LA BIRDO

En la dezerta palaco ploras la malfeliĉega reĝino. Dum unu nokto ŝiaj

haroj elblankiĝis. Sub la premega ĉagreno, ŝia tuta korpo fleksiĝis,

kiel dolĉa kaj kaduka floro disŝirita de fulmotondro. Apud la fermita

vitraro de alta fenestro, kie pendas longafalde veluraj kurtenoj, ŝi

revas, kaj larmoj falas de ŝiaj okuloj. Senmova en ombro kaj vestita

per nigraj vestoj, pala kaj senvarma, ŝi ŝajnus funebra statuo, se

ĝemoj iafoje ne sublevus ŝian bruston. Rozlinjo metis sub la piedoj de

sia patrino kusenon kaj sidiĝis tie por plori kune kun ŝi silente, kun

sia mano en la mano patrina.

Ekstere, la naturo mem funebras. Sub ĉielo sufoka kaj nigra turniĝas

dise blankaj neĝeroj. La lumo deiras el la tago mallongiĝanta kaj la

vento jen murmuregas, jen malgajege ĝemas.

Subite mallaŭta puŝo al la vitraĵo ektintis. Kiu frapis tiel? Kiu

frapas ree? Ĉar la bruo rekomenciĝas: oni kredus alvokon; ĝi kvazaŭ

diras: «Malfermu, malfermu je nomo de l’ ĉielo!» Sed kia nekonata gasto

povas tiahore peti rifuĝon de la malĝoja loĝejo?

La vitraĵo denove tremetas sub la ripetitaj puŝoj. Rozlinjo

ekskuetiĝas; ŝiaj okuloj serĉas, de kie povas veni tia stranga bruo; ŝi

rigardas al la fenestro kaj vidas, ĉe la flavblanka lumeto de l’ baldaŭ

mortonta tago, tre malgrandan birdidon, kun malfermata flugilo, beke

frapantan sur la vitraĵon.

«Patrino, ŝi diras, patrino, alproksimiĝu, mi petas. Vidu tiun

birdideton de l’ uragano batatan: ĝi estas malvarma, malsata. Ni

malfermu al ĝi. Diru, ĉu vi volas?»

La birdo ilin vidas; ĝi krias, sin alĵetas al ili, puŝante sian

maldikan korpon kontraŭ la kruelajn fenestrojn. La vitraĵo malfermiĝas;

tiam, spiregante, ekscitegata, kvazaŭ vojaĝanto de siaj familianoj

atendata, ĝi rapidas kaj, gvidate de l’ altiranta instinkto, alflugas

sin kaŝi en la bruston de l’ reĝino.

«Ha! malgranda petegulo, ŝi diris, restu tie! Se de la patrina nesto

vin ekzilis uragano, se -- kiel mian Luĉjon -- vin, kompatindan orfon

vagantan, maldolĉa fatalo forrabis de via patrino, apud nin ja la ĉielo

vin sendas hodiaŭ! Restu: ni amos vin pro memoro lia.»

Ĉe tiu dolĉa voĉo la birdo ŝajnas reviviĝi, kaj Rozlinjo ekkrias:

«Ĝi nin komprenas eble? Jes, pri tio mi estas preskaŭ certa! Ho,

kiel gracia ĝi estas! Kaj kia inteligento ekbrilas en ĝiaj okuloj:

ĝi ŝajnas disdoni inter ni siajn amikaĵojn kaj veni renkonte al ĉiuj

niaj karesoj, kvazaŭ ĝi deziras tiel nin konsoli! Kiom nia Luĉjo ĝin

amegus ankaŭ, patrino, se li povus vidi tiun belan tremantan birdon,

kies dolĉa rigardo similas al lia. Ho, Dio! Se ĝi estus li, li, nia

Orluĉjo! Vidu kiel belajn orajn rebrilojn havas ĝia plumaro; ĉu ĝi ne

portas ĉe la frunto saman rozkoloran tufon? Tiel same en la fabeloj oni

metamorfoziĝas. Tion ja mi legis tre ofte. Patrino, se ĝi estus li,

kiun al lia patrino, al lia fratino hodiaŭ redonis Dio!»

Ilia ŝanceliĝanta koro timas elpenetri tiun misteron. Sed dubo en ili

restas, kiu miksas kun ilia malĝojo sekretan dolĉecon, kvankam la

patrino ne kuraĝas tion konfesi al la fratino...

Perdita kaj retrovita · 第 11 / 22 题