En la turoj sonoras la sonoriloj, kutimaj kantistoj de triumfoj aŭ
malvenkoj, de festoj aŭ funebroj, de ĉiuj faritaĵoj en homaj urbegoj.
Sed hodiaŭ ili devas kanti laŭ la plej malĝoja tono: hodiaŭ Pseŭtareso
edziĝos je Rozlilio.
Jam la preĝejo estas preta kaj ĝiaj arkaĵoj estas ĉie ornamitaj per
rozoj kaj lilioj. Laŭlonge de la vastaj navoj, ĉe la muroj pendas
blankaj drapiraĵoj florigitaj per lilioj kaj rozoj. L’ altaro,
iluminata de vaksokandeloj, elbrilegas.
En la ĥorejo, restarigante sian rabistan kapon, la tremiga sorĉisto,
plena de sovaĝa ĝojo, kun okulo duonfermita, ŝajnas observi sian
kaptaĵon, Rozlilion. Apud li, Orludviko sidas, kaj liaj okuloj havas la
saman rigardon kruelege ĝojan. Kontraŭ ili la gereĝoj sidas sur trono,
vestitaj je purpuro kaj kapzonitaj je krono; kaj Rozlilio, surgenue,
fiksante l’ okulon al l’ altaro, kiel oferaĵo rezignacie atendas la
mortigan baton, estas pli pala ol la linaĵo vualanta ŝian vizaĝon aŭ la
oranĝfloro ornamanta ŝian korsaĵon.
Jen, ekĝemante kaj murmuregante, l’ orgeno sonigas siajn sennombrajn
voĉojn. L’ edziĝa himno, ripetata de la popolamaso, suprenflugas
kaj, kvazaŭ torento, sub l’ arkaĵaro disfalas. Jam alvenis la fatala
momento! Sin turninte al la gefianĉoj, la pastro vokas ilin al l’
altaro:
«Alpaŝu, li diras, kaj venu peti de Dio mem, ke li donu al viaj deziroj
superegan sankcion.»
Kio! ĉu l’ aventuristo estas do triumfonta? Aristino tremas kaj sentas
sin sufokiĝanta de timego: ĉu ŝi scios plenumi sian taskon? Sed baldaŭ,
sin forpreninte de tiu malkuraĝa teruro, ŝi pensas pri la feino kaj
sentas sin plena de nekonita forteco; ŝi scias, ŝi volas, kion estas
necese diri kaj fari: stare, kun alta frunto, per kvieta kaj laŭta
voĉo, ŝi parolas:
«Haltu, Pseŭtareso, kaj vi, popolo, aŭskultu! -- Ho, Sankta Reĝo, mia
propra prapatro, prapatro de Rozlinjo, el la fundo de tiu kripto, kie
Via cindro ripozas, Artuso, el la ĉielo, Via eterna loĝejo, aŭdu min!
Mi Vin alvokas en tiu solena tago! Konsentu elaperigi antaŭ niaj okuloj
Vian potencon, konfuzi la mensogon kaj venĝi la senkulpecon! Se la
viro, kiu diras sin Pseŭtareso la Magiisto, vere savis mian filon kaj
do ne estas falsisto, li sin levu, li parolu, kaj alĵuru Vian sanktan
Nomon kaj Vian benan cindron. Sed se li ŝanceliĝas, se li tremas antaŭ
la provo, Vi en inferon ĵetu l’ abomenindan trompinton!»
Kaj, etendante sian manon, sur kiu brilas la smeraldo:
«Levu vin, ŝi diras al Pseŭtareso, kaj venu preni mian filinon, se vi
kuraĝas.»
Neaŭdita mirindaĵo! La viro sin svingas, sed vane: lia tuta forto
pereis; la ĉerkujo de l’ sanktulo, kiel nevenkebla magneto, fiksas kaj
haltigas ĉe la tero liajn senmovajn piedojn. Li sin tordas, li ŝaŭmas,
kaj el liaj palegaj lipoj elfluas la plej malbelegaj blasfemoj. Li
krias: «Al mi, filo mia! Al mi, helpu!» Sed liaj brakoj vane serĉas
Ludvikon.
Same tenata, kiel li, de nevidebla kateno, Ludviko restas surgenue sub
mano de l’ reĝino. Kaj ambaŭ, subpremitaj, tremantaj, konsumas sian
furiozon per senefikaj penadoj.
La reĝino, vidante sian filon tiel konfuzatan, vane provas silentigi
la honton kaj kompaton, kiuj elmovas ŝian animon: «Ho, mia filo!», ŝi
ekkrias.
Sed ĉe tiu krio, el faldoj de ŝia mantelo forflugas la birdeto, kvazaŭ
respondanta la voĉon, kiu ĝin vokas: ĝi haltas super ŝia frunto,
flirtas ĉirkaŭ ŝi.
La neverŝajna espero, kiu ofte ŝin ekscitis, leviĝas pli forte en koro
de Aristino: duan fojon ŝi vokas, ŝi krias: «Ho, Luĉjo, filo mia!» Je
l’ sono de tiu voĉo, l’ ekscitiĝo de l’ birdo pligrandiĝas. Sed l’
infano, l’ orhara infano, grimacante, sufokiĝante, kiel besto premita
en kaptilo, baraktas, kaj liaj trajtoj nenion plu havas de homa vizaĝo.
Tiam la reĝino:
«Nu, jen vi konfuziĝis, Pseŭtareso, kaj via arto ne vin defendis! Mi
trenas vin sub mia venĝema mano, kaj mi sola povas meti finon al via
mizero.
«Provu do respondi kun sincereco, se vi volas reiri l’ inferon en
libero. Parolu! Kio fariĝis el mia filo? Kaj kian reton vi teksis por
rabi aŭ lian korpon aŭ lian animon? Tiun ĉi infanon vi ĵus nomis via
filo. Li do ne estas mia? Je nomo de Sankta Artuso, parolu!»
-- Ha! li diras, vi do volas, ke mi parolu? Nu, vian filon rigardu
tie flugantan! Tiu malfortega birdideto, iam forfluginta el mia
malliberejo, estas via filo; ĉu vi trovas l’ aventuron sufiĉe ridinda?
Kion pensas pri ĝi via edzo, la fierega Diskareso? Ha! Ha! Ha!
Sed la rido estingiĝis subite en lia gorĝo, l’ insulto ekmortis sur
liaj lipoj, ĉar la reĝino al li terure alpaŝas. Fulmoj elbrilas el
ŝiaj okuloj; ŝia brako estas kvazaŭ preta elĵeti la tondron: en ŝi oni
divenas misteran povon:
«Monstro, je saviĝo de mia eterna animo, vi restos najlita tie ĉi, mi
ĵuras, ĝis tago de l’ lasta juĝo, se vi ne...»
Sed antaŭ ol ŝi finis, la birdeto, flirtante ĉirkaŭ ŝia levita mano,
tuŝetas la ringon kaj subite haltas, pendigas la flugilojn, kaj falas
teren. El ĝia korpo, per miraklo nepriskribebla, eliras Ludviko, kun
sia dolĉa rideto, pura frunto, travidebla rigardo, la vera Ludviko
fine, kiu ĝoje alsaltas en brakojn de sia patrino!
La alia, la malvera Ludviko, sur sin prenas abomenan formon de etulo,
kun mallarĝa frunto, grinca rideto, palpebruma rigardo; li aperas tia
kia li estas: terurega abortulo, inda filo de sorĉistino.
Apud li, Teraso, malaperigante Pseŭtareson, reaperas kaj reprenas siajn
verajn trajtojn, rondan okulon, hokan nazon; malgracia, senkarna,
duonfleksita, tenante bastonon en la mano, ŝi fine montriĝas tia, kian
la reĝo vidis ŝin sur sia vojo:
«Reĝo, ĉu vi rekonas min, ŝi diras, kaj ĉu mi povas pensi, ke vi
konservis memoron pri nia interparolado? Vi minacis min: ĉu mi sciis
taŭge vin puni? Zorgu, ke la instruo utilu al vi estonte. Imitante l’
ekzemplan dolĉecon de Aristino, lernu kvietigi vian koleron, aŭ timu,
ke iam l’ animo de Orludviko ree malaperos! Adiaŭ!»
Same kiel en aero forflugas pasanta ombro, tiel la maljunulino kaj l’
abortulo fluidiĝis en la spaco.
Hozana! La kantoj sub la profundaj kolonegoj resonas, multobligataj
senfine de l’ eĥo! Al la ĉielo iras la dankoj de tuta popolo pro
retrovo de Orluĉjo kaj liberigo de Rozlinjo. Jam ĉiuj ĉagrenoj
forgesiĝis je la patrinaj karesoj.
Sed la vera konkludo de tiu ĉi longa rakonto, kiu raportas al ni venkon
de l’ bono super malbono, estas, ke la reĝo, timante perdi ree sian
filon, neniam forgesis la konsilon de la maljunulino. Li ellernis sin
venki, kaj por ĉiu mizerulo sin montris pacienca, humana kaj helpema.
Kaj la popolo, ravita de tiel bela ŝanĝo, lin nomis Eŭkareso la
Pardonema.
[Illustration: Dekoracio: hirundo fluganta]
Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris.
* * * * *