Sxi vidas sxin sidanta apud la lulilo de l' propra infano --

Sed tuj poste denove sxangxigxas la mieno de l' monahxino:

la mieno de l' maldolcxo transigxas en la mienon de

l' rezignacio -- sed tuj poste sxia vizagxo vidigas la

mienon neesprimeble maldolcxe doloran...

Antaux sxia spirita rigardo ekaperis kvazaux timema ombro la

staturo de l' pala, serioza studento --

Tiu imago suficxis, por ke la panoramo de la bildoj elsorcxitaj

de la fantazio haltu...

La monahxino ne povis rezisti ian strangan senton de

l' ekfrosto. Sxi eksvingis rapide la manon kaj mallevinte

la vualon komencis lauxte pregxi, kvazaux sxi volus forpeli

la teruran ombron, kiu jxus estis trakurinta sxian animon,

la ombron fatalan, kiu estis la cxefa kauxzo, kial sxi por

cxiam adiauxis la mondon kaj gxiajn plezurojn, ecx tiujn

dolcxajn revojn, kiuj tiel felicxigis sxin ankoraux antaux ne

multaj jaroj...

Sxi perforte devigas sin al la pregxo.

La vortoj defluas de la lipoj; sed la ardo, kun kiu sxi cxiam

antauxe enprofundigxadis en la meditadon pri la mistera estajxo,

tute mankas al sxi... Kaj la malhela ombro, la nebula silueto,

preteriras antaux sxi cxiumomente sxangxante sian formon kaj

vidigxante jen pli klare, jen; pli nebule, sed dume sencxese

terurigante sxian animon.

Sxi pregxas kvin minutojn, dek minutojn, kvaronon da horo...

Sed nenio helpas! La imago de l' nebula silueto estas pli

potenca ol la pregxo.

Malrapide farigxas la imago pli klara, pli preciza, gxis fine

denove staras antaux sxia animo tiu sama pala, serioza, juna

viro, kiu estis interrompinta sxin en la revema enprofundigxo...

Ankoraux momenton sxi provas pregxi; sed la pensoj kaj rememoroj

cxirkauxflirtantaj la palan studenton cxiam batalas por sia

rajto... Post ne longe la monahxina kontraux sia volo cxesas

pregxi -- la rememoroj denove okupas sxian animon...

Sxi rememorigas sin pri la momento dum la belega maja

posttagmezo, kiam sxi, revenante kun sia nedisigebla kunulino

el la pregxejo de sankta Vito, unuafoje ekvidis lin antaux la

pregxeja pordo...

Sxi rememorigas sin pri tio, ke estis al sxi tiam iel

strange -- ke li sencxese okupis sxian penson, ke pli poste sxi

songxis pri li, unuvorte, sxi rememorigas sin pri cxiuj dolcxaj

kaj konataj detalajxoj, en kiuj manifestas la naskigxanta unua

amo.

Dum kelke da momentoj sxajnas al sxi, kvazaux sxi denove sentus

emon al la vivo -- kvazaux gxis nun sxi vivus tiel, kiel cxi

tiam...

Subite aperas en sxia penso bildo alia.

Sxi sidas mano en mano kun sia kunulino sub largxbrancxa

kasxtano en la gxardeno de l' pensiono... Estas auxtuna

vespero -- la luno preskaux plena -- cxirkauxe sankta silento...

Ili rakontas, pli gxuste ili parolas silente, sed cxiumomente

unu aux la alia eksilentas... Dum la tuta horo ili ne ekridis

ecx unu fojon, ili ne eksxercis ecx unu fojon -- ambaux estas

cxiam pli silentemaj, gxis fine ambaux kelkan tempon silentas...

Subite la kunulino starigxis kaj cxirkauxpreninte sxian nukon

fikse ekrigardis sxiajn okulojn...

"Berto!" sxi diris mallauxte per la tremanta vocxo.

"Kion vi deziras, kara Henjo?" rediris Berto ankaux mallauxte.

Henjo silentis ankoraux momenton kaj poste per la premita,

interrompata vocxo komencis konfesi...

Per simplaj kaj tamen varmaj vortoj sxi rakontis, kiam kaj

kiamaniere komencis gxermi la amo en sxia koro -- poste sxi

komunikis la tutan serion da detalajxoj, kiuj klare pruvis, ke

sxia amo trovis ehxon en la animo varme, arde amata.

Berto, estinte interrompita en la revema enprofundigxo,

auxskultis komence kvazaux apatie; sed baldaux la rakonto de

l' kunulino ekinteresis sxin.

Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus auxskultanta sian propran

animon: Henjo pentris similajn maltrankvilojn, similajn dolcxan

premitecon kaj suferojn, kiuj jam de kelke da monatoj cxesigis

la trankvilon de Berto. Sxi sentis tiel neesprimeble dolcxan

doloron, tian fresxan esperon, kvazaux atendante, ke la plenumo

de sxia plej varma deziro estas tute certa.

Fine Henjo nomis la objekton de sia amo...

La spiro de Berto haltis, sxia brusto konvulsie kunpremigxis,

la koro komencis forte, konvulsie bati, la sango levigxis al la

kapo. Perforte sxi kunpremis la lipojn por neniigi la ekgxemon

aux la ekkrion...

Henjo amis kaj estis amata de tiu sama pala studento, kiu estis

kvazaux idolo de Berto...

La simpla kaj en la vivo tial ofta fakto, preter kiu la homoj en

la pli malfrua agxo kompate ridetante transiras al la tagordo,

tute dispremis Berton...

Vane kun la strecxado de cxiuj siaj fortoj sxi penis neniigi

sian maltrankvilon, gxuste la plej fortan animan uraganon, kiu

tiel subite atakis sxin.

Sxi auxskultis ankoraux momenton, poste eksaltis kun la

mallauxtigata ekkrio, eksxanceligxis kaj denove falinte sur la

benketon sxi kovris la vizagxon per la ambaux manoj kaj dauxre

ekploris -- Henjo penis trankviligi sxin. Sxi demandas la

kauxzon, insistas, petas -- cxio estas vana...

Berto silentas kiel tombo; sxi ne malkovris la dolcxan sekreton

de sia koro...

De tiu momento sxi suferis nemezureble kiel cxiu, kiu ne volas

aux ne povas konfesi siajn dolorojn al alia homo -- kaj sxi ne

povis, ne devis ilin konfesi...

Melankolio ekregis sxian tutan animon. La mondo estis

indiferenta al sxi; cxio, kion sxi ekvidis, farigxis malagrabla

al sxi -- sxi vivis sole por siaj malgxojaj revoj kaj ankaux

por tiaj rememoroj.

En la unua tempo iafoje sxi havis okazon vidi la nemezureblan

felicxon de sia amikino...

Ofte sxi auxdis sxin rakonti pri li, ofte sxi vidis sxin kun li,

iafoje sxi ecx parolis kun li kelke da ordinaraj, sensignifaj

vortoj...

Sed sxi treege suferis en tiuj cxi kelkaj momentoj; kaj tio

estis la kauxzo, ke sxi fine sercxis la rimedon kontraux sia

anima malsano kaj forlasinte la pensionon revenis kun la

rompita koro al la gepatroj en la naskan vilagxon.

Cxi tie sxi vivis preskaux en la tuta izoleco for de la mondo

kaj gxiaj plezuroj. La izoleco kaj la meditema enprofundigxo

en la rememoroj estis al sxi la plej karaj; sxi vivis kiel

»sanktulino«...

En la unua tempo sxi interkorespondadis kun la felicxa amikino.

La leteroj de Henjo, skribitaj kvazaux per la sango de la koro,

dissxiradis la koron de Berto; sed la silenta suferantino

respondadis ilin cxiam kun la senekzempla abnegacio...

Henjo pentris ofte sian felicxon per tiel vivaj koloroj, ke

la okulo de Berto plenigxis per la larmoj dum la legado kaj

multafoje sxi devis cxesigi la legadon, antaux ol sxi venis al

la fino de la letero.

Sed tamen -- kiel ofte okazas en la vivo -- ambaux amikinoj

en la unua tempo interkorespondadis suficxe ofte; pli poste ili

iom lacigxis en la korespondado kaj post tri aux kvar jaroj tute

cxesigis gxin.

La bedauxrinda, malfelicxa Berto restis tute sola kun sia

doloro. Kvankam la gepatroj kaj la aliaj homoj klopodis per

cxiuj fortoj revenigi la knabinon, iam tiel fresxan kaj

sopirantan je la vivo, denove al la vivo, tamen ilia penado

estis vana. Sxi auxskultis trankvile cxiun kaj cxiam maldolcxe

ridetante nee ekskuis la kapon...

Kaj malrapide, sed tiom pli firme maturigxis en sxia animo la

intenco tute disigxi de la mondo.

Kaj kiam gxi estis maturigxinta, gxi estis ankaux efektivigita:

Berto eniris en la monahxejon de l' »kompatemaj fratinoj« kaj

post unu jaro farigxis »fratino« Magdaleno --

La asketa vivo monahxeja, kunigita kun la helpado al la

mizeruloj, estis preskaux tute neniiginta cxiujn pensojn

pri la mondo ekstermonahxeja; sed tamen ne povis la fratino

Magdaleno rezisti la strangajn sentojn kaj pensojn, sxin

periode atakantajn.

Precipe dum la silentaj noktoj auxtunaj, kiam la animo tiel

volonte revas kaj meditas, kiam sxi lacigita de la pregxado

senvole enprofundigxis en la rememorojn, kiam sxi rememorigis

sin pri la felicxa amikino -- en tiaj momentoj sxi eksentis

cxiam neesprimeblan dezerton en la animo, doloran premitecon,

multafoje ecx trakuron de la frosto kaj tuj poste denove febran

ektremon --

Kaj tio okazis ankaux nun, kiam sxi, genuante unuafoje en

sia vivo antaux la kadavro dum la silenta nokto auxtuna,

enprofundigxis senvole en la rememorojn tiel, ke sxi tute

forgesis, kial kaj kie sxi trovigxas.

Bildo sekvas bildon antaux sxia spirita rigardo -- jen gxi

estas klara kaj plastika, jen nebula kaj malklara, jen en

la formo de simpla silueto...

Subite ekstere levigxis la vento kaj forte ekskuis la

fenestrojn. Tiu ekbruo interrompis la fratinon Magdalenon en

sxiaj meditemaj rememoroj.

Levinte la kapon sxi timeme rigardis cxirkaux si kaj nur post

kelke da sekundoj sxi tute rekonsciigxis, kial kaj kie sxi

trovigxas...

Sed sxi treege konsternigxis rekoninte, ke sxi ne trovas sin

genuanta kaj ne havas plu la manojn kunmetitajn sur la pupitro

por pregxi, sed ke sxi sidas sur la sxtupo, sur kiu sxi antauxe

genuis, ke sxi havas la manojn preskaux konvulsie kunpremitajn

sur la genuoj kaj ke sxi havis antaux la momento la kapon

profunde mallevitan al la brusto...

Rekonsciigxinte sxi starigxis kaj denove genuis, kiel autauxe;

sxi denove kunmetis la manojn kaj komencis pregxi.

Dum kelke da momentoj regis profunda silento, interrompata sole

periode de modera ekkrako de iu vakskandelo. Subite la vento

ekstere denove levigxis kaj ekfajfinte, kvazaux ie proksime

la musxo estus ekpepinta, longe kaj surde ekbruis, kiel en la

malproksimo perdigxas la ekblekego de l' sovagxa besto...

Tiu stranga kaj preskaux teruriganta sono ekscitis momenton la

pregxantan monahxinon.

Sxi turnis malrapide la kapon al la fenestroj -- sxajnis al

sxi, ke tra la fenestroj sxi vidas la stelojn brili sur la

firmamento; sed la rugxeta lumo de l' vakskandeloj rebrilanta

de la vitro fenestra malhelpis la rigardon.

Momenton rigardas la monahxino al la fenestroj. Jen sxajnas al

sxi, kvazaux ia flava lumo estus trakurinta antaux la fenestroj,

simile kvazaux iu estus subite elirinta kun la lumo el la

mallumo kaj tuj estinginta gxin...

Kaj samtempe kun la trakuro de la flaveta lumo levigxis ekstere

la ventego pli sovagxe ol autauxe kaj ekskuinte forte la

fenestrojn, gxis ili ektintis, malfermis unu el ili.

Malvarma, preskaux glacia vento turnis sin en la salono

kaj cxirkauxblovis ankaux la fratinon Magdalenon. La kandeloj

ekflagris, iliaj flamoj jen kuntirigxis, jen denove

eksaltis -- la salono jen mallumigxis, jen denove heligxis...

La monahxino mekanike starigxis, levis la vualon kaj

sxteliralite alproksimigxis al la fenestro, malfermita de la

vento, por fermi gxin.

En tiu momento la fulmo denove trakuris la firmamenton.

La monahxino farinte signon de la kruco iom cedis kaj deturnis

la vizagxon de la fenestro, tra kiu la surde bruanta vento kuris

en la cxambron.

Sxia rigardo fiksis unue sur la flagrantaj vakskandeloj, poste

sur la cxerko kaj la blankaj, de la vento modere ondigataj

rubandoj de la florkronoj.

En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux cxio cxirkaux la

cxerko vivigxadus, ecx -- kvazaux la kadavro en la cxerko

kovrita per la blanka gazo ekmovigxus.

Malgraux tio sxi ne perdis la trankvilon, kun kiu sxi antauxe

alpasxis al la fenestro. Turninte sin al la fenestro sxi fermis

gxin kaj denove malrapide revenas al la pupitro. En tiu momento

ekstere trakuris la fulmo pli forta. La monahxino haltinte

denove ekrigardis al la fenestroj -- post la momento sxi

ekauxdis surdan bruon de malproksima ektondro...

Kelkan tempon sxi staris kvazaux en embarasoj, poste turnis

sin kaj sxia rigardo fiksis sur la cxerko. La vento estis iom

levinta la blankan gazon. Estis vidataj du manoj, kruce metitaj

sur la brusto --

Nenion plu sxi vidis ol du blankajn, kvazaux vaksajn manojn

virinajn kaj malgrandan nigran krucon, sed tiuj manoj

kvazaux mistere efikas la monahxinon: sxia rigardo, kvazaux

rigidigxinta, estas fiksita sur ili.

Momenton staras la fratino Magdaleno kiel statuo. En sxia animo

revivigxas la imagoj, kiujn al sxi elsorcxis sxia fantazio dank'

al tio, kion sxi auxdis rakonti, sed la imagoj nun ankoraux

kreskas, ecx -- en sxia animo naskigxas novaj bildoj...

En la salono regas tamen profunda silento; ekstere la vento

silentigxis kaj la vakskandeloj brulas rekte kiel antauxe.

Sed jen denove ekfulmo kaj tuj poste jam bruanta ekkrako de

la fulmotondro. La fratino Magdaleno cedis, poste malrapide

proksimigxas al la pupitro kaj jam volas genui, kiam la tomba

silento denove estas interrompita.

Rekte antaux la monahxino eksonis modera ekkrako -- kredeble la

cxerko...

La monahxino ektremis.

Tuj poste eksiblis ekstere la vento kaj la frapantaj sonoj

interrompas la dauxran bruon... Komencis forta pluvego...

La monahxino momenton staras senmove; poste sxia mano senvole

apogas sin sur la pupitro -- kaj la okulo estas denove fiksita

sur la blankaj, kruce metitaj manoj de la kadavro.

Ekstere la vento fajfas kaj bruas cxiam pli dauxre. Periode

atakas la pluvo tiel forte la fenestrojn, ke la gutoj tamburas,

kvazaux ili faladus sur la tintantan platajxon horizontalan.

Fulmo cxiam pli rapide sekvas la fulmon, la krakado de la tondro

estas cxiam pli brua.

Sxajnas, ke la monahxino havas nenian atenton por la furiozantaj

elementoj.

Sxiaj okuloj estas rigide fiksitaj sur la blankaj manoj kun la

nigra kruceto, en sxia animo naskigxas io kvazaux peka scivolo.

"Kiu vi estas kaj kial -- kial vi tiel subite dissxiris la

fadenon de la vivo?" sxi pensas. "Oni diris, ke vi estis juna,

gaja kaj cxarma -- kaj sur la rando de la tera felicxo... kaj

tamen, tamen -- Oh, se mi almenaux povus legi la respondon

sur via vizagxo -- sur viaj senbrilaj okuloj -- sur via

glacimalvarma mano!... Eble vi amis -- arde, flame, pasie,

freneze... Ah -- jes, jes! Preskaux sxajnas al mi, kvazaux mi

envius vin... Morti, kiam vi estis eltrinkinta la pokalon da amo

gxis la fundo -- morti en kelke da momentoj kaj mallonge post

tiam, kiam vi estis elturninta sin el la cxirkauxpreno de la

plej amata viro -- oh, kiel enviinda estas tiu sorto rilate la

sorton, kiam la vivo trenigxas en la turmentoj animaj, kiam la

korpa forto malrapide mortas, gxis fine la homo pereas -- de

senfortigxo..."

Subite sxi mem interrompis sin en la pekaj pensoj. Sxi ekpensis

pri la postmorto. Senvole sxi ektremis kaj cedis...

Sxiaj okuloj estas ankoraux fiksitaj sur la blankaj manoj

de la kadavro. Post la momento, ne sciante la kialon, sxi

malproksimigxas de la pupitro mallauxte sur la pintoj kaj

post kelke da minutoj staras apud la cxerko.

Sxi staras dum kelke da minutoj fikse rigardante blankajn, kruce

metitajn manojn sur la brusto. Sxi vidas sur ili bluajn vejnojn

kaj sur unu fingro oran ringon...

En tiu momento falis sxia rigardo sur la pli malhelan lokon

sur la blanka vesto proksime de la koro -- sxi rekonis sangan

makulon.

Denove sxi cedis unu pasxon -- sxian animon trakuris la

rememoro pri la lasta letero, en kiu la mortinta knabino estis

adiauxinta la siajn kaj kiu laux sxia deziro estis metita sur la

koron.

Sed jxus sur la brusto estas gxis nun metita la blanka gazo.

La fratino Magdaleno estas momenton en embarasoj. Subite sxi

decidis. Farinte unu pasxon al la cxerko sxi levis iom tremantan

manon al la gazo kaj forigis gxin.

La gazo sur unu flanko de la cxerko falis -- sed la vizagxo

de la kadavro estas ankoraux kovrita per la blanka gazo -- la

letero kusxas sur la koro...

Estas videble, ke la vesto cxirkaux la koro estis forte

sangmakulita; -- sed la monahxino rimarkis sole kelke da

malgrandaj makuloj cxirkaux la letero metita sur la koro -- aux

pro tio, ke la makuloj estis kretitaj aux pro tio, ke la vesto

estis en la cxerko lerte faldita, por ke la makuloj ne estu

videblaj.

Kaj denove sxi staris momenton senmove, kvazaux en embarasoj,

cxu forigi ankaux la gazon de la vizagxo aux preni la leteron.

Fine sxi decidis. Per firma mano sxi levis la leteron, sub kiu

aperis granda sanga makulo...

La monahxino ektremis. Dum kelke da momentoj sxi tenis la

leteron nedecidite en la mano, poste malrapide per la tremanta

mano malfaldis gxin kaj komencis legi.

Gxi estis skribita de lerta mano, sed tremanta dum la

skribado, cxar kelkaj vortoj, ecx tutaj frazoj estis preskaux

nelegeblaj...

Ekstere furiozis la uragano cxiam pli sovagxe -- dume la

monahxino pene legis la jenon:

"Kara patrino -- kaj vi, patro -- kaj vi, bona onklinjo!

Rakontoj · 第 15 / 19 题