Kaj chiuj kvar edzoj estas --

Ghojo.

Mortintaj? Vi opinias? Tute ne, nur unu! De la dua mi eksedzinighis, la

trian mi forlasis kaj la kvara min forlasis. Do tri el ili vivas

ankorau. Unu estas teatromajstro en Anspach, la alia kantas baritonon en

Temesvar kaj la tria ie estas sufloro. Ni ofte intershanghas ilustritajn

poshtkartojn. Cetere, amikega rilato regas inter mi kaj miaj tri

eksedzoj. Nenia signo de jhaluzo, chiu malenvias la alian. Ja, se mi povus

tiel same bonrilati kun miaj koleginoj, kiel kun miaj kolegoj, sed tio

ja ne estas ebla. Chu vi scias, sinjoro, kio estas fakrabistino?

Petro.

Tri unuaktaj komedioj · 第 31 / 102 题