Ses monatoj forpasis.
Juna printempo ridetas, orante la ĉielan bluaĵon, verdigante l’
arbarojn, florigante l’ arbetaĵojn, ĉien metante nestojn, el kiuj
eliras kantoj. Sed vane la naturo pli bela reviviĝas: la vundo ĉe la
reĝa koro ĉiam nove sangadas.
Kio fariĝis el lia filo? Ju pli li pripensas, des malpli li povas kredi
lian morton. Senĉese la maljunulino kaj ŝia minaco revenas al lia
spirito, kaj en liaj vejnoj frostiĝas la sango. Sendube en ia kamero,
en nekonata angulo, Luĉjo estas enŝlosita de tiu abomena monstro. Kiu
scios ĝin? Kiu povos eltrovi lian kaŝejon? Sed ĉu estas ia sekreto,
kiun ora potenco ne aĉetos?
Rapide, cent avizoj en ĉiuj lokoj estas afiŝitaj ĉe la muroj,
vojkrucoj, pordoj, bazaroj; ili sciigas de unu al alia limo de la
lando, ke la reĝo donos trionon de sia trezoro, al kiu retrovis reĝidon
Orluĉjon.
Granda ekscitiĝo! De ĉie alkurintaj por legi l’ afiŝojn, amasoj
kolektiĝas sur stratoj. Sed neniu al la reĝo venas por postuli tiun
trionon de lia trezoro, kiun li promesis doni.
Tiam denove krianoncistoj, milope, antaŭpaŝataj de tamburistoj, iradas,
kriante tra urboj kaj vilaĝegoj, ke la reĝo donos sian plej belan
provincon, al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon.
Kaj ĉie, infanoj, altiritaj de l’ bruo, akompaniras la krianoncistojn.
Sed neniu al la patra palaco rekondukas la reĝidan infanon rabitan de
la senkompata maljunulino.
La reĝo obstinas: «Iru, afiŝu kaj kriu, kaj per ĉiuj rimedoj en ĉiuj
lokoj publikigu, ke la reĝo, kian ajn prezon oni postulos de li, estas
preta doni ĉion al kiu retrovis reĝidon Orluĉjon, eĉ se oni postulos la
manon de lia filino Rozlinjo!»
La novaĵo, ekbruegante kiel tondrobato, unumomente disflugas ĝis
ekstremoj de l’ tero. Kaj jen unu matenon, la reĝa ĉambelano venas por
anonci al la reĝo, ke rajda kuriero por li ĵus alportis pergamenon
sigelitan per nigra vakso kaj kovritan per signoj de sorĉlibro. Rapide
la reĝo rompis la sigelojn kaj legas.
«Reĝo Diskareso, saluton! La plejpotenca magiisto Pseŭtareso,
kalkulante vian promeson kaj donon de via filino, elpetas la honoron
aniĝi vian familion kaj promesas siavice, laŭ la kontrakto, kiun vi
faris, ke li post tri tagoj interŝanĝe al vi redonos vian filon.»
Leginte tiun mallongan kaj strangan sendaĵon, la patro ekscitiĝas tiel
subite, tiel forte, ke li preskaŭ svenas, en unu momento subpremegite
de ĝojo kaj surprizo.
«Post tri tagoj! Li do vivas! Pri tio mi ĉiam estis certa kontraŭ ĉiu
evidento! Li vivas! Kaj post tri tagoj, mian filon, mian Orluĉjon, mi
povas ree vidi kaj kisi ankoraŭ! Kuru, kaj informu la reĝinon kaj la
reĝidinon, ke la reĝido vivas, ke ilia funebro devas ĉesiĝi, ke fine
post tri tagoj estos al ili redonita li, kiun ili kredis por ĉiam
perdita. Por saluti mian filon, mi volas, ke ĉio pretiĝu! La tago
de lia reveno devas esti tago festa! Per dancoj, kantoj, ludoj kaj
turniroj, akceptu ĝoje, popolo, la heredonton de viaj reĝoj!»