Nokturno.
La auxgusta suno jxus subiris...
La cxielo super Petrín kaj Hradcany[4] ekbrulis je plej
varmaj sangaj rozoj, kiam -- sxtelirante, kun la manoj krucitaj
sur la brusto kaj kun la okuloj cxaste mallevitaj al la tero sxi
forlasis la pordon de l' monahxejo.
Monahxina robo de »kompatemaj fratinoj« kovras la korpon,
densa vualo cxirkauxvolvas la vizagxon. Sed la sxtelirantaj
pasxoj tamen vidigas elastecon; kvankam la kapo estas mallevita
al la brusto, tamen la rekta tenigxo de l' gracia talio kaj
periode iu pli elasta ekmovo atestas, ke la monahxino estas
juna.
Kun modera rapideco sxi trairis dezertan straton en la
senpera proksimo de la monahxejo kaj trairinte poste kelke
da mallargxaj, tordoliniaj, sed dum la vespero vivoplenaj
stratetoj, sxi deflankis en la cxefan straton.
El la personoj, kiuj renkontas sxin, unuj sin turnas post sxi,
aliaj ecx haltas; sed la monahxino atentante neniun kaj nenion
rapidas pluen -- kaj pensas sole pri la celo de sia vojiro.
Antaux kvarono da horo la abatino simple kaj seke komunikis al
sxi, ke en tiu kaj tiu domo, en la unua etagxo, unua pordo -- iu
mortis, kaj ke la parencoj deziras, ke iu el la monahxinoj
pasigu pregxante la nokton cxe la mortinto.
Humile ekmovis la monahxino jese la kapon, vestis sin, kovris
la vizagxon per la vualo kaj konante la straton kaj la domon
sxi ekiris.
Post dudek minutoj sxi estis antaux la celo -- en dezerta
flanka strato antaux ekstremajxa, malluma domo kun alta,
kurbigxanta tegmento. Per la fero surforgxita pordego kun
antikva fera martelo estas tute malfermita; sed la malgranda,
mallargxa korto cxirkauxata de la altaj apudaj konstruajxoj
estas dezerta, malafabla kaj en la rugxeta vespera duonlumo
preskaux fantoma.
Malrapide sxi trairis la pordon.
En la korto sxi ekrigardis cxirkaux si kaj ekvidinte dekstre
lignan, kadukan sxtuparon sxi komencis malrapide supreniri gxin.
Post kelke da sekundoj sxi aperis sur malnova ligna balkono
antaux la unua pordo.
Momenton sxi haltis, kvazaux sxi volus ekspiri. Sed tuj poste
sxi ekprenis la anson -- la pordo estis sxlosita... Sxi
do ekfrapis -- mallauxte kaj singarde, kvazaux sxi timus
interrompi iun.
Post la momento ekbruetis interne la riglilo, la pordo
malfermigxis kaj post gxi aperis dekdujara blondhara knabino.
Ekvidinte la monahxinon sxi ekmurmuris ion kvazaux saluton kaj
cedis; la monahxino eniris poste malkuragxe kaj senbrue kiel
timema ombro...
Sxi estis en malplena vestiblo kaj trapasinte gxin sxi eniris
post la knabino en antauxcxambron, kiu estis preskaux senmebla.
Proksime de la fenestro rigardanta la korton staras ronda
nekovrita tablo; sur gxi brulas simpla petrola lampo. Apud
la tablo sidas tri virinoj.
Unu, sinjorino cxirkauxe kvindekjara kun akraj, sed tamen ne
malagrablaj vizagxtrajtoj, havas okulojn sange rugxajn de la
plorado; sxia vizagxo vidigas malgxojon. Sur la vizagxoj de
du aliaj vidigxas tiu speco de l' kompato kaj malgxojo, kiu
cxiumomente povas cedi al la indiferenteco.
Kiam eniris la monahxino, cxiuj tri kvazaux post la komando
levigxis. La sinjorino kun la rugxaj okuloj iris senparole kelke
da pasxoj renkonte al la monahxino, kiu haltis apud la pordo.
Preskaux neauxdeble defluis de la lipoj de l' monahxino la
kutima saluto: "Estu lauxdata Jesuo Kristo!" La virinoj
resalutis. Tiuj du diris la saluton kun akcento akra, la
sinjorino kun la rugxaj okuloj resalutis interrompe kaj poste
komencis singulte plori.
La monahxino staras sendecide apud la pordo kun la okuloj
mallevitaj al la tero kaj kun la manoj krucitaj sur la brusto.
Post mallonga momento la gxemanta sinjorino sin turnis, aliris
al la kontrauxa pordo kondukanta al la apuda cxambro kaj
malferminte gxin cedis iom flanken, por ke la monahxino povu
oportune eniri.
Senparole la monahxino antauxeniris kaj transpasxinte la sojlon
sxi eniris.
La pordo senbrue fermigxis post sxi.
Senvole sxi restis stari apud la pordo kun la mallevitaj okuloj.
Ekventumis sxin la tute nepriskribebla odoro de brulanta vakso,
rezina ligno, fresxa rosmareno kaj diversaj aliaj floroj, kiu
preskaux narkotizas...
Sxi estis en vasta, funebre ornamita salono kun tri fenestroj,
tra kiuj oni povas vidi trans la straton kaj la nealtan muron
en la najbaran gxardenon, kie jxus oni vidas sole mallumajn
konturojn de largxbrancxaj arboj.
Meze de la salono estas katafalko, sur gxi malfermita cxerko kaj
en gxi la kadavro en blanka virina vesto.
Ambauxflanke de la cxerko antauxe malsupren pendinta negxoblanka
longa gazo estas metita sur la kadavro; tial de malproksime
sxajnas, kvazaux gxi estus kovrita per maldika tavolo de jxus
falinta negxo.
Antaux la cxerko estas grupo da ekzotikaj floroj kun granda
krucifikso en la mezo; sur ambaux flankoj brulas po ses grandaj
vakskandeloj kun blankaj rubandoj, starantaj sur altaj bronzaj
kandelingoj kun piramidformaj piedestaloj; sub la kandelingoj
kusxas dismetite multe da pli kaj malpli grandaj florkronoj kun
blankaj rubandoj, antauxe staras nigre tegita pregxbenketo kun
la apogpupitro -- cxio estas tiel simpla, ecx ordinara, kiel
cxiam en la funebraj salonoj de pli ricxaj familioj.
Sed al cxio cxi la monahxino dedicxis preskaux nenian atenton.
Sxia rigardo el sub la densa vualo rondiris momenton timeme
en la salono, poste haltis fikse sur unu hazarda punkto de la
pargeta planko.
En la jxus reganta flaveta duonlumo, kiam la krepusko estas
venkata de modere flagranta lumo de l' vakskandeloj, cxio en
la salono posedas ian monahxeje poezian aspekton -- funebre
malgxojan, malafablan, preskaux frostosentigan.
Post momento la monahxino levis la kapon, kvazaux ia neatendita
penso estus trakurinta sxian animon kaj per unu ekmovo de la
dekstra mano levis la densan vualon de la vizagxo.
Sxi estas knabino cxirkauxe dudek kvinjara kun neesprimebla
mieno de silenta rezignacio en la paleta, regule bela, preskaux
infane agrabla kaj simpatia vizagxo.
La densa nigra hararo estas glate kombita malantauxen, pro tio
la bele eligxanta alabastra frunteto iel pli energie elstaras;
la glataj vangoj apenaux tusxitaj de facila nuanco de l' rugxo;
la mallargxaj pli maldolcxe kaj dolore ol severe kunpremitaj,
sed gxis nun fresxaj lipoj, la greka nazo, la ronda, sed tamen
iel rezistema mentono kaj antaux cxio la ekstreme densaj kaj
longaj okulharoj, sub kiuj kvazaux tra la densa vualo lumas
brilantaj pupiloj de nigraj, profundaj okuloj -- cxio havas
jxus aspekton de rigideco.
En tiu cxarma kaj simpatia vizagxo ne movigxis ecx unu muskolo
dum kelke da sekundoj; sxajnis, kvazaux estus staranta cxi tie
statuo el karara marmoro.
Sed post momento sxi denove eksvingis la dekstran manon kaj
denove mallevinte la vualon sxi faris kelke da pasxoj antauxen
gxis la pregxbenketo antaux la katafalko, kie sxi haltis.
Momenton sxi staris senmove, kvazaux en embarasoj, kion fari.
Sxia rigardo kelkafoje levigxis kaj transflugis timeme la
malfermitan cxerkon; sed povante rekoni nenion krom simplaj
konturoj de la kadavro, gxi cxiam haltis fikse sur unu hazarda
punkto de la pupitro.
Post kelke da minutoj la monahxino fine movigxis. Apoginte la
dekstran manon sur la pupitro, sxi levis per la maldekstra mano
la jupon kaj genuis en la pregxbenketo, poste sxi faris la
signon de l' kruco, kunmetis la manojn sur la pupitro kaj denove
restis sen movo kiel statuo...
En la salono regas profunda, preskaux sankta silento. Sole
periode ekkraketas iu vakskandelo, sed tiel senbrue, kvazaux
estus diskrevinta aerbulo.
La monahxino estas enprofundigxinta en la pregxo.
Unue sxi pregxis mallauxte, sxiaj lipoj movadis sin apenaux
rimarkeble; sed poste la lipoj restis sen movo sxi pregxas en la
animo...
Dume ekstere preskaux tute noktigxis; la funebra salono en la
flaveta lumo de l' vakskandeloj havas aspekton malpli frostigan,
sed tiom pli malgxojan. Sed la monahxino ne rimarkis tiun
sxangxon, Kun la rigardo fiksita sur unu punkto de l' pupitro
sxi dauxrigas la pregxojn kun la tuta ardo de l' kredanta animo,
rifugxanta en la pensoj cxe la nekonata nesuperebla estajxo kun
la sincera kaj humila peto pri la paco kaj la savo de l' animo,
kiu jxus estas forlasinta cxi tiun mondon.
Sxi pregxas la pregxon por la mortintoj. Sxi pregxas gxin
unuafoje, duafoje, triafoje -- sxi pregxas en la tomba
silento kvaronon da horo -- duonon da horo -- tri kvaronojn
da horo -- Subite sxi estas interrompita.
La tomba silento estas cxesigita de modera ekbruo en la
antauxcxambro, tra kiu sxi estis enirinta cxi tien, kvazaux
iu estus malferminta la pordon de la vestiblo kaj kvazaux la
personoj en la antauxcxambro estus bonvenintaj iun. Tuj poste
eksonis el la antauxcxambro mallauxtigata, singulta plorado,
interrompata sole de izolitaj pli lauxte parolataj vortoj.
La monahxino estis interrompita en la pregxado sole dum kelke
da sekundoj. Mallevinte la kapon pli malsupren al la brusto sxi
dauxrigis duonlauxte la pregxadon; sed malgraux tio sxi ekauxdis
ne sole izolitajn, pli lauxte parolatajn vortojn, sed ankaux
tutajn, kompreneble sole fragmentajn frazojn.
"-- Ah, bedauxrinda infano!" estis auxdata klara, sed iel pene
mallauxtigata soprano. "Kiu ekpensus tion?; Ankoraux hieraux
matene mi -- oh, tio estas terura, terura --"
"-- Nu, mi antauxvidis tion" -- intermetis post la momento
alia vocxo, ankaux klara, sed iom pli malalta. "Mi diris ja,
ke --"
Pauxzo -- plorado kaj gxemado iom pli mallauxta; sed la
interparolo estas ankoraux pli mallauxtigata, oni auxdas sole
izolitajn vortojn:
"Ah, tial, tial -- malfelicxo -- kiu povas antauxvidi tion -- kaj
tiel neatendite --"
Kaj denove pli longa pauxzo -- la plorado sxangxigxas en
plendan, sxiratan gxemadon.
Estas nenia dubo, ke la interparolo rilatas la mortinton, antaux
kiu jxus pregxas la genuanta monahxino. La monahxino komprenas
tion kaj senvole, ecx kontraux sxia volo altrudas al sxi la
demandoj: "Kiu mortis? Kiamaniere? Cxu li estis juna, maljuna,
malfelicxa?"...
Sed sxi mem ne respondas tiujn demandojn, sxia animo estante
de neniu vorto interrompata dum kelke da minutoj denove
enprofundigxas ankoraux pli en la pregxon.
Subite estis auxdataj el la apuda salono denove vortoj kaj tutaj
frazoj: tiun cxi fojon parolas la gxema vocxo, kredeble tiu, kiu
antaux la momento gxeme ploris...
"-- Ah, mi restos cxiam -- sinjorino -- danka al vi... Mi ne
povas, mi ne devas cxi tie -- Kien mi rifugxus? -- Cxi tie
mia koro -- pro la doloro -- Ne, ne -- mil dankojn -- ke mi
povos cxe vi la nokton -- Oh, mia koro -- kvazaux la ponardo
gxin --"
Kaj la vocxo enhavas tiom da impresplena kortusxo, ke ankaux
la monahxino, gxis nun pli malvarma ol ekscitita, eksentas en
la animo ian simpation al la homoj tute nekonataj al sxi, kiuj
estas trafitaj de la malfelicxo.
Senvole en sxia animo aperas pensoj, kiuj estas en nenia rilato
kun la pregxo kaj transigxas al la objekto, por kiu sxi pregxas.
Estas al sxi mole, preskaux elegie.
Sxajnas al sxi, kvazaux sxia koro komencus degeli -- kaj
kontraux sxia volo altrudas sin al sxi la pensoj tute mondaj...
Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj mallauxte
parolataj vortoj estas vortoj de la pregxo; sed sxia spirito
rondas jam, kompreneble ankoraux malproksime kaj alte, super la
objekto de la pregxo.
Jen sxi ekpensas, ke sxi genuas antaux la kadavro de juna
knabino, jen denove, ke antaux la kadavro de maljuna sinjorino,
kiu mortis de la marasmo; sed tuj denove laux la auxditaj
fragmentoj sxi opinias, ke gxi estas virino en la plena, viva
forto, kiun trafis ia granda malfelicxo...
Foje sxi ecx levis la rigardon kvazaux alforgxitan al unu punkto
de la pupitro por rigardi en la cxerkon; sed la cxerko estis tro
alte sur la katafalko -- sxi vidas nenion krom la antauxo de
la cxerko: oritajn lignajn »ungegojn« kaj sur ambaux flankoj
argxentajn rondojn -- kaj sxia rigardo fiksas denove sur la
sama punkto, sur kiu gxi estis antauxe fiksita...
Dum kelke da minutoj alvenas al la oreloj de l' monahxino
sole zumanta mugxo, el kiu sole periode pli lauxte eksonas
iu pli akre akcentigita silabo; precipe la interjekcioj
»ah«, »oh«... En la antauxcxambro oni interparolas pli
seninterrompe ol antauxe kaj ankaux kun la doloro almenaux
proporcie moderigita.
Sed jxus tiu cxi mugxanta, mallauxtigata interparolo per
siaj akcentigitaj silaboj logas ankoraux pli la atenton de
l' monahxino.
Senvole sxi auxskultas pli atente, ni dirus pli scivole, se tiu
nomo gxuste esprimus sxian spiritan staton...
Sxi pregxas ankoraux; sxiaj lipoj sin movas kaj la mallauxte
parolataj vortoj de la pregxo estas auxdeblaj: tamen sxia orelo
estas strecxita. Nun cxiu klara frazo, eble ankaux cxiu vorto
naskus en sxia animo resonon kaj eble ankaux imagon havanta
nenion komunan kun la pregxo, kiun sxi jxus diras.
Tamen en la antauxcxambro oni faras kaj parolas nenion
rimarkindan; la unutona mugxo fine lacigas kaj la monahxino
denove enprofundigxas kun la tuta pieco en sian pregxon.
Subite eksonis el la antauxcxambro tiu ekstra, konata ekbruo,
kiam kelke da personoj starigxas de la tablo kaj pretigxas por
foriri.
Izolitaj frazoj estas parolataj pli lauxte; oni auxdas
la vortojn: "Estas nenia helpo, ni devas... La nokto
proksimigxas --"
Iu prenis jam la anson de la pordo kondukanta al la salono
kaj premis gxin; sed la anso sole ekbruetis kaj la pordo iom
malfermigxis.
La monahxino auxdis nun la parolon tute klare.
"Mi devas, mi devas ankoraux unufoje vidi sxin," parolis la
klara soprano. "Mi tiel amis sxin kaj sxi -- ah, sxi estis
eksterordinara estajxo... Sxi sole ridis! Ankaux sxia frunto kaj
la mentoneto ridadis, kiam eksonis sxia sonoranta vocxo... Sxi
estis vera koboldo --"
"Sed tamen sxi estis periode tiel malgxoja, tiel melankolia!"
intermetis la pli malmola vocxo iel admone. "Sxia konduto
sxajnis al mi cxiam stranga. Tiuj subitaj sxangxoj de l' gajeco
en la melankolion aux de l' silentemo en la gxojantan petolemon
antauxdiradis nenion bonan. Mi estis preskaux konvinkita, ke
tiun bonan animon turmentas io, kion sxi kasxas antaux la tuta
mondo... Gxis fine --"
"Oh, tiu bona, dolcxa animo!" ekgxemis la plenda vocxo
neniiganta eksplodon de la ploro.
"Kaj hieraux, kiam sxi alveturis kaj jxetinte sin al mia kolo
kisadis min kun la dolora ploro, tiam kunpremigxis mia koro
de nekomprenebla kompato... ,Ah, kara, karega onklinjo!"
sxi gxemis karesante miajn vangojn. "Ne koleru pro tio, ke
mi alveturas -- mi alveturas lastafoje! Mi plu ne tedos
vin -- neniam! -- Cxu vi komprenas?... Postmorgaux matene
alveturos la patro kaj la patrino kaj posttagmeze cxio laux
la deziro de l' gepatroj estos finita --"
La monahxino auxskultis cxiam pli atente. De tiuj kuneligitaj
kaj klare parolataj vortoj sxi estis tute interrompita en
la pregxado. Senvole sxi turnis iom la kapon al la pordo;
sed vidante tie neniun sxi denove fiksis la rigardon sur la
pupitron.
Dume la plenda vocxo en la antauxcxambro dauxrigis: "Kompreneble
mi konjektis, ke sxi parolas pri sia edzinigxo kaj pro tio mi
ridis. Mi ecx ne songxis pri tio, ke sxi okupas sin pri tiel
terura penso -- kaj dume -- Oh! Tio estis terura momento,
kiam mi eniris hodiaux matene en la salonon... Sxi sidis sur
la kanapo vestita en sia blanka edzinigxa vesto, kiun sxi
estis alportinta... Sxi sidis apogante la kapon per unu mano,
la dua estis premita al la koro. Sxajnis al mi, ke sxi rigardas
min -- iel fikse, per kvazaux eligitaj okuloj... »Pro Dio, vi
estas jam vestita!?« mi ekkriis de la pordo. Sxi ne respondis.
Mi aliris rapide kelke da pasxoj pli proksimen kaj restis
rigida. La eligitaj okuloj estis kvazaux vitraj -- la vesto
sangmakulita sur unu flanko... Mi ekkriis kaj alsaltinte al
sxi mi metis la manon sur sxian frunton... Gxi estis jam malvarma
kiel la glacio..."
Kaj denove eksonis el la antauxcxambro la gxema, poste dauxra
ploro...
Dum kelke da minutoj la monahxino auxdis nenion krom tiu cxi
stranga, perforte mallauxtigata ploro... Antaux sxia spirita
rigardo iom post iom elsaltis, dank' al la vortoj, kiujn sxi
jxus auxdis, bildo cxiam pli klara, kvazaux elstaranta el la
nebulo.
Nur nun sxi komprenis, por kiu sxi venis pregxi: por
bedauxrinda, treege bedauxrinda estajxo, kiu memmortigis
sin -- por la junulino, gxuste por la fiancxino, kiu el la
nekonataj kauxzoj sole kelke da horoj antaux sia edzinigxo
perforte finis sian vivon...
Kaj sxi vidis en la spirito gracian kaj majestan talion kun
la mieno de neesprimebla maldolcxo en la pala, bela vizagxo.
Sxi vidis la nigrokulan, nigraharan fiancxinon kun nigraj
okulharoj kaj glataj vangoj, alabastra frunto, greka nazo kaj
molaj cxerizaj lipoj... Sxi vidis staturon kaj vizagxon tute
nekonatajn -- bildon tute hazardan...
Sxi ektremis, profunde en sia animo.
La frosto trakuris sxiajn membrojn; sed tuj poste sxi sentis, ke
la sango rugxigas sxiajn vangojn...
Sxi sentis sin premita kaj malgxoja -- kaj eble ankaux la
larmo ensxteligxis en sxian okulon, se sxi povus dauxrigi sian
meditadon.
Sed tio ne okazis; post la momento eksonis el la antauxcxambro
la sama perforte mallauxtigata, gxema vocxo, kiu rakontis
antauxe tiel simple kaj tamen tiel kortusxe.
"Kaj morgaux matene alveturos la patro kaj la patrino!
Oh -- kiamaniere mi komunikos tion al ili! La patro havas
malmolan koron, la patro restos malvarma... Sed la patrino
sxiros siajn harojn, la patrino amis ja sxin kiel pupilon de
sia okulo; la patrino malesperos..."
"Sed kiu estas kulpa je cxio cxi?" intermetis poste tiu
klara soprano, kiun la monahxino estis unue auxdinta el la
antauxcxambro.
"La fiancxo devenas ja de ricxa kaj ordema familio kaj entute
estas cxarma kaj brava junulo..."
"Vere, vere," ekgxemis respondante la plenda vocxo kaj mallauxte
aldonis ion, kion la monahxino ne auxdis.
Poste la personoj en la antauxcxambro restis silente dum kelke
da minutoj kvazaux en embarasoj, kion fari. Subite eksonis
mallauxta mugxo kaj tuj poste estis auxdata mallauxtigata vocxo,
kiu gxis nun ankoraux ne parolis:
"Ah -- ni ne interrompos la estimindan fratinon![5] Volu do
eniri!"
Kaj la mano, kiu videble jam kelkan tempon estis metita sur la
anso, malfermis tute la pordon. Kaj malrapide, sxtelirante,
kvazaux timante malpacigi per la plej malgranda ekbruo, eniris
la virinoj kaj la knabino, kiun la monahxino estis jam vidinta,
akompanataj de la sinjorino en plej bona agxo.
La monahxino, kiu auxskultis atente kaj kun levita kapo antaux
la malfermo de la pordo, auxdinte la ekknaron la pordo rapide
mallevis la kapon kaj volis denove pregxi.
Sed estis neeble pregxi. Mallauxte la vortoj fluadis de sxiaj
lipoj, sed la animo estis ekscitita...
Tra la kapo kuras strangaj imagoj kaj de l' stranga maltrankvilo
la koro kunpremigxas kaj denove largxigxas...
Malrapide, silente, sur la pintoj alproksimigxis la irintaj
virinoj al la cxerko kaj unu el ili duone demetis blankan gazon,
per kiu la vizagxo de la kadavro estis kovrita.
La monahxino tamen ne levis siajn okulojn; sed sxi sentis, kio
jxus okazas...
Kaj tiu sama vizagxo, kiun sxi havis antaux la momento en sia
penso, elsaltis nun tiel klare kaj plastike antaux sxia spirita
rigardo, kvazaux sxi efektive rigardus en la cxerkon.
Sxajnis al sxi, ke sxi vidas cxiun bluan vejneton en la pala
vizagxo, ke sxi vidas ankaux sub la longaj okulharoj malforte
brilantan pupilon...
Dum kelke da sekundoj regis en la salono profunda silento.
Neniu movigxis, neniu ekparolis; ankaux la sinjorino, kiu
antauxe sencxese gxemis, restis senmove, kvazaux sxia nemezurebla
doloro subite estus sxtonigxinta.
"Kvazaux viva, kvazaux viva!" mallauxte diris fine apenaux
auxdeble la klara soprano. "Ah jes, jes, kvazaux viva -- kaj
tamen malviva!" ripetis kaj aldonis la gxema vocxo, denove
ekploranta.
Kaj post la momento dauxrigis tiu vocxo:
"Kaj tien cxi -- sur la vundon en la koro -- mi metis laux
sxia deziro sxian lastan leteron, en kiu sxi adiauxas la
patrinon, la patron, min kaj la tutan mondon -- la leteron, en
kiu sxi petas de ni cxiuj pardonon kaj deziras, ke ni metu sxin
en la cxerkon en tiu sama edzinigxa vesto, en kiu sxi mortis kaj
sur la vundon en la koro ke ni metu la lastan leteron, en kiu
sxi adiauxas nin..."
La monahxino cxesiginte la pregxadon auxskultas atente, ecx
avide.
Cxiu el la lastaj simplaj kaj tamen tiel gravaj vortoj efikas
sxin froste kaj tamen varmegigante sxin. Sxi ektremis kaj tuj
poste sxi sentas, ke sxia sango kuras pli rapide el la kapo al
la koro kaj returne...
La paletaj vangoj sub la densa vualo iomete rugxigxis, la okuloj
fiksitaj sur la hazarda punkto de l' pupitro malsekigxas...
Senvole sxi levas iom la kapon...
En tiu momento unu el la virinoj apud la cxerko ekgxemis:
"Ah, Dio, Dio! Tio estas terura!"
Kaj la alia ankaux mallauxte aldonis:
"Kaj tamen estas nenia helpo -- nenia, nenia helpo!" Kaj
denove ekregis la tomba silento, sole periode interrompata de
l' singulta gxemado de la sinjorino, kiu antauxe pli longe
rakontis.
"Kion fari!" ekparolis post la momento la sinjorino en plej bona
agxo, kiun la monahxino gxis nun ne estis vidinta. "Ni devas
forlasi sxin -- ni devas lasi sxin sola cxi tie!"
La singlute gxemanta sinjorino denove dauxre kaj konvulsie
ekploris...
"Adiaux, adiaux -- dormu dolcxe -- animo kara -- plej kara!"
sxi gxemis. Poste sxi klinigxis super la cxerko, dum kelke
da sekundoj fikse rigardis la vizagxon de l' kadavro, kaj
klinigxinte ankoraux pli sxi kisis gxin sur la glacimalvarman
frunton...
Rektigxinte, ankoraux momenton sxi rigardis la kadavron.
La ceteraj -- lauxvice -- alproksimigxinte al la cxerko, faris
signon de la kruco sur la frunto, la lipoj kaj la brusto de la
kadavro.
La monahxino, havante la kapon iom levitan, povis vidi, kio jxus
okazis, sed sxi vidis nenion -- sxiaj malsekaj okuloj estis
nedeturneble fiksitaj sur la antauxo de la cxerko.
La singulte gxemanta sinjorino, kiu staris momenton kvazaux
sxtonigxinta apud la cxerko, subite klinigxis kaj jxetinte la
blankan gazon sur la vizagxon de la kadavro, deturnis sin de la
cxerko.
Vidinte tion la ceteraj sekvis sxin. La jupoj frote
ekbruetis -- kaj la virinoj denove tiel mallauxte, kiel
ili estis enirintaj, forlasis la salonon.
La monahxino restis sola.
En la unua momento sxajnis al sxi, kvazaux ia sxargxo estus
defalinta de sxia brusto. Sxi ekrigardis al la pordo kaj
vídante, ke gxi estas fermita, levis la kapon ankoraux pli
alte ol antaux la momento. Sxia rigardo timeme kaj malkuragxe
rondiris en la funebra salono.
Cxio estis cxi tie jxus tia kiel antauxe, antaux ol la virinoj
eniris, sole kun tia diferenco, ke dume ekstere tute noktigxis,
kaj pro tio cxio en la salono en la flaveta lumo de l' modere
flagrantaj vakskandeloj havis aspekton pli klaran kaj
samtempe malpli malgxojan ol antauxe, kiam la vespera duonlumo
enpenetradis ankoraux en la salonon.
El la antauxcxambro eksonis ankoraux kelkafoje cxi tien la
rapidaj, sed mallauxtigataj malgrandaj pasxoj, akompanataj de
hxaosa mugxo kaj bruo, kiam kelke da personoj pretigxas por
foriri. Periode estis ankaux auxdata iu, ankaux mallauxtigata
vorto aux fragmenta frazo; sed cxio kunigxadis en hxaoson de
mugxe krakantaj kaj frapantaj sonoj.
Subite la mallauxtigata bruo kaj mugxo silentigxis; sed tuj
poste estis auxdataj pasxoj de kelke da personoj, poste ekknaro
de la pordo kondukanta el la antauxcxambro al la vestiblo -- fine
la mugxo malproksimigxas cxiam pli kaj pli. Sed antaux ol gxi tute
cxesis, ankoraux unufoje estis auxdataj la proksimigxantaj pasxoj...
Apud la pordo de la salono ili haltis kaj iu metinte unu manon
sur la anson turnis grince la sxlosilon en la seruro.
La trapenetranta ekgrinco trakuris la animon de l' monahxino
kvazaux maldolcxa riprocxo; sed malgraux tio sxi ne movigxis,
sed avide auxskultis...
Post la ekgrinco de la sxlosilo estis auxdataj rapide
malproksimigxantaj pasxoj, poste pli mallauxta fermo de alia
pordo kaj denove, sed jam apenaux auxdebla ekgrinco de la
sxlosilo, poste ekregis silento --
Cxion cxi, kion ni jxus mallonge estis skizintaj, auxskultis la
monahxino kun la eksterordinara atento. Sxi ne preterlasis ecx
la plej malfortan, sole iom pli klaran memstaran sonon -- sxia
auxdsento estis strecxita kaj pro tio sxia atento iom deturnita
de la objekto, kiu antauxe ekscitis sxin.
La sekvo estis natura. En tiuj kelkaj minutoj, dum kiuj sxi
atentis la mugxon kaj bruon en la antauxcxambro, preskaux tute
sxi akiris denove sian animan trankvilon. La vangoj havis la
antauxan palecon kaj la malsekigxintaj okuloj la antauxan arde
pian trankvilon.
Dum kelke da minutoj sxi restis senmove, kaj samtempe ankaux
sen pensoj kaj rememoroj. Sxajnis al sxi, kvazaux sxi estus
pregxinta en la pregxejo la lastan pregxon kaj ankoraux
genuas -- estante en embarasoj, cxu levigxi aux ankoraux pregxi.
Cxirkauxe regis profunda silento, sole periode interrompata de
modera, apenaux auxdebla ekkrako de iu vakskandelo.
Sed tiu silento sxajnas nenial stranga al la monahxino. Turninte
la kapon sxi mallevis gxin kaj denove fikse rigardis la pupitron
antaux si kaj havante ankoraux la manojn kunmetitajn -- sxi
denove komencis pregxi.
Sxi pregxas en la animo la pregxon por la mortintoj -- la
pregxon plej konatan. Sed sxi pregxas iel mekanike, sxi pensas
pri la parolataj vortoj, sed la animo estas iel indiferenta...
Sed malrapide revenas la antauxa ardo kaj fervoro. Sxia tuta
animo pregxas...
Sxi pregxas kvaronon da horo, duonon da horo, tri kvaronojn da
horo, ne cxesante pregxi ecx unu momenton kaj ne malstrecxante
almenaux iomete siajn pensojn... Subite sxi estis interrompita
en la pregxado. De proksime, kredeble de la proksima pregxejturo
eksonis surda sono de la horlogxo.
La monahxino cxesinte en la pregxado levis iom la kapon kaj
kalkulas en la animo la surdajn unutonajn ekbatojn.
Ekbatis la dekunua.
La lasta sono estis treme soninta kaj cxirkauxe ekregis denove
profunda silento.
La interrompita monahxino vane penas enprofundigxi denove en la
pregxon. Mallauxte sxi parolas la vortojn de la pregxo; sed dume
sxia animo meditas, gxis fine la meditado tute venkas.
Sxi meditas pri la lastaj aferoj de la homo -- pri la morto,
la mistera, gxis nun de neniu solvita enigmo -- pri la vivo
postmorta: pri la felicxo de l' bonuloj kaj piuloj, pri la
torturoj de l' malbonuloj kaj malpiuloj...
Sxi meditas momenton pri la aferoj superteraj kaj denove revenas
al la »larma valo« -- al la turmentoj kaj doloroj teraj,
al la stranga, tre stranga miksajxo de gxojaj, malgxojaj kaj
doloraj momentoj, kiuj estas nomataj »vivo«.
Unue la meditado havas karakteron pli malpli maldolcxan -- kvazaux
kiam la fremdaj pensoj kaj fremdaj auxtopsioj falas en la
animon... Antaux la spirita rigardo de l' meditanta monahxino
tremetas kvazaux en la nebulo diversaj staturoj; jen pala virino
en la cxifonoj kaj kun la okuloj sange rugxaj de ploro, jen
kaduka maljunulo sxanceliranta lauxlonge la muro, jen denove
iu cxarma staturo en la regxa vesto kaj tuj denove io, kvazaux
kripligita monstro rampanta en la polvo kiel vermo...
Post la momento la atmosfero sxangxigxas.
La nebulo, en kiu tremetis la staturoj, komencas heligxi,
kvazaux kiam gxi forkuras antaux la eliranta suno. La krepusko
farigxas malrapide rugxeto... La rugxeta nebulo disigxas kaj
antaux la spirita rigardo de l' meditanta, gxuste reveme
profundigxanta monahxino staras tute klara kaj plastika
cxarmoplena bildo.
Lazura cxielo arkigxas super la cxarmoplena, paradiza gxardeno,
plena de diversaj nekonataj floroj kaj ankaux tiaj plejparte
palmaj arboj.
Dekstre kaj maldekstre estas vidataj rokoj kaj post ili altajxoj
kovritaj de l' arbaroj. Tie cxi kaj tie de la rokoj saltas
torentoj -- sub la rokoj largxigxas verdaj herbejoj, tra kiuj
serpentumas flavaj vojetoj.
Cxio estas tiel simpla kaj tamen pro siaj trankvilo kaj paco
tiel kara, tiel agrabla, tiel alloganta...
Dum kelke da sekundoj la gxardeno estas senhoma, senbesta...
Subite gxi vivigxas... La homoj kaj la bestoj cxiuspecaj
promenas trankvile sur la vojetoj aux ripozas sur la herbejoj.
Jen juna cxarma virino staras apud la tigro, tie leono ripozas
apud la piedoj de l' blondhara bubeto; cxi tie la cervo, urso,
kato kaj hundo sekvas unu la alian sur la sabla vojo kaj super
ili rondflugas aglo super la amaso da negxoblankaj kolomboj.
En kelke da minutoj kelkafoje sxangxis la kara kaj alloganta
bildo sian fizionomion. La stafagxo restis tiu sama, sole la aro
da homoj kaj bestoj sencxese sxangxigxis.
Kaj mirinde -- la homaj mienoj estis tiel agrable trankvilaj,
kvazaux la paco sxtonigxus sur iliaj vizagxoj...
Cxiu, cxu la maljunulo aux la junulo, cxu la viro aux la virino
en la tuta forto de la vivo, cxu la infano apenaux elirinta el
la lulilo -- cxiu sxajnas nemezureble felicxa kaj kontenta...
Estas nenia dubo, ke la monahxino anime enprofundigxis en la
paradizajn gxojojn de la vivo en la nekonata, mistera postmorto;
sed sxia modera, malelasta fantazio sciis elsorcxi al sxi sole
la bildon plej simplan, plej primitivan...
Estis al sxi gxoje kaj agrable; sed tamen sxi sentis ian
premitecon, ian moderan malkontenton kaj ankaux ian trompigxon.
Sxi ne komprenis la kialon; ia dolcxa melankolio ekregis sxin
simile kiel la felicxan homon, kies animon trakuras la penso,
ke li ne estas izolita kun sia gxojo kaj felicxo...
Subite sxajnas al sxi, ke en la malantauxo de la belega
gxardeno vidigxas cxiam pli granda perspektivo -- kaj plej
malproksime -- sxi vidis konatan, tre konatan pejzagxon:
simplan vilagxon kun ia simpla pregxejeto kaj ne malproksime
belan bienon.
Senvole sxi eksvingis la dekstran manon kaj levis la vualon.
Sxia vizagxo vidigas la nepriskribeblan ekridon de la
kontentigxo -- antaux sxia spirita rigardo elsaltas la bildo de
l' naska vilagxo...
Sxi vidas la patron, la sanegan, rideman, rugxvangan viron -- sxi
vidas la patrinon, trankvilan, seriozan virinon kun la mieno
de l' delikata boneco -- sxi konjektas vidi ankaux sin mem unue
kiel infanon kaj tuj poste kiel virgulinon...
Kaj antaux sxia spirita rigardo rapidege sekvas unu bildo la
alian. Jen sxi vidas la patron sur la kampo kaj tuj poste apud
la tablo kun la patrino -- jen sxi mem sidas sur la genuoj de
la patrino, karesas kaj kisas sxin kaj tuj poste sxi kusxas
en sia infana lito auxskultante, kion la patro kaj la patrino
rakontas.
Sxi rememorigas sin pri la servistoj kaj servistinoj, sxi
rememorigas sin pri la kunulinoj el sia plej frua infaneco kaj
el la agxo pli posta, sxi rememorigas sin pri la lernejo kaj la
kunlernantinoj, pri la maljuna instruisto kaj la multo, multego
da personoj kaj momentoj -- entute simplaj, preskaux ordinaraj,
sed tamen karaj.
Subite elsaltis antaux sxi la bildo treege alloganta, kiam sxi
en la vilagxa veturilo kiel maturigxanta knabino proksimigxis
kun la patrino al Praha por tie cxi eniri en la edukinstituton
kaj la veturilo haltis sur la monteto, de kiu estis vidata
Praha, jxus dronanta en la rugxa brilo de l' subiranta suno...
Sed tiu bildo rapide cedas antaux la bildo alia: sxi vidas sin
mem en la pensiono -- sxi vidas siajn novajn kunulinojn -- sxi
vidas ankaux tiun, kiun pli poste sxia koro tiel amis kaj
kiu farigxis sxia plej fidela amikino; la gracian, rideman
blondulinon kun la profundaj, amplenaj, bluaj okuloj kaj kun
glataj rugxaj vangoj, varmaj lipoj kaj kun tiu enviinda,
senzorga penso, kiu facile transportas la homon trans cxiujn
eblajn rifojn de la vivo.
Sxi vidas sxin kvazaux staranta antaux si -- tiel klare, tiel
plastike...
Oni ne povas imagi al si, kian inklinon sxi sentis al sxi,
kiel sxi amis sxin. La plej varma amo fratina ne povas esti
pli varma. Dum tri jaroj ili vivis preskaux sencxese sub unu
tegmento, en unu cxambro kaj tre malofte ili disigxis sole por
kelke da momentoj. Unu sen la alia tute ne povis vivi, unu
antaux la alia havis nenian sekreton, unuvorte, ili estis unu
animo.
Kiel ekstra, kiel poezia estis tiu tempo, kiam ili tiel vivis
kaj revis intersxangxante cxiutage siajn revojn kaj dezirojn,
gxojante je la estonteco kun la plej cxarmaj esperoj...
Multo, multego da tiuj cxarmoplenaj revoj de l' juneco trakuris
nun la animon de l' monahxino --
Subite sxangxigxas sxia mieno -- la rideto de l' kontentigxo
en la momento sxangxigxis en la malgajecon, preskaux en la
maldolcxon: sxi konjektas vidi sian kunulinon felicxa...