LA FEINO

Noktomezo! Urbo kaj palaco, ĉio dormas. Sola Aristino maldormas en sia

preĝoĉambro. De kiam Orludviko kaj Pseŭtareso estas tie, jam pli ol unu

nokto por ŝi tiele forfluis sendorme, en larmoj kaj preĝado. Timo kaj

ĉagreno mordetas duope ŝian malfeliĉan koron; ĉiutage, alvokante l’

abomenan kontrakton, la terura magiisto minacas, furiozas, kaj de l’

malkuraĝa reĝo postulas sian oferaĵon; ŝi povis ĝis nun prokrasti la

momenton, kiam la reĝo devos plenumi sian kruelegan ĵuron; sed se la

ĉielo ne baldaŭ helpos al ŝi, tiam post nelonge, eble morgaŭ, ŝi devos

cedi. Vidi tiun ĉastan virginon fordonitan al tiu malbenito, vidi tiun

belan lilion malsanktigitan de tia malpura monstro! Dio, ne permesu

tian malpiaĵon, kaj rompu tiun edziĝon!

Almenaŭ se la reveno de la tiel longe plorita filo enverŝus iom da

konsolo en ŝian disŝiritan koron! Sed kontraŭe: el ŝiaj doloroj la

plej maldolĉa estas kaŭzata de tiu filo, de nun fremda al sia patrino;

ĉar l’ infano rekondukita de malnobla Pseŭtareso, se li havas harojn

kaj trajtojn de Orluĉjo, ne havas lian dolĉan rigardon nek lian

senkulpan animon, puran kiel matenruĝo. Liaj okuloj havas la malĉarman

brilon de la dube bluaj glaciaroj; li ŝatas nur ludojn kaj plezurojn

maldelikatajn, kaj lia koro, antaŭe tiel amplena, nun kun malafableco

sin maldonas kaj forpelas ĉiun kareson. Perfortema kaj malsincera,

hipokrita kaj ĵaluzema, li estas kiel infano nutrita ĉe lupoj!

Tamen, ĉu estas eble, ke ses monatoj lin ŝanĝis tiamaniere, ke sole

postvivas lia korpo kaj mortis lia animo? Aŭ pli ĝuste, ĉu animo de

demono, preninte lian formon kaj nomon, sin kaŝas en lia korpo?

Kiu alia ol demono estus levinta sian manon por surbati sian

surprizegitan patrinon? Ankoraŭ nun ŝi tremas, tion pripensante.

Freneza, kun saŭmanta lipo kaj okulo sange ruĝa, kvazaŭ juna tigrido

soifanta buĉadon, Ludviko, kun koleregaj kaj furiozaj krioj, ĉiuflanken

persekutas la malfeliĉan birdeton, kiu forflugas timege. La senhontulo

ĝin insultas kaj malbone kulpigas, ke ĝi forrabas la kisojn, de li mem

rifuzatajn.

«Ha! mia patrino kaj fratino vin prenis en sian amikadon? Mi tuj

sufokas vin senbedaŭre, senkompate!»

Jam lia larĝe streĉita mano aletendiĝas sed la birdo forflugas

kaj rifuĝas en la bruston de Aristino, kvazaŭ tien serĉante la

nepenetreblan rifuĝejon, kiu sola povas ĝin ŝirmi.

Ludviko alkuras kaj freneze levas manon minacantan al la malfeliĉega

patrino. Kiu scias, kien blinda ekscito puŝus lin, se la reĝino ne

kaptus lian brakon kaj fleksus ĝis tero la krimeman infanon pretan bati

sian patrinon!

Ha! Nun ja ŝia filo estas perdita; kaj centoble pli bone estus tute

ne lin redoni, ol redoni -- Dio bona! pardonu tiun blasfemon! -- tiel

monstre malsaman!

Kion fari? Kien sin turni? De kie helpo? Kaj pensema, Aristino ree

vidas la pasintajn tagojn, kiam junulino, en la kortego de sia patro,

inter tiom da nobeloj por ŝi vetbatalemaj, ŝi rimarkis la princon

Diskareson kaj lian fieran mienon kaj liajn virajn ĉarmojn. La reĝo,

pli klarvida, deziris alian bofilon. Sed ĉu donita koro povas sin

repreni? Vane ŝia baptopatrino, feino Smeraldino, antaŭdiras al ŝi

maltrankvilojn kaj ĉagrenojn senfinajn: ŝi malcedas eĉ al sia kara

baptopatrino! De tiam, kolerante, la feino malaperis.

«Ha! murmuras Aristino, se mi antaŭe kredus al vi, baptopatrino, via

mano sendube forigus la malbonojn, kiujn la fatalo semis sur mia vojo!

Vi amis min iam, vi venis ĉiutage min flegi en mia lulilo. Kaj poste,

instruoj, konsiloj, karesoj redonis al mi amaĵojn de mia entombigita

patrino. Pro tiuj karaj ligiloj, per kiuj estas ligitaj niaj koroj,

kompatu min, pardonu, forgesu! Mi estis maldanka kaj malsaĝa kaj

konfesas mian kulpon. Sed vi sola povas nin savi de nia gasto, forŝiri

mian Rozlinjon de tiu infera viro kaj redoni al mia Ludviko lian virgan

ĉarmon. Kompatu! Helpu al mi, baptopatrino!»

Senespera, tiel plendegas la reĝino.

Sed laŭgrade peza dormo ŝin penetras; ŝiaj okuloj malfermiĝas, ŝia kapo

refalas kaj la pensado en ŝia cerbo haltas...

Jen blanka, dolĉa kaj supernatura helaĵo plenigas la spacon. En tiu

arĝenta glorkrono, feino Smeraldino aperas: ŝia rigardo sur Aristinon

kliniĝas, plena de karesa kompato, kaj ŝia buŝo ridetas:

«Filino mia, ŝi diras, trankviliĝu. Viaj kulpoj estas pardonitaj; mi

kompatas viajn larmojn. Aŭskultu: mi venas por fini viajn turmentojn.

«Morgaŭ, antaŭ la nekromanto, vi ŝajnigos malrifuzi al via edzo vian

plenan konsenton. Sed vi postulos, ke oni elektu interŝanĝe, por benigi

l’ edziĝon de l’ anĝelo kaj de l’ demono, la preĝejon dediĉitan al via

avo Artuso. Tie sub la ĥorejo de la baziliko, en la kripto, ripozas

la restaĵo de l’ sanktulo. Zorgu, ke en la ĥorejo Pseŭtareso kaj via

filo super la kripto kune sidu: ĉu ne tute dece, ke l’ infano, kiun li

savis, sidos ĉe lia flanko, partoprenante lian ĝojon?

«Precipe metu en vian bruston kaj kaŝu la karan birdeton, pri kiu via

filo ĵaluzas. Plu ne timu la magiiston. Jen, prenu tiun ĉi ringon, sur

kiu brilas smeraldo, kaj, kiam vi volos vidi viajn malamikojn venkitaj,

al ili etendu vian manon, alvokante Artuson.

«Jen, mi inspiros al vi ĉion, kion vi devos fari. Intertempe estu

kvieta kaj konfida, esperu! Adiaŭ, filino mia!»

Kaj l’ ombro forviŝas unumomente la figuron de la feino kaj ŝian

brilegan glorkronon.

La reĝino malrapide vekiĝas kaj demandas sin ĉu ŝi ne sonĝis. Sed ne,

ĉar ŝi havas ankoraŭ ĉe sia fingro la ringon, sur kiu brilas smeraldo.

Kaj kun la naskiĝanta tago, en ŝia animo renaskiĝas kuraĝo kaj espero.

Perdita kaj retrovita · 第 14 / 22 题