Germano.
Nu, parolu nur, mi petas.
Francino.
La germana lingvo estas terure malfacila. Mi provis lerni ghin. Sed nek
mi nek mia bona instruistino povis elparoli la dikajn vortojn. Kontraue
Esperanto, kiel bele ghi sonas. Sed germanan, pardonu mi ne povis lerni
tiun teruran lingvon!
Germano.
Ho ve, kion mi devas audi! (Al la Italo.) Sed vi sinjoro, kian motivon
vi havis por ne lerni la germanan, anglan au francan lingvon?
Italo.
Mi ilin lernis, mi lernis kvin lingvojn en mia lernejo.
Germano.
Des pli bone! Vi do havis la eblecon de interparolado kun tiuj chi
sinjorinoj?
Italo.
Tute ne sinjoro, mi lernis la lingvojn, sed mi ilin ne scias paroli. Mi
forgesis la malmulton kiun mi lernis, mi ne povas diri unu solan frazon
en ia lingvo krom mia patra lingvo.
Germano.
Chiam la sama: oni lernas kaj lernas, kaj poste oni ne povas paroli! Tute
alia afero en nia neutrala lingvo. Ni povas paroli, babili, lau korghojo,
vi certe nun havos tre plezuran vojaghon.
Ruso.
Mi esperas trovi belajn vidindajhojn por fotografio, (al la Anglino) vi
ankau estas fotografistino, chu ni laboros kune?
Anglino.
Certe, certe! Mi vin helpos. Ni suprenrampos la montojn, tramigradas la
valojn, kaj vespere ni rivelos niajn bildojn.
Francino (al la Italo).
Chu vi estas artisto, sinjoro? Vi havas kajerujon kaj kolorigilojn, mi
ankau desegnas, mi deziras lerni pentri, mi tre deziras perfektigi min.
Italo.
O sinjorino. Mi estas felicha instrui vin! Jes, certe, mi estas
pentristo. Mi sopiras je nordaj pejzaghoj, la shtonegoj, la fjordoj estos
miaj modeloj.
Francino.
Ni desegnos kaj pentros kune!
Germano.
Mi antaudiras al vi multegan plezuron. Sed ne forgesu min, mi petas,
sendu al mi poshtkartojn.
Chiuj.
Jes, certe, nia bonfaranto!
Germano.
Via vera bonfaranto estas la Esperanto, estas D-ro Zamenhof.
Vivu Esperanto, vivu Zamenhof!
(Kurteno.)
Notoj de la tekstpreparinto:
Sube estas listo de preseraroj, kiun mi shanghis:
Originale Korekte
viro extremement sagha viro extrêmement sagha
montras exercises et grand montras exercices et grand
heredanto kaj chiuokazo heredanto kaj chiuokaze
havas la ghojon havas la ghojon
devas resigni la heredajhon devas rezigni la heredajhon
bruon kaj violinon bruon kaj violonon
ludante violinon ludante violonon
muziko je polonesa pasho muziko je poloneza pasho
O jes, all right O yes, all right
vojage to Denmark voyage to Denmark
good kompany good company
I loose all hope I lose all hope
cause d'un vojage cause d'un voyage
Du chokolat Du chocolat
partoprenantes au vojage partoprenantes au voyage