LA BLANKA EDZINIGXA VESTO.

Arabesko.

Ankoraux unu fojon sxi ekrigardis atente la grandan starantan

spegulon, en kiu de l' kapo gxis la kalkano rebrilis sxia gracia

talio...

Per la dekstra maneto sxi ordigis kelke da molaj blondaj bukloj,

kiuj perfide eligxis el sub la mirta florkroneto, per la dekstra

mano iom levis la negxoblankan elegantan veston kun la longa

trenajxo -- kaj poste malrapide sin turnis...

Sxi rigardis la vizagxon de l' fidela kunulino, multejara

amikino, kiu helpis al sxi ordigi la tualeton.

La oraj radioj de l' matena suno somera, traigxante tra la

densaj kurtenoj de l' eleganta buduaro, superversxas per la

delikata lumo la belkreskan talion de l' bluokula blondulino.

La fresxa, ridema vizagxeto kun la rozkoloraj vangetoj, purpuraj

lipetoj, hela, bele elstaranta frunteto, greka nazo kaj cxaste

mallevitaj okuloj kun la longaj okulharoj kaj densaj brovoj en

tiu momento vidigas tiun specon de l' neesprimebla felicxo, kiu

tiel volonte gxojege eksplodus, kaj tamen neniigxas timeme,

kvazaux estus nepardonebla peko voli esti nesupereble felicxa...

Ami kaj esti amata!

Senti, ke la plej dolcxaj revoj fine efektivigxas -- scii,

ke post kelke da momentoj ni estos por cxiam kunigitaj kun la

estajxo, kiu estis nia idolo!

Kies koro ne estus emociita? Sur kies vizagxo ne vidigxus la

rebrilo de l' malofta sento de l' nesuperebla felicxo?...

"Kiel vi estas bela, kara Emilio!" ekkriis la fidela kunulino,

rigardante la vizagxon de l' cxarma amikino.

"Kaj kiel mi estas felicxa, Rozalio, mia kara, kara!" diris

silente Emilio, kvazaux sxi timus, ke neniu krom la fidela

kunulino auxdu tiujn vortojn.

Kaj sxia cxaste mallevita rigardo levigxis.

La rigardoj de l' ambaux sin renkontis... En la klaraj, bluaj

okuloj de Emilio ekbrilis du larmoj kaj ruligxis sur la

rozkoloraj vangetoj al la cxebrusto...

"Kiel mi envias al vi tiujn larmojn!" diris post la momento la

amikino.

"Oh, ne, kara Rozalio!" respondis rapide Emilio. "Mi scias, ke

vi ne envias min, vi ne povas min envii!"

"Kaj tamen mi envias!..."

"Estas ne eble! Vi estis ja antaux du jaroj simile felicxa kiel

mi! Kaj cxu vi ne estas felicxa gxis nun?"

"La felicxo estas sxangxema..."

"Kaj pro tio, cxar la felicxo estas sxangxema, cxu vi povas -- al

iu envii la larmojn de l' gxojo?"

"Mi ne envias la larmojn de l' gxojo, sed la larmojn entute.

Mi neniam ploris de gxojo kaj mi timas -- se iam la felicxo

deturnos sin de mi, ke mi ne povos plori, ke mi ne trovos

konsolon en la larmoj..."

"Cxu eble turmentas vin ia sensenca antauxsento?"

"Kontrauxe! Al mi sxajnas, ke mi ecx ne povas esti

malfelicxa!... Sed la malfelicxo ne demandas, cxu iu volas esti

plue felicxa; gxi venas multafoje neatendite kaj poste estas

necese..."

"Ke la homo ploru, cxu ne vere?" intermetis Emilio. "Kaj cxu vi

konjektas, ke mi scios poste plori, ke mi malgrandigos per la

larmoj mian doloron?..."

"Kiel nun senvole vi ellasis larmojn de l' gxojo, jxus tiel

siatempe la fluo de larmoj malgrandigos vian doloron, sed mi

bedauxrinda..."

Sxi ne finis. Sxia nigra okulo eksterordinare ekbrilis, kvazaux

kiam la subita doloro konvulsie kunpremas la koron.

"Ah, vi estas ja malsagxeta, kara Ronjo," diris Emilio post

mallonga pauxzo. "Sed diru, kio alkondukas vin al tiuj cxi

pensoj?!"

"Via faldoricxa, negxoblanka vesto edzinigxa..."

"Mi ne komprenas!"

"Ankaux mi havis similan, ankaux mi dum la jaroj sxparis por gxi

krejceron post krejcero, ankaux mi mem gxin kudris, sed ankaux

mi gxin, kiel vi, gutetis per mia sango..."

"Per la sango? Per via sango?" ripetis Emilio surprizite

trarigardante sian veston; sed tuj poste sxi ekkriis rapide kaj

gxoje:

"Cxu vi eble pensas tiun cxi malgrandegan makuleton cxi tie,

kiun mi kretis tiel perfekte, ke oni ecx de proksime ne povas

gxin rimarki?"

Dume sxi montris per la rugxeta fingreto la malgrandan, apenaux

rimarkeblan makuleton sub sia koro.

Rozalio malgxoje jesis per la kapo.

Emilio silentis momenton fikse rigardante la vizagxon de

l' amikino, kiu en tiu momento vidigis videblan seriozecon.

"Sed mi ne konmprenas," sxi diris poste trankvile kaj serioze,

"en kia rilato povas esti simila makuleto kun mia aux via

estonta felicxo!"

"Cxu vi ankoraux ne auxdis, kio atendas fiancxinon, kiu kudrante

sian edzinigxan veston, makuletas gxin per sia sango?" demandis

Rozalio en la tono serioze mistera.

"Neniam! Sed mi ja ne makulis gxin! Mi nur pikis min iom per la

kudrilo en la fingron kaj unu sola guto da sango falis sur la

veston..."

"Kaj tiu cxi sola guto estos por vi tiel fatala kiel por mi,

kara Emilio," ekparolis Rozalio. "Ankaux mi per unu sola guto da

mia sango makulis mian edzinigxan veston. Min kaj ankaux vin pli

aux malpli frue atendas malfelicxo... Sed vi trovos konsolon en

larmoj, sed mi bedauxrinda..."

Denove sxi ne finis; sxajnis, kvazaux ia turmenta antauxsento

estus interrompinta subite sxian parolon.

Emilio ne povis rezisti ian ekstran senton de l' maltrankvileco.

"Tio ne povas esti vera, animo kara!" sxi diris post mallonga

pripenso. "Vi estas tamen malsagxeta, cxar vi kredas similajn

supersticxojn kaj antauxjugxojn..."

Rozalio nee ekskuis iom la kapon kaj levinte la sxultrojn

respondis en la tono tute serioza:

"Strange! Mi scias, ke tio estas simpla supersticxo kaj tamen

mi ne povas liberigi min de l' turmenta antauxsento. Mi konas

tiun cxi supersticxon de mia plej frua infaneco, kaj pro tio

kudrante mian edzinigxan veston mi kudris gxin singarde kiel

neniam antauxe... Kaj tamen mi pikis min, kiel vi, kara Emilio,

tamen unu guto falis sur la veston... En tiu momento ekregis min

timemo senmezura kaj --"

"Sencela!" aldonis Emilio kun la pripenso kaj certeco. "Cxar

cxio tio povas esti nenio alia ol sekvo de l' ekflamigxinta

fantazio..."

"Tio povas esti," dauxrigis Rozalio; "sed tiu timemo atakas min

cxiam, kiam mi rememorigas min pri tiu fatala malfelicxo --"

Estas certe, ke ambaux amikinoj dauxrigus la naivan, okazan kaj

sencelan interparolon -- sed iu subite mallauxte ekfrapis la

pordon.

"Li alvenas, li alvenas!" ekgxojegis silente Emilio per la

tremanta vocxo.

"Volu eniri!" diris Rozalio.

La pordo malfermigxis, kaj sur la sojlo aperis juna, cxarma viro

en eleganta bala vesto.

Emilio jxetis sin en lian cxirkauxprenon...

Kio sekvis, estas pli simpla, ol kion ni jxus rakontis;

proksimume post duonhoro genuis Emilio cxe lia flanko antaux la

altaro...

* * * * *

Felicxo!

Stranga, tre stranga vorto! Kion la homoj atendas de gxi!...

Kaj tamen gxi esence signifas ne pli ol kontentecon. Cxio cetera

estas sole pasontajxo...

Emilio estis kontenta -- do nesupereble felicxa.

Sxi deziris nenion alian, ol ke cxio restu tia, kia gxi jxus

estas: simpla, trankvila, agrabla sen animaj uraganoj, sen

doloroj kaj turmentoj...

Post la unua jaro la felicxa edzinjo farigxis neesprimeble

felicxa patrino.

Kaj denove sxi deziris nenion plu, ol ke cxio restu tia, kia

jxus estis...

Sed la felicxo estas sxangxema. Sxi ne dependas de la homo, nek

de lia volo aux deziro --

Subite -- malfelicxa okazo renversis cxion en malon. En la fino

de tria jaro la amata, ecx adorata edzo mortis.

Li pereis kiel miloj da aliaj homoj de l' ofta ecx plej ofta

malfelicxo.

Revenante hejmen unu fojon posttagmeze el la kontoro, kie li

estis tiel diligenta kaj konscienca laboranto, kiel bonega

kolego, li deglitis sur la glata pavimo kaj rompis al si la

piedon.

Komence la malfelicxa okazo sxangxigxis poste en malfelicxon.

Dum kelke da tagoj li malsanetis. Sed subite la malsano

sxangxigxis dangxere kaj en tri tagoj finigxis lia vivo.

La juna vidvino preskaux malesperis.

Unuan fojon en sia vivo sxi ekkonis la veran malgxojon kaj tuj

poste la malgxojon de la plej terura, plej malespera speco.

Sxi ploris, sxi ploregis -- sxi sxiris al si la harojn...

Sed nenio helpis! La naturo cxe siaj plej oftaj faroj estas

nedepetebla, sensenta...

En la unua tempo sxajnis al sxi, ke la senmezura doloro estos

netolerebla, ke sxi estos dispremita de gxi... Sed la plej kara

heredajxo de la edzo, la dujara blondhara angxeleto -- estis

sxia apogo en la momentoj de plej maldolcxa, plej brula doloro.

Havante pri la grandega malfelicxo familia ecx nenian

antauxsenton, la infano restis ne tusxita de l' terura bato de

la sorto. Gxia ridema vizagxeto, kiam gxi ekrigardis la patrinon

konvulsie ploregantan, mallumigxis senvole por momento, sed

tuj en la proksima momento ludis jam sur la rozkoloraj lipetoj

la neesprimeble dolcxa ekrido de l' senzorgemo kaj en la helaj

bluaj okuletoj brilis fajreroj de l' petolemo.

Unue al la patrino estis neeldireble malgxoje kaj dolore. Ne

komprenante la aferon plej naturan sxi rigardis sian sole

naskiton kun la mieno de l' maldolcxo. Estis al sxi, kvazaux la

propra infano mokus sxian doloron -- kaj sxia koro konvulsie

kunpremigxis...

Subite la ekkompreno trakuris sxian animon.

Rapide sxi alpremis la infanon al sia ondigxanta brusto kaj

pasie kisis gxin...

Sxi ekkomprenis, ke sxi ne devas malesperi -- ke sxi devas vivi

por sia infano...

Kaj de tiu cxi momento estis al sxi pli libere...

Sxi vivis -- gxuste sxi mizervivis, kiel scias mizervivi sole

la vidvinoj.

La negranda sxparajxo kaj la malgranda heredajxo de l' gepatroj,

kiuj mortis dum sxia frua infaneco, komence ebligis al sxi

la vivon almenaux proporcie elteneblan. Sed la profito de

l' manlaboro, per kiu sxi nutris sin, ne suficxis -- la sxparajxo

malgrandigxis kaj post la paso de du jaroj la mizero ekfrapis

la pordon de l' malricxa logxejo...

Rakontoj · 第 12 / 19 题