Kiun mi havas -- --

Ghojo.

Kiun mi havas la honoron vidi, vi volas diri? Vi vidas, ke mi divenas

viajn plej intimajn pensojn. Sinjorino Amalio Ghojo, eksedzino

Mollenhauer, vidvino Stechow, naskita Falk, drama artistino. Se vi ne

estus Holandano, vi certe estus trovinta mian nomon en diversaj gazetoj

kun laudo cititan. Ankorau antau nelonge la teatra kroniko volis aldoni

mian portreton, kondiche ke mi pagu por la litografio, la presado, la

papero, kaj plie konvenan sumon por la aldonado. Sed mi ne shatas tion,

ech mi malamas ghin.

Petro.

Tri unuaktaj komedioj · 第 25 / 102 题