(La redaktejo de "La Popola Mesagxo". Maldekstre en la fono estas
la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun
vitrajxoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre
estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de
paperoj, gazetoj kaj libroj. Antauxe maldekstre estas fenestro kaj
apud gxi estas skribopupitro kun alta segxo. Paro da apogsegxoj
staras cxe la tablo kaj kelkaj aliaj segxoj laux la muroj. La cxambro
estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogsegxoj
malpuraj kaj sxiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj
en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)
(_Redaktoro Hovstad_ sidas cxe la pupitro skribante. Iom poste venas
de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)
BILLING
Nu, jen vere io --!
HOVSTAD
(skribante) Cxu vi tralegis gxin?
BILLING
(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.
HOVSTAD
Cxu vi ne trovas, ke la doktoro estas suficxe akra?
BILLING
Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Cxiu vorto falas
peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo.
HOVSTAD
Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.
BILLING
Vere; sed ni dauxre frapos, -- frapon post frapo, gxis la tuta
potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante
tion cxi, mi kvazaux vidis la revolucion veni de fore.
HOVSTAD
(turnas sin) Tsx; ne diru tion kun Aslaksen auxskultanta.
BILLING
(mallauxtigas la vocxon) Aslaksen estas cedema malkuragxulo; ne
trovigxas vira kuragxo en li. Sed tiun cxi fojon vi do trapusxos vian
volon? Cxu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?
HOVSTAD
Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, --
BILLING
Tio estus diable cxagrene.
HOVSTAD
Nu, ni povas felicxe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos.
Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos
cxiujn etburgxojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj
kaj la aliaj. Kaj se li akceptos gxin, li ekhavos kiel kontrauxulojn
aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj gxis nun
estis liaj plej fortaj subtenantoj --
BILLING
Jes, jes bone; cxar ili devos ja elspezi grandan sumon --
HOVSTAD
Jes, ho jxuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam
ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la
magistranto malkapablas en cxiu ajn afero, kaj ke la konfidaj
postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la
manojn de liberalaj homoj.
BILLING
Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras
jxus antaux la komenco de revolucio!
(Oni frapas.)
HOVSTAD
Tsx (vokas) Envenu!
(_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.)
HOVSTAD
(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?
DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, sinjoro Hovstad!
HOVSTAD
Tiel do rezultis?
BILLING
Hura!
DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion
ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!
BILLING
Milito kun nuda trancxilo, mi esperas! La trancxilo al la gorgxo,
sinjoro doktoro!
DOKTORO STOCKMANN
La traktajxo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj
por kvar aux kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?
BILLING
(vokas en la presejon) Aslaksen, venu cxi tien momenton!
HOVSTAD
Kvar aux kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?
DOKTORO STOCKMANN
Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed
cxio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras
alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- gxuste
tiel.
BILLING
Estas, dia morto, vero; sxajnas ke oni neniam finis, antaux ol la
tuta domacxo estas malkonstruita.
ASLAKSEN
(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas
malkonstrui la banejon?
HOVSTAD
Absolute ne; ne timu.
DOKTORO STOCKMANN
Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia
traktajxo, sinjoro Hovstad?
HOVSTAD
Gxi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por
kompreni la konekson. Mi kuragxas diri, ke vi havos cxiun kleran
homon cxe via flanko.
ASLAKSEN
Kaj ankaux cxiujn prudentajn, cxu?
BILLING
Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskaux la tutan
urbon.
ASLAKSEN
Nu, do ni kuragxas presi gxin.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tion mi opinius.
HOVSTAD
Ni enprenos gxin morgaux frue.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj plago, ni devas perdi ecx ne unu solan tagon. Auxdu,
sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupigxi
pri la manuskripto.
ASLAKSEN
Mi faros.
DOKTORO STOCKMANN
Atentu pri gxi kvazaux pri oro. Neniun preseraron; cxiu vorto estas
grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovajxon.
-- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita,
-- jxetege disigita --
BILLING
Disjxetita, -- jes kvazaux fulmo!
DOKTORO STOCKMANN
-- submetita al la jugxo de cxiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne
povas imagi al vi, kion mi hodiaux devis toleri. Oni minacis min per
tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn
rajxtojn --
BILLING
Kion! Viajn homajn rajtojn!
DOKTORO STOCKMANN
-- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu
personan avantagxon antaux mian internan, sanktan konvinkon --
BILLING
Tio estas, dia morto, tro kruda.
HOVSTAD
Ho jes, oni povas atendi cxion de tiu flanko.
DOKTORO STOCKMANN
Sed antaux mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Cxiun tagon
mi nun kvazaux jxetos ankron en "La Popola Mesagxo", kaj enfilos ilin
per eksplodaj artikoloj lauxvice --
ASLAKSEN
Jes, sed auxskultu --
BILLING
Hura; ni havos militon, militon!
DOKTORO STOCKMANN
-- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikajxojn
antaux la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!
ASLAKSEN
Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere --
BILLING
Ho ne; ho ne! Ne sxparu la dinamiton!
DOKTORO STOCKMANN
(same nekonfuzebla) Cxar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo
kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota
--
BILLING
_Jen_ la liberiga vorto!
DOKTORO STOCKMANN
Cxiuj flikuloj ni forcxasos. Kaj tio en cxiuj ejoj! Malfermigxis por
mi senfinaj vizioj hodiaux. Ankoraux ne estas tute klare por mi; sed
mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni
nun devas sercxi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en
cxiuj antauxpostenoj.
BILLING
Auxdu, auxdu!
DOKTORO STOCKMANN
Estu ni nur solidaraj, kaj cxio iros glate, glate! La tuta revolucio
kvazaux sxipo lancxigxos el la sxipglitejo. Jes, cxu vi ne tion
kredas?
HOVSTAD
Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la
komunumo tien, kie gxi juste devas kusxi.
ASLAKSEN
Kaj antauxenpasxante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio cxi estu
dangxera.
DOKTORO STOCKMANN
Kiu, diable, atentas, cxu tio estas dangxera aux ne! Kion mi faras,
tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.
HOVSTAD
Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.
ASLAKSEN
Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera
amiko de la socio li estas.
BILLING
Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!
ASLAKSEN
Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaux uzos tiun esprimon.
DOKTORO STOCKMANN
(tusxita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj
amikoj; -- tio cxi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io
tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun
mi devas eliri por kuraci iun malfelicxan diablon --. Mi revenos,
kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen;
-- kaj precipe forstreku ecx ne unu solan krisignon! Prefere aldonu
kelkajn! Bone, bone; adiaux gxis poste; adiaux, adiaux!
(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li
foriras.)
HOVSTAD
Li farigxos netakseble utila homo por ni.
ASLAKSEN
Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed
se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.
HOVSTAD
Hm, dependas de --
BILLING
Vi estas ja damne timema, Aslaksen.
ASLAKSEN
Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema,
sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu
min en la grandan politikon, antaux la registaro mem, kaj jen vidu
cxu mi estas timema.
BILLING
Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontrauxeco en vi.
ASLAKSEN
Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la
registaron, oni almenaux ne malutilas al la socio; cxar tiuj homoj ne
gxenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la
_lokaj_ auxtoritatuloj, _ilin_ oni povas eljxeti el ofico, kaj jen
eble oni ekhavos la senspertecon cxe la stirilo, je neriparebla
malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.
HOVSTAD
Sed la civitana edukado pere de memregado, -- cxu vi ne pensas pri
_gxi?_
ASLAKSEN
Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne
povas pensi pri cxio ajn, sinjoro Hovstad.
HOVSTAD
Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!
BILLING
Auxdu, -- auxdu!
ASLAKSEN
(ridetas) Hm. (montras al la segxo) Sur la redaktortabureto _tie_
sidis antaux vi guberniestro Stensgard.
BILLING
(kracxas) Fi! Tia dizertulo.
HOVSTAD
Mi ne estas sxancelisto -- kaj neniam farigxos.
ASLAKSEN
Politikisto prijxuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi,
sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi
ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.
BILLING
Mi --!
HOVSTAD
Cxu vi, Billing!
BILLING
Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn
memkontentajn sinjorojn.
ASLAKSEN
Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj
pro kontrauxdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La
pasinteco de presisto Aslaksen kusxas aperta por cxiu ajn. Mi ne
subigxis al alia sxangxo ol farigxi pli modera. Mia koro dauxre estas
cxe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la
direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj.
(Li iras en la presejon.)
BILLING
Cxu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?
HOVSTAD
Cxu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj
preskostoj?
BILLING
Damnite ke ni ne havas suficxan komerckapitalon.
HOVSTAD
(eksidas cxe la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus --
BILLING
Cxu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?
HOVSTAD
(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.
BILLING
Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la
melon", kiel homoj nomas lin.
HOVSTAD
(skribante) Cxu vi scias certe, ke _li_ ion posedas?
BILLING
Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de gxi devas ja fali
sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaux la
infanojn.
HOVSTAD
(turnas sin duone) Cxu vi bazas vin sur _tio_?
BILLING
Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.
HOVSTAD
Estas sagxe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas
bazi; cxar mi povas certigi vin, -- vi gxin ne ricevos.
BILLING
Ne, cxu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas
bone, ke mi ne ricevos gxin. Tia neglekto flamigas la batalemon; --
oni kvazaux ricevas provizon de fresxa galo, kaj tio do estas
bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere
instiganta.
HOVSTAD
(skribante) Nu ja; nu ja.
BILLING
Nu, -- ili baldaux auxdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la
manifeston de la asocio de domposedantoj.
(Li iras en la cxambron dekstre.)
HOVSTAD
(sidas cxe la pupitro, macxas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm,
-- cxu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu!
(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)
HOVSTAD
(ekstaras) Cxu estas vi? Vi venas cxi tien?
PETRA
Jes, mi petas pardonon --
HOVSTAD
(antauxentiras apogsegxon) Bonvolu eksidi.
PETRA
Ne dankon; mi tuj foriros.
HOVSTAD
Cxu eble estas io de via patro, kio --?
PETRA
Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelposxo) Jen la angla
rakonto.
HOVSTAD
Kial vi redonas gxin?
PETRA
Cxar mi ne volas traduki gxin.
HOVSTAD
Sed vi ja promesis al mi certe --
PETRA
Jes, tiam mi ankoraux ne estis gxin leginta. Kaj ankaux vi certe ne
legis gxin?
HOVSTAD
Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed --
PETRA
Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas sercxi iun alian. (metas
la libron sur la tablon) Tiu cxi ne tauxgas en "La Popola Mesagxo".
HOVSTAD
Kaj kial ne?
PETRA
Cxar gxi tute kontrauxas viajn proprajn opiniojn.
HOVSTAD
Nu, pro tio --
PETRA
Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas
pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas cxion al la plej
bona por ili, -- kaj ke cxiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas
punon.
HOVSTAD
Tamen tiel cxio estas ja nur bone. Estas ja gxuste tiajxo, kion la
homoj volas havi.
PETRA
Cxu vi do volas esti tiu, kiu donas tiajxon al la homoj? Vi mem ja
kredas ecx ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel
en la realeco.
HOVSTAD
Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas cxiam agi kiel li volus. Ofte
oni devas klini sin antaux la opinio de la popolo en negravaj aferoj.
La politiko tamen estas la cxefa afero en la vivo -- almenaux por
gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj
progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton
sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre;
-- ili kvazaux farigxas pli konfidemaj.
PETRA
Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne
estas araneo.
HOVSTAD
(ridetas) Dankon, cxar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne,
efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.
PETRA
De Billing!
HOVSTAD
Jes, li almenaux parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu
absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.
PETRA
Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --!
HOVSTAD
Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaux petskribis pri la
ofico kiel sekretario de la magistrato, mi auxdas.
PETRA
Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiajxo?
HOVSTAD
Nu, pri tio vi devas demandi lin.
PETRA
Neniam mi imagus tion pri Billing.
HOVSTAD
(rigardas sxin fikse) Cxu ne? Cxu tio venas al vi tiel neatende.
PETRA
Jes. Aux tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --.
HOVSTAD
Ni gazetskribistoj ne multe tauxgas, frauxlino.
PETRA
Cxu vi vere tion diras?
HOVSTAD
Foje mi tion pensas.
PETRA
Jes, sub la cxiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun
granda afero inter la manoj --.
HOVSTAD
Tio cxi pri via patro, vi aludas?
PETRA
Gxuste tio, jes. Sxajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro,
kiu tauxgas antaux la plimulto.
HOVSTAD
Jes, hodiaux mi sentas ion tian.
PETRA
Jes, cxu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun
vi elektis. Tiel rompi vojon por misjugxitaj veroj kaj por novaj,
kuragxaj opinioj --; jes, antauxeniri sentime kaj paroli por maljuste
traktata homo --
HOVSTAD
Pleje cxar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne gxuste
scias kiel mi --
PETRA
Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?
HOVSTAD
(pli mallauxte) Pleje cxar li estas via patro, mi pensas.
PETRA
(subite kiel frapita) _Tio_?
HOVSTAD
Jes, Petra, -- frauxlino Petra.
PETRA
Cxu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la
afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?
HOVSTAD
Jes, -- ja kompreneble, ankaux tio.
PETRA
Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin
en io ajn.
HOVSTAD
Cxu vi ofendigxus pro tio, ke estas pleje pro vi --?
PETRA
Tio pro kio mi ofendigxas, estas ke vi ne estis sincera antaux patro.
Vi parolis kun li, kvazaux la vero kaj la bono de la socio kusxus en
via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian
vi sxajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam!
HOVSTAD
Tion vi ne diru tiel akre, frauxlino Petra; kaj malpli nun.
PETRA
Kial ne nun?
HOVSTAD
Cxar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.
PETRA
(rigardas lin kvazaux de supre) Cxu vi ankaux estas tia? Fi do!
HOVSTAD
Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.
PETRA
Mi scias kion kredi. Adiaux.
ASLAKSEN
(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad
-- (vidas Petra) Aj, domagxe --
PETRA
Jen kusxas la libro; donu gxin al iu alia. (iras al la elirejo)
HOVSTAD
(sekvas sxin) Sed, frauxlino --
PETRA
Adiaux. (sxi foriras.)
ASLAKSEN
Sinjoro Hovstad, auxskultu do!
HOVSTAD
Nu, nu do; kio estas?
ASLAKSEN
La magistranto staras en la presejo.
HOVSTAD
La magistranto, vi diras?
ASLAKSEN
Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantauxa pordo, --
ne volis esti vidata, vi komprenas.
HOVSTAD
Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem --
(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la
_magistranton_ enveni)
HOVSTAD
Staru observante, Aslaksen, ke neniu --
ASLAKSEN
Komprenas -- (iras en la presejon)
LA MAGISTRANTO
Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min cxi tie.
HOVSTAD
Ne, tion mi vere ne atendis.
LA MAGISTRANTO
(cxirkauxrigardas) Cxi tie vi ja arangxis la ejon hejmece, vere
hejmece.
HOVSTAD
Ho --
LA MAGISTRANTO
Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.
HOVSTAD
Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed cxu mi ne
devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la
_magistranto_ sur segxon) Kaj cxu la magistranto bonvolas sidi?
LA MAGISTRANTO
(eksidas cxe la tablo) Dankon.
(Ankaux Hovstad eksidas cxe la tablo.)
LA MAGISTRANTO
Mi havis -- vere gxenan travivajxon hodiaux, sinjoro Hovstad.
HOVSTAD
Nu? Jes tiom da farendajxoj, kiom la magistranto havas, --
LA MAGISTRANTO
Tio cxi hodiaux rilatas al la doktoro de la banejo.
HOVSTAD
Nu ja; al la doktoro?
LA MAGISTRANTO
Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn
supozeblajn mankojn.
HOVSTAD
Ho, vere?
LA MAGISTRANTO
Jes, cxu li ne diris al vi --? Sxajnas al mi, ke li menciis --
HOVSTAD
Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali --
ASLAKSEN
(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton --
HOVSTAD
(cxagrenita) Hm; gxi ja kusxas sur la pupitro.
ASLAKSEN
(trovas gxin) Bone.
LA MAGISTRANTO
Sed _tie_ ja gxuste estas --
ASLAKSEN
Jes, estas la traktajxo de la doktoro, sinjoro magistranto.
HOVSTAD
Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas?
LA MAGISTRANTO
Gxuste tiu. Kion vi opinias pri gxi?
HOVSTAD
Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis gxin suprajxe.
LA MAGISTRANTO
Sed vi tamen presigos gxin?
HOVSTAD
Al homo kiu elpasxas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi --
ASLAKSEN
Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto --
LA MAGISTRANTO
Kompreneble.
ASLAKSEN
Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.
LA MAGISTRANTO
Tute en ordo.
ASLAKSEN
Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo)
LA MAGISTRANTO
Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro
Hovstad --
HOVSTAD
Mi petas, sinjoro magistranto --
LA MAGISTRANTO
Vi estas sagxa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.
ASLAKSEN
Gxojigas min, ke la magistranto tiel pensas.
LA MAGISTRANTO
Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.
ASLAKSEN
Nur pleje inter etburgxoj, ja.
LA MAGISTRANTO
La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- cxi tie kiel en
aliaj lokoj.
ASLAKSEN
Efektive ili ja estas.
LA MAGISTRANTO
Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Cxu ne?
ASLAKSEN
Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.
LA MAGISTRANTO
Jes, -- kaj cxar regas tia lauxdinda oferemo inter la malpli
bonstataj burgxoj, --
ASLAKSEN
Kiel tio?
HOVSTAD
Oferemo?
LA MAGISTRANTO
Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion
mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.
ASLAKSEN
Jes, sed sinjoro magistranto --
LA MAGISTRANTO
Kaj efektive ne farigxos eta ofero, kiun la urbo versxajne devos
fari.
HOVSTAD
La urbo?
ASLAKSEN
Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --!
LA MAGISTRANTO
Post intertempa kalkulo la sxangxoj, kiujn la doktoro supozas
dezirindaj, sumigxas al kelkaj centmiloj da kronoj.
ASLAKSEN
Estas ja granda sumo; sed --
LA MAGISTRANTO
Kompreneble farigxos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.
HOVSTAD
(ekstaras) Cxu estas la intenco, ke la urbo --?
ASLAKSEN
Cxu pagigxus el la kaso de la urbo! El la malricxaj posxoj de la
etburgxoj!
LA MAGISTRANTO
Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?
ASLAKSEN
Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.
LA MAGISTRANTO
La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj strecxi sin pli
foren ol ili jam faris.
ASLAKSEN
Cxu certe, sinjoro magistranto?
LA MAGISTRANTO
Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn sxangxojn,
la urbo mem devas elspezi la kostojn.
ASLAKSEN
Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio cxi estas ja tute alia
afero, sinjoro Hovstad!
HOVSTAD
Jes, tia gxi efektive estas.
LA MAGISTRANTO
La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du
jaroj.
HOVSTAD
Fermi? Tute fermi!
ASLAKSEN
Du jarojn!
LA MAGISTRANTO
Jes, tiom longe dauxrus la laboro -- minimume.
ASLAKSEN
Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio
do vivu ni domposedantoj intertempe?
LA MAGISTRANTO
Al tio estas bedauxrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed
kion volas vi, ke ni faru? Cxu vi opinias ke ni ricevos ecx unu solan
gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas
putra, ke ni logxas sur venena grundo, la tuta urbo --
ASLAKSEN
Kaj cxio estas nur imagajxo?
LA MAGISTRANTO
Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io
alia.
ASLAKSEN
Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann
--; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed --
LA MAGISTRANTO
Estas bedauxrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia
frato cxiam estis impeta homo.
ASLAKSEN
Kaj tamen vi volas subteni lin en tiajxo, sinjoro Hovstad!
HOVSTAD
Sed kiu do povus pensi, ke --?
LA MAGISTRANTO
Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel gxi el sobra
vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domagxoj
lauxespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la
banejo.
HOVSTAD
Cxu vi havas tiun artikolon cxe vi, sinjoro magistranto?
LA MAGISTRANTO
(foliumas la posxon) Jes, mi kunprenis gxin okaze, ke vi --
ASLAKSEN
(rapide) Morto kaj plago, jen li estas!
LA MAGISTRANTO
Kiu? Mia frato?
HOVSTAD
Kie, -- kie?
ASLAKSEN
Li iras tra la presejo.
LA MAGISTRANTO
Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin cxi tie, kaj mi ankoraux havas
multon priparolendan kun vi.
HOVSTAD
(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.
LA MAGISTRANTO
Sed --?
HOVSTAD
Vi trovos nur Billing.
ASLAKSEN
Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.
LA MAGISTRANTO
Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaux foriru.
(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas
post li.)
HOVSTAD
Trovu iun okupon, Aslaksen.
(Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur
segxo dekstre.)
DOKTORO STOCKMANN
(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas cxapelon kaj
bastonon)
HOVSTAD
(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urgxu pri tio, kion ni
priparolis, Aslaksen. La tempo ne suficxas por ni hodiaux.
DOKTORO STOCKMANN
(al _Aslaksen_) Ankoraux neniu provpresajxo, mi auxdas.
ASLAKSEN
(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?
DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas ecx ne
momentan kvieton antaux ol mi vidos gxin en la gazeto.
HOVSTAD
Hm; dauxros certe ankoraux ioman tempon. Cxu vi ne pensas, Aslaksen?
ASLAKSEN
Jes, mi preskaux timas tion.
DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du
fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta
urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri,
sed haltas kaj revenas) Sed auxdu, -- ankoraux estas afero, kiun mi
devas priparoli kun vi.
HOVSTAD
Pardonu; sed cxu ni povus alian fojon --?
DOKTORO STOCKMANN
Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni
morgaux legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la
tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo --
HOVSTAD
Jes, sed doktoro --
DOKTORO STOCKMANN
Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia
damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias
same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la
benitaj homoj, ili ja tiel amas min --
ASLAKSEN
Jes, la civitanoj amas vin gxis tiun cxi tagon, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj gxuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam
nun tio cxi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel
instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en
proprajn manojn --
HOVSTAD
(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kasxi por vi --
DOKTORO STOCKMANN
Aha, -- cxu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne
volas akcepti. Se oni preparadas ion tian --
HOVSTAD
Kion do?
DOKTORO STOCKMANN
Nu, ion aux alian, -- standard-procesion aux festmangxon aux
subskripcion al honora donaco -- aux kion ajn, vi devas promesi al mi
je via savo malhelpi tion. Kaj ankaux vi, Aslaksen; cxu vi auxdas?
HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al
vi la puran veron --
(_Sinjorino Stockmann_, kun cxapelo kaj mantelo envenas tra la pordo
maldekstre en la fono.)
SINJORINO STOCKMANN
(vidas la doktoron) Jes, gxuste!
HOVSTAD
(iras al sxi renkonte) Jen jen, ankaux la sinjorino?
DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi cxi tie, Katrine?
SINJORINO STOCKMANN
Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.
HOVSTAD
Bonvolu sidi. Aux eble --
SINJORINO STOCKMANN
Dankon; ne gxenu vin. Kaj vi ecx ne devas esti cxagrenita pro tio, ke
mi venas por sercxi Stockmann; cxar sciu, ke mi estas patrino de tri
infanoj.
DOKTORO STOCKMANN
Babilajxo; tion ni ja bone scias.
SINJORINO STOCKMANN
Cxu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj
hodiaux; cxar alie vi ne irus jxeti nin cxiujn en malfelicxon.
DOKTORO STOCKMANN
Sed cxu vi estas tute freneza, Katrine! Cxu viro kun edzino kaj
infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti
utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu
li logxas!
SINJORINO STOCKMANN
Cxio kun modereco, Tomas!
ASLAKSEN
Tion ankaux mi diras. Modereco en cxio.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj tial vi faras pekon kontraux nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas
mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion cxi.
HOVSTAD
Mi ja ne forlogas iun en --
DOKTORO STOCKMANN
Forlogas! Cxu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en
la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj
pensu nur, ke li perdas sian oficon cxe la banejo, se vi presos lian
artikolon --
ASLAKSEN
Kio do!
HOVSTAD
Sed auxdu, sinjoro doktoro --
DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos
sin. Cxar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaux mi!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, estas ja gxuste la malfelicxo, ke vi havas tian terurajxon
malantaux vi.
DOKTORO STOCKMANN
Babilajxo, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu
min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj
gxoja? (frotas la manojn kaj pasxadas tien kaj reen) La vero kaj la
popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la
tutan liberalan burgxaron arigxi en venkantan armeon --! (haltas cxe
segxo) Kio -- kio diablo estas _jeno_?
ASLAKSEN
(rigardas tien) Aj do!
HOVSTAD
(same) Hm --
DOKTORO STOCKMANN
Jen kusxas ja la pinto de la auxtoritatulo.
(Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj,
kaj suprenlevas gxin.)
SINJORINO STOCKMANN
La kepo de la magistranto!
DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen ankaux la komandobastono. Kiel diable kaj fantome --
HOVSTAD
Nu jeno do --
DOKTORO STOCKMANN
Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li
venis al la gxustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --.
(ekridas) Cxu li kuris, sinjoro Aslaksen?
ASLAKSEN
(rapide) Je Dio li kuris, doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Kuris de bastono kaj --. Babilajxo; Petro ne kuras de io ajn. Sed
diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu,
Katrine!
SINJORINO STOCKMANN
Tomas, -- mi petas vin --!
ASLAKSEN
Gardu vin, sinjoro doktoro!
DOKTORO STOCKMANN
(Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian
bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas gxin, kaj
salutas per la mano al la sxirmilo de la kepo.)
(La _magistranto_ envenas, rugxa de kolero. Malantaux li _Billing_.)
LA MAGISTRANTO
Kion tiuj tumultoj signifu?
DOKTORO STOCKMANN
Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la auxtoritato en
la urbo.
(Li pasxadas tien kaj reen.)
SINJORINO STOCKMANN
(preskaux plorante) Ne, sed Tomas do!
LA MAGISTRANTO
(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!
DOKTORO STOCKMANN
(kiel antauxe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi
estras la tutan urbon, mi, jen vidu!
LA MAGISTRANTO
Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas lauxregulara uniformkepo!
DOKTORO STOCKMANN
Ba; cxu vi opinias, ke la vekigxanta popola leono lasas sin timigi de
uniformkepoj? Cxar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaux.
Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin
de cxiuj viaj konfiditaj postenoj --. Cxu vi opinias, ke mi ne povas?
Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad
kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesagxo", kaj presisto
Aslaksen elmarsxos antauxe de la tuta asocio de domposedantoj --
ASLAKSEN
Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Certe vi faros --
LA MAGISTRANTO
Aha; sinjoro Hovstad eble aligxos al la agitado?
HOVSTAD
Ne, sinjoro magistranto.
ASLAKSEN
Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem
kaj la gazeton pro imagajxo.
DOKTORO STOCKMANN
(cxirkauxrigardas) Kion do jeno signifu?
HOVSTAD
Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi
ne povas subteni gxin.
BILLING
Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, --
DOKTORO STOCKMANN
Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajxon; mi estos
viro por defendi gxin.
HOVSTAD
Mi ne presigos gxin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuragxas presigi
gxin.
DOKTORO STOCKMANN
Vi ne kuragxas? Kia babilajxo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la
redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!
ASLAKSEN
Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.
LA MAGISTRANTO
Felicxe, jes.
ASLAKSEN
Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj cxiuj
aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn.
DOKTORO STOCKMANN
(sinrega) Kaj cxiujn tiujn potencojn mi havas kontraux mi?
ASLAKSEN
Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgxaro, se ni presus vian
artikolon.
DOKTORO STOCKMANN
Nu tiel. --
LA MAGISTRANTO
Mian kepon kaj mian bastonon!
(_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kusxigas gxin sur la
tablon kune kun la bastono.)
LA MAGISTRANTO
(prenas ambaux al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.
DOKTORO STOCKMANN
Ni ankoraux ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi
mian traktajxon en "La Popola Mesagxo"?
HOVSTAD
Tute neeblas; ankaux pro konsidero pri via familio.
SINJORINO STOCKMANN
Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.
LA MAGISTRANTO
(prenas paperon el la posxo) Kiel informo por la publiko suficxas
tion cxi: Estas auxtentika klarigo. Bonvolu.
HOVSTAD
(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.
DOKTORO STOCKMANN
Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron
gxis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro
Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi gxin kiel
flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas
havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.
ASLAKSEN
Ecx ne se vi ofertus al mi oron, kuragxus mi ludoni mian presejon al
tiajxo, sinjoro doktoro. Mi ne kuragxas pro la publika opinio. Neniu
en la urbo presos gxin.
DOKTORO STOCKMANN
Do redonu gxin al mi.
HOVSTAD
(donas al li la manuskripton) Bonvolu.
DOKTORO STOCKMANN
(sercxas cxapelon kaj bastonon) Publikigota gxi tamen estu. Mi legos
gxin en granda popolkunveno; cxiuj miaj samcivitanoj auxdu la vocxon
de la vero!
LA MAGISTRANTO
Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.
ASLAKSEN
Ecx ne unu sola; tion mi ja certe scias.
BILLING
Ne, dia morto, cxu ili faros!
SINJORINO STOCKMANN
Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraux vi,
cxiuj?
DOKTORO STOCKMANN
(kolera) Jes, tion mi diru. Estas cxar en tiu cxi urbo cxiuj viroj
estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; cxiuj nur pensas pri la familio
kaj ne pri la socio.
SINJORINO STOCKMANN
(kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu
povas esti viro -- fojon. Cxar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!
DOKTORO STOCKMANN
Bone dirite, Katrine. Publikigota gxi estu, je mia beno kaj savo! Se
mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo
kun mi, kaj mi lauxtlegos gxin cxe cxiuj stratanguloj.
LA MAGISTRANTO
Tiel ege freneza vi do ne estas?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi estas!
ASLAKSEN
Vi havos ecx neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.
BILLING
Ne, dia morto, cxu vi ekhavos!
SINJORINO STOCKMANN
Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.
DOKTORO STOCKMANN
Bona ideo!
SINJORINO STOCKMANN
Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaux li.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj ankaux Petra! Kaj vi mem, Katrine!
SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi
faros.
DOKTORO STOCKMANN
(cxirkauxbrakas kaj kisas sxin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu
batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi cxu la fiajxo kapablas
kunkudri la busxon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!
(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)
LA MAGISTRANTO
(malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaux _sxin_ freneza.