SCENO XVII.

Sinjoro Bergwald.

Hallo! Kio tio estas?

Elza.

Chielo, mia patro!

Viktor.

La estonta bopatro!

Sinjoro Bergwald (starigas la pledon sur tablon).

Klarigu al mi la aferon, sinjoro, kial mi vin trovas en la sintenado de

shuisto je la piedoj de mia filino?

Viktor.

Sinjoro, la senmorta Shekspir diras: "Mallongeco estas la animo de l'

sprito". Mi havas la honoron peti la manon de via infano por edzigho.

Sinjoro Bergwald.

Chu vi estas freneza?

Viktor.

Jes, certe. Mi amas shin kaj shi amas min.

Sinjoro Bergwald.

Kiel, post kvin minutoj? Tion mi chesigos! Mi postulas ke vi tuj forlasu

mian domon.

Viktor.

Tute ne, sinjoro, mi pagis por unu semajno kaj mi restos. Unue mi havos

mian kafon. (Sidighas apud la tablo.)

Sinjoro Bergwald.

Mi -- mi sufokighos pro kolero! Kaj chion kauzis la infera anonco: Tie chi

oni parolas Esperante!

Tri unuaktaj komedioj · 第 82 / 102 题