LA MAGIISTO

La tria tago lumas kaj la sonantaj sonoriloj kantas super l’ urbego

per siaj zumaj voĉoj. Vekitaj antaŭ la tagiĝo, laboristoj, kamparanoj

kaj burĝoj kaj soldatoj kaj pastroj kaj korteganoj, la popolamaso kun

mil ekbruoj paŝadas; ĉe la fenestroj plaŭdas flagoj. Muroj kaj sojloj

domaj malaperas, tegite per florgirlandoj kaj verdaj foliaĵoj. Granda

triumfarko, ĉe ĉiu stratangulo, malfermas sian vastegan pordon tra kiu

l’ amaso sin puŝas. Trumpetoj kaj ĉaskornoj, bastamburoj kaj violonoj

lacigas la eĥojn per siaj bruaj rekantaĵoj; kaj la danco, kuntrenante

la parojn en sia ondaro, ĉe ĉiu vojkruco disvolviĝas.

Fiera kaj superanta l’ urbon kaj antaŭurbon, la palaco starigas en

la ĉielo siajn kvar turojn kaj duoblan frunton, kie laŭlonge de l’

tegmento flugadas cent standardoj plenstreĉitaj de l’ vento.

En honorsalono, ĉirkaŭata de siaj korteganoj, Diskareso sidas sur

orita trono. Tri noktojn li ne povis fermi la okulojn, kaj lia palega

frunto malfacilege subtenas la pezon de l’ diademo. Apud lia flanko la

reĝino, ĉiam pala kaj malgaja, sentas sian koron ekscitata de stranga

malkvieto. Vane ŝi penas rideti kaj sin mallaŭdas konservadi malgraŭ

ĉio funebron en fundo de l’ animo. Kial en tiu momento, kiam ŝia filo

devus okupi sola ŝian spiriton, ŝi pensas pri la sekreto de l’ kara

rozkolora birdeto, kiun tiel rapide alprenis ŝi kaj Rozlinjo? Kia

malsaĝa turniĝo miksas en ŝia cerbo figuron de ŝia filo kun tiu de l’

birdo? Apud ŝi staras Rozlinjo tiel tremanta, kiel ŝi. Kiam finiĝos tiu

morta atendado?

Dek du batoj sur la sonorilego malrapide sonoras. Jen la horo: terurega

kaj mallaŭta, kvazaŭ blekego murmuregas, ŝvelas, alproksimiĝas,

plenigas la vastegan salonon, poste estingiĝas, poste renaskiĝas kaj

rekomenciĝas senfine:

«Jen li! jen li! Orluĉjo! Orluĉjo!»

Ĉiuj okuloj sin turnis al l’ alta koridoro, kie, en kadraĵon de l’

pordo, fine ekaperas Ludviko, la blondkapa infano, havanta ankoraŭ ĉe

sia ĉapelo la rozan plumon, eble iom kreskinta, sed ĉiam same bela.

Nekonatulo lin tenas je la mano. Li ŝajnas demono marŝanta apud anĝelo.

Ho, kia malluma vizaĝo kaj timiga rigardo! Senkompata krueleco lumas en

lia fiksa okulo; malamo kaj malestimo sulkigas lian malafablan frunton,

dum falsa rido grimacas sur liaj lipoj. Altkreska, sed distordita kaj

fleksita, li havas monstran mienon de abortita grandegulo. Purpurnigra

mantelo kovras lian malgracian korpon kaj sur lia ĉapo brilas grandega

diamanto.

Tiel la blonda infano kaj tiu malbelega viro, tenante sin ĉe mano,

alpaŝas ambaŭ al la trono, el kiu la reĝo malrapide sin levas

ensorĉite, spiregante, kvazaŭ enreviĝinte. Tiam la viro, per akra voĉo:

«Reĝo Diskareso, mi diras al vi saluton, mi, magiisto Pseŭtareso, kaj

mi venas, dezirante aniĝi vian familion, por al vi redoni vian filon

kaj ricevi vian filinon, laŭ la kontrakto de vi mem subskribita.»

Kaj la monstro malbelege ridetas al Rozlilio:

«Eksciu ĉiuj, li aldiras, ke en tragedia batalo mi sola venkis Terason

kaj ŝian magian povon. Arto mia liberigis vian princon Ludvikon. Tiu

ĉi diamanto, kiu brilas antaŭ viaj ekblindigitaj okuloj, estas la

talismano de l’ maljuna sorĉistino, kiu ĝin faligis post mia venko.

Reĝo, mi al vi redonas vian filon: vi, princino, akceptu tiun karan

garantiaĵon de nia feliĉo.»

Subite, li disligas la ŝtonon fiksitan sur lia ĉapo kaj, sin klinante

al Rozlilio, etendis al ŝi neatendite en siaj kroĉaj fingroj la

grandegan diamanton. Jam lia skeleta mano preskaŭ ŝin tuŝas. Sed

Rozlilio antaŭ lia malalta frunto, liaj strabaj okuloj, timege sin

ĵetas malantaŭen kaj, elpuŝante grandan krion, ekfalas kaj sur la

pavimon frapas sian kapon. La korteganoj en malordo ĉirkaŭamasiĝas; la

reĝino en siaj brakoj forportas la princinon.

Ho ve! Muta kaj malvarma, Ludviko ne kuras ŝin kisi kaj malatente

rigardas ŝin preterpasantan. Kion tio signifas? Ĉu lia animo perdiĝis?

Ĉu li ĝin liveris al la malnobla sorĉistino? Aŭ ĉu deprenis ĝin ankaŭ

tiu ĉi rabisto, malbena magiisto, kiu venas por forpreni lian fratinon?

Perdita kaj retrovita · 第 13 / 22 题