En malproksima lando estis iam reĝo, kiun oni nomis Diskareso la
Fierega, tiel malhumila kaj malafabla estis lia humoro! Malŝate
ridaĉis[1] lia buŝo, kaj liaj okuloj, sub flavruĝaj brovegoj, pro kia
ajn kontraŭaĵeto, ekflamis de kolero. Li vivadis ĉirkaŭata de teruro
kaj malamo.
[1] _Ridaĉi_: malbone, moke ridi.
Feliĉe apud li la dolĉa kaj bona reĝino, malsevera Aristino, filino de
la granda Artuso, disverŝis ĉirkaŭ si la parfumon de siaj virtoj. Ĉiam
preta helpi al la malriĉularo, ŝi havis koron plenan je kompato por
ĉiuj malfeliĉuloj, kies mizeron ŝi dolĉigis kaj malsaton satigis per
sia reĝina mano. Tial, kiom ofte ŝia boneco kvietigis la koleron de ŝia
sovaĝa edzo! Sed kio faris ŝin ankoraŭ pli respekteginda, tio ĉi estis
ŝiaj du infanoj, Rozlilio kaj Orludviko.
El ambaŭ, la filino, Rozlilio, estis la unuenaskita. Apenaŭ ŝi atingis
la dekkvaran jaron, kaj sur ŝia blanka frunto kaj en ŝiaj bluaj okuloj
radiadis gracieco, kiel tagiĝo en pura ĉielo. Lizo estis ŝia vera nomo,
sed ŝi estis tiel roza kaj tiel blanka, ke ĉiuj alnomis ŝin «Rozlilio».
Ŝia simplanima rideto elmontris bonkorecon. Kiam Aristino eliris kune
kun ŝi, la tuta popolo amasiĝis kaj vete laŭdadis ilin, pensante, ke ĝi
vidas anĝelojn.
Ludviko estis sepjara: eĉ li ankoraŭ havis longan kaj flugantan en la
vento sian oran hararon, kiu nekonis la tondilan feron. Ho! Kiel ĉarma
infano li estis, kun senkulpa kaj pura animo! Kiam sub la nuba frunto
de Diskareso ekmurmuregis fulmotondro, Luĉjo, apogante sian blondan
kapon sur lian bruston, per unu rigardo de siaj amplenaj okuloj,
kvietigis unumomente la ventegon. Kaj sendube en la tuta universo li
estis la sola mortema estaĵo, kiun amis la fieregulo.