Pro cxio, kio estas kara al vi, pardonu min! --

Mi ne povis fari alimaniere!

Mi adiauxas vin sen maldolcxo kaj sen riprocxoj. Mi ne riprocxas

ecx la patron, kiu laux sia opinio zorgante sole pri mia bono

kaj felicxo, estis destininta al mi la fiancxon, kiun mi tre

sxatas kaj estimas, sed kiun mi malgraux tio ne povas ami.

Mi estus nur sxargxo por li, -- malvarma, glacia sxargxo, kiu

nepre devus maldolcxigi al li la vivon kaj dum la tempo fari

gxin tute netolerebla. Petu lin, ke ankaux li pardonu min.

Mi amis, kiel vi scias -- varme, sincere, mi amis arde, flame,

pasie, ecx freneze...

Kaj li, kiu dum la tuta vico da jaroj estis mia idolo, mia dio,

jxus en la tago, kiam mi decidis, ke mi ne povas, ne devas

farigxi edzino de alia viro, kiam mi decidis, ke mi forkuros

kun li kaj suferos kune kun li la mizerojn de l' perdita

ekzisto -- li, kiu estis falinta tiel, ke li ne indas nomi

sin homo, li -- en la gxusta senco de l' vorto forjxetis min de

si -- kiam mi falis sur la genuojn antaux li...

Ne malbenu min, ne kulpigu min je la peka faro kaj pardonu min!

Mi ne povis fari alimaniere!

Kaj mi petas -- insiste petas vin: Cxio, kion mi konfesis al

vi, restu por cxiam sekreto!

Metu min, mi petas, en la cxerkon en la sama vesto, kiun mi

estus prenonta cxe mia edzinigxa festo kaj kiu en kisos min

angxelo de la morto -- kaj tiun cxi leteron, en kiu mi cxion

konfesis al vi, metu sur la vundon de mia dispremita koro!

Kaj se iam iu el vi renkontos mian estintan kunulinon, kiu

antaux kelke da jaroj estis mia fidela amikino kaj kiu lin, kiun

mi estis adorinta, ankaux vidadis gxoje -- mi konjektas -- ecx

amis -- se vi rekontos Berton -- komuniku al sxi --"

Fratino Magdaleno ne povis legi plu.

Jam dum la lego de l' unua parto de la letero tremis al sxi la

manoj, dum la lego de la dua parto sxiaj okuloj plenigxis per la

larmoj tiel, ke sxi legis kvazaux tra la nebulo, dum la lego de

la lastaj linioj la letero elfalis el sxia mano.

Freneza, malespera ekkrio eligxis el sxia brusto. Sxi

sxanceligxis; sed tuj poste kvazaux rekonsciigxinte sxi levis la

tremantan manon kaj forigis la gazon, per kiu la vizagxo de la

kadavro estis kovrita.

Sxi konvinkigxis tute.

Sxi ekvidis malvivan vizagxon de sia estinta plej kara

kunulino -- sxi ekvidis la belan blondharulinon kun la revemaj,

sed nun rigide eligitaj, kvazaux vitraj okuloj...

Sxia spiro haltis, la brusto pene laboris; sxia koro konvulsie

kunpremigxis de la neesprimeblaj kompato kaj doloro. Sxiaj

okuloj plenigxis per la larmoj...

Dum pli longa tempo sxi ne vidis, nek auxdis -- sxi staris apud

la cxerko kvazaux rigidigxinta...

Ekstere furiozis la uragano kun nesxangxita forteco.

Blindigantaj fulmoj krucigxas sur la firmamento, la bruegado de

la fulmotondro ne cxesas. La ventego fajfas, bruas kaj blekegas

kvazaux furiozanta maro -- la fenestroj tremante tintas,

la gutoj de la pluvo terurige tamburas -- sed la fratino

Magdaleno, kiel estis jam dirite, ne vidas, ne auxdas.

Sxiaj vangoj brulas, de la larmoj superversxitaj okuloj febre

brilas, la lipoj estas konvulsie kunpremitaj...

Subite ekstere levigxis la vento kun la triobla forteco.

Ekgxeminte dolore, kvazaux la koro estus diskrevinta, gxi

ekbruis profunde, poste alpremigxis al la fenestroj, ektintigis

ilin kaj malfermis tiun saman kiel antauxe. Forta glacimalvarma

aerfluo enpenetris tra la fenestro en la salonon kaj turnis

sin cxirkaux la cxerko. La flamoj de la vakskandeloj profunde

klinigxis, sed tuj denove ekflamis.

La ventego enblovis denove -- pli forte ol antauxe kaj estingis

tri, kvar kandelojn...

La salono iom mallumigxis. La monahxino staras ankoraux kvazaux

rigidigxinta... En tiu momento la turnanta fluo de la ventego

la trian fojon enpenetris la salonon kaj estingis la ceterajn

kandelojn -- la salono tute mallumigxis.

La uragano furiozas kun cxiam kreskanta furiozeco -- sole

la flamoj periode lumigas la salonon. En tiuj momentoj cxio

eklumigita de la fulmoj havas aspekton preskaux terurigan.

Frosta fluo de la ventego turnas sin en la salono kaj movigas

la rubandojn kaj la florkronojn -- sole la fratino Magdaleno

staras senmove.

Subite forte ekfulmis kaj tuj poste sekvis la surdiganta

ektondro.

La fratino Magdaleno rekonsciigxis el la agonia rigideco. En la

momento de l' blindiganta ekfulmo sxajnis al sxi, kvazaux la

kadavro estus duone levigxinta en la cxerko...

La monahxino dolore ekgxemis kaj preninte la kapon per la ambaux

manoj sxi cedis sxancelirante de la cxerko.

Tuj poste denove falis al sxi la manoj -- sxi staras firme,

sed ia neesprimebla timemo kunpremis sxian animon. Malvarma

sxvito aperis sur la frunto kaj la vangoj de la bedauxrinda

monahxino -- sxia tuta korpo tremas -- sed sxiaj piedoj estas

kvazaux alforgxitaj.

Jen ekstere trakuris nova fulmo kaj denove sxajnas al la

monahxino, kvazaux la kadavro estus levigxanta.

Tiun cxi fojon sxi ekkriis kaj kuragxigxinte penas forkuri kun

la strecxado de cxiuj fortoj.

Sxanceligxante en la mallumo sxi fine sukcesis atingi la pordon;

sed la pordo estas sxlosita.

Sxi pugnobatas gxin; sxi krias, petege krias -- vane! Timo kaj

teruro skuas sxian korpon; ekkrioj sole eligxas stertore el sxia

ondigxanta brusto --

Jen nova fulmo -- al la monahxino sxajnas, kvazaux la kadavro

estus tute levigxinta en la cxerko.

Kun la korsxiranta ekkrio sxi kuras al la fenestroj; sed

faletinte en la tuta mallumo sxi kapbatis la muron kaj falis sur

la plankon --

Ankoraux la tutan horon furiozis la uragano. La fulmoj terurige

lumigadis la funebran salonon, la frosta vento turnis sin

cxirkaux la cxerko kaj cxirkauxblovadis la febre rugxigitajn

vangojn de l' sveninta monahxino...

La fratino Magdaleno restis sen konscio -- sxi restis sveninta

dum kelke da horoj.

Nur matene, kiam la uragano jam longe antauxe cxesis furiozi,

kiam la ventego silentigxis kaj cxesis la pluvo, nur kiam la

suno jam longe estis levigxinta super la horizonto -- la

monahxino rekonsciigxis.

Sxi rekonsciigxis gxustatempe.

En la antauxcxambro estis auxdataj pasxoj kaj vocxoj...

Pene, kun la strecxado de cxiuj restintaj fortoj trenis sin la

fratino Magdaleno al la pregxbenketo --

Kaj kiam pli poste tiuj samaj virinoj, kiujn sxi estis vidinta

vespere, mallauxte malfermis la pordon kaj sxteleniris, ili

vidis la monahxinon genui kiel vespere...

Sed kiam sxi fine levigxis por foriri en la monahxejon, sxi

eksxanceligxis kaj falis... Oni devis venigi la veturilon --

Rakontoj · 第 16 / 19 题