(Vespero en la sidcxambro de la _doktoro_; senlukse sed belete
ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el
kiuj la pli fona kondukas en la antauxcxambron kaj la pli proksima
al la laborcxambro de la _doktoro_. Sur la kontrauxa muro, rekte
kontraux la pordo de la antauxcxambro, estas pordo al la ceteraj
cxambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno,
kaj pli antauxe estas sofo kaj super gxi spegulo, kaj antaux la sofo
estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun
sxirmilo. En la fono estas malferma pordo al la mangxocxambro. Tie
vidigxas pretigita tablo por vespermangxo kaj sur gxi lampo.)
(_Billing_ sidas cxe la mangxotablo kun busxtuko sub la mentono.
_Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li
pladon kun granda peco de rostbovajxo. La ceteraj segxoj cxirkaux la
tablo estas forlasitaj, la mangxilaro en malordo, kiel post finita
mangxo.)
SINJORINO STOCKMANN
Nu ja, cxar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas
esti kontenta per malvarma mangxajxo.
BILLING
(mangxante) Gustas bonege, -- vere bonege.
SINJORINO STOCKMANN
Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa mangxohoro --
BILLING
Por mi tute ne gravas. Gustas ecx pli bone, kiam mi povas sidi tiel
sola kaj mangxi sengxenate.
SINJORINO STOCKMANN
Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (auxskultas en la direkto de la
antauxcxambro) Jen eble venas ankaux Hovstad.
BILLING
Jes eble.
(_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformcxapo kaj
bastono envenas.)
LA MAGISTRANTO
Altestime bonan vesperon, bofratino.
SINJORINO STOCKMANN
(alvenas en la sidcxambron) Ha, jen, bonan vesperon. Cxu estas vi?
Gxentile de vi fari viziton.
LA MAGISTRANTO
Mi jxus preteriris, kaj -- (kun jxetrigardo al la mangxocxambro)
Pardonu, aspekte vi havas gastojn.
SINJORINO STOCKMANN
(iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu
eniri por kunmangxeti!
LA MAGISTRANTO
Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman mangxajxon vespere; Ne estas
por _mia_ stomako.
SINJORINO STOCKMANN
Ho, unu solan fojon --.
LA MAGISTRANTO
Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano.
Estas en la dauxro pli sane, -- kaj ankaux pli sxpareme.
SINJORINO STOCKMANN
(ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malsxparemuloj.
LA MAGISTRANTO
Ne vi, bofratino; mi ecx ne aludus --. (montras al la oficejo de la
doktoro) Cxu -- Cxu eble li ne estas hejme?
SINJORINO STOCKMANN
Ne, li eliris por promeneto post la mangxo, -- li kaj la knaboj.
LA MAGISTRANTO
Cxu tio estas saniga? (auxskultas) Jen li versxajne venas.
SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas
de la antauxcxambro.)
SINJORINO STOCKMANN
Ha cxu estas sinjoro Hovstad, kiu --?
HOVSTAD
Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon,
sinjoro magistranto.
LA MAGISTRANTO
(salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj
aferoj?
HOVSTAD
Parte. Estas io por la gazeto.
LA MAGISTRANTO
Mi komprenas. Lauxdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La
Popola Mesagxo".
HOVSTAD
Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesagxo", kiam li pro la vero
devas esprimi sian opinion pri io aux alia.
SINJORINO STOCKMANN
(al _Hovstad_) Sed cxu vi ne volas --? (montras al la
mangxocxambro)
LA MAGISTRANTO
Kompreneble; mi tute ne riprocxas lin pro tio, ke li skribas por tiu
legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne
havas kauxzon por malsxati vian gazeton, sinjoro Hovstad.
HOVSTAD
Ne, vere ankaux mi opinias ke ne.
LA MAGISTRANTO
Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana
spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon
kune, aferon, kiu samgrade rilatas al cxiuj honestaj civitanoj --
HOVSTAD
La banejo, jes.
LA MAGISTRANTO
Gxuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La
banejo farigxos la plej grava vivkondicxo de la urbo, sinjoro
Hovstad. Sendube!
SINJORINO STOCKMANN
Tion saman ankaux Tomas diras.
LA MAGISTRANTO
Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La
homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruajxoj kaj grundo
plivalorigxas de tago al tago.
HOVSTAD
Kaj la senlaboreco malkreskas.
LA MAGISTRANTO
Ankaux tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malricxuloj estas
konsiderinde malaltigita -- felicxe, kaj malaltigxos ankoraux pli, se
ni cxi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn
fremdulojn, -- suficxan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la
institucio.
HOVSTAD
Kaj por tio estas ja sxancoj, mi auxdas.
LA MAGISTRANTO
Aspektas tre promesplene. Cxiun tagon envenas demandoj pri logxejoj
kaj similaj aferoj.
HOVSTAD
Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro gxustatempe.
LA MAGISTRANTO
Cxu li skribis ion ankaux nun?
HOVSTAD
Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo,
priskribanta la favorajn sanigajn kondicxojn cxe ni. Sed tiam mi
flankenmetis la artikolon.
LA MAGISTRANTO
Aha, estis supozeble iu manko en gxi?
HOVSTAD
Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi gxis nun,
printempe; cxar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri
somerrestado --
LA MAGISTRANTO
Tute gxuste; treege gxuste, sinjoro Hovstad.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.
LA MAGISTRANTO
Nu, li ja estas en la servo de la banejo.
HOVSTAD
Jes, kaj estas ja ankaux _li_, kiu gxin kreis komence.
LA MAGISTRANTO
Cxu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje auxdas, ke certaj homoj havas
tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaux _mi_ faris modestan
kontribuon al tiu entrepreno.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, tion Tomas cxiam diras.
HOVSTAD
Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauxenigis la aferon
kaj realigis gxin; tion ni ja cxiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la
ideo origine venis de la doktoro.
LA MAGISTRANTO
Jes, da ideoj mia frato efektive havis suficxe dum sia tempo --
bedauxrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas
bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu cxi
domo --
SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara bofrato --
HOVSTAD
Kiel do la magistranto --
SINJORINO STOCKMANN
Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia
edzo certe revenos.
HOVSTAD
Dankon; peceton eble. (Li iras en la mangxocxambron.)
LA MAGISTRANTO
(iom mallauxte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de
la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.
SINJORINO STOCKMANN
Sed kiom valoras zorgi pri tio? Cxu ne vi kaj Tomas povas dividi la
honoron kiel fratoj?
LA MAGISTRANTO
Aspekte povus esti tiel; sed lauxsxajne ne estas cxiuj kiuj estas
kontentaj pri divido.
SINJORINO STOCKMANN
Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordigxas. (auxskultas) Jen
li estas, mi pensas.
(Sxi iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro.)
DOKTORO STOCKMANN
(ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Cxu ne
gxojige; cxu? Bonvolu, sxipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur
la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis
lin sur la strato; li preskaux ne volis supreniri kun mi.
(_Sxipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon)
DOKTORO STOCKMANN
(cxe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj!
Venu, sxipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovajxon --
(Li pusxetas _Horster_ en la mangxocxambron. Ankaux _Ejlif_ kaj
_Morten_ eniras.)
SINJORINO STOCKMANN
Sed, Tomas, cxu vi do ne vidas --?
DOKTORO STOCKMANN
(turnas sin cxe la pordo) Nu, cxu estas vi, Petro? (aliras kaj
etendas al li la manon) Ho, vere gxojige.
LA MAGISTRANTO
Bedauxrinde mi devas baldaux foriri --
DOKTORO STOCKMANN
Babilajxo; baldaux ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas
la grogon, Katrine?
SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne; la akvo jam bolas. (Sxi iras en la mangxocxambron.)
LA MAGISTRANTO
Ankaux grogon --!
DOKTORO STOCKMANN
Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.
LA MAGISTRANTO
Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.
DOKTORO STOCKMANN
Sed tio cxi ja ne estas iu grogfesteno.
LA MAGISTRANTO
Sxajnas al mi -- (ekrigardas al la mangxocxambro) Estas strange, ke
ili kapablas konsumi tian kvanton da mangxajxo.
DOKTORO STOCKMANN
(frotas la manojn) Jes, cxu ne estas benate vidi junulojn mangxi?
Cxiam apetiton! Estas kiel devas esti. Mangxajxon oni bezonas!
Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de
la estonteco, Petro.
LA MAGISTRANTO
Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi
vortumas?
DOKTORO STOCKMANN
Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo.
Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentauxguloj kiel vi kaj
mi --
LA MAGISTRANTO
Nu do! Estas mirige stranga nomigo --
DOKTORO STOCKMANN
Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Cxar sciu, mi estas
arde gxoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble felicxa meze en
tiu cxi gxermanta, vigla vivo. Estas ja promesricxa tempo en kiu ni
vivas! Estas kvazaux nova mondo elkreskas cxirkaux ni.
LA MAGISTRANTO
Cxu vere vi tion trovas?
DOKTORO STOCKMANN
Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja cxiujn
viajn tagojn vivis meze en tiu cxi urbo; kaj tial la impres-kapablo
malakrigxas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj
multaj jaroj, preskaux neniam vidante fremdan homon kun vekanta
vorto, -- sur min efikis kvazaux mi translokigxis mezen en vivoviglan
metropolon.
LA MAGISTRANTO
Hm; metropolon --
DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun
aliaj lokoj. Sed cxi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj
taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la cxefa afero. (krias)
Katrine, cxu ne la posxtisto venis?
SINJORINO STOCKMANN
(en la mangxocxambro) Ne, li ankoraux ne venis.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni
vivis en malsato --
LA MAGISTRANTO
Nu ja, kompreneble --
DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj
nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaux ekzemple ni mangxis rostbovajxon
por tagmangxo! Nu, ni ankaux krome havis por la vespermangxo. Cxu vi
ne volas gustumi pecon? Aux cxu mi do almenaux montru gxin al vi?
Venu --
LA MAGISTRANTO
Ne, ne, tute ne --
DOKTORO STOCKMANN
Nu, sed jen do. Cxu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon?
LA MAGISTRANTO
Jes, mi tion rimarkis.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj ni ankaux ekhavis lampsxirmilon. Jen vidu! Por cxio Katrine
sxparis. Kaj tio faras la cxambron vere hejmeca. Cxu vi ne
samopinias? Staru cxi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu;
kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas
elegante. Cxu ne?
LA MAGISTRANTO
Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksajxojn --
DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi
enspezas preskaux same multe kiom ni foruzas.
LA MAGISTRANTO
Preskaux, jes --!
DOKTORO STOCKMANN
Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke
ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.
LA MAGISTRANTO
Jes, mi vere kredas! Guberniestro, auxtoritatulo --
DOKTORO STOCKMANN
Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli --
LA MAGISTRANTO
Jes ja, laux ties kondicxoj.
DOKTORO STOCKMANN
Cetere mi ne disipas por senutilajxoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne
povas rezigni pri la ega gxojo vidi homojn cxe mi. Mi tion bezonas,
komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra
vivkondicxo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj
--; kaj tiaj ili estas, cxiuj tiuj kiuj sidas tie mangxante tiel
bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.
LA MAGISTRANTO
Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi.
DOKTORO STOCKMANN
Artikolon de mi?
LA MAGISTRANTO
Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre.
DOKTORO STOCKMANN
Ho tiun, jes! -- Ne, gxin mi gxisplue ne volas presigi.
LA MAGISTRANTO
Cxu ne? Laux mi ja estas la plej oportuna tempo.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (pasxadas sur la
planko)
LA MAGISTRANTO
(postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun?
DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri;
almenaux ne cxi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aux
eble ecx nenio. Eble estas nur imago.
LA MAGISTRANTO
Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Cxu io estos okazanta?
Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro
de la baneja estraro --
DOKTORO STOCKMANN
Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro.
LA MAGISTRANTO
Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas
plej firme postuli, ke cxiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per
la legxe elektitaj auxtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras
laux insidaj vojoj malantaux niaj dorsoj!
DOKTORO STOCKMANN
Cxu _mi_ iam iras laux insidaj vojoj?
LA MAGISTRANTO
Vi almenaux havas enradikigxintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj
tio estas en bone ordigita socio preskaux same nepermesebla. La
individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aux, pli
gxuste, sub tiuj auxtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de
la tutajxo.
DOKTORO STOCKMANN
Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi?
LA MAGISTRANTO
Jes, cxar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona
Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue aux
malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaux.
DOKTORO STOCKMANN
Cxu vi estas freneza? Vi tute eraras --
LA MAGISTRANTO
Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la
mangxocxambron) Adiaux, bofratino. Adiaux sinjoroj.
(Li foriras.)
SINJORINO STOCKMANN
(revenas en la sidcxambron) Cxu li foriris?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj furioza.
SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li?
DOKTORO STOCKMANN
Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton
antauxtempe.
SINJORINO STOCKMANN
Pri kio vi farus al li raporton?
DOKTORO STOCKMANN
Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la posxtisto
ne venas.
(_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la mangxotablo kaj
venas en la sidcxambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.)
BILLING
(strecxas la brakojn) Ahx, post tia mangxo, je dia morto, oni sentas
sin kiel nova homo.
HOVSTAD
La magistranto ne estis en la bona angulo cxi-vespere.
DOKTORO STOCKMANN
Venas de la stomako; li havas malbonan digeston.
HOVSTAD
Certe estis ni el "La Popola Mesagxo", kiujn li ne povis digesti.
SINJORINO STOCKMANN
Vi ja suficxe bone akordigxis kun li, lauxsxajne.
HOVSTAD
Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpauxzo.
BILLING
_Jen_ la vorto! Gxi rezumas la situacion.
DOKTORO STOCKMANN
Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne
havas hejmon por gxui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu
damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do segxojn al la
tablo, knaboj! Katrine, cxu nun la grogon?
SINJORINO STOCKMANN
(irante al la mangxocxambro) Tuj mi gxin alportos.
DOKTORO STOCKMANN
Kaj eksidu en la sofon cxe mi, sxipestro Horster. Rara gasto kiel vi
--. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.
(La sinjoroj eksidas cxirkaux la tablo. _Sinjorino Stockmann_
alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj
necesajxoj.)
SINJORINO STOCKMANN
Jen arako, kaj tio cxi estas rumo; kaj jen konjako. Nun cxiu helpu
sin mem.
DOKTORO STOCKMANN
(prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksigxas) Kaj nun
la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten,
trovu mian pipon. (La knaboj iras en la cxambron dekstre.) Mi
suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi sxajnigas nescianta.
(vokas) Kaj ankaux mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi
metis gxin. Nu, li ja gxin havas! (La knaboj alportas la
pridemanditajn ajxojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon,
vi scias; tiu cxi faris kun mi multajn ekskursojn en acxa vetero tie
supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Ahx, verdire estas iom pli
bone sidi cxi tie sekure kaj agrable.
SINJORINO STOCKMANN
(trikante) Cxu vi baldaux forvelos, sxipestro Horster?
HORSTER
Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj vi ja iros al Ameriko?
HORSTER
Jes, mi intencas.
BILLING
Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.
HORSTER
Cxu okazos novaj elektoj?
BILLING
Vi tion ne scias?
HORSTER
Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.
BILLING
Sed vi do tamen interesigxas pri la publikaj aferoj, cxu?
HORSTER
Ne, tiujn mi ne komprenas.
BILLING
Tamen; vocxdoni oni ja devas.
HORSTER
Ecx tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?
BILLING
Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaux sxipo;
cxiuj devas meti la manon sur la stirilon.
HORSTER
Eble tio estas avantagxa sur la tero; sed sur sxipo tio efikus
malbone.
HOVSTAD
Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesigxas tiom malmulte
pri la aferoj de la lando.
BILLING
Vere strange.
DOKTORO STOCKMANN
Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj
en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro
Hovstad. Cxu aperos io komune utila en "La Popola Mesagxo" morgaux?
HOVSTAD
Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaux mi intencas enpreni vian
artikolon --
DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, auxskultu, vi devas
atendi pri gxi.
HOVSTAD
Cxu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj sxajnas al mi, ke estas la
plej oportuna momento --
DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al
vi post iom --
(_Petra_, en cxapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la
brako, envenas el la antauxcxambro.)
PETRA
Bonan vesperon.
DOKTORO STOCKMANN
Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?
(reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestajxojn kaj la kajerojn
sur segxon apud la pordo.)
PETRA
Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro.
DOKTORO STOCKMANN
Nu, do partoprenu la komforton ankaux vi.
BILLING
Cxu mi pretigu glaseton por vi?
PETRA
(venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi cxiam faras gxin tro
forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la segxo,
kie kusxas la vestajxoj)
DOKTORO STOCKMANN
Leteron! De kiu?
PETRA
(sercxas en la mantelposxo) Mi ricevis gxin de la posxtisto jxus
kiam mi eliris --
DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras kaj iras al sxi renkonte) Kaj nur nun vi gxin donas!
PETRA
Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen gxi estas.
DOKTORO STOCKMANN
(kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la
surskribon) Jes, gxuste --!
SINJORINO STOCKMANN
Cxu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN
Jes gxuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine?
Cxu denove ne trovigxas lampo en mia cxambro!
SINJORINO STOCKMANN
Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo.
DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone. Pardonu momenton --
(Li iras en la cxambron dekstre.)
PETRA
Kio do tio estas, patrino?
SINJORINO STOCKMANN
Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la posxtisto.
BILLING
Supozeble eksterurba paciento --
PETRA
Kompatinda patro; li baldaux havos tro multe da laboro. (pretigas
sian glason) Ho, bone gustos!
HOVSTAD
Cxu ankaux hodiaux vi instruis en la vesperlernejo?
PETRA
(trinketas) Du horojn.
BILLING
Kaj antauxtagmeze kvar horojn en la instituto --
PETRA
(eksidas cxe la pordo) Kvin horojn.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj cxi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas.
PETRA
Amaseton, jes.
HORSTER
Aspekte vi havas suficxan laboron.
PETRA
Jes; kaj bone. Oni tiam farigxas tiel kontentige laca.
BILLING
Vi tion sxatas, cxu?
PETRA
Jes, cxar tiam oni poste dormas tiel bone.
MORTEN
Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.
PETRA
Pekulino?
MORTEN
Jes, cxar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rorlund diras, ke laboro
estas puno pro niaj pekoj.
EJLIF
(spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiajxon.
SINJORINO STOCKMANN
Nu, nu, Ejlif!
BILLING
(ridas) Jen, bonege.
HOVSTAD
Cxu vi ne volas multe labori, Morten?
MORTEN
Ne, mi ne volas.
HOVSTAD
Nu, sed kio vi do volas farigxi en la vivo?
MORTEN
Mi plej sxatus farigxi vikingo, mi.
EJLIF
Kaj do vi devus ja esti pagano.
MORTEN
Ja, ja; mi povus ja farigxi pagano.
BILLING
Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras gxuste la samon.
SINJORINO STOCKMANN
(faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing.
BILLING
Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu,
baldaux ni estos paganoj, la tuta aro.
MORTEN
Kaj cxu _ni tiam_ rajtos fari cxion laux nia volo?
BILLING
Jes, vidu, Morten --
SINJORINO STOCKMANN
Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaux.
EJLIF
_Mi_ povus tamen resti tempeton --
SINJORINO STOCKMANN
Ecx vi ne; eniru ambaux.
(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la cxambron maldekstre.)
HOVSTAD
Cxu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj auxdi tiajxon?
SINJORINO STOCKMANN
Mi ja ne scias; sed mi ne sxatas.
PETRA
Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsagxe de vi.
SINJORINO STOCKMANN
Jes, povas esti; sed mi tion ne sxatas; ne en la hejmo.
PETRA
Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni
prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaux la infanoj.
HORSTER
Vi devas mensogi, cxu?
PETRA
Jes, cxu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne
kredas?
BILLING
Jes, estas ja tro certe.
PETRA
Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruigxus
tute alimaniere.
BILLING
Ho cxu, rimedojn --
HORSTER
Nu, se vi pri _tio_ pensas, frauxlino Stockmann, vi povos de mi
volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro
staras ja preskaux malplena; tie estas granda mangxosalono sur
la teretagxo --
PETRA
(ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektivigxos.
HOVSTAD
Ho ne, frauxlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi
pensas. Sed auxdu, cxu vi havis tempon iom trarigardi la anglan
rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?
PETRA
Ne, ankoraux ne; sed vi ricevu gxin en gxusta tempo.
(_Doktoro Stockmann_ venas de sia cxambro kun la malfermita letero en
la mano.)
DOKTORO STOCKMANN
(svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke auxdigxos novajxo en la
urbo!
BILLING
Novajxo?
SINJORINO STOCKMANN
Kia novajxo?
DOKTORO STOCKMANN
Granda malkovro, Katrine!
HOVSTAD
Cxu?
SINJORINO STOCKMANN
Kiun vi faris?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, gxuste mi. (pasxas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili
kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de
frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!
PETRA
Sed, patro, diru do pri kio tio temas.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu cxion. Imagu se mi nun havus
Petron cxi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas cxirkauxiri
kaj jugxi kiel la plej blindaj talpoj --
HOVSTAD
Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?
DOKTORO STOCKMANN
(haltas apud la tablo) Cxu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas
saniga loko?
HOVSTAD
Jes, kompreneble.
DOKTORO STOCKMANN
Ecx eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan
rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj --
SINJORINO STOCKMANN
Jes sed, kara Tomas --
DOKTORO STOCKMANN
Kaj rekomendi gxin kaj lauxdi gxin ni ja faris. Mi skribadis kaj en
"La Popola Mesagxo" kaj en flugfolioj --
HOVSTAD
Nu jes, kaj sekve?
DOKTORO STOCKMANN
Tiu banejo, kiu nomigxas la arterio de la urbo, kaj gxia vivnervo kaj
-- kaj diablo scias kion oni elpensis --
BILLING
"La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi --
DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, ankaux tio. Sed cxu vi vere scias, kio estas cxi tiu granda,
grandioza, lauxdata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- cxu vi scias
kio tiu estas?
HOVSTAD
Ne, sed kio gxi do estas?
SINJORINO STOCKMANN
Nu, kio gxi estas?
DOKTORO STOCKMANN
La tuta banejo estas pestejo.
PETRA
La banejo, patro!
SINJORINO STOCKMANN
(samtempe) Nia banejo!
HOVSTAD
(same) Sed, sinjoro doktoro --
BILLING
Absolute nekredeble!
DOKTORO STOCKMANN
La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece
dangxerega! Cxiuj tiuj malpuregajxoj supre en la Muelejvalo, -- cxio
tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj
tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpurajxo sorbigxas en la
plagxon --
HOVSTAD
-- kie la marbanejoj situas?
DOKTORO STOCKMANN
Gxuste tie.
HOVSTAD
De kio vi scias tion cxi tiel certe, sinjoro doktoro?
DOKTORO STOCKMANN
Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun
suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn
de malsano inter la vizitantoj cxe la banejo, -- kaj tifaj kaj
gastraj --
SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere okazis.
DOKTORO STOCKMANN
Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, --
vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la
akvon kiel eble plej zorge.
SINJORINO STOCKMANN
Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata!
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed cxi tie
mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la
universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por
ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto.
HOVSTAD
Kaj gxin vi nun ricevis?
DOKTORO STOCKMANN
(montras la leteron) Jen mi havas gxin! Li trovis cxeeston de
putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas
absolute malsanige cxu uzata interne cxu ekstere.
SINJORINO STOCKMANN
Estas dia felicxo, ke vi malkovris tion gxustatempe.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, en tio vi pravas.
HOVSTAD
Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro?
DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble plibonigi la aferon.
HOVSTAD
Cxu tio eblas?
DOKTORO STOCKMANN
Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed
ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari.
SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, ke vi tenis tion cxi tiel sekreta.
DOKTORO STOCKMANN
Cxu mi kurus cxirkauxe en la urbo babilante, antaux ol scii certe? Ho
ne; tiel freneza mi ne estas.
PETRA
Nu, sed al ni hejme --
DOKTORO STOCKMANN
Ecx ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaux vi povos kuri vizite al
la "melo" --
SINJORINO STOCKMANN
Sed Tomas do --!
DOKTORO STOCKMANN
Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li
ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj
havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --;
nun ili vidu --! (pasxadas cxirkauxe frotante la manojn) Farigxos
ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro
estu refosota.
HOVSTAD
(ekstaras) La tuta akvotubaro --?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu
gxin al loko multe pli alta.
PETRA
Kaj tiel vi tamen finfine pravigxas.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, cxu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraux ili, kiam ili estis
konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis auxskulti min. Nun,
kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, cxar mi kompreneble
skribis raporton al la banejestraro; gxi kusxis preta tutan semajnon;
mi nur atendis tiun cxi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj
ekspedos gxin (iras en sian cxambron kaj revenas kun pakajxo da
paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu
kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovrajxo. Bone;
jen; donu gxin al -- al --; (stamfas) kiel diable sxi nomigxas? Nu,
donu gxin al la servistino; diru, ke sxi tuj portu gxin al la
magistranto.
(_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakajxo tra la mangxocxambro.)
PETRA
Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?
DOKTORO STOCKMANN
Kion li do dirus? Li certe estos gxoja vidante, ke tia grava vero
malkovrigxas, mi pensas.
HOVSTAD
Cxu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesagxo" pri
via malkovro?
DOKTORO STOCKMANN
Jes, vere dankon pro tio.
HOVSTAD
Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.
DOKTORO STOCKMANN
Jes, certe estas.
SINJORINO STOCKMANN
(revenas) Nun sxi foriris kun gxi.
BILLING
Vi farigxos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!
DOKTORO STOCKMANN
(kontente pasxadas cxirkauxen) Ho cxu; funde mi ja nur faris mian
devon. Mi estis bonsxanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed
tamen --
BILLING
Hovstad, cxu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por
doktoro Stockmann?
HOVSTAD
Tiun ideon mi cxiuokaze subtenos.
BILLING
Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.
DOKTORO STOCKMANN
Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenajxon; mi ne akceptos iujn
arangxojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon
de la salajro, mi ne akceptos gxin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne
akceptos gxin.
SINJORINO STOCKMANN
Kaj vi faras gxuste, Tomas.
PETRA
(suprenlevas sian glason) Je via sano, patro!
HOVSTAD kaj BILLING
Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.
HORSTER
(tusxetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur felicxon el tio cxi.
DOKTORO STOCKMANN
Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore gxoja --; ho,
estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por
sia naskigxurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!
(Li kaptas sxin per ambaux manoj cxirkaux la kolo kaj turnigxadas kun
sxi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontrauxbatalas. Ridado,
aplauxdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn
cxe la pordo.)