli ol 250 lingvoj estis parolataj. Unu lingvano ne

komprenis la vortojn de alia lingvano. Kiel nun estas che la

kanajlaro, en la mezafrika arbarego, en la chirkauajhoj de la

tibetaj montegoj, tiel same estis tra la mondo, kiam Zamenhof

naskighis. Lingvo, chu parolata, chu skribata, estis tiatempe la sola

ilo por transdoni la penson, sed tiam ghi ne havis la kapablon sin

transporti trans la malvastajn landlimojn escepte malfacile kaj per

la helpo de tradukistoj. Tiel chiu nacio loghadis en izoleco, kaj la

pensado restis mallargha, malricha, mallibera kaj malsana.

Imagu tian aferstaton, kaj komparu ghin kun la nuna.

Tiam ekaperis fajrero. En la jaro 1887, Zamenhof publikigis sian

unuan broshuron, "D-ro Esperanto: Internacia Lingvo". Li

kvazaujhetis sian idon sur la sensimpatian mondon, dirante: "se mia

lingvo estas tauga, ghi estu akceptata; se ne, ghi pereu". Kuragho

Sparta! Sed la novenaskito nek trompis lian konfidon nek perfidis

sian gloran celon. Kiam Volta ekkreis sian elektran fajreron,

sendaura lumero simila je la fiekbrileto de malseketa alumeto, li ne

antauvidis la gravegajn rezultatojn defluontajn de sia eltrovo; sed

al Zamenhof apartenas la chiamlaudinda merito, ke li ja sciis, ech

antau ol li eldonis sian libreton, ke li ekbruligas fajreron, kiu

enflamigos, unue la klerulan mondon, kaj poste la tutan homaron. Ne

nur elpensinto estis li; li estis profeto, kiu neniam dubas, ke lia

antaudiro nepre efektivighos. "Venos iam la tempo", li diris tute

sen fanfarono, "kiam Esperanto farighos posedajho de la tuta

homaro".

Sed Esperanto ne venkis la mondon che la unua bato. Longa batalado

sekvis kontrau ignoreco, inercio kaj apatio. Per sia merito sole,

Esperanto altiris al si alighanton post alighanto; ghi supersaltis

la landlimojn de sia patrujo; ghi transpasis trans la marojn. Pasho

post pasho, ghi atingis la popolamason; en surprizo, la simpla

regnano ektrovis, ke li estas ne nur naciano, sed homarano. La okuloj

de la kompreno malfermighis. Baldau, la popolamaso en unu lando

kunighis kun siaj kunuloj en la aliaj, kaj, char Esperanto jam ilin

edukadis, jam levis ilian moralon, ili ne kunighis por malbonaj

celoj. Tion chi la naciestroj notis; la influo de la vekitaj popoloj

sin sentigis antau la trono, che la katedro, en la parlamentejo.

Esperanto jam eniris en la lernejojn, kaj baldau la edukado

unuformighis; oni fondis centran, internacian edukadan estraron, kiu

speciale zorgis pri la plej inteligentaj studentoj de chiuj landoj.

Per tio, la scienco antaueniris pashege, salte. La efikeco de la jam

de longe elpensita senfadena telefono kreskis multe per la

malproksim-vidilo; oni plibonigis la aerveturilon, kaj ghi farighis

praktika kaj rapidega transportilo. Pro la komuna alproksimigho de la

nacioj, rezultis, ke la legharoj de la diversaj landoj kunsimilighis;

por tio, oni bezonis centran internacian regadon. La bezono naskis la

rimedon. Konsekvence, la armeo kaj militshiparo farighis senutilaj.

Dume tiuj, kiujn la Europanoj malestime nomadis nigruloj, flavuloj,

imitis la bonan ekzemplon; multe da ili, chiam pacemaj, se oni ne

ilin incitas, superis la blankulojn, kaj volonte demetante armilojn

ili elsekvadis pacajn okupadojn.

Tiu chi akceligho de homa pensado kauzis naturan sed flankan

efekton. La opinioj kreskadis, ke akiradi posedajhojn ne estas la

chefa homa celo, ke la plej shatinda rekompenco al la laboro ne estas

ghia materia rezultato, sed la konscieco pri devo deve plenumita. La

registaroj prenis sur sin la zorgadon pri la reala komforteco de la

regatoj; al neniu mankis nutrajho, vesto au loghejo: chiu ricevis

konvenan edukadon proporcie lau sia natura kapablo. Altranga au

richa malsaghulo ne suchis plu la fruktojn de la laboro de la

malrichaj kaj la malfelichaj. La shtato taksis la valoron de chies

servoj kaj laboroj; ghi komencis konton en la nomo de chiu regato,

debitante la koston de la subtenado al tiu konto, kaj kreditante la

taksitajn servojn. Tiel la mono, oftege radiko de malbono, perdis

multe da sia potenco, kaj avareco kaj avideco sin kashis sub

malestimon.

Grado post grado, la centra regado ensorbis la naciajn registarojn;

krom kelkaj izolaj kaj nefruktoportaj partoj, la tuta terglobo

farighis unuigho de nacioj jam ne plu interbatalantaj. En unu vorto,

la tuta platajho de la homa intelekteco levighis. En la fruaj tagoj

de la civilizacio, unue la familio sin organizis; poste la gento;

fine, per Esperanto, la homaro alprenis por sia devizo la vortojn

"unu por chiuj, chiuj por unu", kaj anstatau la fierdiro

"civis romanus sum", oni diris kun egala fiereco "mi estas homo".

Religia pensado farighis tute libera, kaj chiaj sektoj baldau trovis

komunan fundamenton, nome la eternaj principoj de l' Amo kaj Devo.

Kompato kaj vero ja sin renkontis; justeco kaj paco ja kisis unu la

alian.

Chio tio chi estas historiaj faktoj, kiujn vi ja konas; sed rigardu

la konkludon. Chion tion chi Esperanto igis ebla, char ghi, kaj nenio

alia, detruis la baregon. Tio estas la shuldo, kiun ni shuldas al

Esperanto; tio estas la neesprimebla merito de ghia genia elpensinto.

Li sukcesis, kie chiu alia maltrafis. Li trovis pasejon inter montaro

ghis tiam nesuperebla; li trovis la vojon, per kiu ni, liaj

posteuloj, iras trankvile al la fina celo.

Sed mi konas la karakteron de tiu chi modesta glorindulo, se Zamenhof

mem povus cheesti kun ni hodiau, jen tio, kion li dirus:--"Ne

trograndigu mian parton en la progresado de la mondo. Mi estas nur

ero en la cheno de la disvolvigho de la homaro; cheno, kiu

komencighis antau la historio; cheno, kies etendo estas senfina kaj

nedifinebla. Periodo povos alveni, kiam mia elpensajho eluzighos. Ech

nun eksignoj pri tio ne mankas. Ech nun kelkaj el vi povas transdoni

kaj ricevi pensojn senlingve, senparole. Chio pereas kaj forpasas.

La komuna sorto falos sur Esperanton. Kial do trograndigi mian

rolon?"

Trograndigi? Ne estas eble trograndigi lian rolon; por tio vortoj

mankas. Sed ni gloregigas lian nomon, kaj niaj posteuloj en tio chi

nian agon por chiam aprobos pro tio, ke--oni povas preskau citi la

vortojn de li mem skribitajn--ni gloregigas lian nomon, pro tio, ke

en la mondon li venigis novan senton; malamikecon de la nacioj li

faligis; li fortikigis la amon al frateco kaj la justeco inter chiuj

popoloj, kaj la popoloj farighis unu granda rondo familia; li faris

la mondon felicha.

Li faris la mondon felicha! La bela songho de l' homaro por eterna

ben' efektivighis!

Li faris la mondon felicha! Tiujn vortojn vi tuj vidos neelstrekeble

enchizitajn en la nepereigebla bronzo de la piedestalo de tiu chi

statuo. En la dek-naua jarcento Doktoro Esperanto skribis "ni faros

la mondon felicha"; hodiau, por ke la homaro ne forgesu sian

shuldon, lia monumento, por lia chiama gloro, proklamas:

"Li faris la mondon felicha".

LA PLENUMO

La parolado finighis kaj tuj mistera muziko audighis; kvazauchiela

hhoro ekkantis; ensorcha melodio flosis tra la aero. Malrapide,

dolche defalis la tegajhoj kaj ekaperis kvazauvivanta statuo de la

Majstro. Ne el malvarma blanka marmoro, ne el malmola kruela bronzo;

tie staris shajne la homo mem, kiun chiu bona Esperantisto amas, kies

trajtojn li fidele konservas en sia memoro, kies vortojn li

trezorumas en sia koro. La majstro, profeto, pastro kaj amiko!

Tiam la tono de la muziko shanghighis; komence, nelauta kaj funebra,

kiel la ekghemeto de perdita animo; poste, penanta kaj baraktanta,

ghi reprezentas akran militadon kontrau supernombra malamiko; jen

noteto de venko eksonas, sin ripetas, ripetadas, kreskas, kreskadas,

ghis ghi farighas ario de plenumita triumfo, kaj fine eksplodas en

sonorega, ghojega tumulto de harmoniaj sonoj.

Nenia aplaudo, nenia kriego, nenia ekstera signo de emocio; silento,

pli elokventa ol ia ajn esprimo, sekvis. Profunde en la koro, interne

en la kashejo de l' animo, tremeta emocio agitis la cheestantojn.

Kvankam malheligita de la mehhanika aparato, kiun Profesoro Stelverdo

uzis, la sensacio de tiu sceno lin trafis, lin frapis muta. Neniam li

revidos similan apoteozon. Ghis la tago de lia morto tiu memoro

senvelke vivados.

El manoj li ellasis la malproksim-vidilon; sur la plankon ghi falis.

Tion li ne rimarkis; liaj tutaj pensoj kuncentrighis al la jhus

vidita sceno. Kvazau revante, li refalis sur la brakseghon, dirante

preskau neaudeble: "Nun mi povas pace morti; mi ja vidis la

plenumon".

John Ellis.

TRIA MENCIO

MIA LASTA KLASO

EN

LA VILAGHA LERNEJO

Tiam, en la jaro 1868, mi estis juna, dekdujara knabeto. Miaj

gepatroj, terkulturistoj, loghadis en malgranda vilagho, proksime de

la rivero _Doubs_, en la samnoma departemento. En chi tiu parto de

Francujo, la plej multaj vilaghanoj estas ne nur plugistoj, sed

ankau vinberistoj, kaj tie chi eble, ankorau pli ol en alia ajn

provinco, oni estas prava diri pri la franca kampisto, ke li estas

ekstreme laborema kaj shparema.

Al mi, infano, la kampara vivado tre plachis, kaj nun mi volonte

redirus lau la latina poeto: _O fortunatos nimium, sua si bona

norint, agricolas_! Sed mi devas konfesi, ke la tuta laboro mia

konsistis en tio, ke mi iom helpis mian patrinon en sia modesta

mastrumado, kaj ke mi plej ofte kuris kaj libere vagis chirkaue sur

la kampoj kaj herbejoj. Kun aliaj bubetoj de la vilagho, jen

ni nin banis au fishkaptis en la rivero, jen ni elnestigis

birdidojn,--knaboj estas senkompataj,--jen ni iris en arbaron,

kolekti frambojn, fragojn au avelojn. Vere felicha tempo!

Mi tamen rapidas aldiri, ke tian sovaghan vivadon mi nur ghuis dum la

interklasa tempo. Mia patro, kvankam malmulte klera, tre shatis la

_sciencon_ kaj ne permesis, ke mi perdu mian tempon; tial mi neniam

forestis sennecese de la klaso.

En tiu tempo, sub la regado de la imperiestro Napoleono III, la

publika instruado ne estis tiel progresinta, kiel nun, dank' al la

Respubliko: la gepatroj ne chiam volonte sendis siajn infanojn en la

lernejon, precipe pro tio, ke ili devis pagi la sumon da 12 frankoj

jare, kaj tiu malalta prezo tamen estis ofte ech tro granda por

malrichaj plugistoj. Mi enfine ankorau aldonos, ke la nun rakontota

historio okazas en la monato Augusto, la lastan tagon de la

instrujaro.

Tiun tagon posttagmeze mi do iris, kiel kutime, en la lernejon; sed,

char estis la sezono de la grenrikolto, la pli granda parto de la

lernantoj trovighis sur la kamparo, kaj ni ne estis multaj je la unua

horo antau la komunuma domo, kie ni ludis, antau ol eniri. La

lernejestro kutime ne alvokis nin, kaj ni iris mem, sen tamburo nek

sonorilo, en la klasochambron, por relegi niajn lecionojn. Sed, chi

tiun fojon, ni ja ne pensis pri la lecionoj, kaj ni ludis plu kaj

plu; ni ankau ne atentis la horon: neniu el ni kompreneble posedis

poshhorlogheton kaj la antikva turo de la vilagha preghejo ankau ne

surhavis horloghon; sed, kvankam ni iom konsciis, ke la unua, t. e.

la horo de la eniro, jam estas preterpasinta, ni tamen daure

amuzighis, sen riprocho de konscienco, char nia instruisto ankorau

ne estis en la klaso. Li trovighis efektive en sia loghejo sur la

supra etagho, kie li tagmanghis kun kolegoj. Kompreneble ni ne

plendis pro tiu prokrasto, ni male konstatis kun plezuro, ke nia

pauzo longtempe dauras.

Jam estis la dua proksimume, kaj neniu el ni intencis eniri en la

lernejon, nek reiri domen; ni chiam ghoje distrighis kaj ludadis sur

la korto, kiam subite aperis bele vestita sinjoro antau nia modesta

instruejo. Lian Moshton ni admiris kun lia luksa, cilindra

silkchapelo kaj lia nigra somersurtuto: tian grandsinjoron ni malofte

vidis en nia dezerta vilagho. Sed ni lin ankorau pli admiris, kiam

ni eksciis, ke li estas la akademia inspektoro de _Besancon_, la

chefurbo de nia departemento.

--Chu estas nun la horo de la pauzo?--li diris;--kial vi ne estas en

la lernejo?

--La instruisto nin ne alvokis ghis nun,--ni respondis,--kaj ni

amuzighas tie chi en la korto.

--Kie do li estas, via lernejestro?

--Li ankorau tagmanghas sur la supra etagho kun amikoj.

Nia lernochambro trovighis sur la teretagho kaj la inspektoro, kiu

jam staris en la pordo, subite ekvidis, ke li povos fari ian malican

surprizon al sia subulo, kiu tiel malfruas por alveni en la lernejon,

kaj ridetante li igis nin senbrue eniri en la klasochambron.

Ni tuj okupis niajn kutimajn sidlokojn sur la benkoj, kaj ni profunde

silentighis, tiel, ke super niaj kapoj, oni povis iom audi la

babiladon kaj ridadon de la ghojaj drinkantoj. La tuta lernantaro

konsistis el 12 knaboj kaj 14 knabinoj, char tiam en malgrandaj

vilaghoj oni instruis la infanojn de l' ambau seksoj en unu sama

chambro: unuj sidis dekstre, la aliaj maldekstre kaj en la mezo

staris la katedro de la lernejestro.

Chi tie sidighis la inspektoro, dirante:

--Infanoj miaj, char via instruisto ne ankorau alvenis, mi tuj volas

komenci sen li la inspektadon kaj demandi vin pri tio, kion vi

lernis.

Mi antaue devas diri, ke en tiu epoko la lernado de la katehhismo

kaj de la Sankta Historio estis tre grava afero; en chiu vilagho la

instruisto estis kvazau la helpanto de la pastro kaj tiu chi ofte

ripetis al ni: "Kion signifas la homa scienco kompare kun la Dia?

kion servos al vi chiuj trezoroj surteraj, se vi ne savos vian

animon." Oni do ne miros, ke la inspektoro komencis sian ekzamenon

per la Sankta Skribo.

--Ci nigruleto!--li diris alparolante iun knabon,--rakontu al mi la

historion de Jozefo.

Nia nigrulo konis la tutan, longan historion kaj, kvankam iom

balbutante, li brave rakontis, kiel kaj kial Jakobo pli amis Jozefon,

ol siajn ceterajn filojn; kiel la fratoj farighis jhaluzaj kaj

enviemaj; kiel ili vendis la malfelichan Jozefon kiel sklavon al

Ismaelidaj pretermigrantoj; kiel li farighis la chefministro de

Egiptujo, kaj kiel li fine venigis la maljunan patron kaj sian tutan

familion al la regha kortego.

--Bone, bone!--diris la inspektoro,--mi cin komplimentas, knabeto; ci

meritas bonan noton.

--Nun ci, la dikkapulo!--li diris; (la dikkapulo, ghi estis mi),--chu

ci bone scias la katehhismon? Nu! diru: Kiuj estas la angheloj?

--La angheloj,--mi respondis unutone,--estas la servistoj de Dio, kiu

ilin sendas de la chielo sur la teron, por komuniki Liajn ordonojn al

la homoj.

--Kio estas la infero?

--La infero estas la loko, kie trovighas la demonoj, kaj kien iras la

pekuloj post sia morto, por tie suferi dum la tuta eterneco.

--Bone! perfekte!

Li ankau demandis min kaj aliajn pri la sep sakramentoj, pri la sep

chefaj pekoj, pri la diaj kaj ekleziaj ordonoj, k.t.p., kaj la

respondoj estis kontentigaj. Nian katehhismon efektive ni bone konis:

chiun tagon ni lernis unu chapitron en la lernejo kaj la sekvantan

dimanchon dum la meso, la pastro, el sia predika katedro, pridemandis

nin publike. Tial la inspektoro devis interne konfesi, ke nia estro,

kvankam li nun iom dibochas super ni, nin tamen bone instruas.

--Kaj ci, la blonda knabineto tie!--demandis plue la inspektoro iun

beletan, bluokulan knabinon;--kiel ci nomighas?

--Paulino G...,--shi respondis.

--Nu! diru al mi, kian finighon ricevas la substantivoj en la

multenombro?

--Oni formas,--shi respondis,--la multenombron che la substantivoj,

aldonante la literon s al la ununombro. La nomoj, kiuj finighas per

_s_, _x_ au _z_, ne shanghighas en la multenombro; tiuj nomoj, kiuj

finighas per _al_ au _ail_ shanghas sian finighon en _aux_; la

nomoj per _ou_, _au_, _eu_... --; tion scias la bedaurindaj infanoj,

kiuj lernas la francan gramatikon. Ho Dio! ghi ne similas la

esperantan! Tial la inspektoro audis kun miro nian knabinon

eldiri parkere kaj senerare ne nur la gheneralan regulon, sed

ankau la esceptojn kun multe da ekzemploj.

Li demandis nin ankau pri la geografio, la historio de Francujo, la

aritmetiko kaj.... nia instruisto ankorau ne venis en la klason.

Tamen la inspektoro tute ne perdis la paciencon; li chiam atendis

malice la alvenon de sia subulo kaj ghojis interne, pensante pri la

baldaua surprizo.

Li sekve daurigis sian inspektadon: li trarigardis la kajerojn,

librojn, skribajhojn kaj fine, por iom distrighi, li alparolis la

plej junajn gelernantojn kaj demandis iun sherceme:

--Chu ci povas diri al mi, kiu estas la patro de la Jakobidoj?

--Abrahamo;--estis la respondo.

--Kiom faras 20 minus 20?--Li demandis iun alian; kaj, char tiu chi

silentis:

--Nu, se ci havus en cia posho 20 frankojn, kaj se ci ilin perdus,

kion ci havus tiam en cia posho?

--Mi havus truon,--respondis la infano.

--Jen bonega, trafa respondo. Diru nun: 7 paseroj sidas sur arbo;

alvenas chasisto, kiu morte pafas tri el ili, kiom da birdoj nun

sidas ankorau sur la arbo?

La juna lernanto kompreneble tuj respondis 4; sed mi levis la manon,

dirante:

--Ne, ne; Sinjor' Inspektoro; nenia birdo plu restas sur la arbo,

char la netrafitaj tuj forflugas.

--Jes, bone; estas ghuste. Nun,--pludiris la inspektoro,--char ci

estas tiel sagaca kalkulisto, ci ankorau devas solvi la jenan

problemon. Iru al la tabulo kaj skribu: Ia shipo estas longa je 60

metroj, largha je 15 metroj kaj profunda je 10 metroj; ghia plej

granda masto estas alta je 20 metroj. Kioman aghon havas la

shipkapitano?

La inspektoro ridetis, sed mi serioze tuj respondis:

--Sinjor' Inspektoro; inter la amplekso de la shipo kaj la agho de

ghia kapitano ekzistas nenia rilato; la problemo estas nesolvebla.

--Jes, evidente. Kian metion havas cia patro?

--Li estas terkulturisto kaj ankau shtonchizisto.

--Kiomjara ci estas?

--12-jara.

--Kian profesion ci volas elekti?

--Mi ne scias, sed miaj gepatroj intencas min sendi la proksiman

jaron en duagradan lernejon.

--Bone, ci certe farighos lerta matematikisto, kaj kiam ci estonte

lernos la regulon de la algebra multipliko, ci rememoros pri mi pro

la sekvanta komparo, kiun mi mem eltrovis:

plus x plus = plus: la amikoj de niaj amikoj estas niaj amikoj;

plus x minus = minus: la amikoj de niaj malamikoj estas niaj

malamikoj;

minus x plus = minus: la malamikoj de niaj amikoj estas niaj

malamikoj;

minus x minus = plus: la malamikoj de niaj malamikoj estas niaj

amikoj.

Dirinte tiun aferon memorindan, Lia Inspektora Moshto tiris el la

veshtposho sian belan oran horlogheton:

--Ho Dio!--li ekkriis surprize--estas jam la tria pretere kaj mia

homo ankorau ne venas de supre; mi volas tuj fini chi tiun aferon.

Nun, karaj infanoj, estas sufiche por hodiau, la klaso estas finita.

Mi faras vin liberaj de nun, kaj eliru tuj rekte al via familio. Ghis

revido kaj felichan libertempon!

Ni silente eliris; tamen la lignaj shuoj, kiujn ni portis tiutempe,

faris sufiche da bruo, por ke oni nin audu el la unua etagho, kaj

efektive nia instruisto el sia fenestro vidis nin forirantaj. Li tute

ne realvokis nin, li male diris al siaj kolegoj:

--Ha! vidu tiujn karajn infanojn! ili estas pravaj; ili nun foriras

de si mem antau la kvara horo; en tiu chi lasta tago de la

instrujaro mi ne mallaudos, nek tenos ilin. Ni ankau, karaj amikoj,

povas sekve iom eliri sur la kamparon kaj promeni fumante nian

cigaron.

Ili do sin pretigis por foriri; dume nia Inspektoro restis tute sola

en la klaso, ekzamenante nun la registrojn de la lernejestro. Enfine

chi tiu kaj liaj ambau kunuloj ekbruis sur la shtuparo. Per Dio! ili

ne suspektas la proksiman cheeston de la superulo, kiu nun klare

audas iliajn vochojn kaj pashojn. Lia koro iom batas kaj li ridetas

che la penso, ke _nun_....

Sed ho ve! _nun_ la instruisto forlasis la koridoron kaj tute

forgesis reeniri en la apudan klason por vidi, chu chio estas en

ordo, au chu almenau neniu infano enrestas: nenion audante, nenion

suspektante, li trankvile shlosis la pordon de la domo kaj foriris

kun siaj kolegoj.

Vi eble nun pensas, kara leganto, pri la itala sentenco: _Se non e

vero, e ben trovato_ (se tio ne estas vera, ghi estas bone

elpensita), sed mi vin certigas, ke chi tiu historieto estas entute

vera, kaj ke nia Inspektora Moshto nun estas reale enfermita kaj

ensloshita en la klasochambro.

Surprizite, li komence ne sciis, kion fari; kelkaj minutoj pasis, kaj

li sin demandis, chu li ne alvokos la forirantojn; sed tio estus

vana, ili estis jam malproksime, au chu li ne krios por helpo; sed

tio estus ja tro ridinda. Fine li malfermis unu fenestron kaj vidis,

ke ghi ne estas tre alta, du metrojn proksimume; sed sube trovighis

bedaurinde profunda kelshtuparo; tial li ne povis sin lasi

sendanghere elgliti malsupren ghis tiu shtuparo. Shajnis al li pli

oportune salti trans la kavernan shtuparon, larghan je du metroj.

Kaj, char neceso farighas legho, li elektis chi tiun lastan manieron

por sin savi.

Preninte la seghon de la instruisto el la katedro, li sin levis sur

la malsupran randon de la fenestro, kaj, kaptinte sian belan

silkchapelon en la dekstran manon, li vive eksaltis el la fenestro

kaj refalis feliche trans la shtuparo en la ghardenon. Jen li estas

ekster la domo. Dum kelkaj momentoj li pensis pri tio, kion li devas

fari? Chu li reiros en la chefurbon, nenion dirinte pri la afero? Ne,

certe ne; li volas havi atestantojn en la komunumo mem kaj rakonti la

aventuron, por ke oni povu iom ridi kaj hontigi la instruiston.

Li do forlasis la ghardenon, kaj sur la strato li demandis iun

plugiston, kiu revenis el la kampoj, pri la loghejo de la

vilaghestro. Chi tiu estis mia propra onklo kaj loghis apud nia domo.

La inspektoro rakontis al li sian tutan aventuron kun la lernejestro:

la unuan parton de la historio mi jam bone konis, sed mi neniel estus

suspektinta la duan, nome, la enshlosighon de la inspektoro.

--Ha jes!--ekkriis mia onklo, ridante el plena gorgho,--mi jhus vidis

la tri sinjorojn preteriri sur la strato; nia instruisto estis kun

siaj du kolegoj, la lernejestroj de B... kaj de M... (najbaraj

vilaghoj):

--Kio!--rediris la inspektoro,--la instruistoj de B... kaj de M...

trovighis kun li; estis ili, kiuj, kun li, festenis sur la supra

etagho! La afero estas kurioza: mi ja kaptis tri birdojn kune en la

sama nesto.

Mia onklo tuj komprenis, ke li iom senpripense parolis; pro tio,

akompanante la inspektoron al la stacidomo, li volis plej eble

rebonigi la aferon, kaj almenau iom senkulpigi nian instruiston.

Konsekvence li petis la inspektoron, ke li bonvolu esti indulgema.

--Vi scias,--li diris,--ke nia instruisto estas tre juna; nur antau

du jaroj li eliris el la Normala Lernejo kaj li estas apenau

dudek-trijara. Kutime li ja estas fervora kaj laborema, lia hodiaua

kulpo estas escepto, kaj al junuloj oni devas multon pardoni. Mi tial

insiste petas, ke vi lin ne eksigu au forsendu en alian postenon,

tiom pli, ke, de mia parto, mi estos kontenta eviti skandalon en mia

komunumo.

La inspektoro tion promesis al mia onklo.

Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo" · 第 4 / 9 段