Fine ili chiuj foriris! Ho la objekto de mia adorado! Mia kara fraulino --

Elza.

Forlasu min! Foriru de mi, via agado estas malhonesta, perfida.

Viktor.

Chielo! Kion do mi faris?

Elza.

Mi chion audis, sinjoro. Chu vi povas nei, ke vi alvenis tien chi kun

sinjorino, kun edzinighita sinjorino -- kun kiu vi forkuris?

Viktor.

Charma fraulino, mia vorto de honoro: mi shin vidis la unuan fojon hodiau

matene en la vagonaro. (Metas la manon al sia koro.) Je la honoro de

Franco, fraulino, mi amas nur unu sinjorinon en la vasta mondo kaj tiu

estas via charma persono. Mi tion jhuras je tiu chi maneto!

(Genufleksas antau Elza. Eniras sinjoro Bergwald kun kafopledo.)

Tri unuaktaj komedioj · 第 81 / 102 题