Kaj vi estas nia angheleto, nun ni ne estos plu mutaj shafoj, ni estos
felichaj homoj. (Al la germano.) Sinjoro, ni dankas vin, ghis nun ni ne
povis kompreni unu la alian.
Germano.
Mi tre ghojas, ke mi elparolis la sorchan vorton. Nun ni ja povas sidighi
kune. Sed, karaj amikoj kaj samideanoj, permesu al mi demandon. Kial vi
ne tuj provis nian lingvon?
Ruso.
Neniu min ghis nun komprenis.
Anglino.
Kiam mi parolis esperante, oni alportis al mi fromaghon.
Francino.
Al mi oni alportis mineralakvon.
Italo.
Kaj mi, gesinjoroj, estis en granda danghero! Mi parolis esperante, la
homoj miris, paroletis mallaute, faris signon tiel (tushas la frunton)
ili kredis, ke mi estis freneza! Ili volis meti min en sanigejon, en
frenezulejon. Tiam mi jhuris ne plu diri unu esperantan vorton, mi jhuris
silenti pri Esperanto!
Ruso.
Mi faris la saman.
Anglino.
Ankau mi jhuris.
Francino.
Mi same.
Germano.
Bone, bone, bonege! Kia malsagha jhuro! Kaj tamen tre kompreneble. Kiom da
malbono ni chiam devis audi pri nia lingvo! Ghi estas utopio, sensencajho,
miksajho, neebleco, morte naskita infano! Nu, feliche la infano vivas kaj
ridas, ghis nun ghi nur ludis, baldau ghi estos matura homo, kiu laboros
kaj plenumos gravajn taskojn. Sed karaj amikoj, permesu alian demandon.
Vi diras, ke vi ne komprenis unu la alian, vi shajnas al mi kleraj,
instruitaj personoj, vi vojaghas en Germanujo, kial do mi petas, vi ne
lernis la germanan lingvon?
Ruso.
Por diri la veron, mi ja komprenas kaj parolas la germanan lingvon
sufiche bone. Sed oni min plej ofte ne komprenas, tial mi parolas germane
nevolonte.
Germano.
Nu bone! (Al la anglino.) Sed vi sinjorino? Via nacio estas parenca al
la nia, vi estas niaj kuzoj, niaj karaj gekuzoj, vi do amas nian
germanan lingvon?
Anglino.
Ho, sinjoro, mi ne scias. Ho jes, mi ghin ne malamas, sed mi tute ne
havis la eblecon lerni ghin. En mia urbeto ne ekzistis germana
instruisto; Esperanton mi lernis el "The whole of Esperanto" de Chefech,
sen instruisto.
Germano.
Mi tion komprenas. (Al la Francino.) Sed vi sinjorino, kial vi ne lernis
germanan?
Francino.