Ankaux nun kiel antauxe sxi strecxis cxiujn siajn fortojn;
laborante dum tagoj kaj dum noktoj kun la diligenteco
nelacigebla, sxi sukcesis almenaux defendi sin kontraux la
morto de malsato --
Oni ne miru pro tio, ke sxi iom post iom vendis cxion, kio
restis al sxi el la tempo de l' felicxo: jen iun malgrandan
juvelon, jen iun pli bonan veston aux parton de l' meblaro,
gxis fine preskaux cxio plej bona kaj plej valora estis
vendita...
Kaj strange! Emilio malfaris tion, kion eble farus cxiu alia
virino estante en simila situacio. La blanka atlasa edzinigxa
vesto, kiun cxiu alia vidvino unue vendus estante en malfavora
situacio, restis bone kasxita en la kofro.
La bedauxrindulino ofte rememorigis sin pri gxi kaj ofte,
precipe en la unua tempo de malfacilajxoj de l' vivo sxi
ekpensis, ke sxi povus gxin pli bone vendi ol kiun ajn alian
oran aux argxentan bagatelon, sed kiam ajn sxi malfermis la
kofron kaj ekrigardis la zorge falditan veston, estis al sxi
neesprimeble malgxoje kaj dolore.
Sxajnis al sxi, ke entute estas neeble disigxi de tiu cxi
memorajxo. Sxi malofte uzis tiun veston ecx dum la tempo de
sia felicxo; sxi prenis gxin sur sin kelkafoje -- je la okazo
de kelke da maloftaj vizitoj, de kelke da baloj, kiujn sxi
cxeestis kun sia edzo. De tiu tempo gxi kusxis netusxite en la
kofro -- Fine, kiam nenio plu estis vendebla, ankaux la vendo
de tiu memorajxo necesigxis.
Estis belega somera mateno, kiam la bedauxrinda vidvino ne
havante rimedojn por prepari malricxan tagmangxon, rememorigis
sin pri la lasta memorajxo de l' antauxa felicxo.
Sxanceligxe sxi genuis apud la kofro, malfermis gxin kaj per la
tremanta mano elprenis la veston. Dismetinte gxin sur la tablo
antaux si, sxi ekrigardis enpensite antaux sin --
Sxi estis sola en la malricxa cxambreto.
La infano, sxia karuleto, sidis ekstere en la korteto lante kun
la plenmano da sablo kaj kelke da sxtonetoj.
La patrino povis gxin vidi tra la fenestro; sed sxi ne vidis -- sxi
rigardis fikse antaux sin, enprofundigxante en rememorojn.
Longe sxi staris senmove. Sxian malgxojigitan animon kuradis
rememoroj; unue maldolcxaj, doloraj, pli poste cxiam pli klaraj
kaj karaj, gxis sxi rememorigis sin pri la momentoj plej
felicxaj...
Kaj sxajnis al sxi, ke denove sxi estas tiel felicxa kiel tiam,
kiam sxi kudris al si sian edzinigxan veston, sxajnis al sxi, ke
denove la dolcxa sopiro tremigas sxian animon kaj neesprimeble
felicxa timemo kunpremas sxian koron... Senvole sxi prenis la
veston de l' tablo.
Momenton sxi tenis gxin en la mano -- poste, videble ne sciante
kial -- komencis vesti sin per gxi.
Kvankam sxi kondutis dum tio iom mallerte, sed tamen vestis sin
suficxe rapide kaj lerte.
Kaj denove sxi restis nedecidite kaj enprofundigxinta la pensoj
senmove stari, fikse rigardante la senfinan malplenon.
La felicxaj kaj dolcxaj rememoroj, kiuj antaux la momento
trakuradis sxian animon, donis la lokon al la rememoroj pli
malgxojaj kaj maldolcxaj, ecx doloraj. Sxia pala, zorgoplena,
sed gxis nun ankoraux cxarma vizagxo vidigis melankolion.
Subite sxi estis interrompita en la enprofundigxo.
En la korto eksonis malafabla, malagrabla vocxo de
l' antikvajxisto -- kaj tiu sono naskis en la animo de
l' bedauxrinda vidvino la plej maldolcxan resonon.
Rapide sxi alpasxis al la fenestro kaj faris signon al la
antikvajxisto. Sxia rigardo ekflugis ankaux al la infano kaj
du larmoj ekbrilis en sxiaj belaj okuloj.
Rapide sxi devisxis ilin -- la antikvajxisto jxus eniris. Kaj
denove cxio tiel simpla, tiel ordinara -- Per la tremanta
vocxo sxi proponis al la antikvajxisto, ke li acxetu la
veston. Li volonte konsentis acxeti gxin -- trarigardis la
veston -- cxirkauxiris la virinon...
En tiu momento li ekvidis apud la koro malhelan, antauxe
kretitan makulon.
"Aj! Kio estas cxi tio?" li ekkriis montrante al la koro. "La
makulo..."
La juna vidvino ektremis...
Tiu fatala vorto nur nun rememorigis sxin -- post tiom da
jaroj -- pri la stranga profetajxo de l' amikino, kiu jam
de du jaroj estis mortinta -- kaj tiu rememoro havis efikon
kvazaux senkonsciigan.
Senvole sxi metis la manon al la koro kaj kun la ekkrio de
l' konsternigxo eksxanceligxis.
La antikvajxisto rapidis helpi sxin.
"Mi petas, morgaux -- se estos eble al vi, morgaux haltu cxi
tie aux hodiaux posttagmeze!" sxi balbutis interrompe, ne
sciante, kion fari...
Sxia vizagxo brulis, la koro rapide batis, la brusto forte
ondigxis.
La maljuna antikvajxisto sxanceligxis -- ecx pli, li proponas
rapidi por helpo -- iri por kuracisto, por najbarino.
"Ne, ne -- mi dankas!" balbutas interrompe la virino. "Mi
petas nur morgaux -- nenion plu -- venu morgaux!"
Sxanceligxe la antikvajxisto foriras.
Apenaux la antikvajxisto fermis post si la pordon, falas la
bedauxrinda virino kvazaux senkonscie sur la segxon.
La oraj radioj de l' matena suno per rozkolora lumo superversxas
la gracian talion de l' bluokula blondulino en la negxoblanka,
hazarde iom levita vesto kun la longa trenajxo.
Ankoraux antaux la momento la pala vizagxo estas rugxa, la lipoj
kvazaux brulaj, la okulo -- tiu profunda blua okulo radias
nepriskribeblan fajron el sub la longaj densaj okulharoj.
En tiu momento sxi estas tiel cxarma kaj delogema, kiel tiam,
kiam sxi unuafoje prenis sur sin sian edzinigxan veston -- sed
sxia animo estas emociita, la koro kvazaux frakasita...
Kaj longe, longe sxi sidas kvazaux senkonscie kun la kapo
mallevita al la brusto -- sole la brulaj lipoj periode
ektremas, kvazaux sxi volus ion diri kaj la vorto mortus al sxi
sur la lipoj...
En tiu momento iu mallauxte ekfrapis la pordon. Sxi ne
auxdis -- sxi ne ekparolis.
La frapado estis ripetata -- kaj kiam ecx nun sxi ne ekparolis,
la pordo malrapide malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis
cxirkauxe tridekjara, elegante vestita viro de agrabla aspekto.
Lia rigardo ekrondis en la malricxa, mizera cxambreto kaj fiksis
sur la blondulino, sidanta en luksa balvesto meze de plej mizera
meblaro plej sorcxe lumigita.
La impreso de tiu hazarda bildo cxe la juna viro estis tiel
forta, ke li senvole cedis... Sed post la momento li faris
ankoraux unufoje pasxon antauxen kaj en la humila tono ekdiris
ion.
Nur nun la juna vidvino levis la kapon.
La rigardoj de l' ambaux sin renkontis.
La vidvino levigxis kun la strecxo de cxiuj fortoj. Levinte
iom la faldoricxan veston sxi volis ekiri al la pordo, sed
eksxanceligxis kaj ekkaptinte la apogilon de l' segxo haltis.
La nekonato ripetis sian demandon.
Nur nun sxi ekkomprenis, ke li demandas, cxu iu logxas en la
domo...
Sxi pene respondis: "Ne, ne -- li ne logxas cxi tie," kaj sxia
vocxo tremis de neesprimebla sorcxo.
La nekonato foriris.
La bedauxrinda vidvino falis denove sur la segxon -- kaj longe,
longe sxi restis en plej turmenta, plej dolora enpensigxo...
Nur kiam sxia infano, sxia karuleto revenis -- denove heligxis
sxia vizagxo...
Sxi deprenis sian edzinigxan veston, metis gxin denove en la
kofron -- kaj estis denove bedauxrinda, malricxa vidvino...
Ankoraux tiun saman posttagmezon sxi ricevis leteron kun la plej
ordinara enhavo.
Gxi estis jena:
"Estimata sinjorino!
Pardonu, mi petas, ke mi kuragxas fari la skriban klarigon.
Sercxante hodiaux en la domo, en kiu vi logxas, mian iaman
amikon, okaze mi renkontis vin kaj -- mi konfesas sincere al
vi, ke la impreso de tiu renkonto estas neniigebla.
Sed pardonu ankaux mian sincerecon, se mi aldonos, ke demandinte
tuj pri via situacio kaj sciigxinte almenaux tion plej gravan,
mi kuragxas peti vin pri la afabla respondo -- cxu estus ebla
ia proksimigxo inter ni..."
Kun la plej granda ekmiro sxi tralegis la leteron. Unue sxajnis
al sxi, ke iu sxercas kun sxi -- sed pli poste --
Sxi prokrastis la respondon.
Kiam en la sekvanta tago alvenis la antikvajxisto -- sxi
gxentile rifuzis lian proponon kaj fine -- post kelke da tagoj
sxi skribis je la letero respondon -- ne rifuzantan...
Kaj post kelke da semajnoj sxi genuis en tiu sama negxoblanka
vesto antaux la altaro cxe la flanko de l' viro, kiu farigxis
sxia amata edzo kaj ekzempla patro de sxia infano...