Kiel vundita leono, blekeganta pro doloro, Diskareso ne povas kredi
sian malfeliĉon! Ĉe la lokoj, kiuj konservis ian postsignon de lia
filo, li vagas la tutan nokton senlace, serĉante, esplorante, sed vane!
Fine ekaperas la tago, kaj matenruĝo lumigas al la ĝardeno, kie la reĝo
ankoraŭ serĉadas.
Li krias: «Bedoj, laŭboj, arbaretoj, ĉio estu vizitata! La lageto!
Kiu iris tiun flankon? Neniu! Dio! La lageto! Se en ĝian akvon li
estus englutita! Ni kuru! Jen estas ĝiaj glitigaj randoj, ĝia alloga
supraĵo! Ho, lageto! Parolu! Ĉu vere Luĉjo en vian profundaĵon
subakviĝis? Kion mi vidas? Ĉu rebrilon de la suno? Sed ne: sur l’ akvo
tie, malproksime, naĝas plumo, rozkolora plumo, simila je tiu, kiun la
infano starigis sur sia ĉapo. La sama! La sama! Abomena certiĝo! Mia
filo, mia malfeliĉa fileto en la lagon dronis!»
Kaj la reĝo falas, kiel kverko tondre batita, kaj liaj ĝemoj, liaj
ploregoj, liaj sovaĝaj krioj frosttremigas la ĉeestantaron.
Sed baldaŭ relevante sian ordoneman frunton:
«Lian korpon! Mi volas lian korpon! Redonu lian karan korpon, ho,
lageto! Mi volas revidi lian mortan restaĵon kaj liajn belajn okulojn
fermitajn de l’ eterna nokto, kaj lian buŝon, kaj liajn longajn orajn
harojn tiel ofte karesitajn! Ĉiuj! Kuru, subiĝu, serĉu en l’ akvon
profundan! Realportu mian filon! Ho, kara blonda kapo! Luĉjo, sola amo,
sola trezoro mia! Venu, antaŭ ol morti, mi volas vidi vin ree!»
Sed la akvaro, en ĉiu angulo vane esplorita, ne redonis la karegan
restaĵon. Nek la ĝardeno, nek la lageto liveris sian sekreton!