LASTAJ TAGOJ.

Unuaj radioj de l' somera suno disflugis tra dezertaj ankoraux

stratoj de Wien.

Antaux unu malnova domo haltis malrapida, en tiu tempo -- oni

skribis 1791 -- suficxe oportuna vojagxveturilo.

La kocxero ne opiniis dece desalti de sia sidloko: kelkafoje li

sole kraketigis la vipon, donante tiamaniere signon al iu en la

domo, ke li jam alveturis kaj, atendas.

Post nelonga tempo malfermigxis la dompordo kaj dika kuiristino

komencis elportadi el la domo, sxargxadi sur la veturilon kaj

post gxin kaj alligadi cxion, kio estis necesa por la granda

vojagxo -- en Praha'n -- nome: kofrojn, valizojn, skatolojn,

tukojn kaj entute cxiujn eblajn rekvizitojn por la vojagxo, je

kiuj cxiu, kiu antaux cent jaroj volis almenaux iom oportune

vojagxi, nepre devis esti provizita.

La preparoj dauxris preskaux la tutan horon. Kiam cxio estis

finita, eliris el la domo viro cxirkauxe tridek kvinjara

kondukanta cxe la brako sinjorinon de la sama agxo.

La viro estas de korpulenta, pli malgranda ol meza talio,

vestita en oportuna vojagxvesto de malhele cinama koloro, kia en

tiu tempo estis en modo.

Iam bela vizagxo lia estas ekstreme sxvelinta kaj vidigas

lacecon. La hauxtkoloro estas flaveta, la okulo senbrila kiel

post forta, longedauxra spirita penado kaj ekscitado, la lipoj

bluetaj -- estas videble, ke tiu viro malsanas jam de longa

tempo, sed gxis nun penas rezisti la malsanon kun la strecxo de

cxiuj siaj fortoj.

La sinjorino cxe lia flanko estas vestita laux la malnova modo

en la vesto ne tre eleganta. Sxi havas sur si longan mantelon,

sur la kapo pajlan de la frunto kaj de la vizagxo suprenigxantan

cxapelon kun diverskoloraj rubandoj kaj floroj.

Sxia vizagxo posedas ankoraux postesignojn de l' fresxa cxarmo.

La vangoj estas brune rugxaj, la molaj lipoj ridetantaj, la

brilaj okuloj bonanimaj kaj petoleme gajaj.

La viro kaj la sinjorino alpasxis malrapide al la veturilo. La

viro per senbrila rigardo trakuris la objektojn sur la veturilo

kaj post gxi, poste singarde kaj kun videbla penado helpata de

la sinjorino eniris en la veturilon.

La sinjorino volis sekvi lian ekzemplon; sed apenaux sxi metis

unu piedon sur la sxtupon de la veturilo, sxi sentis, ke iu

ektiris malantauxe sxian jupon.

Turninte sin sxi ekvidis stari post si nekonatan viron de

maldika talio en nigra vesto kaj kun senhara, pli malafabla ol

simpatia vizagxo.

"Cxu vi deziras ion, sinjoro?" demandis sxi afable, sed tamen

iel eldevige, nepovante kasxi sian ekmiron pro la nekutima kaj

samtempe negalanta maniero, per kiu la nekonato turnis al si

sxian atenton.

"Mi petas pardonon, estimata sinjorino," diris la nekonato

humile klinante. "La kauxzo de mia alveno estas la mendita

rekviemo..."

La viro en la veturilo auxdinte la vorton "rekviemo" diritan per

konata vocxo elrigardis el la veturilo.

"Mi tre petas, sinjoro Mozart -- kio okazos kun la rekviemo?"

turnis sin la nigre vestita nekonato al la glora komponisto.

"Ah -- pardonu!" respondis Mozart. "Gxis nun malgraux plej bona

volo estis al mi tute neeble plenumi la promeson."

"Sed vi forveturas nun en Praha'n," intermetis kun modera

riprocxo la nekonato, "kaj neniu scias, kiam vi revenos. Cxu

estas neeble prokrasti la vojagxon je tempo pli malfrua, gxis la

rekviemo estos finita?"

"Ne, ne, estas neeble," senkulpigas sin Mozart.."La glora bohema

nobelaro honoris min per la mendo, kiun mi povas nek rifuzi,

nek prokrasti. Oni postulis min, ke mi verku por la festo de

l' kronado de l' imperiestro Leopoldo seriozan operon »La Clemenza

di Tito«. Vi mem devas konfesi, ke la mendon tiel honoran kiel

profitan estas neeble rifuzi nek prokrasti. Kaj tial mi petas,

diru al via sinjoro nekonata al mi kaj grandanima favoranto de

l' arto, ke li senkulpigu min. Kiam mi estos reveninta el Praha,

mi senprokraste komencos la verkon, se volas kaj povas via nobla

sinjoro tiel longe atendi."

La nekonata sendito de l' nekonata mendinto estis tute kontenta

je tiu certigo; li promesis, ke li bone komunikos cxion kaj

aldonis, ke lia sinjoro atendos pacience, gxis Mozart revenos el

Praha kaj povos komenci la promesitan laboron.

Per tio la necesega afero estis por momento finita.

La sendito forigxis.

La edzino de Mozart eniris en la veturilon kaj sidigxis kontraux

sia edzo. Post kelkaj momentoj ekmovis sin la veturilo celante

la centron de l' urbo por trapasi la urbon, deflankigxi en la

strato de Leopoldo en la straton de Tábor kaj plue iri al

Praha.

Tuj post la unua ekskuo de la veturilo ekparolis la edzino de

Mozart, dirante:

"Domagxe, kara Wolfgang, ke pro amasigxo de neprokrasteblaj

laboroj estis al vi neeble komponi la menditan rekviemon. La

honorario estas vere granda kaj la mendinto eble mendus ankoraux

novan verkon..."

"Nenio okazis, kara Konstancio," intermetas Mozart; "mi penos ja

baldaux plenumi la promeson kaj ni vidos poste, kio okazos..."

"Sed kredu al mi," dauxrigis la edzino, "ke gxis hodiaux nenio

tiel longe okupis mian penson, kiel la mistere mendita rekviemo.

Tuj, kiam vi antaux nelonge sciigis min, ke per pero de

l' nekonata sendito vi ricevis anoniman leteron, ke vi komponu

funebran meson por nekonata favoranto de l' arto kaj kiam vi

difinis, kiam gxi estos finita kaj kian honorarion vi deziras

por gxi, mi estis konvinkita, ke la mendinto ne povas esti

tute simpla entuziasmulo, sed nobla, potenca persono, kiu

interesigxas pri vi kaj precipe pri via arto kaj estas preta

helpi nin en nia malfavora, malgxoja situacio. Kaj tial mi

konsilis al vi, ke vi akceptu la proponon kaj kiel eble plej

baldaux komencu labori..."

"Kaj mi obeis, karulineto, vian konsilon," respondis Mozart.

"Mi skribis al la nekonata favoranto, ke mi volonte faros la

laboron por tiu kaj tiu honorario, sed ke mi ne povas precize

difini, kiam mi estos fininta gxin kaj ke tial mi petas, ke li

afable komuniku al mi, kien mi sendu la rekviemon, kiam gxi

estos finita. Post nelonge, kiel vi scias, alvenis denove la

nekonata sendito, alportis postulitan honorarion kaj samtempe

promesis alporti ankoraux suficxe grandan aldonon, kiam la verko

estos finita, cxar, oni diris, mi estis postulinta honorarion

neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis

al mi, kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute

sengxene kaj laux mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton,

kiel decas al la vera artisto..."

"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin

la edzino, "mi bedauxras, ke parte pro la amasigxo de

neprokrasteblaj laboroj, parte pro via malsano estis al vi

tute neeble komenci senprokraste la menditan verkon. Mi havas

strangan antauxsenton. Sencxese mi pensas, okazos grava sxangxo

en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacigxu en via fervoro

al la entreprenota laboro..."

"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro

mi cxiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en

la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraux

unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi lacigxus. Cetere mi

pensas suficxe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraux ne

komencis gxin, okazis, kiel vi scias, nur tial, cxar mi devas

cxiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la »Tito«

kaj la »Sorcxa fluto« kaj cxar pro la malsano mi ne laboras

de ia tempo laux mia kutimo -- suficxe rapide. Sed tuj, kiam

mi revenos el Praha kaj almenaux iom resanigxos, antaux cxio la

mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas,

ke dum la vojagxo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo

kaj eble gxi estos finita pli frue, ol mi pensas en cxi tiu

momento..."

"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "cxar mi dubas,

ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu cxi. Kaj

kredu al mi, la vojagxo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."

"Al mi gxi venas gxustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la

momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro,

mi gxojas kiel infano je la vojagxo en Praha'n. Mi eksopiris ja

kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie

mi laboris, kiel vi scias, ankaux pri mia »Don Juan« kaj kie

oni juste sxatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La

centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo -- tie

oni scias kompreni kaj sxati la veran arton... Cetere mi sentas,

ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos

refresxigon kaj kredu, ke nenie mi resanigxus tiel rapide kiel

en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."

Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancigxema

vojagxveturilo bruis sur la stratoj de Wien.

Poste ili interparolis pri alia temo; sed cxiam denove ili

revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra

meso intersxangxante siajn pensojn pri la mistera mendinto...

* * * * *

Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj.

Miloj da pensoj sencxese bolis en lia animo; li mem ne konis la

ripozon. Muziko kaj laboro estis al li cxio; li laboradis dum

tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de

la fortepiano, lia plej kara instrumento.

Nelonge antaux la entreprenita vojagxo en Praha'n li laboris

longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa

organismo de la sencxesa spirita strecxado estis grave ekskuita.

Mozart atendis, ke la vojagxo en Praha'n refresxigos lin; sed al

la sencxesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaux dum la

vojagxo. La nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu jxus okupis

lin, maturigxis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj gxi

estis finita.

En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun

granda entuziasmo.

La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li dangxere malsanas.

Lia senbrila rigardo, la laceco, ecx premiteco vidigxanta sur

lia sxvelinta vizagxo, devis frapi ecx la observanton plej

suprajxan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino

kaj ke la malsano tiel baldaux malaperigos la gloran majstron.

Mozart neniam plendis. Li kunigxadis kiel alifoje kun siaj

amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn.

Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj

sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon

li devas periode konsiligxi kun la kuracisto.

Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis

kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre sxatis.

Sed ecx dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; gxi

laboris ja kiel ordinare.

Iam, kiam Mozart estis sxajne tute enprofundigxinta en la

ludo, auxdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm,

hm, hm«. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia

kontrauxulo, elprenis Mozart el la posxo pecon da papero, notis

ion kaj ludis plue, dume murmurante sencxese sian »hm, hm,

hm«.

Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri

tagoj; poste invitis ilin al si, sidigxis al la fortepiano

kaj ludis la cxarman kvinludon el la unua akto de l' »Sorcxa

fluto«, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni

scias, komencigxas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm, hm«,

cxar Papageno havas seruron sur busxo.

Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorcxan fluton«, kiel

estis jam dirite, sed ankaux la »Titon«. Krom tio ofte li

rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris

febre, kvazaux li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini

ankoraux siajn du cxefajn verkojn.

Post la kelksemajna logxado en Praha li adiauxis siajn amikojn

kaj unuafoje en sia vivo cxe la simila okazo -- li ploris. Sed

nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan

fojon adiauxas la karan Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li

vidu ankoraux unufoje sian gloron kaj sciigxinte, ke post la

multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan

rekompencon -- li mortu.

Reveninte Wien'on li finis la »Sorcxan fluton«. La uverturo

kaj la marsxo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis,

se ne komponataj, do almenaux skribataj du tagojn antaux la

prezentado de la opero.

»Tito« estis finita antaux la »Sorcxa fluto« kaj prezentata

6an de Septembro; »Sorcxa fluto« estis unuafoje prezentata

30an de Septembro.

De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la

mendita rekviemo ekskluzive okupis lin.

La laboro tiel interesis lin, kvazaux nenio alia ekzistus por

li. Laux sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun

la strecxo de cxiuj fortoj malgraux tio, ke li sentis lacigxi la

fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' »Sorcxa

fluto« periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte;

sed Mozart laboris, strecxante cxiam pli siajn fortojn, sen

ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj

formetu la laboron, gxis li almenaux iom resanigxos.

Mozart videble malfortigxadis, lia spirito mallumigxadis.

Animpremiteco kaj timemo vidigxis sur lia malsane flaveta

vizagxo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo.

Gxis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun,

kiam li farigxis por cxio, kio antauxe amuzis lin, apatia kaj

indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis lacigxi kaj la spirita

laboro postulis cxiam pli grandan strecxadon de l' fortoj,

kiuj mankis al li kaj malkreskis cxiam pli kaj pli, nun li

ekamikigxis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.

La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malgxojajn

pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis

simpla simptomo, sed natura sekvo de l' dangxera malsano.

Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun

li cxiam komponadis malgraux cxiuj avertoj de l' amikoj kaj la

kuracisto.

"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo auxtuna, kiam li

veturis en kalesxo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara

Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi."

Cxe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore

plorante li aldonis:

"Ne, ne -- tio ne povas longe dauxri: oni venenis min!"

Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis

diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart.

Sxi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke cxio estas

sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke cxiuj

cxi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaux

iom resanigxos; sed Mozart ploris maldolcxe kaj parolis kelke

da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la

minacanta dangxero.

Reveninte kun la edzo hejmen sxi senprokraste venigis la

kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun

cxi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart cxesu por iom

da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li,

ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la cxambron.

Mozart obeis.

Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos dauxre sian staton,

sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaux motivita,

tial oni povis neniel protesti kontraux gxi.

Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart

ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita cxambro

sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraux pli multe

kauxzante en lia animo doloran antauxsenton.

Dume ricevadis Mozart gxojigajn raportojn pri la brila sukceso,

kun kiu estis akceptata cxiu prezentado de la »Sorcxa fluto«.

La opero atingis sukceson neniam auxdeblan. Gxi estis prezentata

sencxese en la tute disvendita teatro kaj cxiu pli grava loko

estis brue aplauxdata.

Sed Mozart ne povis persone cxeesti la festadon de sia plej

brila triumfo. Li estis sola en sia laborcxambro, okupante sin

sole en la spirito per la pasado de l' prezentado.

Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.

La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaux iom da

fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresxa, ke li

povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: »Lauxdo de

l' amikeco« por la logxio framasona, kies ano li estis kaj la

favora akcepto de la verketo tre gxojis lin.

Nerezisteble li sopiris denove labori.

Li insiste petis sian edzinon, ke sxi redonu al li la partituron

de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la dangxero

pasis, plenumis lian peton. Sed apenaux Mozart komencis denove

labori, apenaux li denove enprofundigxis en la laboron kaj en

la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malgxojajn, kiaj sekvas

la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj

korpaj doloroj kun duobla forteco.

Tiun cxi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro

donis materialon por tiu cxi skizo, la batalo ne dauxris longe.

En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne levigxis plu de gxi

kaj sencxese estis okupata de la preparoj al sia enterigo.

Dume, kiam Mozart kun sxvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante

sin movi, kusxis en la morta lito, oni raportis al li, ke li

estas elektita kapelestro cxe la katedrala pregxejo de la

sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis

kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraux tiel grandaj

flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien.

Baldaux direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila

akcepto de la »Sorcxa fluto« malfermis la okulojn, komencis

aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj

proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj.

Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn

proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de

diversaj specoj.

Tiu cxi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al

la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.

"Jxus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej

gxojigaj novajxoj, "jxus nun mi devas foriri, kiam mi povus

trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante

plu sklavo de la modo kaj kaptajxo de la spekulaciistoj mi povus

labori tute laux mia inklino, laux la dikto de mia sento, kiam

mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi

mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedauxrindajn

infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia

farto. Cxu mi ne antauxdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?"

La malsano de Mozart malplibonigxis; la kuracistoj konstatis

brulumon de la cerbo.

Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraux tio li toleris

ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne

malkonfesis ecx en la momentoj plej doloraj.

Pri la lastaj momentoj de Mozart konservigxis multekosta

dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia

bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la

lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto.

Sofio logxis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne

malproksime de la domo, kie logxis Mozart kaj ofte vizitis lin

mem aux kune kun sia patrino.

En la nomita letero sxi skribas:

"Kiam Mozart malsanigxis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun

li povis de l' antauxe preni sur sin, cxar pro la sxvelo li ne

povis sin turni. Kaj cxar ni ne sciis, ke li estas dangxere

malsana, ni kudris ankaux al li longan vatitan hejmsurtuton

(sxtofon kaj cxion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej

kara fratino), por ke li resanigxinte estu bone provizita.

Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan gxojon je la nova

surtuto.

Mi vizitadis lin cxiutage.

Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio,

diru al via panjo, ke mi fartas hodiaux suficxe bone kaj ke jam

post ok tagoj mi alvenos gratuli sxin okaze de sxia nomtago.«

Kiu povus havi pli grandan gxojon ol mia patrino, kiam mi povis

alporti al sxi tiel gxojan sciigon; sxi neniam atendis ion

similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaux pro tio, cxar sxajnis

al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidigxas bone.

La sekvantan tagon estis dimancxo.

Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaux vanta -- kaj mi tre

amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de

l' antauxurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis

elspezi monon.

Tial mi diris al mi bona patrino:

»Kara panjo! Hodiaux mi ne iros al Mozart. Li vidigxis hieraux

tre bone, certe hodiaux li fartas ankoraux pli bone kaj pro

tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aux pli

malfrue.«

»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo

kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.«

La patrino konsentis lasi min hejme; sxi sciis ja, ke mi devis

cxiam longan tempon pasigi cxe Mozart.

Mi foriris en la kuirejon. Cxar estis mallume, mi devis

ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon.

Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita

kaj la fajro ankoraux brulis.

Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malsxparema, cxar la kandelo

brulis ankoraux. Mi rigardas fikse gxian lumon kaj pensas cxe

mi, ke mi gxoje scius, kion faras Mozart.

Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingigxis,

kvazaux gxi estus brulinta neniam; sur la longa mecxo restis

neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne movigxis -- mi povas jxuri

tion.

Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis cxion

al sxi.

»Vestu vin rapide,« diris la patrino, »rapidu al ili kaj tuj

revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.«

Mi rapidis per cxiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia

fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno

venis al mi renkonte kaj diris:

»Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Hodiaux en la

nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne gxisvivos

la hodiauxan tagon. Restu hodiaux cxe ni; cxar se li denove

fartos tiel, li mortos en cxi tiu nokto. Iru tamen al li, kion

li faras«. Mi penis ekregi min kaj iris al lia lito. Ekvidinte

min li ekkriis:

»Ah bone, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Vi devas cxi tiun

nokton pasigi cxe ni; vi devas vidi min morti.«

Mi penis resti trankvila kaj senkredigi tion al li; sed li

respondis je cxio:

»Mi sentas jam morton sur la lango -- kaj kiu helpos poste

mian karan Konstancion, se vi ne restos cxi tie?«

»Sed, kara Mozart,« respondis mi, »mi devas iri ankoraux al

mia patrino kaj sciigi al sxi vian deziron, ke mi restu hodiaux

cxe vi -- sxi povus ja pensi, ke okazis al mi ia malfelicxo.«

»Jes, faru tiel,« diris Mozart, »sed revenu baldaux!«

Dio, kion mi sentis en tiu momento! La bedauxrinda fratino

eliris kun mi kaj pro Dio petis min, ke mi haltu en la parohxejo

cxe la sankta Petro kaj petu, ke iu el la pastroj kvazaux okaze

alvenu al ili.

Mi faris tiel, sed la pastro rifuzis kaj nur post longaj

klopodoj mi sukcesis konvinki lin, ke li iru --

Poste mi kuris al la patrino, kiu maltrankvile atendis min.

Estis jam mallume.

Sxi tre ektimis! Mi diris al sxi, ke sxi faros plej bone, se sxi

pasigos la nokton cxe la plej maljuna filino -- kaj sxi obeis.

Poste denove per cxiuj fortoj mi rapidis returne al mia

bedauxrinda fratino. Apud la lito de Mozart estis Süssmayer

(unu el la lernantoj de Mozart), sur la litotuko kusxis la

konata rekviemo kaj Mozart klarigis al Süssmayer, kiel li

deziras havi la rekviemon finita post sia morto. Plie ordonis

Mozart al sia edzino, ke sxi sekretigu lian morton gxis tiam,

kiam sxi estos sciiginta pri tio Albregtsberger-on, »cxar tiu

servo al li apartenas antaux Dio kaj mondo«.

La kuracisto Glosset estis longe sercxata kaj fine trovita

en la teatro. Sed li devis atendi, gxis la prezentado estos

finita; poste li alvenis kaj ordonis, ke oni cxirkauxvolvu la

febre varman kapon de Mozart per malvarmaj cxirkauxvindoj, kiuj

tiel ekscitis lin, ke li sveninte ne rekonsciigxis plu, gxis li

mortis.

Lastafoje li volis ankoraux imiti per la busxo la tamburojn en

sia rekviemo; mi auxdas tion gxis hodiaux...

Poste venis Müller el la artista kabineto kaj enpresis en

gipson lian palan, malvivan vizagxon.

Lia fidela edzino treege suferis. Sxi jxetis sin sur la genuojn

kaj petis cxiopovan Dion pri la helpo. Kvankam mi insiste petis

sxin, mi ne povis disigi sxin de li.

Sxia doloro estis ankoraux pli grandigita dum la sekvanta tago,

cxar la homoj amase preterirantaj lauxte ploris kaj kriis pro

li.

Dum mia tuta vivo mi ne vidis Mozart-on incitita, des malpli

kolera.«"

Cxi tie finas la simpla, karakteriza letero, kvankam skribita de

plumo primitiva kaj enhavanta en la originalo aron da sintaksaj,

gramatikaj kaj ortografiaj eraroj, sed tamen pro sia simpleco

pli kara, pli elokventa.

Pli kredindaj dokumentoj pri la lastaj momentoj de Mozart ne

ekzistas.

Rakontoj · 第 11 / 19 题