Jen, en chiuj lokoj de l' tero, ghojas la festo de Kristnasko. Tiun

feston shi iam vidis en la urbeto sur la ebenajho, kaj tie ghi estis

multe pli bela kaj richa. Abio briladis en chambro, geknabetoj

ghojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino,

kaj kiam finighis la festo kaj estingighis la arbo, iu maljuna viro

parolis per solena, strange frapanta vocho. Li rakontis pri antikvaj

okazintajhoj:... Tie, en tre malproksima lando, antau multego da

jaroj, pashtistoj maldormis chirkau fajro, en plena nokto.... Kaj,

jen subite al ili aperis anghelo de la Sinjoro, kaj diris: "Ne timu;

gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiau, al homoj naskighis

Savonto". Kaj angheloj aperis en la chielon kaj kundiradis: "Gloro

al Dio che la supraj altajhoj, kaj paco al la homaro".

Ho! tian pentrajhon shi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj,

sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili rugha fajro, kaj,

jen ekradiis senkompara brilo en la chiela vasto....

Chu al shi ne brilos simila aperajho, chu baldau shi ne vidos

konatulojn kun flamingoj en la mano. Shi denove auskultas....

Silentadas.... Shi volas krii, sed shi timas, ke shia vocho estos tro

lauta, kaj tial vekos fantaziajn estajhojn.

En shia deliranta kapo, chio kunturnighas. Shi chiam revidas la iam

viditan pentrajhon: homoj sidantaj en la dezerto chirkau fajro;

bela, diafana nokto sub orienta chielo, pli blua ol la plej blua

cejano, pli vasta ol la plej vasta chielo videbla de l' montosuproj.

Shi rememoras.... Neniu venas; kaj kvankam shi audis pri vivo, ke

ghi estas ne grava bono, tamen morti shi ne volas, char la vivon shi

amas. Se shi ekhaltas, shi sentas, ke shin kaptos la mortigo per la

malvarmo, sed aliparte shiaj glaciighintaj piedoj jam ne povas shin

subporti. Kaj malespera, shi haltas, pensante, ke shi eble trovos

kushujon sur la tero, tie shi dormos ghis la mateno, au venos la

morto. Cetere, la konscio shin forlasas; rakontoj shin persekutas;

shi pri si mem pensas, ke shin atendas la Regho de l' Malvarmo, ke

sekve shi neniel povos savighi. Kaj shi kushighas sur la teron,

envolvante sin per sia robo por ne senti la maldolchan fundon. Al shi

proksimighas dormemo; shajnas; ke shi sidas tre bone sur la negho, ke

la piedoj shin jam ne doloras, ke agrabla sento shin tiras al pli

bona, pli felicha vivo.

... Jes, ili tuj revenos, ili ekkaptos shin kaj forportos en la

hejmon.... Sed en kian hejmon? Shi ja ne scias, chu pri la patro au

chu pri la Regho de l' Malvarmo shi pensas.... Bone estos al shi; iu

shin tuj kunportos kaj, kisante, shin shovos en la varman liton, kie

shi kunligos siajn membrojn por revarmighi.... Sendube, shi songhis;

jen, shi ja vere kushas en lito. Sendube jam pasis Kristnasko; la

arbeto staras sur la tablo, la lumetoj estingighis, kaj, che la

matenigho, shi chion revidos, kun la rememoro pri tiu stranga songho,

ke shi kushis en arbaro, ke al shi estis tre malvarme.... Dolche

estas al shi, char shi jhus akceptis la kison de l' fiancho,

dolchan, tre varman kison. Li fermis al shi la okulojn, surkisante la

lipojn, kaj brako jhus chirkauligis shian kolon.... Li estas tie

apude, shi estas tute ghoja; li rediras dolchajn parolojn: "Baldau,

ni kune..." Sed, kia malagrabla songho shin jhus tenis: shi estis en

arbaro, homo, ne homo, sed blanka demono shin karesis, kaj dolche,

dolchege shin tiradis al ia malvarma profundegajho.

Sed, teruro! tio ja ne estas songho! shi sidas en arbaro, shiaj

membroj kushas sur la negho, kaj jen shi volas movi fingron... ghi

jam estas alligita al la tero per frosto; shi ekkrias; iom da konscio

shin rekaptas. Jes, chion shi rememoras tute bone, tute precize. Se

shi kushas pli longe, tuj shi mortos, char la perfida Regho de l'

Malvarmo tiel detranchas la vivon de l' homoj, kaj morti shi ne

volas, char la vivon shi amas. Jen, shi tuj restarighos; shi denove

rapidos tra la arbaro, lau kia ajn direkto, nur por ke shin ne prenu

la frosto kaj la dormigo de l' malvarmo. Jes, tre certe shi tuj

ekstaros, kaj baldau oni shin trovos, char la tuta familio shin

nepre serchadas.... Shi tuj ekstaros....

En la urboj, sonas la ghojo, kaj bruas la gajuloj; en multegaj domoj

oni festas en la kuirejo, kaj la abio lumigas la ghojantojn per siaj

sennombraj fajretoj. Dio mia! kiel bela estis la festo, kiam shi

estis en la urbo. Al shi donacis ludilojn bela sinjorino, kaj poste

solene parolis maljunulo per strange frapanta vocho:... en dezerto,

sidadis pashtistoj chirkau la fajro....

Chirkau la fajro! Ho! kiel bone estas sidi chirkau fajro! Oni

almetas la manojn super la rughan flamon, oni apogas la piedojn

kontrau la fajrujon; ghoje ronketas la brulajho, kaj hela flameto

lumigas tra la densa nokto.... Nun, la piedoj estas tute varmaj,

ankau la manoj; chio estas bona, kaj, jen, al shi estas tute same

kiel en shia fantazio. La piedoj estas tute varmaj, ankau la manoj,

shia tuta korpo tremas pro varmo. Shiaj okuloj fermighas, la manoj

kunligighas, la korpo tordighas por esti pli varma.

Jen, subite, shajnas, ke, en la malproksimo, el tute malproksima

sonorilejo batis ia horo.... Kioma, kie, shi nescias. Chu ech sonadis

ie? Chu ne okazas ia tratrancho en shia deliro? Tamen, shi rememoras

iomete.... Shi kushas sur la tero; tie estas varme; shi povas atendi

ghis la veno de l' matenrugho, sed estus eble pli bone se shi

restarighus, tial ke oni rakontas, ke la kushintoj sur la negho estas

difinitaj por la morto. Tio estas ne vera. Oni rakontas tion, sed

chion rakontitan oni ne devas kredi; kontraue, sur la tero, estas

pli dolche, pli varme, pli ripoze; oni dormetas tute bone, sentante

nenian blovon, nenian ventoturnighon. Sed, shi tuj ekstaros, char shi

iom timas. Shajnas tute kvazau io neatendita, io neprokrastebla tuj

okazos. La Regho prenos Manjon; tio okazas, ne nur kiam oni estas

knabino, sed ankau kiam oni estas fianchino. Tion difinis la malbona

sorchistino kiel revenghon pri la puno de Dio, char la sorchistinoj

estas la estrinoj de la arbaro, kaj la potenco de Dio ne trafas trans

la malbelaj, mallautaj densejoj.... Tial, shi starighu!... kvazau

ia kiso shin tushetus.

Eble, la kiso de l' fiancho, kiu volas shin surprizi, char fianchino

shi ja estas. De longatempe shi pensadis pri tiu venonta kunvivado

kun alia viro, en alia domo, ne char shin persekutis la deziro al

amo, pri kiu revadas la urbaj junulinoj, sed nur tial, ke tia estis

la kutimo de la prapatroj, ke ghin oni nepre devas obei. Baldau

okazos la edzinigho, kaj jam shi sentas kvazau en tiu vespero

farighus pli akra la kiso de l' fiancho--eble, char efektive

baldauighas la tempo de l' geedzigho. Post la paso de l' vintro, ili

kunforiros al la valo, kie pli facila estas la vivado kaj pli ghojaj

la vintraj tagoj.

Sed, jen, iom post iom, alproksimighadis la Regho de l' Malvarmo, la

perfida demono de la nudaj altajhoj. Tremante, lia maljuna mano

malfermis la okulojn de la junulineto, li delikate kunmetis la

brakojn kaj la krurojn.... Varmo! varmo! shi naghadis en la varmo!

kiel bone shi estas en la lito post la ghojigo de l' kristnaska

festo. Ho! la bona lito, la dolcha varmeco de l' chambro, flanke de

la varma stalo....

Shi jam ne movis sin. La Regho de l' Malvarmo klinis shian tute

palan kapon; shian hararon li shmiris per prujno, kaj shian

glaciighintan korpon envolvis per sia blanka, purega mantelo, tiel

blanka, tiel purega kiel la vualo de la junaj edzinoj. Kaj, tion

farinte, li avide, ghojege, shin kisadis, che la frunto, che la

brusto, kaj al shi shajnis, ke tia kiso estas pli dolcha ol la plej

dolcha kiso de l' fiancho, pli varma ol la plej varma kareso de l'

amo.

H. Hodler.

UNUA MENCIO

NOKTAJ FANTOMOJ

EN LA KASTELO DE

RHODE-SAINT-PIERRE

"Tra densa mallumo briletas la celo,

Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj."

(_La vojo._)

Tiuvespere, kiam mi transpasis la sojlon de la malnova gastejo, estis

pli malfrue ol kutime, char en tiu pentrinda vilagheto de la

Hagelando[4] la naturo estas tiel alloganta, la eknoktigho tiel

dolcha post varmega tago, ke mi preskau kun bedauro interrompis

mian sencelan vagadon. Sed en la gastejo atendis min, kiel

chiuvespere, miaj novaj kunuloj: la chefaj loghantoj de la vilagho.

Chirkau la malglata ligna tablo, sub la dika lampo kun verda

lumshirmilo, sidis ili--la vilagha sekretario, la kampogardisto, la

kuracisto, la orgenisto--kviete, malrapide fumante en siaj longaj

argilaj pipoj la tabakon rikoltitan en ilia ghardeno.

Kompreneble oni ekriprochetis--ho, tre amike--la "poeton", kiel ili

nomis min, pri lia malfruigho, sed tuj la gastejmastro alportis la

kutiman kartludon kun la skribardezo, al kies shnureto balancighis

spongo kun peco da kreto, kaj ni ekludis.

La kartoj estis apenau disdonitaj, kiam aperis sur la sojlo

maljunuleto vestita per blua kitelo, largha bruna pantalono kaj dikaj

lignaj shuoj. Je l' mano li portis kupran lanternon, kiun li teren

metis che la sojlo, kaj, deprenante sian chapon, li alproksimighis al

nia tablo petante, ke la doktoro bonvolu akompani lin en najbaran

vilaghon Rhode, por flegi lian subite malsanighintan filinon.

--Mi akompanas tuj, Mastro Jan,--diris la kuracisto, metante siajn

kartojn sur la tablon.--Nu, la devo vokas min,--li aldonis.--Daurigu

la ludon inter vi, amikoj, dum mi faros devigan noktan promenadon.

Li prenis sian chapelon kaj sian bastonon kaj, antau ol foriri,

demandis al la kamparano:

--Ni iros tra la arbaro, chu ne, Mastro Jan? Tiu vojo estas pli

mallonga.

--Tra l' arbaro, je tia horo!... Chu vi tion intencas, Sinjor'

Doktoro? Estas morgau la Mez-Augusto, kaj vi scias bone, ke ne

taugas tiam vagadi en la arbaro chirkau la kastelo de Rhode.

--Vi estas prava,--diris la orgenisto.--Oni rakontas strangajhojn pri

tio, kaj certe la drama morto de la lasta kapelano de l' kastelo ne

alportis benon al la Baronoj de Rhode.

Siavice la sekretario aldonis:

--La maljunuloj de l' vilagho pretendas, ke de la tempo, kiam la

sanga dramo okazis en la kastelo, la fantomo de la kastelmastro

chiujare nokte vagadas chirkau la kastelo, kaj ech la arkivoj

rakontas pri tio. Sed nun la junuloj tion ne kredas plu....

Dezirante koni pli detale tiun misteran historion kaj allogita de la

fresheco de l' aero, mi proponis al la kuracisto akompani lin.

La gastejmastro donis al ni rondforman kupran lanternon, utiligotan

por la reveno, kaj triope ni foriris.

--Hela, bela vetero, chu ne, Sinjoroj?--diris la kamparano,--ni ne

bezonas la lanternojn, sed la steloj fajre brilegas, eble la vetero

shanghos.--Kaj frotante alumeton li ekbruligis sian mallongan pipon

kun metala kovrileto.

--Sed, diru, Jan,--demandis la kuracisto--chu efektive vi timus en

tia hela nokto akompani nin tra la arbaro?

--Mi ne estas timulo, Sinjoroj, sed por la tuta oro de l' mondo mi ne

volus preterpasi la kastelon dum tiu chi nokto.

--Sed--demandis mi--kia malbonajho povus trafi nin?

--Ho, Sinjoro, mi prave vidas, ke vi estas fremdulo. Se vi estus

naskighinta en nia vilagho, vi ne demandus pri tio. Chiuj scias, ke

chiujare la hundaro de l' estinta Barono de Rhode, blekegante kaj

bojante trakuradas la kampojn, aron da nigraj chevaloj trenante

katenojn trarajdas la arbaron; la sonorado de l' chaskornoj, la

siblado de l' sagoj kaj de l' kugloj, la ghemegoj de l' vunditaj

chasajhoj plenigas la aeron per teruriga bruegado kaj ve al tiu, kiu

trovighas sur la vojo de l' sovagha bando....

Interparolante ni alvenis apud la enirejo de l' arbaro.

--Nu--diris la kuracisto--eble la malsanulino senpacience atendas

nin, ni eniru la plej mallongan vojon.

Mi tuj jesigis; sed la vilaghano palighante protestis, kvankam li

ankau deziregis, ke ni alvenu kiel eble plej baldau che lia filino,

tamen li petegis, ke ni forlasu nian maltimeman projekton.

Iom da fanfaroneco ne maldecas che junulo kaj, anstatau ekdiskuti

kun la naivulo, mi ekbruligis mian lampon kaj enpashis la vojeton.

La kuracisto adiaudiris per la mano al nia gvidisto, kiu nur diris

kun sopiro:

--Gardu vin Dio!

Kaj ni malaperis en la arbombro.... Tie la lunradioj apenau traboris

la densan foliaron, nur la flava lanterna lumo lumigis la vojeton

ghis kelkaj pashoj antau ni.

La strangaj superstichoj, kiuj persistas che la kamparanoj, farighis

la temo de nia interparolado. La kuracisto jam rakontis kelkajn

ekzemplojn, kiam, alproksimigante sian poshhorloghon al mia lanterno:

--Jam la dekunua--li diris--Ni certe eraris pri la vojo; la arbaro ne

estas tiel vasta: ni devus jam esti alvenintaj en Rhode.

Ni haltis momenton, sed meze de l' arbaro estis neeble difini, kie ni

trovighas. Por koni la direkton ni ech ne havis plu la lunon char

nebuloj estis kashintaj ghian arghentan globon.

Eksiblis plenda vento tra la foliaro, kraketis sekaj branchetoj de l'

abioj, kaj iafoje nokta strigo au rabobirdo forflugis kun rauka

ghemo. La promenado brave komencita, nun ekshajnis longa kaj iom

teda; mi ekbedauris, ke ni ne sekvis la vilaghanon, kiam pli hela

lumeto aperis inter la shtipoj: ni ektushis la randon de l' arbaro.

Antau niaj okuloj, alkutimighintaj al la mallumo sin etendis vasta

kamparo, chiuflanke limigita de montetoj kovritaj per densaj arbaroj.

Meze de la kampoj je interspaco da kvaronmejlo staris majeste kaj

mistere, kvazau gardisto de l' nokto, masiva konstruajho: la kastelo

de Rhode, kun sia minacanta kvarangula turo. De ghia levebla ponto

ghis la vilagho staris duobla vico de arbegoj, kiun ni devis

preterpasi por atingi la izolan dometon de la malsanulino.

Sur la tuta naturo korpremanta silento pezis kvazau funebra vualo.

Densaj nebuloj, jen disighantaj, jen kunighantaj, traflugis la

chielon: momente ekbrilis la luno kaj sur la nigra fundo la tuta

kastelo fantastike lumis, je chiu fenestro ekbrilis blueta arghenta

fajro... chirkau ni zigzage flugetis aro da noktaj vespertoj.

Jhus ni atingis la misteran aleon, kiam subite estingighis la lumoj

de la kastelo. Tuj plenighas la aero per stranga bruado: blekado de

chevaloj, frapado de hufoj, sovagha rajdado. La terura bruegado

plifortighante shajnas proksimighi. Nun timiga sonorado de chenoj

miksighas kun raukaj krioj: Ho! ho! Hu! hu! Nenion ni vidas krom, en

fundo de l' aleo che la kastelo, tremetantan lumon, kiu jen ekbrilas

jen malaperas....

Ree farighas silento... silento pli terura, pli timiga ol la bruado,

kiu antau momento tremigis la aeron...

Mi premis la brakon de l' kuracisto, mallaute dirante:

--Kio okazas?... Kion signifas?....

La doktoro ne tuj respondis; kaj poste pripenseme li parolis:

--Strangajn aferojn oni rakontas pri la kastelo de Rhode... sed la

vilaghanoj rakontos tion al vi pli bone ol mi.

Kelkajn minutojn poste ni frapis che la pordo de la izola dometo. Nia

gvidisto mem malfermis kaj rigardante nian palan mienon:--Estu

bonvenaj--, li diris.--Ho, ni timis, ke malfelicho trafis vin.

--Malkviete ni atendis vin Sinjoroj, kvankam mia filino shajnas nun

farti pli bone,--aldonis la maljunulino, kiu sidis apud la fajrejo,

preparante varman trinkajhon por la malsanulino.

La patro prenis la lampon de la tablo kaj enirigis la kuraciston en

la apudan chambron, kie kushis lia filino.

La patrino preninte la varman trinkajhon, akompanis ilin.

Mi restis kelkan tempon sola en la hejma chambro, nur lumigita de la

rugha rebrilo de ligna fajro, kiu dancigis sur la kalkpentritaj muroj

fantomajn ombrojn. Mi repripensis pri chiuj strangaj okazintajhoj de

chi tiu fantastika nokto, kiam la patrino revenis, mallaute dirante

kun pli ghoja mieno:

--Shi ekripozas nun. Dank' al Dio, la krizo forpasis kaj ni povas

esperi, ke shi estos savita; tamen la kuracisto promesis, ke li

restos ankorau kelkan tempon, ghis kiam shi dormos.

Kaj dum shi boligis akvon por prepari tason da kafo, mi profitis la

okazon por demandi shin pri la teruraj bruadoj, kiujn ni audis.

--Ho, Sinjoro!--shi diris, sidighante apud la fajrejo--ni ankau, ni

audis la preterpasantan sangocharon kun ghiaj inferaj chevaloj,

ghiaj sonoradantaj katenoj. Ni ne kuraghis rigardi tra la fenestro,

tio estus mortiga, sed ni preghis por vi, kaj la Sankta Virgulino,

(danko estu al shi) auskultis nian preghon permesante, ke vi atingu

nian dometon. Ni timegis, ke vi ricevos la saman sorton ol nia Siska

de la muelisto....

--Kio do okazis al shi?

--Ghi estas terura okazintajho, Sinjoro, kiun oni rakontis al mi dum

mia juneco. Estis festtago en la vilagho, dancmuziko chie sonoris

lau gaja takto. Dum tuta tago la gejunuloj senzorge kaj senlace

saltadis kaj kantadis pensante nur pri plezuro kaj ghuo. En chiuj

gastejoj fluadis la shaumanta biero, chie regadis brua gajeco...

Tiunokte Siska de la muelisto, deksep-jara petola knabino, post la

danco hejmen reiris kun kelkaj gajaj gekunuloj. Ili kantis kaj saltis

ankorau sur la vojo, kiam subite eksonoris la dekdua... kaj oni

audis la bruegantan rulighadon de kvarchevala veturilo. Ghi pasis

tute proksime de la ghoja bando. "Haltu, veturigisto!" ekkriis ia

junulo.--"Haltu!" rekriis la aliaj; kaj la petola Siska, pli rapide

ol penso, eksaltis sur la postan flankon de la veturilo, kriante:

"Jen! mi veturas hejmen!" kaj shi malaperis en la aleo de la

kastelo. Furioze, sovaghe kuradis la chevaloj tra kampoj kaj

herbejoj, irante trifoje de la kastelo de Rhode ghis la kastelo de

Kratenberg, kiu iam staris sur la monteto. Chiufoje propramove

malfermighis brue la pordegoj de la kastelo por enirigi la veturilon.

Brue ili fermighis: sed neniu krom la fantomaj rajdantoj povis

trapasi la sojlon. Siska vidis dum momento la luksan internon de la

ensorchita kastelo... kaj shi falis de la veturilo. Matene vilaghanoj

trovis shian sangmakulitan korpon sur la ponto antau la pordego de

la kastelo de Rhode....

Dum la maljunulino rakontadis, la kuracisto kaj la patro estis

silente enpashintaj en la chambron kaj nun staris apud la fajrejo. Mi

estis tiel pripensema pro chiuj auditaj mirindajhoj, ke mi ech ne

rimarkis ilian apudeston.

La virino silentis, malfermis la antikvan kverklignan shrankon kaj

prenis siajn kvar plej belajn tasojn, kiujn shi plenigis por ni per

bonodora kafo.

Chiuj eksidis chirkau la fajrejo dum la doktoro kvietigis la

gepatrojn pri la farto de ilia filino, aldonante kelkajn konsilojn

pri la flegiloj uzotaj se ia nerva krizo reokazus.

Nenion mi audis pri tio char, en siblado de l' vento, en la

kraketado de l' fajro mi audis malproksime, malproksimege la

rulighadon de la sangocharo, la galopadon de l' chevaloj, la krakadon

de l' vipoj, la bojadon de l' hundaro; en la volvighanta fumo mi

vidis nur suprenflugantajn fantomojn.

La kuracisto rimarkis mian ekscitighon, char li interrompis mian

revadon dirante iom sherceme:

--Nu, amiko, chu la mastrino rakontis tiel timige kaj impresige la

historion de Rhode, ke vi sidas tie pripenseme, kvazau vi dormus?

--Efektive mi pripensas la strangajhojn, kiujn mi audis,--respondis

mi, kvazau vekighante,--kvankam mi ne povas kompreni kia estas la

kauzo de tiuj sorchajhoj.

--Ho, pri tio--diris la virino,--mi povas doni klarigojn al vi, sed

mia edzo pli bone tion rakontos ol mi, char li estas pli klera.

Kaj la maljunulo ekrakontis jene chi tiun legendon:

--La barono de Rhode estis fiera arogantulo, kiu tiel pasie amis la

chasadon, ke certe por tiu chi plezuro li estus vendinta sian animon

al la diablo. Preskau chiutage li chasadis kun multnombra sekvantaro

tra la senlima arbaro, kiu kovris la chirkauajhon de lia kastelo.

Ech dimanche, tago al ripozo kaj pregho dedichota, li ne povis lasi

sian pasion, kaj malgrau la avertoj de lia kapelano[5] li rajdadis

kaj galopadis kiel dum la semajno.

Ian dimanchon, kiam li ree foriris frumatene, li estis promesinta al

sia kapelano, ke li cheestos la meson; sed aliparte li estis

postulinta de la abato, ke li ne komencu ghin antau lia reveno. Tiu

reciproka promeso, kvietiginte lian konsciencon, li freneze

trakuradis la nudajn kampojn kaj la vastajn arbarojn.

Li ebriighis pro movo kaj bruo; kaj horoj post horoj forflugis

rapide. Jam audighas en la malproksimo la sonorado de dek-unu batoj

sur la kastela sonorilego, kiu rememorigas al li lian promeson. Li

ekvolas hejmen reiri, char lau eklezia regulo la meso estas

komencota antau la dek-dua horo; sed je tiu momento jen saltas tra

arbetaro unu kaj du kaj tri leporoj. Rapide la barono trafos ilin kaj

poste hejmen iros. Sed rapidegaj estas la leporoj; ju pli rapidas

la barono, des pli vigle ili saltas, jen malaperante, jen

remontrighante. Nun ili shajnas lacaj, senmove sidantaj sed, kiam

antauenvenas la chasisto, ree ili ekkuras... kaj kuras: dume pasas

la tempo. Ju pli nekapteblaj ili estas des pli obstina farighas

la chasisto...

Sed subite--chu li bone audas?--en la malproksimo, batoj de

sonorilego unu la alian malrapide sinsekvas. Dum momento surprizite

haltas la barono. Nun lauvice sidas la leporoj starigantaj la

longajn orelojn kaj kvazau aplaudantaj per la antaupiedoj kaj

vocho mistera audighas:

"Saluton, Barona Moshto, dank' al via pasio vi forgesis la meson!

Altsalutas vin Satano! Nun rapidu kaj kuru... sed vane!..."

Kolerego tremigas la baronon, li incitas per spronoj sian chevalon

kaj galope alrajdas hejmen, malbenante la diablon, kiu malice pekigis

lin. Tamen, li estis ordoninta al la abato ke li atendu, kaj chi tiu

obea devas, obei malgrau chiuj leghoj....

Li trapasas la leveblan ponton kaj la blazonornamitan pordegon. Chio

silentas, lia koro forte batas pro eksciteco, li tremas, char neniu

shajnas atendi lin. Li desaltas de sia chevalo; armilojn portante li

trapashas la korton, eniras en la kapelon. Tie genufleksas chiuj liaj

servistoj, kaj che l' altaro staras preghante la abato. Sanga nubo

preterflugas liajn okulojn, li strechas la brakon kaj... pafo bruega

skuas la audantojn. Sur la altaron falas la malfelicha ofero de la

venghema kaj peka barono....

De tiu tempo dum noktoj chirkau la Mez-Augusto fantomaj chevaloj

trakuras la kampojn sonorigante armilojn, nigraj hundoj

chirkausaltas, sangmakulita charo, en kiu audighas plendaj ghemoj,

brue rulighadas sur la shtonvojo. La tuta bando rajdadas, galopas

trifoje de la kastelo de Rhode ghis la loko, kie staris iam la

kastelo de Kratenberg, kie loghis la potenca chaskunulo de la barono

de Rhode.

Oni certigas, ke nur la terura vido de tiu infera rondo sufichas por

mortigi la plej maltimemajn kaj, ke chiu, kiu malfeliche trovighas

sur la vojo, estas kuntrenata ghis la kastela pordego.... La

maljunulo silentis kaj siavice la kuracisto ekparolis al mi:

--Se plachas al vi, amiko, ni kune vizitos morgau la kastelon,

ghiajn vastajn salonojn kun ornamitaj plafonoj kaj altaj skulptitaj

kamenoj, ghian kvinetaghan gardoturon, ghiajn misterajn kelojn kaj

malliberejojn; kaj la farmisto montros al ni la gotikan kapeleton,

kie kushas ankorau sur la altaro la chifita mesornamo de la kapelano

apud la sangmakulita meslibro, kiu restis tie de la tago, kiam okazis

la sanga dramo. La kruela barono de Rhode mortis baldau sen

heredontoj kaj de tiam neniu, krom strigoj kaj vespertoj, volis

ekloghi en la fantomvizitata kastelo.

Tiel parolinte la kuracisto levighis kaj senbrue direktighis al la

chambro de la malsanulino.

--Shi pace dormas,--li diris.--Mi opinias, ke nun ni povas hejmen

reiri.

Ni eltrinkis nian tason, premis la manon de la gemaljunuloj, la

kuracisto promesis reveni la morgauan tagon kaj ni foriris.

La chielo estis denove sennuba, la jam subiranta luno ankorau hele

brilis: nia lanterno ne utilis plu.

Kvankam noktmezo jam pasis de preskau du horoj, ni tamen ne deziris

reiri lau la plej mallonga vojo, kaj tiufoje ni enpashis la

shtonvojon.

Trairinte la vilaghon de Rhode, kamparana veturilo, venanta el flanka

vojo, preterpasis nin. La veturigisto salutis la doktoron per

amika:--Bonan nokton! Sinjor' Doktoro.

--Bonan nokton, Petro!

--Chu vi iras hejmen? Kunveturu! Restas du lokoj en mia veturilo.

--Dankon, mastro Petro, mi akceptas,--diris la kuracisto,--char ni

jam sufiche marshadis tiunokte.

La veturilo haltis, ni supreniris kaj prenis lokon inter la korboj

plenaj je fruktoj kaj legomoj.

--Jen,--diris al mi sherceme la kuracisto kiam reekrulighis la

veturilo,--nun vi veturas per la sangcharo, char mastro Petro estas

"la farmisto de la kastelo de Rhode".

Je tiuj vortoj mi nevole ektremis, sed la kuracisto shajnis ne

rimarki tion; kaj sin turnante al la veturigisto li demandis:

--Kien vi iras tiel frumatene jam venanta de la kastelo?

Laŭroj Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua literatura konkurso de "La Revuo" · 第 2 / 9 段