LA ĜARDENO

Kial ĉiuflanke tiuj vagaj lumoj? Tiuj plendaj voĉoj? Ĉe l’ antaŭaĵo de

la nigra palaco lumas ĉiu fenestro. Ĉie, en la ĝardenoj, en la kortoj,

sub la pordegoj, disvagas servistoj kaj servistinoj, portante torĉojn.

Estas la horo de la dormo, kaj neniu dormas. Tra la silento de la nokto

aŭdiĝas krioj: «Orluĉjo! Orluĉjo!» Ĉu do la morto frapis la reĝan

loĝejon, ĉar tiel malgaje ploregas kaj ĝemas la funebra sonorilo? Ĉu la

filon de la reĝo forrabis la fatalo, apenaŭ en la mateno de lia vivo?

Sed la reĝo jam konas la malĝojegan novaĵon, kiu pistas lian patran

koron! Li scias, ke Orluĉjo malaperis!

Kiel okazis tiu malfeliĉo? La infano estis ludinta la tutan matenon;

poste li ellernis siajn lecionojn obeeme; poste, vespere, denove en la

ĉarma ĝardeno, tute parfumita de floroj, tute kovrita de branĉetoj,

li pasigis mallongajn horojn, jen deŝirante maturajn fragojn, jen

persekutante orajn papiliojn. Lia patrino apud li rigardis lian ludon

per karesa rigardo, kiam subite, de la ĉielo unumomente mallumigita,

surfalis nubo kvazaŭ vastega vualo, kaj nokto kovris ĉion. Tio ĉi

daŭris nur unu momenton, daŭron de fulmo; sed kiam la tago reaperis, ho

ve! Orluĉjo jam ne estis apud sia patrino!

Aristino sin deturnas kaj pensas, ke ŝi sonĝis. «Ĉu li forkuris? Ĉu oni

lin forrabis? Orluĉjo forrabita! Ne, tio ne estus ebla! Tion Dio ne

permesus! Ne, ne! Li ne estas for! Kie li povas sin kaŝi, la infano, la

ludema infano, kiu devigas min tiamaniere serĉi? En tiu ĉi arbareto,

eble? Ho, mortiga timo? Tie li ne estas. Filo mia, kompatu miajn

larmojn! Finu tiun ĉi kruelan ludon! Orluĉjo! Orluĉjo!»

Sed vane la patrino vokas, vokas denove. Neniu respondas, kaj jam la

nokto falas sur la floran ĝardenon mutan kiel tombo!

Perdita kaj retrovita · 第 9 / 22 题