Mi devas konfesi -- --

Ghojo.

Ke vi ghin ne scias, vi volis diri. Mi antausentis chi tiun respondon.

Fakrabistino estas chiu aktorino, kiu rabas de mia fako, tio estas chiu

unua amantino, chu tragedia au komedia. Kiel Holandano vi ne povis vidi

min. Mi kompatas vin. Sed volonte mi estas preta, havigi al vi ideon pri

mia talenteco.

Petro.

Humilan dankon.

Ghojo.

Pro la komplezemeco de eminenta artistino, por montri al vi shian

talentegon? Ne bezonas, ne estas via kulpo, ke vi naskighis en Holando.

(Al Mustardo.) Vi estu Romeo, mi estas Julio Kapulet. (Deklamante.) Ho,

mia Romeo, jam eksonas la dekdua, la morta horo de nia amo. Kie vi

restas tiel longe? Chu vi ne audas la plendadon de la amkantema

najtingalo? Venu, venu al mia frapeganta koro!

Mustardo.

I, Dio gardu min!

Ghojo.

Au chu vi volas Eulalion en "Hommalamo kaj Pento"? (Deklamante.) Jen la

pentoplena krimulino che viaj piedoj. Vi donis al shi loketon por vivadi,

vi ankau ne malpermesos al shi la loketon por tie morti.

Tri unuaktaj komedioj · 第 32 / 102 题