(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta
pordo en la fono kondukas en antauxcxambron. Sur la maldekstra
longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontrauxa muro estas metita
podio kaj sur gxin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso
kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la
fenestroj. Maldekstre antauxe staras tablo kun kandelo kaj segxo.
Antauxe dekstre estas pordo kaj apud gxi kelke da segxoj.)
(Granda kunveno de civitanoj el cxiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn
virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da
homoj lauxvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono plenigxas.)
CIVITANO
(al aliulo, kiun li renkontas) Cxu ankaux vi venas cxi-vespere,
Lamstad?
LA ALPAROLINTO
Mi partoprenas en cxiuj popolkunvenoj, mi.
CxESTARANTO
Vi ja kunprenis fajfilon, cxu ne?
LA DUA CIVITANO
Kredu ke mi faris. Cxu vi ne?
LA TRIA
Ho jes. Kaj sxipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li
diris.
LA DUA CIVITANO
Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo)
LA KVARA CIVITANO
(alvenas) Auxdu, diru kio okazos cxi vespere?
LA DUA CIVITANO
Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraux la
magistranto.
LA NOVEVENINTO
Sed la magistranto estas ja lia frato.
LA UNUA CIVITANO
Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuragxa.
LA TRIA CIVITANO
Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesagxo".
LA DUA CIVITANO
Jes, kredeble li malpravas cxi tiun fojon; cxar ili ne volis luigi al
li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.
LA UNUA CIVITANO
Ecx ne la banejan salonon li povis lui.
LA DUA CIVITANO
Ne, kompreneble.
VIRO
(en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en cxi tiu afero, sinjoro?
ALIA VIRO
(en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel
_li_ faras.
BILLING
(kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso)
Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La
Popola Mesagxo". Koran dankon!
(Li eksidas cxe la tablo maldekstre.)
LABORISTO
Kiu tiu estas?
ALIA LABORISTO
Cxu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la
gazeto de Aslaksen.
(_Sxipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_
enen tra la pordo dekstre antauxe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.)
HORSTER
Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de cxi tie estas facile
eliri, se io okazus.
SINJORINO STOCKMANN
Cxu vi kredas, ke farigxos tumultoj?
HORSTER
Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute
trankvile.
SINJORINO STOCKMANN
(eksidas) Kiel gxentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian
salonon.
HORSTER
Cxar ja neniu alia volis, do --
PETRA
(kiu ankaux eksidis) Kaj ankaux kuragxe, Horster.
HORSTER
Ho, tio ne postulis multe da kuragxo, mi opinias.
(_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed
unuope tra la amaso.)
ASLAKSEN
(iras al _Horster_) Cxu la doktoro ankoraux ne venis?
HORSTER
Li atendas tie interne. (movigxo apud la pordo en la fono)
HOVSTAD
(al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu!
BILLING
Jes, dia morto, cxu li ne tamen venas!
(_Magistranto Stockmann_ senpusxe faras al si vojon inter la
kunvenintoj, salutas gxentile kaj prenas lokon cxe la muro
maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre
antauxe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko.
Iuj manfrapas necerte, sed silentigxas per mallauxtaj tsxsx.
Farigxas silente.)
DOKTORO STOCKMANN
(duonlauxte) Kiel vi fartas, Katrine?
SINJORINO STOCKMANN
Nu, mi fartas bone. (Pli mallauxte) Ne kolerigxu nun, Tomas.
DOKTORO STOCKMANN
Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horlogxon, supreniras la
podion kaj kapklinas) La horlogxo montras kvaronon post, -- kaj do mi
volas komenci -- (eltiras sian manuskripton)
ASLAKSEN
Unue ni devas elekti prezidanton.
DOKTORO STOCKMANN
Ne; tio ne estas necesa.
KELKAJ SINJOROJ
(krias) Jes, jes!
LA MAGISTRANTO
Ankaux mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.
DOKTORO STOCKMANN
Sed mi kunvokis cxi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!
LA MAGISTRANTO
La prelego de la baneja kuracisto eble kauxzus esprimojn de
divergxantaj opinioj.
PLURAJ VOCxOJ
Prezidanton! Prezidanton!
HOVSTAD
La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.
DOKTORO STOCKMANN
(sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.
ASLAKSEN
Cxu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?
TRI SINJOROJ
(manfrapas) Bravo! Bravo!
LA MAGISTRANTO
Pro pluraj facile kompreneblaj kauxzoj mi devas rifuzi. Sed felicxe
ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke cxiuj povas akcepti.
Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro
presisto Aslaksen.
MULTAJ VOCxOJ
Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.
(_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la
podio)
ASLAKSEN
Cxar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina --
(Manfrapado kaj aplauxdo. _Aslaksen_ supreniras la podion.)
BILLING
(skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplauxdo" --
ASLAKSEN
Kaj cxar mi nun staras sur tiu cxi loko, mi petas la permeson diri
kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu
sxatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias cxiu
ajn, kiu konas min.
MULTAJ VOCxOJ
Jes, jes, Aslaksen!
ASLAKSEN
En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco
estas la virto, kiu plej bone decas al civitano --
LA MAGISTRANTO
Auxdu!
ASLAKSEN
-- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaux
por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu
kunvokis al cxi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la
limoj de la modereco.
VIRO
(apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco!
VOCxO
Fi pro diablo!
MULTAJ
Tsxsx, tsxsx!
ASLAKSEN
Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Cxu iu petas la parolrajton?
LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto!
ASLAKSEN
Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.
LA MAGISTRANTO
Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi
havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri
cxi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej
gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi
kuragxas supozi, ke neniu el la cxeestantaj civitanoj opinias, ke
estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la
sanitaraj kondicxoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en
vastaj rondoj.
MULTAJ VOCxOJ
Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!
LA MAGISTRANTO
Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto
lauxtlegi aux prelegi sian prezenton de la afero.
DOKTORO STOCKMANN
(impete) Ne permesas --? Kio do!
SINJORINO STOCKMANN
(tusas) Hm -- hm!
DOKTORO STOCKMANN
(regas sin) Nu; do ne permesas.
LA MAGISTRANTO
En mia klarigo en "La Popola Mesagxo" mi prezentis al la publiko la
cxefajn faktojn, tiel ke cxiuj bonvolemaj burgxoj facile povas fari
sian jugxon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto,
-- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, --
vere signifas sxargxi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de
minimume cent mil kronoj.
(malkontento, kaj kelkaj fajfas)
ASLAKSEN
(sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la
proponon de la magistranto. Estas ankaux _mia_ opinio, ke la agitado
de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas
al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn
manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu,
pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaux _mi_ estas amiko de popola
memregado, kiam gxi ne farigxas tro multekosta por la impostpagantoj.
Sed _tio_ estus la okazo cxi tie; kaj tial --; je dia morto --
pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun cxi fojon. Oni
povas ankaux acxeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio.
(vigla aplauxdado de cxiuj flankoj)
HOVSTAD
Ankaux mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado
de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi
subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke
ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado --
DOKTORO STOCKMANN
Falsa --!
HOVSTAD
Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto
montris. Mi esperas, ke neniu en cxi tiu loko malfidas mian liberalan
animstaton; la sinteno de "La Popola Mesagxo" en la grandaj politikaj
problemoj estas bone konata de cxiuj. Sed de spertaj kaj sagxaj homoj
mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antauxeniri kun ioma
singardemo.
ASLAKSEN
Mi tute samopinias kun la parolanto.
HOVSTAD
Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas
la publikan volon kontraux si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda
devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Cxu ne estas agi konforme al siaj
legantoj? Cxu li ne ricevis kvazaux silentan mandaton por fervore kaj
senlace antauxenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aux cxu mi eble
erarus en tio?
MULTAJ VOCxOJ
Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!
HOVSTAD
Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi
lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu gxis cxi tiu tago gxuis la
senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- aux
almenaux plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el
sia koro ol el sia kapo.
KELKAJ DISAJ VOCxOJ
Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!
HOVSTAD
Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaux estas
alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraux lin kaj, se eble,
haltigi lin sur la fatala vojo, laux kiu li nun iras; estas la
konsidero al lia familio --
DOKTORO STOCKMANN
Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!
HOVSTAD
-- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenagxaj infanoj.
MORTEN
Cxu tiuj estas ni, panjo?
SINJORINO STOCKMANN
Tsx!
ASLAKSEN
Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub vocxdonon.
DOKTORO STOCKMANN
Vi ne bezonas! Cxi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiajxo tie
malsupre en la banejo. Ne; vi auxdos ion tute alian.
LA MAGISTRANTO
(duonlauxte) Kio do nun estas?
EBRIA VIRO
(supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi
ankaux estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman --
nekompreneblan opinion ke --
PLURAJ VOCxOJ
Silentu tie!
ALIAJ
Li estas ebria! Eljxetu lin! (Oni eljxetas la ebriulon.)
DOKTORO STOCKMANN
Cxu mi rajtas paroli?
ASLAKSEN
(sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos!
DOKTORO STOCKMANN
Ke tio okazus nur antaux kelkaj tagoj, ke oni kuragxus provi kiel
cxi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn
sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; cxar nun mi
havas pli grandajn aferojn por priparoli.
(La amaso densigxas cxirkaux li. _Morten Kiil_ aperas inter la
cxestarantoj.)
DOKTORO STOCKMANN
(dauxrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, --
cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turnigxi en mia
kapo.
LA MAGISTRANTO
(tusas) Hm --!
DOKTORO STOCKMANN
-- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute
klare. Kaj tial mi staras cxi tie hodiaux. Miaj samcivitanoj, mi
volas funde senvualigi por vi kasxitajn aferojn! Mi montros al vi
malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravajxon, ke nia
akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kusxas sur
infektita grundo.
MULTAJ VOCxOJ
(kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas auxdi tion. Nenion pri
gxi.
DOKTORO STOCKMANN
Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la
lastajn tagojn, -- la malkovro, ke cxiuj niaj spiritaj vivofontoj
estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kusxas sur la infektita
grundo de la mensogo.
KONSTERNITAJ VOCxOJ
(duonlauxte) Kion li diras?
LA MAGISTRANTO
Kia kulpigo --!
ASLAKSEN
(kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi.
DOKTORO STOCKMANN
Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon
de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojagxis, kaj la
distanco, sopiro kaj memoro kvazaux jxetis pli grandan brilon sur
lokon kaj homojn.
(disaj manfrapado kaj aplauxdo auxdigxas)
DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie
norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj logxis dise inter
la sxtonejoj, sxajnis al mi multfoje, ke estus pli avantagxe por la
bedauxrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataux homon kiel
mi. (murmurado en la salono)
BILLING
(demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam auxdis --!
HOVSTAD
Tio estas insulto kontraux estiminda laborista klaso!
DOKTORO STOCKMANN
Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi
forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaux kusxis sur ovo kiel
molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo
cxi tie.
(manfrapado kaj protestoj)
DOKTORO STOCKMANN
Kaj fine, kiam la sorto arangxis cxion tiel bone kaj benate por mi,
ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam sxajnis al
mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la
deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj
publiko.
LA MAGISTRANTO
(rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen mi cxirkauxiris glutante la felicxon de blindeco. Sed hieraux
antauxtagmeze, -- ne, vere estis antauxhieraux vespere -- tiam tute
malfermigxis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis,
estis la senmezura stulteco de la auxtoritatuloj --
(Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.)
LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto!
ASLAKSEN
(sonorigas) Per la rajto de mia auxtoritato --!
DOKTORO STOCKMANN
Estas malgrandanime krocxi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi
aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiajxon, pro kio
la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi
ne povas toleri ecx se estus pri mia morto; -- mi havis suficxe da
ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; cxie
ili malutilas; ili kontrauxstaras liberan homon, kie ajn kie li
turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn
fibestojn --
(bruo en la salono)
LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto, cxu tiaj esprimoj povas pasi?
ASLAKSEN
(kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --!
DOKTORO STOCKMANN
Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri
tiuj sinjoroj; cxar mi havis ja cxiun tagon antaux mi tian unikan
ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en
antauxjugxoj --
(Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.)
(_Aslaksen_ sonorigas fortege)
LA EBRIA VIRO
(kiu denove envenis) Cxu estas mi, kiun vi aludas? Cxar efektive mi
nomigxas Petersen; se ne diablo sercxu min --
KOLERAJ VOCxOJ
Eljxetu la ebriulon! El la pordo!
(La viro eljxetigxas.)
LA MAGISTRANTO
Kiu estas tiu persono?
PROKSIMA VIRO
Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.
DUA
Li ne estas el nia urbo.
TRIA
Lauxdire estas iu lignokomercisto el --
(La fino de la frazo estas neauxdebla.)
ASLAKSEN
La viro versxajne estas ebria de bavara biero. -- Dauxrigu, sinjoro
doktoro; sed provu kiel eble esti modera.
DOKTORO STOCKMANN
Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn
estrantulojn. Se iu el tio kion mi jxus diris, imagu al si, ke mi
volas faligi tiujn sinjorojn cxi-vespere, li eraras, -- ege eraras.
Cxar mi havas la kontentigan konsolon, ke cxiuj tiuj postigxintoj,
cxiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos
sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en
morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas
la plej minacanta dangxero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej
ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub
ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej dangxeraj malamikoj al la
vero kaj libereco en nia socio.
KRIOJ EL CxIUJ FLANKOJ
Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Cxar _tio_ estas gxuste la granda
malkovro, kiun mi faris hieraux. (lauxtigas la vocxon) La plej
dangxeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la
kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, --
estas _tiu_! Nun vi scias.
(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas.
Kelkaj iom maljunaj sinjoroj sxtele intersxangxas okuljxetojn kaj
aspekte amuzigxas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj
_Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton.
_Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj
_Billing_ parolas ambaux, sed ne auxdigxas. Fine farigxas silento.)
ASLAKSEN
La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn
eldirojn.
DOKTORO STOCKMANN
Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia
socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi
al mi eldiri la veron.
HOVSTAD
La plimulto cxiam pravas.
BILLING
Kaj gxi ankaux havas la veron; dia morto!
DOKTORO STOCKMANN
La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj
mensogoj, kontraux kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj
konsistas la plimulto de la logxantoj en iu lando? Cxu el la sagxaj
aux la malsagxaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsagxuloj cxeestas
en terurega plimulto cxirkauxe sur la tuta tero. Sed, pro diabla
eterno, ne povas esti gxuste, ke la malsagxuloj regu super la
sagxuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi
ne povas kontrauxdiri min. La plimulto havas _la potencon_ --
bedauxrinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj
opaj uloj. La malplimulto cxiam pravas. (denova bruego)
HOVSTAD
Ha-ha; doktoro Stockmann do farigxis aristokrato depost
antauxhieraux!
DOKTORO STOCKMANN
Mi diris, ke mi ne emas forjxeti vortojn sur tiun pulmomankan,
anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas
nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni,
kiuj alproprigis al si la junajn gxermantajn verojn. Tiuj homoj
staras kvazaux inter la antauxpostenoj, tiel fore antauxe, ke la
kompakta plimulto ankoraux ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas
por veroj, kiuj ankoraux estas tro novnaskitaj en la monda konscio
por havi iun plimulton kun si.
HOVSTAD
Nu, do la doktoro farigxis revoluciulo!
DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari
revolucion kontraux la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj
estas tiuj veroj, cxirkaux kiuj la plimulto kutimas arigxi? Estas la
veroj, kiuj estas tiom agxaj, ke ili estas survoje farigxi senilaj.
Sed kiam vero farigxis tiom maljuna, gxi estas ankaux survoje farigxi
mensogo, miaj sinjoroj!
(rido kaj krioj el moko)
DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj
eternaj Metusxelahx-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale
konstruita vero vivas -- diru -- gxenerale 17 -- 18, maksimume 20
jarojn; malofte pli. Sed tiaj agxaj veroj estas cxiam ostece
malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri
ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon.
Sed ne estas granda nutrajxa valoro en tia mangxajxo, mi povas
certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Cxiuj tiuj
veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara
peklajxo; ili estas kvazaux rancaj, sximaj, verdigxintaj sxinkoj. Kaj
el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas cxirkauxe en la
socioj.
ASLAKSEN
Sxajnas al mi, ke la parolanto devojigxas flanken de la teksto.
LA MAGISTRANTO
Mi cxefe devas samopinii kun la prezidanto.
DOKTORO STOCKMANN
Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja
kiel eble plej strikte al la teksto. Cxar tio, kion mi volas
priparoli, estas ja gxuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu
damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas
niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.
HOVSTAD
Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, cxar gxi
estas suficxe sagxa por lauxdi nur la certajn, akceptitajn verojn!
DOKTORO STOCKMANN
Ahx, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj,
kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la
pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni
pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin;
kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu
socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.
HOVSTAD
Sed anstataux paroladi tiel en la aeron, estus amuze auxdi, kiuj
estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.
(aplauxdo de pluraj flankoj)
DOKTORO STOCKMANN
Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiajxoj; sed unue mi volas
teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura
mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola
Mesagxo" kaj la tuta discxiplaro de "La Popola Mesagxo".
HOVSTAD
Kaj tiu estas --?
DOKTORO STOCKMANN
Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun
vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la
homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke gxi
estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj
senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton
kondamni aux akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.
BILLING
Nun mi neniam, dia morto --
HOVSTAD
(samtempe, krias) Civitanoj, notu tion!
EKSCITITAJ VOCxOJ
Ho-ho, cxu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Cxu estas nur la
altranguloj, kiuj regu!
LABORISTO
Eljxetu tiun viron kiu babiladas tiel!
ALIULOJ
Jxetu lin el la pordo!
CIVITANO
(krias) Blovu la kornon, Evensen!
(Fortaj kornosonoj auxdigxas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la
salono.)
DOKTORO STOCKMANN
(kiam la bruo iom silentigxis) Sed estu do iom moderaj! Cxu vi ne
toleras unu fojon auxdi la vocxon de la vero? Mi tute ne postulas, ke
vi cxiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro
Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja
esti liberpensulo --
SURPRIZIGxINTAJ DEMANDOJ
(mallauxte) Liberpensulo, li diris? Cxu? Redaktoro Hovstad
liberpensulo?
HOVSTAD
(krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?
DOKTORO STOCKMANN
(pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun
sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro
Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Cxar nun mi volas el la
naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesagxo" senhonte tiras
vin per la nazo, kiam gxi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la
grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur
gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio
la popolo faras homojn.
(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)
DOKTORO STOCKMANN
Cxu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon,
kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu
nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita
kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn gxi demetas? Iu simpla
korniko aux korvo povas demeti preskaux same bonajn ovojn. Sed
rigardu kulturitan hispanan aux japanan kokinon, aux rigardu noblan
fazanon aux meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun
mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima
parenceco. Imagu nun unue simplan cxieshundon, -- mi aludas tian
abomenan, hirtharan, vulgaran hundacxon, kiu kuras lauxstrate
malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundacxon kun pudelo, kiu
dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie gxi ricevis
delikatan mangxajxon kaj povis auxskulti harmoniajn vocxojn kaj
muzikon. Cxu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute
alie evoluita ol tiu de la hundacxo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj
kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej
nekredeblajn akrobatajxojn. Tiajxojn ordinara farmisthundacxo povas
neniam lerni, ecx se gxi starus sur sia kapo.
(bruo kaj ridado auxdigxas cxirkauxe)
CIVITANO
(krias) Cxu vi volas trakti nin kiel hundojn?
ALIA VIRO
Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!
DOKTORO STOCKMANN
Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni cxiuj estas
bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne
trovigxas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco
inter pudelhomoj kaj homoj el hundacxa specio. Kaj tio estas la amuza
aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam
temas pri kvarpieduloj --
HOVSTAD
Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.
DOKTORO STOCKMANN
Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la legxon al la dupieduloj, sinjoro
Hovstad haltas; tiam li ne plu kuragxas pensi siajn proprajn
opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn gxisfine; kaj jen li turnas
la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesagxo",
ke la farmistkokino kaj la strathundacxo -- _tiuj_ estas la veraj
elstaruloj en la menagxerio. Sed tiel cxiam okazas, kiam la
ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita
nobleco.
HOVSTAD
Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi
estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun
mokigxas.
MULTAJ LABORISTOJ
Hura por Hovstad! Hura! Hura!
DOKTORO STOCKMANN
La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne trovigxas sole en la popola
profundo; ili svarmas kaj miriadas cxirkaux ni, -- ecx gxis la pintoj
de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton!
Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro
de sxuoj --
(ridado kaj tsxsxado)
LA MAGISTRANTO
Mi protestas kontraux tiaj personaj aludoj.
DOKTORO STOCKMANN
(negxenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi
devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aux ie tie, -- jes, cxar
de li ni devenas --
LA MAGISTRANTO
Absurdaj tradicioj. Neigxas!
DOKTORO STOCKMANN
-- sed li tia estas, cxar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj
cxar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion
faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta
frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve
ankaux malmulte liberala.
LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto --!
HOVSTAD
Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere
nova informo.
(ridado en la asembleo)
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ankaux tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaux _tio_,
ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras,
ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesagxo", ke gxi tagon post
tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto
posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj
koruptigxo kaj cxiuspecaj spiritaj fiajxoj estas io, kio fluas el la
kulturo, kiel cxiuj fiajxoj fluas al la banejo el la tanejoj en la
Muelejvalo! (bruo kaj interrompo)
DOKTORO STOCKMANN
(negxenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola
Mesagxo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli
altstataj vivkondicxoj! Sed, pro diabla hauxto kaj osto, -- se la
doktrino de "La Popola Mesagxo" estus gxusta, _suprenlevi la amason,
tio_ do estus gxuste la sama kiel pusxi gxin rekte en la pereon! Sed
felicxe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la
kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malricxeco, malbeleco en
la vivkondicxoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne
aerumas kaj ne balaas la plankon cxiun tagon --; mia edzino Katrine
insistas, ke la planko ankaux estu lavata; sed pri tio oni povas
disputi; -- nu, -- en tia domo, mi diras, la homoj post du -- tri
jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno
malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de
oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto
povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marcxo
de mensogo kaj trompo.
ASLAKSEN
Tia kruda akuzo ne estu jxetata kontraux tutan civitanecon.
SINJORO
Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.
FERVORAJ VOCxOJ
Jes, jes! gxuste! Malpermesu al li paroli!
DOKTORO STOCKMANN
(ekscitita)
Tiam mi elkrios la veron cxe cxiuj stratanguloj! Mi skribos en
eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel cxi tie statas!
HOVSTAD
Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus gxin ol
vidus gxin prosperi sur mensogo.
ASLAKSEN
Forta esprimo.
(Bruo kaj fajfado. _Sinjorino Stockmann_ senutile tusas; la _doktoro_
ne plu auxdas.)
HOVSTAD
(krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burgxaro, kiu
volas ruinigi tutan socion!
DOKTORO STOCKMANN
(en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Gxi
devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili
estu, cxiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan
landon; vi kauxzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se
farigxos _tiel_ ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu
la landon; pereigu cxi tiun popolon!
VIRO
(el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko.
BILLING
Dia morto, jen la vocxo de la popolo!
LA TUTA ARO
(krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian
landon! Li malamas la tutan popolon!
ASLAKSEN
Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde sxokata de tio,
kion mi cxi tie devis auxskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en
maniero, kiun mi ecx en songxo ne kredus. Bedauxrinde mi devas
akcepti la opinion, kiun jxus esprimigxis de respektindaj civitanoj;
kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi
proponas jenon:
"La kunveno deklaras, ke gxi rigardas la banejan kuraciston,
doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon."
(Tondrantaj huraoj kaj aplauxdo. Multaj cxirkauxas la doktoron kaj
fajfas kontraux lin. _Sinjorino Stockmann_ kaj _Petra_ ekstaris.
_Morten_ kaj _Ejlif_ luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaux ili
fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)
DOKTORO STOCKMANN
(al la fajfantoj) Ho, vi malsagxuloj, kiaj vi estas, -- mi diras al
vi, ke --
ASLAKSEN
(sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula
vocxdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn gxi devas
okazi skribe kaj sen nomo. Cxu vi havas puran paperon, Billing?
BILLING
Jen kaj blua kaj blanka papero --
ASLAKSEN
(malsupreniras) Bone; tiel cxio okazos pli rapide. Tondu la paperon
--; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas
jes. Mi mem kolektos la vocxojn.
(La _magistranto_ forlasas la salonon. _Aslaksen_ kaj kelkaj aliaj
civitanoj cxirkauxiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn
en cxapelojn)
SINJORO
(al _Hovstad_) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiajxo?
HOVSTAD
Vi ja scias kiel impeta li estas.
ALIA SINJORO
(al _Billing_) Auxdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Cxu vi
rimarkis, ke li drinkas?
BILLING
Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo cxiam staras sur la tablo,
kiam iu vizitas.
TRIA SINJORO
Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.
LA UNUA SINJORO
Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, cxu?
BILLING
Povas esti.
KVARA SINJORO
Ne; tio cxi estas nur pura malico; estas vengxo pro io.
BILLING
Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne
ricevis.
CxIUJ SINJOROJ
(samvocxe) Aha; do estas ja facile kompreneble!
LA EBRIA VIRO
(en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaux volas havi
blankan!
KRIOJ
Jen denove la ebriulo! Eljxetu lin!
MORTEN KIIL
(proksimigxas al la doktoro) Nun, Stockmann, cxu vi nun vidas, kio
sekvas el tia arlekenajxo?
DOKTORO STOCKMANN
Mi faris mian devon.
MORTEN KIIL
Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?
DOKTORO STOCKMANN
Vi ja auxdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiajxo venas.
MORTEN KIIL
Ankaux de _mia_ tanejo?
DOKTORO STOCKMANN
Bedauxrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.
MORTEN KIIL
Cxu _tion_ vi volas presi en la gazetoj?
DOKTORO STOCKMANN
Mi kasxos nenion.
MORTEN KIIL
Tio estos por vi multekosta, Stockmann.
(Li foriras.)
GRASA SINJORO
(iras al _Horster_, sen saluti la virinojn) Nu, sxipestro, vi
pruntedonas vian domon al popolmalamiko?
HORSTER
Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedajxo lauxdezire, sinjoro
grandkomercisto.
LA GRANDKOMERCISTO
Do vi eble ne kontrauxas, ke mi faras la samon pri la mia.
HORSTER
Al kio aludas la grandkomercisto?
LA GRANDKOMERCISTO
Vi auxdos de mi morgaux.
(Li turnas sin, kaj foriras.)
PETRA
Cxu li ne estas via sxipposedanto, Horster?
HORSTER
Jes, estas grandkomercisto Vik.
ASLAKSEN
(kun la vocxdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj
sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per cxiuj
vocxoj kontraux unu --
JUNA SINJORO
La unu estas tiu de la ebria viro!
ASLAKSEN
Per cxiuj vocxoj kontraux tiu de ebria viro tiu cxi kunveno de
civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann
estas popolmalamiko. (krioj kaj aplauxdo) Vivu nia malnova, honesta,
civitana socio! (denova aplauxdo) Vivu nia tauxga kaj aktiva
magistranto, kiu tiel lojale subpremis la vocxon de la sango! (Hura)
La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.)
BILLING
Vivu la prezidanto.
LA TUTA ARO
Hura por presisto Aslaksen!
DOKTORO STOCKMANN
Mian cxapelon, kaj mian redingoton, Petra. Sxipestro, cxu vi havas
lokon por pasagxeroj al la nova mondo?
HORSTER
Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
(dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine!
Venu, knaboj!
(Li prenas la brakon de sia edzino.)
SINJORINO STOCKMANN
(mallauxte) Kara Tomas, ni iru la malantauxan vojon.
DOKTORO STOCKMANN
Neniujn sxtelvojojn, Katrine. (per lauxta vocxo) Vi auxdos de la
popolmalamiko, antaux ol li estos elbrosinta la polvon de siaj sxuoj!
Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi
pardonas al vi, cxar vi ne scias kion vi faras.
ASLAKSEN
(krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!
BILLING
Estas, dia mor -- --. Tiajxo estas kruda por sincera homo.
KRUDA VOCxO
Li ecx minacas!
EKSCITAJ VOCxOJ
Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!
VIRO
(en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!
(Kornosonoj, fajfado kaj sovagxaj krioj. La _doktoro_ iras kun la
siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.)
LA TUTA AMASO
(krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko!
Popolmalamiko!
BILLING
(ordigante siajn notajxojn) Dia morto cxu mi volus trinki grogon cxe
Stockmann cxi-vespere!
(La kunvenintoj interpremigxas al la elirejo; la bruo disvastigxas
eksteren; el la strato auxdigxas la krio:)
"Popolmalamiko! Popolmalamiko!"