LA SORĈISTINO

Jen ian tagon, la reĝo ĉasis cervojn kaj kapreolojn, rajdante en

sia vastega parko tiel granda kiel arbarego, kie la bruaro de la

malproksima urbo estingiĝis.

Jam aŭtuno senfoliigis la grandajn kverkojn kaj la vojoj estis

plenaj je disŝutita branĉaro. Brunruĝaj agarikoj, tute ŝvelantaj de

veneno, sin rondlinie kaŝis sub la palega herbaro, kaj, flugante tra

fulmokolora ĉielo, nigra bando da korvoj elĵetis sian krion funebran.

Dume, forlogita de la ĉasa fervoro, la reĝo troviĝis for de ĉiuj

siaj akompanantoj, kiam subite, ĉe fleksiĝo de vojeto, li ekvidis

maljunulinon kurbiĝantan preskaŭ ĝis la tero, vestitan en ĉifonaĵoj,

kiu kolektas lignon por fari el ĝi branĉofaskon.

Ŝi vidis lin alvenantan kaj silente atendadis, fiksante al li siajn

strigajn okulojn. Ŝia hoka nazo kaŝis la buŝon kaj mentonon, kaj ŝia

duonfleksita korpo pezis sur bastonon.

Malkvieta pro tiu ruzoplena rigardo, kaj mirigita pro enesto en la

parko de tiu sintrudintino, la reĝo, kiun neniu ĝis tiam kuraĝis

tiamaniere maltimi, ekkriis al ŝi laŭtege:

-- Kion vi venas fari tien ĉi, maljunulino, kaj de kie vi prenis,

homvizaĝa skeleto, la kuraĝon forŝteli la lignon de mia bieno? Kia

balailo povis vin veturigi trans la murojn kaj fosaĵojn de mia parko?

Nu, forkuru de tie ĉi, kaj akcelu, sorĉistino, aŭ mi tuj sur vin ĵetos

mian viandaman hundaron!

Sed la maljunulino ne movis sin kaj ŝajnis esti nenion aŭdinta. Diabla

rido malfermis ŝiajn maldikajn lipojn kaj per sibla voĉo:

-- Ho! la plej bona el la princoj, ŝi diris, jen vi tre ĝustatempe

alvenis por helpi, ke mi ŝarĝu tiun ĉi lignon sur mian dorson. Nu,

saltu de ĉevalo, kaj kvankam mi estas maljuna kaj malbela, tamen estu

afabla kaj donu al mi helpon, Via Bela Moŝto!

Ĉe tiu ofenda parolado, la reĝo unue paliĝis, poste fariĝis

puncokolora. Stariĝante sur sia ĉevalo, kun okulo brilanta pro kolero:

-- Mia vipo pagos al vi la salajron de tia insulto!

Li ekkriis, jam preta frapi; sed lia brako rigidiĝis kaj ne surfalis.

Stranga senforteco paralizis lian korpon.

-- Reĝo, diris grince la maljunulino, lernu koni, kiu mi estas. Neniu

senpune minacis Terason, kaj vi mem pri tio baldaŭ pentos. Adiaŭ!

Same kiel malreala sonĝo ĉe vekiĝo disvaporiĝas, tiel l’ abomena

maljunulino kune kun sia branĉofasko malaperis. Kaj en la nebulega

parko plidensiĝis malhelaĵo plena je misteraj bruoj kaj mallaŭtaj

murmuroj, kaj la folioj ekfalis de la moviĝantaj branĉoj.

Diskareso, kontraŭvole ankoraŭ tremetanta, ekaŭskultis:

«Dank’ al Dio, mi aŭdas la sonon de la ĉaskorno. Mia hundaro

alproksimiĝas. Mi iru, kaj forlasu tiujn funebrajn lokojn».

Kaj dum en la malalta ĉielo disvastiĝas la mallumo, sekvata de ĉiuj

siaj korteganoj kaj servistoj, la reĝo penseme reiris la vojon al la

palaco.

Perdita kaj retrovita · 第 8 / 22 题