Samaj. Franjo.
Franjo (rapidas en la brakojn de l' patro).
Mia patro, kara patro!
Gustavo (staras mirante).
Johano.
Franjo, vi tie chi? Estas tial, ke mi vin ne trovis dome?
Franjo.
Bona Dio! Jen ankau la kuzo Gustavo!
Gustavo (ekkrias laute).
Sinjoro Holandano, tiun chi mi volas havi!
Petro.
Ja, nun estas tro malfrue.
Gustavo.
Ho, ne shercu! Kial do nun subite tro malfrue? -- Sciu do: tiun chi mi
akceptas ech sen heredo.
Petro.
Geinfanoj, mi klarigos chion. Petro Falk tute ne mortis.
Gustavo.
Des pli bone! Kie li estas? Senprokraste mi volas paroli kun li.
Petro.
La maljuna strangulo, kiel bonvole diris la estonta sinjoro
superarbaristo, estas mi mem. Kiel knabo mi iris Amerikon. Richa je
trezoroj, sed malricha je ghojo mi revenis. Maljuneco ekfrapas, la morto
ekstaras malantau mi, mi ne havas infanojn, kaj tial mi demandas vin
ambau: Franjo kaj Gustavo, chu vi volas esti miaj infanoj?
Ambau.
Tutkore.
Johano.
Tia richa beno de Dio en mia maljuneco!
Petro.
Vi eksighos el via ofico, vi loghos en mia domo kune kun viaj geinfanoj,
kaj mi prizorgos pri la cetero.
Gustavo (kiu dume parolis kun Franjo).
Nun mi povas kisi vin tute malkashe.
Franjo.
Chu mi nun efektive estas via fianchino?
Gustavo.
Kompreneble, kaj en kelkaj tagoj mia edzino. (Al Petro.) Chu ne?