(La sidcxambro de la doktoro. La pordo de la mangxocxambro estas
fermita. Antauxtagmeze.)
SINJORINO STOCKMANN
(Kun sigelita letero en la mano venas de la mangxocxambro, iras al
la antauxa pordo dekstre kaj enrigardas.) Cxu vi estas hejme, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
(interne) Jes, mi jxus revenis. (venas) Cxu estas io?
SINJORINO STOCKMANN
Letero de via frato. (donas gxin al li)
DOKTORO STOCKMANN
Aha, ni rigardu. (dauxre legas murmurante) Hm --
SINJORINO STOCKMANN
Kion li do diras?
DOKTORO STOCKMANN
(metas la paperojn en la posxon) Ne, li nur skribas, ke li mem
vizitos nin tagmeze.
SINJORINO STOCKMANN
Do memoru, ke vi tiam estu hejme.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ja povos; cxar mi jam finis miajn antauxtagmezajn vizitojn.
SINJORINO STOCKMANN
Vere mi estas scivola auxdi kiel li konsideras la aferon.
DOKTORO STOCKMANN
Eble li ne sxatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, cxu ankaux vi tion timas?
DOKTORO STOCKMANN
Nu, funde li kompreneble farigxos gxoja. Sed tamen --; Petro tiel
diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la
urbo.
SINJORINO STOCKMANN
Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel gxentila, ke vi dividu la
honoron kun li. Cxu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis
vin sur la spuron --?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.
MALJUNA MORTEN KIIL
(enmetas la kapon cxe la antauxcxambra pordo, cxirkauxrigardas
ekzamene, ridas kasxe kaj demandas ruze) Cxu estas -- estas vero?
SINJORINO STOCKMANN
(al li renkonte) Patro, -- cxu estas vi!
DOKTORO STOCKMANN
Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!
SINJORINO STOCKMANN
Ho, sed envenu do.
MORTEN KIIL
Jes, se estas vero; cxar alie mi foriros.
DOKTORO STOCKMANN
Kio estas vero?
MORTEN KIIL
Tiu stultajxo pri la akvosistemo. Cxu gxi estas vero?
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciigxis pri _tio_?
MORTEN KIIL
(envenas) Petra enkuris, kiam sxi iris al la lernejo --
DOKTORO STOCKMANN
Cxu sxi faris?
MORTEN KIIL
Jes ja; kaj sxi rakontis --. Mi pensis, ke sxi volis nur ridindigi
min; sed tia Petra ja ne estas.
DOKTORO STOCKMANN
Ne, kiel vi povus pensi tiajxon!
MORTEN KIIL
Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaux ol oni scias.
Sed tio tamen do estas vero, cxu?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la
sofon) Kaj cxu ne estas vera felicxo por la urbo --?
MORTEN KIIL
(baraktas kun la ridado) Felicxo por la urbo?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, ke mi faris tiun malkovrajxon gxustatempe --
MORTEN KIIL
(kiel antauxe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari
arlekenajxon pri via propra samsanga frato.
DOKTORO STOCKMANN
Arlekenajxon!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara patro --
MORTEN KIIL
(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj
palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Cxu ne iuj
bestoj enrampis en la akvotubojn?
DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, infuzorioj.
MORTEN KIIL
Kaj ecx multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.
DOKTORO STOCKMANN
Nu jes; ili povas cxeesti en centmiloj.
MORTEN KIIL
Sed neniu povas vidi ilin, -- cxu ne estas tiel?
DOKTORO STOCKMANN
Ne, vidi ilin oni ne povas.
MORTEN KIIL
(silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona,
kion mi gxis nun auxdis pri vi.
DOKTORO STOCKMANN
Kiel? Kio?
MORTEN KIIL
Sed neniel vi povos kredigi tiajxon al la magistranto.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, ni vidos.
MORTEN KIIL
Cxu vi imagas lin tiel freneza?
DOKTORO STOCKMANN
Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.
MORTEN KIIL
La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili
bone. Ili estus tiom pli sagxaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min
el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; cxar ili balotis pri mi
kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenajxon pri ili,
Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN
Sed bopatro --
MORTEN KIIL
Nur arlekenajxon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari,
tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros cxirkauxe nur flarante
sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malricxuloj.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, tio estas ja gxentila.
MORTEN KIIL
Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion
kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.
(_Redaktoro Hovstad_ venas de la antauxcxambro.)
HOVSTAD
Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu --
DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne. Envenu; envenu.
MORTEN KIIL
(denove klukridas) Li! Cxu ankaux li partoprenas?
HOVSTAD
Kion vi aludas?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble, li partoprenas.
MORTEN KIIL
Cxu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas
vere la gxusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.
DOKTORO STOCKMANN
Ho ne; restu iomete, bopatro.
MORTEN KIIL
Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenajxojn;
diable, tion vi ne estu farinta por nenio.
(Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.)
DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas ecx ne unu vorton el tio cxi
pri la akvoliverejo.
HOVSTAD
Cxu estis _tiu_ afero --?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaux
vi venas?
HOVSTAD
Jes, estas pri gxi. Cxu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?
DOKTORO STOCKMANN
Tiom longe kiom vi deziras, kara.
HOVSTAD
Cxu vi ricevis respondon de la magistranto?
DOKTORO STOCKMANN
Ankoraux ne. Li venos post iom.
HOVSTAD
Mi iom pensis pri la afero de post hieraux vespere.
DOKTORO STOCKMANN
Nu ja?
HOVSTAD
Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la
akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la
afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon.
(_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogsegxon aliflanke de
la tablo.)
DOKTORO STOCKMANN
Nu? Vi do opinias --?
HOVSTAD
Vi diris hieraux, ke la putra akvo venas de malpurajxoj en la grundo.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, gxi venas sendube de tiu venena marcxo supre en la Muelejvalo.
HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke gxi venas de tute alia
marcxo.
DOKTORO STOCKMANN
Kiu marcxo tiu do estus?
HOVSTAD
La marcxo en kiu nia tuta komunuma vivo kusxas putrante.
DOKTORO STOCKMANN
Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?
HOVSTAD
Cxiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de
publikaj oficistoj --
DOKTORO STOCKMANN
Nu, oficistoj ili ja ne cxiuj estas.
HOVSTAD
Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaux estas la amikoj
kaj subtenantoj de la oficistoj; estas cxiuj ricxuloj, cxiuj tiuj kun
la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj
regas super ni.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.
HOVSTAD
Cxu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon
tien, kie gxi nun kusxas?
DOKTORO STOCKMANN
Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultajxo de ili. Sed tio ja nun
plibonigxos.
HOVSTAD
Cxu vi kredas, ke iros tiel glate?
DOKTORO STOCKMANN
Glate aux ne glate, -- farenda gxi tamen estas.
HOVSTAD
Jes, se la gazetaro prenos la taskon.
DOKTORO STOCKMANN
Neniam farigxos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato --
HOVSTAD
Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas
trakti la aferon.
DOKTORO STOCKMANN
En la gazeto?
HOVSTAD
Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesagxon", mia intenco estis, ke
mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan
potencon.
DOKTORO STOCKMANN
Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finigxis; vi ja tiel preskaux
ruinigis la gazeton.
HOVSTAD
Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Cxar dangxero estis, ke ni ne
havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas gxin, kaj ni
povas malhavi la altajn sinjorojn.
DOKTORO STOCKMANN
Malhavi, jes; sed ni tamen sxuldas al ili grandan dankon.
HOVSTAD
Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino
ne povas malkapti tian sxancon kiel tiun cxi. Ni devas skui tiun
miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajxojn oni devas elradikigi
kiel cxiaspecajn supersticxojn.
DOKTORO STOCKMANN
Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas
supersticxo, do forigu gxin!
HOVSTAD
La magistranto mi ja nevolonte tusxus, cxar li ja estas via frato.
Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauxas cxiujn aliajn
konsiderojn.
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --!
HOVSTAD
Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek
pli potencavida ol la plimulto de homoj.
DOKTORO STOCKMANN
Sed kara, -- kiu pensas tiel?
HOVSTAD
Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis suficxan
okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas
partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_
estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon --
DOKTORO STOCKMANN
Tion mi bonege komprenas --
HOVSTAD
Jes, -- kaj tial mi pensas, ke jxurnalisto prenas sur sin pezan
respondecon, se li ne profitas de avantagxa situacio por liberigi la
plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter
la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiajxojn; sed ili faru kiel
al ili placxas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen --
DOKTORO STOCKMANN
Gxuste tio, jes! gxuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen --
diable --! (Iu frapas.) Envenu!
(_Presisto Aslaksen_ cxe la pordo de la antauxcxambro. Li estas
simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kuncxifita
koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano.)
ASLAKSEN
(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel
auxdaca --
DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen!
ASLAKSEN
Jes, gxuste, sinjoro doktoro.
HOVSTAD
(ekstaras) Cxu min vi sercxas, Aslaksen?
ASLAKSEN
Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontigxus cxi tie. Estas la
doktoro mem --
DOKTORO STOCKMANN
Nu, per kio mi servu?
ASLAKSEN
Cxu estas vero, kion mi auxdis de sinjoro Billing, ke la doktoro
intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, por la banejo.
ASLAKSEN
Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi
volas subteni el cxiuj fortoj.
HOVSTAD
(al la doktoro) Jen vi vidas!
DOKTORO STOCKMANN
Mi kore dankas vin pro tio! Sed --
ASLAKSEN
Cxar estus eble bezonate havi nin etburgxojn subtenantaj dorse. Ni
kvazaux konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere
_volas_. Kaj estas cxiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro
doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke cxi tie apartaj arangxoj
estus necesaj. Sxajnas al mi, ke tia simpla afero --
ASLAKSEN
Nu ja, povus tamen esti bone; cxar mi konas la lokajn auxtoritatulojn
suficxe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn
de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantagxe, ke ni faru
iometan manifestacion.
HOVSTAD
Gxuste tio, jes.
DOKTORO STOCKMANN
Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?
ASLAKSEN
Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi cxiam estas lauxeble
modera; cxar modereco estas la unua deco de civitano, -- laux _mia_
opinio.
DOKTORO STOCKMANN
Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.
ASLAKSEN
Jes, mi kuragxas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, gxi
estas ege grava por ni etburgxoj. Aspekte la banejo farigxos kvazaux
eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni cxiuj vivas,
kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la
institucion per cxiuj fortoj. Kaj cxar mi ja estas estro de la asocio
de domposedantoj --
DOKTORO STOCKMANN
Jes --?
ASLAKSEN
-- kaj cxar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja,
la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble.
ASLAKSEN
Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj cxar mi
estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro
mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, --
se mi mem tion diru.
DOKTORO STOCKMANN
Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.
ASLAKSEN
Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se
estus bezone.
DOKTORO STOCKMANN
Manifeston, vi diras?
ASLAKSEN
Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi
antauxenportis tiun cxi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas
gxin vortumi en la plej deca modereco, ke gxi ne ofendos la
auxtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni
estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendigxi, mi pensas?
HOVSTAD
Nu, ecx se ili ne tion sxatus --
ASLAKSEN
Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraux la auxtoritatuloj, sinjoro
Hovstad. Neniun opozicion kontraux homoj, kiuj staras al ni tiel
proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis suficxe dum miaj tagoj; kaj el
tio ankaux neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj
de civitano ne devas al li esti rifuzataj.
DOKTORO STOCKMANN
(agitas lian manon) Mi preskaux ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel
kore gxojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi
estas tiel gxoja, -- tiel gxoja! Auxdu; cxu ne glaseton da sxereo?
Cxu!
ASLAKSEN
Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholajxojn.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?
ASLAKSEN
Dankon, ankaux ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la
tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la
domposedantoj kaj pretigi la etoson.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, estas senmezure gxentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne
povas igi en mian kapon, ke cxiuj tiuj arangxoj estus necesaj; mi
pensas, ke la afero iros glate de si mem.
ASLAKSEN
La auxtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio
pardonu, mi tion ne diras por mallauxdi ilin --
HOVSTAD
Morgaux ni pelcxasos ilin en la gazeto, Aslaksen.
ASLAKSEN
Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antauxeniru kun modereco, aux
vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; cxar mi
rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiaux
al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaux ni etburgxoj staras
malantaux vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton cxe via
flanko, sinjoro doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la
manon) Adiaux, adiaux!
ASLAKSEN
Cxu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?
HOVSTAD
Mi venos poste; restas ankoraux io por decidi.
ASLAKSEN
Bone, bone.
(Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la
antauxcxambron.)
HOVSTAD
(je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro?
Cxu ne sxajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti cxi
tie en tiu kovarda malkuragxeco kaj malvigleco?
DOKTORO STOCKMANN
Cxu vi aludas al presisto Aslaksen?
HOVSTAD
Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marcxo -- tia
honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto cxi tie
cxe ni; ili iras klinigxante kaj svingante al ambaux flankoj; pro
nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuragxas fari plenan pasxon.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, sxajnas al mi.
HOVSTAD
Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel
fidinda, konfidema homo.
DOKTORO STOCKMANN
Mi komplete samopinias kun vi.
HOVSTAD
Tial mi nun volas kapti la sxancon kaj provi, cxu mi povus instigi la
bonvolemulojn foje montri kuragxon. La kulto de auxtoritato _devas_
esti elradikigxata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri
la akvoliverejo ni devas informi cxiujn vocxdonrajtulojn.
DOKTORO STOCKMANN
Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru;
sed ne antaux ol mi parolis kun mia frato.
HOVSTAD
Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto
ne volas antauxenigi la aferon --
DOKTORO STOCKMANN
Ho, kiel vi povas imagi tion?
HOVSTAD
Estas imageble. Kaj _tiam_ --?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiam mi promesas al vi --; auxdu, -- tiam vi povos presigi mian
artikolon, -- enpreni gxin tuta kaj kompleta.
HOVSTAD
Cxu mi rajtos? Cxu decidite?
DOKTORO STOCKMANN
(prezentas al li la manuskripton) Jen gxi estas; prenu gxin kun vi;
ne malutilos, ke vi tralegu gxin; kaj vi redonu gxin al mi poste.
HOVSTAD
Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaux, doktoro.
DOKTORO STOCKMANN
Adiaux, adiaux. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, --
vere glate!
HOVSTAD
Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro.)
DOKTORO STOCKMANN
(rigardas en la mangxocxambron) Katrine --! Nu, Petra, cxu vi venis
hejmen?
PETRA
(envenas) Jes, mi jxus venis de la lernejo.
SINJORINO STOCKMANN
(venas) Cxu li ankoraux ne venis?
DOKTORO STOCKMANN
Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de
mia malkovro. Jes, cxar sciu, ke gxi estas multe pli grava, ol mi
unue pensis. Kaj li ankaux metis sian gazeton por mia bezono, se
farigxos necese.
SINJORINO STOCKMANN
Sed cxu vi opinias, ke tio estos bezonata?
DOKTORO STOCKMANN
Ho, tute ne. Sed almenaux estas fieriga konscio, ke oni havas la
liberalan, sendependan gazetaron cxe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi
havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.
SINJORINO STOCKMANN
Nu? Kaj kion li volis?
DOKTORO STOCKMANN
Ankaux subteni min. Cxiuj volas ili subteni min, se estos necese.
Katrine, -- cxu vi scias kion mi havas malantaux mi?
SINJORINO STOCKMANN
Malantaux vi? Ne; kion vi do havas malantaux vi?
DOKTORO STOCKMANN
La kompaktan plimulton.
SINJORINO STOCKMANN
Cxu vere? Cxu estas bone por vi, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj pasxadas tien
kaj reen) Ja, bona Dio, kiel gxojige estas stari tiel en frata ligo
kune kun siaj samurbanoj!
PETRA
Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!
SINJORINO STOCKMANN
Oni sonorigas.
DOKTORO STOCKMANN
Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu!
LA MAGISTRANTO
(venas de la antauxcxambro) Bonan matenon.
DOKTORO STOCKMANN
Bonvenon, Petro!
SINJORINO STOCKMANN
Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?
LA MAGISTRANTO
Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraux post oficejaj horoj mi
ricevis de vi artikolon rilate la akvokondicxojn cxe la banejo.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, cxu vi legis gxin?
LA MAGISTRANTO
Jes, mi faris.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?
LA MAGISTRANTO
(kun rigardo flanken) Hm --
SINJORINO STOCKMANN
Venu, Petra. (Sxi kaj _Petra_ iras en la cxambron maldekstre.)
LA MAGISTRANTO
(post ioma pauxzo) Cxu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaux
mia dorso?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi --
LA MAGISTRANTO
Kaj nun vi opinias, ke vi scias?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.
LA MAGISTRANTO
Cxu vi intencas meti tiun cxi dokumenton antaux la banejan estraron
kvazaux oficialan dokumenton?
DOKTORO STOCKMANN
Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urgxe.
LA MAGISTRANTO
Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktajxo. Inter
alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas
permanenta venenigo.
DOKTORO STOCKMANN
Jes sed, Petro, cxu gxi povas alimaniere nomigxi? Pensu nur, --
venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al
kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide sercxas sanon cxe ni, kaj
kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!
LA MAGISTRANTO
Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke
ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiajxojn de la Muelejvalo,
kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, cxu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.
LA MAGISTRANTO
Antauxtagmeze mi faris viziteton al la urba ingxeniero. Kaj al li mi
menciis -- tiel duone sxerce -- tiujn laborojn, kvazaux ion, kion ni
devas pripensi iam en la estonteco.
DOKTORO STOCKMANN
Iam en la estonteco!
LA MAGISTRANTO
Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Cxu vi faris
al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj sxangxoj eble
kostus? Laux la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj versxajne
sumigxus al pluraj cxentmiloj da kronoj.
DOKTORO STOCKMANN
Cxu farigxus tiom multekoste?
LA MAGISTRANTO
Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro dauxrus minimuman
tempospacon de du jaroj.
DOKTORO STOCKMANN
Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?
LA MAGISTRANTO
Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Cxu ni fermu gxin?
Jes, tion ni devus. Aux cxu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la
onidiro disvastigxos, ke la akvo estas malsaniga?
DOKTORO STOCKMANN
Sed, Petro, tia gxi ja estas.
LA MAGISTRANTO
Kaj cxio tio nun, -- gxuste nun, kiam la institucio estas en
progreso. Ankaux la najbaraj urboj havas certajn kondicxojn por
farigxi sercxataj banlokoj. Cxu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por
direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni
starus tie; ni devus versxajne fermi la tutan multekostan
institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.
DOKTORO STOCKMANN
-- ruinigus --!
LA MAGISTRANTO
Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan
estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.
DOKTORO STOCKMANN
Sed kion vi elpensu, ke oni faru?
LA MAGISTRANTO
El via traktajxo mi ne povis konvinkigxi, ke la akvokondicxoj cxe la
banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.
DOKTORO STOCKMANN
Ili estas ecx pli krizaj! Aux ili almenaux farigxos tiaj en la
somero. Kiam la vetero farigxos varma.
LA MAGISTRANTO
Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla
kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel
preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj sekve --? Kio poste?
LA MAGISTRANTO
La establita akvoliverejo cxe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas
kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe
ne volos esti neinklina preni en konsideron, cxu kun akceptindaj
financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzajxon!
LA MAGISTRANTO
Ruzajxon?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, estus ruzajxo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaux la
publiko, kontraux la tuta komunumo!
LA MAGISTRANTO
Kiel mi antauxe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke
estas iu vere superpenda dangxero.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante
vera kaj gxusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed
vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la
banejaj konstruajxoj kaj la akvoliverejo farigxis lokigitaj, kie ili
nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne
volas konfesi. Pa, -- cxu vi opinias, ke mi ne travidas vin?
LA MAGISTRANTO
Kaj ecx se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian
prestigxon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala auxtoritato
mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion
konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el
diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentajxo ne
direktigxas al la direkcio de la banejo. Gxi devas esti retenata pro
konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub
diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, --
ecx neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu cxi fatala
afero.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.
LA MAGISTRANTO
Devas esti kaj estu malhelpota.
DOKTORO STOCKMANN
Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas gxin.
LA MAGISTRANTO
Konas gxin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesagxo" --?
DOKTORO STOCKMANN
Ho jes; ankaux ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri
tio, ke vi faru vian devon.
LA MAGISTRANTO
(post mallonga pauxzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas.
Cxu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi
mem?
DOKTORO STOCKMANN
Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?
LA MAGISTRANTO
Por vi kaj por la viaj, jes.
DOKTORO STOCKMANN
Kion diable _tio_ signifas?
LA MAGISTRANTO
Mi pensas, ke mi cxiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton
al vi.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.
LA MAGISTRANTO
Mi ne petas. Iel mi ja ankaux devis -- pro mi mem. Estis cxiam mia
espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian
ekonomian staton.
DOKTORO STOCKMANN
Cxu? Cxu nure pro vi mem --!
LA MAGISTRANTO
Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej
proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi opinias, ke mi faras?
LA MAGISTRANTO
Jes, bedauxrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas
maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaux vian
malfelicxan emon skribi publike pri cxiuj eblaj kaj neeblaj aferoj.
Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aux tutan
brosxuron pri gxi.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan
ideon, kiun li ekhavis!
LA MAGISTRANTO
Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej
bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn gxi jam havas.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi tiel rekte diras!
LA MAGISTRANTO
Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Gxis nun mi provis eviti
tion, cxar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al
vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem
per via impeta konduto. Vi plendas pri la auxtoritatuloj, jes ecx pri
la registaro, -- kritikacxas gxin, -- pretendas, ke vi estas
neglektita, persekutata. Sed cxu vi povas ion alian atendi, -- tia
trudema homo, kia vi estas.
DOKTORO STOCKMANN
Nu do, -- cxu mi ankaux estas trudema?
LA MAGISTRANTO
Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi
spertis. Vi transpasxas cxiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas,
ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico cxi tie kiel baneja
kuracisto --
DOKTORO STOCKMANN
Al tiu mi estis la sole gxusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua,
kiu vidis, ke la urbo povis farigxi floranta banloko; kaj tiam mi
estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo
dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis --
LA MAGISTRANTO
Sendube. Sed tiam la gxusta tempo ankoraux ne prezentis sin; nu, pri
tio vi tie norde en via forejo ne povis jugxi. Sed kiam la oportuna
momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn
manojn --
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj sekve vi fusxis mian belan planon. Ho ja, montrigxas
efektive nun, kiaj sagxaj uloj vi estis!
LA MAGISTRANTO
Laux mia supozo montrigxas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por
via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via cxiama
kutimo. Vi ne toleras iun auxtoritatulon super vi; vi strabas
malkontente al cxiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi
rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj cxiuj atakiloj estas
same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la
tuta urbo, -- kaj sekve ankaux por mi. Kaj tial mi diras al vi,
Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al
vi.
DOKTORO STOCKMANN
Kia postulo estas tiu?
LA MAGISTRANTO
Cxar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por
nekoncernantuloj, kvankam gxi devus esti konservata kiel sekreto de
la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Cxiuspecaj
onidiroj disvastigxos cxirkauxen, kaj la maliculoj inter ni volos
nutri la onidirojn per cxiuspecaj aldonajxoj. Tial farigxas necese,
ke vi publike kontrauxdiru tiajn onidirojn.
DOKTORO STOCKMANN
Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.
LA MAGISTRANTO
Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la
afero ecx ne proksimume estas tiel dangxera aux kriza, kiel vi en la
unua momento imagis al vi.
DOKTORO STOCKMANN
Aha, -- do tion vi atendas!
LA MAGISTRANTO
Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al
la estraro, ke gxi profunde kaj konscience volas okazigi cxion
necesan por plibonigi eblajn difektojn.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fusxadon
kaj flikajxon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara
kaj serioza konvinko --!
LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.
DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Ne rajtas --?
LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio
estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto cxe la banejo vi ne
rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontrauxas tiun de viaj superuloj.
DOKTORO STOCKMANN
Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --!
LA MAGISTRANTO
La afero cxi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa
afero; gxi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.
DOKTORO STOCKMANN
Ho, ke gxi estu por mi kio diable gxi volas esti! Mi volas esti
libera por diri mian opinion pri cxiuj aferoj en la tuta mondo!
LA MAGISTRANTO
Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi.
DOKTORO STOCKMANN
(krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --!
LA MAGISTRANTO
Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera cxefo; kaj kiam mi
malpermesas, por vi estas obei.
DOKTORO STOCKMANN
(sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato --
PETRA
(ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru!
SINJORINO STOCKMANN
(post sxi) Petra, Petra!
LA MAGISTRANTO
Aha, oni staras gvate.
SINJORINO STOCKMANN
Traauxdeblas; ni ne povis eviti --
PETRA
Jes, mi staris auxskultante.
LA MAGISTRANTO
Nu, estas ja bone --
DOKTORO STOCKMANN
(iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --?
LA MAGISTRANTO
Vi mem devigis min paroli en tiu tono.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj mi do en publika deklaro sxtopu al mi mem la busxon?
LA MAGISTRANTO
Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian
mi postulis.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj se mi ne -- obeas?
LA MAGISTRANTO
En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.
DOKTORO STOCKMANN
Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraux vin. Mi persistos; mi
pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam
fari?
LA MAGISTRANTO
En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.
DOKTORO STOCKMANN
Kion --!
PETRA
Patro, -- maldungon!
LA MAGISTRANTO
Maldungon kiel kuracisto cxe la banejo. Mi vidos min devigata
rekomendi tujan maldungon, forigi vin de cxiu rilato kun la aferoj de
la banejo.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi kuragxus!
LA MAGISTRANTO
Estas vi mem, kiu cxi tie ludas riske.
PETRA
Onklo, tio estas indigniga konduto kontraux homo kiel patro!
SINJORINO STOCKMANN
Silentu do, Petra!
LA MAGISTRANTO
(rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn.
Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej
prudenta en cxi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian
edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio --
DOKTORO STOCKMANN
Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!
LA MAGISTRANTO
-- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li logxas.
DOKTORO STOCKMANN
Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas
senvualigi la mankojn, kiuj frue aux malfrue aperos en la plena lumo
de la tago. Ho, montrigxos, ke mi amas mian hejmurbon.
LA MAGISTRANTO
Vi, kiu en blinda spito ekiras fortrancxi la plej gravan fonton de
prospero por la urbo.
DOKTORO STOCKMANN
Tiu fonto estas venena, homo! Cxu vi estas freneza! Ni vivas cxi tie
vendacxante malpurajxojn kaj putrajxojn! Nia tuta floranta publika
vivo sucxas sian nutron el mensogo!
LA MAGISTRANTO
Fantaziajxo -- aux io ankoraux pli malbona. Homo, kiu eljxetas tiajn
ofendajn akuzojn kontraux sian propran hejmlokon, tiu efektive estas
malamiko de la socio.
DOKTORO STOCKMANN
(kontrauxen al li) Kaj jenon vi kuragxas --
SINJORINO STOCKMANN
(jxetas sin inter ilin) Tomas!
PETRA
(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!
LA MAGISTRANTO
Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion
vi sxuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaux.
(Li eliras.)
DOKTORO STOCKMANN
(pasxas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia
propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas --
PETRA
Se eblus por mi iel gorgxe kapti onklon --!
DOKTORO STOCKMANN
Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraux ili antaux
longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Ecx nomi min malamiko de
la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluigxi sur min!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon --
DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas mi, kiu pravas!
SINJORINO STOCKMANN
Ahx jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi
ne havas potencon?
PETRA
Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel?
DOKTORO STOCKMANN
Cxu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda,
Katrine. Kaj auxdu, -- cxu mi ne havas la liberalan gazetaron antaux
mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas suficxa
potenco, mi opinias!
SINJORINO STOCKMANN
Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --?
DOKTORO STOCKMANN
Kion mi ne intencas?
SINJORINO STOCKMANN
-- kontrauxstari vian fraton.
DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri
gxusteco kaj vero!
PETRA
Jes, pri tio ankaux mi demandas?
SINJORINO STOCKMANN
Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.
DOKTORO STOCKMANN
Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al
venko.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi
faros.
DOKTORO STOCKMANN
Tiam mi almenaux farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi,
kiu nomigxas malamiko de la socio!
SINJORINO STOCKMANN
Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Cxu sxajnas al vi, ke _tio_
estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?
PETRA
Ho, ne pensu cxiam unue pri ni patrino.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj,
se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaux iom pri vi
mem, kaj pri mi --
DOKTORO STOCKMANN
Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel
mizere, malkuragxe submetigus min antaux tiun Petro kaj lian
kanajlaron, -- cxu mi plu iam havus felicxan momenton en mia vivo?
SINJORINO STOCKMANN
Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaux tiu felicxo, kiun ni
cxiuj ricevos, se vi dauxre obstinos. Tiam vi denove staros sen
vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Sxajnas al mi, ke ni suficxe
spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio
kunportos.
DOKTORO STOCKMANN
(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiajxon tiuj
oficejsklavoj jxetu sur liberan honestan homon! Cxu ne estas terure,
Katrine?
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas granda peko kontraux vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom
multaj maljustajxoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen
la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio farigxu el ili? Ho ne, ne, vi do
neniam povos --
(_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.)
DOKTORO STOCKMANN
La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Ecx ne se la
tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.
(Li iras al sia cxambro.)
SINJORINO STOCKMANN
(post lin) Tomas, -- kion vi volas fari!
DOKTORO STOCKMANN
(cxe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la
okulojn, kiam ili fine farigxos plenkreskaj, liberaj homoj.
(Li iras en sian cxambron)
SINJORINO STOCKMANN
(ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin cxiujn!
PETRA
Patro, li estas brava! Li ne cedas.
(La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por
silenti.)