La samaj. Charles Faucon (venas el la flanka chambro ludante
violonon, la aliaj sekvas kantante kaj marshante lau muziko je
poloneza pasho). Adelgundo kondukita de Hipolito, S-ino Ghojo kun
Gotfrido Falk. Akcipitro (notfarante sekvas). Ili rondiras
chirkau la scenejo kaj starighas en duonrondo.
Petro.
Gesinjoroj, lau la volo de mia mortinta kuzo neniu el vi povas esti la
universala heredonto.
Charles.
Ah mon dieu! Je suis perdu!
Gotfrido.
Abomene! Mia malshanco!
Adelgundo.
Se li vivus ankorau, mi lin -- -- -- (minacas per la vipo).
Hipolito.
Ekstrema dispecigho!
Ghojo.
Kontrau malfelicho ech dioj vane batalas!
Gotfrido (ebrieta).
Kaj vi ech ne estas diino.
Akcipitro.
Jen bonega fino de artikolo por kelkaj eminentaj gazetoj.
Petro.
Sed por iel kompensi viajn vojaghelspezojn kaj parte ankau viajn
maltrafajn esperojn mi havas la komision, pagi al chiu el vi mil
spesmilojn.
Ghojo.
Tia estis la momento, kiam la markizo Poza ekkriis: "Ho, reghino, tamen
la vivo estas bela!"
Gotfrido.
Tio min subtenos almenau dum unu jaro super -- -- -- vino.
Adelgundo.
Mi iros Svisujon, por tie vivadi kiel privatulino.
Akcipitro.
La fino de l' artikolo nur ighos pli bona, pli ekscitanta per tio.
Charles.
Ho, kia ghojo por mia edzino kaj mia bubo! Ni nun povas komenci
malgrandan negocon, mi ne bezonos plu dancadi -- -- --
Hipolito.
Ekghoju, Dresdena chefaplaudisto, vi perdas konkuranton, char nun oni jam
ne aplaudos lau komando.
Akcipitro.
Haltu, gesinjoroj, nur parlamente! Mi proponas toaston: vivu la kuzo!
Chiuj.
Vivu, li vivu!
Petro.
Mi dankas por via bondeziro, kaj mi ghojas povi diri al vi, ke via deziro
jam plenumighis.
Chiuj (mirege kaj scivole).
Kiel do? Kio estas?
Petro.
La klarigo venos poste, nun ni volas kunsidi kaj gaje matenmanghi.
(Kurteno.)