deziras alveni inter la unuaj kaj, char la vojo estas sufiche longa,
mi devas forveturi nokte. Ech hodiau mi estus volinta forveturi jam
pli frue sed malagrabla okazo malhelpis tion: kiam mi estis jungonta
la chevalparon la tirchenoj rompighis kaj la bestoj sin sentante
liberaj forkuris tra la aleo. La hundoj bojante persekutis ilin kaj
tiuj de la najbarajho brue respondis al ili.... Estis infera
bruego!... Ni malfacile haltigis miajn chevalojn, kaj mi devis
klopodi sufiche longe por rebonigi la chenojn. Tiel okazis, ke ne
estis eble forveturi plie frue.
Interparolante la tempo rapide pasis kaj baldau ni haltis antau la
gastejo, kie ni malsupreniris, dankante nian okazan kondukinton.
La kuracisto deziris al mi bonan nokton, aldonante, ke la kvietiga
proza rakonto de Mastro Petro kredeble sufichus por malensorchigi min
pri noktaj fantomoj.
Preminte mian manon li hejmen iris.
Mi supreniris al mia chambro sed malgrau lia diro, mi ne sentis emon
por ekdormi, char la miraj rakontoj tro influis mian cerbon kaj la
okazintajhoj tro profunde trafis mian imagon....
Mi ekbruligis mian lampon, sidighis apud mia tablo kaj ekskribis chi
tiun rakonton.
D-ro Raym. Van Melckebeke.
PIEDNOTOJ:
[4] _Hageland._--Nord-orienta parto de provinco Brabant, en
Belgujo, inter la urboj Louvain, Diest kaj Tirlemont.
[5] _Kapelano._--flandre: kapelaan; germane: _kapellan_;
france: _chapelain_; angle: _chaplain_.--Kapelano estas abato, kiu
faras meson en privata kapelo.
DUA MENCIO
LA STATUO DE ZAMENHOF
LA TEMPVETURILO
Profesoro Stelverdo jhus finis sian skribadon.
Morgau li faros paroladon pri Esperanto antau la Literatura Klubo,
kies ano li estas. Malfrue li laboras, verkante elokventan tezon,
char li intencas elkonvinki sian audantaron, ke antau chio la kara
lingvo disvastigos la belajhojn de la literaturo tra la mondo, donos
al la reghoj de beletristiko pli da fideluloj, ol ili iam antaue
havis, kaj, en tempo pli-malpli longa, naskos rason de geniuloj
kompare kun kiuj, la mortintaj verkistoj shajnos pigmeaj, malfortaj
kaj malspritaj. Gravege estas, ke lia parolado bone sukcesos por
gajni la aprobon de la kleruloj en la universitato Kamponto, kie
Profesoro Stelverdo sin okupadas.
Tie cheestos la estro de l' universitato, D-ro Sekpolvo, dormema
konservativulo, kiu malshatas chion novan. Li ech edzighis je maljuna
sinjorino. Nu, multe da malnovaj ajhoj estas shatindaj,--ekzemple,
bona vino, libroj legitaj ghis parkereco, amataj amikoj,--sed antau
ol mi kondukus al la poredzeca altaro grizharan ostulinon, mi... nu,
mi humilege petus senkulpigon, au preferus ekzilon en Barbaregujo.
Sed malgrau siaj fantazietoj kaj amo al antikvajhoj, D-ro Sekpolvo
estas kleregulo, kiu havas multe da influo inter la scienculoj. Se
nur Profesoro Stelverdo povos lin konvinki, ke Zamenhof nur elsekvis
la principojn de Bacon, au preferinde de Pitagoro, chio estos bona.
La lampo en la profesora chambro lumis malhele; la fajro brulis
duberughe, ankorau disjhetante, antau ol ghi estingighos, komfortan
varmon. En tiu noktmeza horo la senbrueco, kutima en la chambraro,
kie loghadis la profesoro, estis pli observebla ol ordinare. Li levis
sin de la skribtablo kaj lasis sin fali sur brakseghon antau la
kameno, primeditante sian temon por ghin fiksi bone en sia memoro.
Sur la kamenbreto la horlogha pendolo batetadis ritme, ritme, ritme.
Ghia sonado, mehhanike konstanta, trankviligis lian lacan cerbon; la
remburita segho donis dolchan ripozon al liaj membroj; la malhela
lumo disvershis preghejan pacon, kaj en la dormiga varmo de la
terkarba fajro la muskoloj de la profesoro malstrechighis.
Nenia trairanto tra la kvarangula ghardenplaco, sur kiun la fenestroj
de la kolegiaj konstruajhoj elrigardis, vekis el ghia kvieteco la
senmovecon de la nokto; nenia bloveto shancelis la folion
lastrestantan sur la brancho, kaj ech la striaj nubetoj baris la
radiojn de la luno serene rajdanta en la nigrablua chielo, kvazau
por malhelpi ian maltrankviligan influon.
Shajnas, kvazau chio simpatie volus ekdormi; ech la horlogho
daurigis sian tiktakadon pli kviete, sed chiam ritme, ritme, ritme.
La profesoro senkonscie adaptis al ghia unutona sonado vortojn,
vortojn, vortojn; senenergie kaj nelaute li elparolis la bonekonatan
himnon de l' Espero:
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacighos
Ghis la bela songho de l' homaro
Por eterna ben' efektivighos.
--Vi do parolas Esperanton,--ekdiras vocho devenanta de malantau la
balancighanta kapo de la profesoro.
Surprizite, la profesoro sin turnas malantauen, por vidi, kiu
parolas, kaj tuj lia surprizo farighas mirego. El kie venas la
parolinto? Kiu li estas? Kion li volas? Chu shtelisto? La profesoro
restas muta pro mirego, char neniam antaue li vidis tian homon.
--Mi audis esperantajn parolojn, kaj tial mi haltis,--klarigis la
novalveninto.--Ne miru, ne timu, ne ataku min,--li rapide aldonis,
char la profesoro eksaltis kaj subite ekprenis fajrferon.--Havu
paciencon, kaj mi klarigos chion.
La profesoro, iom hontanta pro sia momenta kuraghmanko, kaj pensante,
ke estas neeble, ke Esperantisto havus malbonajn intencojn,
respondas:
--Tio chi estas nepardonebla altrudo. Kiel vi venis en mian privatan
chambron, kaj kial mi ne devas tuj vin forpeli?
--Sinjoro, mi petas, ke vi ne agu tro rapide. Kompleze bonvolu min
auskulti. La klarigo, kiun mi volonte al vi faros, estos longa kaj
malfacila, sed, mi certigas vin, vi bedauros nek la tempon nek la
toleremon, kiujn mi petas, ke vi donu al mi.
La profesoro, en la dauro de tiu chi parolo, observis, ke lia
vizitanto sidas sur ia mashino, malsimpla amaso da metalaj
radoj,--malgrandaj radoj, verdaj kaj purpuraj kun masivaj periferioj.
Kiel ghi venis tien tra fermita pordo, tiel subite, tiel senbrue, li
ne povis diveni. La malhela lamplumo ne ebligis, ke la profesoro
ekzamenu la detalojn, sed evidentighis je l' unua ekvido, ke tio chi
li havas eksterordinaran okazon. La vocho audata estas ekstreme
belsona, kaj la maniero de la parolanto tre ghentila, kvazau li
dezirus krei bonan impreson tamen tute sen troservemo. La kolero de
la profesoro, kiu sekvis lian unuan miregon, formortis; lia scivolo
ekscitighas; jen estas problemo ja solvinda. Sed kiel komenci ghian
solvon ne estas facile diveneble. Jen homrajdata mashino envenas
nokte en fermitan chambron! Korpa homo parolanta Esperanton, kune kun
metala mashino videbla, tushebla! Tio estas nek songho nek fantomo.
Ech Flammarion[6] mem ne povus tion klarigi. Ghi transpasas
teosofismon, spiritualismon kaj Flammarion'ismon kunmetitajn! Multaj
kontrauemaj sentoj interbatalas en la cerbo de la profesoro:
konfuzo, mirego, timo, admiro, dubo, sciamo; tamen super chio ekregas
konvinketo, ke tiu, kiu parolas Esperanton, estas amika kaj
konfidinda. Jes! li ne dubos plu; li fidos je si; "la domo de anglo
estas lia kastelo", li timos nek fantomon nek diablon, des malpli
Esperantiston, ech se tiu chi ekaperus el la tombo mem!
Sin fortikiginte per tiaj pensoj, la profesoro demetas la fajrferon;
li sin armos per racia argumentado anstatau per fera batilo. Se
necese, li rompos la kapon de la trudinto per skolastika rezonado,
prefere ol per vulgara kuireja ilo.
--Sinjoro,--li diras malvarme,--pli ol klarigo estus bezona, se tio
chi estus simple neinvitita entrudo, sed char ghi shajnas
nekomprenebla mistero, mi atendos pacience, ghis vi dispelos la
mallumecon de mia kompreno.
--Per tiuj vortoj mi rekonas vian profesoran ghentilecon kaj
lernamon. Vi ekspertas ion, vi nescias kion; vi nomas ghin mistero de
vi ne komprenebla, kaj samtempe vi ne volas ghin antaujughi. Mi ne
deziras, mi ne petas plion. Sen plua antauparolo, nur dankante vin
por via komplezo, mi desaltos de la selo kaj tuj enprofundighos en
mian temon.
Konformigante la movon al la intenco, la novetrovita Esperantisto
antauenvenas.
--Tiu mashino,--li diras,--estas provajho. Mi elpensadas
pliperfektigotan mashinon, kaj dume mi faris unuan provon por
certighi, chu ghi taugas. Ghi funkcias sufiche bone, sed mi opinias,
ke mi povos plibonigi ghin post mia unua eksperimento. Vi vidas tiun
chi ciferplaton, (kiel malluma estas la chambro!) ghi sciigas min, ke
ni estas en la jaro 1906. Chu tio estas konstatebla?
--Jes,--respondas la profesoro, kun demandantaj okuloj.
--Bone! Kiam mi ekveturis mi diris al mi: mi reiros ghis chirkau
1900, char antau tiu jaro, diras niaj historiistoj, ne multe da
Esperantistoj ekzistis, kaj, krom angla, mi ne scias alian lingvon.
--_I, too, am English_ (mi ankau estas anglo),--interrompis la
profesoro,--_Pray, let us continue our conversation in our
mother-tongue_. (Mi petas, ni daurigu nian interparoladon en nia
patrinlingvo.)
--Ha! Ha! vi uzas la literaturan lingvon de la Viktoria
epoko,--ridante respondis la vizitanto,--kiun apenau mi komprenas.
Mi estas metalurgiisto kaj mehhanikisto, kaj mi tute ne klopodis pri
literaturaj aferoj. Nia ordinara, nuntempa lingvo tre diferencighas
de la lingvo de Carlisle kaj Spencer[7]. Pro la ghenerala akceptado
de Esperanto, oni trovus la lingvon de vi parolatan nur en la libroj
de la studistoj de la literaturo. Pri la vorto, la litero kaj la
elparolado, nia lingvo jam de longe tre aliighis, char, unue, la
Usonanoj[8] reformis la ortografion lau la elparolado, kaj, due, la
vortoj uzadataj de la tiama burgharo kun ilia elparolado estas komune
alprenitaj. Do, kun via permeso, mi daurigos en Esperanto.
--Kiam mi vidis, do,--la obstina Esperantisto daurigis,--ke la
montrilo de mia mashino alproksimighas al la difinita dato, kaj mi
audis parolon en mia kutima lingvo, mi pensis, ke estus saghe, ke mi
haltu che tiu oportuna okazo. Tiel mi faris, kaj jen mi estas, en via
chambro, neatendite, neinvitite, kaj,--li aldonas ridetante,--lau
via placho, elpelote.
Apenau duonkomprenante, la profesoro demandas al si: "kia homo
estas tiu chi? Chu lunatikulo? Lau lia konduto, ne; lau liaj
absurdajhoj pri angla lingvo, kredeble jes. Mi igos lin paroli pri
lia mashino, kaj poste ekscios, kion fari."
--Sinjoro,--ekdiras la profesoro,--la gastameco malpermesas,
ke mi vin elpelu. Mi estas fraulo kaj sola; do via cheestado
plezurigos al mi. Via mashino interesas min. Diru, mi petas, kia ghi
estas, char al mi ghi estas tute stranga.
--Ne sole al vi,--respondas la fremdulo,--sed al chiu. Ghi estas nove
elpensita. Mi nomas ghin la tempveturilo. Mi petas, ke vi vin pretigu
kontrau granda surprizo, char tio, kion mi diros al vi estos
miregiga. _Vi_ vivas en la jaro 1906, _mi_ vivas en la jaro 2059....
--Neeble! Tute neeble!--la profesoro ekkrias. Nun li havas la
shlosilon, kiu malkashos la misteron; la sinjoro estas frenezulo.
--Pardonu min,--daurigas S-o Estontulo, (tiel mi lin nomos),--mi
petis, ke vi vin preparu kontrau granda surprizo. Vi opinias, ke mia
mashino estas strangajho, sed antau ol mi finos mian klarigon vi
pensos, ke mia historio estas centoble pli stranga. Mi insiste petas,
ke lau via promeso, vi prokrastu vian jughon ghis la fino.
--Sendube vi jam vidis,--S-o Estontulo aldonas post pauzo,--tupon
turnighantan, tiel rapide, ke ghi shajnas senmova. Plie, la radioj de
rapidege rulighanta rado farighas nevideblaj. Chu, do, vi ne povas
figuri al vi solidan korpon turnatan tiel rapidege, ke ghi ankau
farighas nevidebla? Ech se, pro manko de potenco sufiche forta, vi ne
jam tion vidis, tamen tion vi povus imagi, char vi, scienculo, scias,
ke sub la chielo ekzistas multaj aferoj, pri kiuj la filozofoj neniam
revis. Kio okazas, do, che tia solida korpo tiel rapidege kaj
nevideble turnighanta? Chu ghi ne trapasas tra la dauro de la tempo,
kvankam ghi mem shajnas senmova kaj nevidebla? Nu, do, atentu tion
chi (mi esperas, ke mi ne vin ghenas), kiam oni estas en ekspresa
vagonaro, oni shajnas esti senmova, kaj la chirkauajhoj
preterkuradas. Tiel simile estas che la solida korpo jam pridirita;
se oni rajdus sur ghi oni estus nevidebla kaj senmova, kaj la
tempdauro, tra kiu oni pasus, shajnus preterkuri proporcie lau la
rapideco de la aksturnoj de la korpo. Jen vi havas la ghermojn de la
bazaj principoj, lau kiuj mi konstruis mian mashinon. Sed, se mi ne
estus eltrovinta du novajn metalojn kun eksterordinaraj reciprokaj
proprecoj por produkti rapidegan movon, (vi vidas ilin, tie en la
mashino: unu estas la verda; la alia, la purpura), la elpensado de
mia tempveturilo ne estus eblighinta. Tiel okazis, ke mi, homo de la
tria jarmilo, povas paroli kun vi, kiu vivadas en la dudeka jarcento.
La profesoro rerigardis la vizitanton por legi en liaj trajtoj lian
karakteron. Li shajnas afabla kvankam regema, serioza, sed ne sen
bonhumoro; prudenteco kaj inteligenteco elradias el lia masiva frunto
kaj brilaj okuloj. Li kaj lia tempveturilo estas egale enigmaj. Tamen
la profesoro konkludas: "neniu krom frenezulo povas paroli tiajn
sensencajhojn".
--Sinjoro,--daurigas Estontulo,--dufoje en viaj pensoj vi nomis min
frenezulo. Mi pardonas vin pro via neevitebla nescio,--li aldonas kun
dolcha maniero, supera, sed tute sen aroganteco,--sed permesu, ke mi
vin avertu, ke en mia epoko la psikologia scienco jam tiagrade
antaueniradis, ke mi kapablas iom koni pensojn neelparolatajn,
precipe kiam ili estas intensivaj. Gardu, do, viajn pensojn, tiel
same, kiel vi atentas pri viaj paroloj.
Profesoro Stelverdo ne povis digesti tiun chi sciigon, kaj
plicertighis, ke lia vizitanto estas forkurinto el ia lunatikejo. Li
ekserchis rimedon por elpeli tiun chi, kiu tiel facile parolas pri
neeblaj fifantaziajhoj. La strangulo, eksentante la novan manovron,
rekomencas la atakon de alia flanko.
--Sinjoro, mi ekvidas, ke vi ne estas preparita por la konvinkigho
per la teorio, sed feliche mi alportis kun mi konkretajhon, kiu nepre
min pravigos. Mi ne parolos plu pri mia mashino, char mi ne povas
permesi, ke vi ghin ekzamenu. Ghi estas nove elpensita, kaj mi ne
volas, ke iu antauprenu la gloron, kiu propre apartenas al mi. Alie,
la mashino mem, la ido de mia longa laborado, pruvus, ke mi diras la
veron. Sed mi montros al vi ion alian.
S-o Estontulo sin turnas al la mashino, el kiu li elprenas nigran
skatolon, kiun li prezentas al la profesoro. En ghi estas du
vitrajhoj por la okuloj, kaj el la flankoj eliras kauchuka tubo kun
tuberformaj finighoj.
--Tiu chi aparato,--klarigas la neelpelebla vizitanto,--iom similas
je la kinematografo konata de vi. Sed ghi estas multe pli oportuna,
pli tauga; plie, ghi videbligas ne nur la vidajhon lau ghia natura
koloro, sed ankau audebligas la audajhon. Per ghi oni povas vidi
kaj audi chion, kio okazas en la mondo.
--Eble ech flari ankau,--la profesoro interrompas ironie.
--Ne, char pro neuzado, la flarsento de la homo preskau ne ekzistas.
Tamen ni havas ilon, kiu plifortigas odorojn, tiel same, kiel la
mikroskopo pligrandigas objektojn.
--Sed chu vi ne trodiras pri via aparato? Kiel, ekzemple, vi povas
vidi tion, kio okazas che la antipodo? Tio ne estas ebla.
--Sinjoro, tio estas efektive tiel ebla, kiel per la telefono vi
povas audi la homan vochon transoceane. Sed ni ne diskutu pri la
afero, la horo tre malfruighas, ni provu ghin. Tenu la skatolon
antau la okuloj; rigardu tra la vitrajho; kion vi vidas?
--Mi vidas urbon nekonatan de mi; la placo estas ornamita
per multaj flagoj kun verda stelo en la angulo. Supre de la domoj
naghas centoj da aerveturiloj; en ili estas homoj. La aerveturiloj
estas sen balono kaj shajnas perfekte direkteblaj; ili sin aranghas
lau rondo. Sur la placo estas io tegita. Kio estas? Pardonu, ke mi
ne kredis vin.
La humileco de la profesoro estis kompatinda. Lia skeptikeco
forighis. Lia sintenado elmontris, kiom li bedauras sian nekredemon.
Li ekkonis, ke antau li staras superulo, pli klera, pli sperta ol
li; iu, kies shuagrafon li estas neinda malhokumi.
S-o Estontulo premis butonon de l' aparato; li ne shajnis rimarki la
aliighintan konduton de sia gastiganto.
--Tio chi estas nur enkonduko,--li diris.--Mi haltigis la aparaton,
kaj antau ol mi ghin remetos, mi klarigu. Kiam mi ekveturis, mi
sciis, ke neniu min kredos. Do, char mi intencis halti chirkau la
1900a jaro, mi kunprenis kun mi vidajhon de hodiaua okazintajho, t.
e. je la 15 de Decembro 2059, okazintajho, kiu tre interesos la
fruajn Esperantistojn. Hodiau oni maltegis la statuon de Zamenhof en
Bjelostoko. Vidajho de l' okazo nepre konvinkos la nekredemulojn, ke
efektive mi estas sur la tero hodiau je la 15 de Decembro 2059. Vi
vidos tion, kio okazis, kaj ankau vi auskultos la paroladon de
Aleksandro Romanofo, kiu prezidis che la maltega ceremonio. Oni
elektis lin, char li estas praprafilo de la imperiestro, kiu regnis
en Rusujo, kiam Zamenhof naskighis. Sed estas necese, ke mi reiru tuj
al mia propra epoko; la horo estas tre malfrua, kaj ech ni en la tria
jarmilo bezonas dormi. Mi lasos kun vi la aparaton, kiun oni nomas la
malproksim-vidilo. Mi instruos vin, kiel oni ghin uzas, kaj revenos
morgau je la sama horo por audi, kion vi pensos pri la viditajho.
--Mi dankas vin,--respondas Profesoro Stelverdo,--la rendevuo tre
konvenas por mi. Mi estos tute libera.
Per rapidaj movighoj S-o Estontulo tushis la diversajn pecojn de l'
aparato, klarigante kiel ghi funkcias, kiel oni ghin alghustigas.
Poste li saltis sur la selon de sia tempveturilo; kelkaj krakadoj
audighas; la radoj ekturnighas. La vizitinto, kune kun la mashino,
komencas vibri kaj farighi malfacile videbla; ili shajnas kvazau
ombro, kaj tuj poste malaperas. El la aero venas la vocho de la
foriranto; ghi havas sonon plimalfortighantan, kiel la fajfo de
lokomotivo eniranta en tunelon:
--Ghis revido,... ghis mor...g....au!--ghi diras, kaj la profesoro
restas sola.
LA MALPROKSIM-VIDILO
Sola? jes, sola, se oni povas alskribi solecon al tiu, en kies cerbo
tumultego da interplektighantaj pensoj traturnighadas.
Kara leganto, vershajne vi vidis iam la maron, la vastan, senliman
maron, la bluan maron ridetantan en ghia somera beleco. Ghi (preskau
mi skribis: shi) ridetas al vi, eljhetante al vi el sia lazura
suprajho richon da oraj lumeretoj, tiel same kiel amrigardetoj el la
okuloj de via charmulino; ghiaj ondetoj plaudantaj, tiel same kiel
shmacetaj kisoj, diradas pri plezuro kaj plena ghuo sen penso pri la
estonteco; la fresheco ozonplena de ghiaj saletaj ventetoj similas je
la parfumita spiro de l' amatino via, al vi donante novan vivon kaj
forton. Ha! la koketulino! ghi ne estas chiam tiel aminda; kiel la
logema virino, ghi havas siajn kapricojn kaj modojn. Sed chu vi iam
vidis la vintran maron en ghia sovagheco? Krom tiuj, kiuj
malsupreniras al la maro en shipoj kaj vidas la mirindajhojn de l'
profundo, la plejmulto ne konas la maron, kiam decembra uragano levas
la akvojn chielen. Tiam la ondegoj senchese sin jhetadas sur la rokan
bordon, chasante unu la alian, batante kaj rebatante, sin
sursaltante, formanghante, englutante kun reciproka furiozeco,
rulante la shtonojn kun terura bruo, disrompante la krutajhojn, ghis
la akvo dissolvighas kaj vaporighas en shprucajhon kaj shaumon, nur
por tuj rekomenci sian chiaman bataladon.
Simila uragano movis la pensojn kaj emociojn de Profesoro Stelverdo
ghis la fundo. Supernaturaj estis egale la eniro kaj eliro de la
vizitinto, spite de liaj kvazausciencaj klarigoj. La akademia
sereneco ne kutimas renversighi per tiaj eksterordinarajhoj; facile
estas kompreni do, ke Profesoro Stelverdo estis superkonfuzita.
Kiel ofte, kiam oni estas en la mezo de gravega kaj urgha afero, ia
bagatelo, ia triviala penso trudas, kaj postulas la atenton. Sir
Thomas More, bona kaj justa, mortkondamnita, starante sur la
eshafodo, metante la kapon sur la shtipon, demovis sian barbon de sub
la kolo, dirante al la ekzekutisto apudstaranta kun la hakilo preta
por la mortdononta frapo: "ne dishaku mian barbon; domaghe estus, ke
ghi difektighu, char vere ghi ne ofendis". Simile, dum la morala
renversigho de nia profesoro, subita penso trairis tra lian kapon.
"Mizerulo!" li ekkriis, "ve al mia angla malfruema sagho! Jen
mirakla vizitanto el ia nekonata lando, kaj mi tute forgesis lin
regali. Ech mi minacis kaj insultis lin! Kion li pensos pri mi? Ke mi
estas sovaghulo? Ke ni en la dudeka jarcento estis barbaroj sensciaj?
Sed ho ve! la bedauro estas senutila. Mi nur esperas, ke li konos,
ke la ekstrema strangeco de la renkontigho konfuzis chiujn miajn
pensojn kaj senigis min je la plej ordinara ghentileco. Vere mi
nescias, chu mi staras surpiede au surkape! Kiam li revenos, mi
penos pruvi al li, ke...".
Lia rigardo refalis sur la malproksim-vidilon, kiun ankorau li
portis en la mano, kaj la scivolo supervenkis la bedauron. "Tio chi
almenau restarigos mian kredon", li diris, "au male. Mi ghin
ekprovos".
Li almetis la kauchukajn tubojn al la oreloj, trarigardis la
vitrajhojn kaj ekfunkciigis la aparaton tiamaniere, ke ghi iru iom
malrapide. Jen, kion li observis.
Antau la okuloj vidighas la tuta urbo. Estas kvazau la observanto
starus sur altajho au eble sur turo. Ha! nun ni povas konjekti, kie
ni lokighis; certe, sur aerveturilo, rigardantaj la urbon de supre
kaj je oportuna proksimeco. Sed kia urbo! Tian Zamenhof mem neniam
vidis; li ne rekonus sian naskighurbon, la lokon, kie li pasigis
siajn knabjarojn; kie li staris silente, senmove, aparte de siaj
kunlernantoj, ne partoprenante en iliaj ludoj, tamen sopirante al
kunuleco kun ili, doloroj kaj esperoj kontraubatalantaj en la koro,
turmentate de granda ideo formighanta en sia cerbo. Ne, li ne rekonus
tiun chi urbon, char rusan karakteron ghi tute ne havas. Oni nescius,
chu oni estas en Parizo au Bagdado au Valparajzo; la domoj estas
konstruitaj lau nenia nunekzistanta tipo. Belegaj ili estas, ech
grandiozaj; gracio kaj daureco, arto kaj fortikeco kunighas lau
kunakordaj proporcioj. Koloro, formo kaj materialo, chiuj egale
perfektaj, kunmiksighas por fari charmegan eksterajhon; kompreneble
la arhhitekturistoj zorgis, ke liaj bonegaj konstruajhoj estu tiel
ornamaj kaj taugaj interne, kiel estetikaj ekstere. Felichuloj, kiuj
tie enloghadas!
Sub la radioj de la norda suno, en la klara frosta aero, chio
ekbriletas hele. La neghkovritaj stratoj preskau blindigas nin, tiel
blankaj ili estas! La sunlumo rebrilas de miriadoj da glacikristaloj,
kiel multego da fajreroj. La malvarma fresheco de l' atmosfero
saltigas la sangon en la vejnoj, komunikante al chiu sentojn
plezurajn kaj felichajn. En la larghaj stratoj, lokitaj regule sed
por bela efekto, oni vidas amason da homoj, kies gajemaj vizaghoj
elmontras la ghojon en la koro. Chien rapidas glitveturiloj. Ha! ili
estas sen chevaloj; tra la stratoj ili rapidegas, multe el ili lau
unu direkto. La veturantoj rigardas per viglaj okuloj la stratnomojn,
skribitajn pole kaj Esperante sur la domoj. Jen "Strato Zamenhof"!
Chu estas eble, ke la Majstro iam loghis en tiu strato? Ha! jes,
sendube! vidu tiun tabuleton:
Tie chi naskighis, la 15 de Decembro 1859,
Lazaro Ludoviko Zamenhof,
autoro de la lingvo esperanto.
"Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo".
La vera alpilgrimejo! Estas preskau neeble ghin preterpasi, ghin
forlasi, tiel ghi altiras al si adoreton. Sed ni ne povas haltadi
tie; almovo tra la stratoj al ia centra punkto tiras nin kun si. Ni
sekvu ghin! Piedirantoj, glitveturiloj, aerveturiloj, ech kelkaj
chevalrajdantoj kaj chevalveturiloj (tiuj chi shajnas kuriozaj
postvivantoj el la antikveco) kuncentrighas al la placo. Signalo
audighas! Rapidu, rapidu, ni estos tro malfruaj! Chio estas agemeco,
akcelo, eksciteco, konfuzo! Auskultu! Forta vocho sonas, kiel
trumpeto; iu kriegas mallongajn ordonojn, klare kaj difine. Tuj la
hhaoso farighas ordo. La placo mem plenighas per la amaso; sur chiu
balkono staras multaj atendantoj; chia nicho, kie unu povus trovi
lokon, estas okupata. En la aero grandegaj veturiloj larghigas siajn
flugilojn; centope ili sin ordigas tiamaniere, ke chiu povas vidi la
spektaklon.
Tuj poste, unu el ili malsupreniras. La heraldo ekkriegas; vidu, li
uzas specon de megafono. Chiu el tiu multego audas perfekte lian
vochon. Li anoncas, ke Aleksandro Romanofo, kies praavoj regnis en
tiu chi parto da la terglobo, kiam Zamenhof memvole oferis la plej
bonajn jarojn el sia vivo por Esperanto, estas speciale delegita por
paroli la panegiron.