SCENO VIII[A].

Petro. Sinjorino Ghojo. Mustardo.

[A] En tiu chi sceno la aktorino havas la rajton shanghi la

citatojn.

Mustardo.

Tiu chi sinjorino nepre ne volas atendi pli longe.

Ghojo.

Ne, mi ne povas atendi pli longe, char mi sopiras ekkoni la viron, kiun

mia kara tro frue mortinta onklo faris plenumanto de lia lasta volo. Chu

mi havas la plezuron paroli al Sinjoro van der Kapelen? Kredeble speco

de holanda nobeleco. Oni tuj ekvidas ghin, tute van, tute holanda

nobeleco. Mi kunportis chiujn dokumentojn. Mia onklo, la mortinta Falk

havis fratinon, Elisabet Klara Henriette Falk. Shi edzinighis kun certa

Frederiko Karlo Hieronimo Werkentin, tiatempe urba muzikisto en

Leitmeritz, ties onklino Sofia Wilhelmina Knoenagel estis nevino de la

geavoj de mia duononklo -- jen la parenceco klarigita. Jen la baptatestoj

chiugradaj, jen mia loghatesto, jen mia hejmatesto! Chio en perfekta ordo.

Kiam mi ricevos la monon?

Petro.

Tri unuaktaj komedioj · 第 24 / 102 题