KVINA AKTO

(Laborcxambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj sxrankoj kun

diversaj preparajxoj laux la muroj. En la fono estas elirejo al la

antauxcxambro; antauxe maldekstre estas pordo al la sidcxambro. Sur

la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj.

Meze en la cxambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de

libroj kaj dokumentoj. La cxambro estas en malordo. Estas

antauxtagmeze.)

(_Doktoro Stockmann_, en negligxo kaj pantofloj kaj kun kaloto,

staras klinite, rastante per pluvsxirmilo sub unu el la sxrankoj;

fine li antauxentiras sxtonon.)

DOKTORO STOCKMANN

(parolas tra la malfermita pordo al la sidcxambro) Katrine, jen mi

trovis ankoraux unu.

SINJORINO STOCKMANN

(ene en la sidcxambro) Ho, vi certe ankoraux trovos plurajn.

DOKTORO STOCKMANN

(metas la sxtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn sxtonojn mi

konservos kiel sanktajxojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin cxiun tagon,

kaj kiam ili farigxos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi.

(rastas sub librobreto) Cxu sxi -- kiel diable sxi nomigxas, -- sxi,

la servistino, -- cxu sxi ankoraux ne sercxis la vitrajxiston?

SINJORINO STOCKMANN

(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, cxu li povos veni

hodiaux.

DOKTORO STOCKMANN

Vi certe vidos, ke li ne kuragxas.

SINJORINO STOCKMANN

Ne, ankaux Randine opinias, ke li ne kuragxas pro la najbaroj.

(parolas enen en la sidcxambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel.

(iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Mi rigardu. (malfermas gxin kaj legas) Nu tiel.

SINJORINO STOCKMANN

De kiu gxi estas?

DOKTORO STOCKMANN

De la domposedanto. Li malluigas nin.

SINJORINO STOCKMANN

Cxu vere? Li, kiu estas tia honesta homo --

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas en la leteron) Li ne kuragxas havi nin, li diras.

Malvolonte li tion faras; sed li ne kuragxas ion alian -- pro siaj

kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne

kuragxas ofendi certajn ricxulojn.

SINJORINO STOCKMANN

Jen vidu, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuragxuloj, cxiuj, en cxi tiu urbo;

neniu ion kuragxas pro cxiuj aliaj homoj. (jxetas la leteron sur la

tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojagxos al la nova

mondo, kaj tiam --

SINJORINO STOCKMANN

Jes sed, Tomas, cxu estas bone pripensite, tio cxi pri la vojagxo?

DOKTORO STOCKMANN

Cxu mi restus cxi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon,

brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine;

ili ankaux sxirfendis mian nigran pantalonon.

SINJORINO STOCKMANN

Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!

DOKTORO STOCKMANN

Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas

por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; cxar

gxin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro

kaj la amaso kuragxas agresi min, kvazaux ili estus miaj egaluloj, --

estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.

SINJORINO STOCKMANN

Jes, ili estis krudaj kontraux vin cxi tie en la urbo, Tomas; sed cxu

pro _tio_ ni devas forvojagxi el la lando?

DOKTORO STOCKMANN

Cxu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj

aliaj urboj kiel en tiu cxi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama.

Nu, egale; lasu la hundacxojn busxacxi; _tio_ ne estas la plej

malbona; la plej malbona estas, ke cxiuj homoj en la tuta lando estas

partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera

okcidento; ankaux tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la

liberala publika opinio kaj cxiu alia diablajxo. Sed, vidu, la

kondicxoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne

torturadas; ili ne pincxas liberan animon per sxrauxbtenilo kiel

hejme cxe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras

trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aux eta sudmara

insulo por vendo malmultekoste --

SINJORINO STOCKMANN

Jes, sed la knaboj, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN

(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Cxu vi vere preferus, ke la

knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraux vespere vi vidis ja

mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne

perdis sian prudenton, tio estas cxar ili estas azenoj, kiuj ne havas

iun prudenton por perdi.

SINJORINO STOCKMANN

Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.

DOKTORO STOCKMANN

Nu! Cxu ne estas vero, kion mi diras? Cxu ili ne turnas cxiujn

konceptojn supron malsupren? Cxu ili ne faras unu saman kacxon el

justo kaj maljusto? Cxu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti

vero? Sed la plej frenezega estas, ke cxi tie cxirkauxiras

plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas

liberpensantoj! Cxu vi iam ion tian auxdis, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN

Jes, jes, eble estas stulte, sed --

(Petra envenas de la sidcxambro.)

SINJORINO STOCKMANN

Cxu vi jam nun venas de la lernejo?

PETRA

Jes; mi estas maldungita!

SINJORINO STOCKMANN

Maldungita!

DOKTORO STOCKMANN

Ankaux vi!

PETRA

Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj vi gxuste faris!

SINJORINO STOCKMANN

Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!

PETRA

Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio

cxagrenigis sxin. Sed sxi ne kuragxis, diris sxi; kaj jen mi

maldungigxis.

DOKTORO STOCKMANN

(ridas kaj frotas manojn) Sxi ne kuragxis, ankaux sxi ne! Ho,

belege.

SINJORINO STOCKMANN

Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraux vespere, do --

PETRA

Ne estis nur sole _tio_. Auxdu nun, patro!

DOKTORO STOCKMANN

Nu, kaj kio?

PETRA

Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn sxi

ricevis cxi-matene --

DOKTORO STOCKMANN

Sen subskribo, cxu?

PETRA

Jes.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, cxar ili ne _kuragxas_ riski la nomon, Katrine!

PETRA

Kaj en du el ili skribigxis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo,

rakontis en la klubo cxi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri

diversaj aferoj --

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tion vi do ne neis?

PETRA

Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn

opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed cxar cxi tio pri mi

disvastigxis, sxi ne kuragxis reteni min.

SINJORINO STOCKMANN

Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas

por via gastameco, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

En tia fiajxo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide,

Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.

SINJORINO STOCKMANN

Silentu; sxajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi,

Petra.

PETRA

(malfermas la pordon) Ho, cxu estas vi, sxipestro Horster? Bonvolu

eniri.

HORSTER

(el la antauxcxambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari

viziteton por auxdi kiel statas.

DOKTORO STOCKMANN

(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.

SINJORINO STOCKMANN

Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, sxipestro Horster.

PETRA

Sed kiel vi mem trairis hejmen?

HORSTER

Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje

preferas uzi la busxon.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, cxu ne estas strange pri tiu fia malkuragxeco? Venu, kaj mi

montru ion al vi! Jen, tie la sxtonoj, kiujn ili jxetis enen al ni.

Rigardu ilin! Ne estas pli ol du suficxe grandaj sxtonoj en la tuta

aro; la resto estas nenio alia ol sxtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj

tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj jxuris, ke ili volas bati

min pecen; sed ago -- ago -- ne, el tio oni ne multon vidas en nia

urbo!

HORSTER

Estis ja ankaux la plej bona por vi cxi tiun fojon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN

Efektive estis. Sed tamen estas cxagrenige; cxar se iam okazos

serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika

opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel

aro da sxafoj, cxu ne sxipestro Horster. Estas _tio_, kio estas tiel

cxagrenige pripensi; vere estas por mi bedauxrinde --. Ho; sed pro

diablo, -- funde tio cxi estas ja nur stultajxo. Se ili diris, ke mi

estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.

SINJORINO STOCKMANN

Vi neniam farigxos, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Ne jxuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto

en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto --; mi ne kvitigxos de gxi; gxi

fiksigxis sub la koro; gxi kusxas tie kaj fosas kaj sucxas kiel

acidaj sukoj. Kaj kontraux tio helpas neniu magnezo.

PETRA

Ba; nur ridu pri ili, patro.

HORSTER

La homoj certe sxangxos opiniojn, sinjoro doktoro.

SINJORINO STOCKMANN

Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi

staras cxi tie.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laux merite!

Tiam ili povos iri cxi tie en sia fiajxo, kaj pentante ke ili pelis

patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, sxipestro Horster?

HORSTER

Hm, -- vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi --

DOKTORO STOCKMANN

Nu, cxu estas io pri la sxipo?

HORSTER

Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.

PETRA

Cxu vi do estas maldungita?

HORSTER

(ridetas) Jes, efektive estas tiel.

PETRA

Ankaux vi.

SINJORINO STOCKMANN

Jen vi vidas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta --

HORSTER

Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon cxe iu aux alia

eksterurba sxipsocieto.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, -- ricxa homo, sendependa de

cxiuj --! Fi, pro diablo!

HORSTER

Alie li estas suficxe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni

min, se li nur kuragxus --

DOKTORO STOCKMANN

Sed li ne kuragxis? Ne; tion mi komprenas!

HORSTER

Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio --

DOKTORO STOCKMANN

Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaux viandmuelilo; gxi

muelas cxiujn kapojn kune al kacxo; kaj tial ili farigxas kacxokapoj

kaj farcxokapoj cxiuj!

SINJORINO STOCKMANN

Sed Tomas do!

PETRA

(al _Horster_) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio

cxi ne rezultus.

HORSTER

Pri tio mi ne pentas.

PETRA

(etendas al li la manon) Dankon pro tio.

HORSTER

(al la doktoro) Kaj ankaux _tion_ mi volus diri, ke cxar vi fine

decidis ke vi forvojagxu, mi pensis pri alia solvo --

DOKTORO STOCKMANN

Bone; se ni nur povos rapide forvojagxi --

SINJORINO STOCKMANN

Tsx; cxu iu frapis la pordon?

PETRA

Eble estas onklo.

DOKTORO STOCKMANN

Aha! (krias) Envenu!

SINJORINO STOCKMANN

Kara Tomas, promesu al mi do --

(La magistranto venas de la antauxcxambro.)

LA MAGISTRANTO

(cxe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere --

DOKTORO STOCKMANN

Ne, ne; envenu.

LA MAGISTRANTO

Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.

SINJORINO STOCKMANN

Ni iros en la sidcxambron dume.

HORSTER

Kaj mi revenos poste.

DOKTORO STOCKMANN

Ne; vi eniru kune, sxipestro Horster; mi bezonas plian informon --

HORSTER

Ja, ja, do mi atendas.

(Li sekvas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ en la sidcxambron.)

LA MAGISTRANTO

(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)

DOKTORO STOCKMANN

Vi eble trovas, ke estas iom liberaere cxe ni hodiaux? Surmetu la

kepon.

LA MAGISTRANTO

Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis

malvarmumon hieraux; mi frostis --

DOKTORO STOCKMANN

Cxu? Kontrauxe mi trovis, ke estis suficxe varme.

LA MAGISTRANTO

Mi bedauxras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn

ekscesojn.

DOKTORO STOCKMANN

Cxu vi volas diri al mi ion ceteran?

LA MAGISTRANTO

(elprenas grandan leteron) Mi havas tiun cxi dokumenton por vi de la

baneja direkcio.

DOKTORO STOCKMANN

Mi estas maldungita, cxu?

LA MAGISTRANTO

Jes, de hodiaux. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedauxras; sed

-- sincere dirite -- ni ne kuragxis pro la publika opinio.

DOKTORO STOCKMANN

(ridetas) Ne kuragxis? Tiujn vortojn mi auxdis _pli frue_ hodiaux.

LA MAGISTRANTO

Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi

iun ajn praktikon en nia urbo.

DOKTORO STOCKMANN

Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?

LA MAGISTRANTO

La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo

al domo. Cxiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj

mi kuragxas garantii, ke neniu domposedanto kuragxas rifuzi sian

subskribon; ili tute simple ne _kuragxas_.

DOKTORO STOCKMANN

Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?

LA MAGISTRANTO

Se mi povus doni al vi konsilon, gxi estus, ke vi forlokigxu el nia

urbo por ioma tempo --

DOKTORO STOCKMANN

Jes, mi gxuste iomete pensas forlasi la lokon.

LA MAGISTRANTO

Bone. Kaj post duona jaro aux iom pli, kiam vi sxangxis vian opinion,

kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedauxron kaj

konfesi vian eraron --

DOKTORO STOCKMANN

Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?

LA MAGISTRANTO

Eble; estas tute ne sensxance.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuragxas pro la publika opinio.

LA MAGISTRANTO

La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege

grave por ni havi tian konfeson de vi.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, por gxi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion

mi antauxe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzajxoj!

LA MAGISTRANTO

Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke

vi havas la tutan urbon dorse --

DOKTORO STOCKMANN

Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko --.

(ekflamigxas) Sed ecx ne se mi havus la diablon mem kaj lian

praavinon sur la nuko --! Neniam, -- neniam, mi diras!

LA MAGISTRANTO

Patro de familio ne kuragxas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuragxas,

Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Mi ne kuragxas, cxu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera

homo ne kuragxas; kaj cxu vi scias, kiu tiu estas?

LA MAGISTRANTO

Ne.

DOKTORO STOCKMANN

Kompreneble; sed _mi_ diru al vi. Libera homo ne kuragxas malpurigi

sin kiel fiulo; li ne kuragxas konduti tiel, ke li devus kracxi sin

mem en la okulojn.

LA MAGISTRANTO

Tio cxi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo

por via obstineco --; sed tia ja ekzistas --

DOKTORO STOCKMANN

Kion vi aludas per _tio_?

LA MAGISTRANTO

Tion vi certe bonege komprenas. Sed cxar mi estas via frato kaj sagxa

homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj

perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.

DOKTORO STOCKMANN

Sed al kio do _tio_ aludu?

LA MAGISTRANTO

Cxu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la

testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?

DOKTORO STOCKMANN

Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondajxo

por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO

Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas suficxe

ricxa homo.

DOKTORO STOCKMANN

Tion mi neniam suspektis --!

LA MAGISTRANTO

Hm, -- vere ne? Vi do ankaux ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de

lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via

edzino gxuu la rentojn dum via vivodauxro. Cxu li tion ne diris al

vi?

DOKTORO STOCKMANN

Ne; mi jxuras, ke li ne faris. Kontrauxe; li cxiam kolerigxadis pro

tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed cxu vi scias tion cxi tiel

certe, Petro?

LA MAGISTRANTO

Mi sciigxis de tute fidinda fonto.

DOKTORO STOCKMANN

Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaux la infanoj!

Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine!

LA MAGISTRANTO

(retenas lin) Tsx, ankoraux nenion diru!

SINJORINO STOCKMANN

(malfermas la pordon) Kio estas?

DOKTORO STOCKMANN

Nenio, kara; nur reen eniru.

(_Sinjorino Stockmann_ fermas.)

DOKTORO STOCKMANN

(pasxadas sur la planko) Sekura! Cxu vere, -- ili do cxiuj estas

sekuraj! Kaj tiaj por la vivodauxro! Ho beniga sento scii, ke oni

estas sekura!

LA MAGISTRANTO

Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas

nuligi la testamenton kiun ajn tagon aux horon lauxdezire.

DOKTORO STOCKMANN

Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro gxojega, ke

mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.

LA MAGISTRANTO

(ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio jxetas lumon sur

multon.

DOKTORO STOCKMANN

Kian multon?

LA MAGISTRANTO

La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj

atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraux la

estrantajn civitanojn en la urbo --

DOKTORO STOCKMANN

Kiujn; kiujn?

LA MAGISTRANTO

-- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento

de tiu maljuna vengxavida Morten Kiil.

DOKTORO STOCKMANN

(konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi

konas dum mia vivo.

LA MAGISTRANTO

Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- cxar nun ni

havas armilojn kontraux vi. (Li foriras.)

DOKTORO STOCKMANN

Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu

sxin kun akvujo, sxin, -- sxin -- kion diable --, sxin, kiu cxiam

havas fulgon sur la nazo --

SINJORINO STOCKMANN

(en la sidcxambro) Tsx, tsx do, Tomas!

PETRA

(ankaux cxe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, cxu li povas

paroli kun vi sola.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, certe li povas. (cxe la pordo) Envenu, bopatro.

(_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaux li.)

DOKTORO STOCKMANN

Nu, kio estas? Eksidu.

MORTEN KIIL

Ne sidi. (cxirkauxrigardas) Aspektas bele cxe vi hodiaux, sinjoro

Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, cxu ne?

MORTEN KIIL

Vere bele ja aspektas; fresxan aeron vi ankaux havas; hodiaux vi

havas suficxe da tiu "moksigena" sxtofo, pri kiu vi parolis hieraux.

Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaux, mi pensas.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, mi havas.

MORTEN KIIL

Cxu imagu? (frapas sian bruston) Sed cxu vi scias kion _mi_ havas

cxi tie?

DOKTORO STOCKMANN

Espereble ankaux bonan konsciencon.

MORTEN KIIL

Ba! Estas io multe pli bona ol tio.

(Li elprenas dikan posxdokumentujon, malfermas gxin kaj montras aron

da dokumentoj.)

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas lin mire) Akcioj en la banejo?

MORTEN KIIL

Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaux.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj vi jam acxetis --?

MORTEN KIIL

Tiom por kio mi havis monon.

DOKTORO STOCKMANN

Sed kara bopatro, -- tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!

MORTEN KIIL

Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; -- sed --! La homoj

estas ja frenezaj en nia urbo!

MORTEN KIIL

Vi diris hieraux, ke la pleja fiajxo venas de mia tanejo. Se _tio_

estus vero, mia avo, kaj mia patro antaux mi, kaj mi mem dum multaj

jaroj malpurigadus la urbon kvazaux tri murdangxeloj. Cxu vi opinias,

ke mi lasas tiun honton gluigxi sur min?

DOKTORO STOCKMANN

Bedauxrinde, tion vi devas akcepti.

MORTEN KIIL

Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min

"la melo", mi auxdis. Melo, cxu tio ne estas iuspeca porko; sed pri

tio ili neniam en la mondo pravigxu. Mi volas vivi kaj morti kiel

purema homo.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj kiel vi volas realigi _tion_?

MORTEN KIIL

_Vi_ purigu min, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN

Mi!

MORTEN KIIL

Cxu vi scias per kiu mono mi acxetis tiujn cxi akciojn? Ne, tion vi

ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra

kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, cxar mi ja tamen havas iom

sxparitan, komprenu.

DOKTORO STOCKMANN

(ekflamigxas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiajxo!

MORTEN KIIL

Jes, tiu mono nun investigxis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi,

cxu vi tamen estas tiel furioza -- freneza, Stockmann. Se vi dauxre

lasos bestojn kaj tiajn fiajxojn veni el mia tanejo, tio estas la

sama kiel trancxi rimenojn el la hauxto de Katrine, kaj ankaux de

Petra, kaj de la knabetoj; sed _tion_ neniu vera familipatro faras,

-- se li ne estas frenezulo.

DOKTORO STOCKMANN

(pasxas tien kaj reen) Jes, sed mi _estas_ freneza, mi estas

frenezulo!

MORTEN KIIL

Tiomege delira -- freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en

dangxero.

DOKTORO STOCKMANN

(haltas antaux li) Kial vi ne parolis kun mi, antaux ol vi acxetis

tiujn senvalorajxojn!

MORTEN KIIL

Kio estas farita, plej forte efikas.

DOKTORO STOCKMANN

(pasxadas maltrankvile cxirkauxe) Se mi do ne estus tiel certa pri

la afero --! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.

MORTEN KIIL

(pesas la dokumentujon en la mano) Se vi dauxre frenezadas, tiuj cxi

ne valoros multe.

(Li metas la dokumentujon en la posxon.)

DOKTORO STOCKMANN

Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por

preventi; iu kontrauxinfekta drogo --

MORTEN KIIL

Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, cxu?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, aux por neuxtraligi ilin.

MORTEN KIIL

Cxu vi ne povus provi per iom da ratveneno?

DOKTORO STOCKMANN

Ho, babilajxo! -- Sed cxiuj ja diras, ke estas nur imagajxo. Cxu ne

povas esti imagajxo do! Lasu ilin _havi_ sian imagajxon! Cxu ne la

nesciantaj, etkoraj hundacxoj insultis min kiel popolmalamikon; --

kaj ili ecx estis pretaj tiri miajn vestajxojn de mia korpo!

MORTEN KIIL

Kaj cxiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!

DOKTORO STOCKMANN

Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas

priparoli kun Katrine; sxi pli bone scias pri tiuj aferoj.

MORTEN KIIL

Bone; auxskultu nur konsilon de sagxa edzino.

DOKTORO STOCKMANN

(ekkolerigxas kontraux lin) Ke vi povis konduti tiel stultege!

Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun cxi teruran

turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaux mi vidus satanon mem

--!

MORTEN KIIL

Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaux ol la dua mi atendas

respondon de vi. _Jes_ aux _ne_. Se vi respondos _ne_, mi transdonos

la akciojn al la bonfara fondajxo, -- kaj tio jam hodiaux.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj kion ricevos Katrine?

MORTEN KIIL

Ecx ne grajneton.

(La pordo de la antauxcxambro malfermigxas. _Redaktoro Hovstad_ kaj

_presisto Aslaksen_ aperas.)

MORTEN KIIL

Jen, vidu tiujn du!

DOKTORO STOCKMANN

(fiksrigardas ilin) Cxu vi? Cxu _vi_ denove kuragxas veni cxi tien

al mi!

HOVSTAD

Jes vere ni tion faras.

ASLAKSEN

Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.

MORTEN KIIL

(flustras) Jes aux ne antaux la dua.

ASLAKSEN

(okulumas al _Hovstad_) Aha!

(_Morten Kiil_ foriras.)

DOKTORO STOCKMANN

Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.

HOVSTAD

Mi bone komprenas, ke vi malsxatas nin pro nia sinteno dum la kunveno

hieraux --

DOKTORO STOCKMANN

Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion

sintenacxa, virinacxa --. Pro diablo fi!

HOVSTAD

Nomu tion, kiel al vi placxas; sed ni ne _povis_ ion alian fari.

DOKTORO STOCKMANN

Vi _ne kuragxis_ ion alian, cxu ne?

HOVSTAD

Jes, se vi preferas.

ASLAKSEN

Sed kial vi ne lasis fali vorton antauxe? Nur etan aludon al sinjoro

Hovstad aux mi.

DOKTORO STOCKMANN

Aludo? Pri kio?

ASLAKSEN

Pri tio, kio kasxis sin malantauxe.

DOKTORO STOCKMANN

Mi tute ne komprenas vin.

ASLAKSEN

(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.

HOVSTAD

Ne estas plu necese teni tion sekrete.

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas ilin lauxvice) Sed pro diabla hauxto kaj osto --!

ASLAKSEN

Cxu mi rajtas demandi, -- cxu via bopatro ne iras cxirkauxe en la

urbo acxetante cxiujn banejakciojn?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, acxetis banejakciojn hodiaux; sed --?

ASLAKSEN

Estus pli sagxe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas

tiel parence proksima.

HOVSTAD

Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la

atako kontraux la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiligxi kun

mi, doktoro Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN

(rigardas kvazaux foren; aspekte io prilumigxas por li, kaj li diras

kvazaux perpleksa) Cxu tiajxo estas imagebla? Cxu tiajxo estas

farebla?

ASLAKSEN

(ridetas) Montrigxas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke gxi devas

esti plenumata elegante.

HOVSTAD

Kaj prefere pluraj devas partopreni; cxar estas ja cxiam tiel, ke la

respondeco malgrandigxas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.

DOKTORO STOCKMANN

(sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras?

ASLAKSEN

Tion sinjoro Hovstad plej bone --

HOVSTAD

Ne, vi parolu, Aslaksen.

ASLAKSEN

Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja

opinias, ke ni kuragxas meti "La Popolan Mesagxon" je via dispono.

DOKTORO STOCKMANN

_Nun_ vi kuragxas? Sed la publika opinio? Cxu vi ne timas, ke

levigxos sxtormo kontraux nin?

HOVSTAD

Ni devas elteni la sxtormon.

ASLAKSEN

Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos

rezulton --

DOKTORO STOCKMANN

Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi

aludas --?

HOVSTAD

Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin farigxi la

estro de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN

Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan

"melon" partopreni en tio cxi. Kaj poste ni lauxsxajne riparos la

akvokondukilon kaj iom fosadas en la plagxo, sen kauxzi al la urba

kaso elspezon ecx ne de duona krono. Cxu vi ne opinias, ke ni

sukcesos? Cxu?

HOVSTAD

Mi opinias, -- kiam vi havas "La Popolan Mesagxon" kun vi.

ASLAKSEN

En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN

Jes bone; kaj tio estas ja ankaux la publika opinio; kaj vi, sinjoro

Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?

ASLAKSEN

Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco.

Fidu tion.

DOKTORO STOCKMANN

Sed, miaj sinjoroj --; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun

kompenson --?

HOVSTAD

Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed "La Popola Mesagxo"

staras sur malfortaj piedoj; gxi ne eldonigxas senprobleme; kaj

cxesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda

politiko, mi vere malvolonte farus.

DOKTORO STOCKMANN

Mi komprenas; estus ja cxagrenige por amiko de la popolo kiel vi.

(ekscitigxas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras

cxirkauxe en la cxambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie

estas la bastono?

HOVSTAD

Kion tio signifu?

ASLAKSEN

Vi do ne volas --?

DOKTORO STOCKMANN

(haltas) Kaj se mi nun donu al vi ecx ne nuran oeron de miaj multaj

akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la posxoj de ni

ricxuloj.

HOVSTAD

Ho, _vi_ devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti

prezentata dumaniere.

DOKTORO STOCKMANN

Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi "La

Popolan Mesagxon", vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero;

vi persekutos min, mi opinias, -- cxasos min, -- provos gorgxmordi

min, kiel la hundo gorgxmordas la leporon!

HOVSTAD

Tio estas laux natura legxo; cxiu besto volas trovi nutrajxon.

ASLAKSEN

Oni ja devas preni la nutrajxon, kie oni gxin trovas.

DOKTORO STOCKMANN

Do sercxu ion en la kloakdefluilo; (cxirkauxkuras en la cxambro) --

cxar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el

ni tri. (trovas la pluvsxirmilon kaj frape svingas gxin) Hej, jen

--!

HOVSTAD

Vi do ne volas atenci nin!

ASLAKSEN

Atentu pri tiu pluvsxirmilo!

DOKTORO STOCKMANN

Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD

(cxe la pordo de la antauxcxambro) Cxu vi estas tute freneza!

DOKTORO STOCKMANN

Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue

kiel poste.

ASLAKSEN

(kuras cxirkaux la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne

estas forta viro; mi ne multe eltenas -- (krias) Helpu, helpu!

(_Sinjorino Stockmann_, _Petra_ kaj _Horster_ venas de la

sidcxambro.)

SINJORINO STOCKMANN

Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!

DOKTORO STOCKMANN

(frapsvingas la pluvsxirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la

defluilon!

HOVSTAD

Atako kontraux senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, sxipestro

Horster (Li rapidas tra la antauxcxambro)

ASLAKSEN

(konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn -- (forglitas tra

la sidcxambro)

SINJORINO STOCKMANN

(retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN

(jxetas la pluvsxirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.

SINJORINO STOCKMANN

Sed kion ili volis pri vi?

DOKTORO STOCKMANN

Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al

la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas

tie?

SINJORINO STOCKMANN

Tri grandajn _Ne_; kion tio signifas?

DOKTORO STOCKMANN

Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) _Jen_, Petra; kure sendu

la fulgitinon al la "melo" kun gxi plej eble rapide. Rapidu!

(_Petra_ eliras kun la karto tra la antauxcxambro.)

DOKTORO STOCKMANN

Aj; se mi ne hodiaux havis viziton de cxiuj satanaj sendintoj, mi ne

scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraux ilin, ke

gxi farigxu aleno; mi trempos gxin en venenon kaj galon; mi jxetos

mian inkujon rekte en ilian kapacxojn!

SINJORINO STOCKMANN

Jes, sed ni ja forvojagxos, Tomas.

(_Petra_ revenas.)

DOKTORO STOCKMANN

Nu?

PETRA

Farite.

DOKTORO STOCKMANN

Bone. -- Forvojagxos, vi diras? Ne, morto kaj plago cxu ni faru; ni

restos, kie ni estas, Katrine!

PETRA

Ni restos!

SINJORINO STOCKMANN

En cxi tiu urbo?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, gxuste cxi tie; cxi tie estas la batalejo; cxi tie mi luktos;

cxi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi

eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni

dum la vintro.

HORSTER

Tion vi ricevos cxe mi.

DOKTORO STOCKMANN

Cxu vere?

HORSTER

Jes, bonvolu; mi havas suficxe da cxambroj, kaj preskaux neniam estas

hejme.

SINJORINO STOCKMANN

Ho, kiel bonvole de vi. Horster.

PETRA

Dankon!

DOKTORO STOCKMANN

(premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun

mi komencos serioze jam en tiu cxi tago. Ho, estas senfino da aferoj

por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon

je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la

banejo --

SINJORINO STOCKMANN

(suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis.

DOKTORO STOCKMANN

-- kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin

fari! La malricxulojn mi tamen retenas -- tiujn, kiuj nenion pagas;

kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj

plago, auxskulti min ili devos; mi predikos por ili cxiutempe, kiel

estas ie skribita.

SINJORINO STOCKMANN

Sed, kara Tomas, cxu vi ne vidis kiom utilas prediki.

DOKTORO STOCKMANN

Vi vere estas komika, Katrine. Cxu mi lasu min frapigxi el la

batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj

satanajxoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel

simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la

hundacxoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de

liberaj homoj, -- ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj

vivopovaj veroj, -- ke konsideroj pri oportuneco turnas supron

malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine farigxos neelteneble

vivi cxi tie. Jes, cxu ne sxajnas al vi, sxipestro Horster, ke mi

devas kapabli igi la homojn kompreni _tion_?

HORSTER

Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.

DOKTORO STOCKMANN

Nun vi auxskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Cxar

komprenu, ke partiestro estas kvazaux lupo, -- li estas kvazaux

glutavida lupacxo; -- li bezonas tioman nombron da brutetoj cxiun

jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da

brutetoj _ili_ konsumas; aux ili vundmordas ilin kaj dissxiras ilin,

tiel, ke ili neniam plu farigxos aliaj ol domposedantoj kaj

abonantoj de "La Popola Mesagxo"! (eksidas duone sur la tablon) Ho,

venu cxi tien, kara Katrine, -- vidu, kiel bele la suno brilas enen

cxe ni hodiaux. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas cxe mi.

SINJORINO STOCKMANN

Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Nu, aldone vi devas pene sxpari, -- kaj ni certe traluktos. _Tio_

estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas

_tio_, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi

kuragxos preni sur sin mian taskon.

PETRA

Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaux vi. -- Sed jen

jam la knaboj.

(_Ejlif_ kaj _Morten_ envenas tra la sidcxambro.)

SINJORINO STOCKMANN

Cxu vi ricevis forpermeson hodiaux?

MORTEN

Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la pauxzo --

EJLIF

Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.

MORTEN

Jes, kaj sinjoro Rorlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn

tagojn.

DOKTORO STOCKMANN

(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen

mi vidas, mi jxuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!

LA KNABOJ

Ne en la lernejon!

SINJORINO STOCKMANN

Sed ne, Tomas --

DOKTORO STOCKMANN

Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; -- ja, tio signifas, ke

vi ecx nenion lernu --

MORTEN

Hura!

DOKTORO STOCKMANN

-- sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Auxdu, pri tio

vi devas helpi min, Petra.

PETRA

Jes, patro, fidu min je tio.

DOKTORO STOCKMANN

Kaj la lernejo, gxi estu en la salono, kie ili moknomis min

popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaux dek du

knabojn por komenci.

SINJORINO STOCKMANN

Ilin vi certe ne trovos en tiu cxi urbo.

DOKTORO STOCKMANN

Ni vidos. (al la knaboj) Cxu vi ne konas iujn stratbubojn, -- iujn

vere bubacxajn --?

MORTEN

Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!

DOKTORO STOCKMANN

Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas

eksperimenti pri la hundacxoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.

MORTEN

Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?

DOKTORO STOCKMANN

Tiam vi forpelu cxiujn lupacxojn al la fora okcidento, knaboj!

(_Ejlif_ aspektas iom dubema; _Morten_ saltetas kaj krias hura.)

SINJORINO STOCKMANN

Aj, se nur tiuj lupacxoj ne forpelos vin, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN

Cxu vi tute frenezigxas, Katrine! _Forpeli min_? Nun, kiam mi estas

la plej forta viro en la urbo!

SINJORINO STOCKMANN

La plej forta -- _nun_?

DOKTORO STOCKMANN

Jes, tian grandan vorton mi kuragxas esprimi, ke _nun_ mi estas unu

el la plej fortaj viroj en la tuta mondo.

MORTEN

Ho ne do!

DOKTORO STOCKMANN

(mallauxtigas la vocxon) Tsx; ankoraux ne tion priparolu; sed mi

faris grandan malkovron.

SINJORINO STOCKMANN

Nun denove?

DOKTORO STOCKMANN

Certe, jes certe! (kolektas ilin cxirkaux sin kaj diras konfideme)

La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo,

estas tiu, kiu staras tute sola.

SINJORINO STOCKMANN

(ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas --!

PETRA

(fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro!

Popolmalamiko · 第 12 / 12 题