Petro.
Kio okazas?
Mustardo.
Ho, sinjoro, la madejro supreniris en la kapojn de la gesinjoroj. Unue
ili disputis, nun chio estas ree ghojo kaj ghuego.
Petro.
Ili disputis? Do pro kio?
Mustardo.
Nu, mi ne scias. Unu el ili postulis notojn kaj specialajhojn, la
sinjorino kun la vipo tion ne volis permesi, shi ech uzis la vipon. Tion
malbone akceptis la sinjoro kiu chiam trinkadis, kaj estus farighinta
batalo, se la maljuna sinjorino ne intermiksus sin deklamante frazojn el
ia tragedio. Tiam la aliaj ekridis kaj ridante ne povis disputi. Nun
denove chiuj estas gajaj kaj la maljuna dancmajstro ludas je danco kiun
la dekvarulo aranghas. Jen ili venas.